• Ni fiere prezentas novan tipon de enigmo - Sagenigmo, en kiu ĉiuj difinoj estas bildoj, sen ia ajn teksto...
Mikso - de Klaus Friese. Kompilo de Esperantaj tekstoj el la reta platformo mia trezoro. Kelkaj de tiuj estas espereble amuzaj, aliaj celas pensigi la leganton pri pli gravaj aferoj. 09/02/2024
La dentobroso de Mupo - Rakonto por infanoj de Erik Tantal
Ridu por via sano
- de Klaus Friese kaj Kay (Kaysn)
Tom kaj Bob ekkverelas sur la lerneja korto. La instruisto tiras la luktantojn dise kaj sendas ilin al la ĉambro por disputsolvado. Ĉi tie ili devas negoci kun Eliza kaj Leona por veni al interkonsento. La mediacio sukcesas kaj la du knaboj havas nun aliajn ideojn. Ili aliĝas al grupo, kiu traktas ekologiajn temojn. Tamen montriĝas, ke ankaŭ aliaj aferoj gravas, ekzemple paco kaj komunikado.
Dum tri jardekoj Amri Wandel instruadis astrofizikon kaj astrobiologion al miloj da studentoj kadre de sia kurso en la Universitato de Jerusalemo. En tiu ĉi konciza libreto li aplikas siajn spertojn por klarigi al laika publiko la plej ĝisdatajn observojn kaj esplorojn, inkluzive de siaj propraj, pri serĉado de vivo-signoj en foraj sunsistemoj. Liaj esploroj aperis en prestiĝaj sciencaj revuoj kaj furoras en la amasmedio. Ili temas pri likva akvo sur eksterplanedoj, pri la abundo de eventuala vivo en la kosmo kaj pri la Fermi-Paradokso. Ili rilatas ankaŭ al NIFOj kaj al la pli ol 60-jara Serĉo de EksterTera Inteligenteco (SETI). Inkludas ĝisdatan glosaron. 17/08/2023
La mito de Sizifo
- bildserio de Daniel Araque Acosta
Bonvenon al Bitmono kaj Esperanto! Mia celo kun ĉi tiu libro ne estas analizi la ekonomion de Bitmono, mi ne rigardos Bitmonon de la vidpunkto de investado, aŭ provos konvinki vin, ke ĉiuj devus posedi iomete. Ni ne rigardos diagramojn aŭ prezojn. Fine, ni ne esploros kiel la protokolo funkcias sur profunda nivelo, kaj ni ne rigardos ajnan komputilan kodon. Mia celo estas simple uzi la internacian lingvon Esperanto por paroli pri projekto de internacia mon-sistemo, Bitmono, kiu estas unu el la plej interesaj kaj profundaj inventoj de nia tempo.
Nutrado estas la scienco pri manĝaĵo kaj kiel ĝi influas niajn korpojn. Ĝi estas kompleksa kaj ĉiam evoluanta kampo, sed la fundamentoj de nutrado restas la samaj. Ĉi tiu libro provizos al vi la fundamenton, kiun vi bezonas por kompreni la bazojn de nutrado kaj kiel apliki ilin al via propra vivo.
20 Muzikfolioj
- Kantoj kun akordoj de Klaus kaj Jan Friese
Liesel Kahl rakontas pri sia nupto, kiu okazis en la 1960-a jaroj.
kun AI-generitaj bildoj de Craiyon.
Êstas tro enuige ĉi tie!
Memoroj el lerneja tempo denove reviviĝas dum klaskunveno (pdf) 01/09/2022
Pipro kaj Karoĉjo – Libera kaj malfermkoda bildrakonto verkita de David Revoy
Dudek kvar poemoj pri diversaj temoj, kelkaj amuzaj, aliaj por pripensado, kun notoj kaj ilustraĵoj. 11/06/2022
Nabiko venas el la spaco de la fora planedo Nokaptota. Bedaŭrinde okazis kraŝo kaj la kosmopramo estas nun en granda truo de la ĝardeno. Kiu povas helpi?
La postmoderna epoko komenciĝis. Ĝi estas integrala, ĉar ĝi integras multajn perspektivojn, ĝi estas ampleksa kaj tuteca. Malaperis la tagoj de la pensado kun tro rigidaj asocioj, vidante nur la kolorojn nigra kaj blanka, konsideranta nur amikojn kaj malamikojn. Ĉi tie eniras la ekkono, ke neniu povas ĉiam erari. Ĉiu posedas veron, kiu meritas respekton. Neniu havas la absolutan veron.
Unufoje semajne kvar maljunaj viroj renkontiĝas en publika domo. Ĉi tie ili ĝuas bongustan matenmanĝon kaj babilas en agrabla ĉirkaŭaĵo.
“La aventuroj de Jombor kaj Miki” – infanlibro, originale verkita en Esperanto. Eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Đurđevac (Kroatio), 2020, grafike aranĝis Josip Pleadin, ilustris Ivana Pleskina, postparolo Blazio Wacha.
La libro allogas per la neordinaraj aventuroj de la knabo Jombor kaj la eta Miki, kiu estas dekcentimetra, tamen sperta fari miraklojn – flugi rapide, eniri nerimarkeble en domojn, vendejon, piratŝipojn, indianajn tendarojn.
Julian Modest bone konas la infanan pensmanieron, rakontas majstre, vekas la infanan fantazion kaj montras la mirindan buntan mondon de la fabeloj. La libro instigas la etajn legantojn pensi, rezoni, fantazii. La legaĵo estas simpla kaj facila, konvena por ĉiuj, kiuj komencas lerni la Internacian Lingvon. “La aventuroj de Jombor kaj Miki” estos por la legantoj pordo al mirakla mondo.
La libro estas mendebla ĉe: Dokumenta Esperanto-Centro, Josip Pleadin – josip.pleadin@gmail.com
Aperis nova Esperanto-libro de Julian Modest, kiu enhavas du novelojn.
En “Ne forgesu mian voĉon” estas amo, sekretoj, mistero. La pentristo Veselin kaj la ĵurnalistino Milena renkontiĝas, konatiĝas, ekamas unu la alian, sed ilia amo ne daŭras longe. Subite Milena malaperas. Iu verŝajne murdis ŝin. Veselin vane serĉas ŝin. Restas nur la rememoroj pri Milena kaj la sola deziro de Veselin neniam forgesi ŝian voĉon.
En “Aŭtuna ferio” la ĉefheroo Martin estas talenta verkisto. Por finverki sian novan romanon li iras en belan maran ripozejon, luas hotelan ĉambron, esperante, ke en silento kaj trankvilo li daŭrigos la verkadon. Tamen tie li renkontas allogan enigman junulinon kaj okazas kelkaj strangaj eventoj.
La du noveloj ravas per streĉaj intrigoj kaj modela Esperanta stilo.
La libron eldonis Eldonejo “Libera”, Belgio. La libro estas aĉetebla ĉe la eldonejo kaj ĉe UEA.
La Kimero - Rakonto de Erik Tantal
(pdf, epub)
Rakonto el la estonteco, 1-a Eldono 2020. La kimero estas kreaĵo el la greka mitologio kunmetita el diversaj vivaĵoj kun leonkapo, korpo de kapro, kaj vosto de serpento. Hodiaŭ por medicinistoj kaj biologoj ĝi estas organismo el genetike diversaj ĉeloj. Tia estaĵo estas la ĉimpanzo Mojo. En lia frua embria stadio li ricevis homajn fontoĉelojn. Post plena maturiĝo lia preparita koro estis destinata kiel greftaĵo por malsana homo. Sed la enmetitaj fontoĉeloj gvidis al neantaŭvideblaj kromefikoj. 02/02/2020
Eldonejo "Libera" Belgio, Lode van de Velde: lodchjo@yahoo.com

De John Hornby kaj Colin Andreo 07/06/2019
La romano havas allogan intrigon. La ĉefheroo, Plamen Filov, riĉulo, kies familio loĝas en “Lazuro”, la plej eleganta kvartalo de mara urbo Burgo, okaze de sia kvardekjariĝo organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo minacan anoniman leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam bone konas el la romano “Serenaj matenoj” de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston.La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov? “Amo kaj malamo” estas por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.

Esperanto estas planita lingvo, kiu ankoraŭ ne estas oficiale fiksita en la instruplanoj de la lernejoj. Tial mankas grava subteno por sciigi al pli vasta publiko pri la eblecoj kaj avantaĝoj de Esperanto por la internacia komunikado. Jen propono kiel aranĝi unu lernejan lecionon pri Esperanto.