Mi venis viziti mian amikon, Ŝerlok Holms, la duan tagon post Kristnasko, por deziri al li feliĉajn festotagojn. Li ripozis sur la sofo en purpura ĉambrorobo, kun pip-rako atingebla dekstre, kaj amaso de ĉifitaj matenaj ĵurnaloj, ŝajne lastatempe studitaj, tuj ĉemane. Apud la sofo estis ligna seĝo, kaj sur la angulo de ĝia dorso pendis tre ĉifona kaj malestiminda malmol-felta ĉapelo. Ĝi estis eluzita kaj fendita en diversaj lokoj. Lupeo kaj forcepso kuŝantaj sur la sidilo de la seĝo sugestis, ke la ĉapelo estis tiel pendigita por ekzamenado.
“Vi estas okupata,” diris mi. “Eble mi interrompas.”
“Tute ne. Estas agrable havi amikon, por kundiskuti miajn rezultojn. La afero estas absolute bagatela”—li poleks-indikis la malnovan ĉapelon—“sed kelkaj punktoj koncerne ĝin estas iom interesaj kaj eĉ instruaj.”
Mi sidigis min en lian fotelon kaj varmigis miajn manojn antaŭ lia kraketanta fajro. Akre frostis kaj la fenestroj estis dike kovritaj per glaciaj kristaloj. “Kvankam ĝi estas tiel malbela,” mi rimarkis, “mi supozas, ke ĉi tiu ĉapelo estas ligita al ia murda rakonto. Ĝi eble estas la indico, kiu gvidos vin al la solvo de ia mistero kaj la puno de ia krimo.”
“Ne, ne. Nenia krimo,” diris Ŝerlok Holms ridante. “Nur unu el tiuj kapricaj incidentetoj okazontaj, kiam kvar milionoj da homoj ĉiuj interŝancelas interne de kelkaj kvadrataj mejloj. Meze de la agado kaj reagado de tiel densa homa svarmo, ĉiu ebla kombinaĵo de okazaĵoj povas efektiviĝi. Kaj multaj problemetoj prezentiĝos, kiuj estas strangaj kaj bizaraj, sen esti krimaj. Ni jam renkontis kelkajn tiajn.”
“Tiel multe,” mi rimarkis, “ke, el la lastaj ses kazoj, kiujn mi registris, tri estis tute sen leĝa krimo.”
“Precize. Vi aludas mian penon reakiri la dokumentojn de Irene Adler, la strangan kazon de F-no Mary Sutherland, kaj la aventuron de la viro kun la tordita lipo. Nu, mi ne dubas, ke ĉi tiu afereto apartenos al tiu sama senkulpa kategorio. Ĉu vi konas Peterson, la pordisto?”
“Jes.”
“Ĉi tiu trofeo apartenas al li.”
“Tio estas lia ĉapelo.”
“Ne, ne, li trovis ĝin. Ĝia posedanto estas nekonato. Bonvolu rigardi ĝin, ne kiel ŝlifitan ĉapelaĉon, sed kiel intelektan problemon. Unue mi klarigos, kiel ĝi alvenis ĉi tien; ĝi alvenis, la matenon de Kristnasko, kune kun bona, grasa ansero, kio sendube estas rostata en ĉi tiu momento, antaŭ la fajro de Peterson. La faktoj estas jenaj: ĉirkaŭ la kvara de la mateno de Kristnasko, Peterson, kiu estas, kiel vi scias, tre honesta persono, revenis hejmen post iomete da festado, laŭ Vojo Tottenham Court. Li vidis antaŭ si, en la gaslumo, iom altan viron piedirantan iomete ŝanceliĝe, kaj portantan anseron sur la ŝultro. Kiam li alvenis al la angulo de Strato Goodge, ekestis disputo inter ĉi tiu nekonato kaj malgranda grupo de kruduloj. Unu el ĉi lastaj de-batis la ĉapelon de la kapo de la viro, kaj la viro levis sian bastonon por defendi sin. Svingante ĝin super sia kapo, li frakasis la fenstron de la vendejo, kiu estis malantaŭ li. Peterson jam hastis antaŭen por protekti la nekonaton de la atakantoj, sed la viro, ŝokita pro sia rompado de la fenestro, kaj vidante oficial-aspektan personon en uniformo hastantan al li, faligis sian anseron, ekkuris, kaj malaperis en la labirinto de malgrandaj stratoj malantaŭ Vojo Tottenham Court. Ankaŭ la kruduloj fuĝis, kiam Peterson aperis. Li trovis sin do mastro de la kampo de batalo kaj posedanto de la trofeoj de venko, en la formo de ĉi tiu ĉifona ĉapelo, kaj nekontestebla specimeno de kristnaska ansero.”
“Kiujn li certe redonis al ilia posedanto, ĉu ne?”
“Mia kara amiko, jen la problemo. Estas vere, ke ‘por S-no Henry Baker’ estis presita sur karteto ligita al la maldekstra kruro de la ansero, kaj ankaŭ estas vere, ke la inicialoj “H.B.” estas legeblaj sur la interna tegaĵo de la ĉapelo; sed estas miloj da homoj nomitaj Baker, kaj centoj nomitaj Henry Baker en ĉi tiu nia urbo. Ne estas facile redoni perditan propraĵon al iu unu el ili.”
“Kion Peterson faris do?”
“Li alvenigis kaj la ĉapelon kaj la anseron al mi la matenon de Kristnasko. Li sciis, ke eĉ la plej malgranda problemo interesas min. La anseron ni retenis ĝis hodiaŭ matene. Malgraŭ la eta frosto, aperis indikoj, ke estus pli bone, ke oni manĝu ĝin sen nenecesa prokrasto. Ĝia trovinto forportis ĝin do, por plenumi la finan destinon de ansero; kaj mi retenis la ĉapelon de la nekonata sinjoro, kiu perdis sian kristnaskan manĝon.”
“Ĉu li ne reklamis?”
“Ne.”
“Do, kian indicon vi povas havi pri lia identeco?”
“Nur tiom, kiom ni povas dedukti.”
“Ĉu de lia ĉapelo?”
“Precize.”
“Sed vi ŝercas. Kion vi povas konstati, per ĉi tiu malnova, ŝlifita ĉapelo?”
“Jen mia lupeo. Vi konas miajn metodojn. Kion vi povas mem konstati, pri la individueco de la portinto de ĉi tiu artiklo?”
Mi prenis la ĉifonan objekton en miajn manojn kaj renversis ĝin, iom maleme. Ĝi estis tre ordinara, nigra ĉapelo, de la kutima ronda formo, malmola, kaj ŝlifitega. La tegaĵo antaŭe estis el ruĝa silko, sed ĝi nun estis tre miskoloriĝinta. Ne estis nomo de la farinto; sed, kiel Holms rimarkis, estis la inicialoj “H.B.” skribaĉitaj sur unu flanko. Ĝia rando estis trapikita por ĉapelsekurigilo, sed mankis la elasta bendo. Cetere, ĝi estis fendita, ekstreme polvokovrita, kaj makulita en pluraj lokoj, kvankam oni ŝajne penis kaŝi la miskoloraĵojn per surŝmirado de inko.
“Mi povas vidi nenion,” diris mi, redonante ĝin al mia amiko.
“Male, Vatson, vi povas vidi ĉion. Tamen vi ne sukcesas razoni de tio, kion vi vidas. Vi estas tro timida en viaj inferencoj.”
“Bonvolu do diri al mi, kion vi povas inferenci de ĉi tiu ĉapelo?”
Li prenis ĝin kaj rigardis ĝin en tiu stranga, introspekta maniero, kiu estis karakteriza al li. “Ĝi estas eble malpli sugesta ol ĝi povus esti,” li rimarkis, “tamen estas kelkaj inferencoj, kiuj estas tre klaraj, kaj kelkaj aliaj, kiuj estas almenaŭ tre probablaj. Ke la viro estis tre inteligenta estas, kompreneble, evidenta je la unua vido. Kaj li estis sufiĉe prospera interne de la lastaj tri jaroj, sed nun lin trafis malprosperaj tagoj. Li estis antaŭvidema, sed li estas malpi antaŭvidema nun ol antaŭe. Tio indikas moralan malprogreson. Kaj tio, kune kun la malboniĝo de lia fortuno, indikas ian detruan influon, eble drinkadon, kiu afliktas lin. Tio ankaŭ eble klarigas la evidentan fakton, ke lia edzino ĉesis ami lin.”
“Mia kara amiko!”
“Tamen li retenis iom da memrespekto,” li daŭrigis malatentante mian proteston. “Li estas viro, kiu pasigas neaktivan vivon, malofte eliras, estas en tre malbona fizika formo, estas mezaĝa, havas grizajn harojn, kiujn li tondigis en la lastaj tagoj, kaj, al kiuj li aplikas limetan kremon. Ĉi tiuj estas la plej memklaraj faktoj dedukteblaj de lia ĉapelo. Ankaŭ, parenteze, estas ekstreme malprobable, ke li havas gason en la domo.”
“Certe vi ŝercas, Holms.”
“Tute ne. Ĉu estas eble, ke eĉ nun, kiam mi donas al vi ĉi tiujn rezultojn, vi ne povas vidi, kiel ili estis atingitaj?”
“Mi ne dubas, ke mi estas tre stulta, sed mi devas konfesi, ke mi ne povas sekvi vin. Ekzemple, kiel vi deduktis, ke ĉi tiu viro estas inteligenta?”
Por respondo, Holms metis la ĉapelon sur sian kapon. Ĝi venis super lia frunto kaj apogiĝis sur la ponto de lia nazo. “Temas pri kuba volumeno,” diris li; “homo kun tiel granda cerbo devas havi ion en ĝi.”
“Kaj lia financa malprospero?”
“Ĉi tiu ĉapelo estas trijaraĝa. Ĉi tiaj plataj randoj kurbigitaj je la flanko enmodiĝis tiam. Ĝi estas ĉapelo de la plej bona kvalito. Rigardu la bendon el ripa silko kaj la bonegan tegaĵon. Se ĉi tiu viro povis aĉeti tiel multekostan ĉapelon antaŭ tri jaroj, kaj nenian alian poste, estas certe, ke li malprosperis.”
“Nu, tio estas sufiĉe klara, certe. Sed la antaŭvidemo kaj morala malprogreso?”
Ŝerlok Holms ridis. “Jen la antaŭvidemo,” diris li metante la fingron sur la disketon kaj la maŝeton de la ĉapelsekurigilo. “Ili neniam vendiĝas kun la ĉapelo. Se ĉi tiu viro mendis tion, tio indikas iom da antaŭvidemo, ĉar li aparte klopodis gardi sin kontraŭ la vento. Sed ni vidas, ke li rompis la elastan bendon, kaj li ne sin ĝenis por anstataŭi ĝin. Estas evidente do, ke li havas malpli da antaŭvidemo nun ol antaŭe. Tio estas klara pruvo de malfortiĝanta karaktero. Alie, li penis kaŝi kelkajn el la makuloj sur la felto per inko, kio indikas, ke li ne tute perdis sian memrespekton.”
“Via razonado certe estas kredinda.”
“La ceteraj punktoj, ke li estas mezaĝa, ke liaj haroj estas grizaj, ke li lastatempe tondigis ilin, ke li uzis limetan kremon, estas konstateblaj per proksima ekzamenado de la malsupra parto de la tegaĵo. La lupeo videbligas grandan nombron da har-finoj, nete tonditaj per la tondilo de barbiro. Ŝajnas, ke ili ĉiuj estas gluecaj, kaj estas klara odoro de limeta kremo. Vi observos, ke la polvo ne estas la grajneca, griza polvo de la strato, sed la lanuga, bruna polvo de la domo. Tio montras, ke ĝi plej ofte estis pendigita interne de la domo. La markoj de malsekeco interne de ĝi pruvas nekontesteble, ke li ŝvitis tre libere, kaj tial li ne povas esti en bona fizika formo.”
“Sed lia edzino—vi diris, ke ŝi ĉesis ami lin.”
“Ĉi tiu ĉapelo ne estis brosita dum semajnoj. Kiam mi vidos, mia kara Vatson, ke via edzino permesis vin eliri kun semajna akumulaĵo de polvo sur via ĉapelo, mi timos, ke ankaŭ vi tiel malbonŝancis, ke vi perdis ŝian karsenton.”
“Sed eble li estis fraŭlo.”
“Ne, li portis la anseron hejmen, kiel pac-ofertaĵon al sia edzino. Memoru la karteton ligitan al la kruro de la ansero.”
“Vi havas respondon por ĉio. Sed kiel diable vi deduktas, ke la gaso ne estas instalita en lia domo?”
“Unu makulo de kandela sebo, aŭ eĉ du, eble okazus pro hazardo. Sed, kiam mi vidas ne malpli ol kvin, mi pensas, ke sendube la individuo ofte renkontas brulantan sebon. Li probable supreniras laŭ la ŝtuparo kun sia ĉapelo en unu mano kaj rapide fandiĝanta kandelo en la alia. Ĉiuokaze, li ne ricevis makulojn de sebo el gas-ajuto. Ĉu sufiĉe?”
“Nu, tio estas tre inĝenia,” diris mi ridante; “sed, se ne estis krimo, kiel vi diris, kaj ne okazis ia malbono, krom la perdo de ansero, tio ŝajnas al mi malŝparo de energio.”
Ŝerlok Holms malfermis la buŝon por repliki, kiam la pordo malfermegiĝis, kaj Peterson, la pordisto, enhastis en la apartamenton, kun ruĝaj vangoj kaj la vizaĝo de homo stupora pro mirado.
“La ansero, S-ro Holms! La ansero, sinjoro!” li diris anhele.
“He? Kio pri ĝi? Ĉu ĝi reviviĝis kaj forflugis tra la fenestro de la kuirejo?” Holms turniĝis sur la sofo por pli bone vidi la ekscititan vizaĝon de la viro.
“Vidu, sinjoro! Vidu kion mia edzino trovis en ĝia kropo!” Li etendis la manon kaj montris, en la mezo de la polmo, brile scintilantan, bluan gemon, iom pli malgranda ol fabo, sed tiel pura kaj radianta, ke ĝi trembrilis, kiel elektra punkto, en lia malluma mankavo.
Ŝerlok Holms rektigis sin kaj fajfis. “Per Jupitero, Peterson!” diris li. “Ĉi tio ja estas trezoro. Mi supozas, ke vi scias kion vi havas?”
“Ĉu diamanton, sinjoro? Valoregan gemon. Ĝi tranĉas vitron, kvazaŭ ĝi estus mastiko.”
“Ĝi estas pli ol valorega gemo. Ĝi estas la valorega gemo mem.”
“Ne la blua karbunkolo de la grafino de Morcar!” mi elkriis.
“Pecize tio. Mi devas koni ĝian grandecon kaj formon, ĉar mi legadis la reklamon pri ĝi en The Times ĉiun tagon lastatempe. Ĝi estas absolute unika, kaj oni povas nur konjekti pri ĝia valoro. Sed la rekompenco ofertata, mil pundoj, certe ne estas dudekono de ĝia prezo en la merkato.”
“Mil pundoj! Sankta Dio!” La pordisto fal-sidis en seĝon kaj rigardis jen unu jen la alian el ni.
“Tio estas la rekompenso, kaj mi havas kialojn kredi, ke sentimentalaj konsideroj povus persvadi la grafinon fordoni duonon de siaj riĉaĵoj por reakiri ĝin.”
“Ĝi estis perdita, se mi bone memoras, en la hotelo Cosmopolitan,” mi rimarkis.
“Precize, la dudekduan de decembro, antaŭ nur kvin tagoj. Oni akuzis John Horner, tubisto, ke li eltiris ĝin el la juvelujo de la sinjorino. La argumentaro kontraŭ li estis tiel forta, ke la kazo estis pasigita al la Supera Tribunalo. Mi havas raporton pri la afero ĉi tie, mi kredas.” Li traserĉis inter siaj ĵurnaloj, rigardante la datojn, ĝis fine li platigis unu, faldis ĝin, kaj ellegis la sekvantan alineon:
Rabo de Juvelo en Hotelo Cosmopolitan. John Horner, dudeksesjara tubisto, estis arestita la dudekduan, pro akuzo, ke li eltiris la valoran gemon konatan kiel la blua karbunkolo, el la juvelujo de la Grafino de Morcar. James Ryder, la servestro de la hotelo, atestis, ke li kondukis Horner al la vestiĝejo de la Grafino de Morcar, la tagon de la rabo, por luti la duan stangon de la fajrujo, kiu malfiksiĝis. Li restis kun Horner dumiome, sed fine oni forvokis lin. Kiam li revenis, Horner estis for, la komodo estis perforte malfermita, kaj la maroka kesteto teninta la juvelon de la grafino, kiel oni poste sciis, kuŝis malplena sur la tualet-tablo. Ryder tuj alarmis, kaj Horner estis arestita la saman vesperon. Sed oni ne povis trovi la gemon, nek sur li, nek en liaj ĉambroj. Catherine Cusack, servistino de la grafino, atestis, ke ŝi aŭdis la ve-krion de Ryder, kiam li malkovris la rabon, kaj ŝi hastis en la ĉambron kaj trovis la aferojn kiel li priskribis. Inspektisto Bradstreet, de divizio B, atestis pri la aresto de Horner, kiu baraktis freneze, kaj protestis pri sia senkulpeco kiel eble plej forte. Kiam la juĝisto aŭdis ateston, ke la malliberulo estis antaŭe konviktita pri rabado, li rifuzis juĝi la kazon senplue kaj pasigis ĝin al la Supera Tribunalo. Horner, kiu montris intensan emocion dum la proceso, svenis je la fino, kaj oni portis lin el la ĉambro.
“Hum! Tiom ni sciiĝas de la polica tribunalo,” diris Holms penseme, flanken ĵetante la ĵurnalon. “La demando solvenda por ni nun estas la sinsekvo de okazaĵoj kondukantaj de prirabita juvelujo ĉe unu ekstremo, kaj la kropo de ansero en Vojo Tottenham Court ĉe la alia. Vi vidas, Vatson, ke niaj etaj deduktoj subite akiras aspekton multe pli gravan kaj malpli senkulpan. Jen la gemo; la gemo venis de la ansero, kaj la ansero venis de S-ro Henry Baker, la sinjoro kun la malbona ĉapelo kaj la aliaj karakterizaĵoj, per kiuj mi enuigis vin. Nun ni devas tre serioze serĉi tiun sinjoron kaj konstati, kian rolon li ludis en ĉi tiu eta mistero. Por fari tion, ni devas provi la plej simplan rimedon unue, kaj tio estas reklamo en ĉiuj vesperaj ĵurnaloj. Se tio malsukcesos, mi uzos aliajn metodojn.”
“Kion vi diros?”
“Donu al mi krajonon kaj tiun slipon de papero. Nu, jen:
‘Oni trovis, ĉe la angulo de Strato Goodge, anseron kaj nigran, feltan ĉapelon. S-ro Henry Baker, povas havi ilin per apero je la sesa kaj duono ĉe 221B Strato Baker.’
Tio estas tre klara kaj konciza.”
“Tre. Sed ĉu li vidos ĝin?”
“Nu, li certe rigardos la ĵurnalojn, ĉar la perdo estos grava al mizerulo. Klare, li estis tiel timigita de sia malbonŝanca rompo de la fenestro kaj la vido al Peterson, kiu alkuris, ke li pensis nur pri fuĝado. Sed poste li devas amare bedaŭri la impulson lasi la birdon. Ankaŭ, la inkludo de lia nomo certigos, ke li vidos ĝin, ĉar ĉiuj liaj konantoj atentigos lin pri ĝi. Jen, Peterson, iru al la agentejo de reklamado, kaj aperigu tion en ĉiuj vesperaj ĵurnaloj.”
“En kiuj, sinjoro?”
“Ho, en Globe, Star, Pall Mall, St. James’s, Evening News Standard, Echo, kaj ĉiuj aliaj, kiuj venos al via kapo.”
“Tre bone, sinjoro. Kaj ĉi tiu gemo?”
“Ha, jes, mi tenos la gemon. Dankon. Unu plua tasko, Peterson: aĉetu anseron en via returna vojo, kaj lasu ĝin kun mi. Ni devas havi anseron por doni al tiu sinjoro, anstataŭ tiun, kiun via familio nun formanĝas.”
Post kiam la pordisto foriris, Holms prenis la gemon kaj tenis ĝin antaŭ la lumo. “Ĝi estas bela objekto,” diris li. “Vidu kiel ĝi rebrilas kaj scintilas. Kompreneble ĝi estas nukleo kaj fokuso de krimo. Ĉiu bona gemo estas tio. Ili estas la preferataj logiloj de la diablo. Sur la pli grandaj kaj pli malnovaj juveloj, ĉiu faceto povas signi sangan krimon. Ĉi tiu gemo estas ne eĉ dudekjaraĝa. Oni trovis ĝin en la bordo de la rivero Amoy en Ĉinio. Kaj ĝi estas rimarkinda, ĉar ĝi havas ĉiun trajton de karbunkolo, krom ke ĝi estas blua anstataŭ rubene ruĝa. Malgraŭ ĝia noveco, ĝi jam havas fian historion. Okazis du murdoj, atako per sulfata acido, memmortigo, kaj pluraj raboj, ĉiuj por ĉi tiu dekdu-karata peco de kristaligita karbo. Kiu imagus, ke tiel bela ludilo estus portanto al la pendumilo kaj la prizono? Mi ŝlosos ĝin en mia forta skatolo, kaj skribos al la grafino, ke ni havas ĝin.”
“Ĉu vi kredas, ke tiu Horner estas senkulpa?”
“Mi ne povas scii tion.”
“Nu, alie, ĉu vi kredas, ke tiu alia, Henry Baker, havas ian rilaton al la afero?”
“Mi kredas, ke estas multe pli probable, ke Henry Baker estas absoluta senkulpulo. Li probable havis nenian ideon, ke la birdo, kiun li portas, estas konsiderinde pli valora ol se ĝi estus el pura oro. Tion mi determinos, tamen, per tre simpla provo, se ni ricevos respondon al nia reklamo.”
“Kaj ĉu vi povas fari nenion ĝis tiam?”
“Nenion.”
“Tiuokaze, mi daŭrigos en miaj profesiaj rundoj. Sed mi revenos vespere je la horo, kiun vi menciis, ĉar mi ŝatus vidi la solvon de tiel implika afero.”
“Tio multe plaĉos al mi. Mi vespermanĝas je la sepa. Estos skolopaĵo, mi kredas. Parenteze, konsiderante la lastajn okazaĵojn, eble mi devus peti, ke S-no Hudson ekzamenu ĝian kropon.”
Mi estis malfruigita kun paciento, kaj estis iomete post la sesa kaj duono, kiam mi denove troviĝis en Strato Baker. Dum mi proksimiĝis al la domo, mi vidis altan viron, kun skota bereto kaj jako butonita ĝis la mentono, atendantan ekstere, en la brila duoncirklo de lumo de la ventumilforma fenestro. Ĝuste kiam mi alvenis, la pordo malfermiĝis, kaj oni kondukis nin kune al la ĉambro de Holms.
“S-ro Henry Baker, mi supozas,” diris li, leviĝante de sia fotelo kaj salutante sian vizitanton, kun la senĝena, afabla mieno, kiun li tiel facile adoptis. “Bonvolu sidiĝi en ĉi tiu seĝo apud la fajro, S-ro Baker. La nokto estas malvarma, kaj mi observas, ke via cirkulado pli taŭgas por la somero ol la vintro. Ha, Vatson, vi venas je la ĝusta momento. Ĉu ĉi tio estas via ĉapelo, S-ro Baker?”
“Jes, sinjoro, tio estas sendube mia ĉapelo.”
Li estis granda viro kun rondaj ŝultroj, enorma kapo, kaj larĝa, inteligenta vizaĝo, kiu mallarĝiĝis malsupren al pinta grizbruna barbo. Iom da ruĝeco sur lia nazo kaj liaj vangoj, kaj eta tremo de lia etendita mano, memorigis al mi pri la konjekto de Holms pri liaj kutimoj. Lia malnova redingoto estis butonita ĝis la supro, kaj la kolumo estis supren faldita. Liaj longaj, maldikaj pojnoj elvenis el liaj manikoj, sen signo de manumo aŭ ĉemizo. Li parolis en malrapida, stakata maniero, zorge elektante siajn vortojn, kaj donis ĝeneralan impreson de klerulo mistraktita de la fortuno.
“Ni retenis ĉi tiujn aferojn dum kelkaj tagoj,” diris Holms, “ĉar ni atendis vidi reklamon de vi kun via adreso. Mi ne komprenas, kial vi ne reklamis.”
Nia vizitanto ridis, kun hontoplena vizaĝo. “Ŝilingoj ne estis tiel multaj ĉe mi, kiel antaŭe,” li rimarkis. “Mi ne dubis, ke la kruduloj, kiuj atakis min, forportis kaj mian ĉapelon kaj la birdon. Mi ne volis elspezi pli da mono, en senespera peno reakiri ilin.”
“Tre nature. Parenteze, koncerne la birdon, ni devis manĝi ĝin.”
“Manĝi ĝin!” Nia vizitanto duonleviĝis de sia seĝo pro eksciteco.
“Ĝi estus sen utilo al iu ajn, se ni ne farus tion. Sed mi supozas, ke tiu alia ansero sur la bufedo, kiu estas proksimume sampeza kaj perfekte freŝa, servos viajn celojn same bone, ĉu ne?”
“Ho, certe, certe,” respondis S-ro Baker, kun suspiro de senzorgiĝo.
“Kompreneble, ni ankoraŭ havas la plumojn, krurojn, kropon, kaj tiel plu de via propra birdo. Se vi volas…”
La viro ekridegis. “Ili eble servus min, kiel memoraĵoj pri mia aventuro,” diris li, “sed, preter tio, mi ne povas imagi, kiel la disjecta membra de mia mortinta konato servus min. Ne, sinjoro, mi kredas, kun via permeso, ke mi limigos mian atenton al la bonega birdo sur la bufedo.”
Ŝerlok Holms ekrigardis min signifoplene, kun malgranda levo de la ŝultroj.
“Jen via ĉapelo do, kaj jen via birdo,” diris li. “Ĉu vi bonvolus diri al mi, de kie vi akiris la alian? Mi estas ŝatanto de kortobirdoj, kaj mi malofte vidis pli bone breditan anseron.”
“Certe, sinjoro,” diris Baker, leviĝinta kaj metinta sian nove akiritan propraĵon sub la brakon. “Kelkaj el ni vizitas Alpha Inn, proksime al la muzeo. Ni troviĝas en la muzeo mem dum la tago, vi komprenu. Ĉi-jare nia bona gastiganto, S-ro Windigate, aranĝis ansero-klubon por ni. Kontraŭ semajna kontribuo de kelkaj pencoj, ĉiu el ni ricevas anseron je Kristnasko. Miaj pencoj estis tute pagitaj, kaj vi komprenos la reston. Mi multe dankas vin, sinjoro, ĉar skota bereto estas taŭga nek al miaj jaroj, nek al mia digno.” En maniero de komika pompeco, li solene riverencis nin ambaŭ kaj forpaŝis en sia vojo.
“Jen ni finas, kun S-ro Henry Baker,” diris Holms, ferminte la pordon malantaŭ li. “Estas certe, ke li scias nenion pri la afero. Ĉu vi malsatas, Vatson?”
“Ne multe.”
“Mi sugestas do, ke ni prokrastu la vespermanĝon kaj sekvu tiun indicon, dum ĝi estas ankoraŭ freŝa.”
“Tutcerte.”
La nokto estis malvarmega, do ni surmetis la surtuton kaj volvis kravaton ĉirkaŭ la gorĝon. Ekstere la steloj brilis malvarme en la sennuba ĉielo, kaj la spiraĵo de preterpasantoj elbloviĝis, kiel fumo de pistolpafo. Niaj paŝoj elsonis akre kaj laŭte dum ni pasis tra la stratoj de la medicina kvartalo, tra Strato Wimpole, Strato Harley, kaj Strato Wigmore, kaj fine en Straton Oxford. Post kvarono de horo ni estis en Bloomsbury, ĉe Alfa Inn, kiu estis malgranda drinkejo ĉe la angulo de unu el la stratoj kurantaj al Holborn. Holms puŝmalfermis la pordon de la privata drinkejo kaj mendis du glasojn da biero de la ruĝvizaĝa estro kun blanka antaŭtuko.
“Via biero estos bonega, se ĝi estas tiel bona, kiel viaj anseroj,” diris li.
“Miaj anseroj!” La viro ŝajnis surprizita.
“Jes. Mi parolis antaŭ nur duonhoro al S-ro Henry Baker, kiu estis membro de via ansero-klubo.”
“Ha! jes, mi vidas. Sed, sinjoro, tiuj ne estas niaj anseroj.”
“Ĉu? Kies do?”
“Nu, mi akiris dudek kvar de vendisto en Covent Garden.”
“Ĉu? Mi konas kelkajn el ili. Kiu li estis?”
“Breckinridge estas lia nomo.”
“Ho! Mi ne konas lin. Nu, bonan sanon al vi, kaj prosperon al via negoco. Bonan nokton.”
“Nun al S-ro Breckinridge,” li daŭrigis, butonante sian jakon, dum ni elvenis en la frostan aeron. “Memoru, Vatson, ke ni havas tiel hejman aferon, kiel anseron, je unu ekstremo de ĉi tiu ĉeno, sed je la alia estas viro, kiu certe ricevos sepjaran punon, se ni ne pruvos lian senkulpecon. Estas eble, ke nia esploro nur konfirmos lian kulpecon, sed ĉiuokaze, ni havas linion de esplorado ne eltrovitan de la polico, kiun stranga hazardo metis en niajn manojn. Ni sekvu ĝin do, ĝis la ekstrema fino. Vizaĝ’ al sud’, rapide marŝu!”
Ni pasis trans Holborn, laŭ Strato Endell, kaj tiel zigzage tra kvartalaĉoj al la bazaro Covent Garden. Unu el la plej grandaj budoj portis la nomon Breckinridge, kaj la estro, ĉevalaspekta viro, kun akra vizaĝo kaj tonditaj vangobarboj, helpis knabon starigi la ŝirmilojn.
“Bonan vesperon. La nokto estas malvarma,” diris Holms.
La vendisto kapjesis kaj rigardis mian kompanon kun demanda mieno.
“Mi vidas, ke la anseroj elvendiĝis,” daŭrigis Holms, indikante la nudajn, marmorajn slabojn.
“Mi vendos al vi kvincent morgaŭ matene.”
“Tio ne servos.”
“Nu, estas kelkaj en la budo kun la gaslampo.”
“Ha, sed oni rekomendis vin al mi.”
“Kiu?”
“La estro de Alpha Inn.”
“Ho, jes. Mi sendis al li dudek kvar.”
“Kaj ili estis tre bonaj birdoj. De kie vi akiris ilin?”
Je mia surprizo, la demando provokis eksplodon de kolero el la vendisto.
“Bone, mia sinjoro,” diris li, kun la kapo levita kaj la pugnoj sur la koksoj. “Kion vi celas? Diru ĝin rekte.”
“Mi parolas sufiĉe rekte. Mi volus scii, kiu vendis al vi la anserojn, kiujn vi liveris al Alpha Inn.”
“Nu, mi ne diros tion al vi. Jen la fino.”
“Ho, ne multe gravas; sed mi ne scias, kial vi tiel ĝeniĝus pro tia bagatelaĵo.”
“Ĝeniĝus! Eble vi ĝeniĝus, se oni turmentus vin, kiel oni turmentas min. Kiam mi pagas bonan monon por bona artiklo, tio devas esti la fino de la afero. Sed mi aŭdas, ‘Kie estas la anseroj?’ kaj ‘Al kiu vi vendis la anserojn?’ kaj ‘Kiom vi postulas por la anseroj?’ Oni kredus, ke ili estas la solaj anseroj en la mondo, kiam oni aŭdas la bruon pri ili.”
“Nu, mi havas nenian rilaton kun iuj aliaj demandantoj,” diris Holms senzorge. “Se vi ne diros tion al ni, la veto kanceliĝos, tute simple. Sed mi ĉiam fidas mian opinion pri kortobirdoj, kaj mi vetis kvin pundojn, ke tiu birdo, kiun mi manĝis, estis bredita en la kamparo.”
“Nu, tiuokaze vi perdis viajn kvin pundojn, ĉar ĝi estis bredita en la urbo,” knalis la vendisto.
“Ĝi tute ne estis.”
“Mi diras, ke ĝi estis.”
“Mi ne kredas tion.”
“Ĉu vi kredas, ke vi scias pli pri kortobirdoj ol mi, kiu estis inter ili, de kiam mi estis bubeto? Mi diras al vi, ke la birdoj senditaj al Alpha Inn estis urbe breditaj.”
“Vi neniam persvados min kredi tion.”
“Ĉu vi vetos do?”
“Tio estos nur rabado de via mono, ĉar mi scias, ke mi pravas. Sed mi vetos suverenon, nur por instrui al vi, ke vi ne devas esti tiel obstina.”
La vendisto subridis senhumure. “Venigu al mi la librojn, Bill,” diris li.
La juna knabo alvenigis unu malgrandan, maldikan libron kaj alian, grandan kaj graskovritan, kaj metis ilin kune sub la pendanta lampo.
“Nun, S-ro Sciasĉion,” diris la vendisto, “mi kredis, ke la anseroj elvendiĝis, sed vi baldaŭ trovos, ke restas unu en mia vendejo. Ĉu vi vidas ĉi tiun malgrandan libron?”
“Kaj?”
“Tio estas listo de tiuj, de kiuj mi aĉetas. Ĉu vi komprenas? Nu, en ĉi tiu paĝo estas vendistoj en la kamparo, kaj la numero post ciu nomo estas indiko al ĝia konto en ĉi tiu granda kontolibro. Bone! Ĉu vi vidas ĉi tiun alian paĝon en ruĝa inko? Nu, tio estas listo de miaj provizantoj en la urbo. Nun, rigardu la trian nomon. Ellegu ĝin al mi.”
“S-no Oakshott, 117, Vojo Brixton—249,” ellegis Holms.
“Ĝuste. Nun malfermu al tiu numero en la kontolibro.”
Holms malfermis al tiu paĝo, “Jen, ‘S-no Oakshott, 117, Vojo Brixton, provizanto per ovoj kaj kortobirdoj.’”
“Kaj kio estas la lasta registraĵo?”
“‘La 22a de decembro. Dudek kvar anseroj je sep ŝilingoj kaj ses pencoj.’”
“Tute ĝuste. Kaj sub tio?”
“‘Venditaj al S-ro Windigate de Alpha Inn, je dek du ŝilingoj.’”
“Kion vi diras nun?”
Ŝerlok Holms aspektis ĉagrenegita. Li tiris suverenon el la poŝo kaj ĵetis ĝin sur la slabon, turniĝante, kun mieno de naŭzo tro profunda por vortoj. Kelkajn metrojn malproksime, li haltis sub lampfosto kaj ridis en la tutkora, sensona maniero, kiu estis aparta al li.
“Kiam oni vidas viron kun vangobarboj tiel tonditaj kaj sporta gazeto elstaranta el la poŝo, oni ĉiam povas logi lin al veto,” diris li. “Se mi metus cent pundojn antaŭ li, tiu viro ne donus al mi pli kompletan informon, ol li donis al mi pro la ideo, ke li venkas min en vetado. Nu, Vatson, ŝajnas, ke ni proksimiĝas al la fino de nia serĉado. La sola punkto decidota estas, ĉu ni pluiru al S-no Oakshott hodiaŭ nokte, aŭ ĉu ni atendu ĝis morgaŭ? Estas klare, pro tio, kion tiu malafablulo diris, ke estas aliaj krom ni, kiuj interesiĝas pri la afero, kaj eble…”
Liaj rimarkoj estis subite interrompitaj de laŭta bruo, kiu eksonis de la budo, el kiu ni ĵus eliris. Turniĝante ni vidis malgrandan ratvizaĝulon starantan en la mezo de la cirklo de flava lumo ĵetata de la svingiĝanta lampo. Breckinridge, la vendisto, kadrita en la pordo de sia budo, feroce pugnominacis la tim-kaŭrantan figuron.
“Jam sufiĉas vi kaj viaj anseroj,” li kriis. “Mi volas, ke vi ĉiuj iru al la diablo kune. Se vi revenos por ĝeni min per via freneza parolado, mi sendos la hundon kontraŭ vi. Venigu S-non Oakshott, kaj mi respondos al ŝi. Sed kial tio estus via afero? Ĉu mi aĉetis la anserojn de vi?”
“Ne; sed unu el ili estis mia tute same,” plorplendis la malgrandulo.
“Petu ĝin de S-no Oakshott do.”
“Ŝi diris, ke mi petu ĝin de vi.”
“Nu, vi povas peti ĝin de la Reĝo de Prusio; ne gravas al mi. Sufiĉe jam. Iru for!” Li hastis sovaĝe antaŭen, kaj la demandanto malaperis en la mallumon.
“Ha! Tio eble ŝparos al ni viziton al Vojo Brixton,” flustris Holms. “Venu kun mi, kaj ni vidos, kion ni povos ekscii de ĉi tiu viro.” Paŝegante inter la disigitaj grupetoj de homoj lantantaj ĉirkaŭ la prilumataj budoj, mia kompano rapide atingis la malgrandan viron kaj tuŝis lin sur la ŝultro. Li ekturniĝis, kaj mi povis vidi en la gaslumo, ke lia vizaĝo tute senkoloriĝis.
“Kiu vi estas? Kion vi volas?” li demandis tremvoĉe.
“Pardonu min,” diris Holms trankvile, “sed mi ne povis eviti aŭdi la demandojn, kiujn vi ĵus faris al la vendisto. Mi pensas, ke mi povas helpi vin.”
“Ĉu vi? Kiu vi estas? Kiel vi scius ion pri la afero?”
“Mia nomo estas Ŝerlok Holms. Mia laboro estas scii aferojn, kiujn aliaj ne scias.”
“Sed vi povas scii nenion pri tio.”
“Pardonu min. Mi scias ĉion pri tio. Vi penas spuri kelkajn anserojn venditajn de S-no Oakshott, de Vojo Brixton, al vendisto nomita Breckinridge. Li siavice vendis ilin al S-ro Windigate, de Alpha Inn, kaj tiu vendis ilin al sia ansero-klubo, de kiu S-ro Henry Baker estis membro.”
“Ho, sinjoro, vi estas ĝuste tiu viro, kiun mi deziregis renkonti,” kriis la malgrandulo kun etenditaj manoj kaj tremantaj fingroj. “Mi apenaŭ povas klarigi al vi, kiom tiu afero interesas min.”
Ŝerlok Holms signalis al pasanta kaleŝo. “Tiuokaze, ni prefere diskutu tion en komforta ĉambro, anstataŭ en ĉi tiu ventoblovata bazaro,” diris li. “Sed bonvolu diri al mi, antaŭ ol ni pluiros, kiun mi havas la plezuron helpi.”
La viro hezitis momenton. “Mia nomo estas John Robinson,” li respondis kun straba rigardo.
“Ne, ne; la veran nomon,” diris Holms dolĉe. “Ĉiam estas maloportune intertrakti per kaŝnomo.”
La blankaj vangoj de la nekonato ruĝiĝis. “Nu,” diris li, “mia vera nomo estas James Ryder.”
“Ĝuste. La servestro de la hotelo Cosmopolitan. Bonvolu eniri en la fiakron, kaj mi baldaŭ povos diri al vi ĉion, kion vi volus scii.”
La malgranda viro rigardis jen unu jen la alian el ni, kun duon-timantaj, duon-esperantaj okuloj, kiel persono kiu ne certas, ĉu baldaŭ trafos lin bonŝancaĵo aŭ katastrofo. Tiam li eniris en la fiakron, kaj post duono de horo, ni estis denove en la salono en Strato Baker. Ni ne parolis dum la veturado, sed la anhelanta spirado de nia kunulo, kaj la premado kaj malpremado de liaj manoj, videbligis la nervozan maltrankvilecon interne de li.
“Jen ni alvenas!” diris Holms gaje dum ni venis en la ĉambron. “La fajro aspektas tre bonvena en ĉi tia vetero. Ŝajnas, ke vi malvarmas, S-ro Ryder. Bonvolu sidiĝi en la salikaĵa seĝo. Mi nur surmetos miajn pantoflojn antaŭ ol ni enordigos vian etan aferon. Nu, bone! Vi volas scii, kio okazis al tiuj anseroj, ĉu ne?”
“Jes, sinjoro.”
“Aŭ prefere al tiu ansero, mi supozas. Ŝajnas al mi, ke estis unu birdo, kiu interesis vin—blanka, kun nigra strio trans la vosto.”
Ryder tremis pro emocio. “Ho, sinjoro,” li kriis, “ĉu vi povas diri al mi, kien ĝi iris?”
“Ĝi venis ĉi tien.”
“Ĉu ĉi tien?”
“Jes, kaj ĝi montriĝis tre rimarkinda birdo. Ne surprizas min, ke ĝi interesas vin. Ĝi metis ovon, post kiam ĝi mortis—la plej belan, brilan, bluan ovon iam viditan. Mi havas ĝin ĉi tie en mia muzeo.”
Nia vizitanto stariĝis ŝanceliĝante kaj ektenis la kamenbreton per la dekstra mano. Holms malŝlosis sian fortan skatolon kaj eltenis la bluan karbunkolon. Ĝi brilis kiel stelo disradiante sian malvarman lumon. Ryder staris rigardegante kun streĉa vizaĝo, necerta, ĉu li devas diri, ke ĝi estas lia, aŭ ke li ne rekonas ĝin.
“Jen la fino de la ludo, Ryder,” diris Holms kviete.
Dum momento, Ryder ŝanceliĝis kaj preskaŭ falis.
“Atentu, aŭ vi falos en la fajron!” kriis Holms. “Helpu lin sidiĝi, Vatson. Mankas al li malvarma sango por ŝteli senpune. Donu al li iom da brando.”
La brando iomete kolorigis liajn vangojn, kaj li sidis fikse rigardante sian akuzanton, per timoplenaj okuloj.
“Bone! Nun li aspektas iom pli homa, anstataŭ salikoka!” daŭrigis Holms. “Mi jam havas preskaŭ ĉiun ĉeneron kaj pli da pruvoj ol mi povus bezoni. Restas malmulte do, kiun mi bezonas de vi. Tamen, estus bone klarigi tiun malmulton, por ke la kazo estu kompleta. Vi jam estis aŭdinta pri la blua gemo de la Grafino de Morcar, ĉu ne?”
“Catherine Cusack diris al mi pri ĝi,” diris li per kraketa voĉo.
“Mi vidas—la servistino de ŝia grafina moŝto. Nu, la tento de subita riĉaĵo facile akirebla superis vin, kiel ĝi superis pli bonajn homojn ol vi antaŭe. Sed vi ne tre skrupulis pri viaj rimedoj. Ŝajnas al mi, Ryder, ke vi estas la kruda materialo por impona kanajlo. Vi sciis, ke tiu Horner, la tubisto, engaĝiĝis en simila afero antaŭe, kaj oni des pli facile suspektos lin. Kion vi faris tiam? Vi kreis malgrandan problemon en la ĉambro de la sinjorino—vi kaj via komplico, Cusack—kaj vi aranĝis, ke oni sendu lin. Tiam, post kiam li foriris, vi prirabis la juvelujon, sonigis la alarmon, kaj arestigis tiun malbonŝanculon. Tiam vi—”
Ryder ĵetis sin subite sur la tapiŝon kaj tenegis la genuojn de mia kompano. “Je l’ ĉielo, kompatu min!” li kriegis. “Pensu pri mia patro! Pri mia patrino! Tio krevigus al ili la koron. Mi neniam antaŭe faris ion malhonestan, kaj mi neniam provos plu! Mi ĵuras. Mi ĵuros per Biblio. Ho, ne portu min al la tribunalo! Ne faru tion!”
“Residiĝu en via seĝo!” diris Holms severe. “Estas facile plori kaj rampi nun, sed vi malmulte pensis pri tiu kompatinda Horner akuzita pro krimo, pri kiu li sciis nenion.”
“Mi fuĝos, S-ro Holms. Mi foriros el la lando, sinjoro. Tiam la akuzo kontraŭ li malsukcesos.”
“Hum! Ni parolos pri tio. Kaj nun ni aŭdu veran version de la sekvanta akto. Kiel la gemo venis en la anseron, kaj kiel la ansero publike aĉetebliĝis? Diru al ni la veron, ĉar tio estas via sola espero por sekureco.”
Ryder lekis siajn malsekegajn lipojn. “Mi diros ĝuste kio okazis, sinjoro,” diris li. “Post kiam Horner estis arestita, ŝajnis al mi plej bone, ke mi tuj eskapu kun la gemo. Mi ne sciis, kiam la polico eble decidos priserĉi min kaj mian ĉambron. Nenie en la hotelo estus sekure. Mi eliris, kvazaŭ por ia irtasko, kaj hastis al la domo de mia fratino. Ŝi edziniĝis al viro nomita Oakshott kaj loĝis en Vojo Brixton. Tie ŝi grasigis kortobirdojn por vendado. Sur la vojo, ĉiu viro, kiun mi renkontis, ŝajnis al mi policano aŭ detektivo. Kvankam la nokto estis malvarma, ŝvito komencis flui sur mia vizaĝo antaŭ ol mi alvenis al Vojo Brixton. Mia fratino demandis, kio estas al mi? Kial mi tiel palas? Sed mi diris al ŝi, ke la rabo de juveloj en la hotelo ĝenegis min. Tiam mi iris en la malantaŭan korton, fumis pipon, kaj demandis min, kion mi plej bone faru?
“Iam mi havis amikon nomitan Maudsley, kiu malboniĝis, kaj ĵus pasigis sian puntempon en Pentonville. Unu tagon li renkontis min, kaj komencis paroli pri la kutimoj de ŝtelistoj, kaj kiel ili forigas sian ŝtelaĵon. Mi sciis, ke li estos fidinda, ĉar mi sciis kelkajn sekretojn pri li. Mi decidis do iri rekte al Kilburn, kie li loĝas, kaj konfidi al li la aferon. Li diros al mi, kiel interŝanĝi la gemon konrtaŭ mono. Sed kiel atingi lin sekure? Mi pensis pri la doloregojn, kiujn mi spertis venante de la hotelo. Je ajna momento, oni eble kaptos kaj priserĉos min, kaj jen estos la gemo en la poŝo de mia veŝto. Mi apogiĝis kontraŭ la muro en tiu momento, kaj rigardis la anserojn paŝantajn ĉirkaŭ miaj piedoj, kaj subite venis en mian kapon ideo. Mi sciis kiel mi venkos la plej bonan detektivon, kiu iam vivis.
Mia fratino diris al mi antaŭ kelkaj semajnoj, ke mi rajtas elekti unu el ŝiaj anseroj, kiel donacon de Kristnasko. Kaj mi sciis, ke ŝi ĉiam plenumas sian promeson. Mi prenos mian anseron nun, kaj en ĝi mi portos mian gemon al Kilburn. Estis malgranda ŝedo en la korto, kaj malantaŭ tion mi pelis unu el la birdoj. Ĝi estis granda kaj bela, blanka kun strio trans la vosto. Mi kaptis ĝin, malfermis ĝian bekon, kaj ŝovis la gemon en ĝian gorĝon, tiel profunden, kiel miaj fingroj povis atingi. La birdo glutis, kaj mi sentis, ke la gemo pasas laŭ ĝia ezofago malsupren en ĝian kropon. Sed la birdo batis per la flugiloj kaj rezistis, kaj jen mia fratino elvenis, por vidi, kio okazas? Kiam mi turniĝis por paroli al ŝi, la birdaĉo liberiĝis kaj forflugetis inter la aliajn.
“‘Kion sub la ĉielo vi faris per tiu birdo, Jem?’ diris ŝi.
“‘Nu,’ diris mi, ‘vi diris, ke vi donos al mi anseron por la Kristnasko, kaj mi palpis por scii, kiu estas la plej grasa?’
“‘Ho,’ diris ŝi, ‘ni jam elektis vian—ni nomas ĝin la birdo de Jem. Ĝi estas la granda, blanka tie for. Ili estas dudek ses, do unu estas por vi, kaj unu por ni, kaj dudek kvar venidiĝos.’
“‘Dankon, Maggie,’ diris mi; ‘sed, se estas egale al vi, mi preferus tiun, kiun mi ĵus tenis.’
“‘La alia pezas pli ol tri funtojn pli,’ diris ŝi, ‘kaj ni grasigis ĝin intence por vi.’
“‘Ne gravas. Mi volas la alian, kaj mi prenos ĝin nun,’ diris mi.
“‘Ho, kiel plaĉas al vi,’ diris ŝi kolerete. “Kiun vi volas?’
“‘Tiun blankan, kun la strio trans la vosto, en la mezo de la grego.’
“‘Ho, en ordo. Mortigu ĝin kaj forportu ĝin.’
“Nu, mi faris, kion ŝi diris, S-ro Holms, kaj mi portis la birdon ĝis Kilburn. Mi diris al mia amiko, kion mi faris, ĉar li estis tia persono, al kiu estas facile rakonti tian aferon. Li ridis ĝis li strangoliĝis, kaj ni prenis tranĉilon kaj malfermis la anseron. Mia koro ĉagrenegiĝis, ĉar la gemo tute ne troviĝis en ĝi, kaj mi sciis, ke okazis terura eraro. Mi lasis la birdon, rehastis ĉe mian fratinon, kaj en la malantaŭan korton. Tie ne estis eĉ unu ansero.
“‘Kie ili estas, Maggie?’ mi kriis.
“‘For al la komercisto, Jem.’
“‘Kiu komercisto?’
“‘Breckinridge, en Covent Garden.”
“‘Sed ĉu estis alia kun strio trans la vosto,’ mi demandis, “kiel tiu, kiun mi elektis?’
“‘Jes, Jem. Estis du kun strio trans la vosto, kaj mi neniam povis distingi ilin.’
“Nu, tiam, kompreneble, mi vidis ĉion, kaj mi kuris kiel eble plej rapide al tiu viro, Breckinridge. Sed li tuj vendis ilin ĉiujn, kaj li rifuzis diri eĉ unu vorton, pri kien ili iris. Vi mem aŭdis lin hodiaŭ nokte. Li ĉiam tiel respondis al mi. Mia fratino kredas, ke mi freneziĝas. Foje ankaŭ mi kredas tion. Kaj nun—kaj nun mi estas markita ŝtelisto, ne eĉ tuŝinte la riĉaĵon, pro kio mi forvendis mian karakteron. Dio helpu min! Dio helpu min!” Li eksplodis per konvulsia plorĝemado, kun la vizaĝo en la manoj.
Estis longa silento, rompita nur de lia forta spirado, kaj la ritma frapetado de la fingropintoj de Ŝerlok Holms sur la rando de la tablo. Tiam mia amiko leviĝis kaj malfermegis la pordon.
“Iru for!” diris li.
“Kion, sinjoro? Ho, la ĉielo benu vin!”
“Ne eĉ unu vorton plu. Iru for!”
Kaj aliaj vortoj ne necesis. Estis forkurego, klakado sur la ŝtupoj, bruego de pordo, kaj la akra sono de kurpaŝoj sur la strato.
“En la fino, Vatson,” diris Holms, etendante la manon al sia argila pipo, “mi ne estas dungita de la polico por kompensi iliajn mankojn. Se Horner estus en danĝero, tio estus alia afero. Sed tiu ulo, ne atestos kontraŭ li, kaj la akuzo disfalos. Mi supozas, ke mi indulgas seriozan krimon, sed ankaŭ estas eble, ke mi savas animon. Ĉi tiu ulo ne devojiĝos denove—li tro terure timas. Sendi lin nun al prizono, farus lin dumviva krimulo. Krome, ni estas en la sezono de pardonado. La hazardo metis sur nian vojon treege strangan kaj kaprican problemon, kaj la plezuro solvi ĝin estas sufiĉa rekompenso. Se vi komplezos sonigi la sonorilon, ni komencos alian esploron, kies ĉefa elemento estos ankaŭ birdo.”