En skandinavaj landoj oni dum jarcentoj teksis el lano varmajn kovrilojn por dormantoj. Dum tempofluo la kovriloj fariĝis pli belaj kaj variaj. Oni komencis uzi ilin ankaŭ kiel festaj tapiŝoj, precipe en preĝejoj dum nupto. Nuntempe oni teksas ilin sur teksiloj, farante nodojn el diverskoloraj lanaj fadenoj sur la varpoj, sed oni povas uzi la saman teknikon sen teksilo. Nuntempe tiaj teksaĵoj estas uzataj ĉefe kiel murtapiŝoj. Antaŭe oni ornamis per tio sian sledon, kiam oni veturis ĉevale al fora kermeso, diservo, familia kalaso. Krome, oni same teksas molan koloran kusenkovrilon, varmigilon por kafopoto aŭ molaĵon por seĝo, precipe por lulseĝo.
La unuajn pluŝteksaĵajn kovrilojn uzis jam vikingoj en siaj boatoj dum la longaj maraj vojaĝoj. Tiaj kovriloj pli bone eltenis la salan akvon ol la feloj de bestoj. Kiam la teksaĵoj eluziĝis, oni povis per tio ŝirmi ĉevalojn kaj aliajn bestojn de malvarmo. Hejme, kiam oni uzis pluŝteksaĵojn surlite, la belan koloran surfacon oni vidigis tage, nokte la malpli arta reverso vidiĝis supre. Tiel estis pli varme por la dormanto. Kelkkaze la reverson oni beligis per malgranda brodaĵo. En Finnlandon la kutimo teksi tiajn pluŝkovrilojn venis en la 16a jarcento de Svedio, kaj la finna vorto ryijy devenis de la sveda rya. La plej fruaj niaj teksaĵoj bedaŭrinde detruiĝis pro longa uzado, incendioj, militoj. La litaĵojn kaj vestojn de mortinta malsanulo oni ofte bruligis. Kelkfoje la mortinto estis envolvita en sia ryijy antaŭ la entombigo.
Troviĝis regionaj modeloj, kiujn ĉiu loka teksisto kaj teksanto ŝanĝis laŭplaĉe kaj laŭbezone. Se finiĝis fadeno de bezonata koloro, la teksanto anstataŭe ekuzis iun alian haveblan koloron. Kiam oni kreas teksopentraĵon per lano, oni laboras kvazaŭ linion sur linio de sube supren. Se oni teksas erare, oni ne povas korekti poste. Per blanka kotona fadeno oni povis reliefigi detalojn. Nuntempe teksantoj povas uzi metalan draton, plumojn, ĉevalharojn, aŭ aliajn aldonaĵojn en la teksata murtapiŝo.
La teksaĵoj diferencis depende de la socia klaso. Pli altaj klasoj teksis pli precize laŭ la komencita modelo, inter pli modestaj klasoj oni ne estis tiom postulemaj. La teksataj figuroj ofte estis geometriaj: kvadratoj, strioj, lozanĝoj, cirkloj. Aldone oni enteksis magiajn simbolojn: korojn (amo), birdojn (sukceso), okpintajn krucostelojn (bonŝanco), krucojn (kontraŭ malbono). Bildoj pri sablohorloĝo atentigas pri la rapida fluo de la tempo. Se la teksaĵo estos donaco al novgeedzoj, oni enteksis la gefianĉojn, aŭ du fianĉinojn, tulipojn (19a jarcento), Arbon de vivo kun fruktoj. Kelkfoje oni montris la teksojaron per teksitaj ciferoj, aŭ kudris ĝin sur la reverso.La modeloj variis ne nur geografie sed laŭ la tempofluo. Venis influo de Germanio: rozoj, floroj, ruinoj, ĉasistoj, ĉasaĵoj. En Alando kaj Botnia insularo oni preferis teksi boatojn, remantojn kaj fiŝkaptistojn.
Sekvis tempoj, kiam la pluŝteksaĵoj ne estis aprezataj kaj la arto forgesiĝis. Male, en la fino de la 19a jarcento kaj en la 20a jarcento famaj finnaj artistoj interesiĝis pri la tekniko. Kelkaj el ili teksis mem, aliaj donis sian dezajnaĵon al profesia teksisto aŭ kiel farbita bildo, aŭ kiel tre precizaj instrukcioj pri ĉiu nodo. La artisto persone sekvis la teksadon de la artaĵo. En la Mondekspozicio en Parizo en 1900 finna pentristo Akseli Gallen-Kallela konstruigis tutan tagĉambron kun siaj propraj teksaĵoj kaj pendaĵo Liekki (Flamo) surmure. De la muro la teksaĵo pendis sur benkon kaj de la benko sur la plankon por finiĝi kiel tapiŝo. Poste pluraj finnaj artistoj komencis dezajni pli modernajn ryijy- teksaĵojn. Nuntempe la koloroj estas pli fortaj ol en la unuaj tapiŝoj, dankon al la industrie fabrikitaj sinteziaj farboj. Antaŭ la 20a jarcento oni uzis farbojn ekstraktitajn el plantoj kaj aliaj naturaj materialoj. La naturaj farboj tamen ankaŭ nun estas preferataj de kelkaj teksistoj. La murtapiŝoj malpliigas eĥon en ĉambroj kaj kreas hejmecan etoson. Se ni lernas legi la figurojn kaj simbolojn teksitajn en ili, ili fariĝas des pli interesaj.