Amo de Mulo kaj Ĉevalo

Wally DuTempe

Kokani Briz estis bruna ĉevalo kun blankaj ŝtrumpetoj kaj stelo sur la frunto, kiu vivis en kamparo kun paŝteja kamarado, mulo nomita Tondro, tiel alta kiel tirĉevalo.Ili vivis kun sep azenoj sur posedaĵo mia kiu iam estis bieno sed nun estas ĉefe golfludejo kun rezervujo en la mezo.Golfludantoj provas sukcese bati pilkojn ĉirkaŭ artefaritan lagon dum la bestoj paŝtas je la krutaj deklivoj kaj en kverka kampo.

Enspirante kaj elspirante praajn voĉojn, la azenoj anoncas novan tagon, dum nebulo leviĝas kaj golfludantoj prepariĝas. Ludantoj amas ilin kiel dorlotbestoj kaj alportas karotojn por nutri ilin kaj scias iliajn nomojn.Je unua rekono vida gorĝa bruego eruptas 'Iiihaaaii'.Ĉi tio estas kampara golfludo, ne por riĉaj urbaj luksantoj.Tondro paŝtas, muzelo al la tero, ofte kun paro da miniaturaj siciliaj azenoj sub sia blanka ventro.

En tiu tempo, Kokani Briz ofte kuregis ĉirkaŭ Tondro kaj la azenoj kvazaŭ li praktikas mallarĝajn turnojn en rodea barelvetkuro. Nun, post dudek kvin jaroj da henado, trotado, galopado, saltetado kaj prancado, Kokani Briz apenaŭ povis marŝi. Liaj kruroj kaj maleoloj estis ŝvelintaj pro retenita akvo. Estis tempo ŝpari al li plian doloron.

Ni kondukis lin al loko, kie floroj povis kreski post fosmaŝina enterigo.Tondro rigardis de malproksime. La bestokuracisto injektis la unuan el du injektiloj.Mi tenis lian kapon kaj apogis min kontraŭ lia ŝultro, por ke kiam li komencis perdi konscion, mi povu gvidi lian kolapson sur blankan baŝon.

Post kiam Kokani Briz estis trankviligita, parte dormanta kaj poziciigita, ni adiaŭis kaj esprimis nian dankon pro lia vivo.Mia edzino kaj mi rigardis en liajn okulojn, flaris lian kolhararon kaj provis akcepti nian decidon.Tiam la bestokuracisto injektis la duan dozon, kiu haltigis lian koron.Ondeto de energio ŝajnis vibri tra la korpo de Kokanee; liaj kruroj kaj oreloj moviĝis.

Subite,Tondro rigardis la rezervujon kaj marŝis al la pordego.Estis kvazaŭ Kokani Briz iris al la kverka kampo kaj reservujo. Tondro nepre volis sekvi lin. Tondro ofte spertis apartigan angoron kiam Kokani Briz foriris kun mia filino al spektakloj kaj konkursoj.

Estas fakto, ke ĉevaloj, azenoj kaj muloj forĝas fortajn ligojn unu kun la alia. Ili povas sperti traŭmaton dum disiĝo. Se partnero mortas, la postvivanta ĉevalo devas esti permesita funebri, devas esti permesita akcepti la perdon. Mi atendis, ke Tondro funebros.

Kiam la fosmaŝino alvenis,Tondro rigardis alidirekten.Li rifuzis rigardi dum mi faldis la blankan kovrotukon super vizaĝon kaj ŝultron de Kokani.Li ne volis rigardi dum ni ŝutis la unuan teron per niaj manoj sur lian korpon.

Kiam la maŝino startis bruan replenigon li staris kun sia dorso al la maŝino kaj bruo. Liaj grandegaj oreloj estis direktitaj al la kverka herbejo kaj lageto.Li anoncis sian intencon per sia mulvoĉo. "Kokani Briz certe iris al la kverka herbejo," ĉu tion li diris?

La voĉo de muloj nek similas al tiu de azeno nek al tiu de ĉevalo.La sono de Tondro estas profunda kaj resonanca sekvata de mallonga siblo.Lia voko sonis je aflikto, timo kaj apartiga angoro. La migdalaj okuloj de Tondro parolis al mi. "Ni devas iri."

Starante ĉe la pordego, Tondro levis sian kapon ĉielen kaj blekis kiel nur mulo povas.Eble li faris dudek trumpetojn hore. Antaŭ la noktiĝo mi estis parolinta al niaj najbaroj por klarigi kio okazis.

Antaŭ la sekva mateno Tondro ankoraŭ trumpetis.Mi estis sendorma.Mi estis irinta tien kaj reen de domo al paŝtejo por povi trankviligi lin.Li volis eliri kaj ŝajnis sopiri la ŝatatajn kampojn de li kaj Kokani Briz.

La rilato inter Tondro kaj Kokani similis tion de la azeno Dapple kaj ĉevalo Rocinante de Don Kiĥoto.Ĉi tiuj du amikoj, Cervantes skribas, "kutimis alproksimiĝi kaj froti unu la alian, plej ame, kaj post kiam ili ripozis kaj refreŝiĝis, Rocinante kuŝigis sian kolon trans tiun de Dapple dum longaj posttagmezoj." Cervantes miris pri la profundo kaj sincereco de iliaj emocioj kaj malesperis, ke homoj "ne scias kiel konservi siajn amikecojn" kiel ĉevaloj kaj azenoj. Kaj tiel estis kun Tondro kaj Kokani Briz. Nenio povis apartigi ĉi tiujn knabojn.

Mi malfermis la paŝtejan pordegon. Serĉante Kokani Briz, li kondukis min al ilia plej ŝatata verdherba kampo. Li enspiris kaj elspiris sian stridan vokon, kapon supren, poste malsupren. Liaj atentaj muloreloj turniĝis sendepende en malsamaj direktoj kiel satelitaj antenoj.

Poste li kondukis min ĉirkaŭ la altaj bordoj de la artefarita lago, kiu estas uzata por irigacio.Li kaj Kokani Briz kuris sur la rezervujaj muroj kaj deklivoj. Li denove kriis.

Poste, li kondukis min tra la kverka herbejo, sed ni ankoraŭ estis solaj.Pli maltrankvila, li tiris min al la rando de la rezervujo.Li metis sian dekstran piedon en la akvon, kie li kaj Kokani Briz kutimis trinki. Neniu bildo de sia akvotrinkanta partnero. Nervoza li ne trinkis, sed paŝis pli profunden ol kutime.

La kruta deklivo de la bluargila rezervujo igis lin gliti flanken sur sian dekstran ŝultron kaj ensuĉis lin en la lageton.Provante svingi sian korpon al la lageta rando, li falis kaj subakviĝis. Mia maljuna mulo vane luktis por stariĝi. Ĉiufoje kiam ĝi provis stariĝi, ĝi glitis en koton kaj kolapsis.

Li faris dek aŭ pli longajn baraktajn provojn por stariĝi. Kiom povis elteni lia maljuna koro? Subite li kuŝis en kvar futoj da akvo kun sia nazo preskaŭ sube. Mi rapide moviĝis al li kaj tenis lian muzelon super la akvo. Li estis senmova krom sia profunda spirado. Ĉu li fidas, ke mi savos lin? Ni ankaŭ estis partneroj, kiel Kokani Briz kaj li. Mia tuta estaĵo batalis por savi lin.

Mi poŝtelefonis al la golfluda administrejo.Per angora voĉo mi kriis. "Tondro kaj mi estas en la rezervujo kaj li dronas.Venu nun. Alportu ŝnurojn kaj traktoron por eltiri lin."

Atendante kaj atendante, senfina estis la tempo, kiam mi parolis kun mia amiko de dudek jaroj.Mi rigardis en liajn migdalajn okulojn, kie mi povis vidi mian reflekton. Mi estis kompleta vrako de emocio kaj paniko. Ĉu la morto prenos mian amikon kiel li prenis Kokani Briz horojn antaŭe?

Mi rememoris kun mia kamarado, kiel ni estis ĉe kamparaj bienaj foiroj, ĉe okcidentaj rajdkonkursoj; kiel ni kampadis kune dum rajdado en alpajn herbejojn kaj grimpis monton ĝis la neĝolinio. Kiel mi forgesis la vojon reen al la tendaro kaj mi petis lin gvidi min tien, kaj li faris. Mia voĉo tremis dum mi elploretis miajn pensojn. La tempo haltis. La mondo paŭzis. Koto kaptis miajn krurojn. Mi tenis lian kapon sur mia brusto. La matena nebulo ankoraŭ leviĝis dum la suno leviĝis supren. Tenante lian kapon al la lumo, la sola sono, kiun mi povis aŭdi, estis liaj mulpulmoj luktantaj por aero kaj vivo. Senmova nun li metis sian lastan esperon en mi. Liaj grandegaj oreloj aŭskultis min. Liaj timemaj okuloj pligrandiĝis.

Fine, piŝtaj motoroj malforte de malproksime tuŝis niajn orelojn.Tondro streĉis siajn muskolojn.Traktoro kaj fosmaŝino subite aperis sur la rezervuja rando.Metalo kontraŭ metalo vibris brue el la fosmaŝino. Kiam Tondro vidis la fosmaŝinon kiu entombigis Kokanee, liaj okuloj paliĝis pro timo. Kun herkula peno li puŝis sin al la limo, kaj dum mi luktis en koto kun lia ŝnuro enmano, li tiris min kaj sin el la lageto.

Ni eliris kune gutigante ŝliman akvon en la tagiĝa sunleviĝo.

“Dankon, dankon pro via veno,” mi diris el mia kotŝprucita vizaĝo. “Tondro malamas tiun fosmaŝinon, kiu entombigis Kokanee. Timo pri ĝi donis al li ekstran forton.”

Kun danko en mia koro, mi decidis ofte promeni kun Tondro. Li estis tro maljuna nun por rajdi.Tial, kiel Robert Louis Stevenson en sia "Vojaĝoj kun azeno en la Cevenoj", mi vojaĝis laŭ la padoj, flankaj vojoj kaj herbejoj de mia hejma vilaĝo.Dum Tondro manĝetis leontodojn aŭ freŝajn herboŝosojn apud vojflankoj kaj kamparaj heĝoj, mi sentis lian varman flankon kaj ventron.Mi povis senti lian grandan koron bati, estis kortuŝita de la enspiro kaj elspiro de liaj vastaj pulmoj kaj aŭdis la susuron de lia vosto dum lia blanka muzelo prenis la sekvan pecon.

Mi estas dankema.Mi dankas pro ĉevalaj amikecoj.Mi parolas al li dum ni marŝas.Mi certigas lin, ke ni certe trovos Kokani Brizon ie.Liaj oreloj kaj okuloj moviĝas maldekstren kaj dekstren, atentante kampojn kaj sonojn. Najbaroj rimarkas maljunan ekscentran viron kaj laŭtan mulon, kiuj marŝas kaj interparolas pri trovo de la leviĝonta Kokani Briz, okzala kvaronĉevalo kun blankaj ŝtrumpetoj kaj stelo sur la frunto.

Foje ni vidas tian ĉevalon en paŝtejo kaj Tondro trumpetas esperplenan vokon, kaj kiam neniu respondas per konata voĉo, mi provas konsoli lin.Mi donas al li karoton. Kaj ni daŭrigas nian serĉadon.

Ni daŭrigis niajn promenadojn dum tri jaroj ĝis decembra mateno kiam tuj post Kristnasko li kuŝis apud neĝkovrita tombeja tumulo de Kokani, kaj mortis.