Longe for de la resto de la mondo, ĉirkaŭite de maroj kaj oceanoj, troviĝas biologia paradizo. Temas pri la insularo de Nov-Zelando, konata kiel “Aotearoa” en la loka maoria lingvo. Ĝi loĝigas bizaran miksaĵon de estaĵoj kiel birdoj kiuj ne flugas, ranoj kiuj ne kvakas kaj preskaŭ neniuj indiĝenaj mamuloj. Estas stranga kolekto de organismoj, kiu povas ekzisti nur pro la izoliteco de la lando, sed kial? Ĉi tiu blogafiŝo priskribos kiel Nov-Zelando izoliĝis de la resto de la mondo, portretos kelkajn el ĝiaj notindaj bestaj loĝantoj kaj finfine klarigos la gravegan rolon de birdoj sur la insularo.
La forgesita kontinento
Kune kun interalie Nov-Kaledonio, Nov-Zelando estas parto de la kontinenteto Zelandio en la Pacifiko. Zelandio tute apartiĝis de Aŭstralio antaŭ ĉirkaŭ 75 milionoj da jaroj, formante la Tasmanan Maron. Ekde tiam, la interŝanĝo de bestoj kaj plantoj inter Aŭstralio kaj Zelandio iĝis malfacila kaj la lokaj organismoj pluevoluis en sia propra direkto. La izoliteco de Zelandio iĝis eĉ pli severa kiam ĝi komencis sinki kaj la ĉirkaŭa oceano inundis ĝin. Antaŭ 20 milionoj da jaroj, la plejparto de la kontinenteto jam estis subakva kaj hodiaŭ nur 6% estas sekaj.
Zelandio estas dominata de Nov-Zelando, kiu kovras 93% de la seka tero. Ĝi konsistas el du ĉefaj insuloj, la norda kaj suda, kaj pli ol 600 malgrandaj insuletoj. La totala areo de Nov-Zelando estas pli-malpli tiel granda kiel Gabono, Italio aŭ Ekvadoro kaj entenas tre diversajn ekosistemojn. Malgraŭ la maro, kiu mildigas la temperaturojn de la sezonoj, la montaroj kaŭzas akrajn kontrastojn de humideco. En tiuj lokaj klimatoj vivas diversaj plantoj, el kiuj 80% vivas nur en Nov-Zelando. Notindaj estas la filikoj, hepatikoj kaj muskoj, kiuj estas eksterproporcie abundaj en Nov-Zelando, sed ankaŭ la pli ĉiutagaj semplantoj estas unikaj. Amuza observo estas ke pli ol aliloke, nov-zelandaj floroj estas blankaj. Tradicie oni eksplikas tiun fakton per la manko de socialaj abeloj, kio signifas ke floroj estas polenataj de malpli elektemaj insektoj. Kvankam oni komencis kritiki la klarigon de ĉi tiu fenomeno (Campbell et al., 2010), ĝi ja bone resumas insulajn organismojn. Eĉ se ili ŝajnas rekoneblaj, ili ĉiam restas iomete fremdaj.
Mondo sen mamuloj
La indiĝena faŭno de Nov-Zelando estas forte ligita al ĝia historio kiel insularo. La maro estas granda barilo, kiun bestoj povas transiri nur naĝante, flosante aŭ flugante. La rezulto estas miksaĵo de novaj kaj malnovaj grupoj. Unuflanke ekzistas specioj kiuj jam loĝis sur Zelandio kiam ĝi liberiĝis de Aŭstralio, sed aliflanke troveblas grupoj kiuj atingis la insulojn nur poste.
La ĉefaj forestantoj estas mamuloj. Hodiaŭ, la solaj indiĝenaj mamuloj en Nov-Zelando estas balenoj, fokoj kaj maleonoj, kaj du malsamaj vespertoj, sed fosiliaj restaĵoj ekzistas de almenaŭ unu tera mamulo (Worthy et al., 2006). La unuaj homoj, la maorioj, alvenis en la 13-14a jarcento kaj kunportis ankaŭ hundojn kaj la Polinezian raton. Poste, en la 18a jarcento, eŭropanoj komencis koloniigi la landon kaj kunportis multajn novajn mamulojn. Famaj estas ŝafoj, hodiaŭ 5-foje tiel abundaj kiel homoj en Nov-Zelando, sed ankaŭ ronĝuloj kaj aliaj pestoj. En ekosistemo kiu disvolviĝis dum milionoj da jaroj sen mamuloj, tio estas vera katastrofo. Sed kun iom da fantazio, Nov-Zelando permesas al ni vidi mondon en kiu mamuloj neniam iĝis dominantaj.
La enloĝantoj de Aotearoo
La tuataro (Sphenodon punctatus)
Neniuj bestoj tiel bone montras la kontraston inter novaj kaj malnovaj grupoj kiel reptilioj. La tuataro estas samtempe la plej granda kaj la plej antikva reptilio de Nov-Zelando. Ĝi estas ĉirkaŭ 0,5 m longa kaj havas rekoneblan vicon de pikiloj sur la dorso. Kvankam la tuataro aspektas ĝenerale kiel lacerto, ĝi estas io tute malsama. Ĝia specio estas la sola vivanta branĉo de la Rhynchocephalia, ordo de reptilioj kiu floris antaŭ 200 milionoj da jaroj. Ili estas distingeblaj per pluraj trajtoj kiel ripecaj ostoj en la ventro kaj la manko de ekstera vira seksorgano. Sed ankaŭ per sia vivstilo la tuataro apartigas sin. Malkiel lacertoj, tuataroj aktivas ĉefe dum la nokto kaj en relative malvarmaj lokoj. Kvankam Rhynchocephalia havis tutmondan distribuon, ili grade formortis dum lacertoj plenigis iliajn niĉojn. Nur sur kelkaj nov-zelandaj insuloj, protektite de eksteraj influoj, la grupo pluekzistas.
Krom tuatarojn, Nov-Zelando hejmigas du grupojn de reptilioj. Krokodiloj tute mankas kaj testudoj kaj serpentoj nur vizitas la nov-zelandajn marbordojn, sed du tipoj de lacertoj tute kovras la landon: gekoj (Diplodactylidae) kaj scinkedoj (Scincidae). Ili verŝajne atingis la insulon flosante sur plantmaterialo antaŭ ĉirkaŭ 20 milionoj da jaroj kaj havis sufiĉe da tempo por adapti sin kaj generi novajn speciojn. Ambaŭ grupoj havas plurajn dekojn da membroj kaj plenigis ĉiujn niĉojn. Ĉi tio estas tipa fenomeno sur insuloj. Eĉ se organismoj estas tre diversaj sur la najbaraj kontinentoj, nur malgranda grupo transiras la maron. Tiel la balanco inter malsamaj grupoj ŝanĝiĝas kaj malgrandaj grupoj subite iĝas dominantaj en la nova ekosistemo.
Indiĝenaj ranoj (Leiopelma)
Alia grupo el longe pasintaj tempoj estas la amfibioj. La solaj amfibioj en Nov-Zelando estas ranoj, el kiuj tri specioj estas indiĝenaj kaj kelkaj aliaj estis antaŭ mallonge enkondukitaj. La diferencoj inter la du kategorioj estas tre klaraj, ĉar la indiĝenaj ranoj konservas kelkajn antikvajn trajtojn. La indiĝenaj ranoj estas grupigitaj en la sama genro, Leiopelma, kaj havas kelkajn rekoneblajn trajtojn. Kiam temas pri anatomio, ili havas pli da vertebroj ol aliaj ranoj, estas relative malgrandaj kaj ne havas eksterajn miringojn. Aldone, iliaj idoj (krom tiuj de Leiopelma hochstetteri) forlasas la ovon kiel etaj ranoj kun vostoj, anstataŭ sperti metamorfozon. Ankaŭ ilia konduto estas malsama ol tiu de aliaj ranoj. Ili saltas laŭ sia propra stilo kaj apenaŭ kvakas. Oni fakte rekonas enkondukitajn ranojn pli facile per la aŭdsenso ol per la vidsenso.
Vetaoj (Deinacrida, Hemideina, Anisoura, Motuweta kaj Hemiandrus)
Vetaoj estas diversa kolekto de grandaj, neflugaj insektoj, kies plej grandaj membroj atingas longojn de 10 cm (sen la kruroj kaj antenoj). Pro ilia grandeco kaj la manko de mamuloj en Nov-Zelando, vetaoj akiris la kromnomon “senvertebra muso”. Ĉi tiu kaj aliaj komparoj al malgrandaj mamuloj aperas eĉ en la scienca literaturo, sed ofte senargumente. Unue, vetaoj kaj malgrandaj mamuloj estas du tre diversaj grupoj de bestoj. Komparoj kiuj validas por kelkaj specioj ne aŭtomate aplikeblas al aliaj specioj kaj oni povas facile ignori ekzemplojn kiuj kontraŭdiras la komparon. Sed eĉ konsiderante la plej ĝeneralajn trajtojn de la grupoj, la komparo malfacile defendeblas. Musoj kaj aliaj malgrandaj mamuloj estas varmsangaj kaj bruligas multajn kaloriojn por plialtigi sian internan temperaturon. Tio signifas ke ili manĝas signife pli ol insekto de la sama grandeco. Ankaŭ la reproduktaj strategioj de la du grupoj estas malsamaj. Musoj reproduktas sin june kaj ofte kaj havas ĉirkaŭ ses idojn samtempe. Grandaj vetaoj produktas sufiĉe multajn ovojn samtempe, sed ili bezonas tutan jaron por maturiĝi kaj eble nur spertas unu reproduktan sezonon kiel plenkreskuloj. Kombinite, tiuj faktoroj faras ke musoj povas kreskigi siajn nombrojn ĝis 275 fojojn pli rapide ol vetaoj (Griffin et al., 2011). La draste malsamaj vivstiloj de vetaoj kaj malgrandaj mamuloj montras ke la koncepto de “senvertebra muso” estas naiva, sed tio igas vetaojn tedaj. Ili estas tre specialaj insektoj, kiuj interagas kun sia ekosistemo en unika maniero. Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj vetaoj de Aotearoo estas protektataj kaj la penso ke ili estas nuraj musoj ne helpas.
Birda paradizo
La ĉefroluloj sur la nov-zelandaj insuloj estas birdoj. Per sia flugkapablo, multaj birdoj povas relative facile transiri marojn, kaj ili ofte vojaĝas al insuloj por kovi, nutri sin aŭ fuĝi de predantoj. Ironie, neflugaj birdoj estas speciale abundaj sur Nov-Zelando. Ili adaptis sin al la vivo sur la insuloj kaj grade perdis la flugkapablon tra la pluiro de evoluo. Hodiaŭ, Nov-Zelando estas enloĝata de interalie kivioj, pingvenoj, takaheoj, kakapoj kaj vekaraloj. El tiuj ekzemploj, la takaheo bone montras la evoluon de neflugeco, ĉar ĝi havas relative similan flugantan parencon. Rigardante de distanco, oni povas facile konfuzi la takaheon kaj ĝian kuzon: la pukeko (Porphyrio melanotus). Ambaŭ birdoj havas belan bluan plumaron kaj rimarkeblan ruĝan bekon. Tamen ekzistas pli da diferencoj ol la flugkapablo. Por sia vivo sur la tero, la takaheo havas pli dikajn kaj fortajn krurojn, kaj la fakto ke ĝi ne bezonas flugi permesas pli altan korpomason de 2,3-3,8 kg (DOC, n.d.-b). Ĉi tiuj trajtoj videblas ankaŭ en aliaj insulaj birdoj en Nov-Zelando kaj aliloke. Laste, kvankam ĝi ne flugas, la takaheo ja konservis siajn flugilojn. Ili estas utilaj ankaŭ por aliaj taskoj, kiel komunikado. Montrante siajn buntajn flugilojn, ĝi povas allogi eblajn partnerojn aŭ montri sian frustriĝon.
Alia insula strangulo estas la kakapo, kies maoria nomo kākāpō (nokta papago) jam malkaŝas ke ĝi estas perfekte adaptita al la vivo dum la nokto. Iliaj naturaj predantoj estas nun formortintaj rabobirdoj, kiuj ĉasis ĉefe dum la tago. Tial kakapoj kaŝas sin ĝis la krepusko, kamuflite de siaj verdaj plumoj. La sensoj de la kakapo estas tajlitaj por la vivo en relativa malhelo. La okuloj troviĝas je la antaŭo de la vizaĝo kaj estas ĉirkaŭataj de ringoj el plumoj, kiuj direktas sonojn al la oreloj. Pro ĉi tiuj anatomiaj adaptaĵoj, la vizaĝo de kakapo aspektas pli kiel tiu de strigo ol papago. Kiel aliaj neflugaj birdoj, kakapoj estas grandaj. Havante mason de 1,4-2,2 kg (DOC, n.d.-a), ili estas la plej pezaj papagoj de la mondo. Sed malgraŭ la pezo kaj la manko de flugkapablo, kakapoj ne malŝatas arbojn. Per iliaj fortaj kruroj kaj beko, ili facile grimpas la “rimu”-arbon (Dacrydium cupressinum), kies strobilojn ili specife ŝatas. La talenta grimpado de la kakapo videblas en ĉi tiu filmeto de la BBC: Ligilo
Insuloj influas la evoluon de bestoj en multaj manieroj. Unue, la klaraj limoj inter insuloj malfaciligas la interŝanĝon de genoj, kio kaŭzas la formiĝon de novaj specioj. Tiel eblas ke unu insularo surhavas malsaman specion de la sama grupo sur ĉiu aparta insulo. Aldone, la unikaj ecoj de insuloj kompare al grandaj kontinentoj puŝas la procezon de evoluo en specifaj direktoj. Tradicie grandaj bestoj ofte malgrandiĝas sur insuloj, ĉar la relativa malabundo de nutraĵoj donas avantaĝon al malpli grandaj ekzempleroj. Male, la malabundo de mamulaj predantoj sur insuloj pligrandigas tradicie malgrandajn bestojn, ĉar ili ne bezonas tiel bone kaŝi sin. Tiu dua efiko eĉ pli fortas en birdoj ol en aliaj grupoj. Ilia grandeco estas limigita de sia flugkapablo, do ili povas pligrandiĝi nur en lokoj kie ili povas sekure vivi sur la grundo. La sola malavantaĝo de ĉi tiu vivstrategio estas ke neflugaj insulaj birdoj ne estas preparitaj por invadantaj mamuloj. Same kiel la fama dido de Maŭricio, kiu formortis nelonge post la alveno de eŭropaj esploristoj, nov-zelandaj birdoj kaj iliaj ovoj suferas multe de predado kaj konkurado de enkondukitaj mamuloj. Laŭ la nov-zelanda departemento de konservado restas nur 440 takaheoj kaj 248 kakapoj (DOC, n.d.-b, n.d.-a).
Lando de kivioj
La plej fama besto sur la nov-zelandaj insuloj estas sendiskute la kivio. Ĉi tiu nefluga birdo estas tiel populara ke la maorioj nomas ĝin “taonga” (trezoro), kaj la vorto “kivio” iĝis kromnomo por nov-zelandanoj ĝenerale. Tiu kromnomo estas sufiĉe taŭga, ĉar same kiel la birdo, la nov-zelandano kiun mi konas estas ĉefe aktiva dum la nokto. Kivioj havas rimarkindan anatomion, specife por birdo. Ili havas rondajn korpojn kun nur tre malgrandaj flugiloj, kaj ilia tegumento aspektas pli kiel haroj ol plumoj. Konsekvence, ili devas kompensi sian mankantan flugkapablon per fortaj kruroj, kiuj taŭgas por kurado kaj fosado. Ankaŭ la beko kaptas atenton. Havante nur malgrandajn okulojn, kivioj uzas ĝin kiel ĉefan sensilon. Malkiel aliaj birdoj, kivioj havas naztruojn je la fino de la beko anstataŭ je la bazo. La longa beko facile atingas la grundon, kie ĝi flaras la bestetojn kaj semojn kiujn kivioj ŝatas. Pro ĉi tiuj kaj aliaj trajtoj, kivioj agas multe pli kiel mamulo ol birdo, kio estas sufiĉe taŭga vivstilo sur insulo sen mamula konkurenco.
Kvankam la kivio estas simbolo por la unikeco de la nov-zelanda faŭno, ĝi ne estas tute sola en la mondo. Kivioj membras en la antikva grupo Palaeognathae, kiu inkludas ankaŭ la neflugajn strutojn, reaojn, emuojn kaj kazuarojn kaj la flugantajn tinamojn. En ĉi tiu grupo, kivioj estas notinte malgrandaj. La aliaj membroj senprobleme superas alton de 1 m, kaj strutoj fakte estas la plej grandaj birdoj surtere. Malgraŭ tio, kivioj ja havas rekordon je sia nomo. Inter ĉiuj birdoj, ili havas la plej grandajn ovojn kompare al la patrino. La ovo de kivio estas pli-malpli tiel granda kiel tiuj de emuoj, eĉ se emuo estas ĉirkaŭ dekoble tiel granda kiel kivio. La pezo de ĉi tiu giganta ovo povas esti kvarono de tiu de ĝia patrino kaj ĝi plenigas grandan spacon en ŝia korpo (Abourachid et al., 2019).
Dum longa tempo, la granda ovo de la kivio estis interpretata kiel aludo al ĝia origino. Biologoj kiel Stephen Gould rigardis la pli grandajn parencojn de la kivio kaj argumentis ke ĝi iam estis same granda. La ovo simple estus spuro de pasintaj tempoj, kiu ne malgrandiĝis same rapide kiel la resto de la birdo. En tiu tempo, oni konsideris la moaon kiel la plej proksiman parencon de la kivio. Ĉi tiuj birdoj jam formortis antaŭ la alveno de eŭropanoj en Nov-Zelando, sed daŭre ekzistis en la formo de gigantaj ostoj kaj la memoroj de la maorioj. Ili estas, kiel oni diras en la maoria lingvo, “koe ngaro pērā i te ngaro o te moa” (tiel morta, kiel moao). Ĉi tiuj birdoj estis imponaj estaĵoj. La plej grandaj specioj povis iĝi pli altaj ol 3,5 m kaj havis fortegajn krurojn. Verŝajne ili plenigis rolon en la ekosistemo kiu similas al tiuj de grandaj herbovoraj mamuloj sur aliaj kontinentoj. Ili paŝtis sin manĝante herbojn kaj foliojn kaj disvastigis semojn. Balancon ebligis ilia sola predanto, la Aglo de Haast. Ĝi estis fluganta rabobirdo kun enverguro de 3 m kaj la plej granda predanto de la insularo. Malgraŭ tio ke moaoj kaj kivioj vivis sur la sama insulo kaj ambaŭ membras en la grupo Palaeognathae, modernaj esploroj indikas ke ili malverŝajne estas filogenetikaj fratoj. La plej proksima parenco de la kivio fakte estas la formortinta Elefantbirdo de Madagaskaro (Malagasio), alia nefluga birdego, dum la plej proksima parenco de la moaoj estas la flugantaj tinamoj. Estas do pli verŝajne ke la birdoj havis flugantajn antaŭulojn kiuj atingis malsamajn insularojn kaj sendepende perdis la flugkapablon. Kompreneble ankoraŭ restas la problemo de la kivia ovego, sed ekzistas alternativaj klarigoj por tio. Kiam la patrino metas la ekstreman ovon, la patro kovas ĝin dum periodo de ĉirkaŭ 80 tagoj. Pro la longa daŭro kaj la amaso de nutraĵoj en la ovo, kiviidoj povas naskiĝi pli-malpli pretaj kaj vivi sendepende post kelkaj horoj (Abourachid et al., 2019). Estas tiu memstareco kiu estas la ĉefa evolua avantaĝo.
La estonteco de Aotearoo
Nov-Zelando estas lando kun riĉa natura historio. La diverseco kaj unikeco de ĝia faŭno malkaŝas milionojn da jaroj de tektonikaj fortoj, inundoj, glaĉeroj kaj unikaj evoluaj premoj. La insuloj estas ekologia laboratorio, en kiu evoluo eksperimentas per nekutimaj formoj. Ĝi ankaŭ estas konservejo de antikvaj grupoj de bestoj kaj plantoj, kiuj malaperis aliloke. Bedaŭrinde, la alveno de homoj kaj aliaj mamuloj estis nerevokebla katastrofo por ĉi tiu unika faŭno, kaj rezultis je la perdo de sennombraj grupoj. Sed tio ne bezonas esti la fino. La maorioj kreis konekton kun la naturo sur la insuloj kaj la bestoj ekludis gravan rolon en la maoria kulturo. Perdi pliajn speciojn ne nur damaĝus la ekosistemon, sed ankaŭ parton de la maoria identeco. Ankaŭ la eŭropdevenaj Nov-Zelandanoj dum la pasintaj jardekoj grade komencis rekoni la unikecon kaj belecon de la lando kaj ebligis projektojn por la protektado de la maoria kulturo kaj la nov-zelanda naturo. Per bona kompreno de naturscienco kaj kulturo, la nov-zelanda popolo povas garantii ke la venonta ĉapitro en la historio de Nov-Zelando ne estos epoko de morto, sed epoko de resaniĝo.
Kia kaha (estu forta)
Bibliografio
Abourachid, A., Castro, I., & Provini, P. (2019). How to walk carrying a huge egg? Trade-offs between locomotion and reproduction explain the special pelvis and leg anatomy in kiwi (Aves; Apteryx spp.). Journal of Anatomy, 235(6), 1045–1056. https://doi.org/10.1111/JOA.13072
Campbell, D. R., Bischoff, M., Lord, J. M., & Robertson, A. W. (2010). Flower color influences insect visitation in alpine New Zealand. Ecology, 91(9), 2638–2649. https://doi.org/10.1890/09-0941.1
DOC. (n.d.-a). Kākāpō: New Zealand native land birds. Retrieved March 4, 2023, from https://www.doc.govt.nz/nature/native-animals/birds/birds-a-z/kakapo/
DOC. (n.d.-b). Takahē: NZ native land birds. Retrieved March 4, 2023, from https://www.doc.govt.nz/nature/native-animals/birds/birds-a-z/takahe/
Griffin, M. J., Trewick, S. A., Wehi, P. M., & Morgan-Richards, M. (2011). Exploring the concept of niche convergence in a land without rodents: the case of weta as small mammals. Zealand Journal of Ecology, 35(3), 302–307.
Worthy, T. H., Tennyson, A. J. D., Archer, M., Musser, A. M., Hand, S. J., Jones, C., Douglas, B. J., McNamara, J. A., & Beck, R. M. D. (2006). Miocene mammal reveals a Mesozoic ghost lineage on insular New Zealand, southwest Pacific. Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America, 103(51), 19419. https://doi.org/10.1073/PNAS.0605684103
Dankon al Josuo Marso, kiu provlegis ĉi tiun afiŝon