Adrienne Pásztor

Adrienne, edzino de László Pásztor,estas hungara esperantistino.

Jen kelkaj verkoj kaj tradukoj de Adrienne Pásztor:


Adrienne Pásztor naskiĝis la 31-an de marto en 1943 en urbo Kaŝŝa, kiu nomiĝas nun Koŝice kaj troveblas en Orienta Slovakio sed tiam ĝi estis hungara urbo en Hungario. Ŝi ne havis gefratojn, sola infano estis de la geedzoj: doktoro Ferenc FÖLDI kaj Aranka CSOMÓ. La patro estis kiel juĝisto, la vicprezidanto de la Kaŝŝa regiona Juĝejo, la patrino estis instruistino de brodmanieroj. La 1-an de marto en 1945, je komenco de estiĝo de la pli posta Ĉeĥoslovakio, la urba oficistaro pro politika decido forigis el la urbo la alinacianojn kiuj konfesis sin ne slovakoj aŭ ĉeĥoj. Ŝiaj gepatroj konfesis sin apartenantaj al la hungaroj, do ili devis forlasi sian hejmon kaj postenon, kaj dum tri tagoj perpiede iri al Hungarujo, kun la ne du jara bebo. Tiu perpieda marŝado kaŭzis la patran proksiman morton kaj la orfiĝon de la infano. Post la abiturienta ekzameno en 1961, ŝi iĝis oficistino en sociala instituto Help-kaso por gemalsanuloj (1961-1996). Ĝis la pensio-ekhavo en 1996 ŝi laboris samloke kiel financofaka ĉefprelegantino. Adrienne ellernis la internacian lingvon Esperanto en 1962, de d-ro Ludoviko Győry Nagy kaj d-ro Ferenc Jáki: elstaraj lingvoinstruistoj de la hungarlanda Esperanto-movado. Ekde 1962 ŝi estas membro de Hungarlanda Esperanto-Asocio. En 1966 dum la 52-a UK en Budapeŝto ŝi estis deĵorantino, kaj grupestro de ties ekskurso al Aggtelek. Ekde 1966 kun geesperantistoj de la slovakia urbo Koŝice, ekde 1973 kun geesperantistoj de la finnlanda urbo Tampere ŝi flegas ĝemelurbajn kontaktojn. Ŝi faris A-B-C lingvo-ekzamenojn de Esperanto ĉe HEA. La Co ekzameno donis al ŝi diplomon por instrui la lingvon Esperanto. Poste en 1973 en ELTE supergradan lingvoekzamenon ŝi faris. Inter 1974 kaj 1976 kiel sekretariino, de Teritoria Esperanto Komitato en Borŝod-Abauj-Zemplén departementoj de Nordhungario, ŝi okupiĝis pri Esperanto-turismaj aferoj kiel fremdulgvidantino. Inter 1974 - 1976 ŝi gvidis du sukcesajn Esperanto-lingvokursojn en la BAZdepartementa Sindikata Kulturdomo en Miŝkolc ekde 2005 Esperanto-Amika Rondo „Király Lajos”, inter 2006 kaj 2019 individua membro kaj delegito, fakdelegito de UEA (FD pri turismo), de 2020 baza membro de UEA en urbo Miskolc, por Hungario. Inter 2010 kaj 2013 ŝi estis membro de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio) kaj membro de HAT (Asocio de Tokaj-Montosubaj Verkistoj-Artaj Kreantoj de Hungaroj).

En 1975 ŝi geedziĝis kun la same esperantisto László Pásztor. Ili havas unu filon Ferenc Pásztor, naskitan en 1981. Li faris la komputil-teknikajn laborojn de la retrevuo Nordhungaria Informo, Informilo de la Miŝkolca Esperanto-Amika Rondo „Király Lajoŝ”,ekirigita laŭ la ideo de la edzo László Pásztor. En la redakta laboro Adienne helpis tiel, ke ŝi decidis kiel sekvu la temoj unu la alian. Ŝi estis verkantokunulino de la edzo László Pásztor. Ŝi partoprenis du UK-jn kaj ok Esperanto-Landkongresojn (en Hungario, Pollando kaj Slovakio) kaj multe vojaĝis helpate de geesperantistoj. Ŝi havas multnombrajn originalajn Eo-lingvajn artikolojn, rakontojn, raportojn, riportojn, recenzojn, fabelojn, du eseojn aperintajn en la retrevuo NHI krom ties hungarlingvaj variantoj krome tradukitajn poemojn eĉ ankaŭ memverkitajn. Ŝi estis kunultradukanto kun D-ro Endre Dudich, de versaĵaj fabeloj titolitaj Kapreolido de maljuna onjo, Kapreol-avinjo: hungarlingve verkitaj de Anna Fazekaŝ. Krome ŝi estis kunulverkanto de fraŭlino Nelly Masemi Mbi (Kinshasa. DR. Kongo) pri la unuaj tri esperantlingvaj Kongaj-teatraĵoj, verkitaj kaj kunbinditaj en la jaro 2009a. En 2009 ŝi atingis duan premion dum literatura konkurso de la Eldonejo Lusiadoj de Brazilio, per ŝia etnovelo: „La Misio”. En la jaro 2010a, ŝi verkis teatraĵon titolitan: „PRINCINO ŜEKA DIZABETI”, kio estas temo-varianto de nacia dramo „Princino Andrea” verkita de fraŭlino Nelly Masemi Mbi kaj sinjorino Adri Pásztor. En 2012 ŝiaj tri hungarlingvaj fabeloj atingis unuan premion ĉe Fabelo-verkanta konkurso en urbo Szeged. Ŝia unua volumo de hungarlingve verkitaj rakontoj aperis en 2012, titolita: Danco de feinoj. Same en 2012 naskiĝis ŝia unua propra dramo pri la tradicion-ŝanĝinta reĝo Ghezo de „Fon-Dahomeo” (nun Benino en Afriko) laŭ la titolo: „Ombro en Lumo”, premiita per „honora mencio” de la Belartaj Konkursoj de UEA en Hanojo Vjetnamio. Ŝi estis la aranĝinto de la 2005-2011 kaj en 2016. jaraj literaturaj-memorfestoj pri doktoro Kolomano Kaloĉai en la Nord-hungaria urbo Abaujszántó (abaujsa:nto: - naskiĝloko de la esperantsta kuracistprofesoro-poeto doktoro Kálmán Kalocsay/Kolomano Kaloĉai), kaj de la 2007, 2008 kaj 2013. jaraj Esperanto-libroekspozicioj en urbo Miŝkolc. Krome al ŝia nomo ligiĝas la organizo de la Hungara-Pola-Esperantista Renkontiĝo en Abaujszántó-Miskolc en 2008, kiam 50 membra pola esperantista grupo faris ekskurson en la du urboj. Ŝi faris programojn por inde amuzigi la polan esperantistan grupon gviditan de la tiama prezidantino de PEA: s-ino Halina Komar, kiun eventon honoris per ĉeestoj la du honoraj prezidantoj de HEA: sinjoroj doktoroj profesoroj Endre Dudich kaj György Nanovfszky. Ankoraŭ en 2007 ŝi petis la urb-estraron por prinomi publikareon pri la ekiriginto de la unua Esperanto-lingvokurso en Miskolc en 1913. En 2008 naskiĝis la publikarea prinomo de ŝtuparvico kondukanta al monto Avaŝ apud la Kalvinana tombejo kie por eterno sonĝas doktoro Lajoŝ Győry Nagy (Ludoviko Djori Nadj) la estinta prezidanto de esperanto-klubo kaj de Teritoria Esperanto Komitato de departamentoj Borŝod-Abauj-Zemplén, Heveŝ, kaj Nógrád. – Al lia nomo ligiĝas ne nur la anonco kaj gvido de la unua Miŝkolc-urba kurso instrui Esperanton kun doktoro Kolomano Kaloĉai, sed ankaŭ la enkonduko de instruado de la lingvo internacia en ĉiuj gradaj lernejtipoj en la departamentoj B-A-Z. (La nomdoninto preparigis muzikantan horloĝon por la Avaŝmonta Kalvinana sonorilturo, poste li donacis ĝin al la urbo. Ties muziko sonas nuntempe kvarloke en la urbo. El inter la kvar sonoj, unu estas la apersigno de la Radio Miŝkolca.)

Laŭ la propono de la edzo László Pásztor, ŝi pritaktis kun la direktoro de la kalvinana gimnazo József Lévay, ke ili volu ekhavi tie memortabulon por la du ekirigintoj de la unua Miŝkolc-urba Esperanto lernokurso en 1913, ja la du studentoj abiturentekzamenis en la antaŭanta gimnazio de la nuna mezlernejo József Lévay. La hungarlingva memortabulo levo okazis en 2013 de ŝi organizita en kadro de festa programo (kun ekspozicio de esperanto-libroj kaj esperanto eldonaĵoj) okaze de la 100 jariĝo de la Miŝkolc-urba Esperanto-movado. Tie preskaŭ tuta Hungario prezentis sin pere de la geesperantistoj aperantaj kune kun la gimnazia junularo same partoprenanta. Pri la festo rakontis László Pásztor en la unuparte, de li verkita sed tute de li esperantigita verko: Stefano Pál-László Pásztor: Fragmentoj de la Miŝkolc urba Esperanto - movado. Ekde 2013 dum la ĉiujaraj florkronadoj ĉe la memortabulo, ŝi diras la rememoran parolon al la ĉeestantaj geesperantistoj kaj la gimnazia studentaro. En 2018 kaj 2019 hungarlingvaj romanoj aperis de ŝi (la dua sci-fi romano titolita: Indiánok a Kozmoszban/ Indianoj en la Kosmo), en kies teksto troveblas mencioj pri Esperanto, pri ĝiaj gramatikaj siecoj, pri la UEA pri la Esperanto-Akedemio kaj pri la kultura rolo de Esperanto, dum la alia (Egyiptom Rózsája/Rozo de Egiptujo) temis ankaŭ pri la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj pri aliaj gravuloj kaj aĵoj koncerne Esperanton, al plenkreskuloj kiel reklamo por Esperanto. (Ĉi lasta troveblas en la Hector Hodler Biblioteko por montri la poresperanto reklamon en la hungarlingva romano: http://mek.oszk.hu/19500/19539/

En 2020 aperis fabelo-libro - fabeloj de Esperantujo - elesperantigite sed nur hungarlingve al infanoj por fari emon al la ellerno de Esperanto. Ĝi estas titolita: A régi kert (La malnova ĝardeno) ). En 2021 aperis ŝia nova libro, sed ĝi kaj enhungarigitajn kaj esperantolingvajn rakontojn enhavas, al plenkreskuloj, same kun entekste teksitaj reklamrakontoj por elekti al la ellerno la internacian lingvon Esperanto. Ĝia titolo estas: Száll a madár/Flugas la birdo. Ŝiaj verkoj krom la unua (kiu estis ankaŭ presita) troveblas en la Hungara Elektronika Biblioteko (MEK). En 2020, de La Hungarlanda Esperanto – Asocio, ŝi ricevis memordistingon: POR ESPERANTO.

Per Esperanto malfermiĝis por ŝi la mondo, ĉar ŝi trovis eblecon por akiri novajn konojn, konigi valorojn de ŝia kulturo al la ne ŝialoke vivantaj homoj, kaj trovi multajn same pensadulojn, multajn geamikojn de la internacia lingvo Esperanto. La lastaj vortoj de la verkista testamento de la hungara fabelverkisto Benedek, Elek (Aleksio BENEDEK) – estiĝis ŝia propra konvinkiĝo: „… gravas, ke vi laboru.”

Ŝi laboras por heredigi la valorojn kaj de la propralanda kaj de la universala monda kulturo, kies parto estas la esperantlingva.