Aŭtoro : Kris KEZER, Francio
Aŭtoraj rajtoj : Kris KEZER
Retpoŝto : kris.kezer@lilo.org
Titolbildo : Kris KEZER
Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj kaj iuj ajn ekzistantaj organizoj devas esti rigardata kiel nevola kaj hazarda koincido.
Antaŭparolo
Ĉion ni organizis.
Kaj kompreneble, nenio alvenis kiel planite...
Ni instaliĝis en montara regiono, kie ni elektis izolitan sed agrablan urbeton, for de urba frenezo sed ankaŭ de poluo. Kaj, eĉ se tio estas iom iluzia, for de la kutimaj epidemiaj areoj. Tie ni trovis familian domon kun intima ĝardeno, por krei adekvatan ejon por kreskigi nian ambaŭflankan amon, profunda, fortega kaj zorgeme flegita ekde nia enamiĝo. Kaj por eduki naskontajn infanojn. Ene ni kreis familian aeron kaj komunan laborĉambron por niaj respektivaj perretaj laboroj.
Post tiom da jaroj solaj, ni kompreneble estis timigitaj pro la venonta kaj definitiva ŝanĝo en nia para vivo. Timigitaj, jes, sed plenaj je espero.
Ni spertis glatan gravedecon, malgraŭ la apero de nutraj alergioj, antaŭe neekzistintaj, kaj de aliaj nekonitaj zorgetoj. Ni rapide forgesis ilin post serioza regado de nia vivostilo kaj finfine danke al elekto de transiro al tuta biologia nutrado. Fakte, kontraŭe al nia opinio, ni estis malproksime de vere sana vivstilo... Teorie nur mia karulino bezonis tion sed mi eĉ ne pensis, ke eblas al mi daŭrigi mian antaŭan vivostilon sola : paro, estas pli ol teamo, ĝi estas kvazaŭ tuto.
Alproksimiĝante la prognozitan naskan daton, ni estis pli agemaj ol dum la pasintaj monatoj por plirapidigi la naskiĝon... sed tio tute ne rapidigis ĝin! Kion ajn diris la gekuracistoj, estis klare, ke la gravedeco ne estis tuj finota : ni ĉiuj bone vidis, ke ĉio estis en ordo, danke al medicinaj ekzamenoj. Sed malgraŭ nia malpacienco, ni firme rifuzis uzi kemiajn medikamentojn por plirapidigi la ielan naskiĝon, dum estis nek iu ajn feta sufero, nek iu ajn risko por niaj beboj. Kiam frukto ne estas matura, krom se oni estas avida industriisto, ne utilas devigi la naturon kaj krei senutilajn problemojn ; pro tio ni preferis atendi la naturan naskiĝon, kiu nepre okazos.
Ni iom havis la impreson kvazaŭ ferii dum tiuj neatenditaj tri pluaj semajnoj kaj kiam tempis, ni iris en la akuŝejon, kiel ni iris kuniĝi en la urbodomon : ridantaj, ĝojaj kaj feliĉaj. Plenaj je espero kaj ankaŭ je iom da timo post tiom da atendado.
La granda tago ja alvenis!
La 21-an de septembro de la unua jaro
Post ĉirkaŭ dekmonata gravedeco, ni fariĝis familio post kelkaj horoj. Ĉu estas plej bela tago ol suna tago de aŭtuno por naski infanojn? Dum milda muziko estas aŭdebla kaj lumoj estas molaj por ne suferigi iliajn okulojn?
Relative maldikaj, sed grandaj kaj plenaj je vigleco, niaj gebeboj rapide naskiĝis post tiom longa atendado.
Ebriaj de feliĉo, ni tuj ne ekkonsciis pri problemo : avertis nin koridoraj flustroj. Kaj la fakto, ke flegistinoj bezonis longan tempon por revenigi la infanojn al ni.
Post demando sen respondo, sed kun videbla ĝeno kaj konfuzo, ni firme postulis alvenon de niaj gekuracistoj. La du alvenis post longa tempo kaj ili ne sciis kion diri, krom tio ke niaj infanoj ŝajnas suferi pro iaj haŭtaj ruĝaĵoj, kiel senfebra morbilo; la doktorino aldonis, ke sangotestoj kaj korpotestoj progresas kaj ŝia kolego jesis dirante, ke ili rapide havos la rezultojn, bezonataj por agi. Kaj kore diris, ke ni ne maltrankviliĝu.
Kaj ili foriris.
Iom tro rapide.
Verdire tiuj ŝajnrespondoj pli atentigis nin ol ili trankviligis nin : kiel tiom rapidi por fari multe da ekzamenoj, se estas nur problemeto konata? Kion ili vere timas? Ĉu viruson? Ĉu superbakterion? Ĉu alion ajn? Kaj kial tiu ĉi hasto foriri antaŭ ol doni al ni seriozajn informojn? Kia manko da respekto!
Sed ni rapide trankviligis unu la alian. Feliĉo igis nin pli optimismaj. Eble nerealismaj.
En ĉiu akuŝejo, naskiĝoj sekvas naskiĝojn, kelkfoje kun riskoj, des pli ke ni denove estas meze de epidemia ondo. Do kun ĉiuj tiuj naskiĝoj, eble kuracistoj havas malpli da tempo por novaj gepatroj?
Krome ne utilas ĉagreniĝi pri simpla haŭterupcio aŭ eĉ iuspeca morbileto; je nia epoko multe da beboj naskiĝas kun erupcioj malgravaj, ekzemple kun flavmalsanoj, kiuj estas traktataj per speciala kovrilo ekde komenco de la dudek unua jarcento.
Cetere la malmulto, kion ni vidis pri niaj infanoj, kaj la forto de iliaj unuaj krioj, ne pravigis zorgon. Post ilia reveno, ni povos ilin ĝue rigardi laŭ nia plaĉo.
La 22-an de septembro de la unua jaro
Ni fine akiris revenon kaj daŭran ĉeeston de nia idaro: verdire ni elektis tiun altkvalitan akuŝejon unue, pro medicina monitorado de paro da kuracistoj, vira kaj ina, por profiti de iliaj malsamaj, eĉ kompletigaj vizioj de eventualaj sanproblemoj, kaj due, pro ebleco ke ni du restadu kun niaj beboj la tutan bezonatan tempon post naskiĝo. Kiel eblas trovi normale, ke la alia generinto rajtas restadi nur kelkajn horojn laŭ arbitra kaj limigita horaro? Tio estas pasinteca sensencaĵo, kiu ekskludas la duan generinton pro fizika malproksimo. Ne estas hazarde, se delonge la dua generinto rajtas ĉeesti kun sia familio kaj eĉ profiti partnerecan ferion!
Ni kompreneble postulis esti realtempe informitaj pri ĉiuj farotaj ekzamenoj, neeblaj sen nia skriba akcepto. Kaj same pri medicinaj prizorgoj. Tute ne spertaj pri medicino, ni kompreneble petis helpon de nia familia kuracistino; ni tute fidas al ŝi, ni bone konas ŝian pensmanieron kaj ŝi la nian.
Kiel blinde konfidi al nekonataj kuracistoj dum ni havas neniujn informojn pri ili? Temas pri homoj al kiuj oni konfidas sian vivon kaj tiujn de siaj familianoj. Kaj kion ni scias pri ili, krom ke ili iam havis medicinan diplomon? Eventuale oni scias en kiuj hospitaloj ili finstudis, kiajn specialaĵojn ili lernis kaj estas ĉio : tio ne estas multo kiel karierprotokolo! Entrepreno havas pli da informoj pri dungota homo je iu ajn posteno, ĝi almenaŭ konas precize lian profesian karieron, povas lin renkonti, paroli kun li kaj lin profesie testi antaŭ lin elekti! Kontraŭe, por nia sano, ni blinde elektas kuraciston sen iu ajn informo pri kapabloj, profesieco, efikeco nek profesia kariero!
La 23-an de septembro de la unua jaro
Kiam ni revidis niajn gebebojn, ni ekestis mirigitaj; ni imagis ke unu kiel la alia estis kovritaj per ruĝaj vezikoj ĉiekorpe sed ili estis …, kiel diri, uniforme ruĝaĉaj aŭ, pli ekzakte malhelruĝaj, mate, kiel povas esti aŭtunaj arbofolioj. Tiu haŭtkoloro estis ĝena, kiel diri, ili havis tiel neverŝajnan aspekton; estas multe da haŭtkoloroj, sed tiukaze, tiu koloro estis tiel nenature... Aliflanke ili aspektis tiel kvietaj, tiel komfortaj, tiel trankvilaj...
Ekde la unuaj ploroj, ilin ni brakprenis, la unuan por la unua mamnutrado, kaj la alian por ĝin trankviligi dum la atendado; sed miakaze pli-malpli efike, kvankam mi provis zumkanti lulkanton, ĝin karesi, ĝin luli, ĝin promeni tra la ĉambro, ktp. Nenio daŭre sukcesis ĝis ni ekkonsciis, ke ju pli ĝi estis malproksima de sia frato, des pli ĝi ploris: bonŝance la frato estis tro okupata trinki la mamlakton!
Do mi sidiĝis apud mia kunulino por alproksimigi ilin inter si, kaj … jen kvieteco! Daŭra kvieteco... kondiĉe ilin lasi proksime.
Finfine, kiam la du estis sataj kaj la vindotukoj ŝanĝitaj, ni kunkuŝis ilin en la sama infanlito. Tiel simple. Ne konsilite sed efike. Kaj tiel mojose! Kia feliĉo kunesti ni kvar unu apud la aliaj en milda familia etoso!
Krom ilia haŭtkoloro, certe tre aparta, niaj geĝemeloj ŝajnis plene bonfartaj; jam grandaj je naskiĝo, ili tuj akiris sufiĉe da pezo kaj estas klare vivoplenaj. Sed ili ĉiam tute ne elportas esti disigitaj unu de la alia.
Ni ankaŭ rimarkis, ke ili pli trankviliĝas kiam ni elmetas iliajn vestetojn; ĉu pro haŭta fragileco? Kaj neeblas vidi iun ajn haŭtan iriton pro tiu haŭtkoloro!
Aliflanke vindotukoj ŝajne ne ĝenas ilin. Tamen la vestoj ankaŭ estas biologiaj kaj komfortaj, kiel vindotukoj, littukoj, tualetaĵoj, rimedoj kaj ankaŭ aldonaj lakto kaj nutraĵoj. Kion pensi pri tio? Kaj ĉefe kion plian fari?
Ni daŭre atentas al nia dieto ĉar tio, kio estis bona kaj bezonata por ni dum la gravedeco, estas ankaŭ pli bona kaj pli bezonata dum la mamnutrado. Kaj eĉ sen sin demandi, niaflanke, evidentas ke ni kune daŭrigos la saman vivostilon, kiu sendube revigligis nin.
La 25-an de septembro de la unua jaro
Ni ankaŭ observis, ke la natura lumo, eĉ kiam estas granda suna lumeco, tute ne ĝenas ilin dum la artefarita lumo, eĉ malpli forta, kelkfoje ilin ĝenegas. Eĉ ŝajnas, ke ili serĉas la taglumon, kun iliaj amindaj vizaĝetoj turnitaj al la sunaj fenestroj.
Kvankam grandaj kaj ĉiam maldikaj, ili senĉese malsatas. Bonŝance ni elektis la mamnutradon; se ne, ni trapasu la tutan tempon zorgante pri suĉboteloj! Plue kiel ilia patrino havas sufiĉe da lakto, ni povas prepari suĉbotelojn da mamlakto. Komence ili rifuzis trinki per suĉboteloj. Post iom da pripensado, ni provis per vitraj suĉboteloj kun naturkaŭĉukaj suĉiloj kaj ili akceptis! Kiel ili diferencas ilin de plastaj aŭ silikonaj suĉboteloj kaj suĉiloj, tio estas mistero.
Kiel la beboj estas ege malsataj, estas bezonate aldoni almenaŭ unu pluan suĉbotelon tage por ĉiu bebo. Bonŝance ili senprobleme akceptis aldonon de artefarita lakto. -> ŝajnas ke bona esprimo estas 'formula lakto'
Do ni samtempe nutras la du, ŝi mame kaj mi botele. Tiamaniere malpliigante ŝiajn devigojn, mi ŝin helpas kaj kreas pli fortajn rilatojn kun ĉiu el niaj beboj. Kaj mi kompreneble zorgas pri ĉiuj taskoj bezonataj, eĉ en akuŝejo ; estas tute teda fari tion sola, sed gravas, ke mia karulino povas ripozi inter du nutradoj.
Dum la nutrado, mi estas feliĉa interrigardi kun unu el miaj infanoj; kia konfido, kia forto dum tiu interŝanĝo! Kiam mi pensas, ke estas malsaĝuloj, kiuj ankoraŭ ne donas al si tian feliĉon!
Kiel ni rifuzas injektojn, la kuracistino preskribis farmacian tagaldonaĵon en suĉbotelo ĉar, laŭ ŝia opinio, la ĝemeloj ne sufiĉe rapide akiris pezon. Sed la du ekmalsaniĝis kaj ili tuj poste maldikiĝis kvankam tio neniam okazis al ili! La rimedo ŝajnis pli danĝera ol la problemo kaj ni tuj ĉesigis tiun suplementon kaj ili redikiĝis, kiel normale. Laŭ la kuracistoj estis nur hazardo kaj, laŭ iliaj insistaj konsiloj, ni denove provis: sed je sama kaŭzo, sama rezulto, kiel logike.
Certe ni estas gepatroj de mallonga tempo, certe ni tute ne regas sciencan nutradon nek mikronutradon, sed, verdire, ni tre bedaŭris dufoje akcepti tiun aldonaĵon, unufojon de la kuracistino kaj dufojon de la kuracisto, kvankam niaj beboj estis tute sanaj kaj bonfartaj; kial ĉial tiu volo fari plu, ĉiam uzi artefaritajn solvojn kaj pliriĉigi la naturon? Ĉiu homo havas sian metabolon kaj ekde kiam ĉio estas bonorde, kial tiu sistema maltrankvilo pri beboj? Multe da plenkreskuloj ŝatus profiti saman energion por esti kuracitaj...
Sed tio, kio estas farita estas farita kaj estas pli profitdona zorgi pri estonteco ol plori pri estinteco. Tamen de tiam, ilia sola nutra provizo konsistos en tiu, kiun proponas Damo Naturo, ĉu mame, ĉu suĉbotele!
Sed ĉiam estas la problemo pri la haŭto de nia idaro...
Kiu do estas tiu haŭtmalsano?
La 27-an de septembro de la unua jaro
La unuaj sanekzamenoj montras nek infekton nek... haŭtmalsanon. Estas malfacile tion kredi. Kompreneble, pliaj analizoj kaj ekzamenoj progresas. Por helpi la sanesploradon, ni akceptis multajn ekzamenojn de liaj korpoj sed ne invasivajn, sen iu ajn injekto kaj sen preno de medikamentoj.
Ankaŭ ni respondis longajn demandarojn, sed sen specialaj sanproblemoj en niaj respektivaj familioj, nenio aperis. Genetikaj analizoj sekvos. Tion iom timigas nin. Genetikaj problemoj estas... impresaj. Ŝajnas, ke granda aro de genetikaj malsanoj estas kaŭzitaj de diversaj mediaj kaj genetikaj faktoroj, sed ili ankaŭ povas deveni de simpla mutacio; fakte, estas kiel loterio. Se tio nur influas ilian haŭtkoloron kaj ne kreas sanproblemon, ni konsideru nin bonŝancaj!
Ni timis ke malsimplaj ekzamenoj estus bezonataj, sed simpla sangotesto sufiĉis. La plej malfacila afero estas atendi la rezultojn : la atendado estas de minimume tri semajnoj... ĝis pluraj monatoj.
Evidentas, ke nia idaro daŭre lernigas al ni paciencon... kaj ni lernu kontroli niajn emociojn por eviti fuŝi nian vivon pro timo kaj antaŭvido de la plej gravaĵo. Gravaĵo, kiu estas nur ebleco, kompreneble; sed homoj tro ofte antaŭvidas la plej malbonaĵojn anstataŭ antaŭvidi la plej bonaĵon, tro ofte lasas sian maloptimisman imagon nutri siajn emociojn. Do ni lernadas simple atendadi. Ni havas neniun informon, do, ni nenion imagas; estos tempo por reagi, kiam ni scios pri kio temas. Nuntempe ni profitas estantecon.
Sed maltrankvilo estas proksima, malgraŭ ĉiuj niaj klopodoj.
La 12-an de oktobro de la unua jaro
Iompostiome ni alkutimiĝas al ilia haŭtpigmento malgraŭ la malfacilaĵoj de la komenco. Kaj ni tiel alkutimiĝis ke fine ni trovas ĝin tute normala : iliaj vizaĝetoj, iliaj mienoj,... ili estas tiel beletaj! Kaj eĉ, kontraste, ni trovas aliajn bebojn kvazaŭ strangaj! Ŝajne oni alkutimiĝas des pli rapide kiam ni amas. Eble estas pro tiu rapidega adapto-kapablo, ke homaro sukcesis transvivi kaj regi ĉiun surteran faŭnon kaj vegetaĵaron?
Ni komprenas kiel neniam antaŭe, kiel estas travivi rasismon, ĉar nun, ni ankaŭ spertas rasismon tra niaj infanoj kiam ni renkontas nian proksiman familiaron. Plue la malafablaj rigardoj de nekonatuloj estas malpli malfacile elporteblaj; ankaŭ iliaj flustroj.
Kaj plej malbonaj estas la rigardoj de iuj, kiuj unufoje vidas ilin kun ni, sed, ankoraŭ pli korŝira estas, kiam niaj gepatroj diskrete forviŝas larmojn... aŭ hezitas preni niajn gebebojn en siajn brakojn!
Ŝajnas, ke estas emocioj, kiuj suferigas nin! Estas alia afero sperti rasismon ol simple scii, teorie, ke ĝi ekzistas!
Certe ŝajnas ke suferigas nin kaj la aliajn niaj antaŭjuĝoj kaj niaj emocioj.
La 28-an de oktobro de la unua jaro
Ni fine sukcesis forlasi la hospitalon.
Ni ĉiam timis, ke kuracistoj pretekstus iun ajn problemon por nin gardi malgraŭ nia granda deziro rehejmiĝi; sed nia familia kuracistino permesis al ni kaj ni subskribis senrespondecigon al la malsanulejo.
Por ĉion diri, iliaj ĉiamaj rimarkoj estis pli kaj pli malfacile elporteblaj. Nia maniero prizorgi niajn geĝemelojn nek plaĉis al gekuracistoj, nek al flegistinoj, kiuj estis ege ordonemaj : «Nepre necesas ĉiam kovri ilin! Neniam aerumu la ĉambron, kiam ili enestas! Atentu pri tro akra aero! Vi tute ne pripensas, ke novnaskitoj estas tre delikataj kaj malfortaj! Vi estas tute nekonsciaj! Estas malbonege kuŝigi ilin en la saman liton! Kaj tiel plu, kaj tiel plu!» Tiuj 'konsiloj' estis bonvenaj dum la unuaj tagoj, sed ni alkutimiĝis zorgi pri ili. Plue ni ne foriras al loko sen komforto kaj sen medicinaj servoj!
Kial do ĉiam ordoni aŭ malpermesi, ĉiam kritiki?! Kial ĉiam konsideri la aliajn kiel sencerbaj stultuloj? Certe ni daŭre bezonas informojn, sugestojn kaj klarigojn, sed ni ne estas tiel stultaj kaj senrespondecaj! Ankaŭ ni estas plenkreskuloj, ankaŭ ni studis, ankaŭ ni havas cerbojn : ni kapablas inteligente pensi kaj ankaŭ zorgi pri ilia sano! Sen forgesi, ke nia familia kuracistino ilin konas ekde ilia naskiĝo kaj ke ŝi zorgos pri ilia medicina sekvado. Plue ili klare estas en bona sano kaj plenaj je vigleco, malgraŭ ilia mistera haŭtkoloro. Kaj ni tutkore amas ilin. Pli ol iu ajn!
Sed nin premas maltrankvilo : kial tiu haŭtkoloro, se ne temas pri malsano? Senprokraste ni eksciu, nenio estas pli malbona ol atendado. Ol nescio.
La 29-an de oktobro de la unua jaro
La vetero estas ege milda kaj la vivo bela; ĉio tiel bonege iras, ke ni ne tro maltrankviliĝas. Kvazaŭ eblas alkutimiĝi vivi en necerteco, kvazaŭ eblas trovi ekvilibron, trovi spacon de trankvilo en tiu necerteco.
Feliĉe ni, kiuj ne scias vivi sen aerumi nian hejmon, ni naskis ĝemelojn kun sama bezono! Kaj ĝenas nek nin, nek ilin la freŝeco de la aŭtuna aero. Sufiĉas ilin adekvate kovri des pli ke ili kuŝas sur ŝafidaj peltaĵoj, kiuj estas naturaj temperaturregiloj : freŝaj dum varmeco kaj varmaj dum malvarmeco. Ili estas prapatra rimedo por havi aŭ gardi sanan haŭton kaj interalie eviti ekzemon; plue ili puriĝas al freŝa aero kaj laŭbezone estas laveblaj en la lavmaŝino.
Do temas ja pri produkto derivata de bestoj, sed oni ne mortigas ŝafidojn por ilin havigi al si, oni ilin ekhavas el buĉejoj anstataŭ ilin forĵeti. Malŝpari ne helpas la bestan defendon kaj estas tute malkongrua kun la logiko de la naturo, kiu ĉion reciklas. Nenio perdiĝas, nenio kreiĝas, ĉio transformiĝas.
La 30-an de oktobro de la unua jaro
Ni loĝas en domo, kies korto troviĝas centre, inter la dommuroj; kaj la preferata loko de niaj gebeboj estas nia korto kun ĝiaj muroj da plantoj kaj verando. Estas ja simple: tie havante komfortan kaj agrablan vivon, ili estas kvietaj kaj pepantaj. Kontraŭe ekde kiam ni komforte instalas ilin en ilia dormoĉambro, for la trankvileco kaj ek al la kontesto : ploroj, krioj, kriegoj. Kaj ili ne haltas ĝis kiam ni revenas kaj forigas ilin de la ĉambro... kaj samtempe, bonvolu.
Pro senelira situacio, ni imagis ilin instali en loko inter domo kaj korto, tio estas en duona verando. Ĝi estas nature aerumita kaj ankaŭ tage sunoplena; nokte ĝi kompreneble estas malpli freŝa ol la korto. Kaj enhavas vegetaĵan muron. Sed nenio utilis!
Ni jam komprenis, ke ju pli estas da plantoj, des malpli ili svingiĝas... Sekve ni aldonis multajn plantojn, konsiderataj utilaj por purigi la doman aeron; ili iomete plibonigis la aferon. Sed kial? Kiel? Novaj demandoj...
Tamen, ili akceptas ĉeesti en tiu ĉi ĉambro nur post eknoktiĝo. Ŝajnas, ke ilia ĉirkaŭaĵo senpere influas iliajn sintenojn, rekte rolas en ilia konduto. Iliaj reagoj dependas de la taga ritmo : de la tagiĝo ili tuj pli kaj pli bruas ĝis forta plorado. Dum ĉi tiu sezono, estas sufiĉe facile administri la situacion, ĉar tagoj mallongiĝas. Sed se tio montriĝos vera, kio okazos dum la printempo kiam tagoj longiĝos...?!
Kompatindaj ni ja estas! Kaj eble ankoraŭ pli estos.
Fine, ni agas laŭ ordonoj de niaj infanoj...
La 3-an de novembro de la unua jaro
Aliaj infanoj naskiĝis kun la sama aspekto... Ĉiuj en la montaro, ĉiuj de gepatroj, kiuj devis ŝanĝi siajn vivostilon kaj nutradon dum la gravedeco; bonŝance ĉi tiuj familioj venas de ĉie kun ĉiaj eblaj haŭtkoloroj. Tiu fakto almenaŭ evitos rasismajn ekscesojn.
Tielaj plurnaskiĝoj ne estas konsolo, kiun ni tute ne bezonas, sed espereble ilia amaso motivos publikajn potencojn kaj sciencistojn serĉi kialon kaj eble solvon al tiu nekonata sanproblemo. Tia solvo faciligus ilian akcepton kaj fine malhelpos konsideri ilin kiel danĝeraj malsanuloj, kiuj povus transdoni infektan malsanon, eĉ faciligi tutmondajn epidemiojn, kiuj pli kaj pli ofte suferigas homaron ekde la dudeka jarcento, kiel interalie aidoso kaj diversaj kronvirusoj. Aŭ multe pli malbone, ke ili estus konsiderataj kiel monstroj. Tiaj homoj estas...
Aliflanke ni sentas nin malpli apartaj. Do pli fortaj.
Kaj ankaŭ senpovaj, ĉar malakcepto povas esti pli potenca kaj perforta, pro ilia multo, eĉ se temas pri infanoj. Timo ne zorgas pri tiaj detaloj... Des pli ke onidiroj cirkulas pri supernaturaj povoj, pri nekonataj psikaj kapabloj; oni bone scias, ke grupaj psikozoj estas ege danĝeraj...
La 20-an de novembro de la unua jaro
Lastaj statistikaj esploroj de la Organizaĵo Monda pri la Sano montras ke, post terura malpliigo, estas modesta pliigo de la gravedecoj. Nuntempe, la plejparto de naskiĝoj okazas dum printempo. Sed nur en montaj areoj tra la terglobo; alie fekundeco estas preskaŭ nula.
De pluraj jaroj, malgraŭ la pliigo de la lasta aŭtuno, la naskokvanto rapide malpliiĝas : estas tro malmulte da naskiĝoj, la nombro de homoj ankaŭ rapide malpliiĝas. Kiel la loĝeblaj zonoj pro klimataj ŝanĝoj kaj maro... Ĉu estas kaŭza ligo?
Sekve la tuta homaro restas en atendo.
La 28-an de novembro de la unua jaro
Jen verdikto, se eblas diri : niaj infanoj ne malsanas sed ili havas genan eksternormalaĵon : «La genetika analizo montras kloroplastajn genarojn, kiuj povus kaŭzi la konstatitan specialan haŭtkoloron. Neniu alia signifa anomalio estis trovita.»
Ĉu «klor-oplast-o»? aŭ «kloro-plast-o»? Kompreneble, tiu stranga vorto ne estis klarigita de kuracistoj!
Post demandoj al spertuloj kaj diligentaj retesploradoj, ni komprenis, ke nia idaro, krom la homa tradicia genaro, havas pluajn kronoplastojn, nome... vegetaĵajn genojn!
Niaj infanoj estas homaj, sed ne nur : ili estas pli oj homaj. Tial ili havas nehoman haŭtkoloron, kiel folioj en aŭtuno. Ni bonŝance evitis la plej malbonon: ili povus esti verdaj kaj ili povus reaperigi primitivajn timojn, pro tio ke la kolektiva imago ofte imagas verduloj kiel malamikaj eksterteranoj kun danĝeraj psikaj povoj. Aŭ pli malbone, unu povus esti ruĝa kaj la alia verda, malsamaj inter si, en mondo, kie ili similas al malmultaj homoj.
Post pluaj esploroj, montriĝis, ke kronoplastoj permesas vegetaĵan fotosintezon : 'kloroplasto' estis ligita al 'klorofilo', kiu estas verda pigmento trovebla ene la kloroplastoj de foliaj kaj arbaj ĉeloj, asimilanta karbonon. Se veras, kial niaj infanoj estas ruĝahaŭtaj? Ne verdhaŭtaj? Tio estas grava demando..
Do tiuj eksternormaluloj (iuj dirus malnormaluloj...) estas ja homaj, eĉ pli ol homaj ĉar havantaj pli riĉan genaron...
Ne, mi estu honesta, sincere dirite ili ne estas vere homaj. Kiam oni scias, ke nur ĉirkaŭ unu procento de la homa genaro diferencas de tiu de ĉimpanzo, kaj ke ili havas pli ol dek kvin procentoj da pluaj vegetaĵaj genoj, ni nin demandas kio alia diferencas krom ilia haŭto, kies koloro estas nur bagatelo!
Ĉar eĉ se ili havas la tutan homan genaron, temas pri mutacio, ne trompiĝu. Kaj pri miskompreno de la kaŭzo kaj la konsekvencoj...
Kaj ĉiuj tiuj infanoj, kiel la niaj, estas mutaciuloj... ne timu vortojn, ili nur permesas esprimi fakton. Ne diri adekvatajn vortojn ne ŝanĝos la realecon, kiun ni nepre akceptu! Ĝin alfrontu. Kaj almenaŭ ĝin nomu, vortigu la okazaĵojn por esti kapablaj ilin akcepti.
La fakto estas, ke ili genetike diferencas. Kaj se tio neniam malebligas amon, tio povas krei netoleron kaj eĉ atakemon de la popolo. Pro tiu ĉiama plago : timo. Kaj sekve la malakcepto de diferenco, la rasismo. Tio estas la tuta homaro kontraŭ ili.
La 1-an de decembro de la dua jaro
Ni longe pripensis la situacion ĉar pli kaj pli urĝas protekti niajn idarojn de la timema popolamaso. Ekde nun, amaskomunikiloj ĝenerale favoras al niaj infanoj, sed ni pli kaj pli sentas dubon, kaj eĉ maltrankvilon. Maltrankvilo kiu estas larĝe disvastigita per la amaskomunikiloj; amaskomunikiloj kiuj incitas al timo por vendi plu. Tion ili ĉiuepoke faras pri virusoj, malsanoj, naturkatastrofoj, terorismaj atakoj, militoj kaj ĉiuj timindaj eventoj. Nur gravas enspezo...
Nun timo grandiĝas pro nescio de kiuj estos la nunaj beboj : ne estas la beboj, kiuj timigas homojn, sed la homoj, kiuj ili estiĝos. Kaj ĉefe nescio de iliaj kapablecoj, de iliaj eventualaj 'superhomaj' povoj.
Kvankam aparta malsana infano estas kompatinda, aro da mutaciaj infanoj timigas : kiam ili kreskos, ĉiu el tiuj adoleskantoj kaj junuloj povos esti traktita kiel monstra estaĵo, ne homa. Kaj kio okazos?
Homa instinkto ĉiakoste celas postvivon kaj ĉiam detruas tion, kio timigas lin pro malsameco aŭ troa malsamo; la homoj estas tiel, kiel ili ĉiam imagas la plej malbonon! Tamen, historie homoj mem faras la plej malbonon, eĉ al aliaj homoj. Sufiĉas memori kion, ĉiam kaj sisteme, faris la eksploristoj al la praloĝantoj, la plej fortaj al la plej malfortaj, la ordinaruloj al la malsamuloj, la plimulto al la minoritato kaj viroj al virinoj kaj al infanoj...
La 3-an de decembro de la dua jaro
Nuntempe estas ni, kiuj timas!
Kiel protekti niajn infanojn de la sciencistoj, por kiuj ili estas sciencaj esploraĵoj, kiel bestoj de laboratorio? Kaj de la aliaj, por kiuj ili estas monstroj?
Ni decidis, kiel eble plej rapide lokalizi familiojn, kiel la nia, por ilin kontakti kaj kune krei tutmondan asocion por defendi kaj protektadi niajn mutaciajn infanojn. Certe ni ĉiuj loĝas montare, do en zonoj maldense loĝataj, sed niaepoke informoj rapidege fluas tra la tuta mondo. Informoj fluas eĉ al homoj loĝantaj en nedemokratiaj landoj, malgraŭ klopodoj de iliaj registaroj, kiuj preferas propagandon al informojn. Plue homoj ankaŭ rapidege vojaĝas (ekster pandemio...). Kaj amaskomunikiloj, kaj ĉefe sociaj retoj, kelkfoje tiel danĝeraj, estos niaj aliancanoj!
La 10-an de februaro de la dua jaro
Ni ne plu estas solaj, ĉiuj lokalizitaj familioj konsentis kun ni kaj ni jam kunkreis asocion 'La Infanoj de Ekvinosko'; multe da neidentigitaj familioj nin kontaktis. Bonŝance, nur la geografiaj kriterioj ŝajnas komunaj : ni vere estas el ĉiuj kulturaj, etnaj, geografiaj kaj sociaj kategorioj. Pro tio, nia tutplaneda mikrokosmo enhavas multe da diversaj kaj kelkfoje komplementaj konoj kaj kapablecoj. Tio estos nia forto!
Sed kiom da problemoj por interkompreni unu la aliajn! Bonŝance, ĉie estis amikaj homoj, konataj aŭ nekonataj de la familioj, por faciligi komunikadon. Ene de la asocio oni interparolas en la angla kaj la hispana, sed ankaŭ, iom strange, en Esperanto, artefarita lingvo de la 19-a jarcento; ni opiniis, ke tiu ĉi lingvo estis delonge forgesita sed la reto de la esperantistaj parolantoj estis la plej respondema kaj efika eĉ en malproksimaj aeroj kaj notinde en tiel nomataj 'subevoluintaj' landoj kaj en la suda hemisfero.
Ĉiuj niaj infanoj havas la saman morfologion kaj la samajn bezonojn. Nenia morfologia karakterizaĵo de iliaj gepatroj retroviĝas, krom eble vizaĝaj; sed kiel vere scii? Eble oni tion imagas pro espero? Estas sciate, ke oni ofte vidas serĉitajn similecojn. Nur certas, ke ili estas kiel homoj de alia homa raso, ĉar ili ja estas plejparte homaj! Eble ili estas la unua generacio de alia speco de la hominidoj, dum ni estas la lasta generacio de la "homo sapiens"… Eble la sekva estas tiu de la "homo vegetaliens"? Kiel scii?
Ili nun estas nomataj "novhomoj".
La 18-an de marto de la dua jaro
De nun mutaciaj infanoj naskiĝas ĉe tutmondaj montaroj! Ili estas miloj, eĉ dek miloj! Kurioze iliaj haŭtoj estas verdaĉaj; estas eĉ pli strange ol la ruĝaĉa haŭto. Eble estas nur ĉar ni jam alkutimiĝis al la pigmentiĝo de la unua generacio? Certe kutimiĝado, kutimoj rapide instaliĝas!
Ilia aspekto multe ĝenas popolon kvankam ĝi alkutimiĝis al la aspekto de la unua ondo de mutaciuloj. Genetikaj analizoj estas en progreso. Kaj ni, ni timas : du malsamaj haŭtkoloroj ja sufiĉas por altigi rasismon...
Kial do tiuj naskiĝoj ĉiam okazas en montaroj? Neniu ankoraŭ scias. Neeblas deveni de poluado; en tiuj regionoj, aero, akvo kaj manĝaĵo estas pli puraj ol en aliaj regionoj sed ankaŭ poluitaj... Eble pro malpli da poluado?
Fakte, kiel kutime, nek ni, nek sciencistoj konas kialojn; kaj kiam ili mencias ilin, ili kontraŭdiras unu la aliajn; kiel dum ĉiu nova pandemio, ili emfaze paroladas sen diri ion utilan nek pliriĉigi la dokumentaron! Kaj la monavidaj amaskomunikiloj premas ilin por pliigi sian spektantaron sen kontroli asertojn aŭ klarigi kuntekston. Sen paroli pri ekstrapoladoj pli frenezaj unu ol la aliaj. Ĉiuj senĉesaj informoj nenion konkretan nek kredindan alportas al la popolo nek al la koncernataj kaj koncernotaj familioj. Sed ili plialtigas timon kaj negativajn sentojn.
Kaj dume nova epidemia ondo ruinigas la planedon; kvazaŭ militoj kaj klimataj katastrofoj ne sufiĉas!
La 31-an de marto de la dua jaro
De nun mutaciuloj naskiĝas tra la tuta mondo! Naskokvanto estas ankoraŭ tro malalta sed ili estas dek miloj, eĉ cent miloj! Kial ĉiuj naskiĝoj okazas en montaj zonoj altaj je pli ol kvincent metroj? Neniu ankoraŭ scias. Certas, ke en tiuj regionoj, aero, akvo kaj manĝaĵo estas iom mapli puraj ol en altaj montaroj sed ĉu vere poluado havas influon? Ni antaŭpensis tion, sed verdire ankoraŭ tute ne scias pri tio...
Fakte, kiel kutime, nek ni, nek la sciencistoj konas la kialon de tiu evento, kion ajn ili diras... Ili paroladas... kaj pro tio politikistoj ne scias kiel ekspluati ĉiujn konfliktajn datumojn.
La tuta mondo agas laŭ la eventoj, sen ia ajn antaŭvido.
La 17-an de aprilo de la dua jaro
Kiel la niaj, neniu el ili elportas vestaĵojn.
Ŝajnas al ni logike pro tio ke ni nun konas la kialon : kiam oni tute kovras iliajn korpojn, ili ne ricevas sufiĉe da radioj de la sunlumo, kiuj estas nepre necesaj por la fotosinteza laboro de iliaj kromoplastoj. Ili simple bezonas minimume sepdek kvin procentojn de senvesta haŭto por sorbi necesan naturan lumon kaj profiti de ĝiaj bonfaroj. Estas iom embarase ilin vidi kvazaŭ senvestitaj kiam malvarmas sed tio tute ne ĝenas ilin.
Ŝajne la gepatra instinkto estas efika : ekde ilia naskiĝo ni atentis iliajn plorojn kaj ĉefe ilin interpretis. Kaj tio ilin permesis bone kreski. Ĉiam vivantaj estaĵoj naskiĝas kun adekvataj instinktoj por la supervivo de sia idaro, instinktoj, kiuj plej bone gvidas gepatrojn. Sed homoj pliriĉigas ilin pro amo.
Ili ja estas mutaciuloj, nekontesteble, sed ilia mutacio ŝajnas nur fizika : bonŝance ŝajnas, ke ili havas nek psikajn nek paranormalajn povojn. Kaj ni certas, ke ĉiuj familioj esperas, ke neniam ili havos!
Ĉu estas danke al iliaj vegetaĵaj kromosomoj ke neniu el ili malsaniĝis aŭ estis trafita de epidemio? Estas tiom da riskoj kaj tiom malmulte da scioj por subteni ilian kreskon!
Kio poste okazos, kiam ili estiĝos infanoj, adoleskantoj kaj fine adoltoj?
La 21-an de septembro de la dua jaro
La unua jaro trapasis sen alia problemo! Nia idaro estas jam unujaraĝa. Ĉiam bonfarta. Niaj infanoj estis la unuaj el la novaj homoj, tiuj novhomoj, kies aro nun estas multnombra. Ĉiuj naskiĝis ĉu printempe, ĉu aŭtune kaj gravedaj kurboj tiel evoluas. Nun ili estas nomataj "infanoj de ekvinokso" aŭ "ekvinoksuloj".
Cetere estas pli da ĝemeloj ol kutime kaj ĉiam geĝemeloj. Eble estas pro pli bona prizorgo kaj ĉefe dieto dum gravedeco? Novaj demandoj...
Ili ĉiuj bonfartas, rapide kreskas kvankam laŭ kuracistoj, ili estas relative subagemaj; sed je tiu epoko de superagemaj infanoj, kion tio signifas? Ĉu ili vere estas malpli agemaj ol infanoj, kiuj pasigas la plejparton de siaj tagoj ĉe ekranoj kaj poste estas tro agemaj, ĉar ili estas nervozaj?
Eble ili fakte estas pli agemaj ol infanoj 3.0, kiuj kreskas fronte al vidiligoj. Kontraŭe niaj infanoj pasigas multan tempon ekstere, precipe kiam sunas. Kaj ni bone konas la kialon!...
Kvankam ĝi nepre ŝajnis bezonata por ilin protekti, la tutmonda asocio ne utilas kiel antaŭpensite, ĉar ĉie ĉiu novnaskitulo estas novhomo. Ĉiam utila, la asocio precipe permesas dividi niajn novajn konojn kaj adekvatajn prizorgajn manierojn. Ĝi ankaŭ permesas interhelpi unu la aliajn por plifaciligi ilian ĉiutagan vivon, kunhavigi praktikajn konsiletojn aŭ farmanierojn, interparoli kaj subteni unu la aliajn. Ĝi interalie kreis reciprokan kooperativon, kiu proponas la plej adekvatajn produktojn, novajn kaj brokantajn, por la infanoj je prezoj laŭ la financaj kapabloj de iliaj familioj por eviti nutrajn mankojn kaj suferojn pro nesufiĉa enspezo de iliaj familioj.
Ni interkomunikas skribe, voĉe aŭ videe; tiamaniere familioj pli facile interkonatiĝas, malgraŭ la kelkfoje konsiderinda malproksimo.
Post la lingvaj problemoj dum la kreado de nia asocio, ni decidis uzi tutmondan lingvon por plifaciligi direktan komunikadon inter asocianoj, ĉar krome, ke estas pli afable direkte komuniki, ni ankaŭ ne havas monon por dungi tradukistaron nek akiri adekvatan tradukmaterialon, eĉ brokanta! Cetere elspezi monon por solvi tiajn problemojn, tre simple eviteblaj, estus tiom stulta!
Komence, prefere al la angla, fuŝuzata de la plejmulto kaj finfine sperte uzata de la malplejmulto, oni unue pensis pri la hispana lingvo, lingvo sufiĉe simpla kaj komuna, sed la ideo, ke ĉiu egale klopodu ĝin lerni multe influis la finan decidon same kiel la rapidecon de lernado : kompreni nin sen baroj. Do ni ĉiuj lernis Esperanton kaj fine ni ĉiuj estis kontentaj. Temas pri vera lingvo, tre funkcia, relative facile lernebla de ĉiuj, kia ajn estas la instrunivelo kaj la gepatra lingvo.
Plue universala senpaga reto de volontulaj instruistoj kaj lernretejoj delonge ekzistas kaj bone funkcias kaj tio eĉ en izolitaj areoj kaj eĉ en militaj areoj! Fakte geesperantistoj estas multe pli nombraj ol antaŭpensite, ĉar multaj el ili ne aliĝis iun ajn esperantan asocion; kontraŭe ili jam aktivas en multaj lokaj aŭ tutmondaj civitanaj iniciatoj kaj helpis nin danke al jam ekzistantaj retoj tra la tuta mondo kaj ilia amika sinteno. Sen interhelpo kaj sen volo, nenio eblas.
Ni hazarde konstatis, ke infanoj el diversaj denaskaj lingvoj, balbutas en Esperanto inter ili... Eble ili lernis vortojn, kiam iliaj gepatroj hejme lernis ĝin aŭ dum renkontoj? Verdire estas sufiĉe logike ĉar infanoj ĉiam kopias siajn gepatrojn; kaj kiun alian komunikilon havus infanoj, kiuj parolas tute malsimilajn lingvojn el la tuta mondo?
Fakte ili ludas per la lingvo, kiel per konstruludo, kaj komprenas unu la aliajn pro tio, ke ili uzas simplan kaj bazan Esperanton, kiel planita de ĝia kreinto. Kelkaj el ili estas ja denaskaj esperantistoj, ĉar iliaj gepatroj estas de malsamaj lingvaj originoj kaj plue loĝas en fremda lando pro laboro... Eble tio komprenigas tion.
La 12-an de oktobro de la dua jaro
Estas mirinde kaj mojose!
Kia senŝarĝigo!
Finfine, ne estas du haŭtkoloroj, estas nur unu! Ŝajnas ke la naska haŭtkoloro rilatas al la naska sezono: ruĝa je aŭtuno, verda je printempo. Cetere tiu diferenco iompostiome malaperas dum la dua printempo.
La timego de rasismo malaperas kaj estas neimagebla kolektiva mensmalpezigo. Kompreneble homoj ĉiam trovos diferencojn inter homoj, sed almenaŭ tiu de la aspekto, tiel hontinda por homaro, rapide malaperos.
Finfine la homaro kiel parto de la vegetaĵo, printempe verdiĝas kaj aŭtune ruĝiĝas. Kiel evoluo dependas de la sezonoj kaj sekve de la loĝloko, homaro estas kiel tutmonda kolorrondo!
Aliflanke estas iomete ĝena por la gepatroj; iom da tempo estos bezonata por alkutimiĝi al tiaj sezonaj ŝanĝoj.
La 21-an de marto de la tria jaro
Ĉijare denove naskiĝis miloj kaj cent miloj da mutaciaj infanoj en ĉiuj lokoj de la planedo, de montaroj ĝis marbordoj. Ili jam estas milionoj. Sed ilia nombro tute ne kompensas la nombron de viktimoj de epidemioj kaj de naturaj katastrofoj aŭ militoj; ĉiuj fortoj de ĉiuj landoj kuniĝas por administri la neregeblaĵojn.
Ĉiuj naskitoj estas senescepte mutaciaj. Kaj ĉiuj naskiĝis dum aŭtuno aŭ dum printempo. Ĉi tiu sezoneco de naskiĝoj devenas de profunda ŝanĝo de la homa sekseco : laŭ sciencistoj, se ĝi estos daŭra, eble homa sekseco kvietiĝos, danke al la principo de reprodukta sezono, kiu certe savos multe da inoj kaj multe da infanoj de perforto, de seksperforto, de murdo de ino, kaj eĉ de murdo de infano, kiuj suferigas la homaron de ĉiam.
Bonŝance, la tuta nombro de naskiĝoj estas multe pli malalta ol tiu antaŭ la mutacio; alikaze estus neregeble per la akuŝejoj. Kvankam tiuj du periodoj estis ege malfacilaj por familioj kaj kuracaj servoj, sanriskoj estis trafe kontrolitaj!
Dum epidemiaj ondoj, la servoj pri infektaj malsanoj ne sciis kien turni sin, kaj sekve estis amasmorto; nur nemutaciuloj estis grandnombre mortigitaj per epidemioj, kies virusvariantoj estis tre agresemaj. Do nia asocio zorgas konfidi la ekvinoksajn orfojn al aliaj familioj...
Kiel ĉiuj novnaskitoj estas senescepte genetike malsamaj ol ni, nun evidentas, ke la 'homo sapiens' estas survoje al formorto. Tio estas terura kaj paradokse esperplena.
Ni travivas teruran tempon pro tio ke la tuta homaro unugeneracie ŝanĝas. Kiel tio eblas? Sed ni ankaŭ travivas esperplenan tempon, ĉar niaj infanoj devas timi neniun : la tuta homaro estas koncernata, do mutaciuloj nenion riskas de la prageneracioj, krom de izolataj frenezuloj. Urĝo estas alie : urĝas supervivi, dum ni estas malpli kaj malpli nombraj sur nia planedo.
Sekve la plejmulto kuniĝas cele de protekti la infanaron, kiuj pli ol iam estas konsiderataj kiel nia estonteco. Sen ilia helpo, kia estos nia maljunaĝo? Kian akompanon havos ni dum kadukiĝo? Kiel ni travivos malsanojn kaj morton?
Ni finfine komencas malpli timtremi por la infanoj, eĉ se necesas adapti ekonomio al iliaj bezonoj, ĉar ili malelportas kemiajn kaj industriajn produktojn kaj la rilatan poluadon. Notinda fakto : neniu el ili malsaniĝis pro ia ajn infekto. Epidemio de pramalsanoj, kiel morbilo kaj modernaj pandemioj, kiel la netipa pneŭmonio kaj kronviruso pasas kaj ruinigas la prageneraciojn, sed la infanoj de ekvinokso ne malsaniĝas. Neniam.
Ili estas milionoj, baldaŭ miliardoj... Laŭŝajne periodoj de naskiĝoj pli kaj pli malgrandiĝas, kiel tiuj de aliaj mamuloj... kiuj ne mutaciis. Kaj do ne transdonas virusojn al la ekvinoksuloj.
Ĉu ili kapablos savi nian planedon, ĝian faŭnon kaj ĉefe homaron?
Homoj estas detruantoj de la natura ordo : ili ne nur mortigas unuj la aliajn kaj memdetruas, ili malplinombrigas bestospecojn kaj vegetaĵaron kaj ankaŭ ruinigas la tutan planedon, tere, mare kaj ĉiele.
Ŝajne nenio povas haltigi ilin, krom eble en malproksima estonteco, la verŝajna surloĝateco, se naturaj katastrofoj ne faras tion antaŭe.
Kio se la solvo venus de la Naturo mem?