Komplicoj pro hazardo

Kris KEZER

Krimnoveleto 2023

Okazaĵoj kaj homoj de ĉi tiu rakonto estas fikciaj, eĉ se estas simileco al ekzistintaj aŭ ekzistantaj okazaĵoj kaj homoj



1- La ĝendarmo ne povas kredi!

Ĉi tiu afero tute ne plaĉas al mi, tute ne; mi certas, ke ni estas trompitaj.

Mi tuj sentis, ke ne estas akcidento sed krimo kaj eble murdo. Kun tia viktimo, povas esti nur krimo! Aŭ murdo, dependas. Cetere, pro la malfacileco, kiun mi havas por identigi la kulpulon, mi estas certa, ke la antaŭmeditado estas pruvota.

La krimpatologino povas diri tion, kion ŝi volas, pri la falo de ĉi tiu aĉulo, li estis murdita. Kaj, eĉ krimo pri tia aĉulo meritas esploron, kvankam la murdinto faris grandan servon al nia komunumo, fakte.

Damne, ĉiu krimo estas puninda!

Li nur havas hematomon kaj vundon sur sia maldekstra tempio. Do ĉiuj supozis, ke estis akcidento. Mi pretas veti, ke estas krimo. Mi tute ne kredas pri akcidento, tute ne! Por mi, estis du frapoj ĉar la hematomo ĉiam formiĝas antaŭ morto, ĉu ne?!
Nu, aliflanke, la krimpatologino opinias, ke li eble ne tuj mortis, do eblas ke la hematomo aperu dum lia agonio... Povas esti. Aŭ ne.

Mi, mi ne kredas tion. Tiuspeca ulo, eĉ mortanta, estus provinta eliri el tia situacio, li moviĝus, li ne estus restinta kuŝe sen lukto. Ne estis lia karaktero. Sed bedaŭrinde mi ne sukcesis trovi alian krimlokon. En la arbaro, en ĉi tiu sezono, ne estas facile trovi spurojn. Krome, ĉiuj scivolemuloj fuŝis la krimlokon kaj la ĉirkaŭaĵojn; ŝajnas, ke la tuta vilaĝo intence tretis la akcidentan lokon!

Por plimalbonigi la aferon, ili ĉiuj havas alibiojn! Ĉiuj! Sen escepto.

Kaj se io neniam okazas en tiaj aferoj, tio estas ke, finfine, ĉiuj havas alibion. Tio neniam okazas, neniam! Ĉiam estas sekso, droguzo aŭ ia ajn trafiko kaj ĉiuj aliaj homaj fiaĵoj, kiuj estas kaŝitaj de ni. Do nepre mankas alibioj!

Sed ĉikaze, miraklo, ĉiu fine konfirmas tion, kion aliulo diras; sekve mi ĉiujn senkulpigis! Kompreneble tio ne okazis dum la unua pridemandado, ili ne estas stultaj, sed post semajnoj da esploro. Resume, mi havas nenion, neniun suspekton kiu elstaras, nenion!

La hierarkio kompreneble volas, ke mi ĉesigu la esplorojn : por ĝi, temas pri simpla akcidento. Kia stultaĵo!

Ĉiel lin malamis ĉiuj; eĉ mi, imagu! Estas certe, ke li havis eksterordinaran kapablon por damaĝo. Kun tia aĉulo, kiu ĉiam havis malbonaĵon aŭ aĉaĵon sub la kubuto, oni ne povis eskapi lian malicon. Neeble. Ni ĉiuj bone sciis tion. Aliflanke li havis privilegiitajn viktimojn precipe en sia familio.

Sed vilaĝanoj ne havos la lastan vorton. Mi trovos la murdiston. Mi sukcesos. Iun tagon, mi identigos la kulpulon aŭ la kulpulinon. Ĉar ĉiu homo, ina aŭ vira, kapablas ĵeti rokon sur kapon; mi nur scias, ke li aŭ ŝi certe fidis sin kaj estis preta rapidege forkuri en kazo de maltrafo ĉar Toma estis forta. Sed tiamaniere murdi lin ne estis tiel malfacila : akra roko rekte en la tempion kaj bone, estas farite. Senspure. Simplege.

Mi daŭre serĉas kaj mi sekve fariĝis la mokato de ĉiuj. Mi povas diri, ke ili ĉiuj ridas malantaŭ mia dorso. Ili ridas des pli ke estas mia unua krimo, dum mi devas emeritiĝi fine de la jaro. Pro tio, oni nomas min "la komencanto"... Tre amuze!

Sed mi certas, ke mi pravas. Certe estas konspiro, antaŭ aŭ post la fakto, alimaniere ne eblus. : ĉiuj estas dankemaj al la murdisto. Do ĉiuj diras kiel eble plej malmulte.

Tamen, mi kunigis homojn provizante alibiojn unu al la aliaj kaj mi povas diri, ke tio ne estis facila por fari. Mi eĉ serĉis komunajn interesojn, kiuj faciligus aliancojn por mortigi lin; tion mi faris tra lia familio, liaj amikoj, liaj dungitoj, liaj konkurantoj, kaj kompreneble liaj amantinoj kaj iliaj kunuloj, ktp. Rezulte, kvazaŭ la tuta vilaĝo estas suspektinda : li estis malamata de ĉiuj.

Mi eĉ suspektis Aja(n), imagu! Sed kun ŝi, neniu aliancano troveblas, ŝi delonge amikiĝis kun neniu! Vera mizantropino! Kaj nun, estas facile vidi, ke ŝi estas detruita pro lia morto. Sciu, ke li estis ŝia sola amo kaj ke ŝi neniam resaniĝis post ilia disiĝo...

Adam, ŝia unua enamiĝinto, ankaŭ estus suspektinda, sed tio okazis antaŭ pli ol tridek jaroj kaj, ili neniam eĉ kune parolis unu al la alia de tiam. Krome, li ne nur faris sian vivon kun alia virino, sed estas sciate, ke li vere amis sian edzinon; li respektis la kontrakton kaj krome neniam ŝin trompis en tridek jaroj. Kaj tiam, li ne finis sian funebron, la kompatindulo.

Restas la amantinoj de Toma kaj iliaj kunuloj. Ĵaluzo estas bonega kialo por murdo...

Mi enketu plu.

Eĉ post mia emeritiĝo!


2- Ŝi prikalkulis ĉion

Baza problemo de antaŭpensitaj krimoj estas, ke kiam oni volas ĉion regi, oni nepre ĉion komplikas. Kaj sekve oni pliigas la riskojn esti identigota.

Krimo estas kiel mensogo, fakte, ĝi estas mensogo kaj la du same funkcias. Por ke ĝi restu efika kaj ne risku efiki kontraŭ la krimulo, ĝi devas esti ankrita en la vero. Diri la veron ja estas la plej bona rimedo por ne erari : ne utilas memorigi ion ajn, ne utilas ripeti sian dirotan rakonton, male tio estus tre danĝera dum longa pridemandado! Necesas diri la veron, nur la veron, sed ne la tutan veron : necesas preterlasi kulpigajn detalojn, rakonti nekulpigantajn mensogetojn, por maski la streson de la krimo kaj certigi, ke tio estas atribuota al malgrandaj malkoheraĵoj kaj malgrandaj mensogoj, kiel multaj homoj ĉiutage faras, … Por funkciigi la aferon, necesas esti sincera kiel eble plej multe ĉar kio gravas, kio estas esenca, ne estas diri la tutan veron sed rakonti kredindan historion.

Ĉiu ŝanĝo antaŭ krimo estas suspektinda dum enketo. Ekzemple, koncerne min : ĉiuj scias, ke mi tute ne ŝatas Toma(on), kaj eĉ ke mi malamas lin. De multaj jaroj li volas devigi min vendi mian domon por grandigi sian bienaron kaj por li ĉiuj rimedoj estas bonaj. Ĉiuj scias tion. Kaj maljunuloj memoras la ceteron.

Do mi ne provos ŝajnigi, ke mi nun proksimiĝas al li aŭ subite mildiĝas aŭ eĉ agas kvazaŭ mi estus preta vendi mian bienon al li!

Tute ne! Mia sinteno tute ne ŝanĝiĝu eĉ iomete. Niaj kvereloj plej ofte estis publikaj, ili restu tiel : maloftaj kaj ne tro fortaj. Tiamaniere mi ne altiros atenton. Mi daŭrigos ordinarajn malamajn rilatojn, sed ne pli agresemaj ol kutime. Nenion ŝanĝu!

Mi nur memoru niajn diversajn kverelojn, analizu kiel ili iras kaj sub kiaj kondiĉoj kaj je kiuj okazaĵoj; mi ankaŭ observu liajn aliajn malamikojn por elekti kiam mi povos inkluzivi lian murdon en nian vilaĝan vivon. Devas esti fluide, nature kaj sen nenecesaj komplikaĵoj. Kaj sen spuroj, markoj aŭ aliaj postsignoj pri aŭ sur mi. Aŭ li.

Mi zorge devas elekti la lokon; prefereble lokon, kie estas multe da homoj kaj da preterpasado, do multe da fingrospuroj kaj postsignoj, kiuj frenezigos la policanojn. Estas bezonate ke troviĝos ankaŭ miaj fingrospuroj, aliel estos suspektinde. Do mi elektos publikan lokon, kien la tuta vilaĝo iras.

Kaj mi elektu ian vesperon, ĉar vespere estos malpli da homoj, kiuj verŝajne vidus min kaj riskus min identigi. Homoj tiom scivolas enmiksiĝi en ĉio kaj poste klaĉi, precipe kiam ne estas ilia afero, ke oni neniam sufiĉe zorgas pri preterpasantoj aŭ najbaroj! Krome, estos pli facile vespere ĉar, dumtage, alivestiĝo estus pli facile ekvidebla.

Sekve la nacia tago ne konvenas : homoj malfrue iras laŭ la stratoj kaj noktiĝas tre malfrue. Same por la vilaĝa festo. La du okazas somere. La jarfinaj kunvenoj ankaŭ ne konvenas : povas esti neĝo, do tro evidentaj spuroj, eĉ sur makadamo. Plue pro glaciplatoj sur la stratoj, eblas gliti kaj fali : imagu la fiaskon! Aŭtune povas esti bona elekto, ekzemple post malfrua posttagmeza loto, kiam pli frue malheliĝas. Neniam neĝas ĉisezone kaj ofte nebulas kaj eĉ pluvas; kaj tio forviŝas la spurojn... Plue homoj rapidas rehejmiĝi, kaj krome, oni malpli bone vidas pro nebulo kaj pluvo kaj nokto danke al krepuska malheliĝo.

Ne gravas, ĉu mi estos sola la nokton de la krimo, tute male; ĉiuj scias, ke mi estas tre soleca kaj estas normale, se mi ne havas alibion. Kio altirus atenton, estus ke, escepte, ĝuste tiun vesperon, mi elirus aŭ akceptus homojn ĉe mia domo. Cetere mi ne estos la sola, kiu ne havas alibion.

Ne altiri atenton gravegas, kiam oni jam havas krimmotivon. Kaj mi ja havas...

Mi vestiĝos tiel, ke mia figuro aperos pli malgranda kaj pli amasa ol ĝi estas; mi ankoraŭ serĉas kiel fari por pezi plu, por ke miaj piedsignoj donu la impreson de pli granda pezo ol mia. Eble kun brakhalteroj metitaj sur la maleolojn? Estas pripensinde.

Kaj mi metos ŝuojn tro malgrandajn, kiuj donos spurojn pli malgrandajn ol miaj ŝuoj. Alia avantaĝo : ili ankaŭ ŝanĝos mian manieron marŝi. Mi pensis meti ŝtoneton en ŝuon, sed murdisto, kiu lamas por esti pli bone ekvidita, ne estas kredinda; plue la maskvesto evidentos. Kaj tiam, se mi devos fuĝi, saluton suferon! Estas li, kiu devos suferi, ne mi!

Tiam mi devas elekti kiel mi mortigos lin. Mi volas, ke li sciu de kiu venas morton. Kaj ke li havos tempon por timi. Estas vere : li tiel longe putris mian vivon, tiu ĉi bastardo, li devas almenaŭ iom suferi, morale kompreneble, kiel mi. Mi estas nek monstrino, nek torturistino sed ĝenus min, se li mortus eĉ sen prikonscii pro kiu.

Li ĉiam havis facilan vivon, ĉi tiu stultulo! Komence, li estas viro, kio faciligas ĉion de frua aĝo. Krome li naskiĝis en riĉa kaj feliĉa familio. Kaj li havas fratinon. Kaj bonan situacion. Kaj, kvazaŭ tio ne sufiĉus, amindan edzinon kaj gefilojn!

Li havas ĉion, ĉion, kaj restas al mi nur mia domo kaj li volas ĝin preni de mi? Kion li opinias, ke li estas, tiu ĉi bastardo? Ke ĉio estas ŝuldata al li? Kiam mi pensas, ke mi enamiĝis al li, mi tremas pro kolero. Mi tiom amis lin kaj li ŝtelis ĉion de mi, mian junecon, miajn iluziojn, mian esperon esti patrino, mian laboron kaj, finfine, mian tutan vivon. Kaj nun li ankaŭ volas mian domon?

La problemo estas, kiam oni uzas venenon, ke la policanoj tuj pensas pri virino. Riske. Tente, sed riske. Aliflanke, estus praktike kaj tre kontentige : speciala venenigo por senmovigi lin, havi tempon por klarigi al li kio okazas kaj hop, ekzekuto.

Dirite, ĉar li estas tre granda kaj ĉar mi deziras, ke la murdisto estos imagata kiel malgranda, kiel pli malgranda ol mi; indas konservi ĉi tiun opcion en menso. Ĉar por sufoki lin, mi ne havos la forton; necesas elteni almenaŭ tri minutojn, kaj sen ke li sukcesus repreni la spiron, alie necesas rekomenci de nulo! Bedaŭrinde estas tro riske. Estas domaĝe ĉar kun ŝanco, sen komplete mortigi lin, mi povus igi lin legomo... kaj eĉ pli bone, li sentus, ke li estas mortonta de mi.

Estus danĝere aĉeti venenon, niaepoke la policanoj ĉion trovas. Nek informiĝi per mia komputilo, tio lasas spurojn. Eble ĉe la biblioteko? Ankaŭ tro danĝere. Mi pensis pri oleandro, sed mi havas kelkajn en mia ĝardeno. Mi ankaŭ pensis pri daturo, sed mi ne scias kie ĝin trovi ; beladono ankaŭ ne estas malbona, same por akonito, kiu krome ne tuj efektiviĝas. Sed serĉado de tiuj plantoj devigus min iri en lokojn, en kiujn mi neniam iras. Tro danĝere. Plue pri veneno oni devas eltiri ĝin kaj tio estas danĝera. La plej bona ilo estas la aerveziko sed oni bezonas injektilon kaj poste forigi ĝin. Plue ĝia efiko estas tro rapida. Tio ne estas gajnita, mi daŭrigos mian esploradon.

Oni neniam scias, malbona aro de cirkonstancoj kaj policanoj kaptas vin. Estas pli bone, ke mi antaŭvidu ĉion. Aliflanke, la plej bona ilo estas la tiel nomata "improvizata armilo", kiu eventuale permesos konsideri la krimon neantaŭvidita, eĉ pasia krimo, do simpla murdo. Ĉiu detalo gravas.

Fine, mi agis plej simple, laŭ subita inspiro: mi havis tute neatenditan ŝancon, for de ĉiuj rigardoj. Mi kaptis ĝin kaj neniu vidis, neniu sciis : adiaŭ Tomaĉo! Mia sola bedaŭro estas, ke li sciis nek ke li tuj mortos, nek ke li mortos per mia mano. Ĉion oni ne povas havi.

Kaj la policanoj estas preterpasitaj de eventoj : estas neniu certeco, ke temas pri murdo, neniu signifa okazaĵo antaŭ lia morto, neniuj indicoj, neniu murdilo, nenio, nenio. Ŝajnas al ĉiuj ke estas nur stulta akcidento : li stumblis pro radiko (vi parolas!) kaj frakasis sian kranion sur roko. Kaj adiaŭo Toma, la komedio estas finita!

La sola problemo estas, ke nun mi sentas min malplena, kvazaŭ mi sentas min morta interne ; sen mia malamo al li, restas nenio en mia vivo.

Kaj tagon post tago, pro kulpo, kiu pli kaj pli invadas min, mi pli kaj pli pensas pri la okulo de
KainoKaino estis la unua filo de Adamo, kiu oferadis al Dio kampajn primicojn kaj mortigis sian fraton Habelo, ; poste li vidis okulon, kiel riproĉo pro la murdo. Eĉ kiam li kaŝiĝis en tombo : la okulo ĉiam rigardis lin

3-Tamen li trovis tion ĝena.

Laŭ onidiroj tra la vilaĝo kaj la loka ĵurnalo, Toma havis akcidenton. Tute sola. En arbaro. En loko, kiun li parkere konis. Li estus stumblinta pro radiko. Kaj ne kontenta, ke li ne evitis fali, li, kiu estis en granda formo, hop, malbonŝance, li malbone falis... Kutime neniam estas al tiaj uloj, ke ĉi tiaj aferoj okazas! Kaj estas des pli neverŝajne, ke ĝia morto konvenas al kvazaŭ ĉiuj en la vilaĝo. Ĉiuokaze tiu ĉi murdisto faris utilan laboron, ni pli bone spiras en la vilaĝo ekde lia morto, tio estas certa.

Estas publike konate, ke li ja semis malamon, realan malamon ĉar se li rolis kiel bona filo, bona edzo, bona patro kaj eĉ bona estro, eĉ ĝendarmoj bone scias, ke li estis vera aĉulo! Sekve, kaj neeviteble, la ĝendarmo daŭre havas dubojn kvankam ili havas neniujn pruvojn, neniujn indicojn. Plue la krimpatologino neniun indikaĵon trovis dum la nekropsio. Sed malgraŭ manko da indicoj, li bedaŭrinde opinias ke Toma estis murdita. De ulo, kiu ne plu eltenis lin; nu, ulo..., ulino povus same fari. Sole aŭ grupe.

Bonŝance pri murda kialo, la ĝendarmo havas multon por labori. Venĝo, envio, ĵaluzo, intereso, ŝtelo, malamo kaj eĉ amo, ĉio estas kredinda. Li frontas multajn eblecojn.

Ĉi tiuj suspektoj tamen estas ĝenaj, oni ne povas nei.

La unuaj suspektatoj, ĉar la plej trankviligitaj kaj tiel la plej suspektindaj, estas liaj familianoj.

Unue estas lia patro, kiun li eksigis kaj evikciis tra la jaroj. Sciu, ke Toma estis en procezo de senposedigo de li, tiel, por amuziĝi, kvankam li jam certis heredi la tutan entreprenon kaj la korespondajn bienojn en sia kvalito de filo kaj ununura kompetentulo! Ĉar li antaŭe zorgis pri sia fratino... Sed ŝajne, ekzistas neniu, kiu povas anstataŭigi Toma(on) kaj laŭ la ĝendarmoj, tio kvazaŭ senkulpigas la patron : la patriarko neniam estus planinta forlasi sian firmaon sen iu respondeculo.

Ĉu la patrino? Neverŝajne. Ŝi idoligis lin : ĉe ŝi, Toma ĉiam pravis. Verdire ŝi ĉiam kredis ĉion venantan de li. Ŝi neniam komprenis, ke li ne estas la perfekta filo, kiun ŝi imagis kaj ke li rakontis nur tion, kio konvenas al li por ĵeti favoran lumon sur sin mem. Ŝi ankaŭ ne komprenis, ke li konstante laboris por malplivalorigi la aliajn membrojn de ilia familio. Ne, ne ŝi, ne estas kredinde.

Ĉu la edzino? Al ŝi, ankaŭ li tre aĉe agis. Li edziĝis al ŝi pro la mono, mistraktis ŝin sed nur per vortoj, ĉiam kaŝe, sen atestantoj; li parole malestimis kaj poste ŝin reduktis al la rolo de senkapulino. Sed li ruze kovris ŝin per juveloj por pli bone montri sian propran sukceson kaj samtempe izoli ŝin. Ĉu ŝi havis eksplodon de ribelo post ĉiuj tiuj jaroj de submetiĝo? Neprobable, sed kiu scias?

Ĉu liaj infanoj? Se jes, ne estas pro la mono, ili delonge volis nur forkuri de li, eskapi de li. Eblus pro malamo, kun celo retrovi minimume da digno kaj la rajton ekzisti en la kompanio, sed precipe en socio cele de finfine sukcesi vivi la propran vivon. Libere. Sed, ne, ili ne havas sufiĉe da kuraĝo por tion fari. La ĝendarmo ne tro kredos. Kvankam, la plej aĝa multe suferis. Grave.

La duaj suspektatoj estas, egale, la kokritaj edzoj kaj iliaj edzinoj, malakceptitaj tuj post kiam Toma estis laca de ili, alivorte rapidege. Kaj ankaŭ la gepatroj, kaj pli precize la patroj de junulinoj... Li ne estis pedofilio, li estis multe tro singarda : li ĉiam atendis, ke etulinoj estu leĝe plenaĝulaj... Li estis aĉulo, sed respektanta la leĝon.

Kvankam li ĉiam estis diskreta, mi tion scias, ĉar li antaŭlonge estis mia amiko; ni kune studis en bazlernejo, poste en mezlernejo kaj fine en altlernejo. Kiam ni estis junaj, ni kune flirtis kun knabinoj. Tio klarigas kial mi scias, kiel li agis, ĉi tiu hipokritulaĉo!

Ni disigis kiam ni ambaŭ enamiĝis al la sama knabino, Aja. Sed li gajnis. Logike. Kaj post la studoj, ni finfine edzigis virinojn, ĉiu je sia flanko kaj ni ĉiu fondis familion.

Aja restis sola...

Siaflanke li nur trankviliĝis sufiĉe longe por edziĝi kun riĉa virino, havi infanojn kaj li rekomencis kiel dum lia juneco. Estante eĉ pli memfida, inter la certigo, kiu venas per aĝo kaj la facileco, kiun alportas mono. Miaflanke, ekde kiam mi engaĝiĝis al mia edzino, mi restis fidela kaj feliĉa esti tia. Mi certe havis bonordan vivon, eble iom tro trankvila, sed mi estis tre feliĉa. Se mi devus elekti, konsiderante ĉion, mi nenion ŝanĝus en mia vivo. Kvankam ĝi estus pli bela sen li...

Kiam Aja elektis lin, Toma, kaj malelektis min, Adam, li nur volis flirti kun ŝi; kiam li fianĉiĝis kun ŝi, estis nur por amori kun ŝi, ĉar ne estis alia maniero por atingi tion.

Fine li gravedigis ŝin kaj devigis ŝin aborti kaj finfine forĵetis ŝin, akuzante ŝin trompi lin kvankam tiu malfeliĉa junulino havis okulojn nur por li. Kaj tion ŝi neniam superis...

Kaj, ĉar tiaĵoj ne sufiĉis al li, li ruinigis sian malgrandan komercon. Lia lasta ludaĉo konsistis el aĉeti ŝian domon je la plej malalta prezo.

Sed ne, la ĝendarmo eĉ momenton ne kredos ŝin kulpa. Li aŭtomate forigos ŝin el la suspektataro : ŝi estas timema kaj singarda. Kun antaŭmedita krimo, povus eble esti dubo, sed temas pri krimo de oportuneco. Ĝi tute ne kongruas kun ŝia pensmaniero aŭ ŝia personeco. Neniu danĝero.

Kiel la ĝendarmo povos identigi la kulpulon? Preskaŭ ĉiuj familioj en la vilaĝo havis motivon, do...Krome, ni ĉiuj havas alibiojn. Fakte alibioj estas relativaj. Mi, ekzemple, mi estis sola kaj mi havas alibion, do tio ja ne signifas multon! Necesas diri, ke Aja multe helpis min : ĉar ŝi denove kverelis kun Toma, sed pli forte ol kutime, ŝi timis, ke la ĝendarmoj akuzos ŝin kaj petis min havigi al ŝi alibion.

Do, kiel mi ankaŭ ne estis trankvila, mi akceptis; mi diris, ke mi vidis ŝin malantaŭ ŝia fenestro ĉirkaŭ la tempo de la krimo, dum mi trankvile trinkis, en mia ĝardeno. Tio ŝparis al ni multe da ĝeno kaj risko...

Tamen, se mi ne estus sufiĉe proksima por finmurdi Toma(on), mia kara Aja povus havi problemojn!