Maten’ alternas kun vespero,
ĉielo samas kaj aŭror’,
pludaŭras vivo sur la tero –
nur la amiko estas for.
Li ĝuis, ĉion sentis plene,
kaj verve agis laŭ inspir’.
Forpasis ĉio senrevene... –
homvivo estas nur suspir’.
Rigardu nokte foran flamon,
aŭskultu, kiel plaŭdas ond’...
ja nia mond’ meritas amon:
alia ne ekzistas mond’.
Rapidu, kaptu ĝian tuton,
sed en la hasta vivokur’
horeton, eble eĉ minuton
por mi bonvolu lasi nur.
De ĝojoj kaj malĝojoj fontoj
komunaj estu do por ni –
ja viv’ konsistas el renkontoj,
sed mort’ konsistas el neni’.