Nokta gasto

Valentin Melnikov

Premiita kiel la plej bona soneto en la 6-a konkurso "Poesia da tutti i cieli / Poezio el ĉiuj ĉieloj", 2021



Mi perdis kapon, ekvidinte vin.
Al vi min logis stranga fort’ magia.
Kaj jen al vi mi venis, amikin’,
Duopas ni – por proksimiĝo plia.

Ni trinkas teon – ne necesas vin’.
Kirliĝas sentoj... Pro cedemo via,
Rigard’ karesa, ravo kaj fascin’
Ne iĝas mi kuraĝa. Nur – ebria.

En via hejmo invitita gast’,
Kunecon nian ĝuas mi sen hast’.
Komfort’... langvor’... do povas ni feliĉi.

Malfrua hor’. Fermitas la kurten’.
En via hejm’ mi restus ĝis maten’,
Sed tempas jam foriri... kaj vekiĝi.