La Aventuro de la Nobela Fraŭlo

Arthur Conan Doyle
Originala titolo: The Adventure of the Noble Bachelor
Desegnaĵoj: Sidney Paget
El la angla tradukis: James Alan Smith
pdf versio
Pliaj rakontoj de Ŝerlok Holms

La geedziĝo de Lordo Saint Simon, kaj ĝia kurioza finiĝo, jam de longe ĉesis esti temo de intereso en tiuj altaj rondoj, al kiuj la malbonŝanca novedzo apartenas. Freŝaj skandaloj eklipsis ĝin, kaj iliaj pli spicaj detaloj logis la klaĉadon for de ĉi tiu kvarjaraĝa dramo. Tamen, mi havas motivojn por kredi, ke la plenaj faktoj neniam riveliĝis al la ĝenerala publiko. Kaj, ĉar mia amiko, Ŝerlok Holms, prenis konsiderindan parton en la klarigado de la afero, mi sentas, ke nenia memoraĵo pri li estus kompleta sen ia malgranda skizo pri ĉi tiu rimarkinda epizodo.

Kelkajn semajnojn antaŭ mia propra geedziĝo, en la tagoj kiam mi ankoraŭ kundividis ĉambrojn kun Holms en Strato Baker, li venis hejmen post posttagmeza promeno, kaj trovis leteron sur la tablo atendantan lin. Mi restis en la domo la tutan tagon, ĉar la vetero subite fariĝis pluva kun fortaj aŭtunaj ventoj. La kuglo, kiun mi reportis en unu el miaj membroj, kiel relikvon de mia kampanjo en Afganistano, pulsadis kun malakra persistado. Kun mia korpo en unu komfortseĝo kaj miaj kruroj sur alia, mi ĉirkaŭigis min per nubo de ĵurnaloj. Fine, saturita de la novaĵoj de la tago, mi ĵetis ilin ĉiujn flanken kaj kuŝis apatia, rigardante la grandan blazonon kaj monogramon sur la koverto sur la tablo, kaj scivolante malklopodeme, kiu povas esti la nobela korespondanto de mia amiko.

“Jen tre eleganta letero,” mi rimarkis dum li envenis. “Se mi bone memoras, viaj matenaj leteroj estis de fiŝvendisto kaj doganisto.”

“Jes, miaj koresponaĵoj certe havas la ĉarmon de diverseco,” li repondis ridetante, “kaj la pli humilaj estas ĝenerale la pli interesaj. Ĉi tio aspektas, kiel unu el tiuj malbonvenaj sociaj invitoj, kiuj devigas, ke oni aŭ enuiĝu aŭ mensogu.”

Li rompis la sigelon kaj rigardis la enhavon

Li rompis la sigelon kaj rigardis la enhavon.

“Ho, bone, tio eble estos interesa, post ĉio.”

“Ĉu ne socia do?”

“Ne, tute profesia.”

“Kaj de nobela kliento?”

“Unu el la plej altaj en Anglujo.”

“Mia kara amiko, mi gratulas vin.”

“Mi certigas vin, Vatson, sen afekto, ke la statuso de mia kliento malpli gravas al mi ol la intereso de la kazo. Estas eble, tamen, ke ankaŭ tio ne mankas en ĉi tiu nova esploro. Vi diligente legis la ĵurnalojn lastatempe, ĉu ne?”

“Ŝajnas, ke jes,” diris mi bedaŭre, indikante la enormon faskon en la angulo. “Mi havis nenion alian por fari.”

“Tio estas bonŝanca, ĉar vi eble povos ĝisdatigi min. Mi legas nenion krom la krimajn novaĵojn kaj la rubrikon de personaj konsiloj. Ĉi lasta estas ĉiam instrua. Sed, se vi sekvis la lastajn okazaĵojn tiel detale, vi devis legi pri la geedziĝo de Lordo Saint Simon?”

“Ho, jes, kun plej profunda interso.”

“Tio estas bona. La letero, kiun mi tenas en la mano, estas de Lordo Saint Simon. Mi ellegos ĝin al vi, kaj vi serĉu en ĉi tiuj ĵurnaloj kaj sciigu min pri kio ajn rilatos al la afero. Jen tio, kion li diras:

“‘ESTIMATA S-RO ŜERLOK HOLMS:—Lordo Backwater diras al mi, ke mi povas plene fidi vian juĝadon kaj diskretecon. Mi decidis do viziti vin kaj konsulti vin koncerne tre dolorigan okazaĵon rilatan al mia geedziĝo. S-ro Lestrade, de Scotland Yard, jam estas aktiva en la afero, sed li certigas min, ke li neniel kontraŭstaras vian kunlaboradon, kaj ke li eĉ pensas, ke vi eble iom helpos. Mi vizitos vin je la kvara horo posttagmeze, kaj, se vi estas iel okupata de alia afero je tiu horo, mi esperas, ke vi prokrastos tion, ĉar ĉi tiu afero estas plejsupere grava. Via fidinde, SAINT SIMON.’

“Ĝi estas datita en Grovenor Mansions, skribita per birda plumo, kaj makulo de inko malbonŝance trafis la eksteran flankon de la malgranda fingro de la nobela lordo,” rimarkis Holms, dum li faldis la leteron.

“Li diras la kvaran. Nun estas la tria. Li alvenos post unu horo.”

“Tiuokaze, mi havas ĝuste sufiĉe da tempo por ĝisdatiĝi pri la afero, kun via helpo. Renversu tiujn ĵurnalojn kaj aranĝu la eltiraĵojn kronologie, dum mi serĉas, kiu estas nia kliento.” Li prenis ruĝkovrilan volumon el vico de libroj de referenco apud la kamenbreto. “Jen li,” diris li, sidiĝante kaj platigante ĝin sur sia genuo. “‘Lordo Robert Walsingham de Vere Saint Simon, dua filo de la Duko de Balmoral.’ Hum! ‘Blazono: Blua, tri ĉevallamigiloj super nigra, horizonta strio. Naskita en 1846.’ Li estas kvardekunujara, matura por geedziĝo. Li estis Sub-Secretario por la kolonioj en lastatempa administrantaro. La Duko, lia patro, foje estis Sekretario por Eksterlandaj Aferoj. Ili heredas sangon de Plantagenet per rekta deveno, kaj sangon de Tudor per la patrina flanko. Ha! Nu, estas nenio tre instrua en ĉi tio. Mi pensas, ke mi devas turniĝi al vi por io pli solida.”

“Estas tre facile trovi, kion mi serĉas,” diris mi, “ĉar la faktoj estas tre lastatempaj, kaj la afero impresis min kiel rimarkinda. Mi malinklinis atentigi vin pri ili, tamen, ĉar mi sciis, ke vi jam faras esploron, kaj vi malbonvenigas la entrudon de aliaj aferoj.”

“Ho, vi aludas la problemeton pri la kamiono de mebloj de Grosvenor Square. Tio estas tute klarigita nun—kvankam la solvo estis evidenta ekde la komenco. Bonvolu doni al mi la rezultojn de via serĉado en la ĵurnaloj.”

“Jen la unua anonco, kiun mi povas trovi. Ĝi estis sub la rubriko de personaj anoncoj en Morning Post, kaj datiĝas de antaŭ kelkaj semajonoj, kiel vi vidas: ‘Geedziĝo estas aranĝita,’ ĝi diras ‘kaj okzos, se onidiroj estas ĝustaj, inter Lordo Robert Saint Simon, dua filo de la Duko de Balmoral, kaj F-no Hatty Doran, la sola filino de Aloysius Doran, de San Francisco, Kalifornio, Usono.’ Tio estas ĉio.”

“Konciza kaj rekta,” diris Holms, etendante la longajn, maldikajn krurojn direkte al la fajro.

“Estas alineo ampleksiganta tion en unu el la ĵurnaloj pri mondumo de la sama semajno. Ha, jen ĝi: ‘Oni baldaŭ aŭdos postulon por registara protektado en la merkato de geedziĝoj, ĉar la nuna principo de libera komerco ŝajne forte malfavoras nian enlandan produkton. Unu post unu la estrado de la nobelaj domoj en Britujo pasas en la manojn de niaj belaj kuzinoj de trans Atlantiko. Oni faris gravan aldonon pasintsemajne al la listo de la premioj forgajnitaj de ĉi tiuj ĉarmaj invadantinoj. Lordo Saint Simon, kiu montriĝis dum pli ol dudek jaroj imuna al la sagoj de la dieto, nun definitive anoncis sian venontan geedziĝon kun F-no Hatty Doran, la fascina filino de kalifornia milionulo. F-no Doran, kies gracia figuro kaj okulfrapa vizaĝo logis multe da atento dum la festado en Domo Westbury, estas sola infano, kaj oni diras, ke ŝia dotaĵo atingos multe pli ol ses-ciferan sumon, kun eĉ pli venonte. Konsidere ke estas malferma sekreto, ke la Duko de Balmoral estis devigita vendi siajn bildojn dum la lastaj kelkaj jaroj, kaj ke Lordo Saint Simon ne havas siajn proprajn bienojn, krom la malgranda bieno Birchmoor, estas evidente, ke la kalifornia heredontino ne estas la sola gajnonto per interligo, kiu permesos al ŝi fari la facilan kaj oftan transiron de respublika sinjorino al brita nobelino.’”

“Ĉu io alia,” demandis Holms oscedante.

“Ho, jes; multe. Jen estas alia raporto en Morning Post diranta, ke la geedziĝo estos absolute kvieta. Ĝi okazos en Kirko Saint George en Placo Hanover. Nur ses intimaj amikoj estos invititaj. Kaj la grupo revenos al la meblita domo ĉe Lancaster Gate luata de S-ro Aloysius Doran. Post du tagoj—tio estas pasintmerkrede—estis mallonga anonco, ke la geedziĝo okazis, kaj ke ili pasigos la miellunon ĉe la domo de Lordo Backwater, proksime al Petersfield. Tiuj estas la anoncoj, kiuj aperis antaŭ la malapero de la novedzino.”

“Antaŭ kio?” demandis Holms konsternita.

“La malapero de la sinjorino.”

“Kiam ŝi malaperis do?”

“Ĉe la postgeedziĝa matenmanĝo.”

“Ĉu? Tio estas pli interesa ol mi atendis; tre drameca, fakte.”

“Jes; ĝi impresis min, kiel iom nerutina.”

“Ili ofte malaperas antaŭ la ceremonio, kaj foje dum la mielluno; sed mi ne povas memori okazon tiel senprokrastan. Bonvolu doni al mi la detalojn.”

“Mi avertas vin, ke ili estas tre nekompletaj.”

“Eble ni plikompletigos ilin.”

“Tiel, kiel ili estas, ili raportiĝas en nur unu artikolo en matena ĵurnalo de hiearaŭ, kiun mi legos al vi. Ĝi estas titolita, “Kurioza Okazaĵo ĉe Monduma Geedziĝo’:

“‘La familio de Lordo Robert Saint Simon estis treege konsternita per la strangaj kaj dolorigaj epizodoj okazintaj rilate al lia geedziĝo. Kiel estis mallonge anoncite en la ĵurnaloj de hieraŭ, la ceremonio okazis la antaŭan matenon. Sed nur nun oni povis konfirmi la strangajn onidirojn, kiuj tiel persiste diskoniĝis. Malgraŭ la klopodoj de la amikoj kaŝi la aferon, tiel multe da publika atento jam logiĝis al ĝi, ke ŝajnigi nescion pri komuna temo de konversacio servus nenian bonan celo.

Ŝi estis eligita de la ĉefservisto kaj la lakeo

“‘La ceremonio, celebrita en kirko Saint George, en Placo Hanover, estis tre kvieta. Neniu alia ĉeestis krom la patro de la novedzino, S-ro Aloysius Doran, la Dukino de Balmoral, Lordo Backwater, Lordo Eustace kaj Damo Clara Saint Simon (la malpliaĝaj frato kaj fratino de la novedzo), kaj Damo Alicia Whittington. La tuta grupo iris poste al la domo de S-ro Aloysius Doran, ĉe Lancaster Gate, kie matenmanĝo estis jam preparita. Ŝajnas, ke iomete da konflikto kaŭzis virino, kies nomo ankoraŭ ne estas konstatita, kiu penis trude enveni en la domon sekvante la geedziĝan grupon, asertante, ke ŝi rajtas prezenti ian pretendon al Lordo Saint Simon. Nur post longa, doloriga malpaco, ŝi estis eligita fare de la ĉefservisto kaj la lakeo. La novedzino, kiu bonŝance eniris en la domon antaŭ tiu malagrabla interrompo, jam sidiĝis por matenmanĝo kun la aliaj, sed ŝi plendis pri subita malsaneto kaj iris al sia litĉambro. Ŝia longa malĉeestado kaŭzis kelkajn komentojn, kaj ŝia patro sekvis ŝin, sed la servistino diris al li, ke ŝi venis al sia ĉambro nur momente, prenis sian palton kaj kufon, kaj forhastis laŭ la koridoro. Unu el la lakeoj deklaris, ke li vidis la sinjorinon eliri el la domo tiel vestita, sed rifuzis kredi, ke tio estas lia mastrino, komprenante, ke ŝi estas kun la invititoj. Konstatinte, ke lia filino malaperis, S-ro Aloysius Doran, kune kun la novedzo, tuj komunikis kun la polico, kaj ekokazis energiaj esploroj, kiuj probable rapide klarigos ĉi tiun tre kuriozan aferon. Ĝis malfrua horo hieraŭ nokte, tamen, nenio sciiĝis pri kie estas la malaperinta sinjorino. Estas onidiroj pri perforto en la afero, kaj oni diras, ke la polico arestigis la virinon, kiu kaŭzis la antaŭan malpacon, ĉar ili kredas, ke ŝi eble rilatas al la stranga malapero de la novedzino, ĉu pro ĵaluzo aŭ alia motivo.

“Ĉu ĉio?”

“Nur unu mallonga noto en alia matena ĵurnalo, sed ĝi estas sugesta.”

“Kaj tio estas—”

“Ke F-no Flora Millar, la virino, kiu kaŭzis la malpacon, fakte estis arestita. Ŝajnas, ke ŝi antaŭe estis dancistino en Allegro, kaj ke ŝi konas la novedzon de kelkaj jaroj. Ne estas aliaj detaloj, kaj la tuta kazo laŭ la publikaj ĵurnaloj nun estas en viaj manoj.”

“Kaj ĝi ŝajnas treege interesa kazo. Mi ne maltrafus ĝin por io en la mondo. Sed jen la sonorilo, Vatson, kaj la horloĝo montras kelkajn minutojn post la kvara. Sendube tio estos nia nobela kliento. Ne revu pri forirado, Vatson, ĉar mi multe preferas havi kunobservanton, se nur por kontroli mian memoron.”

Lordo Robert Saint Simon

“Lordo Robert Saint Simon,” anoncis nia servisto malfermegante la pordon. Envenis sinjoro kun agrabla, klera vizaĝo, altnaza kaj pala, eble kun nuanco de petolo en la buŝo, kaj kun la firma, rekta rigardo de viro, kies agrabla sorto ĉiam estis ordoni kaj esti obeita. Lia maniero estis vigla, sed lia ĝenerala aspekto donis nemerititan impreson de maljuneco, ĉar li iomete kliniĝis antaŭen kaj liaj genuoj iomete fleksiĝis dum li piediris. Ankaŭ liaj haroj, kiam li demetis sian ĉapelon kun tre kurba rando, estis grizaj ĉe la flankoj, kaj maldensaj ĉe la supro. Koncerne lian vestadon, ĝi estis zorgema ĝis la limo de dandeco, kun alta kolumo, nigra redingoto, flavaj gantoj, brilledaj ŝuoj, kaj helaj gamaŝoj. Li antaŭenvenis malrapide en la ĉambron, turnante la kapon de maldekstre dekstren kaj svingante per la mano la ŝnuron de siaj oraj okulvitroj.

“Bonan tagon, Lordo Saint Simon,” diris Holms, leviĝante kaj riverencante. “Bonvolu sidiĝi en la vimenseĝo. Ĉi tiu estas mia amiko kaj kolego, D-ro Vatson. Proksimiĝu al la fajro, kaj ni diskutos ĉi tiun aferon.”

“Tre doloriga afero al mi, kiel vi facile povas imagi, S-ro Holms. Mi estis profunde vundita. Mi komprenas, ke vi jam traktis plurajn delikatajn kazojn de ĉi tiu speco, sinjoro, kvankam mi supozas, ke ili apenaŭ venis el la sama klaso de socio.”

“Ne, mi malsupren venas.”

“Pardonon.”

“Mia lasta tia kliento estis reĝo.”

“Ho, vere! Mi tute ne sciis. Kaj kiu reĝo?”

“La reĝo de Skandinavio.”

“Kion! Ĉu li perdis sian edzinon?”

“Vi povas kompreni,” diris Holms miele, “ke mi aplikas al la aferoj de miaj aliaj klientoj la saman sekretecon, kiun mi promesas pri viaj.”

“Kompreneble! Tute prave! tute prave! Mi certe petas vian pardonon. Koncerne mian kazon, mi estas preta doni al vi iujn ajn informojn, kiuj helpos vin formi opinion.”

“Dankon. Mi jam sciiĝis pri ĉio, kio estas en la publikaj ĵurnaloj, nenio alia. Mi supozas, ke ili estas ĝustaj—kiel, ekzemple, en ĉi tiu artikolo pri la malapero de via novedzino.”

Lordo Simon fluglegis ĝin. “Jes, tiel multe, kiel ĝi diras estas ĝuste.”

“Sed ĝi bezonas multe pli da detaloj antaŭ ol oni povus proponi opinion. Mi pensas, ke mi plej rekte atingos la faktojn, kiuj interesas min, per demandado de vi.”

“Bonvolu fari tion.”

“Kie vi unue konatiĝis kun F-no Hatty Doran?”

“En San-Francisko, antaŭ jaro.”

“Ĉu vi vojaĝis en Usono?”

“Jes.”

“Ĉu vi gefianĉiĝis tiam?”

“Ne.”

“Sed ĉu viaj rilatoj estis amikaj?”

“Esti kun ŝi amuzis min, kaj ŝi povis vidi, ke mi estas amuzata.”

“Ĉu ŝia patro estas tre riĉa?”

“Oni diras, ke li estas la plej riĉa homo sur la Pacifika bordo.”

“Kaj kiel li gajnis sian monon?”

“Per minado. Li havis nenion antaŭ kelkaj jaroj. Tiam li trafis oron, investis ĝin, kaj progresis mirige rapide.”

“Nu, kio estas via propra impreso pri la karaktero de la junulino—via edzino?”

La nobelo svingis siajn okulvitrojn iomete pli rapide kaj fikse rigardis malsupren al la fajro. “Vi komprenu, S-ro Holms,” diris li, “mia edzino estis dudekjara, kiam ŝia patro riĉiĝis. Antaŭ tio, ŝi vivis libere en minista tendaro kaj vagadis en la montoj kaj arbaroj. Pro tio ŝia edukado venis de la Naturo, anstataŭ lernejestro. Ŝi estas tio, kion ni nomas en Anglujo knabulino, kun forta karaktero, sovaĝa kaj libera, ne bridata de ia ajn tradicio. Ŝi estas impetema—mi preskaŭ diris vulkana. Ŝi rapide decidas kaj sentime efektivigas siajn decidojn. Aliflanke, mi ne donus al ŝi la nomon, kiun mi havas la honoron porti”—li tusetis kun digneco—“se mi ne kredus, ke ŝi estas funde nobela virino. Mi kredas, ke ŝi estas kapabla por heroa sinofero, kaj ke io ajn malhonorinda estus antipatia al ŝi.”

“Ĉu vi havas fotografaĵon?”

“Mi portis ĉi tion.” Li malfermis medalionon kaj montris al ni la plenan vizaĝon de tre bela virino. Ĝi ne estis fotografaĵo, sed ebura miniaturo, kaj la artisto atingis la plenan efekton de ŝiaj glacee nigraj haroj, la grandaj malhelaj okuloj, kaj la delikata buŝo. Holms rigardis ĝin longe kaj serioze. Tiam li fermis la medalionon kaj redonis ĝin al Lordo Saint Simon.

“Ĉu la junulino venis al Londono do, kaj rekonatiĝis kun vi?”

“Jes, ŝia patro venigis ŝin por la pasinta londona mondumsezono. Ni eliris kune kelkajn fojojn, gefianĉiĝis, kaj nun mi edziĝis al ŝi.”

“Ŝi kunportis, mi komprenas, konsiderindan dotaĵon, ĉu ne?”

“Normalan dotaĵon. Ne pli granda ol estas kutime en mia familio.”

“Kaj tio, kompreneble, restas via, ĉar la geedziĝo estas fait accompli, ĉu ne?”

“Mi vere ne esploris la temon.”

“Tre nature ne. Ĉu vi vidis F-non Doran la tagon antaŭ la geedziĝo?”

“Jes.”

“Ĉu ŝi estis en bona humoro?”

“Neniam pli bona. Ŝi parolis senĉese pri tio, kion ni faros en nia estonta vivo.”

“Ĉu? Tio estas tre interesa. Kaj la matenon de la geedziĝo?”

“Ŝi estis kiel eble plej gaja—almenaŭ ĝis post la ceremonio.”

“Kaj ĉu vi tiam observis ian ŝanĝiĝon en ŝi?”

“Nu, verdire, mi vidis la unuan signon, kiun mi iam vidis, ke ŝia temperamento estas iomete koleriĝema. Tamen, la incidento estis tro bagatela por rakonti, kaj neniel povas rilati al la kazo.”

“Bonvolu rakonti ĝin, malĝraŭ tio.”

“Ho, estas infanece. Ŝi faligis sian bukedon dum ni iris direkte al la sakristio. Ni pasis preter la antaŭa benko tiam, kaj ĝi falis antaŭ la benkon. Estis momenta paŭzo, sed sinjoro sidanta sur la benko redonis ĝin al ŝi, kaj ĝi ne aspektis difektita pro la falo. Tamen, kiam mi parolis al ŝi pri la afero, ŝi respondis al mi abrupte. Kaj en la veturilo, reirante hejmen, ŝi ŝajnis absurde maltrankvila pri tiu bagatela afero.”

La sinjoro sur la benko redonis ĝin al ŝi

“Ĉu? Vi diras, ke estis sinjoro sur la benko. Ĉu kelkaj el la ĝenerala publiko estis tie do?”

“Ho, jes. Estas neeble forteni ilin, kiam la kirko estas malfermita.”

“Tiu sinjoro ne estis unu el la amikoj de via edzino?”

“Ne, ne; Mi nomas lin sinjoro pro ĝentileco, sed li ŝajnis tre malaltranga persono. Mi apenaŭ rimarkis lian aspekton. Sed mi vere pensas, ke ni vagas iom malproksimen de la celo.”

“Damo Saint Simon revenis de la geedziĝo en animstato malpli gaja ol kiam ŝi eliris. Kion ŝi faris, kiam ŝi reeniris en la domon de sia patro?”

“Mi vidis ŝin konversacianta kun ŝia servistino.”

“Kaj kiu estas ŝia servistino?”

“Ŝia nomo estas Alice. Ŝi estas usonanino kaj venis de Kalifornio kun ŝi.”

“Ĉu ŝi estas konfidenca servistino?

“Iom tro konfidenca. Mi opiniis, ke ŝia mastrino permesas senrespektan liberecon kun ŝi. Tamen, kompreneble, en Usono oni rigardas tiajn aferojn en alia maniero.”

“Kiel longe ŝi parolis kun tiu Alice?”

“Ho, kelkajn minutojn. Mia atento estis en alia afero.”

“Ĉu vi ne subaŭdis kion ili diris?”

“Damo Saint Simon diris ion pri ‘sursalti pretendon.’ Ŝi kutimis uzi tian slangon. Mi tute ne scias, kion ŝi celis.”

“Usona slango estas tre esprimplena foje. Kaj kion faris via edzino, kiam ŝi finis paroli kun sia servistino?”

“Ŝi iris en la matenmanĝejon.”

“Ĉu tenante vian brakon?”

“Ne, sola. Ŝi estis tre sendependa pri malgrandaj aferoj kiel tio. Tiam, post kiam ni sidis kelkdek minutojn, ŝi leviĝis haste, murmuris kelkajn vortojn de pardonpeto, kaj eliris el la ĉambro. Ŝi ne revenis.”

“Sed tiu servistino, Alice, atestis, ke ŝi iris al sia ĉambro, kovris sian geedziĝan robon per longa palto, surmetis kufon, kaj eliris.”

“Ĝuste. Kaj oni poste vidis ŝin piediranta en Parkon Hyde akompanate de Flora Millar, virino nun malliberigita, kaj kiu jam kreis malpacon ĉe la domo de S-ro Doran tiun matenon.”

“Ho, jes. Mi volus kelkajn detalojn pri tiu junulino, kaj ŝiaj rilatoj al vi.”

Lordo Saint Simon levis la ŝultrojn kaj la brovojn. “Ni estis amikaj dum kelkaj jaroj—mi povas diri tre amikaj. Ŝi antaŭe estis en Allegro. Mi ne traktis ŝin avare, kaj ŝi ne havis validan kaŭzon por plendi kontraŭ mi. Sed vi scias kiel estas la virinoj, S-ro Holms. Flora estis kara etulino, sed treege kolerema kaj sindoneme ligita al mi. Ŝi skribis al mi terurajn leterojn, kiam ŝi aŭdis, ke mi baldaŭ edziĝos, kaj, verdire, mi celebrigis la geedziĝon tiel kviete, ĉar mi timis, ke estos skandalo en la kirko. Ŝi venis al la pordo de S-ro Doran, ĝuste post kiam ni revenis, kaj penis sin trudi en la domon, eldirante insultojn al mia edzino, kaj eĉ minacante ŝin. Sed mi anticipis tian eventualaĵon, kaj mi aranĝis, ke estos tie du policanoj en civilvesto, kiuj baldaŭ reelpuŝis ŝin. Ŝi kvietiĝis, kiam ŝi vidis, ke ne utilas malpaci.”

“Ĉu via edzino aŭdis tion?”

“Ne, dank’ al Dio, ne.”

“Kaj oni vidis ŝin piediranta kun tiu virino mem poste?”

“Jes. Tion S-ro Lestrade, de Scotland Yard, konsideras tiel serioza. Oni pensas, ke Flora forlogis mian edzinon, kaj ke ŝi preparis teruran kaptilon por ŝi.”

“Nu, tio estas supozebla.”

“Ĉu ankaŭ vi pensas tion?”

“Mi ne diris, ke ĝi estas probabla. Sed ĉu vi mem ne kredas, ke tio estas probabla?”

“Mi ne kredas, ke Flora mistraktus muŝon.”

“Tamen, ĵaluzo estas stranga ŝanĝanto de karakteroj. Bonvolu diri, kio estas via propra teorio, pri kio okazis?”

“Nu, vere, mi venis serĉi teorion, ne prezenti ĝin. Mi donis al vi ĉiujn faktojn. Sed, ĉar vi demandas min, mi povas diri, ke venis al mia kapo, ke eble la eksciteco de la afero, la konscio, ke ŝi tiel multege altiĝis en la socio, kaŭzis perturbon de la nervoj en mia edzino.”

“Sume, ke ŝi subite freneziĝis?”

“Nu, vere, kiam mi konsideras, ke ŝi forturnis sin—mi ne diros de mi, sed de tio, al kio tiel multaj aspiris sen sukceso—mi apenaŭ povas klarigi tion alimaniere.”

“Nu, certe ankaŭ tio estas pensebla hipotezo,” diris Holms ridetante. “Kaj nun, Lordo Saint Simon, mi pensas, ke mi havas preskaŭ ĉiujn miajn datumojn. Ĉu mi rajtas demandi, ĉu vi sidis ĉe la table tiel, ke vi povis vidi tra la fensestro?”

“Ni povis vidi la alian flankon de la vojo kaj la parkon.”

“Bone. Mi ne pensas do, ke mi devas deteni vin pli. Mi komunikos kun vi.”

“Se vi tiel bonŝancos, ke vi solvos ĉi tion problemon…” diris nia kliento leviĝante.

“Mi solvis ĝin.”

“He? Kion vi diris?”

“Mi diras, ke mi solvis ĝin.”

“Kie estas mia edzino do?”

“Tiun detalon mi rapide donos al vi.”

Lordo Saint Simon kapneis. “Mi timas, ke tio bezonos pli saĝajn kapojn ol via kaj mia,” li rimarkis, kaj riverencinte en majesta, malnovmoda maniero li foriris.

“Estas tre bonkore, ke Lordo Saint Simon metas mian kapon sur la saman rangon kun sia,” diris Ŝerlok Holms ridante. “Mi pensas, ke mi trinkos viskion kaj sodaĵon, kaj fumos cigaron post tiel multe da kruc-demandado. Mi jam formis miajn konkludojn antaŭ ol nia kliento venis en la ĉambron.”

“Mia kara Holmes!”

“Mi havas notojn de kelkaj similaj kazoj, kvankam neniu, kiel mi antaŭe rimarkis, estis tiel senprokrasta. Mia tuta demandado servis por fari mian konjekton certeco. Cirkonstancaj indikaĵoj foje estas tre konvinkaj, kiel kiam oni trovas truton en lakto, citante la ekzemplon de Thoreau.”

“Sed mi aŭdis ĉion, kion vi aŭdis.”

“Tamen, vi ne sciis pri jam ekzistantaj kazoj, kiuj servas min tiel bone. Estis paralela okazaĵo en Aberdeen antaŭ kelkaj jaroj, kaj tre simila en Munkeno la jaron de la Franca-Prusa Milito. Unu el tiuj kazoj—sed, ho, jen Lestrade. Bonan posttagmezon Lestrade! Vi trovos alian glason sur la bufedo, kaj estas cigaroj en la skatolo.”

La oficiala detektivo portis maristan jakon kaj kravaton, kiuj donis al li definitive naŭtikan aspekton, kaj li portis nigran, dreliksn sakon en la mano.

“Kio estas nova?” diris Holms kun iom da petolo en la okuloj. “Vi aspektas nekontenta.”

“Kaj mi sentas min nekontenta. Ĉi tiu infera kazo de la geedziĝo de Saint Simon. Mi tute ne povas kompreni ĝin.”

“Ĉu? Vi surprizas min.”

“Kiu iam aŭdis pri tia konfuza afero? Ĉiu indico ŝajne evitas kompreneblecon. Mi laboris pri ĝi la tutan tagon.”

“Kaj ŝajnas, ke la laboro multe malsekigis vin,” diris Holms metante la manon sur la manikon de la marista jako.

“Jes, mi dragadis la riveron Serpentine.”

“Sankta ĉielo! Kiucele?”

“Serĉante la kadavron de Damo Saint Simon.”

Ŝerlok Holms malantaŭen kliniĝis en sia seĝo kaj ridis tutkore.

“Ĉu vi dragis la basenon de la Fontano de Placo Trafalgar?” li demandis.

“Kial? Kion vi celas?”

“Ĉar vi havas la saman ŝancon trovi ĉi tiun virinon en tiu loko, kiel en la alia.”

Lestrade ekrigardis mian kompanon kolere. “Mi supozas, ke vi jam scias ĉion,” li replikis malŝate.

“Nu, mi nur lastatempe aŭdis la faktojn, sed mi jam decidis.”

“Ho, certe! Vi pensas do, ke Serpentine neniel rilatas al la afero?”

“Mi pensas, ke tio estas tre malprobabla.”

“Tiuokaze, eble vi komplezos klarigi, kiel ni trovis ĉi tion en ĝi?” Li malfermis sian sakon dum li parolis, kaj sur la plankon elfalis geedziĝa robo el muara silko, paro de blankaj satenaj ŝuoj kaj nupta krono kaj vualo, ĉiuj miskoloriĝintaj kaj trempitaj en akvo. “Jen,” li diris metante novan geedziĝoringon sur la tuton. “Jen malgranda nukso por krevigi, Majstro Holms.”

Jen, li diris

“Ho, certe!” diris mia amiko, blovante bluajn fumoringojn en la aeron. “Vi dragis ilin de Serpentine, ĉu?”

“Ne. Parkgardisto trovis ilin flosantaj proksime al la bordo. Oni identigis ilin, kiel ŝiajn vestojn, kaj ŝajnas al mi, ke, se la vestoj estis tie, la kadavro ne estos malproksime.”

“Laŭ tiu inteligentega razonado, la korpo de ĉiu homo troviĝos proksime al sia vestoŝranko. Kaj bonvolu diri, kion vi celis per ĉi tio?”

“Ian indikaĵon kulpigantan Flora Millar en la malapero.”

“Mi timas, ke vi trovos tion malfacila.”

“Ĉu vere?” kriis Lestrade iom amare. “Mi timas, Holms, ke vi ne estas tre praktika kun viaj deduktoj kaj inferencoj. Vi eraris du fojojn en du minutoj. Ĉi tiu robo ja kulpigas Flora Millar.”

“Kaj kiel?”

“En la robo estas poŝo. En la poŝo estas kartetujo. En la kartetujo estas noto. Kaj jen la noto mem.” Li frap-metis ĝin sur la tablon antaŭ si. “Aŭskultu ĉi tion: ‘Vi vidos min, kiam ĉio estos preta. Tuj venu. F.H.M.’ Mia teorio ĉiam estis, ke Flora Millar forlogis Damon Saint Simon, kaj, kune kun komplicoj sendube, ŝi kaŭzis ŝian malaperon. Jen la noto mem, subskribita per ŝiaj inicialoj, kiun oni sendube kaŝe metis en ŝian manon ĉe la pordo, kaj kiu forlogis ŝi en ilian kaptilon.”

“Tre bone, Lestrade,” diris Holms ridante. “Vi vere estas tre brava. Permesu al mi vidi tion.” Li alprenis ĝin en senzorga maniero, sed lia atento tuj fiksiĝis, kaj li ellasis malgrandan krion de kontenteco. “Tio estas ja grava,” li diris.

“Ha! ĉu vi trovas ĝin tia?”

“Treege. Mi gratulas vin.”

Lestrade leviĝis en sia triumfo kaj klinis la kapon por rigardi. “Kion!” li kriegis, “vi rigardas la malĝustan flankon!”

“Male, ĉi tiu estas la ĝusta flanko.”

“La ĝusta flanko? Vi estas freneza! Jen la noto skribita per krajono ĉi tie.”

“Kaj reverse estas tio, kio ŝajnas fragmento de fakturo de hotelo, kiu interesas min profunde.”

“Ĝi enhavas nenion. Mi jam rigardis ĝin,” diris Lestrade. “ ‘4a de Okt. ĉambroj 8ŝ., matenmanĝo 2ŝ. 6p., koktelo 1ŝ., lunĉo 2ŝ. 6p., glaso da ŝereo 8p.’ Mi vidas nenion en tio.”

“Probable ne. Sed ĝi estas grava malgraŭ tio. Koncerne la noton, ankaŭ ĝi estas grava, aŭ almenaŭ la inicialoj estas gravaj. Mi gratulas vin do denove.”

“Jam sufiĉas por mi,” diris Lestrade leviĝante. “Mi fidas fortan laboron, ne sidadon apud la fajro kaj kreadon de belaj teorioj. Bonan tagon, S-ro Holms, kaj ni vidos, kiu unue malkovros la fundon de la afero.” Li kolektis la vestojn, ĵetegis ilin en la sakon, kaj iris al la pordo.

“Unu sola indico por vi, Lestrade,” diris Holms antaŭ ol lia rivalo malaperis; “Mi diros al vi la veran solvon de la afero. La Damo Saint Simon estas mito. Ne ekzistas, kaj neniam ekzistis, tia persono.”

Lestrade rigardis mian kompanon malgaje. Tiam li turnis sin al mi, frapetis sian frunton per la fingro tri fojojn, kapneis solene, kaj hastis for.

Li apenaŭ fermis la pordon post si, kiam Holms leviĝis por surmeti sian surtuton. “Estas io valida en tio, kion tiu ulo diras pri eksterdoma laboro,” li rimarkis, “mi pensas do, Vatson, ke mi devas lasi vin al viaj ĵurnaloj dumiomete.”

Estis post la kvina, kiam Ŝerlok Holms forlasis min, sed mi ne havis tempon por senti min soleca, ĉar interne de horo alvenis dungito de frandaĵisto kun granda plata skatolo. Tion li malpakis kun helpo de junulo, kiu akompanis lin, kaj post nelonge, multe al mia konsterniĝo, tre epikura, malvarma vespermanĝeto estis elmetita sur la mahagona tablo de nia humila pensiono. Estis malvarma skolopaĵo, fazanaĵo, pasteĉo de pâté de foie gras kun grupo de antikvaj kaj araneaĵaj boteloj. Elmetinte tiujn multajn luksaĵojn, miaj du vizitantoj formalaperis, kiel la ĝinoj de la Arabaj Noktoj, sen klarigo, krom ke tiuj aferoj estis pagitaj kun ordonoj venigi ilin al ĉi tiu adreso.

Tuj antaŭ la naŭa, Ŝerlok Holms vigle paŝis en la ĉambron. Lia mieno estis grava, sed estis lumo en lia okulo, kiu pensigis min, ke li ne eraris pri siaj konkludoj.

“Ili elmetis la vespermanĝon do,” li diris, kunfrotante la manojn.

“Vi ŝajne atendas vizitantojn. Ili pretigis la tablon por kvin.”

“Jes, mi kredas, ke ni havos vizitantojn,” diris li. “Surprizas min, ke Lordo Saint Simon ankoraŭ ne alvenis. Ha! Mi kredas, ke mi aŭdas lian paŝon sur la ŝtuparo.”

Efektive estis nia vizitanto de la posttagmezo, kiu enhastis, svingante siajn okuvitrojn pli vigle ol iam, kaj kun tre maltrankvila mieno sur siaj aristokrataj trajtoj.

“Ĉu mia mesaĝisto atingis vin do?” demandis Holms.

“Jes, kaj mi konfesas, ke la enhavo ekkonsternis min senlime. Ĉu vi havas bonan fundamenton apogantan tion, kion vi diras?”

“La kiel eble plej bonan.”

Lordo Saint Simon eksidis en seĝon kaj pasigis la manon trans la frunton.

“Kion diros la Duko,” li murmuris, “kiam li aŭdos, ke membro de la familio estis tiel humiligita?”

“Temas pri pura akcidento. Mi ne povas akcepti, ke ekzistas ia ajn humiligo.”

“Ha, vi rigardas la aferojn de alia vidpunkto.”

“Mi ne sukcesas vidi, ke iu ajn estas kulpinda. Mi ne povas vidi kiel la sinjorino povus agi alimaniere, kvankam ŝia abrupta metodo fari tion estas sendube bedaŭrinda. Ne havante patrinon, ŝi havis neniun por konsili ŝin en tia krizo.”

“Tio estis malrespekto, sinjoro, publika malrespekto,” diris Lordo Saint Simon, frapetante per la fingroj sur la tablo.

“Vi devas indulgeti la kompatindulinon, kiu trovis sin en tiel senprecedenca situacio.”

“Mi ne indulgos. Mi estas ja tre kolera, kaj mi estis traktita hontinde.”

“Mi kredas, ke mi aŭdis sononron,” diris Holms. “Jes, estas paŝoj sur la plataĵo de la ŝtuparo. Se mi ne povas persvadi vin vidi la aferon indulgeme, Lordo Saint Simon, mi alvenigis advokaton, kiu eble pli sukcesos.” Li malfermis la pordon kaj enkondukis sinjorinon kaj sinjoron. “Lordo Saint Simon,” diris li “permesu min prezenti al vi Gesinjorojn Francis Hay Moulton. Mi pensas, ke vi jam konatiĝis kun la sinjorino.”

Je la vido de tiuj novevenintoj, nia kliento saltis de sia sidloko kaj staris tre rekta, kun la okuloj al tero kaj la mano ĵetita en la brustumon de sia redingoto, la viva bildo de ofendita digneco. La sinjorino faris unu rapidan paŝon antaŭen kaj etendis manon al li, sed li rifuzis levi la rigardon. Eble tio permesis al li reteni sian rezolutecon, ĉar ŝia plenda vizaĝo estis malfacile rezistebla.

Viva bildo de ofendita digneco

“Vi koleras, Robert,” diris ŝi. “Nu, mi supozas, ke vi havas rajton por tio.”

“Bonvolu ne peti pardonon de mi,” diris Lordo Saint Simon amare.

“Ho, jes, mi scias, ke mi traktis vin tre malbone, kaj ke mi devis paroli kun vi antaŭ ol mi iris; sed mi estis iom ŝokita, kaj, ekde kiam mi vidis Frank denove, mi ne sciis kion mi faras aŭ diras. Mi miras, ke mi ne svenis kaj falis tie antaŭ la altaro.”

“Eble, S-no Moulton, vi preferus, ke mia amiko kaj mi eliru el la ĉambro, dum vi klarigas la aferon?”

“Se mi povas doni opinion,” rimarkis la nekonata sinjoro, “jam estis iom tro da sekreteco en ĉi tiu afero. Miaparte, mi preferus, ke la tuta Eŭropo kaj Ameriko aŭdu la veraĵojn de la afero.” Li estis malgranda, tendoneca, sunbruligita viro, senbarba, kun akra vizaĝo kaj vigla maniero.

“Do mi tuj diros nian rakonton,” diris la sinjorino. “Frank kaj mi konatiĝis en 1884, en la tendaro de McQuire, proksime al Montaro Rocky, kie paĉjo havis pretendaĵon. Ni gefianĉiĝis, Frank kaj mi. Sed unu tagon patro trafis riĉan mason kaj riĉiĝis, dum kompatinda Frank havis pretendaĵon, kiu elĉerpiĝis kaj venis al nenio. Ju pli paĉjo riĉiĝis, des malpli riĉa estis Frank. Do fine paĉjo ne plu permesis nian gefianĉecon, kaj portis min for al SanFrancisko. Tamen, Frank rifuzis esti venkita; do li sekvis min tien, kaj vidis min, kiam paĉjo ne povis scii. Li estus kolera, se li scius; do ni mem aranĝis ĉion. Frank diris, ke li reiros kaj riĉiĝos, kaj ne revenos por pretendi min antaŭ ol li havos tiom, kiom paĉjo. Do tiam mi promesis atendi lin ĝis la fino de eterno, kaj promesis, ke mi ne edziniĝos al iu ajn, dum li vivos. “Kial ni ne tuj geedziĝu do,” diris li, “tiel mi estos certa pri vi; kaj mi ne pretendos esti via edzo ĝis mi revenos?” Nu, ni parolis pri tio, kaj li aranĝis ĝin tiel bele, kun kleriko preta, ke ni faris ĝin. Tiam Frank iris for por serĉi siajn riĉajojn, kaj mi reiris al paĉjo.

“La sekvantan novaĵon, kiun mi ricevis pri Frank, estis, ke li estas en Montano, kaj poste li iris prospektori en Arizono, kaj poste mi aŭdis pri li en Nov-Meksikio. Poste aperis longa artikolo en ĵurnalo diranta, ke la tendaro de ministoj estis atakita de indianoj Apache, kaj la nomo de mia Frank estis en la listo de la mortigitoj. Mi forsvenis, kaj mi estis tre malsana monatojn poste. Paĉjo kredis, ke mi suferas pro deprimo, kaj irigis min al duono de la kuracistoj en SanFrancisko. Nenia novaĵo alvenis dum jaro aŭ pli, tiel ke mi neniam dubis, ke Frank vere estas mortinta. Tiam Lordo Saint Simon venis al SanFrancisko, kaj ni venis al Londono, kaj geedziĝo estis aranĝita. Paĉjo estis tre kontenta, sed mi pensis la tutan tempon, ke neniu viro sur la tero okupos la lokon en mia koro, kiun mi donis al kompatinda Frank.

“Tamen, se mi estus edziniĝinta al Lordo Saint Simon, kompreneble mi plenumus miajn devojn al li. Ni ne povas regi nian amon, sed ni povas regi niajn agojn. Mi iris al la altaro kun li kun la intenco esti kiel eble plej bona edzino al li. Sed vi povas imagi, kion mi sentis, kiam mi alvenis al la balustradoj de la altaro, kaj malantaŭen rigardis, kaj vidis Frank starantan kaj rigardantan min de la unua benko. Mi kredis, ke tio estas lia fantomo unue; sed, kiam mi rigardis denove, jen li staris ankoraŭ, kun demando en la okuloj, kiel se li scivolis, ĉu mi estas feliĉa aŭ malfeliĉa, ke mi vidas lin. Estas mirige, ke mi ne falis. Mi scias, ke ĉio giris, kaj la vortoj de la kleriko estis kiel la zumado de abeloj en mia orelo. Mi ne sciis, kion fari. Ĉu mi ĉesigu la diservon, kaj kreu skandalon en la kirko? Mi rigardis lin denove, kaj li ŝajne sciis, kion mi pensas, ĉar li levis fingron al la lipoj por diri al mi, ke mi silentu. Tiam mi vidis lin skribaĉi ion sur folio de papero, kaj mi sciis, ke li skribas al mi noton. Dum mi pasis lian benkon elirante, mi faligis mian bukedon al li, kaj li kaŝe metis la noton en mian manon, kiam li redonis al mi la florojn. Tio estis nur noto petanta, ke mi kuniĝu kun li, kiam li signis, ke mi faru tion. Kompreneble mi neniam dubis eĉ dum momento, ke mia unua devo estas al li, kaj mi decidis fari ĝuste kion ajn li diros.

“Kiam mi revenis, mi rakontis ĉion al mia servistino, kiu konis lin en Kalifornio, kaj ĉiam estis lia amiko. Mi ordonis al ŝi, ke ŝi diru nenion, sed paku kelkajn aferojn kaj pretigu mian surtuton. Mi scias, ke mi devis paroli al Lordo Saint Simon, sed estis terure malfacile, antaŭ lia patrino kaj tiuj multaj grandaj personoj. Mi decidis nur fuĝi kaj klarigi poste. Mi ne sidis ĉe la tablo pli ol dek minutojn antaŭ ol mi vidis Frank tra la fenestro je la alia flanko de la vojo. Li signis al mi, ke mi venu kaj komencis iri en la parkon. Mi eliris, surmetis miajn aferojn, kaj sekvis lin. Iu virino proksimiĝis al mi kaj penis paroli pri io koncerne Lordon Saint Simon—ŝajnis al mi pro la malmulto, kiun mi aŭdis, ke ankaŭ li havas etan sekreton de antaŭ la geedziĝo—sed mi sukcesis forlasi ŝin kaj baldaŭ atingis Frank. Ni enfiakriĝis kune, kaj ni forveturis al ia loĝejo, kiun li luis en Placo Gordon. Kaj tio estis mia vera geedziĝo post tiuj multaj jaroj de atendado. Frank estis malliberulo inter la Apache, eskapis, kaj venis al SanFrancisko. Tie li trovis, ke mi rezignis pri li, ĉar mi kredis lin mortinta, kaj iris al Anglujo. Li sekvis min tien, kaj ektrovis min finfine la matenon mem de mia dua geedziĝo.”

Iu virino venis parolante pri Lordo Saint Simon

“Mi vidis anoncon en ĵurnalo,” klarigis la usonano. “Ĝi donis la nomon kaj la kirkon, sed ne la adreson de la sinjorino.”

“Tiam ni diskutis pri tio, kion ni devas fari. Frank favoris malkaŝadon, sed mi tiel hontis pri tio, ke mi sentis, ke mi volus for-malaperi kaj neniam plu vidi ilin ĉiujn—nur sendi mallongan leteron al paĉjo por certigi lin, ke mi ankoraŭ vivas. Estis terure al mi pensi pri tiuj multaj lordoj kaj damoj sidantaj ĉe la matenmanĝa tablo kaj atendantaj mian revenon. Do Frank preparis pakon de mia geedziĝa vesto kaj miaj aferoj, tiel ke ili ne estis spureblaj, kaj ĵetis ilin ien, kie neniu povos trovi ilin. Estas probable, ke ni pluirus al Parizo morgaŭ, se ĉi tiu bona sinjoro, S-ro Holms, ne venis al ni hodiaŭ vespere. Tamen, mi tute ne povas imagi, kiel li trovis nin. Li montris al mi tre klare, ke mi malpravas kaj, ke Frank pravas, kaj ni agus maljuste, se ni daŭre agus tiel sekrete. Tiam li proponis al ni ŝancon paroli kun Lordo Saint Simon solaj, do ni tuj venis al ĉi tiu ĉambro. Nun, Robert, vi aŭdis ĉion, kaj mi tre bedaŭras, se mi dolorigis vin, kaj mi esperas, ke vi ne formis tre malbonan opinion pri mi.”

Lordo Saint Simon tute ne malstreĉigis sian rigidan sintenon, sed li aŭskultis tiun longan rakonton kun la brovoj kuntiritaj kaj la lipoj kunpremitaj.

“Pardonu min,” li diris, “sed mi ne kutimas diskuti miajn plej intimajn personajn aferojn en tiel publika maniero.”

“Ĉu vi ne pardonos min do? Vi ne premos mian manon antaŭ ol mi foriros?”

“Ho, certe, se tio donos al vi ian plezuron.” Li etendis la manon kaj malvarme premis tiun, kiun ŝi etendis al li.

“Mi esperis,” sugestis Holms, “ke vi partoprenos kun ni en amikeca vespermanĝo.”

Mi deziras al vi ĉiuj tre bonan nokton

“Mi pensas, ke tiurilate vi petas iomete tro multe,” respondis lia lorda moŝto. “Mi eble estas devigita cedi al ĉi tiuj lastaj evoluaĵoj, sed oni apenaŭ povas atendi, ke mi festos ilin. Mi pensas, kun via permeso, ke mi deziros al vi ĉiuj tre bonan nokton.” Li inkluzivis nin ĉiujn en granda riverenco kaj paŝis kolere el la ĉambro.

“Mi esperas, ke almenaŭ vi honoros min per via kompanio,” diris Ŝerlok Holms. “Ĉiam estas ĝojo konatiĝi kun usonano, S-ro Moulton, ĉar mi estas unu inter tiuj, kiuj kredas, ke la stulteco de monarko kaj la fuŝado de ministro en jaroj longe pasintaj ne preventos, ke niaj infanoj iam estos civitanoj de la sama mondskala lando sub flago, kiu estos kombino de la Flago de la Unio kaj la Steloj kaj Strioj.”

“La kazo estis interesa,” rimarkis Holms, kiam niaj vizitantoj jam foriris, “ĉar ĝi montras kiel simpla povas esti la klarigo de afero, kiu unuavide ŝajnas preskaŭ neklarigebla. Nenio povus esti pli natura ol la sinsekvo de okazaĵo rakontitaj de la sinjorino, kaj nenio pli stranga ol la rezulto, kiam ĝi estas vidita, ekzemple, de S-ro Lestrade de Scotland Yard.”

“Ĉu vi tute ne estis trompita do?”

“De la komenco, du faktoj estis evidentaj al mi, tiu ke la sinjorino tre volonte partoprenis en la geedziĝa ceremonio, kaj ankaŭ ke ŝi pentis pri ĝi nur kelkajn minutojn post kiam ŝi revenis hejmen. Evidente, io okazis dum la mateno do, kio kaŭzis, ke ŝi ŝanĝu sian opinion. Kio tio povus estis? Ŝi ne povis paroli kun iu, kiam ŝi estis ekster la domo, ĉar ŝi estis kun sia novedzo. Ĉu ŝi vidis iun do? Se jes, tiu devas esti iu el usono, ĉar ŝi estis tiel mallonge en ĉi tiu lando, ke ŝi apenaŭ povis permesi, ke iu akiru tiel profundan influon sur ŝi, ke la nura vido de li instigus ŝin ŝanĝi siajn planojn tiel komplete. Ni vidas do, ke ni jam alvenis, per ekskludado, al la ideo, ke ŝi eble vidis usonanon. Nun, kiu tiu usonano povus esti, kaj kial li havus tiel multe da influo sur ŝi? Povus esti amanto; povus esti edzo. Mi sciis, ke ŝia juneco estis pasigita en primitivaj lokoj kaj sub strangaj cirkonstancoj. Tiom mi atingis antaŭ ol mi eĉ aŭdis la rakonton de Lordo Saint Simon. Kiam li diris al ni pri viro sur benko, de la ŝanĝiĝo de la sinteno de la novedzino, de la travidebla ruzo faligi bukedon por akiri noton, pri ŝia konversacio kun la konfidenca servistino, kaj pri ŝia signifoplena mencio de sursaltado de pretendo—kiu, en la parolado de ministoj, signifas ekposedi tion, al kio alia persono havas antaŭan pretendon—la tuta situacio fariĝis absolute klara. Ŝi foriris kun viro, kiu estis aŭ amanto aŭ antaŭa edzo. La probablecoj favoris ĉi lastan.”

“Kaj kiel sub la ĉielo vi trovis ilin?”

“Tio eble povus estis malfacila, sed nia amiko Lestrade havis informon en la mano, kies valoron li ne konis. La inicialoj, kompreneble, estis tre gravaj, sed eĉ pli grava estis la scio, ke interne de semajno li kvitigis sian faktoron en unu el la plej luksaj hoteloj en Londono.”

“Kiel vi deduktis la luksecon?”

“Per la luksaj prezoj. Ok ŝilingoj por lito kaj ok pencoj por glaso da ŝereo indikis unu el la plej multekostaj hoteloj. Ne estas multaj en Londono kun prezoj tiel altaj. En la dua, kiun mi vizitis, en Avenuo Northumberland, mi sciiĝis per rigardado de la libro, ke Francis H. Moulton, usona sinjoro, eliris nur la antaŭan tagon. Kaj rigardante la registraĵojn kontraŭ li, mi trovis ĝuste tiujn aferojn, kiujn mi vidis en la kopio de la faktoro. Liaj leteroj estis plusendotaj al 226 Placo Gordon; do mi vojaĝis tien, kaj mi bonŝance trovis la paron hejme. Mi riskis doni al ili patrecan konsilon, ke ĉiel estus pli bone, iomete klarigi la situacion, kaj al la ĝenerala publiko, kaj aparte al Lordo Saint Simon. Mi invitis ilin renkonti lin ĉi tie, kaj, kiel vi vidis, mi devigis lin veni al la rendevuo.”

“Sed ne kun tre bona rezulto,” mi rimarkis. “Lia konduto certe ne estis tre bonkora.”

“Ha, Vatson,” diris Holms ridetante, “eble ankaŭ vi ne estus tre bonkora, se, post la klopodado amindumi kaj edzinigi, vi trovis vin senigita instante je edzino kaj riĉeco. Mi kredas, ke ni devas juĝi Lordon Saint Simon tre kompate kaj danki nian bonan stelon, ke ne estas probable, ke ni trovos nin en la sama situacio. Proksimigu vian seĝon kaj donu al mi mian violonon, ĉar la sola problemo solvenda por ni nun estas, kiel forpasigi ĉi tiujn malgajajn, aŭtunajn vesperojn.”