Ni sidis unu matenon en matenmanĝado, mia edzino kaj mi, kiam la servistino envenis kun telegramo. Ĝi estis de Ŝerlok Holms, kaj ĝi tekstis jene:
Ĉu vi havas paron da liberaj tagoj? Oni ĵus telegram-petis min al okcienta Anglio, koncerne la tragedion de Valo Boscombe. Mi feliĉos, se vi venos kun mi. Vetero kaj pejzaĝo perfektaj. Mi foriros de Paddington en trajno je 11:15.
“Kion vi diras, kara?” demandis mia edzino, rigardante min de trans la tablo. “Ĉu vi iros?”
“Mi vere ne scias, kion diri. Mi havas sufiĉe multe da laboro nun.”
“Ho, Anstruther farus vian laboron por vi. Vi aspektas iomete pala lastatempe. Mi kredas, ke ŝanĝo estus bona por vi, kaj vi ĉiam tiel multe intersiĝas pri la kazoj de S-ro Ŝerlok Holms.”
“Mi estus nedankemulo, se mi ne interesiĝis pri ili, konsidere ke mi gajnis per unu el ili,” mi respondis. “Sed, se mi iros, mi devas tuj paki, ĉar mi havas nur duonon de horo.”
Mia sperto de tendara vivo en Afganistano havis almenaŭ la efikon, ke tio faris min senprokrasta kaj preta vojaĝanto. Miaj bezonoj estis simplaj kaj malmultaj, tiel ke en malpli ol la tempo, kiun mi menciis, mi estis en fiakro kun mia valizo, for-klakante al Stacio Paddington. Ŝerlok Holms paŝis tien kaj reen sur la kajo, kun la alta, magra figuro eĉ pli altigita kaj magrigita per lia longa, griza mantelo de vojaĝo kaj strikta, tola ĉapo.
“Estas vere tre afable, ke vi venis, Vatson,” diris li. “Multe helpas al mi havi kun mi iun tute fidindan. Loka helpo estas ĉiam aŭ senvalora, aŭ antaŭjuĝinta. Se vi tenos la du sidlokojn en la angulo, mi aĉetos la biletojn.”
Ni estis solaj en la vagono, krom enorma malordo de paperoj, kiun Holms portis kun si. Inter tiuj li serĉfosis kaj legis, kun intertempoj de notado kaj meditado, ĝis ni pasis preter Reading. Tiam li subite ruligis ilin ĉiujn en gigantan bulon, kaj ĵetis ilin supren sur la rakon.
“Ĉu vi aŭdis ion pri la kazo?” li demandis.
“Ne eĉ unu vorton. Mi ne legis ĵurnalon dum kelkaj tagoj.”
“La ĵurnaloj de Londono ne havis tre kompletajn raportojn. Mi ĵus legis tra ĉiuj lastatempaj ĵurnaloj por komplete konatiĝi kun la detaloj. Laŭ mia esplorado, tio ŝajne estas unu el tiuj simplaj kazoj, kiuj estas ekstreme mafacilaj.”
“Tio sonas iom paradokse.”
“Sed tio estas profunde vera. Kuriozeco estas preskaŭ nevarie indico. Ju pli ordinara kaj sen elstaraĵoj estas krimo, des pli malfacile estas solvi ĝin. En ĉi tiu kazo, tamen, oni jam starigis tre fortan argumentaron kontraŭ la filo de la murdito.”
“Ĉu temas do pri murdo?”
“Nu, oni konjektas, ke jes. Mi akceptos nenion kiel certa antaŭ ol mi havos oportunon persone ekzameni ĝin. Mi klarigos la staton de aferoj al vi, tiel bone, kiel mi sukcesis kompreni ĝin, per tre malmultaj vortoj.
“Valo Boscombe estas kampara distrikto ne tre malproksima de Ross, en Herefordshire. La proprietulo kun plej multe da tero en tiu regiono estas S-ro John Turner, kiu gajnis siajn riĉaĵojn en Aŭstralio kaj revenis antaŭ kelkaj jaroj. Unu el la bienoj, kiujn li posedis, tiun nomitan Hatherley, li luis al S-ro Charles McCarthy, kiu ankaŭ estis eks-aŭstraliano. La viroj konis unu la alian en la kolonioj, kaj, kiam ili venis ĉi tien por loĝiĝi, nature ili faris tion kiel eble plej proksime unu al la alia. Turner ŝajne estis la pli riĉa, do McCarthy fariĝis lia luanto. Sed li ŝajne restis sur bazo de perfekta egaleco, ĉar ili estis ofte kune. McCarthy havis unu filon, knabon dekokjaran, kaj Turner havis nur unu filinon je la sama aĝo, sed neniu el ili havis vivantan edzinon.
“Ŝajnas, ke ili evitis la komunan vivon de najbaraj anglaj familioj, kaj vivis retiritaj. Sed la patro kaj la filo McCarthy ŝatis sportojn, kaj oni ofte vidis ilin ĉe la konkursoj de ĉevaloj en la najbarejo. McCarthy havis du servistojn—viron kaj junulinon. Turner havis multajn servistojn, almenaŭ ses. Tiom mi povis trovi pri la familioj. Nun la faktoj.
“La trian de junio, tio estas pasintlunde, McCarthy foriris de sia domo ĉe Hatherly, je proksimume la tria posttagmeze. Li piediris al Lageto Boscombe, kiu estas malgranda lago formita per la larĝiĝo de la rivereto kiu fluas tra Valo Boscombe. Li estis for de la domo kun sia servisto en la mateno, en Ross. Li diris al la viro, ke li devas hasti, ĉar li havas gravan rendevuon je la tria, kiun li devas trafi. De tiu rendevuo, li ne revenis vivanta.
“De la domo de la bieno Hatherley, al Lageto Boscombe, estas kvarono de mejlo. Du personoj vidis lin, dum li pasis sur tiu tero. Unu estis maljunulino, kies nomon oni ne mencias, kaj la alia William Crowder, ĉasgardisto dungita de S-ro Turner. Ambaŭ atestantoj depozicias, ke S-ro McCarthy piediris sola. La ĉasgardisto aldonas, ke kelkajn minutojn post kiam li vidis S-ron McCarthy pasi, li vidis lian filon, S-ron James McCarthy, irantan en la sama direkto kun pafilo sub la brako. Li kredas, ke la patro ankoraŭ estis videbla en tiu momento, kaj ke la filo sekvis lin. Li ne pensis plu pri tio, ĝis li aŭdis en la vespero pri la tragedio, kiu okazis.
“La patro kaj la filo estis viditaj, post kiam William Crowder perdis ilin el la vido. Lageto Boscombe estas ĉirkaŭita de densa arbaro, kun nur rando el herboj kaj kanoj ĉe la bordo. Knabino dekkvarjara, Patience Moran, kiu estas la filino de la gardisto de la ĉasloĝejo de la bieno de Valo Boscombe, estis en la arbaro kolektante florojn. Ŝi diras, ke ŝi vidis S-ron McCarthy kaj lian filon ĉe la bordo de la arbaro proksime al la lago. Ŝajnis, ke ili violente kverelas. Ŝi aŭdis S-ron McCarthy, la pli maljunan, uzi tre maldecan lingvaĵon al sia filo, kaj ŝi vidis tiun lastan levi la manon, kvazaŭ por bati sian patron. Ŝi estis tiel timigita, ke ŝi forkuris kaj diris al sia patrino, ke la patro kaj la filo kverelas proksime al Lageto Boscombe. Ŝi timas, ke ili interbatalos. Ŝi apenaŭ diris la vortojn, kiam juna S-ro McCarthy alvenis kurante kaj diris, ke li trovis sian patron mortintan en la arbaro, kaj li petis helpon de la gardisto de la ĉasloĝejo. Li estis tre ekscitita, sen sia pafilo aŭ ĉapelo, kaj lia dekstra mano kaj maniko estis makulitaj per freŝa sango. Kiam ili sekvis lin, ili trovis la mortintan korpon etenditan sur la herbo apud la lageto. Lia kapo estis kavigita per ripetitaj batoj de iu peza kaj malakra armilo. La vundoj estis tiaj, ke ili treege eble estis truditaj per la kolbo de la pafilo de lia filo, kaj oni trovis la pafilon kuŝantan sur la herbo, interne de kelkaj paŝoj de la kadavro. En tiuj cirkonstancoj, la junulo estis tuj arestita. Post verdikto de “intenca murdo” en la enketo de mardo, li estis portita antaŭ la juĝistojn de Ross, kiuj pasigis la kazon al la sekvanta asizo. Tiuj estas la ĉefaj faktoj malkovritaj antaŭ la mort-enketisto kaj la tribunalo.”
“Mi apenaŭ povus imagi pli kondamnantan aferon,” mi rimarkis. “Se cirkonstancaj indikaĵoj iam indikis krimulon, ili faras tion ĉi tie.”
“Cirkonstancaj indikaĵoj estas trompemaj,” respondis Holms penseme. “Povas ŝajni, ke ili indikas tre rekte unu aferon, sed, se oni ŝanĝas sian vidpunkton iomete, oni eble trovos, ke ili indikas en egale konvinka maniero ion tute alian. Mi devas konfesi, tamen, ke la argumentaro ŝajnas treege grava kontraŭ tiu junulo. Estas tre eble, ke li ja estas la kulpulo. Estas pluraj homoj en la najbarejo, tamen, kiuj kredas, ke li estas senkulpa. Inter tiuj estas F-no Turner, la filino de la najbara proprietulo. Ili dungis Lestrade, kiun vi eble memoros rilate al ‘Studo en Skarlato’, por ellabori argumentaron favoran al li. Lestrade, trovante sin embarasita, pasigis la kazon al mi. Tial du mezaĝaj sinjoroj flugas okcidenten je kvindek mejloj hore, anstataŭ kviete digesti sian matenmanĝon hejme.”
“Mi timas,” diris mi, “ke la faktoj estas tiel evidentaj, ke vi trovos malmulte da kredito gajnebla el tiu kazo.”
“Estas nenio pli trompa ol evidenta fakto,” li respondis ridante. “Krome, eble ni hazarde trafos ian alian evidentan fakton, kiu estis neniel evidenta al S-ro Lestrade. Vi konas min tro bone por pensi, ke mi fanfaronas, kiam mi diras, ke mi aŭ konfirmos, aŭ detruos lian teorion per rimedoj, kiujn li estas tute ne kapabla uzi, aŭ eĉ kompreni. Uzante la unuan ekzemplon ĉe-mane, mi tre klare perceptas, ke en via litĉambro la fenestro estas sur la dekstra flanko. Sed mi scivolas, ĉu S-ro Lestrade rimarkus eĉ tiun mem-evidentan aferon.”
“Kiel diable...”
“Mia kara amiko, mi bone konas vin. Mi konas la militistan ordemon, kiu karakterizas vin. Vi razas vin ĉiumatene, kaj en ĉi tiu sezono vi razas en suna lumo. Sed ju pli oni rigardas malantaŭen je la maldekstra flanko de via vizaĝo, des malpli kompleta estas la razado. Kaj la razado komencas esti absolute malzorga, kiam oni venas al la angulo de la maldekstra makzelo. Certe estas tre klare, ke tiu flanko estis malpli prilumata ol la alia. Mi ne povus imagi, ke viro de viaj kutimoj rigardus sin en egala lumo, kaj estus kontenta kun tia rezulto. Mi nur citas tion, kiel bagatelan ekzemplon de observdado kaj inferenco. Tio estas mia metio, kaj eble ĝi servos en la esplorado, kiu staras antaŭ ni. Estas unu du malgrandaj punktoj, kiuj estis menciitaj en la enketo, kaj kiuj meritas konsideron.”
“Kiuj ili estas?”
“Ŝajne lia aresto ne okazis senprokraste, sed post lia reiro al Bieno Hatherly. Kiam la inspektoro informis lin, ke li estas malliberulo, li rimarkis, ke tio ne surprizas lin, kaj ke tio ne estas pli ol li meritas. Tiu rimarko nature forigis iun ajn spuron de dubo el la mensoj de la ĵurio de la mort-enketo.”
“Tio estis konfeso,” mi ekkriis.
“Ne, ĉar protesto pri senkulpeco sekvis ĝin.”
“Konsidere ke ĝi venis post tia kondamnanta serio de eventoj, ĝi estis almenaŭ suspektiga rimarko.”
“Male,” diris Holms, “ĝi estas la plej brila fendo, kiun mi nun povas vidi en la nuboj. Kiel ajn senkulpa li eble estas, li ne povus estis tiel absolute imbecila, ke li ne vidas, ke la cirkonstancoj estas tre kontraŭaj al li. Se li ŝajnis surprizita pri sia aresto, aŭ ŝajnigis indignon pri ĝi, mi konsiderus tion tre suspektinda. Tia surprizo aŭ kolero ne estus natura en la cirkonstancoj, sed tio eble ŝajnus la plej bona vojo al insidanto. Lia malkaŝema akceptado de la situacio indikas, ke li estas aŭ senkulpa viro, aŭ viro kun konsiderinda sinregemo kaj firmeco. Koncerne la rimarkon pri tio, kion li meritas, ankaŭ tio estas natura. Li staris super la kadavro de sia patro, tuj post kiam li tiel forgesis siajn filajn devojn, ke li parolaĉis kun li, kaj la knabino atestas, ke li eĉ levis manon kvazaŭ por bati lin. La sin-riproĉado kaj bedaŭro montrataj per tiu rimarko ŝajnas al mi signoj de sana menso, prefere ol kulpa.”
Mi kapneis. “Multaj homoj estis pendumitaj pro indikaĵoj multe pli malfortaj,” mi rimarkis.
“Tiel estas. Kaj multaj homoj estis maljuste pendumitaj.”
“Kion diras la junulo mem pri la afero?”
“Mi timas, ke tio ne estas tre kuraĝiga al liaj apogantoj. Tamen, estas unu-du punktoj, kiuj estas sugestaj. Vi trovos ilin ĉi tie, kaj vi povas mem legi ĝin.”
Li prenis el sia bulo ekzempleron de la loka ĵurnalo de Herefordshire, kaj, faldinte la folion, li indikis alineon, en kiu la malfeliĉa junulo donis sian asteston pri kio okazis. Mi komfortigis min en la angulo de la vagono kaj zorge legis ĝin. Ĝi tekstis jene:
S-ro James McCarthy, la solfilo de la mortinto, tiam estis alvokita kaj donis la sekvantan ateston:
Mi estis for de la hejmo tri tagojn en Bristol, kaj ĵus revenis la matenon de la pasinta lundo, la 3an. Mia patro estis for de la domo, kiam mi alvenis. La servistino informis min, ke li veturis al Ross kun John Cobb, la grumo. Mallonge post mia reveno, mi aŭdis la radojn de lia kabrioleto ekster la domo. Rigardante tra la fenstro, mi vidis lin elveni kaj piediri rapide el la korto, sed mi ne konsciis en kiu direckto li iris. Tiam mi prenis mian pafilon kaj promenis direkte al Lageto Boscombe, kun la intenco viziti garenon, kiu estis sur la alia flanko. Survoje mi vidis William Crowder, la ĉasgardisto, kiel li asertis en siaj indikaĵoj. Sed li eraras en sia opinio, ke mi sekvis mian patron. Mi tute ne sciis, ke li estas antaŭ mi. Kiam mi estis ĉirkaŭ cent jardojn malproksime de la lageto, mi aŭdis la krion ‘kuuii’, kiu estis kutima signalo inter mi kaj mia patro. Tiam mi hastis antaŭen, kaj trovis lin starantan apud la lageto. Li ŝajnis tre surprizita, kiam li vidis min kaj demandis iom malĝentile, kion mi faras tie. Konversacio okazis, kiu kondukis al pasiaj vortoj kaj preskaŭ al batoj, ĉar mia patro estis viro de violenta temperamento. Kiam mi vidis, ke lia pasio fariĝas neregebla, mi forlasis lin kaj reiris direkte al Bieno Hatherly. Mi ne iris pli al 150 jardojn, tamen, kiam mi aŭdis teruran krion malantaŭ mi, pro kiu mi rekuris tien. Mi trovis mian patron mortanta sur la tero, kun la kapo terure vundita. Mi lasis mian pafilon fali kaj tenis lin en miaj brakoj, sed li preskaŭ tuj mortis. Mi genuis apud li kelkajn minutojn, kaj tiam mi iris al la domo de la gardisto de la ĉasloĝejo de S-ro Turnur por peti helpon, ĉar lia domo estis plej proksima,. Mi vidis neniun proksiman al mia patro, kiam mi reiris, kaj mi tute ne scias, kiel li estis vundita. Li ne estis popularulo, ĉar li estis iom malvarma kaj aroganta en sia konduto. Sed, laŭ mia scio, li havis neniajn aktivajn malamikojn. Mi scias nenion pli pri la afero.
Enketisto: Ĉu via patro diris ion antaŭ ol li mortis?
Atestanto: Li murmuris kelkajn vortojn, sed mi nur povis kapti ian aludon al rato.
Enketisto: Kion vi komprenis per tio?
Atestanto: Tio komunikis nenian signifon al mi.
Enketisto: Pri kio vi kaj via patro havis tiun finan kverelon?
Atestanto: Mi preferus ne respondi.
Enketisto: Mi estas devigita insisti.
Atestanto: Estas vere neeble, ke mi diru. Mi povas certigi al vi, ke tio havas nenian rilaton al la malfeliĉa tagedio, kiu sekvis.
Enketisto: Decidi tion estas la tasko de la tribunalo. Vi certe scias, ke via rifuzo respondi konsiderinde malhelpos vian kazon en estontaj procesoj.
Atestanto: Tamen mi ankoraŭ devas rifuzi.
Enketisto: Mia kompreno estas ke la krio, “kuuii” estis komuna signalo inter vi kaj via patro. Ĉu ne?
Atestanto: Ĝi estis.
Enketisto: Kiel okazis do, ke li eligis ĝin antaŭ ol li vidis vin, kaj antaŭ ol li eĉ sciis, ke vi revenis de Bristol?
Atestanto: (tre konfuzite): Mi ne scias.
Ĵuriano: Ĉu vi vidis nenion, kiu vekis suspekton en vi, kiam vi reiris pro aŭdado de la krio, kaj trovis vian patron morte vundita?
Atestanto: Nenion difinitan.
Enketisto: Kion vi volas diri per tio?
Atestanto: Mi estis tiel agitata kaj ekscitata, kiam mi elhastis el inter la arboj, ke mi povis pensi pri nenio, krom mia patro. Tamen mi havis svagan impreson, dum mi kuris antaŭen, ke io kuŝas sur la tero maldekstre de mi. Ŝajnis al mi, ke ĝi estas io griz-kolora, ia speco de jako, aŭ eble plejdo. Kiam mi leviĝis de mia patro, mi serĉis ĝin, sed ĝi ne estis tie.
‘Ĉu vi volas diri, ke ĝi malaperis antaŭ ol vi iris por helpo?’
‘Jes, ĝi ne estis tie.’
‘Ĉu vi ne povas diri, kio ĝi estis?’
‘Ne, mi sentis, ke io estas tie.’
‘Kiel malproksime de la kadavro?’
‘Proksimume dekdu jardojn.’
‘Kaj kiel malproksime de la arbaro?’
‘Pli-malpli same.’
‘Se iu ĝin forprenis do, tio okazis proksimume dekdu jardojn de vi.’
‘Jes, sed kun mia dorso al ĝi.’
‘Tio finas la ekzamenadon de ĉi tiu atestanto.’
“Mi vidas,” diris mi dum mi fluglegis malsupren laŭ la kolumno, “ke la enketisto, en siaj finaj rimarkoj, estis iom severa kun juna McCarthy. Li rimarkigas, pravigeble, la malakordon, ke lia patro signalis al li antaŭ ol vidi lin, kaj ankaŭ lian rifuzon doni delatojn pri la konversacio kun sia patro, kaj lian kuriozan raporton pri la vortoj de lia mortanta patro. Ili estas, kiel li rimarkis, tre kontraŭaj al la filo.”
Holms ridis mallaŭte al si mem kaj etendis sin sur la kusena sidloko. “Kaj vi, kaj la mort-enketisto,” diris li, “klopodis rimarkigi ĝuste tiujn punktojn, kiuj forte favoras la junulon. Ĉu vi ne vidas, ke vi alterne atribuas al li tro malmulte da imagemo kaj tro multe? Tro malmulte, se li ne povis elpensi kialon por la kverelo, kiu gajnos por li simpation de la ĵurio; tro multe, se li evoluigis, el sia propra interna konscio, ion tiel bizaran, kiel mortanta aludo al rato, kaj malaperanta tolaĵo. Ne, sinjoro, mi aliros al ĉi tiu kazo de la vidpunkto, ke tio, kion diras la junulo estas vera. Kaj ni vidos, kien tiu hipotezo kondukos nin. Kaj nun jen mia poŝlibro de Petrarko, kaj mi ne diros alian vorton pri la kazo antaŭ ol ni estos sur la scenejo de agado. Ni lunĉos en Swindon, kaj mi vidas, ke ni estos tie post dudek minutoj.”
Esits preskaŭ la kvara, kiam, pasinte tra bela Valo Stroud, kaj trans la larĝa, brilanta rivero Severn, ni fine troviĝis en la beleta, malgranda, kampara vilaĝo, Ross. Malgrasa, furo-simila viro, kun kaŝema kaj ruzema aspekto, nin atendis sur la kajo. Malgraŭ la hele bruna polvojako kaj ledaj kruringoj, kiujn li portis por respekto al la kamparaj ĉirkaŭaĵoj, ne estis malfacile por mi rekoni Lestrade de Scotland Yard. Kun li, ni veturis al Hereford Arms, kie ĉambro estis jam rezervita por ni.
“Mi mendis kaleŝon,” diris Lestrade, dum ni sidis kun tasoj da teo. “Mi konis vian ageman karakteron, kaj ke vi ne estos kontenta antaŭ ol vi estos sur la scenejo de la krimo.”
“Tio estas tre afabla kaj komplimenta viaparte,” Holms respondis. “Ĉio dependas de la barometra premo.”
Lestrade aspektis surprizita. “Mi ne tute sekvas vin,” li diris.
“Kiel estas la barometro? Dudek naŭ, mi vidas. Ne estas vento, kaj ne estas nubo en la ĉielo. Mi havas cigaredujon plenan da cigaredoj por fumi, kaj la sofo estas multe pli bona ol la kutima abomenindaĵo de kampara hotelo. Mi ne kredas, ke estas probable, ke mi uzos la kaleŝon hodiaŭ nokte.”
Lestrade ridis indulge. “Vi sendube jam formis viajn konkludojn per la ĵurnaloj,” li diris. “La kazo estas tiel klara, kiel la taga lumo. Kaj ju pli oni esploras ĝin, des pli klara ĝi fariĝas. Tamen, kompreneble, oni ne povas rifuzi helpon al virino, precipe al virino tiel certa. Ŝi aŭdis pri vi, kaj ŝi volas vian opinion. Sed mi diris al ŝi multajn fojojn, ke vi povas fari nenion, kion mi ne jam faris. Ho, ĉielo! Jen ŝia kaleŝo ĉe la pordo.”
Li apenaŭ parolis, kiam enhastis en la ĉambron unu el la plej belaj junulinoj, kiujn mi vidis en mia vivo. Ŝiaj violaj okuloj brilis; ŝiaj lipoj estis malfermitaj; ŝiaj vangoj estis rozaj. Kaj ŝia natura sindetenemo estis tute perdita en ŝia ekscito kaj zorgo.
“Ho, S-ro Holms,” ŝi kriis, ekrigardante de unu el ni al alia, kaj fine, per la tuja intuicio de virino, fiksiĝante sur mia kompano. “Mi estas tiel feliĉa, ke vi venis. Mi alveturis por diri tion al vi. Mi scias, ke James ne faris tion. Mi scias tion, kaj mi volas, ke ankaŭ vi komencu vian laboron sciante tion. Neniam lasu vin dubi pri tiu punkto. Ni konis unu la alian, ekde kiam ni estis etaj infanoj. Mi konas liajn difektojn, kiel neniu alia, sed li estas tro tener-kora por vundi muŝon. Tia imputo estas absurda al iu ajn, kiu vere konas lin.”
“Mi esperas, ke ni povos pruvi, ke li estas senkulpa, F-no Turner,” diris Ŝerlok Holms. “Vi povas fidi, ke mi faros ĉion, kion mi povos.”
“Sed vi legis la indikaĵojn. Ĉu vi formis ian konkludon? Ĉu vi ne vidas ian evitilon, ian difekton en la argumentaro? Ĉu vi ne kredas, ke li estas senkulpa?”
“Mi kredas, ke tio estas tre probabla.”
“Jen!” ŝi kriis, malantaŭen ĵetante la kapon, kaj rigardante al Lestrade kun defio. “Ĉu vi aŭdas? Li donas al mi esperojn.”
Lestrade levis la ŝultrojn. “Mi timas, ke mia kolego iom rapide formis siajn konkludojn,” li diris.
“Sed li pravas! Ho! Mi scias, ke li pravas. James tute ne faris tion. Kaj pri la kvarelo kun lia patro, mi certas, ke li rifuzis paroli al la enketisto pri tio, ĉar ĝi koncernis min.”
“Kiamaniere?” demandis Holms.
“Nun ne estas la momento por kaŝi ion. James kaj lia patro havis disputojn pri mi. S-ro McCarthy forte deziris, ke estu geedziĝo inter ni. James kaj mi ĉiam amis unu la alian, kiel gefratoj. Sed kompreneble li estis juna kaj ankoraŭ vidis tre malmulte en la vivo, kaj—kaj—nu, nature li ne volis fari ion, tian nun. Do estis kvereloj, kaj mi certas, ke tiu estis unu el ili.”
“Kaj via patro?” demandis Holms. “Ĉu li favoris tiun unuiĝon?”
“Ne, ankaŭ li kontraŭis. Neniu krom S-ro McCarthy favoris ĝin.” Subita roziĝo pasis sur ŝia freŝa, juna vizaĝo, kaj Holms direktis unu el siaj akraj, scivolaj rigardoj al ŝi.
“Dankon, pro ĉi tiuj informoj,” diris li. “Ĉu mi rajtos vidi vian patron, se mi venos viziti morgaŭ?”
“Bedaŭrinde, la kuracisto ne permesos tion.”
“Ĉu la kuracisto?”
“Jes, ĉu vi ne aŭdis? Kompatinda patro de jaroj ne estis forta, sed ĉi tiu afero tute rompis lin. Li enlitiĝis, kaj D-ro Willows diras, ke li estas kadukulo, kaj lia nerva sistemo estas frakasita. S-ro McCarthy estis la sola vivanta homo, kiu konis paĉjon en la malnovaj tagoj en Viktorio.”
“Ha! Viktorio! Tio estas grava.”
“Jes, en la minoj.”
“Tiel estas. En la minoj de oro, kie S-ro Turner gajnis sian monon, laŭ mia kompreno.”
“Jes, tute certe.”
“Dankon, F-no Turner. Vi donis al mi valoran helpon.”
“Vi diros al mi, se vi havos iajn novaĵojn morgaŭ, ĉu ne? Sendube vi iros al la prizono por viziti James. Ho, se vi iros, bonvolu diri al li, ke mi scias, ke li estas senkulpa.”
“Mi faros tion, F-no Turner.”
“Mi devas iri hejmen nun, ĉar paĉjo estas grave malsana, kaj li tiel multe sentas mian mankon, se mi forlasas lin. Ĝis la, kaj Dio helpu vin en via entrepreno.” Ŝi hastis el la ĉambro, tiel impulsiĝeme, kiel ŝi envenis, kaj ni aŭdis la radojn de ŝia kaleŝo for-klakadi laŭ la strato.
“Hontu, Holms,” diris Lestrade digne post kelkaj momentoj de silento. “Kial vi veku esperojn, kiuj nepre desapontos? Mi ne estas tre tener-kora, sed mi nomas tion krueleco.”
“Mi kredas, ke mi vidas vojon al la senkulpigado de James McCarthy,” diris Holms. “Ĉu vi havas permesilon por vidi lin en la prizono?”
“Jes, sed nur por vi kaj mi.”
“Mi rekonsideros do mian decidon ne eliri hodiaŭ nokte. Ĉu ni ankoraŭ havas tempon por iri per trajno al Hereford, kaj vidi lin hodiaŭ nokte?”
“Pli ol sufiĉe.”
“Do ni faru tion. Vatson, mi timas, ke estos enue por vi, sed mi estos for nur kelkajn horojn.”
Mi piediris al la stacio kun ili, kaj tiam vagis tra la stratoj de la malgranda vilaĝo. Fine mi revenis al la hotelo, kie mi kuŝiĝis sur la sofo, kaj penis interesiĝi en flav-kovrila romano. La malfortika intrigo estis tiel pala, tamen, kompare kun la profunda mistero, tra kiu ni palpserĉis, ke mi trovis mian atenton senĉese vaganta de la fikcio al la realo, kaj mi fine ĵetis la romanon trans la ĉambron. Tiam mi dediĉis min tute al konsiderado de la eventoj de la tago. Supozante, ke la rakonto de ĉi tiu malfeliĉa junulo estas absolute vera, kia infera afero, kia absolute ne antaŭvidita kaj eksterordinara katastrofo povintus okazi, inter kiam li forlasis sian patron, kaj kiam li estis retirita de krioj, kaj rehastis en la placon? Tio estis io terura kaj mortiga. Kio ĝi povus esti? Ĉu la naturo de la vundoj eble povos riveli ion al miaj medicinaj instinktoj? Mi sonorigis kaj petis la semajnan ĵurnalon de la provinco, kiu enhavis laŭvortan raporton de la enketo. En sia depozicio, la kirurgo asertis, ke la posta triono de la maldekstra pariet-osto kaj la maldekstra duono de la okcipit-osto estis frakasitaj de peza bato de malakra armilo. Mi trovis la lokon sur mia propra kapo. Klare, tia bato devis veni de malantaŭe. Tio iom favoris la akuziton, ĉar, kiam ili kverelis, li estis vizaĝo al vizaĝo kun sia patro. Tamen, tio ne multe helpis, ĉar la pliaĝulo eble turnis la dorson antaŭ ol trafis la bato. Tamen, eble tio meritis, ke mi venigu ĝin al la atento de Holms. Ankaŭ estis la kurioza mencio de rato. Kion tio povus signifi? Ne povus estis deliro. Mortanto pro subita bato ne kutime deliras. Ne, pli probable estis peno klarigi, kiel lin trafis lia sorto. Sed kion tio povus indiki? Mi cerbumegis por trovi ian klarigon. Kaj ankaŭ la incidento de la griza tolaĵo vidita de juna McCarthy. Se tio estis vera, la murdisto ŝajne lasis parton de sia vesto, supozeble sian jakon, kiam li fuĝis. Ŝajne li kuraĝis reveni kaj forporti ĝin ĝuste, kiam la filo genuis kun la dorso al li, ne pli ol dek du paŝojn for. Kia reto de misteroj kaj malprobablecoj estis la tuta afero! Mi ne miris pri la opinio de Lestrade, sed mi tiel fidis pri la sagaceco de Ŝerlok Holms, ke mi ne povis perdi esperon. Ĉiu nova fakto ŝajne pli fortigis lian konvinkon pri la senkulpeco de juna McCarthy.
Estis malfrue kiam Holms revenis. Li revenis sola, ĉar Lestrade gastis en la vilaĝo.
“La barometro ankoraŭ restas tre alta,” li rimarkis dum li sidiĝis. “Estas grave, ke ne pluvos antaŭ ol ni povos ekzameni la teron. Aliflanke, oni devas esti freŝa mense kaj korpe por tiel fajna laboro. Mi ne volis fari ĝin, kiam mi estis lacega pro longa vojaĝo. Mi vidis junan McCarthy.”
“Kaj kion vi eksciis de li?”
“Nenion.”
“Ĉu li tute ne povis prilumi la aferon?”
“Neniel. Mi antaŭe inklinis pensi, ke li scias, kiu faris tion, kaj ŝirmas lin aŭ ŝin. Sed nun mi estas konvinkita, ke li estas tiel embarasita, kiel ĉiuj aliaj. Li ne estas tre inteligenta junulo, kvankam belaspekta. Kaj mi kredas, ke li estas bonkora.”
“Mi ne povas admiri lian guston,” mi rimarkis, “se estas vere, ke li ne volas geedziĝi, kun tiel ĉarma junulino, kiel F-no Turner.”
“Aĥ! Tio estas iom doloriga rakonto. Tiu ulo estas freneze, senespere enamiĝinta kun ŝi. Sed antaŭ du jaroj, kiam li estis nur knabo, li falis en la retojn de verŝknabino en Bristol, kaj edziĝis kun ŝi. Tio okazis antaŭ ol li vere konis F-non Turner, ĉar ŝi estis for dum kvin jaroj en internulejo. Neniu scias ion ajn pri la afero. Sed vi povas imagi, kiel frenezige devas esti por li, ke li estas riproĉata, ĉar li ne faras tion, kion li volus fari. Li eĉ pagus siajn okulojn por povi fari tion, sed estas absolute neeble. Tia pura frenezeco pelis lin al levado de la manoj, kiam lia patro instigis lin proponi geedziĝon al F-no Turner en ilia fina interparolo. Aliflanke, li havis nenian rimedon vivteni sin. Kaj lia patro, laŭ ĉiuj raportoj, estis severegulo, kaj lin senheredigus tute, se li scius la veron. Li pasigis la tri tagojn en Bristol kun sia verŝknabina edzino. Lia patro ne sciis, kie li estis. Rimarku tiun punkton. Ĝi estas grava. Bono venis el la malbono, tamen. La verŝknabino forlasis lin tute, kiam ŝi sciiĝis per la ĵurnaloj, ke li estas en grava danĝero kaj probable pendumota. Ŝi skribis al li, ke ŝi jam havas edzon en la dokejo de la Bermudoj, kaj vere ne ekzistas ligo inter ili. Mi kredas, ke tiu novaĵo estis konsolo al junan McCarthy por ĉio, kion li suferis.”
“Sed, se li estas senkulpa, kiu faris tion?”
“Ha! Kiu? Mi atentigas vin pri du punktoj. Unu estas, ke la murdito havis rendevuon kun iu ĉe la lageto. Tiu ne povus esti lia filo, ĉar lia filo estis for, kaj li ne sciis, kiam li revenos. La dua estas, ke la murdito kriis, ‘kuuii’ antaŭ ol li sciis, ke lia filo revenis. Tiuj estas la decidigaj punktoj, de kiuj la kazo dependas. Kaj nun mi petas, ke ni parolu pri la literaturo de George Meredith, kaj ni lasos ĉiujn detalojn ĝis morgaŭ.
Ne estis pluvo, kiel Holms antaŭdiris, kaj tagiĝis brile kaj sennube. Je la naŭa, Lestarde alvenis kun la kaleŝo, kaj ni ekiris al Bieno Hatherly kaj Lageto Boscombe.
“Estas grava novaĵo hodiaŭ,” informis Lestrade. “Oni diras, ke S-ro Turner estas tiel malsana, ke oni malesperas pri lia vivo.”
“Li estas maljunulo, mi supozas,” diris Holms.
“Ĉirkaŭ sesdekjara; sed lia konstitucio estis frakasita de lia eksterlanda vivo, kaj lia sano jam delonge plimalboniĝas. Ĉi tiu afero havis tre malbonan efikon sur li. Li estis malnova amiko de McCarthy, kaj ankaŭ granda bonfaranto al li, ĉar mi sciiĝis, ke li donis Bienon Hatherly al li sen lu-pago.”
“Ho! Tio estas interesa,” diris Holms.
“Ho, jes! Kaj li helpis lin en cent aliaj manieroj. Ĉiuj parolas pri lia bonkoreco al li.”
“Ĉu vere? Ĉu ne ŝajnas al vi iom kurioze, ke tiu McCarthy, kiu verŝajne havis malmulte, kaj kiu tiel multe ŝuldas al Turner, parolis pri edzigado de sia filo al la filino de Turner, kiu estas, supozeble, heredontino de la bieno? Kaj en tia aroganta maniero, kvazaŭ nur temis pri propono kaj ĉio alia sekvos? Estas eĉ pli strange, ĉar Turner mem kontraŭis la ideon. La filino diris tion al ni. Ĉu vi deduktas ion de tio?”
“Ni alvenas al deduktoj kaj inferencoj,” diris Lestarde, palpebrosignante al mi. “Estas suffice da laboro por mi determini la faktojn, sen forflugado post teorioj kaj fantazioj.”
“Vi pravas,” diris Holms koncede; “Estas tre multe da laboro por vi determini la faktojn.”
“Ĉiuokaze, mi ekkomprenis unu fakton, kiun vi ŝajne trovas malfacile akceptebla,” replikis Lestrade kun iom da entuziasmo.
“Kaj tio estas—”
“Ke la patro McCarthy estis mortigita de la filo McCarthy, kaj ke ĉiuj viaj kontraŭaj teorioj estas nur luna lumo.”
“Nu, luna lumo estas pli brila ol nebulo,” diris Holms ridante. “Sed, se mi ne tre multe trompiĝas, tio estas Bieno Hatherly maldekstre.”
“Jes, jen ĝi.” Ĝi estis ampleksa, komfort-aspekta konstruaĵo, du-etaĝa, kun tegmento el ardezo, kaj grandaj, flavaj makuloj el likenoj sur la muroj. Tamen, la elrulitaj rulkurtenoj kaj senfumaj kamentuboj donis al ĝi aspekton de afliktiteco, kvazaŭ la tuta pezo de ĉi tiu hororo kuŝis sur la konstruaĵo. Ni prezentis nin ĉe la pordo, kaj servistino, pro peto de Holms, montris al ni la botojn, kiujn portis ŝia mastro je la momento de sia morto, kaj ankaŭ paron de la filo, kvankam ne la paron, kiun li tiam portis. Post kiam li mezuris tiujn tre zorge de sep-ok diversaj punktoj, Holms petis, ke oni konduku lin al la korto, de kie ni ĉiuj sekvis la serpentan padon, kiu kondukis al Lageto Boscombe.
Ŝerlok Holms transformiĝis, kiam li tiel sekvis flarospuron. Tiuj, kiuj konis nur la kvietan pensanton kaj logikiston de Strato Baker, malsukcesus rekoni lin. Lia vizaĝo ruĝiĝis kaj serioziĝis. Liaj brovoj tiriĝis en du durajn, nigrajn liniojn, dum liaj okuloj elbrilis de sub ili kun ŝtaleca scintilo. Lia vizaĝo estis direktita malsupren, liaj ŝultroj klinitaj, liaj lipoj kunpremitaj, kaj la vejnoj elstaris, kiel vipŝnuroj, sur lia longa, dur-tendena kolo. Ŝajnis, ke liaj naztruoj dilatiĝas pro pura, besta avido por la ĉaso. Kaj lia menso tiel absolute koncentriĝis sur la afero antaŭ li, ke demando aŭ rimarko trafis liajn orelojn neaŭdita, aŭ maksimume provokis nur rapidan, senpaciencan graŭlon por repliko. Rapide kaj silente li antaŭeniris laŭ la pado, kiu kuris tra la herbejo, kaj tra la arbaro al Lageto Boscombe. La tero estis malseka kaj marĉa, kiel ĉie en la distrikto, kaj estis spuroj de multaj piedoj, kaj sur la pado, kaj inter la mallongaj herboj, kiuj limigis ĝin ĉe ambaŭ flankoj. Jen Holms hastis antaŭen, jen li haltis abrupte, kaj unu fojon li sufiĉe longe devojiĝis en la herbejon. Lestrade kaj mi piediris malantaŭ li. La detektivo estis indiferenta kaj malestimanta, dum mi observis mian amikon kun intereso, kiu fontis el la konvinko, ke ĉiu el liaj agoj estas direktita al difinita celo.
Lageto Boscombe, kiu estas malgranda tavolo de akvo, larĝa je kvindek jardoj, situas ĉe la limo inter Bieno Hatherly kaj la privata parko de la riĉa sinjoro Turner. Super la arbaro, kiu bordis ĝin sur la alia flanko, ni povis vidi la ruĝajn, elstarantajn pinaklojn, kiuj markis la siton de la loĝejo de la riĉa proprietulo. Sur la flanko de la lageto, kiu estis proksima al Hatherly, la arbaro estis tre densa, kaj estis mallarĝa zono de saturita herbo, larĝa je dudek paŝoj inter la limo de la arboj, kaj tiu de la kanoj, kiuj bordis la lagon. Lestrade montris al ni la precizan lokon, kie oni trovis la kadavron, kaj tiel malseka estis la grundo, ke mi povis klare vidi la premsignojn postlasitajn de la falo de la atakito. Al Holms, kiel mi povis vidi per lia avida vizaĝo kaj akraj okuloj, tre multe da aferoj estis legeblaj sur la tretita herbo. Li kuris ĉirkaŭe, kiel hundo, kiu serĉas flarospuron, kaj tiam li turnis sin al mia akompananto.
“Por kio vi eniris en la lageton?” li demandis.
“Mi fiŝis per rastilo. Mi pensis, ke eble estos armilo aŭ alia spuro. Sed kiel diable...”
“Ho, ta ta ta! Mi ne havas tempon. Via maldeksta piedo kun ĝia dekstrena tordiĝo estas ĉie. Talpo povus spuri ĝin, kaj tie ĝi malaperas inter la kanoj. Ho, kiel simple estus, se mi estus ĉi tie antaŭ ol ili venis kiel grego de bufaloj kaj rulis sin ĉie. Jen kie venis la grupo kun la gardisto de la ĉasloĝejo, kaj ili kovris ĉiujn spurojn je ses-ok futoj ĉirkaŭ la kadavro. Sed ĉi tie estas tri apartaj spuroj de la samaj piedoj.” Li eltiris lupeon kaj kuŝiĝis sur sia akvorezista jako por pli bone vidi, parolante ĉiam pli al si mem, ol al ni. “Tiuj estas la piedoj de juna McCarthy. Du fojojn li piediris, kaj unu fojon li kuris rapide, tiel ke la plandumoj estas profunde markitaj, sed la kalkanumoj estas apenaŭ videblaj. Tio kongruas kun lia rakonto. Li kuris, kiam li vidis sian patron sur la tero. Jen la piedoj de la patro dum li piediris tien kaj reen. Kio esta ĉi tio do? Tio estas la kolbo de la pafilo dum la filo staris aŭskultanta. Kaj ĉi tio? Ha, ha! Kion ni havas ĉi tie? Piedpintoj! Piedpintoj! Ankaŭ kvadrataj; tre nekutimaj botoj! Ili venas, ili iras, ili revenas—kompreneble tiam por la mantelo. Nu, de kie ili venis?” Li kuris tien kaj reen, jen perdante, jen trovante la spurojn ĝis ni estis sur la limo de la arbaro kaj sub la ombro de granda fago, la plej granda arbo en la ĉirkaŭejo. Holms spuris al la alia flanko de la arbo, kaj kuŝiĝis denove vizaĝ-al-tere kun eta krio de kontenteco. Dum longa tempo, li restis tie, renversante foliojn kaj sekajn tigojn, kolektante tion, kio ŝajnis al mi polvo en koverton kaj ekzamentante per sia lupeo, ne nur la teron, sed eĉ la ŝelon de la arbo, ĝis tiel alte, kiel li povis etendi la brakon. Neregula ŝtono kuŝis inter la muskoj, kaj tion li zorge ekzamenis kaj konservis. Tiam li sekvis padon tra la arbaro, ĝis li venis al la ĉefvojo, kie ĉiuj spuroj perdiĝis.
“Tiu kazo havis konsiderindan intereson,” li rimarkis, revenante al sia kutima maniero. “Mi supozas, ke ĉi tiu griza domo dekstre estas la ĉasloĝejo. Mi kredas, ke mi eniros kaj parolos kun Moran, kaj eble lasos mallongan noton. Post kiam mi faris tion, ni povos reveturi al nia tagmanĝo. Vi povas piediri al la fiakro, kaj mi estos kun vi post nelonge.”
Post proksimume dek minutoj, ni reeniris en la fiakron kaj reveturis al Ross. Holms ankoraŭ portis kun si la ŝtonon, kiun li alprenis en la arbaro.
“Ĉi tio eble interesos vin, Lestrade,” li rimarkis montrante ĝin al li. “La murdo estis farita per ĉi tio.”
“Mi vidas neniajn markojn.”
“Ne estas markoj.”
“Kiel vi scias do?”
“La herbo kreskis sub ĝi. Ĝi kuŝis tie dum nur kelkaj tagoj. Ne estas indiko de loko, de kie oni prenis ĝin. Ĝi korespondas al la vundoj. Ne estas indiko de iu ajn alia armilo.”
“Kaj la murdinto?”
“...estas alta viro, maldekstra-mana, lamas per la dekstra kruro, portas dikplandumajn ĉasbotojn kaj grizan mantelon, fumas hindiajn cigarojn, uzas cigaringon, portas malakran poŝtranĉilon en la poŝo. Estas kelkaj aliaj indikoj, sed tiuj eble sufiĉos por helpi en nia serĉado.”
Lestrade ridis. “Mi timas ke mi estas skeptikulo,” li diris. “Teorioj estas tre bonaj, sed ni devas konvinki malmolkapan, britan ĵurion.”
“Nous verrons,” respondis Holms kalme. “Vi laboru laŭ via propra metodo, kaj mi laboros laŭ mia. Mi estos okupata ĉi tiun posttagmezon, kaj mi probable reiros al Londono per la vespera trajno.”
“Ĉu vi lasos vian kazon nefinita?”
“Ne, finita.”
“Sed, pri la mistero?”
“Ĝi estas solvita.”
“Kiu estis do la krimulo?”
“La sinjoro, kiun mi priskribis.”
“Sed kiu li estas?”
“Certe ne devus esti malfacile eltrovi tion. Ĉi tie ne estas vere homoplena loko.”
Lestrade levis la ŝultrojn. “Mi estas praktikulo,” li diris, “kaj mi vere ne povas entrepreni serĉadon en la ĉirkaŭejo al maldekstamana sinjoro, kun difektita gambo. Mi fariĝus la mokato de Scotland Yard.”
“En ordo do,” diris Holms kviete. “Mi donis al vi la ŝancon. Jen via pasloĝejo. Adiaŭ. Mi sendos al vi leteron antaŭ ol mi foriros.”
Post kiam ni lasis Lestrade ĉe liaj ĉambroj, ni veturis al nia hotelo, kie ni trovis lunĉon sur la tablo. Holms estis silenta, en profunda pensado, kun ĉagrena mieno, kiel de persono kiu trovas sin en perpleksa situacio.
“Mi petas, Vatson,” li diris, post kiam oni forportis la manĝilaron, “ke vi nur sidu en tiu seĝo, kaj aŭskultu, dum mi elparolos al vi, dum iome. Mi ne vere scias, kion fari, kaj via konsilo estus valora al mi. Bruligu cigaron, kaj permesu, ke mi prezentu la situacion.”
“Faru tion, mi petas.”
“Nu, kiam ni konsideris ĉi tiun kazon, estis du punktoj pri juna McCarthy, kiuj tuj trafis nin ambaŭ, kvankam ili ŝajnis al mi favoraj al li, kaj al vi malfavoraj. Unu estis, ke lia patro, laŭ lia rakonto, kriis, “kuuii” antaŭ ol li vidis lin. La alia estis lia kurioza mencio de rato, dum li mortis. Li murmuris kelkajn vortojn, vi komprenas, sed tio estis ĉio, kion kaptis la orelo de lia filo. Nun de ĉi tiu paro de punktoj, nia esplorado devas komenci, kaj ni komencos supozante ke tio, kion la junulo diris estas absolute vera.”
“Kion vi pensas pri tiu ‘kuuii’?”
“Nu, evidente li ne celis sian filon per ĝi. Laŭ lia scio, la filo estis en Bristol. Estis nur pro hazardo, ke li estis sufiĉe proksima por aŭdi ĝin. La ‘kuuii’ celis logi la atenton de tiu, kun kiu li havis la rendevuon. Sed ‘kuuii’ estas aparte aŭstralia krio, krio uzata inter aŭstralianoj. Ni rajtas supozi, ke la persono, kiun McCarthy atendis renkonti ĉe Lageto Boscombe, estis en Aŭstralio.”
“Kaj pri la rato?”
Ŝerlok Holms prenis falditan paperon el sia poŝo kaj platigis ĝin sur la tablo. “Ĉi tio estas mapo de la Kolonio Viktorio,” li diris. “Mi telegrafis al Bristol por ĝi hieraŭ nokte.” Li metis la manon sur parto de la mapo. “Kion vi legas?”
“RAT,” mi legis.
“Kaj nun?” Li levis la manon.
“BALLARAT.”
“Ĝuste. Tio estis la vorto, kiun la viro elparolis, kaj de kiu la filo kaptis nur la finon. Li penis eldiri la nomon de sia murdinto, Ajnulo de Ballarat.”
“Tio estas mirinda!” mi kriis.
“Tio estas evidenta. Kaj nun, vi vidas, mi konsiderinde mallarĝigis la kampon. La posedo de griza mantelo estis tria punkto, kiu estis certa, se oni akceptas, ke la aserto de la filo estas prava. Nun ni venas el nura svageco, al la difinita koncepto de aŭstraliano de Ballarat kun griza mantelo.”
“Certe.”
“Kaj individuo, kiu estas hejme en la loko, ĉar oni povas aliri al la lageto nur de la bieno de McCarthy, aŭ de la bieno de Turner, kie nekonato malfacile vagus.”
“Tute prave.”
“Poste venis nia ekspedicio de hodiaŭ. Per ekzamenado de la grundo mi gajnis la bagatelajn detalojn, kiujn mi donis al tiu imbecilo, Lestrade, koncerne la personecon de la krimulo.”
“Sed kiel vi gajnis ilin?”
“Vi konas mian metodon. Ĝi baziĝas sur observado de bagateloj.”
“Mi scias, ke lian altecon oni povus taksi proksimume per la longeco de lia paŝo. Ankaŭ, oni povus scii pri la botoj per iliaj spuroj.”
“Jes, ili estis kuriozaj botoj.”
“Sed pri lia lameco?”
“La spuro de lia dekstra piedo ĉiam estis malpli klara ol tiu de lia maldekstra. Li metis malpli da pezo sur ĝin. Kial? Ĉar li lamis.”
“Sed lia maldekstramaneco.”
“Vi mem rimarkis pri la naturo de la vundoj registrita de la kirurgo en la enketo. La bato trafis de tuj malantaŭe, tamen ĝi estis sur la maldekstra flanko. Nu, kiel tio povas esti, se la batinto ne estis maldekstramana? Li staris malantaŭ tiu arbo dum la parolado inter la patro kaj la filo. Li eĉ fumis tie. Mi trovis la cindrojn de cigaro, kaj, per mia speciala scio pri tabakaj cindroj, mi sciiĝis, ke tio estas de hindia cigaro. Kiel vi scias, mi dediĉis iom da atento al tio, kaj verkis etan monografion pri la cindroj de diversaj varioj de pipa, cigara, kaj cigareda tabako. Post kiam mi trovis la cindrojn, mi priserĉis ĉirkaŭe kaj trovis la stumpon inter la muskoj, tie, kien li ĵetis ĝin. Ĝi estis hindia cigaro, de la vario kiun oni volvas en Roterdamo.
“Kaj pri la cigaringo?”
“Mi povis vidi ke la ekstremo ne estis en lia buŝo. Do li uzis ingon. La pinto estis fortranĉita, ne formordita, sed la loko de la tranĉo ne estis neta. Mi deduktis do malakran poŝtranĉilon.”
“Holms,”mi diris, “vi tiris reton ĉirkaŭ tiu viro, el kiu li ne povas eskapi. Kaj vi savis senkulpan homan vivon, tiel vere kvazaŭ vi tranĉus la ŝnuron, per kiu oni pendumas lin. Mi vidas la direkton, en kiu ĉio ĉi indikas. La kulpulo estas—”
“S-ro John Turner,” kriis la kelnero de la hotelo, dum li malfermis la pordon de nia salono, kaj enkondukis vizitanton.
.
“S-ro John Turner,” kriis la kelnero.
La viro kiu envenis estis stranga kaj impona figuro. Lia malrapida, lama paŝo kaj klinitaj ŝultroj havis aspekton de kadukeco, tamen liaj duraj trajtoj, kun multaj profundaj faltoj, kaj enormaj membroj montris, ke li posedas nekutiman fortecon de korpo kaj de karaktero. Lia implika barbo, grizaj haroj, kaj elstarantaj brovoj kombiniĝis por doni al li aspekton de digno kaj potenco, sed lia vizaĝo esti cindro-blanka, kaj liaj lipoj kaj la anguloj de liaj naztruoj havis bluan nuancon. Estis klare al mi je la unua vido, ke lin afliktas ia serioza kaj kronika malsano.
“Sidiĝu sur la sofo, mi petas,” diris Holms milde. “Ĉu vi ricevis mian noton?”
“Jes, la gardisto de la ĉasloĝejo supren portis ĝin al mi. Vi diris, ke vi volus vidi min ĉi tie por eviti skandalon.”
“Mi pensis, ke oni klaĉus, se mi irus al la domego.”
“Kaj kial vi volis vidi min?” Li transrigardis al mia kompano kun malespero en la lacegaj okuloj, kvazaŭ la demando jam ricevis respondon.
“Jes,” diris Holms, respondante al lia aspekto, prefere ol liaj vortoj. “Estas vere. Mi scias ĉion pri McCarthy.”
La maljunulo kaŝis la vizaĝon en la manoj. “Dio helpu min!” li kriis. “Sed mi ne estus lasinta tiun junulon perdi sian vivon. Mi ĵuras, ke mi elparolus, se lia afero malsukcesus en la asizo.”
“Feliĉigas min aŭdi tion de vi,” diris Holms kun graveco.
“Mi jam estus elparolinta, se ne temus pri mia kara filino. Tio krevus ŝian koron—krevos ŝian koron kiam ŝi aŭdos, ke oni arestis min.”
“Eble tio ne estos necesa,” diris Holms.
“Kion vi diras?”
“Mi tute ne estas oficiala agento. Via filino petis mian ĉeeston, kaj mi servas ŝiajn interesojn. Tamen, juna McCarthy devas absolviĝi.”
“Mi mortas,” diris maljuna Turner. “Mi suferis pro diabeto dum jaroj. Mia kuracisto diras, ke estus malfacile, ke mi vivos eĉ unu monaton. Tamen mi preferus morti sub mia propra tegmento, ol en karcero.”
Holms leviĝis kaj sidiĝis ĉe tablo kun plumo en la mano kaj fasko de paperoj antaŭ si. “Nur diru la veron,” li diris. “Mi notos la faktojn. Vi subskribos ĝin, kaj Vatson povos atesti ĝin. Tiel mi povus prezenti vian konfeson en la fina ekstremo por savi junan McCarthy. Mi promesas, ke mi ne uzos ĝin, se ne estos absolute necese.”
“Sufiĉe bone,” diris la maljunulo; “ne estas probable, ke mi vivos ĝis la asizo; gravas do al mi malmulte, sed mi volas eviti ŝokon por Alice. Kaj nun mi klarigos la aferon por vi; temas pri longa tempo, sed la rakonto ne estos longa.
“Vi ne konis tiun mortinton, McCarthy. Li estis diablo enkarniĝinta. Tio estas vera. Dio gardu vin for de la krifoj de viro kiel li. Lia kroĉo tenegis min dum la lastaj dudek jaroj, kaj li frakasis mian vivon. Mi diros al vi, kiel mi unue venis sub lian potencon.
“Tio okazis en la unuaj jaroj de la jardeko de 1860, en la minoj. Mi estis junulo tiam, ekscitiĝema kaj malprudenta, preta entrepreni ion ajn; mi kuniĝis kun malbonaj kompanoj kaj komencis drinki. Mi ne sukcesis en mia laboro, vagis tra la arbaroj, kaj fine fariĝis tio, kion oni nomus en ĉi tiu lando vojrabisto. Ni estis ses, kaj ni vivis sovaĝan, senbridan vivon. Fojfoje ni prirabis ŝafbredejon, aŭ ni haltigis la ĉaregojn sur la vojo al la minoj. Nigra Jack de Ballarat estis mia kaŝnomo, kaj nia grupo estas ankoraŭ memorata en la kolonio, kiel la Bando Ballarat.
“Unu tagon konvojo de oro venis de Ballarat al Melbourne, kaj ni kaŝis nin por ataki ĝin. La soldatoj estis ses, kaj ni estis ses; do la avantaĝoj egalis. Sed ni malplenigis tri el iliaj seloj per la unua salvo. Tri el niaj uloj estis mortigitaj, tamen, antaŭ ol ni kaptis la rabaĵon. Mi metis pistolon al la kapo de la veturigisto de la ĉarego, kiu estis ĝuste tiu McCarthy. Mi bedaŭregas, ke mi ne mortpafis lin tiam, sed mi indulgis lin, kvankam mi vidis liajn fiajn, etajn okulojn fiksitajn sur mia vizaĝo, kiel por memori ĉiun trajton. Ni eskapis kun la oro, fariĝis riĉuloj, kaj sukcesis vojaĝi al Anglio, sen ke oni suspektis nin. Tie mi forlasis miajn malnovajn amikojn kaj decidis, ke de tiam mi vivos kviete kaj dece. Mi aĉetis ĉi tiun bienegon, kiu hazarde estis vendota, kaj mi pretigis min fari iomete da bono per mia mono, por kompensi la manieron, per kiu mi akiris ĝin. Mi ankaŭ edziĝis, kaj, kvankam mia edzino mortis juna, ŝi lasis al mi mian karan, etan Alice. Eĉ kiam ŝi estis bebo, ŝia maneto ŝajnis gvidi min laŭ la ĝusta pado, kiel nenio alia antaŭe tion faris. Sume, mi ŝanĝis la vivon, kaj, kiel mi povis, mi kompensis mian estintecon. Ĉio progresis en ordo, ĝis McCarthy kaptis min en sia kroĉo.
“Mi iris al la vilaĝo, koncerne investon, kaj mi renkontis lin en Strato Regent kun apenaŭ jako sur la dorso, aŭ boto sur la piedo.
“‘Jen ni, Jack,’ diris li, tuŝante mian brakon; ‘ni estos kiel familianoj al vi. Ni estas du, mi kaj mia filo, kaj vi povas vivteni nin. Se vi ne faros tion, Anglio estas brava lando, kie oni obeas leĝojn, kaj ĉiam estas policano tuj alvokebla.’
“Nu, jen ili venis al okcidenta Anglio. Ili ne estis eviteblaj. Kaj ekde tiam ili loĝis sur mia plej bona bieno senpage. Mi havis nenian ripozon, nenian pacon, nenian oportunon forgesi. Kien ajn mi turniĝis, jen estis lia ruza, ridetaĉanta vizaĝo ĉe mia kubuto. La afero pli malboniĝis dum Alice kreskis, ĉar li baldaŭ vidis, ke mi pli timas, ke ŝi scios pri mia estinteco, ol la polico. Kion ajn li volis li devis havi, kaj kion ajn li volis mi donis al li senplende: teron, monon, domojn. Sed fine li postulis de mi ion, kion mi ne povis doni: Alice.
“Lia filo, vi komprenu, plenkreskuliĝis, kaj ankaŭ mia filino, kaj li sciis, ke mi malbone sanas. Ŝajnis do al li bonega ideo, ke lia filo heredu la tutan proprietaĵon. Sed pri tio mi estis rezoluta. Mi ne tolerus, ke lia malbenita sango miksiĝu kun mia. La junulo neniel malplaĉis al mi, sed la sango de McCarthy estis en li, kaj tio sufiĉis. Mi restis firma. McCarthy minacis. Mi defiis lin, ke li faru kion ajn li volos. Ni faris rendevuon ĉe la lageto, kiu estas meze inter niaj domoj, por diskuti.
“Kiam mi iris tien, mi trovis, ke li parolas kun sia filo; mi fumis cigaron do, kaj atendis malantaŭ arbo ĝis li estos sola. Sed dum mi aŭskultis lian paroladon, ĉio nigra kaj amara en mi venis al la surfaco. Li urĝis sian filon edziĝi kun mia filino, kun tiel malmulte da respekto pri ŝia opinio, kvazaŭ ŝi estus diboĉulino en la stratoj. Mi freneziĝis pro la ideo, ke mi kaj ĉio, kio estas plej kara al mi, estas sub la potenco de tia homo. Ĉu mi ne povis rompi la ligon? Mi jam estis mortanta kaj senespera homo. Kvankam mi havis klaran menson kaj sufiĉe fortajn membrojn, mi sciis, ke mia destino estas decidita. Sed mia filino kaj mia nomo! Ambaŭ estis saveblaj, se mi nur povus silentigi tiun abomenan langon. Mi faris tion, S-ro Holms. Mi farus tion denove. Mi profunde pekis, sed mi vivis vivon de martiriĝado por kompensi tion. Sed, ke mia filino kaptiĝus en tia kaptilaĉo, kiu tenis min, estis pli ol mi povis suferi. Mi mortbatis lin, sen pli da pentosento, ol se li estus ia aĉa kaj venena besto. Lia krio revenigis lian filon, kaj mi kaŝis min en la arbaro, kvankam mi devis reiri por akiri mian mantelon, kiun mi perdis dum la batalo. Tio estas la vera raporto, sinjoroj, de ĉio, kio okazis.”
“Nu, ne estas mia devo juĝi,” diris Holms, dum la maljunulo subskribis la elskribitan konfeson. “Mi preĝas, ke ni neniam renkontos tian tenton.”
“Ankaŭ mi tion preĝas, sinjoro. Kion vi intencas fari?”
“Pro via malsano, nenion. Vi konscias, ke vi baldaŭ devos respondi al pli alta tribunalo ol la asizo. Mi tenos vian konfeson, kaj, se McCarthy estos kondamnita, mi devos uzi ĝin. Se ne, ĝi ne estos vidita de mortonta okulo; via sekreto, ĉu vi vivos aŭ mortos, estos sekura kun ni.”
“Adiaŭ do,” diris la maljunulo solene. “Viaj propraj morto-litoj, kiam ili venos, estos pli facilaj pro la penso pri la paco, kiun vi donis al mia.” Ŝanceliĝante kaj tremante en la tuta korpo, li stumblis malrapide el la ĉambro.
“Dio helpu nin!” diris Holms post longa silento. “Kial la destino tiel friponas al povraj, senhelpaj vermoj? Ĉiam, kiam mi aŭdas pri tia kazo, mi pensas pri la vortoj de Baxter, kaj diras, ‘Tien, se ne pro la graco de Dio, iras mi.’”
James McCarthy estis absolvita en la Asizo, pro pluraj refutaj argumentoj, kiuj estis eltrovitaj de Holms kaj prezentitaj al la defendanta advokato. Maljuna Turner vivis dum sep monatoj post nia interparolado, sed li estas nun mortinta. Kaj estas preskaŭ certe, ke la filo kaj la filino trovos feliĉan vivon kune, tute sensciaj pri la nigra nubo, kiu kuŝas sur ilia estinteco.