Estis la kvara horo posttagmeze. Trans la fenestro pluvis. Aŭtuna pluvo aĉis, senĉese kaj ekde la mateniĝo, blovis malvarma vento. Mi unu sola sidis en mia loĝejo antaŭ televidilo. En la ĉambro tamen estis agrable varme. Miaj artikoj postulis kuracilon, tamen preferis someron. Mi fermis la okulojn kaj ekvidis la varmegan afrikan sunon, flavoruĝan sablomaron, palmojn balancantajn en la sablaro, kamelan karavanon, marŝanta paŝon post paŝo trans la dezerton... La vera fabelo.
-Mi tre volas al Afriko!- mi laŭte ekkriis kaj saltis de sur la seĝo! – Por vojaĝi al Maroko mi fordonos ĉion ajn!
Enspiris mi profunde la aeron kaj longe tusis. Neatendite eksonis la telefonaparato. Komence mi ne volis respondi, ĉar malofte iu telefonadis al mi. Tamen mi aliris ĝin kaj prenis aŭskultilon. Mi eĉ malfruis eldiri „halo“, iu superis min.
-Dominiko, ĉu estas vi? – suspektinde demandis telefoninto.
„Li mian nomon scias!“ – mi timtremis. Miaj okuloj nebuliĝis. Mi metis aŭskultilon kaj komencis nervoziĝi. „Kiu telefonis al mi? Kion bezonis tiu telefoninto?“- nestis en mia kapo. Mi staris konsterniĝinte, kvazaŭ ŝtoniĝinta.
Post dudek minutoj eksonis sonorilo ĉe la pordo de mia loĝejo. Mi silentis. Mi ĵetrigardis al spegulo, kiu pendis apude sur la muro, kaj ekvidis mian senkoloran, paliĝintan bildon... La pordon iu ekfrapis. Mi ankaŭ ekfrapis, poste aŭskultis. Mia koro febre batis. Ekster la pordo denove iu persiste frapis la pordon kaj eĉ krietis.
-Oho-ho!,- respondis mi.
-Kiu estas tie? – aŭdiĝis trans la pordo ekscitiĝinta voĉo .
„Kiu estas...?“ – ekbalbutis mi.- Tamen tiel demandi povas nur tiu, kiu estas interne.
Iu daŭre frapis la pordon.
-Kiu vi estas?,- finfine ekkuraĝis kaj demandis mi.
-Salomono, kluba prezidanto,- aŭdiĝis ekstere.
-Neniu estas hejme!,- mi respondis malkuraĝe.
-Sed kiu parolas ĉi tie?,- demandas tiu ekster la pordo.
-Vi misaŭdis,- jam pli kuraĝe respondis mi.
-Sed pro kio videblas la lumo?,- ne cedis tiu ekster la pordo.
-Tuj mi elŝaltos ĝin, - parolis mi.
-Dominiko, ĉu estas vi?, - ne ĉesis tiu ekstere.
-Li ne estas ĉi tie!,- jam kuraĝe parolis mi.
-Sed kie li estas?,- aŭdiĝis trans la pordo.
-Li foriris!
-Kien li foriris?
-Vi serĉu lin en la tombejo!
-Kiun?
-Dominikon!- jam kriis mi.
-Iu idioto!,- jam kriis tiu ekster la pordo kaj ŝajne foriris.
„Mi trompis lin“,- mi ĝojis enkore.
Jam tedis li, naŭzis min tiu Salomono, tiu kluba gvidanto. Lia senbrideco transpaŝis ĉiujn limojn. „Vi ne forgesu pagi membrokotizon... Vi ŝuldas asocian kotizon... Vi abonu Esperantlingvajn periodaĵojn... Vi aĉetu Esperanto-librojn... Vi ne vizitas klubajn kunvenojn... Vi, Dominiko, pensas nur pri vi... Vi forgesas komunajn aferojn, Esperanto klubon... Vi ne atentas esperantistan komunumon!... Vi pensu pri interna ideo kaj movadaj fenomenoj...“- nestis en mia kapo la vortoj, ofte eldirataj de kluba prezidanto Salomono. Liaj vortoj vundis miajn personan honoron kaj dignon. Al la homoj neniam plaĉis kaj neniam plaĉos la krudeco, malspriteco, stulteco, malĝentileco, altrudemo, klaĉado, blasfemado, kriado. Al mi ankaŭ tio ne plaĉas. Kion mi devis respondi al li? Aĥ, ĉu mi bezonas ĝin, tiun komunumon? Verdire, sufiĉas la spaco por diversa esperantista individua aktivado. Ĉu Esperanto klubo povas fari ion sen mono?... Iru li for! Pro tiaj gvidantoj multaj esperantistoj forlasas la kluban agadon, rifuzas Esperanton.
„Ĉu vi estas esperantisto?“- multaj homoj demandas min.
„Jes,“ – respondas mi.
Sed iuj esperantistoj jam ne kuraĝas konfesi sian esperantistecon. Ili elturniĝas, grimacas. Kvazaŭ esti esperantisto – afero hontinda. Kvazaŭ ĉiuj devas esti stultuloj aŭ stranguloj. Mi ankaŭ longedaŭre ne kuraĝis konfesi, kio mi estas. Mi pensis, ke la homoj komencos montri kaj piki min perfingre. Sed foje mi ekkuraĝis kaj diris kiel statas la afero:
„Esperanto ne estas la danĝera lingvo, kaj esperantistoj ne estas damaĝuloj.“
Tamen niaj kontraŭuloj ne dormas :-„Ni atendos, ĝis vi mem spontane mortaĉos“,- balbutas ili.- „Longe vi ne eltenos“.
Sed mi ne atentas ilin. Ili povas paroli ĉion, kion ili volas. Multaj malamikoj de Esperanto delonge mortis kaj malaperis. Esperanto tamen restis – ĉiam pli forta, ĉiam pli progresanta. Mi komprenis; ne indas honti mian esperantistecon. Mi iru mian vojon kaj ne gravas, kion oni parolas pri mi. Oni parolis, parolas kaj parolos. Ni iru la vojon celitan.
En Esperanto klubo ni kantadas:-„Esperanto estas la lingvo por ni, por ni...“. Poste ni ridetas kaj ĝojas. Naiva espero, ĉu ne? Sed jen, por ke venu fina venko – espero mankas.
Post la „ke“ por mi ĉiam rompiĝas la pensoj. Mi tre bedaŭras, ĉar post „ke“ kaŝas sin multaj mirindaj aferoj, post ke...