Ubu Reĝo

Alfred Jarry
Tradukis: Stéphane Brault
Ubo Reĝo en vikipedio

(Ubu Roi)

Afiŝo de la teatraĵo, 1896

Kaj Paĉjo Ubu jese la piron skuis

Tial Ŝejkspiro lin angle oni nomis



Akto I

Sceno I

Paĉjo Ubu, Panjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Frek!

Panjo Ubu: Ho! Hontinda fidiro, Paĉjo Ubu. Vi estas ja granda aĉulaĉo.

Paĉjo Ubu: Panjo Ubu, kial ne mortpiedbatus vin mi?

Panjo Ubu: Ne min, Paĉjo Ubu, sed alian vi prefere devus mortigi.

Paĉjo Ubu: Je mia verda kandeleg', mi ne komprenas.

Panjo Ubu: Nu, Paĉjo Ubu, ĉu via sorto kontentigas vin?

Paĉjo Ubu: Je mia verda kandeleg', Damo mia, mi estas freke kontenta. Kiel povus mi plendi? Kapitano de dragonoj, fidindoficiro de la reĝo Venceslao, ordenite per la Ruĝa Aglo de Pollando kaj eksreĝo de Aragono: kion plue deziri?

Panjo Ubu: Fi! Post reĝi Aragonon, vi kontentiĝas antaŭi en revuoj kvindekon de soldataĉoj armitaj per ludilsabretoj… Nu, vi povus sukcedigi sur vian kukurbon la kronon de Pollando al tiu de Aragono.

Paĉjo Ubu: Ha! Panjo Ubu, pri kio vi galimatias?

Panjo Ubu: Kia remaĉulo!

Paĉjo Ubu: Je mia verda kandeleg', la reĝo Venceslao ja ankoraŭ vivas, kaj eĉ se li mortus, ĉu li ne havas legionojn da infanoj?

Panjo Ubu: Kiu detenas vin buĉi la tutan familion kaj preni ĝian lokon?

Paĉjo Ubu: Ha! Panjo Ubu, pro insultego tia vi meritas la fritilon.

Panjo Ubu: He! malfeliĉulo. Se mi fritas, kiu flikos la postumaĵon de viaj pantalonoj?

Paĉjo Ubu: Ho, ĉu? Kaj do? Ĉu mi ne havas pugon kiel ĉiuj?

Panjo Ubu: Je via loko, tiun pugon mi strebus surtronigi. Vi povus obligi senfine vian havaĵon, manĝi oftege tripkolbasojn, kaj reĝi reĝe kiel reĝo de reĝoj.

Paĉjo Ubu: Se mi estus reĝo, mi konstruigus mantelegon kiel tiun, kiun mi surportis en Aragono, forŝtelitan senhonte de tiuj friponaj Hispanoj.

Panjo Ubu: Vi havigus al vi ankaŭ pluvombrelon kaj grandan ĝis la kalkanoj pendantan pelerinon.

Paĉjo Ubu: Ha! Venkas la tento. Furza freko, freka furzo, se mi renkontas lin ĉe arbarangulo, lin trafos malbona sorto.

Panjo Ubu: Brave, Paĉjo Ubu, ja estas vi vera virviro.

Paĉjo Ubu: Ho ve! Mi, kapitano de dragonoj, reĝomurdi la reĝon de Pollando! Mi preferus morti!

Panjo Ubu, flanken: Ho! Frek! (Laŭtvoĉe.) Tiam vi restos mizera kvazaŭ rato, Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Diable, je mia verda kandeleg'… Pli bona mizera rat' honesta, ol malica kat' dikventra.

Panjo Ubu: Kaj la mantelego? Kaj la pluvombrelo? Kaj la pelerino?

Paĉjo Ubu: Nu, kaj do, Panjo Ubu? (Li foriras, klakfermante la pordon.)

Panjo Ubu: Vrut, frek, malfacile persvadebla li 'stas. Tamen, vrut, frek, mi kredas, ke mi ŝanceligis lin. Dank'al Dio kaj al mi, post ok tagoj eble iĝos mi reĝino de Pollando.

Sceno II

Ĉambro de la domo de Paĉjo Ubu, kie oni pretigis grandiozan tablon. Paĉjo Ubu kaj Panjo Ubu.

Panjo Ubu: He! Niaj gastoj vere malfruas.

Paĉjo Ubu: Vi pravas, je mia verda kandeleg'. Mi malsategas. Panjo Ubu, vi 'stas terure hida, hodiaŭ. Ĉu por niaj vizitontoj?

Panjo Ubu, levante la ŝultrojn: Frek!

Paĉjo Ubu, ekprenante rostitan kokidaĵon: Nu, mi tro malsatas. Mi tuj prenos mordaĵon el tiu birdeto. Kokidaĵo, mi kredas. Ne malbongustas.

Panjo Ubu: Kion faras vi, malfeliĉulo? Kion manĝos niaj gastoj?

Paĉjo Ubu: Sufiĉe da restos por ili. Mi nenion tuŝos plu. Panjo Ubu, iru ĉe la fenestro vidi se alvenas niaj gastoj.

Panjo Ubu, obeinte: Mi neniun vidas.

Dume Paĉjo Ubu forŝtelas femuraĵon de bovidaĵo.

Panjo Ubu: Ha! Jen Kapitano Borduro kaj siaj partizanoj. Kion do manĝas vi, Paĉjo Ubu?

Paĉjo Ubu: Nenion… Iom da bovidaĵo.

Panjo Ubu: Ha! la bovidaĵo, la bovidaĵo! La porkaĉo formanĝas la bovidaĵon! Helpon!

Paĉjo Ubu: Je mia verda kandeleg', mi forŝiros vian nazon!

Malfermiĝas la pordo.

Sceno III

Paĉjo Ubu, Panjo Ubu, Kapitano Borduro kaj siaj partizanoj.

Panjo Ubu: Bonan tagon, Sinjoroj. Ni vin senpacience atendis. Sidiĝu.

Kapitano Borduro: Bonan tagon, Sinjorino. Nu, kie do estas Paĉjo Ubu?

Paĉjo Ubu: Ĉi tie! Jen mi 'stas! Ĉu mi ne plenigas sufiĉe da spaco, je mia verda kandeleg'?

Kapitano Borduro: Bonan tagon, Paĉjo Ubu. Sidiĝu, miaj soldatoj.

Ĉiuj sidiĝas.

Paĉjo Ubu: Uf! Mi preskaŭ enrompis mian seĝon.

Kapitano Borduro: He! Panjo Ubu! Kion bonan vi surtabligas hodiaŭ?

Panjo Ubu: Jen la menuo.

Paĉjo Ubu: Ho! jen kio plej interesas min.

Panjo Ubu: Pola supo, bestumaj ripaĵoj, bovidaĵo, kokidaĵo, hundpasteĉo, meleagra vostobazo, pandeserto…

Paĉjo Ubu: Hej! Abunde sufiĉas, ĉu ne? Ĉu plue?

Panjo Ubu, daŭrigante: Glaciaĵo, salato, fruktoj, deserto, buljonaĵo, terpiroj, florbrasiko kunmerdra…

Paĉjo Ubu: Hej! Ĉu vi kredas min ia satrapo, por elspezi tiel grandioze?

Panjo Ubu: Ne priatentu lin. Idioto li estas.

Paĉjo Ubu: Ha! kontraŭ viaj suroj akriĝu miaj kaninoj.

Panjo Ubu: Manĝu anstataŭ, Paĉjo Ubu. Jen iom da polan.

Paĉjo Ubu: Furzo! Kia aĉaĵo.

Kapitano Borduro: Ja ege malbonguste.

Panjo Ubu: Arabaĉoj! Kio do plaĉos al vi?

Paĉjo Ubu: Ho! Venis al mi ideo. Mi tuj revenas. (Li foriras.)

Panjo Ubu: Sinjoroj, ni gustumu la bovidaĵon.

Kapitano Borduro: Bonege ĝi estas. Mi jam finmanĝis.

Panjo Ubu: La vostobazon, nun.

Kapitano Borduro: Bongustege, delicege. Vivu Panjo Ubu!

Ĉiuj: Vivu Panjo Ubu!

Paĉjo Ubu, revenante: Kaj vi baldaŭ krios: Vivu Paĉjo Ubu. (Li tenas ĉemane balailon malpurigitan de nenomenda substanco, kiun li ĵetas mezen de la festeno.)

Panjo Ubu: Aĉulaĉo! Kio 'stas al vi?

Paĉjo Ubu: Gustumu, ek!

(Pluraj obeas kaj falas teren, venenigitaj.)

Paĉjo Ubu: Panjo Ubu, donu la bestumajn kotletojn, ke mi ilin disprezentu.

Panjo Ubu: Jen ili estas.

Paĉjo Ubu: For de ĉi tie! Kapitano Borduro, mi volas paroli kun vi.

La cetero: Hej! Ni ankoraŭ nenion manĝis.

Paĉjo Ubu: Kio, vi ankoraŭ nenion manĝis? Ek, for! mi diris. Restu, Borduro.

Neniu leviĝas.

Paĉjo Ubu: Ili ne moviĝas! Je mia verda kandeleg', vi meritas bombardon. (Li ekĵetas la kotletojn.)

Ĉiuj: Aŭ! Uj! Ni nin defendu! Diable! Mi estas morta!

Paĉjo Ubu: Frek, frek, frek. Putru for! Mi ja fuĝigos vin.

Ĉiuj: Ni forsaviĝu! Aĉega Paĉjo Ubu! Perfida, trompa huligano!

Paĉjo Ubu: Ha! Finfine. Kia malpezigo, sed mi tre malbone manĝis. Venu, Borduro.

Ili foriras, kun Panjo Ubu.

Sceno IV

Paĉjo Ubu, Panjo Ubu kaj Kapitano Borduro

Paĉjo Ubu: Nu, Kapitano, ĉu vi bone manĝis?

Kapitano Borduro: Bonege, sinjoro, krom la merdro.

Paĉjo Ubu: He! tamen ne malbongustis ĝi.

Panjo Ubu: En ĉiu brusto sia gusto…

Paĉjo Ubu: Kapitano Borduro, mi intencas fari vin duko de Litovujo.

Kapitano Borduro: Kiel do? Ĉu vi ne estas fimalriĉulo, Paĉjo Ubu?

Paĉjo Ubu: Post kelkaj tagoj, se vi volas, mi reĝas Pollandon.

Kapitano Borduro: Ĉu vi volas mortigi Venceslaon?

Paĉjo Ubu: Ne stulta, la bovido. Li tuj divenis.

Kapitano Borduro: Se por mortigi Venceslaon, fidu al mi. Li estas mia plej kora malamiko, kaj mi povas kalkuli je miaj soldatoj.

Paĉjo Ubu, impete brakumante lin: Ho! Ho! Mi amegas vin, Borduro!

Kapitano Borduro: Uf! Kia fetoro, Paĉjo Ubu. Ĉu vi ne lavas vin?

Paĉjo Ubu: Iam kaj iam.

Panjo Ubu: Neniam!

Paĉjo Ubu: Mi surtretos viajn piedfingrojn.

Panjo Ubu: Merdrulego!

Paĉjo Ubu: Bone, Borduro, ni povas fermi la diskuton. Sed je mia verda kandeleg', mi ĵuras sur la kapon de Panjo Ubu fari vin duko de Litovujo.

Panjo Ubu: Nu…

Paĉjo Ubu: Silentu, afabla knabino mia.

Ili eliras.

Sceno V

Paĉjo Ubu, Panjo Ubu kaj heroldo.

Paĉjo Ubu: Sinjoro, kion vi volas? Furzu for, vi lacigas min.

La heroldo: Sinjoro, de la reĝo alvokita vi estas. (Li foriras.)

Paĉjo Ubu: Ho! Frek, sankta sterkaĵo, je mia verda kandeleg', ĉio 'stas malkovrita, oni senkapigos min, ve! ve!

Panjo Ubu: Kia molaĉulo! Kaj oni devas hasti.

Paĉjo Ubu: Ho! jen kion mi devas fari: akuzi Panjon Ubu kaj Borduron.

Panjo Ubu: Nu, vi fiaĉulo! Se vi tion faras…

Paĉjo Ubu: Mi tuj iras tien grandpaŝe. (Li foriras.)

Panjo Ubu, postkurante lin: Ho! Paĉjo Ubu, Paĉjo Ubu, mi donos al vi tripkolbason. (Ŝi foriras.)

Paĉjo Ubu, ekstersceneje: Ho! Frek! Mi sentripigos vin, kolbaso!

Sceno VI

La reĝa palaco. La reĝo Venceslao kun siaj oficiroj; Borduro; la tri filoj de la reĝo, Boleslao, Ladislao kaj Bugrulao. Poste, Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu, enirante: Ho! Ne 'stis mi. 'Stis Panjo Ubu kaj Borduro.

La reĝo: Kio estas al vi, Paĉjo Ubu?

Borduro: Li estas ebria.

La reĝo: Ĝuste kiel mi tiumatene.

Paĉjo Ubu: Jes, mi estas ebria; mi drinkis tro da franca vino.

La reĝo: Paĉjo Ubu, mi deziras rekompensi vian bonan servadon kiel kapitano de dragonoj, kaj mi hodiaŭ faras vin grafo de Sandomiro.

Paĉjo Ubu: Ho, sinjoro Venceslao, mi ne scias kiel danki vin.

La reĝo: Ne danku min, Paĉjo Ubu, sed ĉeestu morgaŭ matene la grandan revuon.

Paĉjo Ubu: Tutcerte, sed akceptu, mi petegas, tiun fajfileton. (Li prezentas fajfileton al la reĝo.)

La reĝo: Kion mi farus per fajfilo je mia aĝo? Mi donos lin al Bugrulao.

Juna Bugrulao: Kia stultulo, tiu Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Kaj nun, ek! Mi forpafas min. (Forturnante sin, li falas teren.) Ho! Aj! Helpu! Je mia verda kandeleg', mi disŝiris la intestenon kaj eksplodigis mian botelegon!

La reĝo, helpante lin restariĝi: Ĉu vi dolorigis vin, Paĉjo Ubu?

Paĉjo Ubu: Jes, certe, kaj mi sendube baldaŭ krevos. Ve, kiela sorto trafos Panjon Ubu?

La reĝo: Ŝin ni vartos ĝis ŝia maljunaĝo kaj eĉ poste.

Paĉjo Ubu: Da boneco vi plenplenas. (Li eliras.) Jes, sed vi tamen estos masakrita, reĝo Venceslao.

Sceno VII

La domo de Paĉjo Ubu. Ĵirono, Pilo, Kotico, Paĉjo Ubu, Panjo Ubu, konspirantoj kaj soldatoj, Kapitano Borduro.

Paĉjo Ubu: Amikoj, la tempo alvenis plani nian konspiron. Ĉiu donu sian opinion. Se vi permesas, mi parolos unue.

Kapitano Borduro: Parolu, Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Nu, amikoj, ni venenu la reĝon, tutsimple, per arseniko en lia matenmanĝo. Kiam li volos paŝtiĝi, li krevos, kaj mi tiam reĝo fariĝos.

Ĉiuj: Fi, kia sentaŭgulo!

Paĉjo Ubu: Kio? Ĉu mia plano ne plaĉas al vi? Tiam, Borduro, donu vian opinion.

Kapitano Borduro: Mi preferus frapegi lin per granda spado kaj disfendi lin de la kapo ĝis la zono.

Ĉiuj: Jes, nobla kaj kuraĝa farendaĵo!

Paĉjo Ubu: Kaj se li defendas sin per piedbatoj? Mi memoras, ke li ĉeestas la revuojn kun ferŝuoj ege danĝeraj. Ho! se mi povus, mi ŝtele forkurus denunci vin por savi min el tiu aferaĉo, kaj mi eĉ pensas, ke li donacus al mi monerojn.

Panjo Ubu: Ho! Perfidulo, malkuraĝulo, malbelega kaj tedega fiaĉulo.

Ĉiuj: Ni huu Paĉjon Ubu.

Paĉjo Ubu: He, gesinjoroj, trankviliĝu se vi ne volas, ke mi dispecigu vin. Bone, mi konsentas endanĝerigi min por vi. Sekve, Borduro, vi estos taskita disfendi la reĝon.

Kapitano Borduro: Kaj se ni ĉiuj alsaltus lin kriegaĉante kaj muĝante? Tiel ni havus pli bonan ŝancon kuntiri la armeon.

Paĉjo Ubu: Jen do. Mi strebos surtreti liajn piedojn. Li protestos kaj mi replikos: FREK! Je tiu vorto, vi ĵetos vin kontraŭ lin.

Panjo Ubu: Jes, kaj tuj post lia morto, vi forprenos lian sceptron kaj kronon.

Kapitano Borduro: Kaj mi postkuros la reĝan familion kun miaj soldatoj.

Paĉjo Ubu: Jes, mi specife rekomendas al vi la junan Bugrulaon.

Ili eliras.

Paĉjo Ubu, postkurante kaj revenigante ilin: Sinjoroj, ni forgesis nemalhaveblan ceremonion. Ni devas ĵuri arde skermi.

Kapitano Borduro: Nu, kiel fari? Mankas pastro.

Paĉjo Ubu: Panjo Ubu anstataŭigos lin.

Ĉiuj: Do, bone. Tiel estu.

Paĉjo Ubu: Ĉu vi do ĵuras efike mortigi la reĝon?

Ĉiuj: Jes, ni ĵuras. Vivu Paĉjo Ubu!


Akto II

Sceno I

La reĝa palaco. Venceslao, la reĝino Rozamondo, Boleslao, Ladislao kaj Bugrulao.

La reĝo: Sinjoro Bugrulao, vi estis tiumatene ege ofenda al sinjoro Ubu, kavaliro de niaj ordenoj kaj grafo de Sandomiro. Tial, mi malpermesas vin aperi ĉe mia revuo.

La reĝino: Tamen, Venceslao, vi certe bezonus vian tutan familion por defendi vin.

La reĝo: Mia Damo, mi neniam nuligas faritan decidon. Vi tedegas min per viaj stultaĵoj.

Bugrulao: Estu farita laŭ via plaĉo, sinjoro mia patro.

La reĝino: Nu, Siro, ĉu vi vere volas ĉeesti tiun revuon?

La reĝo: Kial ne, mia Damo?

La reĝino: Nu, denove, ĉu mi ne sonĝe vidis lin, frapantan vin per lia klabo kaj ĵetantan vian korpon en la Vistulon, dum aglo kiel tiu de la pola blazono deponis kronon sur lia kapo?

La reĝo: Kies kapo?

La reĝino: Tiu de Paĉjo Ubu.

La reĝo: Kia deliro! Sinjoro Ubu estas vera ĝentlemano, kiu senhezite akceptus dispecigon je mia servado.

La reĝino kaj Bugrulao: Kia eraro!…

La reĝo: Silentu, simieto. Kaj al vi, mia damo, por montri kiel malmulte mi timas sinjoron Ubu, mi ĉeestos la revuon tiel kiel mi estas, sen armilo nek glavo.

La reĝino: Fatala nesingardo; mi ne revidos vin vivan.

La reĝo: Venu Ladislao, venu Boleslao.

Ili eliras. La reĝino kaj Bugrulao iras al la fenestro.

La reĝino kaj Bugrulao: Dio kaj nia granda Sankta Nikolo protektu vin.

La reĝino: Bugrulao, venu kun mi preĝi por via patro kaj fratoj en la kapelo.

Sceno II

La revuejo. La pola armeo, la reĝo, Boleslao, Ladislao, Paĉjo Ubu, Kapitano Borduro kaj siaj soldatoj, Ĵirono, Pilo, Kotico.

La reĝo: Nobla Paĉjo Ubu, akompanu min kun viaj sekvantoj por revui la armeon.

Paĉjo Ubu, al siaj partizanoj: Estu pretaj. (Al la reĝo) Jen ni estas, Sinjoro, jen ni estas.

La partizanoj de Paĉjo Ubu ĉirkaŭas la reĝon.

La reĝo: Ha! jen la Danciga reĝimento de surĉevalaj gvardioj. Je mia fido, oni povas fieri pri ili.

Paĉjo Ubu: Ĉu? Ili fiaspektas. Rigardu tiun ĉi. (Al la soldato) Kiam vi lavis vin lastafoje, aĉa senŝuulo?

La reĝo: Sed tiu ĉi soldato estas purega. Kio estas al vi, Paĉjo Ubu?

Paĉjo Ubu: Jen! (Li premrompas lian piedon.)

La reĝo: Aĉulo!

Paĉjo Ubu: FREK! Ataku!

Kapitano Borduro: Hura! Antaŭen!

(Ĉiuj mortfrapas la reĝon. Iu plebano eksplodas.)

La reĝo: Ho! Helpu! Sankta Dipatro, mi estas morta.

Boleslao (al Ladislao): Kio estas tio? La glavojn elingu ni.

Paĉjo Ubu: Ha! La krono 'stas mia. Kaj nun, la aliaj.

Kapitano Borduro: Mortigu la perfidulojn!!

(Forfuĝas la filoj de la reĝo, postkurataj de ĉiuj.)

Sceno III

La reĝino kaj Bugrulao.

La reĝino: Fine, mi komencas trankviligi min.

Bugrulao: Nenio estas timenda. (Oni aŭdas teruran bruadon eleksteran.) Ha! Kion vidas mi? Miajn du fratojn ĉaskuritajn de Paĉjo Ubu kaj liaj soldatoj.

La reĝino: O Dio mia! Sankta Virgulino, la amaso baldaŭ atingos ilin.

Bugrulao: La tuta armeo sekvas Paĉjon Ubu. La reĝo malaperis. Hororo! Helpu!

La reĝino: Ĵus falis Boleslao, mortpafita de kuglo.

Bugrulao: He! (Ladislao alfrontas la malamikojn.) Defendu vin. Hura, Ladislao!

La reĝino: Ho! Ĉirkaŭite...

Bugrulao: Li ne plu estas. Borduro distranĉis lin kiel kolbaso.

La reĝino: Ha! Ve! Tiuj furoruloj ŝtormas la palacon, ili grimpas la ŝtuparon. (La kriado plilaŭtiĝas.)

La reĝino kaj Bugrulao, surgenuante: Dio, defendu nin.

Bugrulao: Ho! Tiu Paĉjo Ubu! Kanajlo, fripono, se li estus antaŭ mi…

Sceno IV

La samaj. La pordo estas enrompita, Paĉjo Ubu kaj siaj partizanoj perforte penetras.

Paĉjo Ubu: He! Bugrulao, kion do vi farus?

Bugrulao: Vivu Dio! Mi defendos mian patrinon ĝismorte. La unua, kiu aŭdacas fari unu paŝon antaŭen estas morta.

Paĉjo Ubu: Ho! Borduro, mi ege timas. Lasu min foriri.

Soldato, antaŭenirante: Kapitulacu, Bugrulao!

Bugrulao: Jen, fripono! Ni reguligu la kontojn! (Li frakasas lian kranion.)

La reĝino: Arde, Bugrulao, arde!

Pluraj, antaŭenirante: Bugrulao, ni promesas ne blovestingi vian kandelon.

Bugrulao: Brutoj, penduminduloj, lusoldataĉoj! (Li svingegas sian klingon helice kaj diseretigas ilin.)

Paĉjo Ubu: Ho! mi tuj metos finpunkton al tio!

Bugrulao: Patrino, forfuĝu per la sekreta ŝtuparo.

La reĝino: Nu, vi, filo mia, vi?

Bugrulao: Mi tuj sekvos vin.

Paĉjo Ubu: Kaptu la reĝinon, ek! Ha! ŝi fuĝis. Nu, via lasta horo 'stas alveninta, vi suĉinfano. (Li alsaltas Bugrulaon.)

Bugrulao: Ha! vivu Dio, jen mia venĝo! (Li fendas lian budenon per terure lerta glavpikego.) Patrino, jen mi estas! (Li forfuĝas tra la sekreta ŝtupara eliro.)

Sceno V

Submonta kaverno. Bugrulao eniras, sekvite de Rozamondo.

Bugrulao: Ĉi tie ni estos sekuraj.

La reĝino: Jes, ja verŝajne. Bugrulao, subtenu min! (Ŝi falas sur la neĝon.)

Bugrulao: Ha! Kio okazas al vi, Patrino?

La reĝino: Mi estas ege malsana, kredu min, Bugrulao. Restas al mi apenaŭ du horoj.

Bugrulao: Kio? Ĉu malvarmo trafis vin?

La reĝino: Kiel povus mi rezisti kontraŭ tiom da sortbatoj? La reĝo murdita, nia familio detruita, kaj vi, reprezentanto de la plej nobla glavportanta raso, trudita fuĝi tramonte kiel kontrabandisto.

Bugrulao: Kaj trudita de kiu, je Dio! de kiu? De tiu fia Paĉjo Ubu, fripono de Dio scias kie, aĉa trompisto, vagulo senhonta! Mia patro ordenis lin, al li donis la titolon de grafo… nu, la morgaŭon mem, la kanajlo senrimorse atencis kontraŭ li.

La reĝino: O Bugrulao! Mi memoras kiel ni estis feliĉaj antaŭ la alveno de tiu Paĉjo Ubu! Nun, ve! ĉio estas ruinigita.

Bugrulao: Kion fari? Ni atendu esperoplene kaj neniam rezignu niajn rajtojn.

La reĝino: Tiel estu, mia kara filo, sed mi ne vidos la feliĉan tagon.

Bugrulao: He! kio estas al vi? Ŝi paliĝas, falas… helpon! Sed mi estas meze de senhomejo. O Dio mia! ŝia koro ne plu batas. Ĉu morte? Ĉu eble? Plia viktimo de Paĉjo Ubu! (Li kaŝas sian vizaĝon permane kaj ploras.) O Dio, kia tristeco por dekkvarjarulo, vidi sin sola kun tia peza venĝo surŝultrigenda!

Fortega malespero ekregas lin.

Dume, la animoj de Venceslao, Boleslao, Ladislao kaj Rozamondo eniras la kavernon, sekvitaj de siaj gepraavoj. Ili plenigas la ejon. La plej olda proksimiĝas al Bugrulao kaj milde vekigas lin.

Bugrulao: Kion vidas mi? Mian tutan familion, miaj gepraavoj… Kia estas tia miraklo?

La fantomo: Sciu, Bugrulao, ke dumvive mi estis Mateo de Kenigsbergo, unua reĝo kaj fondinto de nia domo. Mi konfidas al vi pri nia venĝo. (Li transdonas grandan glavon.) Tiu glavo, kiun mi donas al vi, restu senripoze ĝis mortfrapos ĝi la uzurpinton.

Ĉiuj malaperas, kaj Bugrulao restas sola, en stato de ekstazo.

Sceno VI

La reĝa palaco. Paĉjo Ubu, Panjo Ubu, Kapitano Borduro.

Paĉjo Ubu: Ne, mi certe ne volas! Ĉu vi intencas bankrotigi min por tiuj klaŭnoj?

Kapitano Borduro: Nu, Paĉjo Ubu… Ĉu vi ne vidas, ke la popolo atendas donacojn sekve de la feliĉa evento?

Panjo Ubu: Se vi ne disdonas viandojn kaj oron, antaŭ du horoj vi estos perforte eksigita.

Paĉjo Ubu: Viandojn, jes! Oron, neniam! Buĉu tri maljunajn ĉevalaĉojn; tio vaste sufiĉos por enkotiĝintuloj tiaj.

Panjo Ubu: Enkotiĝintulo vi mem! Kiu naskis bestaĉon tian?

Paĉjo Ubu: Ankoraŭfoje: mi volas riĉiĝi kaj mi ne forlasos eĉ unu groŝon.

Panjo Ubu: Vi havas enmane ĉiujn trezorojn de Pollando.

Kapitano Borduro: Jes, mi scias, ke en la kapelo troviĝas grandega trezoro. Ni disdonos ĝin.

Paĉjo Ubu: Vi ratfaŭkulo… Se vi tion faras…

Kapitano Borduro: Nu, Paĉjo Ubu: se vi ne disdonigas riĉaĵojn, la popolo rifuzos pagi impostojn.

Paĉjo Ubu: Ĉu serioze?

Panjo Ubu: Jes ja!

Paĉjo Ubu: Ho! tiam mi konsentas pri ĉio. Amasigu tri milionojn, trapiku per rostostango cent kvindek bovojn kaj ŝafojn. Almenaŭ mi povos manĝi iom da!

Ili eliras.

Sceno VII

La palaca korto, svarmanta je popolamaso. Paĉjo Ubu kronita, Panjo Ubu, Kapitano Borduro, servistoj portantaj viandojn.

Popolo: Jen la reĝo! Vivu la reĝo! Hura!

Paĉjo Ubu, disĵetante oron: Jen, prenu, 'stas por vi. Ne tre plaĉis al mi la ideo disdonaci monon, sed Panjo Ubu insistis: kiel fari alie? Almenaŭ, promesu fidele pagi viajn impostojn.

Ĉiuj: Jes, jes!

Kapitano Borduro: Vidu, Panjo Ubu, kiel ili akre batalas por tiu oro.

Panjo Ubu: Kia aro da sovaĝuloj. Fi! La cerbo de tiu ĉi disspruĉis teren.

Paĉjo Ubu: Ĝuinda spektaklo! Alportu pliajn monkestojn.

Kapitano Borduro: Kial ne starigi vetkuron?

Paĉjo Ubu: Jes, kial ne? (Al la homamaso) Amikoj, ĉu vi vidas tiun keston? Ĝi entenas tricent mil verajn polajn orajn monerojn kun rozo stampitajn. Atendu funde de la korto tiuj, kiuj volas partopreni vetkuron. Vi ekstartos kiam mi agitos mian naztukon kaj la unualveninto gajnos la keston. La aliaj dividos inter si la entenon de tiu alia kesto kiel dua premio.

Ĉiuj: Jes! Vivu Paĉjo Ubu! Kia bona reĝo! Venceslao ne 'stis tiel malavara.

Paĉjo Ubu (al Panjo Ubu, kun ĝojo): Aŭskultu ilin!

La tuta homamaso iras pretiĝi funde de la korto.

Paĉjo Ubu: Unu, du, tri… Ĉu pretaj?

Ĉiuj: Jes! Jes!

Paĉjo Ubu: Ek!

Ili ekkuras krurfalĉante unuj la aliajn. Ekkrioj kaj tumulto.

Kapitano Borduro: Jen ili estas! Jen ili estas!

Paĉjo Ubu: Nu, la unua 'stas atingota.

Panjo Ubu: Ne, jen li remalproksimiĝas.

Kapitano Borduro: Ho! Li 'stas malgajnonta! Jen! Finite! La alia venkis!

Tiu, kiu estis dua fine venkas.

Ĉiuj: Vivu Miĥaelo Fedoroviĉ! Vivu Miĥaelo Fedoroviĉ!

Miĥaelo Fedoroviĉ: Mi ne scias kiel danki lian Moŝton…

Paĉjo Ubu: Ho, kara, ne dankinde. Forprenu vian keston, Miĥaelo, kaj la cetero dividu la alian inter si: ĉiu prenu unu moneron ĝis vi atingas la fundon.

Ĉiuj: Vivu Miĥaelo Fedoroviĉ! Vivu Paĉjo Ubu!

Paĉjo Ubu: Kaj vi, amikoj, venu manĝi! Mi hodiaŭ malfermas al vi la pordojn de mia palaco. Bonvolu sidiĝi ĉe mia tablo!

La Popolo: Eniru ni! Eniru ni! Vivu Paĉjo Ubu, la plej nobla el la suverenoj!

Ili eniras la palacon. Oni aŭdas la bruon de la diboĉado, kiu daŭras ĝis la mateno. Falo de la kurteno.


Akto III

Sceno I

La palaco. Paĉjo Ubu. Panjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Je mia verda kandeleg'. Jen mi estas reĝo de tiu lando. Jam trafis min dispepsiego, kaj oni tuj alportos mian kapelinon.

Panjo Ubu: El kio estas farita ĝi? Ni ja regas, tamen ni devas ne malŝpari.

Paĉjo Ubu: Mia ina Damo, ĝi estas el ŝafofelo, kun agrafo kaj bukloj el hundledo.

Panjo Ubu: Jen kio bonas, sed eĉ pli bonas reĝi.

Paĉjo Ubu: Jes, ja pravas vi, Panjo Ubu.

Panjo Ubu: Ni havas grandan dankŝuldon al la Duko de Litovujo.

Paĉjo Ubu: Al kiu, do?

Panjo Ubu: Nu, al Kapitano Borduro.

Paĉjo Ubu: Je Dio, Panjo Ubu, ne parolu pri tiu furzulo. Mi ne plu bezonas lin. Li brosu al si la ventron kaj malhavu sian dukujaĉon.

Panjo Ubu: Vi malpravegas, Paĉjo Ubu. Li kontraŭiĝos al vi.

Paĉjo Ubu: Ho, mi kompatas lin, tiun etulon. Mi fajfas pri li kiel pri Bugrulao.

Panjo Ubu: Nu, ĉu vi vere kredas esti libera de Bugrulao?

Paĉjo Ubu: Financa sabro, kompreneble! Kiel povus ĝeni min dekkvarjara bubaĉo?

Panjo Ubu: Paĉjo Ubu, bone atentu miajn parolojn. Kredu min, vi devas igi Borduron fidela al vi per via donacemeco.

Paĉjo Ubu: Plu donaci monon? Ha ne! Vi jam faris min sencerbe elspezi dudek du milionojn.

Panjo Ubu: Faru laŭvole, Paĉjo Ubu: kun planoj haste bakitaj…

Paĉjo Ubu: Almenaŭ estos sufiĉe da spaco por du en la bakujo.

Panjo Ubu: Aŭskultu: ankoraŭfoje, mi certas, ke la juna Bugrulao finvenkos, ĉar justeco sidas liaflanke.

Paĉjo Ubu: Ha, aĉaĵo! Ĉu maljusteco ne egalvaloras justecon? Ha, vi insultas min, Panjo Ubu, kaj indas je dispecigo.

Panjo Ubu forfuĝas, postkurite de Paĉjo Ubu.

Sceno II

La granda halo de la palaco.

Paĉjo Ubu, Panjo Ubu, oficiroj kaj soldatoj, Ĵirono, Pilo kaj Kotico, enkatenitaj nobeloj, financistoj, juĝistoj, aktistoj.

Paĉjo Ubu: Alportu la prinobelaran kontolibraĉon, kaj la nobelkason, kaj la nobelhokon, kaj la nobeltranĉilon! Kaj puŝu antaŭen la nobelojn!

Oni puŝas malmilde la nobelojn.

Panjo Ubu: Je Dio, moderigu vin, Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Mi havas la honoron anonci al vi, ke cele al pliriĉigo de la reĝujo, mi intencas pereigi la tutan nobelaron de la lando kaj konfiski ĝian havaĵon.

Nobeloj: Kia hororo! Helpu, popolo kaj soldatoj!

Paĉjo Ubu: Alkonduku la unuan nobelon kaj donu al mi la nobelhokon. La mortkondamnitajn mi faligos tra la plankpordon; ili falos en la keloj de la porkpinĉilo kaj de la groŝejo, kie oni sencerbigos ilin. (Al nobelo) Kiu 'stas vi, bestaĉo?

Nobelo: La grafo de Vicebsko.

Paĉjo Ubu: Kiom vi enspezas?

Nobelo: Tri milionoj de rajkstaleroj.

Paĉjo Ubu: Kondamnite! (Li alhokas lin kaj ĵetas lin tra la plankpordon.)

Panjo Ubu: Kia feroca krueleco!

Paĉjo Ubu: Dua nobelo, kiu 'stas vi? (La nobelo diras nenion.) Respondu, furzkapo!

Nobelo: La grandduko de Poznano.

Paĉjo Ubu: Bonege! Bonege! Mi ne bezonas pli da detalojn. Tra la plankpordon. Tria nobelo, kiu 'stas vi? Kia hidulo…

Nobelo: La duko de Kurlando kaj de la urboj Rigo, Revel kaj Mitaŭ.

Paĉjo Ubu: Bonege! Bonege! Nenio alia?

Nobelo: Nenio.

Paĉjo Ubu: Tra la plankpordon, do. Kvara nobelo, kiu 'stas vi?

Nobelo: La princo de Podolio.

Paĉjo Ubu: Kiaj 'stas viaj enspezoj?

Nobelo: Mi estas ruinigita.

Paĉjo Ubu: Jen obscena vorto. Tra la plankpordon. Kvina nobelo, kiu 'stas vi?

Nobelo: La grandduko de Torun kaj palatino de Poloko.

Paĉjo Ubu: 'Stas malmulte. Nenio alia?

Nobelo: Estis sufiĉe por mi.

Paĉjo Ubu: Nu, pli bone malmulte ol nenio. Tra la plankpordon. Pri kio vi grumblas, Panjo Ubu?

Panjo Ubu: Vi estas tro feroca, Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Nu, mi pliriĉiĝas! Kaj nun, MIA listo de MIAJ havaĵoj. Aktisto, legu MIAN liston de MIAJN havaĵojn.

Aktisto: Grafujo de Sandomiro.

Paĉjo Ubu: Komencu kun la princujoj, stulta bugrulo!

Aktisto: Princujo de Podolio, granddukujo de Poznano, dukujo de Kurlando, grafujo de Sandomiro, grafujo de Vicebsko, palatinujo de Poloko, granddukujo de Torun.

Paĉjo Ubu: Kio plie?

Aktisto: Estas ĉio.

Paĉjo Ubu: Kiel, ĉio? Nu, sekve, la nobeloj – antaŭen! Kaj se pliriĉiĝi necesigas tro da tempo, mi ekzekutos ĉiujn nobelojn kaj konfiskos la tiel liberigitajn havaĵojn. Ek, traplankpordigu ilin. (Oni stakigas la nobelojn en la plankpordo). Haste rapidu, mi deziras leĝfari, nun.

Pluraj: Kia regalo atendas nin?

Paĉjo Ubu: Unue, reformi la justicon, kaj poste, la financojn.

La juĝistoj: Ni oponas ĉiajn ŝanĝojn.

Paĉjo Ubu: Frek. Tiukaze la juĝistoj ne plu estos pagataj.

La juĝistoj: Kiel ni vivgajnos? Malriĉaj ni estas.

Paĉjo Ubu: Vi ricevos la monpunojn, kiujn vi elpremos, kaj la havaĵojn de la mortkondamnitoj.

Unua juĝisto: Kia hororo…

Dua juĝisto: Malgloro…

Tria juĝisto: Skandalo…

Kvara juĝisto: Maldigno…

Ĉiuj: Ni rifuzas juĝi en kondiĉoj tiaj.

Paĉjo Ubu: Traplankpordigu la juĝistojn!

Ili vane kontraŭbaraktas.

Panjo Ubu: Ho! Ĉu vi frenezas, Paĉjo Ubu? Kiu eldiros juĝojn, nun?

Paĉjo Ubu: Nu, mi mem! Vi vidos kiel ĉio glatos.

Panjo Ubu: Jes, mi ja vidos…

Paĉjo Ubu: Silentu, bovinego. Kaj nun, sinjoroj, ni pritraktu la demandon de la financoj.

Financistoj: Nenio estas ŝanĝenda.

Paĉjo Ubu: Kio? Mi ja ĉion volas ŝanĝi. Unue, mi volas akapari duonon de la impostoj.

Financistoj: Kia senĝenulo.

Paĉjo Ubu: Sinjoroj, ni starigos dekprocentan bienimposton, alian je komerco kaj industrio, trian je edziĝo, kaj kvaran je mortintoj, po kvindek frankoj.

Unua financisto: Nu, estas stulte, Paĉjo Ubu.

Dua financisto: Kia absurdaĵo! …

Tria financisto: Sensencaĵo!

Paĉjo Ubu: Vi primokas min! Traplankpordigu la financistojn!

Oni enfornigas ilin.

Panjo Ubu: Nu, Paĉjo Ubu… Kiaspeca reĝo vi estas? Vi buĉas ĉiujn senescepte.

Paĉjo Ubu: Frek!

Panjo Ubu: Finite justico; finite financo…

Paĉjo Ubu: Ne timu, dolĉa knabineto. Mi mem iros kolekti impostojn vilaĝen vilaĝe.

Sceno III

Kamparana domo en la ĉirkaŭaĵo de Varsovio. Pluraj kamparanoj kuniĝis.

Unua kamparano, enirante: Eksciu grandan novaĵon. La reĝo mortis, kaj ankaŭ la dukoj. La juna Bugrulao forkuris kun lia patrino en la montojn, kaj Paĉjo Ubu la tronon uzurpis.

Alia kamparano: Jen multaj aliaj. Mi ĵus alvenis el Krakovio, kie mi vidis forpreni la korpojn de tricent nobeloj kaj kvincent juĝistoj mortigitaj, kaj laŭdire, oni duobligos niajn impostojn, kaj venos Paĉjo Ubu persone kolekti ilin.

Ĉiuj: Je granda Dio! Kio okazos al ni? Paĉjo Ubu estas terura ogro, kaj sia familio estas abomeninda, laŭ tion, kion oni diras.

Unua kamparano: Nu, aŭskultu: ĉu oni ne frapas ĉe la pordo?

Voĉo, elekstere: Kojonkorno! Malfermu, nome de mia merdro, de sankta Johano, sankta Petro kaj sankta Nikolao! Financa sabro, financhorno, malfermu, mi venas kolekti!

Oni enrompas la pordon kaj Paĉjo Ubu eniras, akompanite de legiono de groŝrabistoj.

Sceno IV

Paĉjo Ubu: Kiu el vi 'stas la plej aĝa? (Antaŭeniras kamparano.) Kiel nomiĝas vi?

La kamparano: Stanislao Leĉinski.

Paĉjo Ubu: Nu, kojonkorno, bone aŭskultu, aŭ tiuj sinjoroj fortranĉos viajn olerojn. Ĉu vi aŭskultas aŭ ne?

Stanislao: Nu, via Reĝa Moŝto ankoraŭ nenion diris.

Paĉjo Ubu: Kio? De duonhoro mi parolas jam. Ĉu vi kredas, ke mi venis prediki en la dezerto?

Stanislao: Mi neniel aŭdacus tion pensi.

Paĉjo Ubu: Mi do venas anonci, averti kaj sciigi vin, ke vi devas tuje elmontri kaj fordoni vian tutan financon aŭ esti buĉita surloke. Ek, sinjoroj financaj voremuloj, enpuŝu ĉi-tien la financan veturilegon.

Oni alrulas la veturilegon.

Stanislao: Via Reĝa Moŝto, laŭ la registro ni devas pagi nur cent kvindek du rajkstaleroj, kaj tion ni ja faris antaŭ ses semajnoj, je la festo de sankta Mateo.

Paĉjo Ubu: Eble, sed mi ŝanĝis la ŝtatan mastrumadon kaj aperigis en la gazetaro, ke oni pagu dufoje la nunajn impostojn, kaj trifoje la eventualajn. Kun sistemo tia, mi baldaŭ 'stos riĉega; tiam mi mortigos ĉiujn kaj foriros.

Kamparanoj: Sinjoro Ubu, iom da kompato. Ni petegas vin. Malriĉaj civitanoj ni estas.

Paĉjo Ubu: Tion mi prifajfas. Pagu!

Kamparanoj: Ni ne kapablas. Ni jam pagis.

Paĉjo Ubu: Pagu, se ne mi tiklos vin per buntaj torturegoj kaj senkapigos vin ĝisŝultre! Kojonkorno, reĝo mi ja estas!

Ĉiuj: Ha, kia maldigneco! Ni ribelu! Vivu Bugrulao, pro Digraco reĝo de Pollando kaj Litovujo!

Paĉjo Ubu: Sinjoroj de la financoj, plenumu vian devon.

Batalo ekas, la domo estas ruinigita, kaj la maljuna Stanislao fuĝas sole tra la ebenaĵo. Paĉjo Ubu restas por ŝtelkolekti la financon.

Sceno V

Kazemato de la fortikaĵoj de Torun. Kapitano Borduro, katenite. Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Ha, civitano! Vi rikoltas tion, kion vi semis. Vi postulis, ke mi malŝuldiĝu je vi, ribelis kiam mi rifuzis, konspiris kontraŭ mi, kaj jen vi estas enkatenita. Financa horno, des pli malbone por vi! La ŝerco estas tiel amuza, ke eĉ vi sendube ĝuas ĝin.

Kapitano Borduro: Estu singarda, Paĉjo Ubu. Vi de kvin tagoj reĝas, kaj jam murdis pli ol estus necese por damni ĉiujn sanktulojn de la paradizo. La sango de la reĝo kaj de la nobelaro postulas venĝon, kaj iliaj kriegoj altiros respondon.

Paĉjo Ubu: Vi ja scipovas elokventi, mia bona amiko. Mi ne dubas, ke se vi eskapus, komplikaĵoj sinsekvus, sed mi ne kredas, ke la kazematoj de Torun iam lasis elgliti unu el la knabaĉoj al ili konfiditaj. Do, bonan nokton, kaj dormu ŝtone, kvankam la ci-tieaj ratoj dancas diablan polkon. (Li eliras. Subulaĉoj ŝlosas ĉiujn pordojn.)

Sceno VI

La Palaco de Moskvo. Imperiestro Aleksej kaj sia kortego, Borduro.

Caro Aleksej: Ĉu ne estas vi, malnoblega aventuristo, kiu partoprenis la mortigon de nia kuzo Venceslao?

Borduro: Mi petegas vian reĝan moŝton pardoni min. Mi estis kuntrenita kontraŭvole de Paĉjo Ubu.

Aleksej: Ho! Fimensogulo! Nu, diru kion vi volas, serpento.

Borduro: Paĉjo Ubu enkarcerigis min pretekste de konspirado. Mi sukcesis eskapi kaj rajdis tra la stepoj kvin tagojn kaj noktojn por petegi vian moŝtan pardonemon.

Aleksej: Nu, kia estas la garantio de via submetiĝo?

Borduro: Mia glavo de aventuristo kaj detala plano de la urbo Torun.

Aleksej: Mi prenas la glavon, sed je sankta Georgo, ekbruligu la planon: mi ne volas ŝuldi mian venkon al perfido.

Borduro: Unu el la filoj de Venceslao, la juna Bugrulao, ankoraŭ vivas. Mi ĉiamaniere klopodos lin surtronigi.

Aleksej: Kia grado estis via en la pola armeo?

Borduro: Mi komandis la kvinan reĝimenton de dragonoj de Vilno kaj roton sendependan je la servo de Paĉjo Ubu.

Aleksej: Bone, mi faras vin subleŭtenanto de la deka reĝimento de Kozakoj, kaj ia ajn perfido viaflanka estos punita severe. Se vi arde batalas, oni taŭge rekompencos vin.

Borduro: Kuraĝo ne mankas al mi, via reĝa moŝto.

Aleksej: Bone, nun for de mia vido.

Borduro eliras.

Sceno VII

La konsilistarejo. Paĉjo Ubu, Panjo Ubu, financaj konsilistoj.

Paĉjo Ubu: Gesinjoroj, la kunveno estas malfermita, do bone aŭskultu kaj fermu la kranon. Unue, ni parolos pri financoj, kaj poste mi eksponos sistemeton elpensitan de mi por venigi belan veteron kaj malaperigi pluvon.

Konsilistoj: Bonege, Paĉjo Ubu.

Panjo Ubu: Kia azeno!

Paĉjo Ubu: Mia freka Damo, kungluu viajn lipegojn, ĉar mi ne toleros impertinentaĵojn tiajn. Kiel mi diris, sinjoroj, la financoj iras modere. Granda nombro de monstakhundoj ĉiumatene dissemas sin tra la stratoj kaj niaj groŝvoremuloj laboras mirinde. Ĉie oni vidas forbruligitajn domojn kaj homojn ĝemantajn sub la pezo de niaj financoj.

La konsilisto: Kaj la novaj impostoj, Sinjoro Ubu, ĉu ili bone iras?

Panjo Ubu: Tute ne. La priedziĝo imposto nur 11 groŝojn kunigis, eĉ se Paĉjo Ubu postkuras homojn ĉie por devige ilin geedzigi.

Paĉjo Ubu: Kornkolbaso, mia financista Damo, mi havas olerojn parolantajn kaj vi, buŝon por aŭskulti. (Ekridegoj.) Be, tute ne… Vi erarigas min kaj ŝajnigas min stulta! Ho, Ubukorno! (Eniras heroldo.) Nu, kion li volas, tiu ĉi? Vaporiĝu, kvarmanulo, aŭ mi ensakos vin kun diskapigo kaj premtordo de la membroj.

Panjo Ubu: Ha, li forfuĝis, sed postlasis leteron.

Paĉjo Ubu: Kion ĝi diras? Aŭ mi 'stas freneza, aŭ mi ne scipovas legi. Hastu, gorilino, ĝi certe venas de Borduro.

Panjo Ubu: Trafite. Li diras, ke la Caro afablege bonvenigis lin, ke li estas invadonta viajn ŝtatojn por surtronigi Bugrulaon, kaj ke vi estas mortonta.

Paĉjo Ubu: Ho! Ho! Kia timo! Kia timo! Ha, mi certe mortos. Ho, kiu prikompatos min? Kion fari, je Dio? Tiu feroculo dolorigos min. Sankta Antono kaj ĉiuj sanktuloj, protektu min. Mi oferdonos financon al vi, kaj bruligos kandelegojn. Sinjoro, kion fari? (Li ploras kaj singultas.)

Panjo Ubu: Nur unu konduto estas sekvenda, Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Kia, amo mia?

Panjo Ubu: Militi!

Ĉiuj: Vivu Dio. Jen nobla decido.

Paĉjo Ubu: Ĉu? Mi denove ricevos batojn.

Unua konsilisto: Kuru ni starigi armeon.

Dua konsilisto: Kaj kolekti provizaĵojn.

Tria konsilisto: Kaj pretigi la artilerion kaj la fortresojn.

Kvara konsilisto: Kaj trovi monon por la trupo.

Paĉjo Ubu: Ha, ne! je mia burso. Ĉu vi volas, ke mi vin murdu? Mi ne volas disdoni monon. Kia sensencaĵo! Mi estis pagita por militi, kaj nun, oni militas je mia kosto. Ne, je mia verda kandeleg', militu, se milito tiel furoras ĉe vi, sed ni ne elspezu eĉ unu groŝon.

Ĉiuj: Vivu la milito!

Sceno VIII

La tendaro antaŭ Varsovio.

Soldatoj kaj subulaĉoj: Vivu Pollando! Vivu Paĉjo Ubu!

Paĉjo Ubu: Panjo Ubu, donu mian kirason kaj lignan peceton. Baldaŭ, mi estos tiel ŝarĝita, ke mi ne kapablos marŝi, eĉ se postkurate.

Panjo Ubu: Fi, kia malkuraĝo!

Paĉjo Ubu: Ha! la merdra sabro forkuras, kaj la financa hokstangego ne restas alkroĉita!!! Mi neniam estos preta, kaj la alvenantaj Rusoj baldaŭ masakros min.

Soldato: Atentu, Sinjoro Ubu, la olera tondilo estas falonta.

Paĉjo Ubu: Mi masasakras vin kun la merdra kanininego kaj la vizaĝa tranĉililo.

Panjo Ubu: Kiel bela li estas kun sia kasko kaj kiraso. Li similas armitan kukurbon.

Paĉjo Ubu: Ha, nun mi surĉevaliĝu. Alkonduku, Sinjoroj, la financan ĉevalon.

Panjo Ubu: Paĉjo Ubu, via ĉevalo ne povas vin porti plu; ĝi nenion manĝis de kvin tagoj kaj estas preskaŭ morta.

Paĉjo Ubu: Kia ŝerco! Oni pagigas min 12 groŝojn tage por tiu ĉevalaĉo, kaj ĝi ne plu povas min porti! Ĉu vi volas mistifiki min, Ubua korno, aŭ ĉu vi priŝtelas min? (Panjo Ubu ruĝiĝas, kaj mallevas la okulojn.) Alkonduku alian beston: mi ne iros piede, kojonkorno!

Oni alkondukas egan ĉevalon.

Paĉjo Ubu: Mi tuj surgrimpas ĝin. Ho! Mi sidiĝu, se ne mi falos. (Ekiras la ĉevalo.) Ha! haltigu mian beston! Je Dio, mi ekfalos kaj estos morta!

Panjo Ubu: Envere, idioto li estas. Ha! li restariĝis, sed teren li falis.

Paĉjo Ubu: Fizika korno, duonmorta mi estas! Nu, ne gravas, mi iras militi kaj fari amasbuĉon. Kaj tremu la malobeontaj. Mi enenpoŝos ilinin kun tordo de la nazo kaj dentoj, kaj detiro de la lango.

Panjo Ubu: Bonŝancon, Sinjoro Ubu.

Paĉjo Ubu: Mi preskaŭ forgesis diri, ke la regentadon mi konfidas al vi. Sed mi prenis kun mi la prifinanca libro. Des pli malbone por vi, se vi priŝtelas min. Mi lasas al vi kiel helpanto la subulaĉon Ĵirono. Adiaŭ, Panjo Ubu.

Panjo Ubu: Adiaŭ, Paĉjo Ubu. Bone murdu la caron.

Paĉjo Ubu: Kun plezuro. Tordo de la nazo kaj dentoj, detiro de la lango kaj trudenpremo de la ligna peceto en la oleroj.

La armeo malproksimiĝas, akompanite de fanfaro.

Panjo Ubu: La dika ĉifonfiguro estas for… Ni zorgu pri niaj aferoj, murdu Bugrulaon kaj ŝtelu la trezoron.


Akto IV

Sceno I

La kripto de la iamaj reĝoj de Pollando, sub la katedralo de Varsovio.

Panjo Ubu: Kie do, tiu trezoro? Neniu slabo sonas malplena. Mi tamen kalkulis dektri ŝtonojn post la tombo de Ladislao la Granda, sekvante la muron, sed nenio. Oni sendube trompis min. Nu, tamen ĉi tiu ŝtono ŝajnas suspektinda. Ek, Panjo Ubu, al la laboro. Kuraĝon, ni detiru tiun ŝtonon. Ĝi firme kuŝas. Ni uzu tiun pecon de financa hokstangegon, kiu povas ankoraŭ utili. Jen ĝi estas! Jen la oro, meze de la reĝaj ostoj! En la sakon, do, ek, la tutaĵo! Nu, de kie venas tiu bruo? Sub tiuj volboj troviĝus ankoraŭ vivuloj? Ne, estas nenio, ni hastu. Ĉion ni prenu. Tiu oro pli bone briletos sub la sunlumo, ol meze de la tombaro de estintaj princoj. Nun, ni redeponu la ŝtonon. Kio? Denove tiu bruo?

Mia ĉeesto ĉi-loke kaŭzas al mi strangan timon. Mi forprenos la ceteron de l'oro morgaŭ, kiam mi revenos.

Voĉo, eliranta el la tombo de Johano Sigismondo: Neniam, Panjo Ubu!

Panjo Ubu, terurite, forfuĝas per la sekreta pordo kun la ŝtelita oro.

Sceno II

La ganda placo de Varsovio. Bugrulao kaj siaj subtenantoj, popolo kaj soldatoj. Poste, korpogardistoj, Panjo Ubu, la subulaĉo Ĵirono.

Bugrulao: Antaŭen, amikoj! Vivu Venceslao kaj Pollando! La kanajlaĉa Paĉjo Ubu estas for, kaj restas nur la sorĉistino, Panjo Ubu, kaj sia subulaĉo. Mi pretas gvidi vin kaj retronigi la rason de miaj prapatroj.

Ĉiuj: Vivu Bugrulao!

Bugrulao: Kaj ni forigos ĉiujn impostojn truditajn de tiu friponaĉa Paĉjo Ubu.

Ĉiuj: Hura! Antaŭen! Ni kuru al la palaco kaj buĉu tiun inferan genton.

Bugrulao: He! Jen Panjo Ubu, eliranta kun siaj korpogardistoj sur la perono!

Panjo Ubu: Kion vi volas, Sinjoroj? Ha! Bugrulao.

La homamaso ĵetas ŝtonojn.

Unua korpogardisto: Ĉiuj vitroj estas frakasitaj.

Dua korpogardisto: Je sankta Georgo, kia kontuzita mi estas.

Tria korpogardisto: Granda Dio, mi mortas.

Bugrulao: Ĵetu ŝtonojn, amikoj.

La subulaĉo Ĵirono: Ha, tiel vi volas ludi! (Li elingas sian glavon kaj ĵetas sin antaŭen, farante egan amasbuĉadon).

Bugrulao: Ĉi tien! Defendu vin, kovarda skermistaĉo.

Ili interbatalas.

Ĵirono: Mi estas morta!

Bugrulao: La venko estas nia, amikoj! Ni postkuru Panjon Ubu!

Oni aŭdas trompetojn.

Bugrulao: Ha! Ĉi tien alvenas la nobeloj. Ek, kaptu ni la fiharpion!

Ĉiuj: Kaj poste, ni strangolos la maljunan friponon!

Panjo Ubu forkuras, postkurite de la Poloj. Ekpafoj kaj hajlo de ŝtonoj.

Sceno III

La pollanda armeo, marŝanta en Ukrajno.

Paĉjo Ubu: Kornhava laktuko! Bovinkapo! Pro soifa kaj lacego ni tuj mortos. Sinjoro soldato, bonvolu porti nian financan kaskon, kaj vi, Sinjoro ulano, prenu la merdran tondilon kaj la fizikan klabon por malpezigi nian personon, ĉar, kiel mi ĵus diris, lacegaj ni estas.

Ambaŭ soldatoj obeas.

Pilo: Be! Sinjorjo! Oni miras, ke la Rusoj ne vidigas sin.

Paĉjo Ubu: Bedaŭrinde estas, ke la stato de niaj financoj ne permesas havigi al ni veturilon konforman al niaj dimensioj. Por ne ruinigi nian hufulon, ni devis trakuri piede la tutan distancon, kuntrenante ĝin per la brido. Reveninte al Pollando, ni imagos, dank'al nia fizika scienco kaj helpe de niaj geniaj konsilistoj, ventveturilon por la tutan armeon.

Kotico: Jen Nikolao Renski, galopante ĉi-tien.

Paĉjo Ubu: Nu, kio estas al tiu knabo?

Renski: Ĉio estas perdita, Via Reĝa Moŝto. La Poloj ribelas, Ĵirono estis murdita, kaj Panjo Ubu forfuĝis en la montojn.

Paĉjo Ubu: Noktobirdo, malfeliĉigilo, kungamaŝa gufo! Kie vi aŭdis tiajn stultaĵojn? Malbenita sorto! Kaj kiu teksis komploton tian? Sendube Bugrulao. De kie vi alvenas?

Renski: De Varsovio, nobla Sinjoro.

Paĉjo Ubu: Knabo de mia merdro, se mi kredus vin, mi returnirigus la tutan armeon. Nu, Sinjoro knabo, en via kranio kuŝas pli da plumoj ol da griza substanco, kaj vi revis pri sensencaĵoj. Ek, al la avangardo, amiko mia, la Rusoj proksimiĝas, kaj ni baldaŭ devos vigligi niajn armilojn, ĉu merdrajn, financajn aŭ fizikajn.

Generalo Laŝi: Paĉjo Ubu, ĉu vi ne vidas la Rusojn sur la ebenaĵo?

Paĉjo Ubu: 'Stas vere: jen la Rusoj! 'Stas finite kaj glatite por mi. Se ekzistus forfuĝa vojo… sed ne! Sur tiu altaĵo, ni ricevos diluvon da batoj.

La armeo: La Rusoj! La malamiko!

Paĉjo Ubu: Nu, Sinjoroj, ni pretigu nin por la batalo. Ni restos sur tiu monteto, kaj ne stultege malsupreniros. Mi staros meze de vi kiel viva citadelo kaj vi gravitos ĉirkaŭ min. Mi nepre rekomendas ŝarĝi viajn pafilojn ĝisfaŭke, ĉar ok kugloj ope – ok Rusoj trafitaj unupafe, kaj ok malpliaj min postkurante. Ni metos la piedan infanterion piede de la monteto por bonvenigi la Rusojn kaj iom mortigi ilin, la kavalerion malantaŭ por impeti sin en la konfuzegon, kaj l'artilerion ĉirkaŭ la ĉi-tiea muelejo por dispafegi en l'amaso. Niaflanke, ni restos en la muelejo kaj pafos tra la fenestro kun la financa pistolo. Ni baros la pordon kun la fizika bastono, kaj se iu provas eniri, li suferos per la merdra hokstangego!!!

Oficiroj: Via Moŝto estos obeata.

Paĉjo Ubu: Bone, tiel, ni venkos. Kiomas?

Generalo Laŝi: Estas la dekunua.

Paĉjo Ubu: Do ni tagmanĝu, ĉar la Rusoj ne atakos antaŭ la tagmezo. Sinjoro Generalo, la soldatojn irigu al la necesejo kaj kantigu la financan kanzonon.

Laŝi foriras.

Soldatoj kaj subulaĉoj: Paĉjo Ubu vivu, l'granda financisto! Tin-tin-tin; tin-tin-tin; tin-tin-tin-tatin!

Paĉjo Ubu: Ho, kiaj lojaluloj; kiel mi amegas ilin! (Preterfluganta kuglego rompas alon de la muelilo.) Ha! Kia timego, Siro Dio, mi estas morta! Nu… tamen, ne trafita mi estas.

Sceno IV

La samaj, iu kapitano, kaj poste, la rusa armeo.

Kapitano, alvenante: Siro Ubu, atakas la Rusoj.

Paĉjo Ubu: Kio, do! Ĉu mia afero? Mi ne petvokis ilin. Tamen, Sinjoroj de la Financo, ni nin pretigu por la batalo.

Generalo Laŝi: Jen dua kuglego.

Paĉjo Ubu: Ha, sufiĉas! Fero kaj plumbo ja pluvegas ĉi tie, kaj ni riskas damaĝi nian karegan personon. Malsupreniru ni.

Ĉiuj malsupreniras la monteton kurante. La batalo ĵus ekis. Ili malaperas en nubegoj de fumo, ĉe la piedo de la deklivo.

Unu Ruso, frapante: Por Dio kaj la Caro!

Renski: Ha! Mi estas morta.

Paĉjo Ubu: Antaŭen! Ha, Sinjoro, okazos gravaj sekvoj por vi, ĉar vi dolorigis min, ĉu vi aŭdas, vinsako? Kaj formetu vian akvumpistolon.

La Ruso: Ĉu? (Li pafas kuglon al Paĉjo Ubu.)

Paĉjo Ubu: Ha! Ho! Mi estas vundita, tra- kaj de-truita, lastsanktoleadita kaj enterigita. Nu, atendu momenton… Ha, kaptite! (Li disŝiras lin.) Jen, ne plu petolos li.

Generalo Laŝi: Antaŭen! Ni vigle traboru al ni la vojon. Transirita la fosaĵo, la venko estas nia.

Paĉjo Ubu: Ĉu certe? Ĝis nun, mia frunto ricevis pli da tuberoj ol da laŭroj.

Rusaj kavalerianoj: Hura! Flanken, jen la Caro!

Alvenas la Caro, kune kun Borduro, alivestita.

Iu Polo: Ha, je Dio! Forsaviĝu, jen la Caro!

Alia Polo: Ha, Dio, li transsaltas la fosaĵon.

Alia Polo: Krak! Paf! Tiu diabla leŭtenanto nokaŭtis kvar el la niaj per unu bato.

Borduro: Ha! Ĉu aliaj volas disputi kun mi? Nu, jen por vi, Johano Sobieski. (Li nokaŭtas lin.) Kies vico, nun? (Li faras hekatombon de Poloj.)

Paĉjo Ubu: Antaŭen, amikoj! Ekkaptu tiun fanfaronulon. Kaĉigu la Moskvanojn! La venko 'stas nia! Vivu la Ruĝa Aglo!

Ĉiuj: Antaŭen! Hura! Sankta sterkakvo! Ekkaptu la grandan ulaĉon.

Borduro: Je sankta Georgo, mi ekfalis.

Paĉjo Ubu, rekoninte lin: Ha, 'stas vi, Borduro! Ha, fiamiko. La tuta festanaro kaj ni tre feliĉas retrovi vin. Mi spitkuiros vin lante. Sinjoroj Financistoj, pretigu grandan fajron. Ho! Ha! Ho! Mi 'stas morta. Minimume, kanona kuglego trafis min. Ha! Dio mia, pardonu miajn pekojn. Ha, ja 'stis kuglego.

Borduro: 'Stis kuglo de pulvopafilo.

Paĉjo Ubu: Ha! Vi primokas min! Denove! La diablo vin forprenu! (Li impetegas kontraŭ li kaj disŝiras lin.)

Generalo Laŝi: Paĉjo Ubu, ni forpelas la malamikon ĉie.

Paĉjo Ubu: Mi ja scias: elteni mi ne plus povas. Mi 'stas draŝita de piedbatoj kaj nur volas sidi teren. Huj! mia botelo!

Generalo Laŝi: Iru rabi tiun de la Caro, Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Ha, sonu la mortfanfaron! Freka sabro, plenigu vian devon, kaj vi, financa hokstangego, ne restu malantaŭ. La fizika bastono malavare konkurencu la lignan peceton kaj dividas kun ĝi la honoron masakri, trabori kaj ekspluati la moskvan Imperiestron. Antaŭen, Sinjoro financa ĉevalo! (Li impetas kontraŭ la Caro.)

Rusa oficiro: Defendu vin, Via Reĝa Moŝto!

Paĉjo Ubu: Uf! Uj! Ho, defendu min! Ha, pardonu, Sinjoro, sed lasu min! Mi ne tion faris intence. (Li forkuras, postĉasate de la Caro.)

Paĉjo Ubu: Je la Dipatrino, tiu furiozulo postkuras min! Nu, pri kio kulpas mi, je Dio? Ha, denove tiu fosaĵo… Ha! la sangavidulo ĉe mia dorso, kaj antaŭ, tiu abismo. Kuraĝon, kaj fermu ni la okulojn. (Li transsaltas la fosaĵon. La Caro enfalas en ĝi.)

La Caro: Nu, kion faras mi ĉi tie?

Pollandoj: Hura! La Caro defalis!

Paĉjo Ubu: Ha, mi timas returniĝi. Ĉu? Kaptigite? Nu, des pli malbone por li; kompotigu lin! Ek, miaj Poloj, ordenu lin per tuberoj kaj bluaĵoj. Miaflanke, mi eĉ ne kuraĝas rigardi! Tamen, nia aŭguro ja plenumiĝis. La fizika bastono mirinde sukcesis, kaj mi sendube estus taninta caran haŭton se ia strangega teruro ne estus ekkontraŭbatalinta kaj estinginta en ni la flamon de nia kuraĝo. Bedaŭrinde, ni devis ekmontri la kalkanojn al la malamiko, kaj ni ŝuldis nian savon al nia lerteco de rajdanto kaj al la forto de la poplitoj de nia financa ĉevalo, tiom rapida kiom firma, kaj kies malpezeco igis famkonata, kaj ankaŭ al la profundeco de la fosaĵo, ege oportuna sub la hufoj de la kontraŭulo de la ĉi-estanta Financestro. Interesege, ĉio tio ĉi, sed aŭskultas neniu. Nu, reekas la tumulto!

La rusaj dragonoj sturmas kaj liberigas la Caron.

Generalo Laŝi: Nun, povas sekvi nur disfuĝo.

Paĉjo Ubu: Nu, 'stas taŭge vigligi la krurojn. Do, Sinjoroj Poloj, antaŭen! Be… korekto: malantaŭen!

Poloj: Saviĝu ni!

Paĉjo Ubu: Bone, ek! Kia amaso, kia stampedo, kia multego. Kiel elturniĝi el tia fuŝaĵo? (Li estas dispuŝata.) Oj, vi! Estu pli singarda aŭ vi spertos la lafan koleron de la Estro de la Financoj. Ha! li malaperis, ni tuj saviĝu dum Laŝi ne vidas nin.

Li eliras. Poste, oni vidas pasi la Caron kaj sian armeon, postkurantan la Polojn.

Sceno V

Kaverno en Litovujo. Neĝas. Paĉjo Ubu, Pilo, Kotico.

Paĉjo Ubu: Ha, kia veteraĉo. Regas rokdisfendiva frosto kaj la persono de la Estro de la Financoj estas ege difektita de tio.

Pilo: Nju, Sinjorjo Ubu, ĉu vi ankoraŭ sentas timon post tio, kio havis lokon?

Paĉjo Ubu: Ne, post tio, kio havis lokon, mi ankoraŭ sentas nur likon.

Kotico, flanken: Kia fiporko.

Paĉjo Ubu: He, Siro Kotico, kiel fartas via olero?

Kotico: Tiel bone, Sinjorjo, kiel ĝi povas farti kiam ĝi tre malbonfartas. Sekve de kio, la plumbero streĉas ĝin teren kaj mi ne eblas eltiri la kuglon.

Paĉjo Ubu: Tion vi ja meritas, pro via ĉiama volo bategi aliajn. Miaflanke, mi elmontris plej grandan valoron, kaj sen endanĝerigi min, masakris mem kvar malamikojn, ne kalkulante ĉiujn, kiujn jam estis mortaj, kaj al kiuj ni la finmortbaton donis.

Kotico: Ĉu vi scias, Pilo, kio okazis al la juna Renski?

Pilo: Li rikoltis kuglon en la kapo.

Paĉjo Ubu: Kiel la papaveto kaj la leontodo ĵus disflorintaj estas falĉitaj de la senkompatema falĉilo de la senkompatema falĉisto, kiu falĉas senkompateme iliajn ja kompatindajn kapetojn –, tiel la juna Renski iĝis papaveto. Li bonege batalis, tamen alvenis tro da Rusoj.

Pilo kaj Kotico: Nju, Sinjorjo!

Eĥo: Grum! Grum! Grum!

Pilo: Ni armu nin per niaj biknoloj.

Paĉjo Ubu: Ha, ne! Rusoj denove, mi vetas. Sufiĉas! Nu, simplas la afero: se ili provas kapti min, ilin mi enpoŝigas.

Sceno VI

La samaj. Eniras urso.

Kotico: Ho, Sinjorjo de la Financoj!

Paĉjo Ubu: Ho, vidu la ludilhundeton. Kia belete, je mia fido.

Pilo: Estu singarda! Ha! kia giganta urso, je miaj kartoĉoj!

Paĉjo Ubu: Urso? Ha! kia terura bestego! Ho, kompatinda mi, mi estas vorota. Dio ŝirmu min. Li ĵetas sin kontraŭ mi. Ne, Koticon li preferas. Fu! kia malpezigo.

La urso impetas kontraŭ Kotico. Pilo atakas ĝin per sia tranĉilo. Ubu rifuĝas sur ŝtonego.

Kotico: Helpu, Pilo! Helpu! Savu min, Sinjorjo Ubu!

Paĉjo Ubu: Sakraĵo! Elturniĝu, amiko. Dume, mi diros patroniajn. Al ĉiu sia vico esti formanĝata.

Pilo: Jen, mi trafis ĝin.

Kotico: Ne lasu ĝin, amiko. Ĝi perdas forton.

Paĉjo Ubu: Sanctificetur nomen tuum.

Kotico: Malkuraĝa bugrulo!

Pilo: Ha! Ĝi mordas min. O, Jesuo, savu nin, mi estas morta.

Paĉjo Ubu: Fiat volontas tua.

Kotico: Ha! mi vundis ĝin!

Pilo: Hura! sango elfluas.

Meze de la krioj de la subulaĉoj, la urso muĝas dum Ubu daŭre grumblaĉas preĝojn.

Pilo: Firme senmovigu ĝin dum mi prenas mian dinamitan klabon.

Paĉjo Ubu: Panem nostrum quotidianum da nobis hodie.

Pilo: Rapidu, mi ne povas elteni plu.

Paĉjo Ubu: Sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.

Kotico: Ha, jen la oportuno, ek!

Oni aŭdas eksplodon kaj la urso ekfalas, morta.

Pilo kaj Kotico: Hura! Ni venkis.

Paĉjo Ubu: Sed libera nos a malo. Amen. Ha, finfine. Ĉu ĝi estas vere morta? Ĉu mi povas malsupri?

Pilo, malestime: Kiam ajn vi volas.

Paĉjo Ubu: Vi povas fieri, ke se vi ankoraŭ vivas, kaj tretas la neĝon de Litovujo, vi tion ŝuldas al la grandanimeco de la Financestro, kiu strebegis, elĉerpiĝis, kaj la bruston al si krevegis kunĉenigante patroniajn por via savo, kaj kiu manipulis tiom kuraĝe la spiritan glavon de la preĝo, kiom vi lerte uzis la materian eksplodivan klabon de la ĉi-estanta subulaĉo Kotico. Nia sindonemo estis eĉ pli granda, ĉar ni ne hezitis grimpi sur altega ŝtonego, por ke niaj preĝoj atingu la ĉielon pli frue.

Pilo: Naŭzega azenaĉo.

Paĉjo Ubu: Kia bestego! Danke al mi, vi havos ion por vespermanĝi. Kia ventro, sinjoroj! La Helenoj estus kaŝintaj sin pli komforte en ĝi, ol en la ligna ĉevalo, kaj ne multe mankis, karaj amikoj, ke ni konstatu per niaj propraj okuloj, ĝian internan enhavecon.

Pilo: Mi malsategas. Kion manĝi?

Kotico: L'urson!

Paĉjo Ubu: He, kompatinduloj, ĉu vi volas manĝi ĝin krudan? Ni nenion havas por ekbruligi fajron.

Pilo: Ĉu ni ne havas niajn silikojn?

Paĉjo Ubu: Nu, vi pravas. Kaj ŝajnas al mi, ke ne malproksime staras arbareto en kie oni trovos sekajn branĉaĵojn. Iru, Siro Kotico.

Kotico foriras tra la neĝo.

Pilo: Kaj nun, Siro Ubu, bonvolu dispecigi la urson.

Paĉjo Ubu: Ho ne! Eble ĝi ne estas tute morta. Male, vi, jam duonmanĝita kaj mordita ĉiuparte, tute taŭgas por la tasko. Mi ekbruligos fajron dum li alportas lignon.

Pilo komencas dispecigi la urson.

Paĉjo Ubu: Ho, atentu! Ĝi movetis.

Pilo: Nju, Siro Ubu, ĝi estas jam malvarma.

Paĉjo Ubu: Domaĝe. Preferinde estus ĝin manĝi varman. Tio provokos misdigeston ĉe la Estro de la financoj.

Pilo, flanken: Indignigante. (Laŭtvoĉe) Iom helpu nin, Sinjorjo Ubu, mi ne povas ĉion fari.

Paĉjo Ubu: Ha ne! mi neniel volas labori. Mi estas laca, kompreneble.

Kotico, enirante: Kia neĝamaso, amikoj. Oni kredus sin en Kastilio aŭ ĉe la Norda Poluso. La nokto tuj falos. Post unu horo regos mallumo. Rapidu ni por daŭre vidi klare.

Paĉjo Ubu: Jes, ĉu vi aŭdas, Pilo? hastu. Hastu, ambaŭ! Trapiku la beston kaj kuiru la beston… Nu, mi malsategas!

Pilo: Ha, sufiĉas! Laboru aŭ vi manĝos nenion, ĉu vi aŭdas, glutemulo?

Paĉjo Ubu: Ho, 'stas tute egale al mi. Mi certe povus vori ĝin krudan dum vi gape miras. Ĉiumaniere, mi estas dormema.

Kotico: Ba! lasu lin, Pilo. Ni kune pretigu la manĝon. Li nenion tuŝos, jen ĉio. Aŭ ni postlasos la ostojn.

Pilo: Bone. Jen flamanta fajro.

Paĉjo Ubu: Ho, kiom agrable. Oni sentas varmon, nun. Oj, mi vidas Rusojn ĉie. Kia fuĝo, granda Dio! Ha! (Li ekdormas.)

Kotico: Mi ŝatus scii, ĉu tio, kion rakontis Renski certas? Ĉu Panjon Ubu oni vere detronigis? Ne maleblas.

Pilo: Ni finpretigu la manĝon.

Kotico: Ne, endas zorgi pri pli gravaj aferoj. Mi pensas, ke estus pli bone kontroli la verecon de tiuj novaĵoj.

Pilo: Vi pravas. Ĉu ni forlasu Paĉjon Ubu, aŭ ĉu ni restas kune kun li?

Kotico: La nokto alportos respondon. Ni dormu, kaj ni vidos morgaŭ kion fari.

Pilo: Ne, profitu ni de la nokto por foriri.

Kotico: Se vi tion preferas, konsentite.

Ili forlasas Paĉjon Ubu.

Sceno VII

Paĉjo Ubu, sonĝante: Ha, Siro rusa dragono, ne pafu ĉi tien, ke troviĝas iu. Ha! jen Borduro… kia teruro… li ŝajnas kvazaŭ urso. Kaj Bugrulao, kureganta al mi! L'urso! L'urso! Ha! jen li estas mortfalinta. Kia ledmalmola ĝi estas. Mi neniel volas labori! Vaporiĝu, Bugrulao! Ĉu vi aŭdas, kanajlo? Jen Renski, nun, kaj la Caro. Ho, ili volas draŝi min. Kaj Panjo Ubu… kie trovis vi tiun oron? Vi ŝtelis mian oron, pendumendulino. Kiel foino, vi priserĉis mian tombejon, en la katedralo de Varsovio, apud la Luno. Mi estas morta de longe – jes ja! – Bugrulao murdis min kaj mi estas enterigita ĉe Varsovio, apud Ladislao la Granda, kaj ankaŭ ĉe Krakovo, apud Sigismondo, kaj ankaŭ ĉe Toruno, en la kazemato kun Borduro! Jen li estas, denove! For! malbeninda urso. Vi aspektas kiel Borduro. Ĉu vi aŭdas, satana besto? Ne, li ne aŭdas; la Fiulegoj fortranĉis liajn olerojn. Sencerbigu, fortranĉu olerojn, elŝiru financon kaj drinku ĝismorte, jen la vivo de la Fiulegoj kaj la feliĉo de la Financestro. (Li silentas kaj ekdormas.)


Akto V

Sceno I

Nokto. Paĉjo Ubu dormas. Eniras Panjo Ubu ne vidante lin. La mallumo estas absoluta.

Panjo Ubu: Finfine, ŝirmejo. Mi estas sola, ĉi tie, ne domaĝe 'stas. De kvar tagoj, kia senspiriganta kurado tra la tuta Pollando! Ĉiaj malfeliĉoj alsaltis min samtempe. Foririnte l'azenulego, mi malsupris al la kripto por riĉiĝi. Baldaŭ, mi preskaŭ estas ŝtonumita de Bugrulao kaj tiuj rabiuloj. Mi perdas mian amindumanton, la subulaĉo Ĵirono, kiun mia raviteco tiel ĉarmis, ke li ekstazis vidante min, kaj eĉ, kiel oni certigis al mi, ne vidante min – kulmino de tenereco. La kompatindulo pretis morti por mi, kaj li mortis, efektive, detranĉite de Bugrulao. Bum, paf! Ha! mi timegis morti. Poste, do, mi forfuĝas, postkurite de furiozanta amaso. Mi forlasas la palacon, kuregas ĝis la Vistulon – oni gardas ĉiujn pontojn. Mi transiras la riveron naĝe, esperante tiamaniere rezignigi miajn persekutantojn. El ĉie la nobelaro kuniĝas kaj ĉasas min. Milfoje mi preskaŭ pereis, sufokite de rondo de Poloj firme rezolutaj sentripigi min. Fine, mi trompis ilian furoron, kaj post kvar-taga kurado tra la neĝo de tio, kio estis mia reĝlando mi sukcesis rifuĝi ĉi tie. De kvar tagoj mi manĝis nenion, dum Bugrulao klopodis elspuri min. Nu… ĉi tie, mi estas savita. Ha! Mi estas lacega en tiu malvarmego. Kaj kiel fartas mia dika klaŭno, tio estas, mia tre respektinda edzo? Kiom da financo mi ŝtelis de li! Kiom da rajkstaleroj! Kiom da poŝmono! Kaj lia financa ĉevalo, kiu estis pro malsato mortonta: la kompatinda bestaĉo neofte vidis avenon. Ha! kia bona ŝerco. Sed ve! mi perdis mian trezoron! Ĝi restis en Varsovio; prenu ĝin kiu ajn volas.

Paĉjo Ubu, kiu iom vekiĝas: Jen Panjo Ubu, kaptu ŝin kaj fortranĉu ŝiajn olerojn!

Panjo Ubu: Ha! Dio! Kie estas mi? Mi freneziĝas. Ha! ne, Sinjoro!

Danke al ĉiel', kiun mi ekvidas?

Mian edzon, kiu tutapude dormas.

Mi devas ŝajnigi min afabla. Nu, dikulo mia, ĉu vi bone dormis?

Paĉjo Ubu: Aĉe! Tiu urso estis ledtenaca.

Kvazaŭ Mirmidonoj antaŭ formikurso ni staris,

Sed la forfikurson ni ja tute manĝis kaj voris

kiel vi vidos ĉe la tagiĝo, ĉu vi aŭdas, noblaj subulaĉoj?

Panjo Ubu: Pri kio li balbutas? Li ŝajnas eĉ pli stulta, ol kiam li foriris. Kontraŭ kiu li grumblas?

Paĉjo Ubu: Kotico, Pilo, respondu, frekujo! Kie vi? Ha! Kia timo. Mi ja aŭdis parolanton. Kiu estis? Ne la Rusoj, mi supozas. Frek! Kie miaj alumetoj? Ha! mi perdis ilin dum la batalo.

Panjo Ubu, flanken: Ni profitu la situacion kaj la nokton, ŝajnigu supernaturan aperon kaj promesigu lin pardoni niajn ŝteletojn.

Paĉjo Ubu: Je sankta Antonio! oni parolas. Sakraĵo! Kion diable tio signifas?

Panjo Ubu, ŝveligante la voĉon: Jes, Sinjoro Ubu, oni ja parolas, kaj la arkianĝela trompeto, kiu eltiros mortintojn el la finaj cindro kaj polvo ne parolus alie! Aŭskultu tiun severan voĉon. Estas tiu de sankta Gabrielo, kiu donas nenion alian, ol bonajn konsilojn.

Paĉjo Ubu: Ho! Jes! sendube.

Panjo Ubu: Ne interrompu min, aŭ mi silentos poreterne, kaj vi povos nur priplori vian globkukurbon.

Paĉjo Ubu: Ha! Je mia kolbaso! Mi silentas; eĉ vorteton ne plu ellasos miaj lipoj. Daŭrigu, Sinjorino aperaĵo!

Panjo Ubu: Do, kiel mi diris, Sinjoro Ubu, vi estas dika.

Paĉjo Ubu: Dikega, fakte, vi ja pravas.

Panjo Ubu: Silentu, je Diablo!

Paĉjo Ubu: Ho! anĝeloj ne sakras!

Panjo Ubu, flanken: Frek! (Daŭrigante.) Vi estas edziĝinta, Sinjoro Ubu.

Paĉjo Ubu: Ho! jes. Kun la plej aĉa fiulino!

Panjo Ubu: Vi volas diri: ĉarmulino…

Paĉjo Ubu: Hororo! Kun ungegoj el ĉie ŝprucantaj: oni ne scias de kiu flanko ŝin alpaŝi.

Panjo Ubu: Traktu ŝin kun mildeco, Siro Ubu, kaj vi vidos, ke ŝi estas tiom aminda kiom vera Venuso.

Paĉjo Ubu: Iom da verda anuso?

Panjo Ubu: Vi ne aŭskultas, Sinjoro Ubu; klinu atente la orelon. (Flanken.) Sed ni rapidu: baldaŭ tagiĝos. – Sinjoro Ubu, via edzino estas adorinda, ĉarmega. Nenian difekton ŝi havas.

Paĉjo Ubu: Vi eraras: ne estas difekto, kiun ŝi ne havas.

Panjo Ubu: Silentu! Via edzino ne estas malfidela!

Paĉjo Ubu: Pro manko de amindumantoj. Harpio ŝi estas!

Panjo Ubu: Ŝi ne drinkas!

Paĉjo Ubu: De kiam mi konfiskis la ŝlosilon de la kelo. Antaŭe, je la sepa matene, ŝi estis ebria kvazaŭ guno kaj ŝi parfumis sin kun brando. Nun, ŝi uzas heliotropon anstataŭ, kaj ne fetoras malpli. 'Stas tute egale al mi: nun, nur mi rajtas ebriiĝi!

Panjo Ubu: Malspritulo! Via edzino ne ŝtelas vian oron.

Paĉjo Ubu: Plengorĝe ridinda ŝerco!

Panjo Ubu: Ŝi defraŭdas eĉ ne unu groŝon!

Paĉjo Ubu: Pri kio atestas sinjoro nia nobla kaj malfeliĉa Financa ĉevalo, kiu, ne nutrite de tri monatoj, devis travivi la tutan kampanjon trenite perbride tra Ukrajno. La povra besto mortis pro elĉerpo!

Panjo Ubu: Ĉio ĉi estas mensogoj. Via edzino estas modelo, kaj vi… kia monstro!

Paĉjo Ubu: Ĉio ĉi estas vera. Mia edzino estas friponino, kaj vi – kia fojnkapo!

Panjo Ubu: Atentu, Paĉjo Ubu!

Paĉjo Ubu: Ho! jes, mi forgesis kun kiu mi parolas. Ne, mi ne tion diris!

Panjo Ubu: Vi murdis Venceslaon.

Paĉjo Ubu: Ĉu? Ne mi responsas pri tio... 'Stis Panjo Ubu!

Panjo Ubu: Vi pereigis Boleslaon kaj Ladislaon.

Paĉjo Ubu: Ili ja tion meritis! Ili volis dolorigi min!

Panjo Ubu: Vian promeson al Borduro vi ne plenumis, kaj poste, vi murdis lin.

Paĉjo Ubu: Pli bone mi reganta Litovujon, ol li. Provizore, 'stas nek mi nek li. Do, vi vidas, ke ne 'stis mi.

Panjo Ubu: Estas nur unu maniero pardonigi viajn malbonfarojn.

Paĉjo Ubu: Kia? Mi tute pretas iĝi sanktulo. Mi volas iĝi episkopo kaj vidi mian nomon sur la kalendaro.

Panjo Ubu: Vi devas pardoni al Panjo Ubu defraŭdi iom da mono.

Paĉjo Ubu: Nu, jen ni estas! Mi pardonos al ŝi kiam ŝi ĉion redonos, ŝi ricevos taŭgan draŝadon, kaj revivigos mian financan ĉevalon.

Panjo Ubu: Li 'stas frenezetinta pri sia ĉevalo! Ha! mi estas kaputa: tagiĝas.

Paĉjo Ubu: Nu, ĉion konsiderinte, mi estas kontenta certi nun, ke mia kara edzino priŝtelis min. De kredinda fonto mi eksciis ĝin. Omnis a Deo scientia, kio signifas: Omnis, ĉia; a Deo, scienco; scientia, venas de Dio. Jen la klarigo de la fenomeno. Sed Sinjorino Apero nenion plu diras. Ve, mi ne povas proponi al ŝi varmigilon. Tio, kion ŝi rakontis estis tre amuza. Nu, tagiĝas… Ha! Dio, je mia financa ĉevalo, 'stas Panjo Ubu!

Panjo Ubu, insolente: Mensogo! Mi ekskomunikos vin.

Paĉjo Ubu: Ha! putino!

Panjo Ubu: Kia malpiaĵo.

Paĉjo Ubu: Sukoplena farso. Mi ja vidas, ke 'stas vi, stulta megero! Kial diable 'stas vi ĉi tie?

Panjo Ubu: Ĵirono estas morta, kaj la Poloj forpelis min.

Paĉjo Ubu: Kaj min forpelis la Rusoj: renkontiĝo de grandaj mensoj.

Panjo Ubu: Diru anstataŭ, ke spritulino renkontis azenon!

Paĉjo Ubu: Ĉu? Nu, jen rempiedulo por la spritulino. (Li ĵetas la urson al ŝi.)

Panjo Ubu, premata sub la pezego: Ha! Granda Dio! Kia hororo! Ha! mi mortas! Mi sufokas! Ĝi mordas min! Ĝi englutas min! Ĝi digestas min!

Paĉjo Ubu: Ĝi 'stas morta, mokridindulino. Nu, fakte, eble ne! Ha, Dio! ne, ĝi ne estas morta, forkuru ni. (Reirante super sia roko.) Pater noster qui es…

Panjo Ubu (pene rampante de sub l'urso): Nu, kie li?

Paĉjo Ubu: Ha! ĉielo! jen ŝi estas denove! Stulta kreitaĵo, ne estas eble forskui ŝin. Ĉu morta, l'urso?

Panjo Ubu: Klukanta ansero, ĝi estas tute malvarma. Kiel alvenis ĝi ĉi tie?

Paĉjo Ubu, konfuzite: Mi ne scias. Ha! jes, mi memoras! Li volis vori Pilon kaj Koticon, kaj mi mortigis ĝin per patroniaj.

Panjo Ubu: Pilo, Kotico, patroniaj? Kion signifas kaĉo tia? Li 'stas freneza, je mia financo!

Paĉjo Ubu: Tio, kion mi diras estas tute ekzakta! Kaj vi 'stas idiota, je mia kukurbo!

Panjo Ubu: Rakontu vian kampanjon, Paĉjo Ubu.

Paĉjo Ubu: Ho! frek, ne! Tio tro longus. Ĉio, kion mi scias, estas ke spite al mia nekontestebla braveco, ĉiuj mian haŭton tanegis.

Panjo Ubu: Nu, eĉ la Poloj?

Paĉjo Ubu: Ili bojis: vivu Venceslao kaj Bugrulao. Ŝajne, ili volegis kvaronigi min. Ho! kiaj rabiuloj! Kaj ili mortigis Renski-on!

Panjo Ubu: 'Stas tute egale al mi. Vi scias, ke Bugrulao murdis la subulaĉon Ĵirono.

Paĉjo Ubu: 'Stas tute egale al mi. Kaj ili murdis la kompatindan Laŝi-on!

Panjo Ubu: 'Stas tute egale al mi.

Paĉjo Ubu: Nu, venu ĉi tien, kolbasego! Genuiĝu antaŭ via estro (li ekprenas ŝin je la brako kaj perforte igas ŝin genuiĝi), jen la tempo de la plejsupra puno por vi!

Panjo Ubu: Ho! ho! Sinjoro Ubu!

Paĉjo Ubu: Ho! Ho! Ho! Ĉu vi silentos, finfine? Mi komencas per distordo de la nazo, forŝiro de la haroj, penetrigo de la eta lignopeco en la oleroj, eliro de la cerbo tra la kalkanoj, skurĝo de la postaĵo, forigo parta aŭ kompleta de la mjelo (se nur tio farus ŝin miela!), sen forgesi l'ablacion de la naĝveziko kaj fine la solena renovigita senkapigo de sankta Johano la Baptisto, ekstraktita de la Sanktega Biblio, tiom de la Malnova, kiom de la Nova testamento, ordigita, korektita, kaj perfektigita de la ĉi-estanta Financestro! Ĉu taŭgas al vi, putraĵo? (Li ŝin disŝiras.)

Panjo Ubu: Sinjoro Ubu, kompatu!

Granda bruo ĉe la eniro de la kaverno.

Sceno II

La samaj, Bugrulao, impetegante en la kavernon kun siaj soldatoj.

Bugrulao: Antaŭen, amikoj! Vivu Pollando!

Paĉjo Ubu: Ho! ho! Atendu iomete, Sinjoro Polaĉ', dum mi konversacias kun mia laŭleĝe ligita virino!

Bugrulao: Jen por vi, poltron', bubon', mormon', sendiul', muzulman'!

Paĉjo Ubu, rebatante: Jen por vi, polaĉ', blataĉ', pustul', drinkemul', miksrasul', husaro, tataro, korsaro!

Panjo Ubu, ankaŭ rebatante: Jen por vi, friponeg', kaponeg', kusenteg', histriono, makedono, diakono!

La soldatoj impetegas kontraŭ la Ubu-oj, kiuj defendas sin kiel eble plej vigle.

Paĉjo Ubu: Je dioj! Kiaj enpremoj!

Panjo Ubu: Oni havas piedojn, Sinjoroj Poloj.

Paĉjo Ubu: Je mia verda kandeleg', ĉu tio finiĝos, finfine de la fino? Ankoraŭ unu! Ha! se ĉeestus mia financa ĉevalo!

Bugrulao: Batu kaj disbatu ilin!

Voĉoj elekstere: Vivu Paĉjo Ubu, nia granda Financisto!

Paĉjo Ubu: Ha! jen ili estas. Hura! Jen la Ubuistoj. Antaŭen, envenu, oni bezonas vin, partizanoj de la Financo!

Eniras la subulaĉoj, kiuj impetegas en la batalo.

Kotico: For, la Polaĉoj!

Pilo: Hu! ni retrovas vin, Sinjorjo de la Financoj. Antaŭen, traboru al vi la vojon ĝis la pordo. Atingita la eliro, ni povos forkuri.

Paĉjo Ubu: Ho! li estas ja la plej forta. Vidu kiel li draŝas la aliajn.

Bugrulao: Dio! Vundita mi estas.

Stanislao Leĉinski: Estas nenio, Siro.

Bugrulao: Uj, steletojn mi vidas.

Johano Sobieski: Pli vigle disdonu batojn; la aĉuloj proksimiĝas al la eliro.

Kotico: Sekvu la gvidiston, ni 'stas proksimaj, sekve de kio, ĉieleron mi vidas.

Pilo: Kuraĝon, Siro Ubu.

Paĉjo Ubu: Ha! mi kotis mian pantalonon. Antaŭen, kojonkorno! Sentripigu, sangverŝigu, senlanigu kaj senhaŭtigu, masakru, ubukorno! Ha! la malamikamaso maldensiĝas!

Kotico: Restas nur du gvardistoj.

Paĉjo Ubu, nokaŭtante ilin ursbate: Jen unu, kaj du! Uf! jen mi estas ekstere! Ni fuĝu! Ek, rapidu!

Sceno III

La provinco de Livonio, neĝkovrita. La geedzoj Ubu kaj iliaj sekvantoj, fuĝantaj.

Paĉjo Ubu: Ha! ŝajnas, ke ili rezignis kapti nin.

Panjo Ubu: Jes, Bugrulao iris kroniĝi.

Paĉjo Ubu: Li konservu sian kronon. Mi ne envias lin.

Panjo Ubu: Vi pravas, Paĉjo Ubu.

Ili malaperas ĉehorizonte.

Sceno IV

La ferdeko de ŝipo trairanta la Baltan Maron ventdorse. Sur la ferdeko, Paĉjo Ubu kaj sia tuta bando.

La ŝipestro: Ha! kia facila vento.

Paĉjo Ubu: Estas fakto, ke ni navigas fulmrapide. Ni movas je almenaŭ unu miliono de knotoj hore, kaj tiuj knotoj knute antaŭen vipas nin, senĉese skurĝante niajn ŝultrojn.

Pilo: Kia konsternanta stultulo.

Ekventeto klinigas la ŝipon, kiu ŝaŭmigas la maron.

Paĉjo Ubu: Ho! Ha! La ŝipo renversiĝas. Nu, via barko disflosas, kaj baldaŭ sinkos.

La ŝipestro: Ĉiuj kontraŭvente, streĉu la antaŭvelon!

Paĉjo Ubu: Ha! ne, ne, ne… Ne ĉiuj samflanken. Malsingarde 'stas. Se la vento turniĝas, ni ĉiuj fundmaren ekfalos kaj la fiŝoj voros nin.

La ŝipestro: Kiel estas la direktilo?

Paĉjo Ubu: Kio? Kie 'stas la direktilo? La direktilon ni perdis! Helpu! S.O.S.! Vi kulpas pri tio, sanktakvuja kapitano. Ni jam devintus enhaveni. Ho! ho, tiukaze, mi mem komandos! Hisu la bramanmaston! Forĵetu l'ankron! Lofu kaj mallofu! Gibu la grandgibonon! Haŭlu la Skotojn! Ferlu la aŭrikulan velon! La stirilon renversu! Jen, ne 'stas malfacile, ĉu ne? Ni montru la flankon al la ondego, kaj ĉio estos glata.

Ĉiuj ridegas. La venteto malvarmiĝas.

La ŝipestro: Malhisu la ĵibon. Prenu unu refon je la grandmasto.

Paĉjo Ubu: Ne malbone dirita. Ĝi estas eĉ tre bona! Ĉu vi aŭdas, sinjoro l'ŝipanaro? Vi malhisu la gibon kaj prenu unu referon el la grandmastro.

Pluraj agonias pro ridego. Marero superverŝas la ferdekon.

Paĉjo Ubu: Ho! kia diluvo. 'Stas sekvaĵo de niaj ordonoj.

Panjo Ubu kaj Pilo: Kia amuza afero, navigi!

Dua marero.

Pilo, malsekigite: Funkciigu la plumpan pumpilon!

Paĉjo Ubu: Siro kelnero, alportu trinkaĵojn.

Ĉiuj sidiĝas por drinki.

Panjo Ubu: Ha! kia plezuro revidi baldaŭ nian karan Francujon, niajn delongajn amikojn kaj nian kastelon de Mondragono.

Paĉjo Ubu: Nu, ja baldaŭ ni atingos ĝin. Ni estas proksimiĝantaj al la kastelo de Helsengero.

Pilo: Revigligas min la ideo retrovi mian karan Hispanujon.

Kotico: Jes, kaj ni imponos al niaj samlandanoj per la rakonto de niaj mirindaj aventuroj.

Paĉjo Ubu: Nu, tute! Kaj miaflanke, mi intrigos por esti enoficigita Financestro ĉe Parizo.

Panjo Ubu: Nobla ambicio! Ha! kia skuo!

Kotico: Ne timu. Ni ĵus preteriris la Helsingeran terpinton.

Pilo: Kaj nun, nia nobla ŝipo plugas meve la nigran ondarebenon de la Norda maro.

Paĉjo Ubu: Sovaĝa kaj malamika maro, bordanta la landon nomatan Germanujo, ĉar ĉiuj ĝiaj loĝantoj nomiĝas «Ĝermano».

Panjo Ubu: Enviinda erudicio, kaj belega lando, laŭ tion, kion oni diras.

Paĉjo Ubu: Ha! Gesinjoroj! kvankam belega, ĝi ne egalvaloras Pollandon. Kaj sen Pollando, neniu Polo!

Kaj nun, ĉar vi bone kaj nepetole aŭskultis, ni kantos por vi.

kanzon' de l'sencerbigado

Kiel vivgajno mi faris meblojn

Kaj mia edzin' modistin' estis.

Ni laboris kaj bredis infanojn:

Kaj pace la vivo disvolviĝis.

Dimanĉmatene, plaĉa promenad',

Ĉe la Strat' de la Dolora Sperto

Gaje spektis ni de l'sencerbigad'

La spektaklon – bela mallacigo!

Aŭdu, aŭdu la maŝinon tondri,

Vidu la cerbon dispremigitan.

Vidu, vidu la burĝaron tremi,

(Ĉiuj) Hura, hura! kojonkorno,

Vivu Paĉju Ubo!

Nia nazmukanta bubetaro

En la ĉarum' stakiĝadis brue,

Ĝis la strato de l'fina ekspiro

Gapulojn serenadis plengorĝe.

L'amaso sur la stratet' svarmadis

Puŝis, mordis por pli bone vidi.

Sur rubaĵmonteto mi staradis

Por ne miajn ŝuojn sangmakuli.

Aŭdu, aŭdu la maŝinon tondri,

Vidu la cerbon dispremigitan.

Vidu, vidu la burĝaron tremi,

(Ĉiuj) Hura, hura! kojonkorno,

Vivu Paĉju Ubo!

Cerberoj ĉirkaŭ ni neĝe falas

La bubaĉaron aplaŭdigante

Kiam la subulaĉ' senkompate

La levilon de la maŝin' premas.

Nu, tuj apud la il' ulo staras,

Kies faŭkon mi tro bone konas.

Fraĉjo, monon al mi ci ja ŝuldas:

Pri cia sorto mi ne responsas.

Aŭdu, aŭdu la maŝinon tondri,

Vidu la cerbon dispremigitan.

Vidu, vidu la burĝaron tremi,

(Ĉiuj) Hura, hura! kojonkorno,

Vivu Paĉju Ubo!

«Pugtrueg', jen la bona momento,»

La edzin' kuraĝigas dolĉvorte,

«Dum sencerbigas l'ekzekutisto

Kontraŭ la fiaĉul' agi venĝe.»

Instigite tiel elokvente,

Mi ekprenas egan bovofrekon

Kaj mian ŝuldantaĉon celinte

Trafas malbonvene l'subulaĉon.

Aŭdu, aŭdu la maŝinon tondri,

Vidu la cerbon dispremigitan.

Vidu, vidu la burĝaron tremi,

(Ĉiuj) Hura, hura! kojonkorno,

Vivu Paĉju Ubo!

Al la terurileg' mortdonanta

L'amaso furore min batpelas

Kaj nun 'stas mia cerb', kiu neĝas

Sur la naskitar' laŭte ploranta.

Ja danĝeras promeni dimanĉe

Ĝis la Strat' de la Dolora Sperto.

Oni nur volas spektadi distre

Kaj fine fariĝas la spektaklo!

Aŭdu, aŭdu la maŝinon tondri,

Vidu la cerbon dispremigitan.

Vidu, vidu la burĝaron tremi,

(Ĉiuj) Hura, hura! kojonkorno,

Vivu Paĉju Ubo!

FINO