JULIA SIGMOND (1929-2020), rumania hungarino, naskiĝis en 1929 en Turda. Ŝi estis pupaktorino de la hungarlingva sekcio de la pupteatro Cluj-Napoca, Rumanio, kunlaborantino ankaŭ en la internacia lingvo ĉe la prezentado de marionetteatraĵoj okaze de internaciaj renkontiĝoj. Esperantistino de 1956, ŝi tradukis kaj verkis novelojn kaj poemojn. Premiita en la Belartaj Konkursoj. De 1997 ĝis 2009 ŝi redaktis la revueton BAZARO. Ŝi estas la aŭtorino de la rakontvolumo Mi ne estas Mona Lisa (2001). Ŝi ĉefredaktis la libron Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo (2008) kun kontribuaĵoj el Bazaro. Ŝi publikigis i.a. en Monato, Beletra Almanako, La Gazeto, La Kancerkliniko kaj Mirmekobo. Aliaj verkoj: Novaj fabeloj pri Ursido Pu kaj Porketo (KD. 2009), Nomoj kaj sortoj (rakontoj, 2011), DIALOGO (originala Esperanto poemo, kun traduko en 52 lingvoj, 2013), KVIN GEAMIKOJ, 2016.
En 2013 aperis Libazar’ kaj tero – kvarmana sonato dutonala, verkita kun Sen Rodin, kaj en 2015 aperis Kvodlibeto – kvarmana mikspoto dutonala, verkita kun Sen Rodin.