Web Analytics
Verkistoj Tradukistoj Laŭteme


Valentin Melnikov

Naskiĝis en 1957 en Moskvo. Inĝeniero-kemiisto, biletkontrolisto en busoj, programisto. Esperantistiĝis en 1982. Multe aktivas en la movado, en moskvaj kluboj kaj en REU, instruis koresponde. Diplomita instruisto de Esperanto, li estas membro de Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de REU. Akademiano ekde 2019. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Jam en 1983 li komencis traduki poezion, kaj ekde 1989 verkas originale. Liaj poeziaj tradukoj el la rusa kaj belorusa, originalaj poemoj, recenzoj kaj artikoloj ekde 1988 regule aperadas en “Paco”, “Hungara Vivo”, “Ruslanda Esperantisto”, “La Ondo de Esperanto”, “Literatura Foiro”, “Esperanto”, “Monato” kaj pluraj aliaj gazetoj. Redaktis “Cerbe kaj Kore”. Lia ŝatokupo estas partopreno en diversaj televidaj intelektaj ludoj kaj kvizoj. Edukis filinon Esperante.

Mia retejo
Ni konatiĝu – iom pri mi kaj pri kopirajtoj.
Konsiloj por plibonigi stilon

 

Rakontoj:

  • •  Ne juĝu… – Monologo de saĝa virino. Honora Mencio en la Belartaj Konkursoj 2018, branĉo TEATRAĴO, subbranĉo MONOLOGO KAJ SKEĈO.
  • •  Leterfragmento – Erotika rakonto.
  • •  Ĉerizoj – Fabelo por nedifinita aĝo.

Limerikoj:

Poezio:

Artikoloj:

  • •  Pri rusaj nomoj – unue aperis en 2011 en la reta revuo “Mirmekobo”, n-ro 12

Tradukoj:

  • •  Car’ Nikita kaj kvardek liaj filinoj – A. S. Puŝkin. Fabelo por plenkreskuloj. Ilustraĵoj de M. Ŝugaj.
  • •  Igrekoj – Igorj Guberman. Tiu ĉi specifa ĝenro – kurtaj versaĵoj satiraj kaj humuraj – estas fakte inventaĵo de la aŭtoro. Ruse li nomis tion «Gariki» – laŭ unu el karesformoj de sia nomo Igorj. Tial mi proponas iom strangan, sed logike naturan titolon en Esperanto: «Igrekoj»…
  • •  Kojonov Luĉjo – Rusa erotika klasikaĵo.
  • •  Tradukoj – el la rusa, germana, belorusa, angla kaj ukraina