Laimundas Abromas

Kiam mi naskiĝis, mi ne memoras. Tamen miaj gepatroj parolis, ke tio okazis en 1956, estis frosta januaro kaj mi iĝis denaska litovo.
Mi kreskis kiel ĉiuj infanoj: manĝis, dormis. En lernejon mi iris por ludi kun infanoj, lerni mi ne volis.
Pri Esperanto mi eksciis tre frue, trovinte lernolibron de Esperanto en patra biblioteko. Esperanton lerni instigis min mia patro, tamen mi lernis ĝin pretervole. Mia patro ne estis sperta esperantisto kaj parolis li fuŝitan Esperanton.
Profesiajn studojn pri teknologio de metaloj mi plenumis serioze kaj finis kun plej bonaj rezultoj. Tamen profesie mi ne laboris. Mi plenumis bone diversajn aliajn laborojn pri kiuj mi restis kontenta.
Mi estis kunfondinto de loka E- klubo, kiu funkcias ĝis nun, jam 50 jarojn. Mia edzino kontraŭas mian esperantistecon. Infanojn miajn mi ne instigis lerni Esperanton. Tamen filino mia en baza lernejo propravole finis elementan kurson de Esperanto. Filo mia ne interesiĝas pri Esperanto, li sportas. Tamen li volonte helpas min en mia poresperanta laboro.
Antaŭ kelkaj jaroj mi pensiuliĝis. Kaj por ne perdi tempon vane mi komencis verki humuraĵojn pri esperantistoj kaj ne nur. Ili estas ne tro longaj, por ke ne fortimigu legantojn kaj ili estas enhavoriĉaj por allogi leganton. Tamen oni decidu mem.