Atendado

Laimundas Abromas
Aperis en "Literatura vivo" nr.008

Ĝi nestas en mia malnova poŝtkesto,
Dum tago, dum nokto deĵoras modeste.
Embuskas ĝi ion ĉe pordo, post pordo
Kaj strange ĝi gvatas, najbaras sen ordo.
Tra l‘ truo serura ĝi kaŝe observas,
Konstante apudas, atenton konservas.
En ĉambra angulo dum nokto deĵoras
Ĝis venas mateno kaj tag‘ ekaŭroras.
– Pro kio ? – silente mi provas diveni.
Mi estas scivola, ĉar volas kompreni.
Ĉu timas ĝi perdi, kaj min ne plu trovos?
Ĉu ĝi foririnte reveni ne povos?
Pro tio ĝi ĉeas kaj mi ne plu miras,
Ke ĝi, kiel ombro, silente postiras.
Ĝi ĉiam apudas – en lito, surstrate,
Somere kaj vintre kaj tre akurate.
Kaj tamen ĝi povas influi neniom,
Nek iujn kunigi, disigi neniujn.
Kaj la atendado, ĉu ĝi – mia sorto?
Ĉu devos atendi mi ion ĝis morto?
Mi tamen atendas, sed kion- ne scias,
Kaj ne nervoziĝas, ĉar ĉion konscias.