Viktimo

Laimundas Abromas
Aperis en "Literatura vivo" nr.007

Hieraŭ neatendite mi renkontis surstrate Andreon, instruiston de muziko kaj iaman aktivulon de esperantista movado. Nun li ne plu aktivas en Esperanto agado kaj evitas renkonti la esperantistojn.

-Saluton, Andreo! Jam delonge ni ne vidis unu la alian, - mi diris al li, akompanante perokule la belajn gambojn de preteriranta fraŭlino. – Ni eniru apudan bierejon, trinku po bokalo da malvarma biero, interparolu iomete.

-Senhontulo! – respondis Andreo. – Verdire, tiuj gamboj senhonte belas kaj allogas, tamen ĉu indas postiri ĉiujn... Nu, kiel vi fartas?

-Mi malsanetas. Mi sentas, ke mi baldaŭ mortos, - mi respondis zorgoplene.

-Mi ĝojas. Tiel decas, -parolis li. – Kaj kie vi laboras nun? Ĉu en tiu sama oficejo?

-Vi ĉesu! Preskaŭ ĉiujare mi ŝanĝas laborlokon. Mi ne ŝatas porlonge resti en tiu sama oficejo. Mi enuas, - parolis mi kun defio.

-Tio bonas, ke vi ne vagabondas. Bravulo! Kaj kiel fartas via edzineto?

-Ni divorcis. Ni ne sukcesis kunvivi en la konkordo.

-Tre agrablas aŭdi. Via edzineto estas oro. Kaj kiel fartas viaj infanoj?

-Dankon al dio, ke ni ne havis infanojn. Unue, - kaj mi fleksis unu fingron,- mi devus pagi monon por vivteni la infanon, kaj due, - mi fleksis alian fingron, - la infano kreskus sen patro kaj tio kaŭzus por infano edukan traŭmon. Al diablo, ĉu mi bezonas tion?

-Kion vi diras?! – ekmiris Andreo. – Eĉ ĝemelojn vi havas! Mi gratulas vin! Kaj kiel fartas via Esperanto? Ĉu vi aktivas en la movado?

-Nu, jes. Esperantista movado furoras kaj mi fosas mian sulkon. Ĵus mi eldonis libron de miaj hunuraĵoj, -fanfaronis mi.

-Ĉu mi ne diris al vi ,ke ĉiuj priridas esperantistojn. Esperanto estas senutila, -parolis Andreo.

Mi ekrigardis Andreon strabe. Ĉu li , satano, primokas min?

-Tamen, - refoje mi demandis, - kion ni faros kun tiu biero? Ĉu vi ne volas?

-Jes, -digne kapjesis li, - nun mi iras al ĵaza koncerto. Ĉu ni iru kune? Mi havas superfluan bileton.

-Mi ne havas tempon, - respondis mensoge mi, ĉar mi ne ŝatas ĵazan muzikon.

-Vere! Tian koncerton indas ekaŭdi. Ni iru, ĉar ni malfruos.

-Ĉu vi surdiĝis?! –mi ekkriis, ĉar subite komprenis, ke Andreo ne aŭdas. –Vi parolas diversajn sensencaĵojn kiel ebria. Vi lavu viajn orelojn!

-Vere, oni bone ludas, - respondis Andreo. – Supera klaso! Ni iru.

- Atendu!.. –mi ektuŝis lin je ŝultro, elpoŝigis skribilon kaj notlibreton. –„Aŭskultu, -skribis mi, - ĉu vi ne aŭdas?“

-Jes, vere. Mi iom malbone aŭdas, - traleginte konfirmis Andreo.

-Cent diabloj, nur iomete! Do, kiel vi aŭskultos kaj aŭdos koncerton?, - mi prezentis tiun demandon skribe.

-Kion fari? Nun ĉiu muzikista ensemblo posedas tiajn fortajn amplifilojn, tiel forte kaj laŭte ludas, pro tio mi iom surdiĝis. Do, ni iru, mi jam malfruas.

-Mi ne iros kun vi. Ne, - mi kapneis kaj svingis permane.

-Kiel vi volas, - respondis li kaj, rigardinte surmanan horloĝon, ekkuris trans la straton kaj apenaŭ ne trafis sub la aŭton. Ekhurlis la aŭtomobila bremso kaj el aŭtomobila fenestreto ŝoviĝis grandega pugno kiel martelego.

-Hej, ci! Ĉu vi blindas aŭ surdas?!, - ekkriis kolere stiristo.

-Saluton, - respondis Andreo. – Tamen mi ne memoras vin.

-Mi tuj memorigos al vi, sentaŭgulo!- kaj stiristo elaŭtiĝis. – Ĉu vi volas, ke mi trafu pro vi en prizonon?! Mi tuj veturigos vin al policejo.

-Mi tre dankas, -ekridis Andreo. –Mi mem iros, jam ne malproksimas. Eble vi volas aŭskulti koncerton? Mi havas superfluan bileton. Kvankam mi ne memoras vin. Ĉu vi estas bofilo de mia najbaro Staseo?

-Mi montros al vi tiujn koncertojn kaj bofilojn de via najbaro, ke vi viajn dentojn ne sukcesos kolekti! –furiozis stiristo.

-Mi rigardas vin kaj, al mi ŝajnas, ke vi estas ie vidita. Transdonu bondezirojn al via bopatrino! – diris Andreo kaj, svingante permane al stiristo adiaŭe, fetorigis ĉirkaŭe aeron kaj foriris sian vojon.

Kvankam la stiristo jam tenis enmane bastonon, tamen li ne postkuris Andreon. Li nur kraĉis, turnante montran fingron ĉe tempio, kaj blasfemante forveturis.

Do, ekde tiu tempo mi jam ne plu vizitas estradajn kaj ĵazajn koncertojn, ĉar mi ne volas perdi mian aŭdkapablon kaj ne volas iĝi la viktimo de moderna muziko.