La Edzoj de Katerina

Julia Sigmond

(LA GAZETO, 2011)

Katerina estis malbela aktorino. Ŝia unua edzo estis la ĉefreĝisoro de la teatro. Katerina estis vere talenta kaj la ĉefreĝisoro ĝuste pro tio enamiĝis kaj eĉ edziĝis al ŝi. Neniam ŝi povis ludi ekzemple la rolon de Julieta, ĉar se ŝi deklamus tiun tekston de Shakespeare, la tuta spektantaro ridus. Tamen neniu povis pli bone ludi tragikajn rolojn ol ŝi! Sed ankaŭ en diversaj komedioj ŝi ludis: sufiĉis, ke ŝi ekaperu sur la scenejo, ĉar eĉ senvorte ŝi kapablis ridigi la estimatan publikon, ja ŝiaj movoj estis tiel komikaj kaj humurplenaj, ke neniu povis rigardi kun serioza mieno. Pro ŝia neĉiutaga talento ĉiuj pardonis ŝin, ke ŝi ne estas bela. Kiam ŝi ludis, eĉ unu seĝo ne restis libera, kaj je la kaso aperis la tabuleto kun la teksto sopirata de ĉiuj teatro-direktoroj: ĈIUJ BILETOJ VENDITAJ.

La geedziĝo bone sukcesis. La ĉefreĝisoro ankaŭ hejme ĝuis la konstantan bonhumoron de sia edzino. Katerina naskis filinon, kiu treege similis al ŝi. Ja la kompatinda knabino estis malbeleta – kiel ŝi, sed bonŝance ankaŭ talenta kaj bonhumora – kiel ŝi. En la lernejo ŝi estis la plej ŝatata inter la infanoj.

Pasis la jaroj. Katerina iom maljuniĝis sed – se eblas – ŝi eĉ pli talente ludis kaj pli grandan sukceson havis, ol en sia juneco. Sed, ho ve! alvenis juna aktorino vere talenta ĝuste kiel ŝi, kun nur unu diferenco: la juna aktorino estis escepte bela! Ĉiuj viroj en la teatro enamiĝis al ŝi, ek de la pordisto – ĝis la ĉefreĝisoro. La juna aktorino  elektis – ĉu surprize? – la ĉefreĝisoron. Iom da tempo Katerina eltenis tiun humiligan situacion de am-triangulo, sed poste, kiam ĉiuj gekolegoj priridis kaj eĉ mokis ŝin, iun vesperon ŝi serioze alparolis la edzon: – Ci elektu! Aŭ ŝi aŭ mi!

La surprizita edzo ne sciis komence kion diri, sed poste li tre serioze konfesis: – Mi amas vin ambaŭ. Fakte, mi povas vivi nek sen Ci nek sen ŝi…

Katerina ekkompatis lin, tamen duriĝis ŝia koro, ĉar ŝi konsciis, ke li vere malfacile povas elekti; sed ŝi sentis: jam pleniĝis la glaso.

– Ci aŭskultu! Oni invitis Cin al aliurba teatro, kie mankas la reĝisoro. Iru tien kune kun cia amikino kaj vivu feliĉe. Ni divorcu en paco kaj ni ambaŭ vivu nian propran vivon.

La ĉefreĝisoro kortuŝiĝis pro la propono de sia edzino kaj sincere li bedaŭris forlasi ŝin definitive; sed ankaŭ dankema li estis, ĉar ne li mem devas decidi pri sia propra sorto. Lia amego al la juna aktorino estis tiel forta, ke li feliĉe akceptis la neeviteblan solvon.
Ili divorcis.
En la aliurba teatro la juna aktorino havis grandegan sukceson, la ĉefreĝisoro estis vere fiera pri ŝi. Li volis eĉ edziĝi al ŝi, sed ankaŭ ĉi tie ĉiuj viroj de la teatro enamiĝis al ŝi. Sed nun ankaŭ ŝi enamiĝis al juna, bela kaj talenta aktoro. Ne pasis unu jaro kaj kiel en la fabeloj okazas (aŭ ankaŭ en la vivo?!), la juna aktorino forlasis definitive la reĝisoron. Ekde tiam lia vivo suferplenis. Reiri al la forlasita edzino li ne povis.
De tempo al tempo li renkontiĝis kun sia filino, kiu same volis iĝi reĝisorino kiel ŝia patro.
Iuoje li – kiel gast-reĝisoro – laboris en sia malnova teatro kaj la ĉefrolon de la teatraĵo li donis al sia eksedzino. Ne pro nostalgio, sed pro ŝia vera talento. Ili laboris kune, kiel du bonaj malnovaj gekolegoj kaj ili ĝojis kune pro la granda sukceso de la spektaklo, kiu poste atingis pli ol cent prezentojn.

Pasis jaroj. Post la divorco Katerina ne pensis, ke ŝi iam reedziniĝos en ĉi tiu surtera vivo, sed, kiel oni diras, NENIAM DIRU NENIAM!
Tute hazarde ŝi ekdiskutis kun samaĝa universitata profesoro ĉe renkontiĝo kun malnovaj kolegoj-amikoj. Ili jam delonge konis unu la alian, sed neniam ili vere konversaciis. Post du glasoj da vino li konfesis, ke li vidis ĉiujn spektaklojn kiujn ŝi ludis. Unue li hezitis konfesi la veran veron, ke jam de jardekoj li amas ŝin. Ĝuste pro tiu senespera amo li neniam edziĝis!
Katerina fakte neniam amis, sed sincere kompatis lin, ja li vivis tute sola dum la tuta vivo, havante neniun parencon. Li translokiĝis al ŝia loĝejo, kie ŝi delonge vivis same sola. Ŝia filino, nun jam talenta reĝisorino, vivis sian propran sendependan vivon. Nur de tempo al tempo ŝi vizitis sian patrinon. Ŝi sincere ĝojis, kiam ŝi eksciis, ke ŝia patrino havas amikon, kaj tuj proponis, ke ili geedziĝu.
Post la geedziĝo nenio ŝanĝiĝis. Li instruis en la universitato, ŝi laboris en la teatro. Li – ŝajne – sentis sin feliĉa. Katerina estis kontenta, ĉar ŝi vidis, ke li estas preskaŭ konstante bonhumora. Malaperis la krizoj de deprimo kun pesimismaj nigraj pensoj.
Iun tagon li venis hejmen ebria. Katerina nenion diris, ĉar li tuj enlitiĝis kaj la sekvan matenon li sincere pardonpetis. Li rakontis al ŝi la gravajn problemojn ĉe sia laborloko en la universitato, la senesperan animstaton pro kiu li komencis trinki. Ŝi komprenis kaj pardonis lin. Bedaŭrinde post du semajnoj denove li ebriiĝis, Sed nun li estis iomete agresiva. Tempopase pli kaj pli ofte okazis, ke li hejmen venis ebria.

Kelkfoje ŝi provis paroli kun li, sed tute vane. Li kriis al ŝi kaj eĉ blasfemis. Iun tagon, kiam ŝi persistis priparoli la okazintaĵojn, li vangofrapis ŝin. Katerina ekploris kaj kun granda tristeco ekkomprenis, ke ŝi faris teruran eraron edziniĝante al li. Ŝi ĉiam malamegis la drinkemajn homojn. La decido estis neevitebla: ŝi divorcos de li. Ĉiujn liajn vestaĵojn kaj librojn ŝi enpakis kaj kiam li la sekvan tagon hejmen venis, trankvile ŝi diris al li:
Bonvolu reiri al via malnova luita ĉambro. Mi ne plu povas vivi kun vi.
Li senvorte foriris kaj per taksio forportis ĉion.
Post la divorco ŝi sentis sin denove libera. Kun la divorc-dokumento enmane ŝi sidis longe en sia ĉambro kaj pripensis sian vivon. Ŝiajn mornajn pensojn subite ŝi laŭtvoĉis por si mem. Katerina estis kaj la aktorino kaj la unupersona publiko de tiu trista monologo.
Foje mi forgesas, ke mi ne estas bela, kiam iu rigardas al mi kaj en ties okuloj brilas sincera amo. Poste terurigas min la realo, kiam hazarde mi ekvidas mian vizaĝon en la spegulo aŭ en foto. Tiu ne mi estas! Mi estas multe pli bela! Almenaŭ mia animo!
Sed ĝi ne videblas. Mia koro pleniĝas per tristeco. Mi rememoras pri la plej granda sopiro de mia tuta vivo: mi dezirus esti bela! Kiel mia patrino kaj miaj gefratoj. Tamen post iom da tempo mi trankviliĝas. Mi scias, kiuj rigardas min kun amo, tiuj vidas min bela, ĉar ili vidas mian animon. Malmultaj ili estas. La plimulto vidas nur malbelan virinon kun sulkoplena maljuna vizaĝo. Tio dolorigas min. Kial, ĉu? Eble ankoraŭ nun mi sopiras esti bela, ĉu? Aŭ nur tion mi dezirus, ke oni vidu min bela? Kiu scias?
Sur ŝia vizaĝo senbrue ruliĝadis larmoj.
Subite ŝi ekaŭdis la birdeton de la murhorloĝo, ĝi sesfoje kukuis. Ŝi metis la divorcdokumenton en la grandan tirkeston de la skribotablo kaj rapide sin preparis iri al la teatro. Katerina ekĝojis, ĉar bonegan rolon ŝi ludos ĉi-vespere. Tiun spektaklon ne nur la publiko ĝuis, sed ankaŭ ili, la geaktoroj. Komence ili apenaŭ povis reteni la ridon, dum ili ne alkutimiĝis, kaj poste la ridado de la publiko tiel gajigis ilin ĉiujn, ke post la spektaklo ĉiuj sin sentis almenaŭ je dek jaroj pli junaj.
Post la spektaklo, escepte, ankaŭ ŝi iris kun la gekolegoj al la stratangula drinkejo por trinki ion. Ĉiuj miris, kiam ŝi aliĝis al la gaja grupo, tamen ĉiuj ĝojis. kiam ili eksciis pri la farita divorco, ja ĉiuj sincere amis ŝin. Eble jam estis noktomezo, kiam ŝi atingis sian loĝejon. Tuj ŝi ekflaris la malbonodoron de fumado. Frostan teruriĝon ŝi eksentis en sia koro. Ŝia dua edzo estis ĉi tie! Ho ve! ŝi forgesis repeti de li la ŝlosilon! Ĉu ankoraŭ li estas ĉi tie? Minuton ŝi staris kaj subaŭskultis en la antaŭĉambro, sed estis morta silento. Katerina eklumigis unue la antaŭĉambron, poste la dormoĉambron. Neniu. Sed pro la vidaĵo kvazaŭ enradikiĝis ŝiaj piedoj. Meze de la ĉambro altiĝis monto el ĉifonoj. Ĉiuj ŝiaj vestaĵoj kaj tolaĵoj, ĉiuj tukoj, litaĵoj, ŝtrumpoj, surtutoj, la vintra pelto, ĉiuj estis distonditaj, ne plu uzeblaj. La eksedzo malplenigis ĉiujn ŝrankojn kaj tirkestojn, eĉ en la banĉambro kaj en la kuirejo, kaj absolute ĉiujn trovitajn tondeblajn ajojn li alportis en la dormoĉambron kaj fakte neniigis.

Tiun nokton Katerina ne kuraĝis hejme dormi. Ŝi telefonis al la plej bona amikino, kiu tuj alvenis per taksio kaj portis ŝin for de tiu terura vidaĵo. La sekvan tagon ŝi ŝanĝis la seruron, ke la eksedzo ne plu povu eniri. Poste, kun la helpo de la amikino, ŝi forigis la ĉifonmonton. Nur posttagmeze ŝi rimarkis en la poŝtkesto koverton. En ĝi troviĝis la malnova ŝlosilo, kiun li, post la ,,bona laboro” tiel redonis. La kompatinda viro preskaŭ ĉiutage ebriiĝis. Post mallonga tempo, iun nokton, ebrie hejmen irante, li falis en la riveron. Sekvamatene oni trovis lin morta. En lia poŝo, apud la identigilo, oni trovis foton de Katerina.