La du ovoj

Julia Sigmond

La aŭtobuso haltis antaŭ la kulturdomo. La scenlaboristoj enportis la scenejekoraciojn kaj la grandan keston, en kiu troviĝis la pupoj kaj la diversaj rekvizitoj kaj preparis ĉion por la spektaklo.

Ĝis la komenciĝo de la spektaklo la geaktoroj iris al la drinkejo, nur du-tri iris viziti la malnovan preĝejon, ĉar ĝi estis historia monumento. Aliokaze ankaŭ mi estus irinta kun tiuj preĝejvizitantoj, sed nun pli volonte mi restis en la aŭtobuso. Ĉar mi trikis puloveron, kiun nepre mi volis fini ĝis la fino de la turneo.

Apud la kulturdomo troviĝis en eta korto modesta dometo. Lante malfermiĝis ĝia pordeto, kaj aperis arĝenthara maljunulino. Tre malrapide ŝi iris al la eta kokinejo staranta ĉe la fino de la korto, ĉar ŝia sola kokino laŭte klukis, signante al ŝi, ke ĝi ovis. La maljunulino paŝetis al la kokinejo, zorge ŝi forprenis la ovon kaj portis ĝin en la dometon. Post iom da tempo ŝi reaperis. Enmane ŝi havis eluzitan bovleton plenan de maizo. Ŝi eksidis sur la apudmuran benketon. La tuta sceneto estis tiel malrapida, kvazaŭ mi estus rigardinta unu lantigitan fimon. Per febla, milda voĉo ŝi vokis la kokinon.

-Pipipipi! Pirika, pirika, pirika! Pipipipi!

Kaj la kokino, lante kiel ĝia mastrino, ekaperis. Ĝi haltis antaŭ la maljunulino kaj sian kapeton oblikve tenante rigardis ŝin. Tiam ŝi malplenigis la bovleton, verŝante la maizon teren. La kokino ekmanĝis. Trankvile ĝi manĝis, ne haste, ĉar ĝi sciis, ke ne estas danĝero, neniu formanĝos ĉi maizon, ja ĉio estas nur por ĝi.

Rigardante la blankharulinon kaj la trankvile manĝantan kokinon, subite mi sentis fortan deziron paroli kun ŝi. Mi lasis mian trikaĵon kaj mi eniris en la korteton.

– Bonan tagon, Onjo!

– Dio benu vin!

– Kiel belan kokinon vi havas!

– Jes. Ĝi estas kaj bela kaj bona, ĉar ĉiutage ĝi ovas por mi!

– Ĉu vi loĝas sola?

– Ekde kiam mortis mia edzo, jes.

– Kaj kiu helpas vin?

– Ĉiam estas bonaj homoj, kiuj helpas min.

– Kiom aĝa vi estas, Onjo?

– Ĵus mi plenumis 80.

Kontraŭ la dometo mi rimarkis lignotenejon, plenan de lignoj hakitaj, sed ne stakigitaj.

– Onjo! Mi vidas, ke vi aĉetis lignon por la vintro!

– Jes, hodiaŭ matene oni alportis al mi la lignon hakitan.

– Sed kiu stakigos ilin?

– Ĉiam sendas al mi la Bonadio bonan homon, kiu helpas min.

En tiu momento mi eksentis, ke nun, ĝuste mi estas tiu bona homo, kiu helpos ŝin.

– Ĉu vi permesas al mi, ke mi stakigu ĉi tiujn lignojn?

La maljunaj lazuraj okuloj larmopleniĝis. Ŝi rigardis al mi tamen ridetante kaj per tremanta voĉo ŝi demandis min:

– Ĉu vi povus?

– Jes. Mi povas. Kaj poste mi invitas vin al la pupteatro, por rigardi nian spektaklon. Ĉu bone?

-Neniam mi vidis ĝis nun dum mia tuta vivo pupteatran spektaklon. Sed mi ne havas monon por aĉeti la bileton!

–  Vi ne devas pagi, Onjo! Vi estas mia invitita gasto. Dum mi stakigas la lignojn, bonvolu vestiĝi, ĉu bone?

Ŝi feliĉa eniris en la dometon por ŝanĝi la hejmajn vestojn al aliaj. Mi stakigis la lignojn kaj en mia koro mi sentis iun ĉielan feliĉon. Intertempe revenis miaj gekolegoj kaj mirante rigardis, kiel mi laboras en la lignejo. Ili gapis al mi, sed ne venis helpi. Bedaŭrinde mi ne povis fini, sed ĉirkaŭ 3/4 de la lignoj estis jam stakigitaj. La maljunulino vestiĝis tre bele. Videble ŝi prenis tiujn vestojn, kiujn ŝi portas dimanĉe por iri al la preĝejo.
Ĉe la enirejo mi signis al la kasisto, ke la maljunulino estas mia gasto. Mi kondukis ŝin al la unua vico kaj havigis al ŝi komfortan seĝon, ke ŝi ne sidu sur la benko, kie ŝi ne povus apogi sian dorson.
Kiam finiĝis la spektaklo, mi rapidis al la maljunulino kaj kondukis ŝin hejmen. Ŝi estis ege feliĉa kaj kontenta, ke ŝi la unuan fojon en la vivo vidis similan mirindan spektaklon, kaj sincere ŝi dankis al mi!

– Atendu min momenton! – ŝi diris kaj ŝi provis iomete rapidi en la dometon. Poste ŝi reaperis, tenante enmane saketon. En ĝi du ovoj troviĝis. Ŝi etendis al mi per tremantaj manoj la saketon kaj rigardante al mi per tiuj lazuraj okuloj, petegante ŝi diriŝ al mi:
– Bonvolu akcepti de mi! Kun pura koro, dankeme mi donas al vi! Ne rifuzu, mi petas vin!
Ĉirkaŭbrakante ŝin, mi kisetis ŝian sulkoplenan vizaĝon kaj, ne povante rifuzi ŝian donacon, dankante akceptis la du ovojn!
– Ĝis la revido, Onjo!
– Dio benu vin!

(VEANO, 2014)