Kiel dum ĉiu posttagmezo, la du gemaljunuloj sidis sur la benketo.
Ili ripozis kaj atendis la sunsubiron.
Dum ĉi ripozado kutime ili pridiskutis ĉiujn problemojn.
Silente ili sidis kaj pensadis.
Ilia vivo jam estis sen gravaj okazintaĵoj. Hodiaŭ li ekrompis la silenton.
– Morgaŭ mi demandos la najbaron pri lia decido.
– Bone – konsentis ŝi.
Temis pri la bovino. Ili estis tro maljunaj por la laboro pri la bovino. Pro tio ili proponis al la multe pli juna najbaro, ke li akceptu donace la bovinon.
La “prezo” estus unu ĉiutaga litro da lakto. Tiom sufiĉus por ili du.
Silente ili sidis.
Li atendis, ke ankaŭ ŝi diru ion, sed ŝi silentis. Ŝi tro silentis. Do, estas io!
– Nu? – provis kuraĝigi ŝin la maljunulo.
La maljunulino tre malfacile ekparolis.
– Igor nun estus 60 jara – preskaŭ nur flustris la maljunulino.
Nun ekkomprenis ŝin la maljunulo. De tempo al tempo lia edzino rememoris pri iu neokazinta teruraĵo.
Silente ili sidis kaj rememoris.
Antaŭ ilia geedziĝo ili ambaŭ rakontis ĉion, absolute ĉion, kio okazis en ilia vivo ĝis tiam vivinta, ĉar ili konsentis, ke neniam ili mensogos unu al la alia.
Tiam ŝi rakontis al li la neforgeseblan teruraĵon.
Mi ne estis ankoraŭ 16 jara, kiam dum la mondmilito mi rifuĝis de antaŭ ĝi.
Vane, ĉar la milito atingis nin.
Dum monatoj ni vivis en subtera ŝirmejo. Ni malsatis, ni malvarmis kaj ni timis.
Estis jam februaro, kiam finiĝis la sieĝo, kaj ankaŭ en nia kelo aperis soldato.
La bruoj de la milito – mitraloj, grenadoj, eksplodoj – pli kaj pli malproksimiĝis, kiam la fronto jam ne plu estis en la najbara strato. Tamen, ĉiuj restis en la kelo, ĉar ankoraŭ neniuj kuraĝis reiri al la loĝejoj de la kvin etaĝa domo.
Inter la kelloĝantoj estis bela junulino. Marietta ŝi nomiĝis. Neniu konis ŝin, ĉar ŝi ne loĝis en tiu domo. Iam ŝi aperis, sed neniu demandis ŝin al kiu ŝi apartenas.
Iun tagon ŝi iris al la vidalvida domo, ĉar tie en la ĝardeno troviĝis arteza puto kun bongusta akvo. Ĉiuj el la najbaraj domoj de tiu puto alportis trinkakvon.
Ŝi renkontis surstrate soldaton, kiu helpis ŝin alporti la sitelon kun akvo.
Ili diskutis iomete, kaj la soldato promesis, ke li vizitos ŝin vespere. Neniu sciis, ĉu Marietta vere estis tiel naiva, ke ŝi ne sciis, kion signifas tiu vespera, promesita vizito, aŭ ŝi eble tamen suspektis ion, sed vespere aperis la soldato.
Tiutempe la plimulto de la kelloĝantoj suferis pro epidemio de diareo. Inter ili ankaŭ mi. En unu koridoro de la kelo, vidalvide kun la enirpordo, estis nia “necesejo”, nome unu kesto-seĝo kun truo supre, en ĝi sitelo, kion de tempo al tempo la viroj malplenigis. Ĉiam estis vico staranta antaŭ tiu necesejo.
Mi staris ĝuste ĉe la fino de la vico, kiam aperis la soldato.
Li envenis kaj serĉis Mariettan.
Ankaŭ miaj gepatroj staris en la vico. Mia patro ekvidis min starantan, ĝuste ĉe la vicfino. Mia vizaĝo pro la febro estis ruĝeta, miaj okuloj estis brilantaj.
Mia patro kaptis mian brakon, kaj dum sekundoj perforte li ĵetis min malantaŭ iun pordon malfermitan. Li metis sian fingron sur la lipon, montrante, ke mi silentu.
Mi kuŝis sur planke, kovrita per iu ĉifonita vestaĵo.
La soldato trovis Mariettan kaj serĉis ankoraŭ alian virinon.
– Kie estas tiu junulino, kiu antaŭ minuto staris ĉi tie? – demandis kolere, kaj montris al la loko, kie mi staris antaŭe.
Bonŝance ĉiuj silentis.
La soldato ege kolere, kun la mitralo enmane, trarigardis ĉiujn partojn de la kelo, sed li ne trovis min malantaŭ la pordo, sur planke kuŝantan, silente, kun bateganta koro. Poste li kaptis la unuan, plej proksime sidantan virinon, kaj kune kun Marietta, ili triope foriris.
La sekvan tagon ili rakontis, ke la soldato alportis Mariettan por la kamarado kapitano, kaj por si mem la alian virinon.
Unue ili regalis la du virinojn per bonegaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Poste sekvis la perforta amorado.
Marietta estis virga. Ŝi kriegis, sed la kapitano inter du kisoj donis al ŝi vangofrapon, por komprenigi al ŝi, ke la kriado estas tute vana.
La alia virino, jam kvardekjaraĝa, kiel mutulino, tute senvorte eltenis la perfortan agon de la soldato.
Poste ĉiuj kvar endormiĝis.
Ĉe la aŭroro, ankaŭ la soldato volis amori kun Marietta, do, la viroj ŝanĝis la du virinojn.
Dum mia tuta vivo mi pensis pri tio, ke se min estus perfortinta la du soldatoj, certe mi estus restinta graveda, kaj post naŭ monatoj mi estus naskinta mian filon.
Mi estus doninta al li la nomon Igor.
Memkompreneble, mi ĝojas, ke tio ne okazis, tamen, mi ne povas forgesi tiun neokazintan teruraĵon.
Ili geedziĝis. Tre feliĉe ili kunvivis jardekojn. Neniam ili havis infanon.
La maljunulino, tamen, de tempo al tempo, primemoris tiun februaran tagon en la kelo. Ankaŭ nun li rememoras, kalkulante la jarojn, ke tiu infano, eĉ nekoncipita, nun estus 60 jara.
La maljunulo ekprenis la manon de ŝi.
La du maljunaj manoj interkroĉiĝis.
Ŝi sentis lian senkondiĉan amon kaj sinceran kunsenton, per kiuj li dum jardekoj feliĉigis ŝin.
Dume, la suno trankvile subiris.
2017.