La fianĉina robo

Julia Sigmond

Babika estis nur dekjara, sed posttagmeze ŝi ne iris ludi kun la aliaj infanoj.

Unue ŝi lernis la lecionojn kaj skribis la hejmajn taskojn kaj poste ŝi ekhelpis sian patrinon.

Antaŭ jaro, kiam la patro mortis, la vivo ŝanĝiĝis en ŝia familio.

La patrino de mateno ĝis vespero kudris.

Ŝi heredis malnovan kudromaŝinon de la avino, feliĉe en tre bona stato. Iam ankaŭ avino estis kudristino.

La familian talenton heredis ne nur la patrino, sed ankaŭ Babika. Rapide ŝi lernis ĉiujn etajn sekretojn de la metio. La patrino volonte instruis ŝin.

Nur dimanĉe ili ne laboris. Ili iris al la preĝejo, poste en la bazaro ili aĉetis ĉion por unu semajno. Hejme ili kuiris por unu semajno. Tiel ili ŝparis la tempon, ĉar ĉiam ili devis nur varmigi la preparitan manĝaĵon.

Babika eĉ ne rimarkis, ke dum la helpado ŝi lernis bonege kudri.

La patrino instruis al ŝi ankaŭ la bonmanieran konduton: kun la sinjorinoj kaj fraŭlinoj oni devas tre pacience diskuti. Oni devas ĉiam respekti iliajn dezirojn!

Alproksimiĝis la bakalaŭreco. Babika estis unu el la plej feliĉaj gelernantoj, ĉar ŝi havis bonegajn rezultojn en la liceo. Tamen, ŝi estis timzorgema, ĉar la patrino pli kaj pli malfortiĝis.Jam ŝi iĝis la helpantino dc Babika.

Kiam oni demandis la tre diligentan knabinon, kiun fakon ŝi elektos ĉe la universitato, triste ŝi respondis: bedaŭrinde, mi ne povas plu lerni.

Post la morto de la patrino ŝi daŭrigis la laboron, ĉar intertempe ĉiuj konvinkiĝis, ke la kvalito de la laboro tute ne
ŝanĝiĝis. Babika ĝuste tiel precize laboras, ĝuste tiel bonmaniere parolas kaj kondutas kun ĉiuj, kiel ŝia patrino.

Junulo, Karli, klaskolego, ofte vizitis ŝin. Li plaĉis ankaŭ al la patrino, ĉar ŝi konstatis, ke li estas serioza knabo. Ankaŭ li ne povis plu lerni ĉe la universitato, ĉar li havis kvar pli junajn fratojn. Post la bakalaŭriĝo li tuj trovis laborlokon en iu fabriko kaj li tuj komencis labori.

Kiam mortis la patrino de Babika, li konfesis al ŝi, ke li nepre dezirus edziĝi al ŝi, kvankam li ne havas monon kaj ankaŭ la salajro estas ankoraŭ malgranda.

La du gejunuloj interkonsentis pri la geedziĝo. La familio de Karli ne estis kontenta, sed Babika kaj Karli konvinkis ilin, ke ili ne timas pro la modesta vivebleco. Ili invitis neniun, tamen, al la modesta geedziĝo, krom la familio de Karli, alvenis ĉiuj ekskolegoj kaj ĉiuj alportis ne nur florojn, sed ankaŭ diversajn donacojn. Iliaj surprizo kaj ĝojo estis vere grandaj .

Ili tre amis unu la alian kaj feliĉe ili kunvivis.

Pasis la jaroj, unu post la alia. Babika havis multajn laborojn, ĉar ŝi laboris vere preskaŭ perfekte.

Ĉiuj virinoj estis absolute kontentaj pri ŝia laboro.

Okazis, ke ŝi devis kudri fianĉinan robon. La laboro estis malfacila, sed la rezulto estis perfekta.

Karli havis la ideon, ke ili devus fari foton kaj Babika vestiĝu per tiu belega fianĉina robo.

Ili konis maljunan fotiston, al kiu ili rakontis, ke ĉe la geedziĝo ili ne havis sufiĉan monon, kaj tiam Babika ne estis vestita per belega, neĝblanka gianĉina robo. Karli petis la bonkoran maljunulon, ke li faru pri ili sekrete foton nun, ĉar ili al neniu volas paroli pri la fotado.

Ili interkonsentis, kaj iun malfruan vesperon ili iris al la bonkora kaj komprenema fotisto.

Preskaŭ noktomezo estis, kiam ili finis la fotadon.

La maljuna fotisto solene promesis, ke al neniu li malkaŝos la sekretan fotadon. Babika kaj Karli kun granda ĝuo, sed nur sekrete rigardis la belegan, enkadrigitan foton, kies nomo estis: la ŝtelita feliĉo.

La bildo neniam estis metita sur la muron, ĉar ili timis, ke hazarde iu ekvidos ĝin. Tamen, ili estis kontentaj, ke ili posedas tiun ŝtelitan feliĉon".

Babika kaj Karli ne havis infanojn. Okaze de la 30-jara geedziĝa jubileo ili decidis ne plu kaŝi la belegan bildon kaj ili surmetis ĝin sur la muron. Ili rigardis la foton ĉiutage, fiere kaj feliĉe kaj Karli ĉiufoje diris: ,,Kiel belega fianĉino ci estis!" kaj Babika" respondis: ,,kaj kiel bonŝanca, havante saĝan edzon!