James Alan Smith (Jakobo):

Naskita en 1946 en Cincinnati, Ohio, Usono. Li diplomiĝis de Universitato de Cincinnati en 1970 (franca kaj hispana literaturoj). Li instruis la francan kaj la hispanan en mezlernejo (kun neoficiala klaso de E-o) 1970-1972. Ekde 1973 li sekvis karieron en la industrio plejparte kiel direktisto de sistemoj de kvalito. En 2014 li emeritiĝis.

Esperanto: Li komencis lerni Esperanton en 1965 per eta libro de Ferenc Szilagyi kiun li ricevis de la tiama Esperanto Ligo de Norda Ameriko. En 1971 li partoprenis en 56a UK en Londono. Li estis unu el la fondintoj de Esperanto-Societo de Cincinatio kaj jam de multaj jaroj aktivis en tiu rondo kaj en Esperanto-Klubo de Kolumbuso (Ohio).