La aventuro de la Berila kroneto

pdf versio
Arthur Conan Doyle
Originala titolo: The Adventure of the Beryl Coronet
Desegnaĵoj: Sidney Paget
El la angla tradukis: James Alan Smith
Pliaj rakontoj de Ŝerlok Holms

“HOLMS,” diris mi, dum mi staris unu matenon en nia korbelfenestro rigardante laŭ la strato, “jen venas frenezulo. Ŝajnas bedaŭrinde, ke lia familio permesas, ke li elvenu sola.” Mia amiko leviĝis mallaboreme de sia fotelo kaj staris kun la manoj en la poŝoj de sia ĉambrorobo, rigardante trans mia ŝultro. Estis freŝa, brila mateno de februaro, kaj la neĝo de la pasinta tago ankoraŭ kuŝis profunda sur la tero, trembrilanta sub la vintra suno. Laŭ la mezo de Strato Baker, ĝi estis plugita en brunan, disfaleman bendon de la trafiko, sed ambaŭflanke de la vojo kaj laŭ la randoj de la trotuaroj ĝi kuŝis ankoraŭ same blanka kiel kiam ĝi falis. La griza pavimo estis purigita kaj skrapita, sed ĝi estis ankoraŭ danĝere glitiga, do estis malpli da piedirantoj ol kutime. Fakte, de la direkto de la Metropoliteno-Stacio neniu alvenis krom tiu sola sinjoro, kies stranga konduto altiris mian atenton.

Li estis viro ĉirkaŭ kvindekjara, alta, korpulenta, kun solida, fortatrajta vizaĝo kaj impona figuro. Li estis vestita en malgaja tamen riĉa stilo, en nigra redingoto, brila ĉapelo, senmakulaj, brunaj gamaŝoj, kaj bone tajlita, perlogriza pantalono. Tamen liaj agoj estis en absurda kontrasto kun la digneco de lia vesto kaj trajtoj. Li kuris plenrapide, kun saltetoj de tempo al tempo, kiajn faras laca viro, kiu malmulte kutimas postuli grandan penon de siaj kruroj. Dum li kuris li levis kaj mallevis la manojn, svingis la kapon, kaj tordis la vizaĝon per eksterordinaraj grimacoj.

“Kion diable okazas al li?” mi demandis. “Li serĉas domnumerojn.”

“Mi kredas, ke li venas ĉi tien,” diris Holms, kunfrotante la manojn.

“Ĉu ĉi tien?”

“Jes; mi pensas, ke li venas konsulti min profesie. Mi kredas, ke mi rekonas la simptomojn. Ha! ĉu mi ne diris al vi?” Dum li parolis, la viro anhelante hastis al nia pordo kaj tiradis nian sonorilon, ĝis la tuta domo resonis pro la sonorado.

Kun esprimo de aflikto kaj senespereco

Kelkajn momentojn poste li estis en nia ĉambro, ankoraŭ anhelanta, ankoraŭ gestanta, sed kun tia esprimo de aflikto kaj senespereco en la okuloj, ke niaj ridetoj tuj fariĝis ŝoko kaj kompato. Dumiome li ne povis paroli, sed li balancis la korpon kaj tiretis la harojn kiel persono pelita al la ekstremaj limoj de sia racio. Tiam, subite ekstarante, li batis la muron per sia kapo tiel forte, ke ni ambaŭ hastis sur lin kaj detiregis lin al la mezo de la ĉambro. Ŝerlok Holms malsupren puŝis lin en la fotelon, sidiĝis apud li, frapetis lian manon, kaj parolis kun li per la milda, karesa voĉo, kiun li tiel bone sciis uzi.

“Vi venis al mi por rakonti vian historion, ĉu ne?” diris li. “Vi estas laca pro via hastado. Bonvolu atendi ĝis vi retrankviliĝos, kaj tiam mi tre volonte esploros iun ajn problemeton, kiun vi prezentos al mi.”

La viro sidis minuton aŭ pli anhelante, luktante kun siaj emocioj. Tiam li viŝis la frunton per sia poŝtuko, kunpremis la lipojn, kaj turnis la vizaĝon al ni.

“Vi sendube kredas, ke mi estas freneza, ĉu ne?” diris li.

“Mi vidas, ke vi havas ian gravan aflikton,” respondis Holms.

“Dio scias tion!—aflikton tiel subitan kaj teruran, ke ĝi estis sufiĉa por frenezigi min. Mi eble povintus alfronti publikan malhonoron, kvankam mia reputacio ĝis nun estis senmakula. Kaj privata aflikto estas la sorto de ĉiu homo. Sed, kiam ambaŭ venis kune, kaj en tiel terura formo, tio sufiĉis por skui mian animon mem. Krome, ne temas nur pri mi. La plej nobelaj en la lando eble suferos, se oni ne trovos eliron el ĉi tiu terura afero.”

“Bonvolu trankviliĝi, sinjoro,” diris Holms, “kaj klarigi al mi kiu vi estas kaj kio okazis al vi.”

“Mia nomo,” respondis nia vizitanto, “estas eble konata de vi. Mi estas Alexander Holder, de la banka firmao Holder kaj Stevenson, de Strato Threadneedle.”

Efektive, ni konis la nomon, ĉar ĝi apartenis al la supera partnero en la due plej granda privata banko en la Urbo Londono. Kio povus okazi por redukti unu el la plej elstaraj civitanoj de Londono al tiu kompatinda stato? Ni atendis, scivolemegaj, ĝis, kun alia peno, li pretigis sin por diri sian rakonton.

“Mi sentas, ke la tempo estas valora,” diris li; “tial mi hastis ĉi tien, kiam la polica inspektisto sugestis, ke mi petu vian kunlaboradon. Mi venis al Strato Baker per la Subtera Trajno, kaj hastis de tie piede, ĉar la fiakroj iras malrapide en la neĝo. Tial mi tiel anhelis, ĉar mi tre malmulte ekzercas min. Nun mi fartas pli bone, kaj mi klarigos al vi kio okazis kiel eble plej koncize kaj klare.

“Nature vi scias, ke, en sukcesa banka kompanio, trovi profitdonajn investojn por niaj monrimedoj estas same grave kiel pligrandigi nian klientaron kaj la nombron da niaj deponantoj. Unu el la plej enspezigaj rimedoj estas pruntedonoj de mono, kie la ristorno estas nekontestebla. En la lastaj jaroj, ni faris multajn tiajn aranĝojn, kaj multaj nobelaj familioj prunteprenis grandan sumon kontraŭ la garantio de siaj bildoj, biblioteko, aŭ arĝentaj objektoj.

“Hieraŭ matene mi sidis en mia oficejo en la banko, kiam komizo enportis al mi karteton. Mi konsterniĝis, kiam mi vidis la nomon, ĉar ĝi estis—nu, eble estas pli bone, ke mi nur diru, eĉ al vi, ke ĝi estis nomo konata tra la tuta mondo—nomo el la plej altaj, nobelaj, kaj gloraj en Anglujo. Mi estis stuporigita de la honoro, kaj mi penis diri tion al li, kiam li envenis, sed li tuj komencis paroli pri sia afero, kiel persono, kiu volas haste fari malagrablan taskon.

“ ‘S-ro Holder’, diris li, “oni informis min, ke vi kutimas pruntedoni monon.”

“ ‘La firmao faras tion, kiam la garantioj estas bonaj,’ mi respondis.

“ ‘Nepre necesas por mi,’ diris li, “ke mi tuj havu kvindek mil pundojn. Kompreneble, mi povus pruntepreni dekoble tiun etan sumon de miaj amikoj, sed mi multe preferas, ke tio estu negoca afero, kaj ke mi mem aranĝu ĝin. En mia pozicio, vi facile komprenos, estas malkonsilinde sin meti sub devontigojn.’

“ ‘Ĉu mi rajtas demandi, kiom longe vi volas tiun sumon?’ mi demandis.

“ ‘Sekvantlunde mi ricevos grandan sumon ŝuldatan al mi, kaj mi tiam tute certe repagos tion, kion vi pruntos al mi, kun kiu ajn interezo, kiun vi konsideros taŭga. Sed mi nepre devas pruntepreni la monon tuj.’

“ ‘Mi volonte pruntedonus tion, sen plua diskuto, el mia propra poŝo,’ diris mi, ‘sed la kvanto superas miajn rimedojn. Aliflanke, se mi faros tion en la nomo de la firmao, pro konsidero al mia partnero mi devas insisti, ke, eĉ por vi, oni faru ĉiun negocotaŭgan sekurigon.’

“ ‘Mi multe preferus, ke estu tiel,’ diris li, levante kvadratan, nigran, marokan kason, kiun li antaŭe kuŝigis apud sia seĝo. ‘Vi sendube aŭdis pri la Berila Kroneto?’

“Unu el la plej valoraj publikaj posedaĵoj de la Imperio,’ diris mi.

“ ‘Precize.’ Li malfermis la kason, kaj jen, enkadrigita en mola, karnokolora veluro, kuŝis la grandioza juvelo, kiun li ĵus nomis. ‘Estas tridek naŭ enormaj beriloj,’ diris li, ‘kaj la valoro de la ora gravuraĵo estas nekalkulebla. La plej malalta takso starigus la valoron de la kroneto je duoblo de la sumo, kiun mi petis. Mi pretas lasi ĝin ĉe vi kiel mian garantion.

Mi prenis la altvaloran kason

Mi prenis la altvaloran kason en miajn manojn kaj rigardis iom perplekse de la kaso al mia eminenta kliento.

“ ‘Ĉu vi dubas pri ĝia valoro?’ li demandis.

“ ‘Tute ne. Mi dubas nur pri—”

“ ‘La taŭgeco lasi ĝin ĉi tie. Vi povas trankviligi vian menson pri tio. Mi ne revus fari tion, se mi ne estis absolute certa, ke mi povos repretendi ĝin post kvar tagoj. La garantio estas nur formalaĵo. Ĉu ĝi sufiĉas?’

“ ‘Pli ol sufiĉas.’

“ ‘Vi komprenos, S-ro Holder, ke mi donas al vi fortan pruvon pri la konfido, kiun mi havas pri vi, surbaze de ĉio, kion mi aŭdis pri vi. Mi fidas, ke vi estos diskreta kaj detenos vin de ia ajn klaĉado pri la afero, sed ĉefe, ke vi gardos la kroneton per ĉiuj eblaj antaŭzorgoj. Mi ne devas diri al vi, ke estus granda publika skandalo, se ĝi difektiĝus. Ia ajn difekto al ĝi estus preskaŭ same grava kiel ĝia kompleta perdo, ĉar ne estas beriloj en la mondo egalaj al ĉi tiuj, kaj estus neeble anstataŭigi ilin. Mi lasas ĝin kun vi, tamen, kun kompleta konfido, kaj mi venos por ĝi persone lundon matene.

“Vidante, ke mia kliento malpaciencas por foriri, mi ne diris pli. Mi vokis mian kasiston kaj ordonis, ke li elpagu kvindek biletojn de 1000 pundoj. Kiam mi estis denove sola, tamen, kun la altvalora kaso kuŝanta antaŭ mi sur la tablo, mi ne povis ne pensi, kun iom da bedaŭro, pri la grandega respondeco, kiun mi akceptis. Ne povus esti dubo, ĉar ĝi estis nacia posedaĵo, ke terura skandalo okazus, se ia ajn malbonŝanco trafus ĝin. Mi jam bedaŭris, ke mi konsentis respondeci pri ĝi. Sed nun estis tro malfrue por ŝanĝi la aferon, do mi ŝlosis ĝin en mia privata monŝranko, kaj reiris al mia laboro.

“Kiam venis la vespero, mi sentis, ke estus malprudente lasi tiel valoran objekton en mia oficejo. La monŝrankoj de bankistoj foje estas enrompitaj; kial tio ne povus okazi al mia? En kiel terura situacio mi trovus min, se tio okazus! Mi decidis do, ke, dum la sekvantaj tagoj, mi ĉiam portos la kason tien kaj reen kun mi, por ke ĝi neniam estu ekster mia regado. Kun tiu intenco, mi vokis fiakron, kaj veturis al mia domo en Streatham, kunportante la juvelon. Mi ne trankvile spiris ĝis mi suprenportis ĝin kaj ŝlosis ĝin en la skribtablo de mia tualetejo.

“Kaj nun vorton pri mia domanaro, S-ro Holms, ĉar mi volas, ke vi plene komprenu la situacion. Mia ĉevalisto kaj mia lakeo dormas ekster la domo, kaj ili povas esti ekster konsiderado. Mi havas tri servistinojn, kiuj estis kun mi dum jaroj, kaj kies absoluta fidindeco estas ja nesuspektebla. Alia, Lucy Parr, la dua servistino, estis en mia servado de nur kelkaj monatoj. Ŝi venis kun bonegaj referencoj, tamen, kaj ĉiam servis min tre kontentige. Ŝi estas tre bela junulino, kaj ŝi allogis admirantojn, kiuj foje lantis ĉirkaŭ la domo. Tio estas la sola malavantaĝo, kiun ni trovis pri ŝi, sed ni konsideras ŝin ĝisfonde bona junulino en ĉiu rilato.

“Tiom por la servistaro. Mia familio mem estas tiel malgranda, ke ne necesos multe da tempo por priskribi ĝin. Mi estas vidvo, kaj mi havas nur unu filon, Arthur. Li estis seniluziiĝo al mi, S-ro Holms—dolora seniluziiĝo. Sendube la kulpo estas mia. Oni diras, ke mi tro dorlotis lin. Tre probable, tio estas vera. Kiam mia kara edzino mortis, mi sentis, ke li estas mia sola restanta amato. Mi ne povis elteni la malaperon de la rideto sur lia vizaĝo, eĉ dum momento. Mi neniam neis al li kapricon. Eble estus pli bone por ni ambaŭ, se mi estintus pli severa kun li, sed mi havis la plej bonajn intencojn.

“Nature, mi intencis, ke li sukcedu min en la komerco, sed li ne havis inklinon al financo. Li estis senbrida, kontraŭema, kaj, por diri la veron, mi ne povis konfidi al li grandajn monsumojn. Kiam li estis juna, li membriĝis en aristokrata klubo. Tie, dank’ al lia ĉarma konduto, li baldaŭ estis amiko de pluraj viroj kun poŝoj bone provizitaj kaj multekostaj kutimoj. Li lernis ludi je kartoj kaj malŝparis monon per vetkuroj. Li devis veni al mi denove kaj denove por petegi de mi antaŭpagon de sia monasignaĵo, por ke li povu pagi siajn honorŝuldojn. Li penis pli ol unu fojon rompi rilatojn kun tiu danĝera kompanio, sed ĉiun fojon la influo de lia amiko Kavaliro George Burnwell sufiĉis por relogi lin al siaj malnovaj kutimoj.

“Kaj, efektive, mi ne miris, ke viro kiel Kavaliro George Burnwell havas tian influon super li, ĉar li ofte venigis lin hejmen, kaj mi mem trovis, ke mi apenaŭ povas rezisti la logon de lia ĉarma konduto. Li estas pli aĝa ol Arthur, viro de la mondo de la kapo al la piedoj, persono, kiu estis ĉie, vidis ĉion, bonega konversacianto, kaj tre belaspekta. Tamen, kiam mi pensas pri li objektive, for de la sorĉo de lia ĉeesto, mi estas konvinkita, pro lia cinika parolado, kaj la mieno, kiun mi foje ekvidis en liaj okuloj, ke li estas profunde malfidinda. Tion mi pensas, kaj tion pensas ankaŭ mia eta Mary, kiu havas bonegan virinan intuicion en aferoj de karaktero.

“Kaj nun restas nur ŝi por priskribi. Ŝi estas mia nevino; sed, kiam mia frato mortis antaŭ kvin jaroj kaj lasis ŝin sola en la mondo, mi adoptis ŝin, kaj de tiam mi konsideras ŝin mian filinon. Ŝi estas suna radio en mia domo—dolĉa, amema, bela, bonega administranto kaj dommastrino. Tamen, ŝi estas tiel tenera, kaj kvieta, kaj milda, kiel povas esti virino. Ŝi estas mia dekstra mano. Mi ne scias, kion mi povus fari sen ŝi. En nur unu punkto, ŝi kontraŭis miajn dezirojn. Du fojojn mia filo petis, ke ŝi geedziĝu kun li, ĉar li amas ŝin sindediĉe, sed ŝi rifuzis ambaŭfoje. Mi pensas, ke ŝi povintus konduki lin al la ĝusta vojo, se iu ajn povus fari tion, kaj eble tiu geedziĝo ŝanĝus lian tutan vivon. Sed nun, ho ve! estas tro malfrue—por ĉiam tro malfrue!

“Nun, S-ro Holms, vi konas la homojn, kiuj loĝas sub mia tegmento, kaj mi daŭrigos mian mizeran rakonton.

“Hieraŭ nokte ni trinkis kafon en la salono post la vespermanĝo, kaj mi rakontis al Arthur kaj Mary pri kio okazis. Mi diris al ili pri la altvalora trezoro, kiu estis sub nia tegmento, retenante nur la nomon de mia kliento. Mi certas, ke Lucy Parr, kiu prezentis al ni nian kafon, jam eliris el la ĉambro; sed mi ne certas, ke la pordo estis fermita. Mary kaj Arthur tre interesiĝis kaj volis vidi la faman kroneton, sed mi opiniis, ke estas pli bone ne tuŝi ĝin.

“ ‘Kien vi metis ĝin?’ demandis Arthur.

“ ‘En mian propran skribtablon.’

“ ‘Nu, mi esperas, ke ŝtelisto ne envenos en la domon dum la nokto,’ diris li.

“ ‘Ĝi estas ŝlosita,’ mi respondis.

Ho, iu ajn ŝlosilo malfermos tiun skribtablon

“ ‘Ho, iu ajn malnova ŝlosilo malfermos tiun skribtablon. Kiam mi estis knabo, mi malfermis ĝin per la ŝlosilo de la ŝranko de la neuzataĵejo.’

“Li ofte parolis senbride, do mi malmulte pensis pri tio, kion li diris. Tamen, li sekvis min al mia ĉambro tiun nokton kun tre serioza mieno.

“ ‘Aŭskultu, paĉjo,’ diris li, kun la okuloj al la tero, ‘ĉu vi povas doni al mi ducent pundojn?’

“ ‘Ne, mi ne povas!’ mi respondis kolere. ‘Mi jam estis tro malavara kun vi koncerne monon.’

“ ‘Vi jam estis tre bonkora,’ diris li; ‘sed mi devas havi tiun monon, aŭ mi neniam povos montri min en la klubo plu.’

“ ‘Kaj tio estos tre bona!’ mi kriis.

“ ‘Jes, sed vi ne volas, ke mi eliru kiel malhonorato,’ diris li. ‘Mi ne povus elteni la honton. Mi devas akiri la monon iel, kaj se vi ne donos ĝin al mi, mi devos peni per aliaj rimedoj.’

“Mi estis tre kolera, ĉar tio estis lia tria peto en la monato. ‘Vi ne havos cendon de mi,’ mi kriis. Je tio li riverencis kaj eliris el la ĉambro sen alia vorto.

“Kiam li estis for, mi malŝlosis mian skribtablon, kontrolis, ke mia trezoro estas sekura, kaj reŝlosis ĝin. Poste mi komencis iri tra la domo por vidi, ke ĉio estas sekura—tasko, kiun mi kutime donas al Mary, sed mi pensis, ke estus bone, ke mi faru ĝin tiun nokton. Dum mi malsuprenvenis laŭ la ŝtuparo, mi vidis Mary ĉe la flanka fenestro de la koridoro, kiun ŝi fermis kaj ŝlosis dum mi proksimiĝis.

“ ‘Diru al mi, paĉjo,’ diris ŝi, ŝajne iomete maltrankvile, ‘ĉu vi donis permeson al Lucy, la servistino, eliri hodiaŭ nokte?’

“ ‘Certe ne.’

“ ‘Ŝi ĵus envenis tra la malantaŭa pordo. Mi ne dubas, ke ŝi nur iris al la flanka barilpordo por renkonti iun. Sed mi kredas, ke tio ne estas vere sendanĝera, kaj oni devas malpermesi tion.’

“ ‘Vi devas paroli kun ŝi en la mateno, aŭ mi parolos kun ŝi, se vi preferas. Ĉu vi certas, ke ĉio estas fermita?’

“ ‘Tute certa, paĉjo.’

“ ‘Bonan nokton do.’ Mi kisis ŝin, kaj supreniris al mia dormĉambro denove, kie mi baldaŭ dormis.

“Mi klopodas diri al vi ĉion, S-ro Holms, kio eble rilatas al la kazo, sed mi petas, ke vi demandu al mi pri iu ajn punkto, kiun mi ne eldiras klare.

“Male, via rakonto estas pli ol ordinare klara.”

“Mi venas nun al parto de mia rakonto, kiun mi volas eldiri aparte klare. Mi ne estas tre profunda dormanto, kaj mia maltrankvila menso sendube eĉ pli malprofundigis mian dormadon. Ĉirkaŭ la dua matene, mi estis vekita de ia sono en la domo. Ĝi ĉesis antaŭ ol mi plene vekiĝis, sed ĝi postlasis impreson, ke fenestro kviete fermiĝis ie. Mi kuŝis aŭskultante kiel eble plej streĉe. Subite mi aŭdis kun granda teruro la sonon de paŝoj moviĝantaj mallaŭte en la apuda ĉambro. Mi glitis el la lito, tremante pro timo, kaj engvatis de malantaŭ la pordo de mia tualetejo.

“ ‘Arthur!’ mi kriis, ‘kanajlo! ŝtelisto! Kiel vi kuraĝus tuŝi tiun kroneton?’

Je mia krio li faligis ĝin

“La gaslampo brulis duone, kiel mi lasis ĝin, kaj mia malfeliĉa filo, vestita nur en sia ĉemizo kaj pantalono, staris apud la lampo, tenante la kroneton en siaj manoj. Li ŝajne tordis ĝin per ĉiuj fortoj. Je mia krio, li faligis ĝin kaj mortpaliĝis. Mi ekkaptis ĝin kaj ekzamenis ĝin. Unu el la oraj finaĵoj kun tri el la beriloj mankis.

“ ‘Kanajlo!’ mi kriis, freneza pro kolerego. ‘Vi detruis ĝin! Vi malhonoris min por ĉiam. Kie estas la gemoj, kiujn vi ŝtelis?’

“ ‘Ŝtelis!’ li kriis.

“ ‘Jes, ŝtelisto!’ mi muĝis skuante lin per la ŝultro.

“ ‘Neniuj mankas. Ne eblas, ke iuj mankus,’ diris li.

“ ‘Tri mankas. Kaj vi scias, kie ili estas. Ĉu mi devas nomi vin mensogulo same kiel ŝtelisto? Ĉu mi ne vidis, ke vi penas deŝiri alian pecon?’

“ ‘Vi jam insultis min sufiĉe,’ diris li. ‘Mi ne plu toleros tion. Mi ne diros alian vorton pri tiu afero, ĉar vi elektis insulti min. Mi eliros el ĉi tiu domo en la mateno kaj sekvos mian propran vojon en la mondo.’

“ ‘Vi eliros en la manoj de la polico!’ mi kriis, duonfreneza pro doloro kaj kolero. Mi zorgos, ke oni esploru ĉi tiun aferon ĝis la fino.’

“ ‘Vi sciiĝos pri nenio de mi,’ diris li, kun pasio, kian mi ne atendus en li. ‘Se vi elektas voki la policon, la polico trovu kion ili povos.’

“Nun la tuta domo maldormis, ĉar mi parolis tre laŭte en mia kolero. Mary estis la unua, kiu kuris en la ĉambron, kaj vidante la kroneton kaj la vizaĝon de Arthur, ŝi komprenis ĉion. Ŝi ekkriis kaj falis al la tero svene. Mi sendis servistinon por venigi la policon kaj tuj metis la esploron en iliajn manojn. Kiam la inspektisto kaj la policano envenis en la domon, Arthur, kiu staris malgaje kun la brakoj krucitaj, demandis min ĉu mi intencas denunci lin kiel ŝteliston. Mi respondis, ke tio ne plu estas privata sed publika afero, ĉar la difektita kroneto estas nacia posedaĵo. Mi jam decidis, ke la leĝo estu sekvata ĝis ĝiaj finaj konsekvencoj.

“ ‘Almenaŭ,’ diris li, ‘vi ne arestigos min tuj. Estus same avantaĝe al vi kiel al mi, se mi povus eliri el la domo dum kvin minutoj.’

“ ‘Por ke vi povu eskapi, aŭ eble kaŝi tion, kion vi ŝtelis,’ diris mi. Kaj tiam, konstatante en kia terura situacio mi estas, mi petegis, ke li memoru, ke temas ne nur pri mia honoro, sed ankaŭ pri tiu de iu multe pli grava, kaj ke lia konduto povus kaŭzi skandalon, kiu ŝokos la nacion. Li povus eviti tion, se li nur dirus al mi, kien li metis la tri mankantajn gemojn.

“ ‘Prefere vi alfrontu la aferon,’ diris mi; ‘vi estis kaptita dum la freŝa faro, kaj konfesi ne povus pliabomenigi vian kulpon. Se vi provos kiel eble ripari la aferon, dirante kie estas la beriloj, ĉio estos pardonita kaj forgesita.’

“ ‘Konservu vian pardonon por tiuj, kiuj petis ĝin,’ li respondis forturniĝante de mi kun rikano. Mi vidis, ke li estas tiel hardiĝinta, ke miaj vortoj ne povas influi lin. Restis nur unu rimedo. Mi envokis la inspektiston kaj arestigis lin. Tuj komenciĝis serĉado. Ili priserĉis ne nur lian korpon, sed ankaŭ lian ĉambron, kaj ĉiun parton de la domo, kie li povus kaŝi la gemojn. Sed nenia spuro de ili troviĝis, kaj la mizera junulo neniam malfermis la buŝon malgraŭ niaj multaj persvadoj kaj minacoj. Hodiaŭ matene oni forportis lin al ĉelo, kaj mi, post la multaj policaj formalaĵoj, hastis al vi, por petegi, ke vi uzu viajn lertecojn por malimpliki la aferon. La polico libere konfesis, ke nuntempe ili ne povas kompreni ĝin. Mi kvitigos ĉiun elspezon, kiun vi opinias necesa. Mi jam proponis rekompencon de mil pundoj. Dio mia, kion mi faros? Mi perdis mian honoron, miajn gemojn, kaj mian filon en unu nokto. Ho, kion mi faros?”

Li metis la kapon en la manojn kaj komencis balanciĝi tien kaj reen, murmurante al si mem kiel infano, kiu ne trovas vortojn por esprimi sian doloron.

Ŝerlok Holms sidis silenta kelkajn minutojn, sulkigante la brovojn kaj fikse rigardante la fajron.

“Ĉu vi ricevas multajn vizitantojn?” li demandis.

“Neniujn, krom mia partnero kaj lia familio, kaj foje amiko de Arthur. Kavaliro George Burnwell vizitis kelkajn fojojn lastatempe. Neniuj aliaj, mi pensas.”

“Ĉu vi multe partoprenas en la socia vivo?”

“Arthur jes. Mary kaj mi restas hejme. Tio ne plaĉas al ni.”

“Tio estas nekutima por junulino.”

“Ŝi estas laŭnature kvieta. Krome, ŝi ne estas vere tre juna. Ŝi estas dudekkvarjara.”

“Laŭ tio, kion vi diras, ĉi tiu afero ŝokis ankaŭ ŝin.”

“Terure! Ĝi ŝokis ŝin eĉ pli ol min.”

“Ĉu neniu el vi dubas pri la kulpo de via filo?”

“Kiel ni povus dubi, kiam mi vidis lin per miaj propraj okuloj kun la kroneto en la manoj?”

“Tio estas malproksima de decida pruvo. Ĉu la resto de la kroneto estis difektita?”

“Jes, ĝi estis tordita.”

“Ĉu vi ne pensas do, ke eble li penis rektigi ĝin?”

“Dio benu vin. Vi faras tion, kion vi povas por li kaj por mi. Sed la tasko estas tro malfacila. Kial li eĉ estis tie? Se lia intenco esits senkulpa, kial li ne diris tion?”

“Pecize. Kaj se ĝi estis kulpa, kial li ne elpensis mensogon? Ŝajnas al mi, ke lia silento povas havi du malsamajn signifojn. La kazo prezentas plurajn strangajn punktojn. Kion pensas la polico pri la bruo, kiu vekis vin?”

“Ili pensis, ke ĝi eble estis kaŭzita de Arthur, kiam li fermis la pordon de sia dormĉambro.”

“Bela historio! Kvazaŭ ŝtelonto brufermus sian pordon por veki la tutan domanaron. Kion ili diris do, pri la malapero de la gemoj?”

“Ili ankoraŭ sondas la plankojn kaj esploras la meblojn esperante trovi ilin.”

“Ĉu ili konsideris esploron ekster la domo?”

“Jes, ili esploris eksterordinare vigle. La tuta ĝardeno jam estis detale ekzamenita.”

“Nun, mia kara sinjoro,” diris Holms, “ĉu ne estas evidente al vi nun, ke ĉi tiu afero estas multe pli profunda ol vi aŭ la polico unue kredis? La kazo ŝajnas al vi simpla; al mi ĝi ŝajnas treege kompleksa. Konsideru tion, kion via teorio implicas. Vi supozas, ke via filo venis malsupren de sia lito, je granda risko eniris en vian tualetejon, malfermis vian skribtablon, elprenis la kroneton, derompis per kruda forto malgrandan pecon de ĝi, foriris al alia loko, kaŝis tri gemojn el la tridek naŭ, tiel lerte, ke neniu povas trovi ilin, kaj poste revenis kun la ceteraj tridek ses en la ĉambron, kie estis la plej granda danĝero esti eltrovita. Mi demandas al vi, ĉu tia teorio estas defendebla?”

“Sed kiu alia povas esti?” kriis la bankiero kun gesto de malespero. “Se liaj motivoj estas senkulpaj, kial li ne klarigas ilin?”

“Nia tasko estas sciiĝi pri tio,” replikis Holms; “do nun, se plaĉas al vi, S-ro Holder, ni ekiros al Streatham kune, kaj pasigos horon rigardante iomete pli atente la detalojn.”

Mia amiko insistis, ke mi akompanu ilin en ilia ekspedicio, pri kio mi volonte konsentis, ĉar la rakonto, kiun ni ĵus aŭdis, vekis mian scivolemon kaj simpation. Mi konfesas, ke la kulpo de la filo de la bankiero estis tiel evidenta al mi, kiel ĝi estis al lia malfeliĉa patro. Sed mi tiel fidis la juĝadon de Holms, ke mi sentis, ke devas esti motivoj por espero, se li ne estas kontenta kun la akceptita klarigo. Li apenaŭ diris vorton dum la tuta vojaĝo al la suda antaŭurbo, sed li sidis kun la mentono sur la brusto kaj la ĉapelo kovranta la okulojn, sinkinta en profundan pensadon. Nia kliento ŝajnis kuraĝigita de la malgranda ekbrilo de espero prezentita al li, kaj li eĉ komencis babili kun mi sencele pri siaj negocaj aferoj. Mallonga vojaĝo en trajno, kaj pli longa piedirado venigis nin al Fairbank, la modesta rezidejo de la granda financisto.

Fairbank estis sufiĉe granda, kvadrata domo el blanka ŝtono, iomete malproksima de la vojo. Sur la gazono kovrita de neĝo, ronda alirvojo kondukis de la vojo al la domo kaj returne al du feraj barilpordoj, kiuj gardis la enirejon. Dekstre estis malgranda arbareto, kiu kondukis al mallarĝa pado inter du bone tonditaj heĝoj. Tio etendiĝis de la vojo al la pordo de la kuirejo, kaj servis kiel la enirejo por vendistoj. Maldekstre alia vojeto kondukis al la staloj; tio ne estis parto de la bieno, sed publika vojo, kvankam malmulte uzata. Holms lasis nin ĉe la pordo kaj iris malrapide ĉirkaŭ la domo, laŭ la antaŭo, laŭ la pado de la vendistoj, preter la malantaŭa ĝardeno, kaj returne laŭ la vojeto al la staloj. Tio daŭris tiel longe, ke S-ro Holder kaj mi eniris en la manĝoĉambron kaj atendis apud la fajro ĝis lia reveno. Ni sidis tie silente, kiam la pordo malfermiĝis kaj juna virino envenis. Ŝi estis iomete pli ol meze alta, svelta, kun malhelaj haroj kaj okuloj, kiuj ŝajnis pli malhelaj apud la ekstrema paleco de ŝia haŭto. Mi ne kredas, ke mi iam vidis tian mortpalecon en la vizaĝo de virino. Ankaŭ ŝiaj lipoj estis sensangaj, sed ŝiaj okuloj estis ruĝaj pro plorado. Dum ŝi moviĝis silente en la ĉambron, ŝi donis impreson de suferado pli granda ol tiu de la bankiero en la mateno, kaj en ŝi tio estis des pli impona, ĉar ŝi ŝajne havis fortan karakteron kaj grandegan kapablon de sinregado. Malatentante mian ĉeeston, ŝi iris rekte al sia onklo, kaj pasigis la manon trans lia kapo en dolĉa, virina kareso.

Ŝi iris rekte al sia onklo

“Vi ordonis, ke Arthur estu liberigita, ĉu ne, paĉjo?”

“Ne, ne, mia knabino, la afero devas esti esplorita ĝis la fino.”

“Sed mi tiel certas, ke li estas senkulpa. Vi konas la intuicion de virinoj. Mi scias, ke li faris nenian malbonon, kaj ke vi bedaŭros, ke vi agis tiel severe.”

“Kial li silentas, se li estas senkulpa?”

“Kiu scias? Eble ĉar li koleras, ĉar vi suspektas lin.”

“Kiel mi povus ne suspekti lin, kiam mi vidis lin kun la kroneto en la manoj?”

“Ho, li nur prenis ĝin por rigardi ĝin. Ho, fidu mian parolon, ke li estas senkulpa. Finu kun la afero kaj ne plu parolu pri ĝi. Estas tiel terure pensi pri nia Arthur en malliberejo!”

“Mi ne finos kun la afero ĝis la beriloj estas trovitaj—tute ne, Mary! Via korinklino al Arthur blindigas vin pri la teruraj konsekvencoj al mi. Malproksime de kaŝi la aferon, mi venigis sinjoron de Londono por esplori ĝin pli detale.”

“Ĉu ĉi tiun sinjoron?” ŝi demandis, turnante sin al mi.

“Ne, lian amikon. Li volis, ke ni lasu lin sola. Li iras laŭ la vojeto al la staloj nun.”

“Ĉu la vojeto al la staloj?” Ŝi levis la malhelajn brovojn. “Kion li povas esperi trovi tie? Ha! Mi supozas, ke ĉi tiu estas li. Mi fidas, sinjoro, ke vi sukcesos pruvi tion, pri kiu mi certas, ke mia kuzo Arthur estas senkulpa je ĉi tiu krimo.”

“Mi plene kundividas vian opinion, kaj mi esperas, kiel vi, ke ni povos pruvi tion,” replikis Holms, reirante al la mato por forigi la neĝon de siaj ŝuoj. “Mi kredas, ke mi havas la honoron paroli kun F-no Mary Holder. Ĉu mi rajtas fari al vi unu-du demandojn?”

“Bonvolu fari ilin, se tio eble helpos klarigi ĉi tiun teruran aferon.”

“Ĉu vi aŭdis nenion hieraŭ nokte?”

“Nenion ĝis mia onklo komencis paroli laŭte. Mi aŭdis tion, kaj mi venis malsupren.”

“Vi fermis la fenestrojn kaj la pordojn pasintnokte. Ĉu vi ŝlosis ĉiujn fenestrojn?”

“Jes.”

“Ĉu ili ĉiuj estis ŝlositaj hodiaŭ matene?”

“Jes.”

“Vi havas servistinon, kiu havas koramikon, ĉu ne? Mi kredas, ke vi rimarkis al via onklo hieraŭ nokte, ke ŝi eliris por renkonti lin.”

“Jes, kaj ŝi estis la servistino, kiu servis nin en la salono, kaj kiu eble aŭskultis la rimarkojn de mia onklo pri la kroneto.”

“Mi vidas. Vi sugestas, ke eble ŝi eliris por diri al sia koramiko pri la kroneto, kaj ke tiuj du planis la rabadon.”

“Sed kiel utilas tiuj svagaj teorioj,” kriis la bankiero senpacience, “kiam mi diris al vi, ke mi vidis Arthur kun al kroneto en la manoj?”

“Atendu momenton, S-ro Holder. Ni devas reveni al tio. Koncerne tiun junulinon, F-no Holder, vi vidis ŝin reveni tra la pordo de la kuirejo, mi supozas.”

“Jes. Kiam mi iris vidi, ĉu la pordo estas ŝlosita, mi renkontis ŝin, dum ŝi envenis. Mi vidis ankaŭ la viron en la mallumo.”

“Ĉu vi konas lin?”

“Ho jes. Li estas la vendisto, kiu venigas niajn vegetaĵojn. Li nomiĝas Francis Prosper.”

“Ĉu li staris,” diris Holms, “maldekstre de la pordo—tio estas, en punkto sur la pado iomete for de la pordo?”

“Jes.”

“Kaj ĉu li havas lignan kruron?"

Io simila al timo ekaperis en la okuloj de la junulino

Io simila al timo ekaperis en la esprimoplenaj, nigraj okuloj de la junulino. “Ho, vi estas magiisto,” diris ŝi. “Kiel vi scias tion?” Ŝi ridetis, sed ne estis responda rideto en la malgrasa, avida vizaĝo de Holms.

“Nun mi tre ŝatus supreniri,” diris li. “Mi probable volos reekzameni la domon de ekstere. Eble mi rigardu la teretaĝajn fenestrojn antaŭ ol mi supreniros.”

Li iris rapide de unu al alia, paŭzante nur ĉe la granda, kiu rigardas el la koridoro al la vojeto al la staloj. Tiun li malfermis, kaj zorge ekzamenis ĝian sojlon per sia potenca lupeo. “Nun ni iros supren,” fine diris li.

La tualetejo de la bankiero estis malgranda, simple meblita ĉambro, kun griza tapiŝo, granda skribtablo, kaj longa spegulo. Holms iris unue al la skribtablo kaj rigardis la seruron atente.

“Kiu ŝlosilo estis uzita por malfermi ĝin,” li demandis.

“La sama, kiun mia filo indikis—tiu de la ŝranko en la neuzataĵejo.”

“Ĉu vi havas ĝin ĉi tie?”

“Tiu sur la tualeta tablo.”

Ŝerlok Holms prenis ĝin kaj malfermis la skribtablon.

“Ĝi estas silenta seruro,” diris li. “Ne estas mirinde, ke ĝi ne vekis vin. Ĉi tiu kaso, mi supozas, tenas la kroneton. Ni devas rigardi ĝin.” Li malfermis la kason, elprenis la kroneton, kaj metis ĝin sur la tablon. Ĝi estis grandioza specimeno de la juvelarto, kaj la tridek ses ŝtonoj estis la plej delikataj, kiujn mi iam vidis. Je unu flanko la kroneto estis rompita, kie finaĵo kun tri gemoj estis forfendita.

“Nun, S-ro Holder,” diris Holms, “jen la kontraŭa finaĵo, kiu korespondas al tiu, kiu estis malbonŝance perdita. Ĉu vi ne bonvolos forfendi ĝin?”

La bankiero retiriĝis pro teruro. “Mi ne sonĝus provi tion,” diris li.

“Mi faros ĝin do.” Holms subite provis rompi ĝin per ĉiuj fortoj, sed sen rezulto. “Mi sentis, ke ĝi cedas iomete,” diris li: “sed, kvankam mi havas eksterordinaran fingroforton, necesus longa tempo por rompi ĝin. Ordinara viro ne povus fari tion. Viaopinie, kio okazus, se mi sukcesus rompi ĝin, S-ro Holder? Ĝi farus bruon kiel pistolpafon. Ĉu vi diras, ke tio okazis interne de kelkaj jardoj de via lito, kaj vi aŭdis nenion?”

“Mi ne scias, kion pensi. Mi estas en absoluta mallumo.”

“Sed eble pli lumiĝos dum ni esploros plu. Kion vi pensas, F-no Holder?”

“Mi konfesas, ke mi kunhavas la perpleksecon de mia onklo.”

“Ĉu via filo ne portis ŝuojn aŭ pantoflojn, kiam vi vidis lin?”

“Li portis nenion krom sia pantalono kaj ĉemizo.”

“Dankon. Ni certe havis eksterordinare bonan ŝancon dum ĉi tiu esploro, kaj estos tute nia kulpo, se ni ne sukcesos en la klarigado de la afero. Kun via permeso, S-ro Holder, mi nun daŭrigos mian esploron ekstere.

Li insistis, ke li iru sola, klarigante, ke nenecesaj piedspuroj plimalfaciligos lian taskon. Dum horo aŭ pli li laboris, kaj kiam li revenis, liaj piedoj estis kovritaj de neĝo kaj liaj trajtoj tiel nepenetreblaj kiel ĉiam.

“Mi kredas, ke mi jam vidis ĉion vidindan, S-ro Holder,” diris li; “Mi povas plej bone servi vin per reiro al mia loĝejo.”

“Sed la gemoj, S-ro Holms. Kie ili estas?”

“Mi ne povas diri tion.”

La bankiero vringis la manojn. “Mi neniam revidos ilin!” li kriis. “Kaj mia filo? Ĉu vi donas al mi esperon?”

“Mia opinio tute ne ŝanĝiĝis.”

“Do, pro Dio, kio estis tiu misaŭgura afero okazinta en mia domo hieraŭ nokte?”

“Se vi vizitos mian loĝejon en Strato Baker morgaŭ matene inter la naŭa kaj la deka, mi volonte pliklarigos ĝin kiel mi povos. Laŭ mia kompreno, vi donas al mi carte blanche agi por vi, nur kondiĉe ke mi reakiros la gemojn, kaj ke vi ne limigas la sumon, kiun mi rajtas elspezi.”

“Mi donus mian tutan riĉaĵon por rehavi ilin.”

“Tre bone. Mi daŭre studos la aferon de nun ĝis tiam. Adiaŭ; estas eble, ke mi devos reveni ĉi tien antaŭ la vespero.”

Estis evidente al mi, ke mia kamarado jam decidis pri la kazo, kvankam mi ne povis eĉ malklare imagi, kiaj estas liaj konkludoj. Plurfoje dum la vojaĝo hejmen mi penis sondi lin pri tio, sed li ĉiam deturnis la konversacion al aliaj temoj, ĝis fine mi rezignis tion en malespero. Estis iomete antaŭ la tria, kiam ni troviĝis denove en nia ĉambraro. Li hastis al sia ĉambro, kaj revenis post kelkaj minutoj vestita kiel vagabondo. Kun sia kolumo supren turnita, sia malpura, brila jako, sia ruĝa kravato, kaj siaj bone eluzitaj botoj, li estis perfekta specimeno de la klaso.

Vestas sin kiel vagabondo

“Mi pensas, ke tio servos,” diris li, rigardante en la spegulo super la kameno. “Mi nur volus, ke vi povus akompani min, Vatson, sed mi timas, ke tio ne eblas. Eble mi estas sur la ĝusta vojo, aŭ eble mi sekvas vaglumon, sed tio baldaŭ sciiĝos. Mi esperas, ke mi revenos post kelkaj horoj.” Li tranĉis pecon el la bovaĵo sur la bufedo, metis tion inter du pantranĉaĵojn, kaj, metante tiun krudan manĝon en la poŝon, li ekiris al sia ekspedicio.

Mi ĵus finis mian teon, kiam li revenis, ŝajne en bonega humoro, svingante malnovan boton kun elasta flanko en la mano. Tion li ĵetis en angulon kaj verŝis al si tason da teo.

“Mi nur trapasas,” diris li. “Mi devas tuj pluiri.”

“Kien?”

“Ho, al la alia flanko de West End. Eble necesos iom da tempo por reveni. Ne maldormu atendante min, ĉar eble mi malfruos.”

“Kiel vi progresas?”

“Ho, meze bone. Mi ne povas plendi. Mi iris al Streatham post kiam mi laste vidis vin, sed mi ne vizitis la domon. Ĝi estas ĉarma, eta problemo, kaj mi ne maltrafus ĝin por la mondo. Tamen, mi ne devas sidi ĉi tie babilante. Mi devas demeti ĉi tiujn malestimindajn vestojn kaj retrovi mian tre respektindan personecon.”

Mi povis vidi de lia konduto, ke li havas pli fortajn motivojn por esti kontenta ol liaj vortoj implicus. Liaj okuloj briletis, kaj eĉ estis nuanco de koloro sur liaj palaj vangoj. Li suprenhastis, kaj kelkajn minutojn poste mi audis la brufermon de la pordo en la koridoro, kiu indikis al mi, ke li rekomencis sian agrablan ĉason.

Mi atendis ĝis noktmezo, sed li ne revenis, do mi retiriĝis al mia ĉambro. Ne estis nekutime, ke li forestis multajn tagojn kaj noktojn, kiam li sekvis freŝajn spurojn, do lia malfrueco ne surprizis min. Mi ne scias, je kioma horo li envenis, sed kiam mi malsuprenvenis por matenmanĝo en la mateno, jen li estis kun taso da kafo en unu mano kaj la ĵurnalo en la alia, kiel eble plej freŝa kaj polurita.”

“Vi pardonos, ke mi komencis sen vi, Vatson,” diris li; “sed vi memoros, ke nia kliento havas iom fruan rendevuon ĉi-matene.”

“Nu, estas jam post la naŭa,” mi respondis. “Ne surprizus min, se li estus ĉi tie nun. Mi pensis, ke mi aŭdis sonoron.”

Estis ja nia amiko la financisto. Mi estis ŝokita de la ŝanĝiĝo en li, ĉar lia vizaĝo, kiu estis nature larĝa kaj masiva, nun estis malforta kaj ŝrumpinta, kaj liaj haroj ŝajnis iom pli blankaj. Li envenis kun laceco kaj letargio, kiuj estis eĉ pli dolorigaj ol lia perforta agado de la antaŭa mateno. Li falis peze en la fotelon, kiun mi antaŭenigis por li.

“Mi ne scias, kion mi faris por meriti tian severan aflikton,” diris li. “Antaŭ nur du tagoj mi estis feliĉa kaj prospera homo, absolute senzorga. Nun atendas min soleca kaj malhonora maljuneco. Unu doloro tuj sekvas alian. Mia nevino, Mary, forlasis min.”

“Forlasis vin?”

“Jes. Ŝi ne dormis en sia lito, ŝia ĉambro estis malplena, kaj noto por mi kuŝis sur la tablo en la vestiblo. Mi diris al ŝi hieraŭ nokte, en tristeco kaj ne en kolero, ke, se ŝi estus edziniĝinta al mia filo, ĉio povintus esti bona por li. Eble diri tion estis egoisme miaparte. Tiun rimarkon ŝi aludas en ĉi tiu noto:

“ ‘Mia plej kara onklo,—mi sentas, ke mi kaŭzis grandan suferon al vi, kaj ke, se mi estus aginta alimaniere, ĉi tiu terura malbonŝanco eble ne okazus. Kun tiu ideo en la menso, mi neniam povos esti feliĉa sub via tegmento, kaj mi sentas, ke mi devas forlasi vin por ĉiam. Ne zorgu pri mia estonteco, ĉar tio estas jam aranĝita; kaj, super ĉio, ne serĉu min, ĉar tio estus senrezulta laboro kaj ĝi kaŭzus al mi malbonon. En vivo aŭ en morto, mi estas ĉiam via amanta Mary.’

“Kion vi pensas pri tiu noto, S-ro Holms? Ĉu vi kredas, ke ĝi indikas sinmortigadon?”

“Ne, ne, nenion tian. Tio estas eble la plej bona solvo. Ŝajnas al mi, S-ro Holder, ke vi proksimiĝas al la fino de viaj malfacilaĵoj.”

“Ha! Vi diras tion! Vi aŭdis ion, S-ro Holms; vi eksciis ion! Kie estas la gemoj?”

“Ĉu vi ne kredus, ke mil pundoj por ĉiu estus tro multe?”

“Mi pagus dek mil.”

“Tio ne estus necesa. Tri mil sufiĉos. Kaj ankaŭ malgranda rekompenso, mi kredas. Ĉu vi havas vian ĉekaron? Jen plumo. Prefere faru ĉekon por kvar mil pundoj.”

Kun stupora vizaĝo la bankiero faris la postulatan ĉekon. Holms iris al sia skribtablo, elprenis etan triangulan orpeco kun tri gemoj, kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

Kun ĝojkriego nia kliento kaptis ĝin.

“Vi havas ĝin!” li diris anhele. “Mi estas savita! Mi estas savita!”

Lia ĝoja reago estis same pasia kiel estis lia doloro, kaj li premis la reakiritajn gemojn al sia brusto.

“Vi ankorŭ havas unu alian ŝuldon, S-ro Holder,” diris Ŝerlok Holms, iom severe.

“Alian ŝuldon!” Li ekprenis plumon. “Diru la sumon, kaj mi pagos ĝin.”

“Ne, la ŝuldo ne estas al mi. Vi ŝuldas tre humilan pardonpeton al tiu junulo, via filo, kiu kondutis en ĉi tiu afero tiel noble. Se mi iam havus filon, kiu tiel kondutis, mi certe tre fierus.”

“Do ne estis Arthur, kiu ŝtelis ilin?”

“Mi diris al vi hieraŭ, kaj mi ripetas hodiaŭ, ke ne estis li.”

“Vi certas pri tio! Ni tuj hastu al li do, por sciigi al li, ke la vero estas malkovrita.”

“Li jam scias tion. Kiam mi solvis la aferon, mi havis intervjuon kun li, kaj trovante ke li ne diros al mi la rakonton, mi diris ĝin al li. Post tio li devis konfesi, ke mi pravas, kaj aldoni la tre malmultajn detalojn, kiuj ankoraŭ ne estis tute klaraj al mi. Via novaĵo de hodiaŭ matene eble rompos lian silenton.”

“Pro Dio, klarigu al mi tiun eksterordinaran misteron!”

“Mi tion faros, kaj mi montros al vi la paŝojn, per kiuj mi alvenis al la solvo. Kaj mi diru al vi, unue, tion, kion mi diras nur malfacile, ĉar ĝi kaŭzos por vi dolonon: estis konsento inter Kavaliro George Burnwell kaj via nevino, Mary. Ili fuĝis kune.”

“Ĉu mia Mary? Neeble!”

“Bedaŭrinde, estas pli ol eble; estas certe. Nek vi nek via filo konis la veran karakteron de tiu viro, kiam vi akceptis lin en vian familian rondon. Li estas unu el la plej danĝeraj homoj en Anglujo—bankrota vetludanto, absolute sentima kanajlo, viro sen koro aŭ konscienco. Via nevino sciis nenion pri tiaj viroj. Kiam li flustris siajn promesojn de amo al ŝi, kiel li faris al cent aliaj antaŭe, ŝi estis flatita de la penso, ke nur ŝi tuŝis lian koron. La diablo plej bone scias, kion li diris, sed fine ŝi fariĝis lia instrumento, kaj kutimis vidi lin preskaŭ ĉiun vesperon.”

“Mi ne povas, kaj mi rifuzas kredi tion!” kriis la bankiero, kun cindrokolora vizaĝo.

“Mi diros al vi, kio okazis en via domo tiun nokton. Pensante, ke vi jam retiriĝis al via ĉambro, via nevino ŝteliris malsupren kaj parolis al sia amanto tra la fenestro, kiu rigardas la vojeton al la staloj. Li staris tie tiel longe, ke liaj piedsignoj penetris tra la tuta neĝkovraĵo. Ŝi diris al li pri la kroneto. Lia fi-avido al oro ekbrulis je la novaĵo, kaj li inklinigis ŝin al sia volo. Mi ne dubas, ke ŝi amis vin, sed estas virinoj, en kiuj la amo al amanto estingas ĉiujn aliajn amojn. Mi pensas, ke tia estis ŝi. Ŝi apenaŭ aŭdis liajn instrukciojn, kiam ŝi vidis, ke vi venas malsupren laŭ la ŝtuparo. Ŝi fermis la fenestron rapide, kaj diris al vi pri la petolaĵo de unu el la servistinoj kun lignakrura koramiko, kiu estis tute vera.

“Via filo, Arthur, enlitiĝis post kiam li parolis kun vi, sed li ne povis bone dormi pro maltrankvileco pri siaj ŝuldoj en la klubo. En la mezo de la nokto, li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster sia pordo. Li leviĝis do, elrigardis kaj estis tre surprizita, kiam li vidis sian kuzon ŝteliranta laŭ la koridoro, ĝis ŝi malaperis tra la pordo de via tualetejo. Ŝtonigita de miro, la junulo surmetis kelkajn vestojn, kaj atendis tie en la mallumo por vidi, kio rezultos de tiu stranga afero. Baldaŭ ŝi elvenis el la ĉambro, kaj en la lumo de la lampo en la koridoro via filo vidis, ke ŝi portas la altvaloran kroneton en la manoj. Ŝi pasis malsupren laŭ la ŝtuparo, kaj li, tremante pro teruro, postkuris kaj kaŝis sin malantaŭ kurteno proksima al via pordo. De tie li povis vidi, kio okazos en la koridoro malsupre. Li vidis ŝin ŝtelmalfermi la fenestron, doni la kroneton al iu en la mallumo, kaj refermi ĝin. Tiam ŝi hastis returne al sia ĉambro, pasante tre proksime al tie, kie li staris malantaŭ la kurteno.

Arthur kaptis lin

“Dum ŝi ĉeestis, li ne povis agi sen terura kompromito al la virino, kiun li amis. Sed tuj kiam ŝi estis for, li konstatis kiel grandega estos la misfortuno por vi, kaj kiel nepras eviti tion. Nudpieda kiel li estis, li kuris malsupren, malfermis la fenestron, elsaltis sur la neĝon, kaj kuris laŭ la vojeto, kie li povis vidi malhelan figuron en la lunlumo. Kavaliro George Burnwell penis eskapi, sed Arthur kaptis lin, kaj estis lukto inter ili. Via filo tiris unu finaĵon de la kroneto, kaj lia kontraŭanto tiris la alian. En la baraktado, via filo frapis Kavaliron George kaj tranĉis lin super la okulo. Tiam subite estis klako, kaj via filo trovis, ke li havas la kroneton en siaj manoj. Do li rekuris al la domo, fermis la fenestron, supreniris al via tualetejo, kie li observis, ke la kroneto tordiĝis en la baraktado. Li penis rektigi ĝin kiam vi aperis.”

“Ĉu estas eble?” diris la bankiero senspire.

“Tiam vi ofendis lin per viaj insultoj, ĝuste kiam li opiniis, ke li meritas vian plej varman dankon. Li ne povis sciigi la veron sen malkovri sian amatinon, kvankam ŝi certe ne meritis tiun sinoferemon. Li vidis la aferon pli kavalirece, tamen, kaj konservis ŝian sekreton.”

“Kaj tial ŝi kriegis kaj svenis, kiam ŝi vidis la kroneton,” kriis S-ro Holder. “Ho, mia Dio! Kiel blinda stultulo mi estis! Kaj lia peto, ke mi lasu lin eliri dum kvin minutoj! La kara knabo volis vidi, ĉu la mankanta peco estas ĉe la loko de la luktado. Kiel kruele kaj maljuste mi juĝis lin.”

“Kiam mi alvenis al la domo,” daŭrigis Holms, “mi tuj iris zorge ĉirkaŭ ĝi por observi, ĉu estas spuroj en la neĝo, kiuj povus helpi min. Mi sciis, ke ne neĝis post la antaŭa vespero, kaj ankaŭ, ke estis forta frosto por konservi premsignojn. Mi sekvis la padon de la vendistoj, sed mi trovis ĝin tretita kaj nedistingebla. Preter tio, tamen, virino staris ĉe la pli malproksima flanko de la pordo de la kuirejo kaj parolis kun viro, kies rondaj premsignoj montris, ke li havis lignan kruron. Mi povis vidi, ke ili estis interrompitaj, ĉar la virino rekuris rapide al la pordo, (kiel montris la piedsignoj, kiuj estis profundaj ĉe la piedpinto, kaj malprofundaj ĉe la kalkano) dum la lignokrurulo iom atendis antaŭ foriri. Mi pensis, ke tio eble estis la servistino kaj ŝia koramiko, pri kiuj vi jam parolis, kaj demandoj konfirmis tion. Mi pasis preter la ĝardeno sen vidi ion krom hazardajn spurojn, kiujn mi atribuis al la polico. Sed, kiam mi venis al la vojeto al la staloj, tre longa kaj kompleksa historio estis skribita antaŭ mi en la neĝo.

“Estis duobla linio de piedsignoj de viro en botoj, kaj dua duobla linio, mi notis kontente, de viro kun nudaj piedoj. Mi estis tuj konvinkita, pro tio, kion vi diris al mi, ke la dua estis de via filo. La unua piediris tien kaj reen, sed la dua kuris rapide, kaj estis evidente, ke li postsekvis la unuan, ĉar liaj piedsignoj foje estis super tiuj de la botoj. Mi sekvis ilin, kaj trovis, ke ili kondukas al la fenestro, kie la botulo tute penetris la neĝon dum li atendis. Tiam mi iris al la alia fino, kiu estis cent jardojn aŭ pli for laŭ la vojeto. Mi vidis, kie Botulo turniĝis, kie la neĝo estis rompita kiel de luktado, kaj, fine, kie falis kelkaj sangeroj, kiuj konfirmis, ke estis batalo. Tiam la botulo kuris laŭ la vojeto, kaj alia makulo de sango indikis, ke estis li, kiu estis vundita. Kiam li venis al la ŝoseo ĉe la alia fino, mi trovis, ke la neĝo estis tute forigita de la pavimo, do jen estis fino de tiu indico.

“Kiam mi envenis en la domon, tamen, kiel vi memoros, mi ekzamenis la sojlon kaj la kadron de la fenestro en la koridoro per mia lupeo. Mi tuj povis vidi, ke iu trapasis. Mi povis distingi la konturon de instepo, kie la malseka piedo trafis dum enveno. Tiam mi komencis formi opinion pri kio okazis. Viro atendis ekster la fenestro, iu venigis la gemojn. Tio estis vidita de via filo. Li postkuris la ŝteliston kaj luktis kun li. Ili tiris la kroneton kaj ilia kombinita forto faris difekton, kiun neniu el ili povus fari sola. Li revenis kun la premio, sed li lasis fragmenton en la manoj de sia kontraŭanto. Ĝis tiu punkto, ĉio estis klara. La demando nun estis, kiu estis la viro, kaj kiu venigis al li la kroneton.

“Estas malnova maksimo mia: kiam oni forigas la neeblan, kio ajn restas, kvankam malprobabla, devas esti la vero. Mi sciis, ke vi ne malsuprenportis ĝin, do restis nur via nevino kaj la servistinoj. Sed, se servistino tion faris, kial via filo akceptus la akuzon por ŝi? Ne povis esti motivo. Sed li amis sian kuzinon, kaj tio estis bonega motivo por konservi ŝian sekreton—des pli ĉar la sekreto estis hontinda. Kiam mi memoris, ke vi vidis ŝin apud tiu fenestro, kaj ke ŝi svenis, kiam ŝi vidis la kroneton, mia konjekto fariĝis certeco.

“Kaj kiu povus esti ŝia komplico? Ŝajne amanto, ĉar kiu alia povus superi la amon kaj dankemon, kiujn ŝi sentas por vi? Mi sciis, ke vi malmulte eliras, kaj ke via rondo de amikoj estas tre limigita. Sed inter ili estis Kavaliro George Burnwell. Mi jam aŭdis pri li, kiel viro kun fia reputacio koncerne virinojn. Devis esti li, kiu portis la botojn, kaj retenis la mankantajn gemojn. Kvankam li sciis, ke Arthur malkovris lin, li eble sentis sin sekura, ĉar la junulo ne povis diri eĉ unu vorton sen kompromiti sian propran familion.

“Nu, vi povas imagi, kion mi faris post tio. Mi iris alivestita kiel vagabondo al la domo de Kavaliro Gerorge, sukcesis konatiĝi kun lia lakeo, sciiĝis, ke lia mastro vundiĝis sur la kapo la antaŭan nokton, kaj, fine, certigis ĉion per aĉetado de paro da elĵetitaj ŝuoj, kontraŭ ses ŝilingoj. Kun tiuj mi vojaĝis al Streatham, kaj vidis, ke ili kongruas precize kun la spuroj.

Mi metis pistolon al lia kapo

“Mi vidis ĉifonan vagabondon en la vojeto hieraŭ vespere,” diris S-ro Holder.

“Precize. Tio estis mi. Mi jam havis mian serĉaton, do mi venis hejmen kaj alivestiĝis. Tiam mi devis agi tre delikate, ĉar estis klare, ke, por eviti skandalon, ni devas eviti denuncojn, kaj mi sciis, ke tia ruza kanajlo vidos, ke niaj manoj estas ligitaj. Mi iris vidi lin. En la komenco, kompreneble, li neis ĉion. Sed kiam mi donis al li ĉiun detalon de tio, kio okazis, li penis fanfaroni, kaj malsupren prenis klabon de la muro. Mi konis mian celaton, tamen, kaj metis pistolon al lia kapo antaŭ ol li povis bati min. Tiam li fariĝis iom pli racia. Mi diris al li, ke ni donos al li mil pundojn por ĉiu berilo, kiun li havas. Tio eligis el li la unuan signon de bedaŭro. ‘Diable!’ diris li, ‘mi vendis ĉiujn tri por sescent!’ Mi baldaŭ sukcesis akiri la adreson de la aĉetinto, kontraŭ promeso, ke ne estos proceso kontraŭ li. Mi ekiris al la aĉetinto, kaj post multe da marĉandado, mi aĉetis la gemojn kontraŭ mil pundoj por ĉiu. Tiam mi vizitis vian filon, diris al li, ke ĉio estas en ordo, kaj fine enlitiĝis je la dua, post tio, kion mi povas nomi tago de tre malfacila laboro.”

“Tago, kiu savis Anglujon de granda publika skandalo,” diris la bankiero, stariĝante. “Sinjoro, mi ne povas trovi vortojn por danki vin, sed vi ne trovos min sendanka por tio, kion vi faris. Via lerteco ja superis ĉion, kion mi aŭdis pri ĝi. Kaj nun mi devas hasti al mia filo por peti pardonon de li por mia maljusta traktado. Koncerne tion, kion vi diras al mi pri kompatinda Mary, tio vundas mian koron. Eĉ vi, kun via granda lerteco, ne povas diri al mi, kie ŝi estas nun.”

“Mi pensas, ke ni povas sekure diri,” replikis Holms, “ke ŝi estas kie ajn estas Kavaliro George Burnwell. Kaj estas anakŭ same certe, ke kiaj ajn estas ŝiaj pekoj, ili baldaŭ ricevos pli ol sufiĉan punon.”