Scivolemo estas blogo de Frank van Hertrooij, kiu prezentas sciencajn temojn per klara kaj viva maniero. Laŭ la permeso de la verkisto, ni republikigas liajn artikolojn ĉi tie.
Ĉiu paĝo en tiu ĉi retejo enhavas tuj-tradukilon! Simple elektu kaj kopiu vorton (per ctrl+c, ekzemple), kaj la traduko tuj aperos, kune kun Esperanta difino. Por helpo kaj ŝanĝi la nacian lingvon klaku ĉi tie
Kosmo:
- • Kio estas nigra truo –Antaŭ nelonge aperis la unua bildo ne nigra truo, sed kio estas nigra truo kaj kiel oni povas foti ion, kio absorbas ĉiun lumon?
- • Miskomprenoj pri spacesplorado – Sciencfikcio kaj scienca ĵurnalismo ĉiam estas interesaj por legi, sed kiam oni ne sufiĉe atentas la detalojn, oni facile kreas miskomprenojn…
- • Glacifiŝkaptado sur Plutono – La Tero ĉiam estis nia blua pilko en la sunsistemo, sed robotaj spacmisioj kaj teleskopoj montris astrojn, kiuj havas multe pli da akvo ol la Tero. Jen la rakonto de kelkaj el tiuj astroj en nia sunsistemo.
- • 80 mondoj en unu – Jupitero estas la plej granda planedo en la sunsistemo, sed la grandeco ne estas sola, kio igas gxin interesa.
- • Kosmoliftoj, ĉu sciencfikcio? – Kosmoliftoj ĝis nun nur ekzistis en sciencfikcio, sed pluraj partioj iĝas seriozaj pri la konstruado de ili. Jen kontraŭ kiuj defioj oni devus fronti por tio.
- • Nuboj en la kosmo – La universo ne konsistas el nur steloj. Eĉ per amatora teleskopo oni povas vidi nebulozojn kun la plej belaj strukturoj. Ĉiu nebulo havas sian propran rakonton, tamen, do ili ne estas nur belaj, sed ankaŭ interesaj al sciencistoj.
- • Vulkano la kaŝita planedo – Oni ne ĉiam pravas la unuan fojon en scienco. Dum longa tempo oni eĉ pensis ke la sunsistemo havas aldonan planedon. Kiam oni eltrovis la veron tamen, tio helpis al fundamenta ŝanĝiĝo de fiziko.
- • Esplori la kosmon per helikoptero – Du el la venontaj misioj de NASA uzos helikopterojn, sed tio ne eblas sen riskoj kaj defioj.
- • La ludpilko de la universo – La plej malnova kaj grava tasko de astronomio estas mezuri tempon. Kalendaroj kaj horloĝoj estas bazitaj sur kiel la Tero, Suno kaj Luno moviĝas. Eltrovi kiel ili faras tion, ne tiom facilis tamen.
- • De suna plasmo al lumkortenoj – Se oni havas bonŝancon, oni povas observi la polusajn lumojn en kelkaj partoj de la mondo. Daŭris jarcentojn tamen, ĝis oni ekkomprenis kion oni fakte rigardas.
- • La plej foraj mondoj – Dum tri jarcentoj oni ĉiam serĉis “Planedo X”, sed objekto ne bezonas esti konsiderata planedo por esti interesa. Jen tri ekzemploj de kiom diversaj aliaj mondoj povas esti
- • Tiel la steloj iras – Por multaj homoj decembro estas tempo de festo, sed aldone, la monato tre bonas por spekti stelojn. Por festi tion, ĉi tiu afiŝego montras kiom da diversaj aferoj oni povas vidi kaj kiel oni trovi ilin.
- • La rakonto malantaŭ la lumetoj – Povas esti malfacile imagi kia abundeco da malsamaj steloj ekzistas. La plejparto estas apenaŭ videbla. Kiam oni rigardas pli detale tamen, la kosmo iĝas eĉ pli interesa ol ĝi ŝajnis.
- • En la ombro de la suno – Ĉi-monate okazos suna eklipso, sed kio estas eklipso kaj kiel oni povas observi ĝin? Kion ajn oni observas en la ĉielo, ĝi iĝas pli interesa, se oni komprenas ĝin.
- • Kiel mezuri la kosmon – En la kosmo, kilometroj ne sufiĉas. Distancoj rapide iĝas tro grandaj kaj oni bezonas taŭgajn mezurunuojn por priskribi tion. La Astronomia Unuo, lumjaro kaj parseko estas tri ekzemploj.
- • Kio okazas en la nuboj de Venuso – Ĉi-semajne okazis granda anonco pri ebla indiko de vivo en la atmosfero de Venuso, sed kion oni fakte scias?
- • Teo kaj nigraj truoj – Eĉ la plej malsamaj sistemoj en la universo havas ion komune. Ili sekvas la leĝojn de termodinamiko. Sed kion signifas tio?
- • La vojaĝo de James Webb – La nova Kosmoteleskopo James Webb atingis sian orbiton, sed ankoraŭ multe okazu
Naturo:
- • Simetrio en la naturo – Simetrio troviĝas preskaŭ ĉie kaj multe gravas en scienco. La temo kompreneble estas ampleksa, sed jen kelkaj ekzemploj de simetrio en biologio, ĥemio kaj fiziko
- • La plej fruaj bestoj – Dum la Ediakara periodo vivis multaj diversaj bestoj. Kelkaj el ili estas konataj kaj ankoraŭ ekzistas, sed multaj estis tute unikaj.
- • Reiri en la maron – Antaŭ milionoj da jaroj, la praavoj de delfenoj kaj balenoj marŝis sur seka tero, sed de kiuj bestoj ili devenas kaj kiel oni povas vidi tion?
- • La vivo malantaŭ fosilioj – Por solvi puzlon, oni bezonas ĉiujn indikojn. Tio veras ankaŭ en paleontologio. Pro tio, paleontologoj rigardas pli ol nur ostojn.
- • Kalendaro el rokoj – La historio de la Tero estas nekredeble vasta. Kiel oni tamen mezuras tempon sen skribitajn fontojn?
- • La plej strangaj gepatroj – Ekzistas tiom multe da fiŝoj, sed eble la plej stranga estas la hipokampo. La besto aspektas kvazaŭ la naturo laboras kontraŭ ĝi, sed tamen ĝi travivas
- • Kiel baki ovon igas la universon pli ĥaosa – Termodinamiko estas ĉie: en ĥemio, biologio, fiziko, sed ankaŭ la ĉiutaga vivo. Kompreni ĝin estas utila do, ĉar niaj sensoj trompas nin
- • La vojo de evoluo – Evoluo estas unu el la plej belaj teorioj de scienco, sed multe pli komplikas ol multaj homoj pensas
- • La gigantoj de la pratempo – Tiom granda korpo ne eblas senproblemo. Jen la korpoj de Sauropoda kaj kiel ili funkciis
- • Ĉielarko sub la ondoj – La helikoj kaj limakoj kiuj troveblas en la ĝardeno estas tedaj kompare al iliaj parencoj en la maro. Kelkaj el ili eĉ estas parte plantaj
- • Beleco por kiu oni rigardu duan fojon – Kamuflado okazas multmaniere kaj ĉie en la mondo. La meĥanismo povas doni tiom da malsamaj avantaĝoj ke bestoj ĉiam trovas novajn manierojn por realigi kaj apliki ĝin. Jen kelkaj interesaj ekzemploj
- • Nia grumblema tero kaj kiel ĝi evoluas – La tero sub ni ŝajnas fiksita, sed la malo veras. Nia planedo konstante ŝanĝiĝas
- • Ĉirkaŭ la mondo sur nudaj piedoj – Bestoj ne havas trajnojn aŭ aviadilojn, sed multaj el ili ja sukcesas vojaĝi longegajn distancojn
- • Unu hufo en formorto – La tapiro havas tre gravan rolon en la ekologio de pluvarbaroj, sed kvankam ili estas minacataj de formorto, la plejparto de homoj eĉ ne scias kio tapiro estas. Feliĉe estas homoj kiuj volas protekti ilin kaj por tio necesas kompreni ilin.
- • La kodo de la abela danco – Abeloj havas tre interesan kaj kompleksan “lingvon” por komuniki inter si. Pere de dancado kaj odoroj ili povas rakonti la vojon ĝis manĝaĵfontoj tiom precize ke ili eĉ povas trovi ilin de 2km for. Tamen la estonteco de la abelo ne estas certa pro multaj minacoj. Komplekseco igas onin tre bela, sed ankaŭ vundebla.
- • La sekretoj de bluo – Bluo estas ŝatata koloro, sed surprize malfacile akirebla. Kial mankas bluaj pigmentoj en arto kaj la naturo?
- • La faŭno de Aotearoo – En Aotearoo (Nov-Zelando) preskaŭ tute mankas indiĝenaj mamuloj, sed kiel funkcias ekosistemo sen mamuloj, kaj kio okazas kiam ili enkondukiĝas?
- • Ĉu ŝerco aŭ arto? La meritoj de spekulativa evoluo – Sur fora insularo en la pacifiko vivis stranga grupo de mamuloj ĝis ili subite malaperis, aŭ ĉu ili neniam ekzistis?
Biologio:
- • Paradizoj en la oceano – Insuloj estas paradizoj por la fortoj de evoluo. Ili povas fari kion ili volas tie. Legu pli pri la interesaj bestoj, kiuj disvolviĝis tiel!
- • Krokodiloj pli mirindas ol vi pensas – Krokodiloj estas konataj kiel grandaj primitivaj monstroj, sed ili havas pli da flankoj, kiujn oni kutime ne vidas.
- • La patkukoj de la maro – Rajoj estas proksimaj parencoj de ŝarkoj, sed ili estas tiom plataj kiel patkuko. Jen pli pri la kuriozaj ecoj de tiuj ĉi interesaj bestoj.
- • Kiam insektoj militas – Por travivi en la naturo necesas bona defendo. Ĉiu konas bestojn, kiuj protektas sin per kornoj aŭ veneno, sed tiuj ne estas la solaj strategioj. Interesaj ekzemploj troviĝas en la mondo de insektoj.
- • Kurantaj birdoj – Multaj birdoj perdis sian flugkapablon kaj estas tre sukcesaj. Kial oni volus perdi tian superpovon tamen?
- • Heredo funkcias ne kiel pensite – Nova esploro montras ke la kontribuo de genetika materialo de ambaŭ gepatroj estas malsama ol oni pensis. Tio havas drastajn konsekvencojn por medicino kaj genetiko.
- • Studi molekulojn sen igi la manojn malpuraj – intervjuo kun Ivo Filot – “Estis tiom interese lerni pri la ecoj de molekuloj simple per komputado, neniam havinte tiujn molekulojn en la manoj.”
- • Etaj akrobatoj – Kiam sciencistoj provis priskribi kiel insektoj flugas, ili surpriziĝis pri kiom komplike kaj akrobate ili fakte faras tion. Ĉiu insekto havas sian propran rakonton kaj oni ĉiutage malkovras novajn speciojn.
- • La salamandro kiu neniam iĝas plenkreska – Aksolotloj estas freneze popularaj kiel esplortemoj kaj hejmbestoj. Ili povas rekreskigi multajn korpopartojn kaj neniam plenkreskiĝas. Bedaŭrinde, la mirinda besto preskaŭ formortis en la naturo kaj bezonas multan helpon por travivi.
- • Ĉi tiu artikolo enhavas virusojn – Ne timu, ĉi tiu artikolo ne damaĝos vian komputilon. Ĝi temas pri virusoj, kiuj samtempe estas inter la plej interesaj produktoj de evoluo kaj la plej severaj minacoj al la homaro. Jen kiel ili aspektas kaj funkcias.
- • Malĉifri la kodon de DNA – Neniu molekulo en biologio tiom tiklas onian fantazion kiel DNA. Pri kio la scienco en la filmoj baziĝas tamen kaj ĉu estas etika?Neniu molekulo en biologio tiom tiklas onian fantazion kiel DNA. Pri kio la scienco en la filmoj baziĝas tamen kaj ĉu estas etika?
- • Mamuloj kiuj venas el ovoj - la monotremoj – Monotremoj estis antaŭe rigardataj kiel tre primitivaj bestoj, sed tio neniel veras. Ĉi tiuj bestoj estas perfekte adaptitaj al siaj medioj
- • Kiam la oceano ekbrilas – Foje oni vidas eĉ pli da beleco se oni malŝaltas la lumon
- • Kion plantoj faras kiam ni ne rigardas – Plantoj ne nur estas belaj. Ili ankaŭ scipovas fari mojosajn trukojn. Por vidi tion, oni ofte ja bone rigardu
- • La historio de genetiko – Inter la malkovrado de genoj kaj la modifado de organismoj okazis longa historio. Legu pri pizoj, kolomboj kaj la plej freneza Nobel-premiito!
- • La arto de bestaj desinoj – Bestoj troviĝas en ĉiuj formoj, sed havas tre similajn genojn. Kiel oni kreas beston el preskaŭ sfera embrio?
- • La sekretoj de veneno – Veneno estas kompleksa armilo. Ĝi donas misinformojn al la korpo por ke ĝi detruu sin mem. Jen kiel tio eblas!.
- • La vivanta gravedectesto – La rano Xenopus estis uzata kiel gravedectesto, vojaĝis en la kosmo kaj inspiris vivantajn robotojn, sed ĉu ni estis tro entuziasmaj?
- • Ĉu ŝerco aŭ arto? La meritoj de spekulativa evoluo – Sur fora insularo en la pacifiko vivis stranga grupo de mamuloj ĝis ili subite malaperis, aŭ ĉu ili neniam ekzistis?
Fiziko kaj teknologio:
- • Fluantaj magnetoj – Kutimaj magnetoj jam estas mirindaj kaj oni povas paroli pri ili dum horoj, sed eĉ pli eksterteraj estas ferolikvaĵoj.
- • La valoraĵo kiu ŝvebas el niaj manoj – Kiam oni aĉetas balonojn por festo, heliumo ŝajnas tre abunda gaso, sed la estonteco de nia produktado de heliumo ne estas certa. Tio estas bedaŭrinda, ĉar heliumo estas multe pli utila ol nur por balonoj
- • Nanotehnologio: sufice da spaco je la profundo – Nanoteĥnologio servas onin la tutan tagon, sed kiel oni konstruas strukturojn kiuj tiom etas kaj kial ili havas tiom specialajn kvalitojn?
- • La tiktakado kiu gvidis sciencan revolucion, Christiaan Huygens – Christaan Huygens vivis dum scienca revolucio, dum kiu multaj konceptoj kiujn oni ankoraŭ uzas estis elpensataj. Li mem havis gravan rolon en tiu ondo de malkovroj
- • Gravitaj ondoj tremigis la mondon - nobel premio por fiziko 2017 – Ekde ilia malkovro, gravitaj ondoj estas ofte priparolataj, sed kio ili estas kaj kial ili gravas?
- • Kiel Faraday briligis la lumon – Dum granda parto de la historio, oni nur povis iĝi sciencisto se oni estis tre riĉa. Tamen estis unu povra knabo en Britio kiu poste iĝus la plej grava sciencisto el sia tempo kaj ties nomo estis Michael Faraday
- • La planetario de Pieterse – Kaptita de manfarita planetario de antaŭ la Dua Mondmilito, mi esploris ĝian historion
- • Teo kaj nigraj truoj – Eĉ la plej malsamaj sistemoj en la universo havas ion komune. Ili sekvas la leĝojn de termodinamiko. Sed kion signifas tio?
Ĥemio:
- • Trovi elementojn estas paciencludo – Kiel oni malkovras ĥemiajn elementojn multe ŝanĝiĝis dum la jarcentoj, sed ĉu oni iam trovos ĉiujn?
- • La beleco malantaŭ la gemo – Homoj admiris gemojn dum miljaroj, sed kio igas ilin tiom allogaj kaj kiel ili kreiĝas?
- • La ĉendanso de ĥemio – Grandega parto el la molekuloj kun kiuj oni interagas ĉiutage estas polimeroj, sed kio estas polimeroj kaj kial ili estas tiom diversaj?
- • Ĉasi la kernon – Ĥemiistoj penas ekspliki kiel atomoj kaj molekuloj interagas kaj uzi ilin al ilia avantaĝo. Por tio ili bezonas bonan atoman modelon kaj tio estas la rezulto de jarcentoj da esplorado. Indas do pli detale rigardi la naskiĝon de tiu modelo kaj la ampleksa scienco de ĥemio.
- • La sekretoj de veveno – Veneno estas kompleksa armilo. Ĝi donas misinformojn al la korpo por ke ĝi detruu sin mem. Jen kiel tio eblas!.
Medicino:
Komputado, artefarita intelekto, matematiko, arto:
- • Artefarita intelekto de la komenco – Hodiaŭ, AI estas pli grava ol iam antaŭe, sed la koncepto ekzistis pli longe ol multaj homoj pensas.
- • Vivo de PI – Kiom da decimaloj de π vi konas? Dum longa tempo neniu surtere konis pli ol unu aŭ du. Kiel oni iris de unu al nekalkuleble multe da decimaloj estas longa rakonto
- • La scienco de arto – Arto ekzistas por inspiri homojn, sed ĝi ankaŭ inspiras sciencon
- • Kiel trompi la cerbon – La sensoj facile trompeblas. tio ne nur estas amuza sperto, sed ankaŭ montras kiel la cerbo funkcias
- • Ludo de la vivo - alia perspektivo pri komputado – Teorie oni povas konstrui komputilon el tute aliaj aferoj ol transistoroj. Per la Ludo de la vivo, John Conway donis tre interesan alternativon