Tiel la steloj iras

Frank van Hertrooij
Scivolemo 27 December 2017
Pliaj artikoloj

En 1994, post forta tertremo, la Usona urbo LA estis sen elektro. Estis duono post la kvara matene, do la urbanoj estis vekitaj de la ŝoko. Kiam ili rigardis eksteren, ili vidis ion, kion la urbo ne vidis dum longa tempo. Sen la lumpoluo de miloj da stratlanternoj, la ĉielo estis nigra kaj kovrita de steloj. Homoj rigardis supren kaj vidis longan, arĝentan nuben de lumo kaj telefonis al la sonora numero. Kion ili ne sciis estas ke ili rigardis la Laktan Vojon, la galaksio al kiu nia sunsistemo apartenas. En epoko de lumpoluo kaj elektronikaj tempiloj kaj navigaciiloj, homoj ofte ne plu rigardas la ĉielon, sed spekti stelojn estas amuza, interesa kaj facila ŝatokupo.

Steloj kaj orientiĝi

La ĉielo ne aspektas same por ĉiuj. La distancoj inter steloj estas tiom granda ke ili relative apenaŭ moviĝas, sed la moviĝoj de la Tero draste ŝanĝas tion kion oni vidas. La du moviĝoj kiuj plej intense influas la poziciojn de steloj estas la turniĝo de la Tero ĉirkaŭ sian akson kaj la rondiro de la Tero Ĉirkaŭ la Luno. Aliaj moviĝoj ja havas influon, sed nudukole tute ne rimarkeblas. La moviĝo ĉirkaŭ la Terakso estas kio kaŭzas ke ĉiuj ĉielaj objektoj supreniras en la oriento kaj subeniras en la okcidento. Ĉiuj steloj ĉirkaŭiras ĉiun tagon, kio signifas ke lia reapero daŭras proksimume 24 horojn. Ekzistas du punktoj kiuj ne sekvas tiun cirklon, pro tio ke ili estas rekte super la akso de la Tero. Tio estas pli malpli super la Nordaj kaj Sudaj polusoj, kio signifas ke oni vidas nur unu el la punktoj, nome la nordan se oni estas super la ekvatoro kaj la sudan kiam oni estas sub la ekvatoro. Ne tiom for de la norda punkto troviĝas sufiĉe hela stelo. Tio estas simple pro bonŝanco kaj ne estas tia en la sudo. La stelo nomiĝas ”Norda Stelo” (Polaris) kaj estis tre utila por navigacii.

Se oni sufiĉe longe fotas, oni vidas ke steloj rondiras ĉirkaŭ la Terakson

Kiam oni ne jam havis kompasojn, oni povis nokte rigardi la stelojn kaj trovi la Nordan Stelon, kiu montris kie la nordo troviĝas. Fari tion ne estas malfacila. Oni devas serĉi la Grandan Ursinon (Ursa Major). La Granda Ursino estas granda konstelacio (bildo farita per konekti stelojn) kiu tre facile rekoneblas. Ofte nur la vosto de la ursino estas videbla, sed tiu tuj rekoneblas. Estas sep steloj en kiuj malsamaj kulturoj vidas malsaman figuron, sed ofte estas ĉaro, pato aŭ kulero. Kiam oni rigardas la plej eksterajn stelojn de la kvadrato kaj mense plilongigas la linion inter ili, oni vidas post kvinfoje tiu distanco la Nordan Stelon, kiu estas la plej hela stelo de la Malgranda Ursino (Ursa Minor). La punkto de la horizonto super kiu Polaris troviĝas estas la Nordo! En la sudo oni estas malpli bonŝanca, pro tio ke oni ne havas ”Sudan Stelon”. Oni devas rekoni la konstelaciojn ĉirkaŭ la sudo kaj iomete diveni kie la sudo devus esti.

Steloj 3
^Oni facile trovas la Nordan Stelon sur la norda duonglobo se oni vidas la Grandan Ursinon.

Se oni sufiĉe longe fotas, oni vidas ke steloj rondiras ĉirkaŭ la Terakson

Se oni scias kie la nordo aŭ la sudo troviĝas en la ĉielo, oni povas tre facile serĉi aliajn objektojn. Ĉiuj steloj ĉirkaŭiras la fiksitan punkton super la akso de la Tero. Se stelo estas sufiĉe proksima al tiu punkto, ĝi nur rondiras en eta cirklo, kiu neniam tuŝas la horizonton. Tio signifas ke tiu stelo neniam subiras. Teorie la stelo estas do ĉiam en la ĉielo, sed oni ne ĉiam vidas ĝin, pro tio ke la Suno estas multe tro hela dum la tago. Se oni malŝaltus la sunon tamen, aŭ se ne ekzistus atmosfero, oni povus vidi ke la stelo discipline obeas sian vojon. Iu kiu loĝas sur la alia duono de la globo rigardas la alian flankon de la Terakso, do kiujn stelojn oni vidas multe dependas de onia pozicio surtere. Oni povas vidi la ĉielon kiel globo kun la Tero en la mezo. Ni vidas la enan flankon de tiu globo kaj kiel la akso de la Tero traboras ĝin. Same kiel surtere, oni povas dividi tiun globon je du duonoj per desegni cirklon en la meze inter tiuj polusoj. Tiu linio troviĝas ekzakte super la ekvatoro kaj estas taŭge nomata ”Ĉiela ekvatoro”. Se oni starus sur la Norda poluso, la Norda stelo videblas preskaŭ rekte super oni kaj oni povas rigardi suben pli malpli ĝis la ĉiela ekvatoro, kiu tuŝas la horizonton. Ju pli suden oni vojaĝas, des pli de la suda duonglobo oni vidas, ĝis oni vidas ekzakte duonon de ambaŭ duonglobojn kiam oni staras sur la ekvatoro. Se oni daŭre iras suden ĝis oni atingas la Sudan poluson, oni nur vidas la sudan duonglobon.

Kiujn stelojn oni vidas ankaŭ dependas de la tempo de la jaro. Kvankam la Tero ĉirkaŭiras la Sunon, ni vidas la Sunon moviĝi el nia perspektivo. Tio estas pro tio ke ni mem kunvojaĝas kun la Tero. La ŝajnvojo de la Suno trairas (klasike) 12 konstelaciojn en ronda zono trans la ĉielo, la zodiako. La pozicio de la Suno estas kio kreas la diferencon inter noktoj kaj tagoj, do ke ĝi ŝajnmoviĝas influas kiuj steloj videblas kaj kiuj ne. Tial oni parolas pri vintraj konstelacioj kaj someraj konstelacioj.

La facila metodo

La rakonto ĉi-supre estas sufiĉe komplika kaj oni bezonas multe da tempo por alkutimiĝi al la malsamaj moviĝoj de la Tero kaj kiel tio influas tion, kion ni vidas. Feliĉe komencantoj, sed ankaŭ spertaj astronomoj havas aliron al diversaj iloj por faciligi la serĉadon al la objekto kiun ili volas observi. Tio multe pli facilas ol mem fari la matematikon. Unu el la plej simplaj instrumentoj kiuj povas helpi onin fari tion estas planisfero.

Planisferoj estas malmultkostaj kaj facile uzeblaj

Planisfero estas, ofte malmultkosta, simpla instrumento el papero aŭ plasto por trovi objektojn sen relativa moviĝo. Ili do taŭgas por steloj, konstelacioj kaj kelkaj specialaj objektoj. Pro tio ke la videblas steloj multe dependas de onia pozicio surtere, planisferoj estas kreataj por specifaj zonoj ĉirkaŭ iu specifa latitudo (nordeco/sudeco). Ili konsistas el suba disko kun la datoj de la jaro kaj mapo de la ĉielo kaj supra disko kun la horoj de la tago kaj netravidebla kovrilo, kiu kaŝas la stelojn kiujn oni ne povas vidi. Oni povas agordi ĝin per turni la supran diskon, ĝis la ĝustaj horo kaj dato tuŝas unu la alian. Kutime la planisferon indikas la kompasdirektojn kaj la koordinatojn de ĉielajn objektojn kaj la steloj estas konektitaj laŭ la konstelacioj. Planisferoj estas tre bonaj iloj por impulsaj spektadoj aŭ komencantoj, sed granda malavantaĝo estas ke ili ne montras moviĝantajn objektojn kiel planedojn.

Por pli detalaj informoj oni povas uzi astronomian almanakon. Tio estas libro kun kalendaro, kiu listigas la vidindaĵojn por ĉiu nokto de la jaro. Ofte ili aldonas aldonajn informojn kiel diagramojn pri la moviĝoj de objektoj, fotojn de tio, kion oni povus vidi kaj ĝeneralajn klarigojn pri la objektoj kaj iliaj moviĝoj. Oni povas antaŭe krei precizajn planojn de kion oni volas observi kaj ankaŭ ricevas informojn pri aferoj kiujn oni ne vidas sur stelkarto aŭ planisfero, kiel planedoj aŭ eklipsoj. La malavantaĝo estas ke oni verkas almanakojn antaŭe, do neantaŭvideblaj vidindaĵoj kiel novaj kometoj aŭ supernovaoj ne povas enesti.

Pli moderna metodo estas uzi komputilajn aŭ poŝtelefonajn aplikaĵojn kiuj montras la ĉielon kiel eble plej aktuale. Ofte oni povas agordi ilin laŭ onia pozicio kaj la tempo. Ili estas interaktivaj, do oni povas mem esplori la ĉielon kaj ofte uzi pli detalajn agordojn por ekhavi informojn kiuj simple tro ampleksus por libro. Ili enhavas konstelaciojn, la poziciojn de planedoj, eklipsojn kaj foje nebulojn kaj galaksiojn. Kelkaj eĉ lasas oni agordi kian teleskopon oni uzas. Tiaj programoj estas tre utilaj kaj amuzaj, sed kompreneble oni ne tiom ludu per ili ke oni forgesas iri eksteren.

Ĉi tiel aspektas la interfaco de la konata programo “Stellarium”

Konstelacioj

Unu el la plej amuzaj kaj utilaj aferoj por fari kiam oni rigardas ĉielen estas rekoni konstelacioj. Tiuj estas regionoj en la ĉielo ĉirkaŭ bildo el steloj. La bildo konsistas el aro de steloj, kiujn oni povas mense ligi per linioj. Ekzistas 88 oficialaj konstelacioj nuntempe kaj multaj el ili estas tre maljunaj. Ili venas de la rakontoj de malnovaj kulturoj antaŭ multaj centoj da jaroj. Aliaj estas pli modernaj kaj nomataj laŭ la instrumentoj kiujn ŝipistoj uzis por esplori. Du ekzemploj de konstelacioj estas la Granda Ursino kaj la Malgranda Ursino, kiujn oni povas uzi por trovi la Nordan stelon, sed la ĉielo estas plena je aliaj interesaj bildoj.

Inter la plej konataj konstelacioj estas tiuj de la zodiako. Ili estas la konstelacioj kiuj troviĝas sur la ekliptiko, la ŝajnorbito de la Suno. Temas pri Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario,  Kaprikorno, Akvisto kaj Fiŝoj. Oficiale la Suno ankaŭ trairas la Serpentiston, sed tiu konstelacio klasike ne estis konsiderata parto de la zodiako. Multaj homoj ligas la konstelaciojn de la zodiako al la monatoj de la jaro kaj uzas la konstelacion ligitan al onia naskiĝtago por krei horoskopojn. Kvankam astronomoj ne kredas ke la konstelacio de onia naskiĝo iel influas onin, mem trovi ĝin en la ĉielo ja estas amuza. Tio ne signifas ke oni iru eksteren la nokton de onia naskiĝtago. Pro tio ke onia konstelacio estas tiu, en kiu la Suno troveblas dum onia naskiĝtago, oni devas atendi ĉirkaŭ duonjaron ĝis la konstelacio aperos en la ĉielo. Aldone, la akso de la Tero rondiras laŭ cirklo. Tuta rondo daŭras ĉirkaŭ 26000 jarojn, kio signifas ke la rilato inter monatoj kaj konstelacioj ŝoviĝis je ĉirkaŭ unu monato.

Ĉi tiu mapo de in-the-sky.org montras la malsamajn konstelaciojn kun la ekliptiko kaj la galaksia ebeno

Oriono estas videbla norde kaj sude kaj estas unu el la plej konataj kaj belaj konstelacioj. La figuro facile troveblas laŭ la tri helaj steloj kiuj formas ĝian zonon. Kun iom da banŝanco, oni povas eĉ distingi la nebulon de Oriono, granda nubaro el gaso en kiu novaj steloj naskiĝas. Laŭ la antikvaj Grekoj, Oriono estis fortega ĉasisto. Geo (Patrino Tero) iam sendis grandan skorpion por ataki lin. Dum la batalo, li estas trafata per sago, pro fripono de malamiko, kaj mortis. Kiam li estis ĵetata sur la marbordon, lia korpo estis metita en la ĉielon. Tiu mito klarigis la originon de la konstelacioj Oriono kaj Skorpio.

Oriono kun facile rimarkebla zono kaj ŝultroj

Kompreneble konstelacioj ne vere estas bestoj, herooj aŭ instrumentoj. Ili estas enkorpiĝoj de la perspektivoj de multaj kulturoj dum miljaroj, kiuj provis kompreni la mondon ĉirkaŭ si. Per modernaj teĥnikoj, astronomoj povas tre precize mezuri distancojn de steloj, kio montras, ke steloj ene de konstelacio fakte tute ne estas proksimaj. Stelo povas esti miloble tiom for ol sia najbaro. Tio signifas ke konstelacioj neniel rekoneblas kiam oni rigardas ilin el alia angulo. Eble tio estas seniluziiga, sed almenaŭ ni povas taksi nin bonŝancaj pro tio ke ni loĝas en la nura regiono en la universo kie la ĉielo aspektas tiel, kiel la nia.

Meteoroj

Oni diras ke oni rajtas silente fari deziron kiam oni vidas falantan stelon. Tiukaze sperta stelspektanto havas multan bonŝancon, ĉar falantaj steloj estas pli antaŭvideblaj ol ili ŝajnas. Ne ekzistas veraj falantaj steloj. Temas pri etaj rokoj kiuj trafas la atmosferon kaj ekbrilas pro la varmo kiun ili kreas. Tia lumfenomeno nomiĝas meteoro. Oni ne bezonas timi ilin tamen, ĉar ili preskaŭ neniam sufiĉe grandas por atingi la surfacon de la tero. Fakte, miloj da kilogramoj da materio falas tra la atmosfero ĉiun jaron, sed nur kelkaj etaj ŝtonoj estas trovataj. Foje oni vidas hazardajn meteorojn, sed la granda plejparto videblas dum meteorfluoj. En specifaj regionoj ĉirkaŭ sia orbito, nia planedo trairas la ŝpurojn de malnovaj kometoj, kiuj enhavas multe da polvo. Dum kelkaj tagoj la Tero estas konstante trafata, kio povas kaŭzi centojn da videblaj meteoroj. Ili estas preskaŭ ĉie videblaj. Interese estas ke ili ŝajne venas el unu punkto, la radianto. Tiu efiko kompareblas al tio, kion oni vidas kiam oni veturas tra neĝo, kaj ĉiuj neĝeroj ŝajne venas el la sama punkto. Plej ofte oni nomas meteorfluon laŭ la konstelacio en kiu la radianto troveblas.

Kiam oni fotas dum longa tempo, ĉiuj meteoroj videblas samtempe. La radianto do estas facile trovebla

Planedoj

Nia sunsistemo estas plena je planedoj el kiuj multaj videblas nudokule. La planedoj Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno jam estas dum miljaroj konataj. Ili aspektas kiel steloj, sed moviĝas sendepende. Ĉiuj planedoj ĉirkaŭiras la Sunon en pli malpli la sama ebeno, kio signifas ke ili troviĝas proksime al la ekliptiko. Oni povas trovi multajn informojn pri la pozicioj de la planedoj en almanako aŭ per la komputilo.

Merkuro kaj Venuso ĉirkaŭiras la Sunon pli proksime ol la Tero. Tio signifas ke ili ĉiam troviĝas proksime al la Suno. Pro tio ili nur videblas tuj antaŭ la supreniro, aŭ tuj post la subiro de la Suno. Venuso estas krom la Suno kaj la Luno la plej hela objekto en la ĉielo kaj facile troveblas. Same kiel la Luno, la planedo nur estas parte luma. Tio nur veras por planedoj pli proksimaj al la Suno, pro tio ke oni ĉiam vidas la luman flankon de eksteraj planedoj. Kiam oni havas teleskopon kun bona sunfiltrilo, oni povas foje vidi Merkuro aŭ Venuso moviĝi trans la Suno. Tio nomiĝas tranzito kaj povas esti tre bela. Oni vidas la planedon kiel nigra disketo kiu malrapide moviĝas trans la multe pli granda stelo. Oni tamen neniam rigardu la Sunon sen protekti sin bone. Plej bonas observi la Sunon kun la helpo de sperta astronomo. Transitoj de Merkuro estas relative oftaj, kaj okazas ĉiujn kelkajn jarojn. Por la sekva tranzito de Venuso oni devos atendi ĝis la sekva jarcento, sed ankaŭ se ĝi ne preteriras la Sunon, ĝi tre belas.

Venuso antaŭ la Suno

Marso estas ĉirkaŭ duone tiom granda kiel la Tero kaj plej facile troveblas kiam ĝi proksimas al alia planedo aŭ stelo. Kiam oni bone rigardas, oni povas vidi ke la eta punkto estas iom ruĝa. Tial la planedo estas ofte nomata ”La ruĝa planedo”.

Jupitero kaj Saturno estas la gigantoj de nia sunsistemo. La gasplanedoj estas tre helaj kaj facile troveblas nudokule. Ju pli for planedo estas, despli malrapide ĝi ĉirkaŭiras la Sunon, kio signifas ke ĉi tiuj planedoj moviĝas tre malrapide. Jupitero foje estas nomata la ”Jara planedo”, pro tio ke ĝi estas en la sama zodiaka konstelacio dum pli malpli unu jaro. Per binokloj aŭ simpla teleskopo la gigantoj iĝas eĉ pli interesaj, ĉar oni ne bezonas multkostajn instrumentojn por vidi detalojn. La kvar plej grandaj lunoj de Jupitero estas facile troveblaj kaj oni povas vidi ke ĉiutage iliaj relativaj pozicioj ŝanĝiĝas. La plej proksima luno, Io, nur bezonas ĉirkaŭ unu tago por rondiri! Sur la disko mem oni povas vidi, depende de kiom bonaj oniaj instrumentoj estas, ruĝajn kaj helajn bendojn el gaso kaj la fama ”Ruĝa Makulo”, kiu fakte estas giganta ŝtormo. Saturno estas konata pro siaj belegaj ringoj. Temas pri nenombrebla kvanto da etaj eroj de glacio kaj ŝtono, kiuj ĉirkaŭiras la planedon en larĝaj, maldikegaj ringoj. Malrapide la angulo el kiu ni rigardas la planedon ŝanĝiĝas, kio signifas ke foje la ringoj malaperas pro tio ke ni rigardas ilin rekte.

La lastaj du planedoj estas Urano kaj Neptuno. Ili ne videblas nudokule (krom Urano se la kondiĉoj estas perfektaj kaj oni scias kie oni rigardu), sed povas iĝi etaj bluaj punktoj se oni uzas la ĝustajn instrumentojn.

La luno

Ofte la plej elstera astro nokte estas la Luno. Ĝi estas natura satelito de la Tero kaj post la Suno la plej hela objekto en la ĉielo. Oni povas nudokule vidi la surfacon de la luno kaj vidas malhelajn ”marojn”, kiuj kreiĝis pro lafaj fluoj, inter la pli hela kratera pejzaĝo. La Luno iras same rapide ĉirkaŭ sian akson kiel ĉirkaŭ la Teron. Tio signifas ke oni ĉiam vidas la saman flankon de la surfaco. Multaj homoj vidas vizaĝon aŭ alian figuron en tiu disko. La disko ne ĉiam estas tute videbla tamen. La lumo de la Luno estas reflektata sunlumo. Dum la monato la Luno ĉirkaŭiras la Teron kaj estas konstante lumigata de alia flanko. Oni povas memori en kiu sinsekvo tio okazas per imagi strion ligita al la luma flanko de la Luno. Se ĝi formas la p de première (unua) ĝi estas en la unua parto de ĝia ciklo. Se ĝi formas la d derrière (malantaŭ), ĝi estas en la lasta parto de la ciklo. Se oni loĝas sude de la ekvatoro, oni vidas la Lunon inverse, do tiam la memorigilo ne funkcias.

Kvankam plene luma Luno estas tre populara, duonluma Luno povas esti eĉ pli bela pro la ombroj ĉe la rando

La Suno estas ĉirkaŭ 400 fojojn tiom for kiel la Luno. Hazarde, ĝi estas ankaŭ 400 fojojn tiom distanca, kio signifas ke la du astroj ŝajnas same grandaj en la ĉielo. Tio kaŭzas unikan efikon kiu ekzistas sur neniu alia planedo en la sunsistemo, nome ke la Luno povas ekzakte kovri la Sunon. Tio povas okazi kiam la Luno estas en la punkto kie la orbita ebeno de la Luno tranĉas la ekliptikon (la ebeno sur kiu la Tero ĉirkaŭiras la Sunon). Tia enombriĝo nomiĝas eklipso kaj povas okazi dumaniere. Suna eklipso okazas kiam la Luno kovras la Sunon kaj kreas etan ombron sur la surfaco de la Tero. Tio signifas ke oni nur povas vidi ĝin sur eta bendo sur la surfaco. Homoj vojaĝas trans kontinentojn por sperti tion. Lunaj eklipsoj okazas kiam la Luno trairas la ombron de la Tero. La tuta surfaco de la Luno estas kovrata, kio signifas ke oni povas vidi tian eklipson sur la tuta nokta duono de la Tero. La lumo de la Suno trairas la atmosferon de la Tero ĉe la randoj kaj tiel atingas la Lunon, kio kolorigas ĝin ruĝa. Estas kvazaŭ ĉiuj sunsubiroj kaj sunsupreniroj surtere kune lumigas la Lunon. En januaro okazos la sekva luna eklipso. Ĝi estos tute videbla en Aŭstralio kaj Japanio, sed parte videblos de Orient-Eŭropo ĝis La norde de Sud-Ameriko.

Ruĝa Luno

Oni ne bezonas teleskopon por esti inspirita de la ĉielo. Tiom da astronomoj komencis nudokule aŭ per la plej bazaj instrumentoj. Tio ne estas tiom stranga tamen, kiam oni ekkomprenas kiom da diversaj spektakloj videblas nokte. Nur necesas hela nokto por vidi aferojn kiujn oni ne rapide forgesos. Tio iĝas eĉ pli amuze kiam oni mem trovis ilin en la ĉielo. Mallonge, scii pri la meĥanismoj de la ĉielo nur povas plibonigi onian sperton, do certe indas esplori la temon.