Frank van Hertrooij
Scivolemo 22 Aŭgusto 2017
Pliaj artikoloj
Komunikado estas esenca, ne nur en amrilato, kie ĝi povas esti la diferenco inter bonetosa vespero kune kaj terura kverelo, sed ankaŭ en la naturo, kie ĝi povas signifi la diferencon inter vivo kaj morto. Komunikado okazas inter individuoj de la sama specio, kiam birdo serĉas partneron per kanti plej bele, sed ankaŭ inter malsamaj specioj, ekzemple kiam venena rano montras per helaj koloroj ke ĝi nepre ne estu manĝata. Organismoj komunikas per koloroj, sono, lumo, odoroj kaj signoj kiujn ni apenaŭ povas imagi por atingi diversajn celojn, sed eble la plej interesa formo de komunikado estas la abela danco.
Abeloj, kiel multaj incektoj, vivas en kolonioj. Tiuj kolonioj estas tre kompleksaj kaj funkcias iomete kiel cerbo kun neŭronoj. Individuaj abeloj ne estas tiom inteligentaj, sed pro tio ke abeloj komunikas, la kolonio kiel unuo povas funkcii tre efike. La ĉefo de la kolonio estas la “reĝino”, kiu estas iom pli granda ol la aliaj abeloj kaj estas la patrino de ĉiuj idoj. Ŝi regas la kolonion per produkti odorajn ĥemiaĵojn al kiuj la aliaj abeloj reagas. 99% el la abeloj en la kolonio tamen estas laborabeloj. Tiuj estas inaj abeloj sen reproduktkapabloj, kiuj havas diversajn taskojn dum ilia 45-taga vivo. Ili nutras la larvojn, konstruas kaj purigas la abelujon, kolektas manĝon kaj defendas la kolonion. Virabeloj serĉas aliajn reĝinojn por reprodukti. Se ili sukcesas, ili mortas tuj poste, sed ili povas vivi dum 90 tagoj por provi.
La reĝino produktas milojn da ovoj ĉiutage en la printempo, do la kolonio povas iĝi giganta. Same kiel en vera reĝlando, bonega komunikado do estas necesa. Tiu komunikado okazas pere de odoro kaj dancado. La odoroj estas la rezulto de ĥemiaĵoj kiuj nomiĝas feromonoj. Kiam abelo volas komuniki al ŝiaj fratinoj ke io danĝera proksimiĝas, ŝi povas ekprodukti tiujn feromonojn kaj averti la aliajn abelojn. Tiuj poste flaras kaj interpretas la feromonojn, post kio ili povas taŭge reagi. Tiu averta odoro estas iom banana kaj kiam abeloj fartas bone, ili produktas citronan odoron.
Feromonoj estas tre efika komunikilo kaj estas uzataj de multaj diversaj organismoj por komuniki gravajn aferojn, sed abeloj bezonas komuniki multe pli komplikajn informojn ol “Averto, iu eniris la abelujon!” Por tio abeloj havas specialan komunikadon kiu nomiĝas la abela danco. Kvankam Aristotelo jam priskribis la strangan konduton de la insektoj, estis Aŭstriano, nome Karl von Frisch kiu unue malkovris la lingvon de la danco. La etologo (kondutsciencisto) igis siajn abelojn rekoneblajn per pentri pinton sur iliaj dorsoj kaj rigardis kiel ili serĉis la artefaritajn nutraĵfontojn kiujn li kreis. Kiam abelo trovis la nutraĵfonton, aliaj abeloj sekvis, sed ili ne venis ĉiuj samtempe. Ĉiuj abeloj do sendepende trovis la nutraĵojn. La hipotezo de van Frisch estis ke la abeloj komunikis la lokon de la nutraĵoj pere de la abela danco kaj per ŝanĝi tiun lokon, li povus observi kiel la danco ŝanĝigus. Li observis ke la abeloj dancis laŭ du malsamaj manieroj. La unua estas la “Rundtanz” aŭ rondodanco, kiu estas uzata por proksimaj fontoj, neniam pli ol cent metroj for de la abelujo. La abelo unue marŝas en eta cirklo de pli malpli 2cm dum maksimume 3 minutoj. Post ĉiu rondiro, ŝi iom ŝanĝas la direkton. Tiel ŝi logas la atenton de maksimume du aŭ tri ĉirkaŭuloj, kiuj tuŝas la malantaŭon de la unua abelo per la antenoj kaj provas sekvi ŝian dancon. Per tuŝi ŝin, la aliaj abeloj povas “flari” la odoron de la nutraĵfonto. Ankaŭ eblas ke la dancisto montras iom de la manĝo, por ke la aliuloj ankaŭ povas ekkoni la guston. Fine ŝi dancas denove por aliaj abeloj, dum la spektintoj ekserĉas la nutraĵfonton. Ankaŭ la aliaj abeloj povas disdoni la informojn kiam ili revenas kaj tiel la informoj povas disvastiĝi kiel ĉenreago.
Por longaj distancoj, abeloj uzas malsaman dancon. Ili trovas ilian vojon per tri kompasoj, nome la pozicio de la suno, la magneta kampo de la tero kaj la polarizado de lumo. Tio signifas ke abeloj povas navigacii por tre longaj distancoj. Ankaŭ kiam abeloj komunikas la pozicion de nutraĵfontoj kiuj estas pli for de la abelujo, ili povas uzi tiun senson. La informoj kiujn abeloj transdonas estas iomete kiel polusaj koordinatoj. Tio signifas ke ili ne indikas la lokon de la nutraĵfonto pere de horizontala kaj vertikala akso, sed per angulo kun unu akso kaj distanco. Kiel akson ili uzas la pozicion de la suno kaj tiel ili povas indiki ajnan pozicion sur dudimensia mapo. La danco nomiĝas la “Schwänzeltanz” aŭ Vostuma danco kaj konsistas el ripetata 8-formo. La abelo rondiras unufoje, vibrante trairas la rektan parton de la 8-formo kaj denove rondiras je la alia flanko. La direkto de tiu rekta parto estas tre grava, ĉar ĝi indikas la direkton de la manĝon. Se la abelo iras rekte supren, la manĝo troveblas en la direkto de la suno. Se ĝi iras je angulo, la manĝo havas tiun saman angulon kun la suno. La distanco, aŭ la energielspezo de la abelo, estas indikata per la rapideco de la dancanto. Se la nutraĵfonto estas proksima al la abelujo, la abelo pli frekvente rondiras, sed se ĝi estas ekzemple du kilometroj for, la abelo iras tre malrapide. Tiel abeloj sukcesas tre efike gvidi samkolonianojn al manĝo, akvo kaj eventualaj novaj nestlokoj.
Estonteco de la mielabelo
Abeloj estas inter la plej sukcesaj bestoj surtere kaj granda parto de la tutmonda manĝproduktado dependas de ili. Tio tamen ne igas ilin nevenkeblaj, ĉar ekzistas sufiĉe da danĝeroj. Unu el ili estas la invado de Afrikaj abeloj kiuj forpelas Eŭropajn mielableojn en Ameriko kaj la dua estas la misterioza CCD, aŭ kolonia disfalmalsano, kiu povus ne nur esti la fino de la mielabelo, sed ankaŭ havas la potencon de detrui nian ekonomion kaj terure influi nian vivnormon.
La Afrikiĝo de mielabeloj komenciĝis en Brazilo, kiam 26 hibridaj abeloj eskapis en 1957, kun genoj de kaj Afrikaj kaj Eŭropaj abeloj. La celo de la hibridoj estis krei variaĵon de abeloj kiuj produktis pli da mielo ol la Eŭropa variaĵo, sed la eskapintaj abeloj estis multe pli defendemaj ol iliaj Eŭropaj konkurentoj. Poste, la abeloj ekreproduktis kun la lokaj Eŭropaj abeloj kaj neniam ĉesis. Tiel la novaj genoj rapide disvastiĝis kaj la Afrikiĝinta abelo iĝis unu el la plej sukcesplenaj invadantaj specioj. Nun la abeloj regas la plejparton de Sudamerikon kaj atingis jam Usonon. La abeloj estas problemo pro ilia malsama konduto. Ili multe pli ofte iĝas svarmoj kaj estas pli atakemaj ol Eŭropaj abeloj. Jam multaj homoj mortis pro iliaj pikoj. Ili ankaŭ povas iĝi tro abundaj aŭ eniri abelujojn de la Eŭropa variaĵo kaj konkeri ilin, kio estas granda minaco al abeloj kaj abelistoj. Tamen ilia disvastiĝo ne estos senfina. Afrikaj abeloj facile translokiĝas kun la tuta svarmo, dum Eŭropaj abeloj estas pli ŝparemaj por ke ili havos sufiĉe da manĝo por la vintro. Tio signifas ke la Afrikiĝinta abelo estas multe malpli taŭga por loĝi en malvarmaj klimatoj. Tio signifas ke la nordo kaj sudo de la Amerikoj estas sufiĉe sekura, dum la mezo devas trovi solvojn.
Ankaŭ se kolonio ne estas minacata de aliaj specioj, ĝia vivo ne estas facila. Tio specife videblis en 2006, kiam oni unue ekparolis pri CCD. Je tiu tempo 25% el la kolonioj en Usono subite disfalis pro laborabeloj kiuj ne revenis al la abelujo. Ne nur Usono, sed ankaŭ Eŭropo estis trafata serioze. Kelkaj fingroj montris al la pesticidoj “neonicotinoidoj” kiel kaŭzo, sed tion la produktanto Bayer AG kaj aliaj firmaoj ne subtenas. Alia populara klarigo estas tiu pri la varroa akaro, kiu estas parasito vivanta de insekta sango. Unue oni pensis ke tiu akaro ne disvastiĝas facile, sed poste ŝajnis ke ĝi povas petveturi kun abeloj, kaj tiel iri de kolonio al kolonio. Tio estas specife danĝera kiam temas pri profesia mielproduktado, kiam multaj kolonioj estas tre proksimaj. Ankaŭ aliaj faktoroj kiel longtempa sekeco povas facile detrui la kolonion. Tamen akaroj ne povas entute klarigi la simptomojn de CCD. Ĝenerale la reĝino kaj manĝreservoj aspektis normale, sed nur malmultaj mortaj laborabeloj estis trovataj ene de la abelujo. Tio indikas ke la resto fuĝis. La pesticidoj iĝas interesa ebleco. Abelistoj eksplikis ke kiom da abeloj mortis dependis de la loko de la kolonio kaj aktualaj publikiĝoj asertas ke ekzistas ligo inter la uzo de neonikotinoidoj kaj perdo de fekundeco de Eŭropaj kaj Kanadaj abeloj. Tamen kio ajn la kaŭzo de la malapero de abeloj estas, la abeloj malrapide reiras. La kresko de la populacio plejparte estas plenigado de ekzistanta truo, sed se la tendenco daŭros, la abeloj havas bonan ŝancon de travivi. Ni ne aplaŭdu tro frue, sed kresko de 3% je la kvanto de abelkolonioj en Usono kompare al lastjare ŝajnas bona signo.
La pado kiun evoluo elektis por la mielabelo estas pado de komplekseco. Unuflanke tio igas ilin vundeblaj, sed aliflanke ili povas labori pli efike kaj krei ion belan. Tiun elekton homaro havis kiam ni komencis uzi la naturon por niaj propraj celoj kaj kvankam niaj problemoj estas multe pli grandaj kaj kompleksaj ol antaŭ miloj da jaroj, la vivoj kiujn ni havas estas havindaj pro ilia komplekseco. Ĝi kaŭzis ke ni povas komuniki kun iu ajn kaj povas havi profesion kiu estas taŭga por ni anstataŭ ĉiuj kreskigi manĝon. Por abeloj komplekseco donis komplikan rilaton kun plantoj kaj dolĉan mielon kaj estus granda perdo se ni ne plu havus tion.