En 1989, radio-programo titolita, “Estas Afero de Plua Ekzistado”, David Suzuki gajnis premiojn en Norda Ameriko kaj sonorigis averton pri estontaj katastrofoj en la tergloba klimato, kaj en la natura medio de la terglobo. 17,000 leteroj de subtenantoj venis al li en kelkaj monatoj.
Grupo de homoj persvadis David Suzuki kaj Tara Cullis krei novan organizon por trovi solvojn. Novembre ili gastigis arigon de sciencistoj, pensuloj, naturprotektantoj je la insulo, Pender, en BC, Kanado. Post sinsekvo de kunvenoj je la dato 14a de septembro, 1990, la David Suzuki Fondaĵo estis jure establita.
Mi klarigu kiel kreskis la David Suzuki Fondaĵo.
Iliaj fruaj projektoj estis internaciaj pro tio ke Kanadaj dolaroj povis efektivigi pli grandajn servojn eksterlande. Oni laboris kun la ‘Ainu’ , popolo de Japanio por protekti salmojn, kun la indiĝenoj de Kolombio, kaj kun la ‘Kayapo’ popolo de Brazilo.Oni esploris pri valbaraĵo en Aŭstralio, kaj kunlaboris kun la ‘Hesquiat’ popolo de insulo, Vankuvero, por krei daŭripovan industrion de konka rikoltado. Oni partneris kun la lokaj homoj por efektivigi tiujn projektojn, por evoluigi alternativajn modelojn por ekonomia kaj komonuma disvolviĝo.
Sed, ili bezonis havi ‘gvidajn principojn’ por science kaj etike direkti iliajn agadojn. Pro tio, ili verkis, ‘La Deklaracion de Interdependeco’. Dum la ‘Internacia Pinta Konferenco en Rio’ oni laŭtlegis la tekston, kaj parton de ĝi estis aldonita al la ‘Ĉarto de La tero’ de la asocio de Unuigitaj Nacioj ( UN ) kies celoj estas laŭditaj ĉirkaŭ la mondo.
La Evoluo de la agado de La David Suzuki Fondaĵo.
Komence ilia teamo laboris por eduki homojn pri ‘klimataj ŝanĝiĝoj’ sed pli poste ili aldonis agadojn pri homa sano; ili kunlaboris kun kuracistoj por agadi por pura aero, kaj pura drinkebla akvo por ĉiuj. Samtempe, ili faris esplorojn pri novaj fontoj de energio kaj senlace premis per artikoloj en tagĵurnaloj ke la registaro de Kanado subskribu la ‘Akordon de Kyoto’ pri la protekto de la natura medio per stabiligo de tergloba temperaturo.
Ili komencis labori por protekti speciojn kies ekzisto estas endanĝerigitaj, por helpi registrarojn interdikti pestecidojn, esplori la eventualajn problemojn pri infektado rilate al farmigitaj salmoj.Oni edukis pri novaj modeloj por la industrioj kiuj povis esti daŭripovaj, kiel tiuj de fiŝkaptado kaj ligno-arbo-rikoltado. Pri minado de oro, de karbo, de kupro kaj aliaj mineraloj, oni instruis modelojn kiuj protektas la naturan mondon kaj estas socialaj justaj por la laborantoj.
Jen la etika “Deklaracio de Interdependeco” kiu gvidas ĉiujn projektojn.
Deklaracio de Interdependeco
Ĉi-tion ni scias
Ni estas la tero, pere de la plantoj kaj bestoj kiuj nin nutras. Ni estas la pluvoj kaj la oceanoj kiuj trafluas niajn vejnojn.
Ni estas la spiro de la arbaroj de la lando, kaj la plantoj de la maro. Ni estas homaj bestoj, parencaj al ĉiuj aliaj vivestuloj
kiuj devenas de la unua ĉelo. Ni kunspertas kun ĉi-tiuj parencoj komunan historion, priskribita en niaj genoj.
Ni protoprenas komunan nuntempon, plena de necerteco. Ni partoprenas komunan estontecon, ankoraŭ ne rakontita.
Ni homoj estas nur unu el tridek milionoj da specioj kiuj teksas la mallarĝan tavolon de vivo kiu envolvas la mondon.
La stabileco de la komunumoj de vivantaj estaĵoj dependas de tiu diverseco. Ligita en tiu reto, ni estas interkonektitaj –
utiligantaj, purigantaj, dividantaj kaj restarigantaj la fundamentajn elementojn de vivo. Nia hejmo, planedo Tero, estas
limigita; la tuta vivo kunuzas ties rimedojn kaj la energion de la suno, kaj pro tio estas limigoj al kresko. Por la unua fojo,
ni atingas tiujn limojn. Kiam ni difektas la aeron, la akvon, la grundon kaj la variecon de vivo, ni ŝtelas de la senfina estonto por servi al la efemera nuntempo.
Ĉi-tion ni kredas
Homoj iĝis tiom multnombraj kaj niaj iloj tiom potencaj tiel ke ni pelis parencajn estaĵojn al estingo, baris la grandajn
riverojn, disŝiris la antikvajn arbarojn, venenigis la grundon, pluvon kaj venton, kaj boris
truojn en la ĉielo. Nia scienco alportis doloron same kiel ĝojon; nia komforto estas pagita per la suferado de milionoj.
Ni lernas pro niaj eraroj, ni priploras niajn malaperantajn parencojn, kaj ni nuntempe kreas la novajn politikojn de
espero. Ni respektas kaj subtenas la absolutan bezonon por pura aero, akvo, kaj grundo. Ni konstatas ke la ekonomiaj
aktivecoj kiuj profitas la kelkulojn dum ili ŝrumpas la heridaĵon de la plimulto estas maljustaj. Kaj pro tio ke degenero de
la natura medio erozias biologian kapitalon por ĉiam, oni devas enkalkuli ĉiujn ekologiajn kaj socialajn kostojn en la
ekvacioj de evoluo. Ni estas unu etdaŭra generacio en la longa marŝo de tempo; la estonteco ne estas la nia por forviŝi.
Ĉi-tiel estu kiam scio estas limigita, ke ni memoros ĉiujn, kiuj promenos post ni, kaj ni eraros je la flanko de singardo.
Ĉi-tiun ni decidas
Ĉion, kion ni scias kaj kredas devas estiĝi la fundamento de nia vivmaniero.
Ĉeestanta kun ĉi-turnopunkto en nia rilato kun la Tero, ni laboros por evoluado:
De perforto al partnereco; de fragmenteco al konekteco; de malsekureco, al interdependeco.
En la foto estas Richard Menegozzo, handikapita Esperantisto de Viktorio, Wally du Temple, Elizabeta May, elektita al Parlamento de Kanado, kaj estrino de la Verda Partio de Kanado, kaj Doktoro Davido Sazuki