Estas lingvo facila
al kantado simila,
estas lingvo facila
al kanto simila.
Emanuela zumis tiun rimaĵeton, kiam ŝi venis hejmen el lernejo. Ŝi zumis ĝin same hieraŭ, kaj antaŭhieraŭ. Ŝia patrino estis miregita. Ŝi eĉ ne kuraĝis demandi la filinon pri kaŭzo de tia ŝanĝo de farto, sed kaŝe viŝis larmetojn de kortuŝo.
De multa tempo Emanuela ne kantis, ne ridis kaj ne ĝojis pro io ajn.
Antaŭe la patrino ne atentus fremlingvan kantadon de sia filino, ĉar la knabino ofte zumis polajn, aŭ alilandajn kantojn, sed tiel estis antaŭ du jaroj. Dum lernado en la kvara klaso de bazlernejo Emanuela travivis akcidenton.
Post fino de leciono de matematiko ĉiuj klasanoj, kiel kutime, devis trairi al alia klaso, kie estis okazota leciono de historio. La historia klaso troviĝis en suba etaĝo, do ili rapide pakis lernilaron kaj ekkuris suben. Dum la kurado sur ŝtuparo Emanuela falis, rompis la kruron, forte frapis betonan ŝtupon per sia kapo kaj inerte ruliĝis sur la ŝtuparo. La infanoj estis teruritaj per tiu vidaĵo. La knabino ne ploris. Komence pro senkonsciiĝo, poste pro atenuo post la falo.
Hospitala kuracado daŭris du monatojn. Tie vizitis ŝin ŝiaj klasaj gekolegoj. Komence ĉiutage venadis multaj, poste pli kaj pli malmultaj kaj pli malofte. Fine vizitis ŝin nur Danjo, ŝia benkamikino. En la hospitala ĉambro la kompatinda pacientino lernis temojn, kijujn alportis al ŝi la klasaj kamaradoj kaj ŝi faris hejmajn taskojn.
La patrino rimarkis strangan ŝanĝon de lernokapablo de sia filino. Antaŭe Emanuela volonte lernis kaj facile memoris lernatajn temojn, kaj nun ĉiu tasko bezonis pli multe da ripetado. Komence Emanuela preskaŭ ne rimarkis tion. Ŝi simple pli longe lernis, por bone ekkoni kaj memori ĉiun taskon. Dum tuta tempo de la restado en la hospitalo ŝi estis kvieta kaj sufiĉe gaja. Ŝi estis certa pri baldaŭa fino de la kuracado kaj pri reveno al kutima ĝoja infaneco.
Okazis alie.
Ŝia kruro plu doloris. La doloro ne estis forta, sed ne permesis forgesi pri ĝi kaj la knabino ĉiam iome lamis. Lernado fariĝis por ŝi pli malfacila, kaj notoj pli malbonaj. Iutage Emanuela revenis el la lernejo plorante. Ŝi rakontis al la patrino kio okazis. Dum leciono de gimnastiko, kiam ŝi kuris, iu vokis “lamulino”, kaj poste infanoj kelkfoje nomis ŝin tiel. En la lernejo ŝi afektis trankvilon, sed dum irado al hejmo ŝi ploris.
Poste Emanuela jam ne trejnis dum la gimnastikaj lecionoj. Ŝi ricevis kuracan ateston pri malsano kaj donis ĝin al instruisto.
Pasis semajnoj, pasis monatoj, kaj eksa elstara lernantino kaj gaja knabino fariĝis apatia junulino, kun apenaŭ sufiĉaj lernonotoj. Vane la patrino zorgis pri amuzaĵoj kaj pri interesaj ekskursoj por sia filino, vane ŝi demandis kuracistojn pri konsilo. La knabino estis trankvila, sed ĉiam malgaja. Dum tutaj tagoj ŝi sidadis sola en sia ĉambro kaj legis librojn aŭ diversajn retpaĝojn. Nur kun Danjo ŝi renkontiĝis de tempo al tempo.
Oni povas do facile kompreni miron de la patrino, kiam ŝi ekaŭdis la kanteton zumatan de la filino.
Kiam fine ŝi demandis kio estas la kanteto, la knabino kun fiero respondis, ke ŝi mem ĝin verkis kaj, ke jam estas preta ankaŭ sekva parto de ĝi kaj tuj kantis:
Eĉ la vort’ Esperanto
sonas ja kiel kanto,
eĉ la vort’ Esperanto
sonas kiel kanto.
Ĉifoje la patrino ne kaŝis larmojn. Ili tuj kore brakumiĝis, kaj Emanuela komencis vigle rakonti, ke la kanteto estas skribita en esperanto, kiun ŝi ekkonis kaj eklernis per interreto, ke instruistino de la angla lingvo ĉe ĉiuj klasanoj laŭdis ŝin pro kono de la internacia lingvo kaj proponis ŝin esti estrino de lerneja esperanta rondeto.
Krome ŝi rakontis ankaŭ pri retkorespondaj amikinoj en Germanio kaj Hispanio.
-Kia fascinanta eltrovaĵo estas la lingvo, kiu eĉ revenigis sanon kaj bonsenton de mia filino – pensis la patrino de Emanuela.
Jam nelonge ekestis plua parto de la kanteto.
Lingvo nia, ilia
estas internacia
lingvo nia kaj via
la internacia.
(Ref. x2)
Esperanto por ni,
esperanto por vi
esperanto por ĉiuj.