Jen kutima vidaĵo: Knaboj ludas pilkon sur placo inter loĝblokoj. Ok junuloj kun krio kuras de loko al loko kaj piedbatas pilkon, kaj unu staras inter du tilioj defendante golejon. Tuj oni vidas, ke ili estas bonaj futbalistoj; neniu kuras senorde, neniu forgesas direkton de golado.
Joĉjo havas dek jarojn. Li estas maldika kaj malalta, do ĉiuj nomas lin “malgrandulo”. Joĉjo tre ŝatas rigardi pilkludon. Li pli ŝatus ludi mem, sed pli jaraĝaj knaboj malofte permesas tion. Libertempe “malgrandulo” sidas do sur benko apud muro kun sia maldika libro kaj observas matĉon, de tempo al tempo legante la libreton.
Iafoje li kuras kapti la pilkon forkurantan fore de la ludejo.
De pasinta monato, preskaŭ ĉiutage kune kun Joĉjo sidas malgranda, rufa kaj lentuga knabino. Ŝi estas Marta, lernantino de pli juna klaso de loka bazlernejo. Marta ĝis nun kutime sidadis solece sur granda ŝtono ĉe betona barilo fine de la placo kaj desegnis en sia kajero. Iam Joĉjo, postkuris la pilkon, kiu ruliĝis ĝis la ŝtono de Marta.
– Kion vi desegnas?- demandis li.
– Birdon.
– Montru, ho bela birdo, sed kial ĝia beko estas tia granda?
– Ĝi estas pelikano.
– Aha.
– Kiun libron vi legas?
– Lernolibron de internacia lingvo.
– Ĉu estas internacia lingvo?
– Vi mem rigardu – Joĉjo donis al ŝi la libreton.
– Hej malgrandulo, kion vi faras, donu la pilkon!- vokis Adamo, do Joĉjo rapide reĵetis ĝin al la knaboj. Adamo estas la plej bona konkuranto. Li ankaŭ estas la plej forta kaj rapida, do kompreneble li estas lidero de la futbala teamo.
Marta pririgardis du unuajn paĝojn de la libro.
– Mira lingvo – ŝi diris.
– Ne mira, sed alia.
– Jes, alia. Mi en lernejo lernas la anglan.
– Mi ankaŭ, sed ĝi estas malfacila.
– Ĝi estas enua, ĉu esperanto estas facila lingvo?
– Tre facila.
– Ĝi ŝajnas esti facila- diris Marta redonante al Joĉjo lian libreton-
– Ĉu oni eblas uzi ĝin en Germanujo, Francujo, Anglio?
– Kaj ankaŭ en multaj aliaj landoj. Morgaŭ mi rakontos al vi pri ĝi.
Ĝis tiam, ĉiam soleca, rufa knabino kaj neglektata “malgrandulo” ofte sidadis kune sur la benko kaj legis malgrandan libron vigle kunparolante. La knabo eĉ ne ĉiam volonte kuris kapti la pilkon. Li estis fiera pro lia nova rolo de instruisto, des pli, ke lia lernantino facile kaj rapide lernis novajn vortojn kaj lingvajn regulojn. Marta estis kontenta povante ekkoni novan lingvon, precipe internacian lingvon. Krome Joĉjo ne ridmokis ŝin, kiel aliaj kaj ŝi povis interese kunparoli kun li. La knabino tre miris pri facileco de la fremda lingvo. Ili ambaŭ kun rido komparis polajn vortojn al la esperantaj.
Iun tagon Joĉjo spektis la pilkludon starante ĉe pordo de la domo. Jam dufoje li sukcesis kapti la pilkon forigintan el la futbalejo. Li tuj piedbatis ĝin al la futbalistoj. Ĝuste Adamo ŝotis la duan golon kaj lia ensemblo gajnis 2:0. Ŝotoj de Adamo ĉiam estas fortaj, do golulo ne scipovis defendi.
Post la tria ŝoto de Adamo la pilko ne trafis golejon. Ĝi trafis malfermitan fenestron de sinjoro Gaven loĝantan en la unua etaĝo. La sinjoro laboras mekanikon en proksima busservejo kaj ĝuste ripozis post laboro legante libron. La falanta pilko elpuŝis la libron el liaj manoj. Ĉiuj aŭdis lian koleran vokon, kaj ĉiuj futbalistoj tuj malaperis. La sekva tago pasis enue sen pilko. La junuloj vagadis dum de loko al loko kaj provis trovi iun interesan okupon. Kiam ili ekvidis Joĉjon kaj Marta, kiu tenis en mano konatan de ĉiuj libreton, ili vokis kun ironio:
– Hej vi, lernemuloj, ĉu vi neniam lasas la libron? Ja estas ferioj. Kio interesa estas en ĝi?
– Ĉio en ĝi estas interesa – respondis Marta esperante.
– Kion vi diris?- demandis Adamo.
– Ili nenion komprenas- diris Joĉjo al Marta kun rido.
– Oni devas kompreni por vivi – diris Marta.
– Ĉu vi ne povas paroli home?- koleris Adamo.
– Ni ĝuste parolas home, sed vi ne komprenas – Marta disigis siajn manojn.
– Ni iru de ĉi tie, oni ne povas kunparoli kun ili – La knaboj foriris, sed kelkfoje rerigardis lernemulojn.
En la dua tago post perdo de la pilko nenio ŝanĝis, krome tio, ke Joĉjo rimarkis iujn kapojn post angulo de la domo. Iuj volis aŭdi, pri kio kunparolas Marta kaj Joĉjo.
Sekvatage estis dimanĉo. Posttagmeze Joĉjo promenis kun Marta parolante pri esperanta letero ricevita de li hieraŭ. La letero venis el japana insulo Sikoku, kie loĝas lia esperanta kolego Hiroŝi. Kontraŭe iris knaboj – futbalistoj. Hodiaŭ ili ne provis moki la du esperantistojn. Hodiaŭ ili ĝentile demandis, pri kiu letero rakontas Joĉjo kaj miris, ke li scipovas interkompreniĝi kun japano. Sekve Adamo demandis Joĉjon:
– Ĉu vi povus peti sinjoron Gaven redoni nian pilkon?
– Kial mi?
– Ĉar li ŝatas vin, eble redonos. Se vi volos, vi povos ludi kun ni.
Joĉjo volis.
– Ĉu mi devus helpi al ili?- demandis Martan esperante. Ili de tempo al tempo kunparolis en tiu lingvo, kiam ne volis esti komprenataj de la knaboj. Oni valoris vidi mienojn de la fortaj gravuloj, kiuj tute ne sciis, pri kio parolas malgrandulo.
– Mi pensas, ke ili jam sufiĉe longe enuis. Eble vi sukcesos konvinki vian najbaron.
– Bone, mi provos.
Tiutage malgrandulo ĝis la vespero ludis pilkon kun la pli aĝaj kolegoj. Li laciĝis, sed estis tre kontenta. Poste ĉio revenis al antaŭa kutimo. La futbalistoj ludis pilkon, kaj Joĉjo kun Marta parolis pri internacia lingvo. Sed septembro ĉijare estis malseka. Pluvis ofte kaj longe. Ŝtuparejo estis loko de esperantaj kunparoloj, kaj ankaŭ de renkontoj de la knaboj kutime futbalantaj. Unue pri esperanto ekinteresiĝis Petro, la plej proksima amiko de Adamo. Li simple petis Joĉjon rakonti pri ĝi. Tutan posttagmezon li pasigis kun malgrandulo kaj Marta anstataŭ kun siaj kolegoj kaj fasciniĝis pri ideo de la facila internacia lingvo. Antaŭ fino de la semajno ĉiuj knaboj sciis pri esperanto kaj ĉiujn ĝi ekinteresis, sed ne ĉiuj volis montri tion. Ĝuste Adamo longe ŝajnis dubi pri utileco de la eltrovaĵo.
– Kio okazis ĉi tie?- Demandis sinjoro Gaven kiam li ekvidis ĉiujn gejunulojn kunparolantajn pri io en ŝtuparejo ĉe lia loĝejo.- Pri ĉio vi tiom diskutas?
Ekestis silento.
– Vi diru- li montris Joĉjon.
– Ni… ĝuste… interparolis pri esperanto.
– Kio ĝi estas?
– Internacia lingvo.
– Ĉu vi kunvenis en la ŝtuparejo, por diskuti pri la internacia lingvo?
– Jes…
– Momenton, ĉu tio estas tiom grava por vi?
– Jes…
– Do… do mi invitas vin al mi. Mi pensas, ke ni ĉiuj trovos lokon tie.
De tiu tempo en mardoj kaj ĵaŭdoj ĉiuj renkontiĝis en loĝejo de la najbaro kaj lernis la novan lingvon.
Sinjoro Gaven aprobis utilan interesiĝon de la gejunuloj pri internacia lingvo kaj mem serioze interesiĝis pri ĝi. Pli kaj pli multaj loĝantoj de la urbeto demandis pri ebleco de ekkono de la universala lingvo, do ekde nova lernojaro en loka lernejo estis fonditaj du novaj laŭvolaj esperantaj klasoj. Unu por ĝisnunaj lernantoj, la dua por plenaĝuloj. La malgrandulo ekestis la plej estimata junulo en la regiono, kaj Marta la plej ofte petata helpi lernadon.
Ili ambaŭ korespondas kun samaĝuloj el kelkaj landoj kaj helpas pri tio al siaj gekolegoj. Pri soleco Ili jam forgesis.