Pri rusaj nomoj

Valentin Melnikov

Probable ĉiu el la legantoj havas rusajn konatojn aŭ almenaŭ legis librojn el rusa vivo — kaj supozeble ne ĉiam povis klare kompreni sistemon de personaj nomoj uzataj inter rusparolantoj. La sistemo estas eble komplika por alinacianoj, sed por ni tute simpla kaj logika. Per nomformoj oni povas esprimi karakterizon de persono kaj propran rilaton al tiu.

Partoj de nomo

Ĉiu homo loĝanta en Rusio, kaj en kelkaj aliaj ekssovetiaj landoj, havas personan nomon el tri partoj: 1) (antaŭ)nomo, 2) patronomo, 3) familia nomo. Ĉiuj tri estas registrataj en oficialaj dokumentoj. La sinsekvo kutime estas ĝuste la indikita, sed en iuj dokumentoj la famila nomo povas stari sur unua loko. Oficialaj dokumentoj en la rusa lingvo enhavas ĉiujn tri nompartojn, sed en dokumentoj adresataj al eksterlando, la patronomo kutime forestas. Se dokumento estas dulingva (eksterlanda pasporto, internacia stirpermeso), do per cirilaj literoj estas indikitaj tri nompartoj, per latinaj — nur du, sen patronomo.

(Antaŭ)nomo estas parto pli-malpli kutima por ĉiuj popoloj, la nomoj povas esti sufiĉe internaciaj, nur iom adaptitaj al la rusa lingvo: Ivan, Aleksandr, Viktor, Valentin, Sergej, Pavel (viroj); Anna, Marija, Jelena, Irina, Tamara (virinoj) kaj multaj aliaj. Ekzistas ankaŭ nomoj de pure rusa deveno, apenaŭ troveblaj ĉe aliaj popoloj. Normale vira nomo finiĝas per konsonanto (esceptoj: Nikita, Ilja, Luka, Foma — nur du unuaj nomoj el tiu listo estas relative oftaj). Virinaj nomoj finiĝas per “-a”, aŭ, cirilskribe ankaŭ per “-я” (tiu litero transdonas kombinon “ja” aŭ sonon “a” post mola konsonanto), la sola escepto inter oftaj virinaj nomoj estas Ljubovj. Kelkaj nomoj estas “paraj”, havas viran kaj virinan formon — la virina formiĝas per aldono de finaĵo “-a”: Aleksandr(a), Valentin(a), Jevgenij(a), Valerij(a).
Gepatroj libere elektas antaŭnomon por naskiĝinta infano. Diference de la alilandaj tradicioj, ruso ĉiam havas nur unu (antaŭ)nomon. Aliaj partoj de la nomo ne estas elekteblaj.

Patronomo estas derivaĵo el la nomo de patro, kun specialaj sufiksoj. Ne ĉiam derivado estas regula, ekzistas kelkaj modeloj, apartaj sonoj povas modifiĝi — tamen oni senprobleme vidas la originan nomon de la patro. Por viro patronomo finiĝas per “-iĉ” kun antaŭa sufikso, por virino la finaĵo estas “-vna”. Do el la nomo Ivan aperas por ties filoj patronomo Ivanoviĉ, por filinoj Ivanovna. Respektive Sergej — Sergejeviĉ kaj Sergejevna, Miĥail — Miĥajloviĉ kaj Miĥajlovna ktp.; aparta modelo por la nomoj finiĝantaj per “-a”: Ilja — Iljiĉ, Iljiniĉna.
Do, por naskiĝinta infano la patronomo estas antaŭdifinita. Nomo de patrino neniel rolas kaj do ne diveneblas el plena nomo de infano. Atentu: patronomo ĉiam staras post la ĉefa nomo. Patronomo uzeblas nur kun plena formo de la antaŭnomo, ne kun ties derivaĵoj (pri kiuj temos ĉi-sube).

Rusaj familinomoj historie estas derivaĵoj el nomo (aŭ kromnomo) de iu prapatro, el ties profesio ktp., do la radiko povas esti persona nomo, profesio, ia trajto, plej diversaj objektoj kaj kelkfoje eĉ tute nekompreneblaj literkombinoj. La familinomoj havas sufiksojn “-ov” aŭ “-in”; virina familinomo formiĝas el la vira per aldono de finaĵo “-a”. La akcentloko ne ŝanĝiĝas, krom se vira “-in” (sed ne “-ov”) estas akcentata — tiakaze en respektiva virina familinomo akcentiĝas la fina “-a”. Aparte staras la nobelaj familinomoj, finiĝantaj per “-skij” (senakcenta) aŭ “-skoj” (akcentata) por viroj, kaj “-skaja” ambaŭkaze por virinoj. Tio laŭvorte signifas “el/de (certa loko)”, do estas analogo de franca “de” kaj germana “von”. Tamen ne nepre homo kun tia finaĵo en la familinomo devenas el nobeloj: necesas atenti la menciitan lokon. Se tiu loko situas en certa regiono de Rusia Imperio, kie rajtis loĝi judoj (aliregione ili ne rajtis) — do la prapatro povis esti simpla judo…
Normale virino post edziniĝo prenas familinomon de la edzo (certe, kun aldonata “-a”), sed tio ne estas deviga — kelkfoje eĉ viro povas preni familinomon de la edzino, pro belsoneco aŭ aliaj kaŭzoj. Virinaj familinomoj havas nur unu formon (malkiel en Litovio), do ne eblas rekte diveni, ĉu Ivanova estas fraŭlino, filino de iu Ivanov, aŭ edzino.
Pluraj popoloj, delonge loĝantaj apud rusoj, alprenis rusan modelon de familinomoj. Krom tio, en Rusio troveblas ankaŭ alinaciaj familinomoj kun rekoneblaj finaĵoj: ukrainaj “-enko”, kartvelaj “-ŝvili” kaj “-dze”, armenaj “-jan” (nepre akcentata), kaj multaj aliaj sen specifaj finaĵoj. Ĉiuj alinaciaj familinomoj havas saman formon por viroj kaj virinoj kaj ne ŝanĝiĝas laŭ gramatikaj kazoj, se rilatas al virino (nerusaj viraj familinomoj, finiĝantaj per konsonanto, estas deklinaciataj samkiel ordinaraj vortoj).
Renkonteblas duoblaj familinomoj, kiel Voroncov-Veljaminov aŭ Miĥalkov-Konĉalovskij. Tiaj povas aperi, se geedziĝanta paro (pli frue — nobeloj, nun — “steluloj” de arto ks.) opinias ambaŭ siajn familinomojn gravaj kaj konservendaj. Dum pluraj jardekoj tia praktiko estis oficiale malpermesata, do tiaj kazoj tre maloftas.

La (antaŭ)nomoj, krom la ĉefa “pasporta” formo, havas ankaŭ multajn diversajn formojn por specifaj kazoj. Apenaŭ ekzistas stabilaj terminoj por ĉiu speco, tamen mi provu klasifi.

Karesformoj

Unika parto de la rusa nomsistemo estas ofte uzataj karesformoj de (antaŭ)nomoj. Ĉiuj nomoj havas karesformojn, formatajn diversmaniere. Tiel oni nomas infanojn, parencojn, proksimajn amikojn k.a. En iuj “ne tre oficialaj” dokumentoj pri infanoj (diversaj listoj en lernejoj ks.) tiaj nomformoj aperas anstataŭ la plenaj.
Por ruso ne estas problemo diveni karesformon laŭ “oficiala” (plena) nomo kaj male, sed por alinacianoj tio ofte estas enigmo. Al plena nomo Ivan konformas karesformo Vanja, Pjotr — Petja, Fjodor — Fedja, Miĥail — Miŝa, Sergej — Serjoĵa, Aleksandr — Saŝa. Kelkaj plenaj nomoj havas plurajn diversajn karesformojn, ekzemple Aleksandr povas esti ne nur Saŝa, sed ankaŭ Ŝura, Dmitrij — Dima kaj Mitja (la dua formo arkaikiĝas). Aliflanke, unu sama karesformo povas konformi al kelkaj plenaj nomoj, ekzemple Slava povas esti Vjaĉeslav, Jaroslav, Svjatoslav, Stanislav aŭ iu alia malnovrusa nomo kun tiu dua radiko (signifanta “gloro”). Virinaj nomoj: Anna — Anja; Marija — Maŝa, Manja, Marusja; Irina — Ira; Anastasija — Nastja, Natalja — Nataŝa, Ksenija — Ksjuŝa, Viktorija — Vika; Darja — Daŝa… “Paraj” plenaj nomoj ofte (sed ne ĉiam) havas saman karesformon por knabo kaj knabino, do ne eblas tutsimple diri, ĉu Valja, Ĵenja aŭ Saŝa estas li aŭ ŝi. Kelkaj nomoj ne havas karesformon, do ankaŭ infanon oni devas nomi per plena nomo — tiaj estas viraj Oleg, Gleb, Igorj; virinaj Maja, Vera, Nina, Marina, Inna kaj eble kelkaj aliaj maloftaj.

“Plikaresaj” formoj

La supremenciitaj karesformoj de nomoj estas “bazaj”, eĉ preskaŭ oficialaj por infanoj. Tamen en la rusa lingvo ekzistas multaj kares-sufiksoj, per kiuj eblas formi eĉ “plikaresajn” nomformojn, por alparoli intime amatan homon, ankaŭ gefilojn-genepojn, kaj en similaj specialaj okazoj. La formoj senfine varias: (Aleksandr(a) — Saŝa) — Saŝenjka, (– Ŝura) — Ŝurik (li), Ŝuroĉka; (Viktor — Vitja) — Vitenjka, Vitjuŝa; Vitalij — Vitalik. Same por virinaj nomoj: (Marija — Maŝa) — Maŝenjka, Maŝunja; (Tatjana — Tanja) — Tanjuŝa; (Tamara — Toma) — Tomoĉka. Uzado de tiu aŭ alia sufikso dependas de sonharmonio kaj simple tradicioj. Ankaŭ la nomoj ne havantaj “bazajn” karesformojn (t.e. se “baza” karesformo egalas al plena nomo) ebligas tion: Oleg — Oleĵek, Oleĵka; Gleb — Glebuŝka; Igorj — Igorjok; Marina — Marinoĉka, Mariŝa.

“Senestimaj” formoj

Krom tio, ekzistas nomformo uzata por esprimi krudan familiarecon, malestimon aŭ neglektemon al konkreta homo. Tiaj nom-derivaĵoj formiĝas pli-malpli sammaniere, per enmeto de “-k-” al baza karesformo: Vanja — Vanjka, Slava — Slavka; Maŝa — Maŝka, Lena — Lenka, ktp. Tiel povas alparoli unu la alian “ne sufiĉe edukitaj” (t.e. normalaj) infanoj, tiel oni povas nomi en familiara parolo iun ne tre estimatan personon. Antaŭ jarcentoj nobeloj tiel alparolis siajn servistojn kaj iujn homojn de malaltaj klasoj.
En junulara medio viroj povas uzi kurtigitan formon de sia nomo, sen nuanco de kareso aŭ malestimo: Stanislav — Stas, Aleksej — Ljoĥa (komparu kun karesformo Ljoŝa). Tiaj formoj ekzistas ne por ĉiuj nomoj, do apud ili egale uzatas plenaj nomoj por viroj kaj bazaj karesnomoj por fraŭlinoj.

Alparoloj

Tio, eble, estas la plej interesa kaj utila parto de nia esploro. En Rusio oni alparolas homon diversmaniere, depende de la aĝo, rango, grado de konateco, k.a. Onidire, tre komplika etiketo ekzistas en Japanio — sed en Rusio la sistemo estas ne malpli komplika. Ĉi tie fakte mankas oportuna ekvivalento por “sinjoro”: 19-jarcenta “sudarj” arkaikiĝis kaj nun aspektas ridinda; sovetia “tovariŝĉ” (kamarado) malaperis kun socialismo (tamen dume restas uzata en armeo: “tovariŝĉ kapitan” ks.), kaj “gospodin” ĝis nun sonas iom fremde-nenature. Ordinare oni komencas parolon al hazarda nekonata persono (post eventuala saluto) per simpla “bonvolu diri…” aŭ “estu afabla…” (sekvas demando aŭ peto). Do tre gravas scii nomon de persono kaj uzi ĝin en konvena formo. Certe, al eksterlandano oni pardonos neĝustan elekton de alparolo — sed ĉiakaze estas interese diveni interrilatojn de homoj laŭ ties dialogo. Do, nuntempe oni povas alparoli aŭ mencii ruson:
– per plena nomo kun patronomo (Valentin Viktoroviĉ): la plej baza kaj estima (almenaŭ, formale) varianto. Tiun oni uzas en oficialaj aferoj, tiel oni alparolas personon pliaĝan kaj ne sufiĉe konatan, estron, ajnan altrangulon. Same tiel infanoj nomas instruiston.
– per nura plena nomo (Valentin): personon relative junan (ĝis 40 jaroj, ni diru) kun kiu oni ne havas proksimajn rilatojn.
– per “baza” karesnomo (Valja): infanojn (ankaŭ en lernejo) — sed la aĝlimo varias. Fremdan junulon jam post 16-18-jariĝo preferindas voki per plena nomo, sed se vi iun konas ekde ties infanaĝo — vi plu povas voki lin per baza karesnomo. Normale 18-20-jara viro prezentas sin per plena nomo, sed junulinoj povas prezenti sin karese eĉ en 30-jara aĝo, kaj atendi tiuforman alparolon. Ne mirinde, ja virino ĉiam strebas aspekti pli juna… Gepatrojn-geavojn oni alparolas simple — “panjo”, “avo”; geonklojn kaj aliajn pliaĝajn parencojn — per baza karesnomo kun aldono de parenceco: onklo/oĉjo Vasja, onjo Tanja. Samaĝajn kaj malpli aĝajn “flankajn” parencojn — per baza karesnomo.
– per nura familinomo (Melnikov): en 19-a jarcento tio estis baza formo de alparolo por konatoj (sed ne proksimaj amikoj), sed nuntempe ĝi aspektas kiel emfaze malestima. Aldono de “tovariŝĉ” aŭ “gospodin” antaŭ la familinomo mildigas la krudecon, sed faras la tonon seke oficiala.
– per nura patronomo, kutime reduktita (preterlasata interna “ov” aŭ “jev”: Sergeeviĉ –> Sergeiĉ; Ivanoviĉ –> Ivanyĉ; en kelkaj patronomoj, kiel Petroviĉ, Iljiĉ, tia redukto ne eblas): tiel oni nomas aŭ alparolas personon aĝan, sed simplan, ne havantan altan postenon, estimatan pro vivosperto ks., per tia formo oni esprimas samtempe estimon kaj proksimecon. Tiu formo arkaikiĝas, kaj nun inter intelektuloj uzatas duonŝerce, sed inter kamparanoj plu kutimas.
Specifan uzadon de aliaj nomformoj mi menciis en koncernaj paragrafoj.

Indas aldoni, ke rusa lingvo klare distingas inter “ci” (ruse — “ty”) kaj singulara “vi” (“vy”). Al “plikaresaj” kaj “senestimaj” nomformoj konvenas nur “ci”, al nomo+patronomo nur “vi” (krom maloftega kazo de familiara parolo inter egaluloj, ĉiu el kiuj pro aĝo kaj posteno meritas nepran alparolon per nomo+patronomo), kun la ceteraj nomformoj elekto inter “vi” kaj “ci” dependas de la aĝo kaj grado de proksimeco. Rusa “ci”, depende de nuancoj, povas esprimi kaj intimecon, kaj malestimon.

Espereble ĉi tiu artikolo iom helpos al vi orientiĝi en rusa medio — en la vivo kaj en beletro…