Rusa erotika poemo
El la rusa lingvo tradukis Valentin Melnikov
Antaŭparolo de la tradukinto
Kojonov Luĉjo (originala titolo: Luka Mudiŝĉev) estas la plej konata ruslingva erotika poemo, kiu havas senduban, kvankam ofte subtaksatan, influon al la tuta rusa kulturo. Interalie tiu poemo ĉiam estis tre populara en militistaj lernejoj kaj oficira medio, multaj sciis ĝin parkere.
La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. Ĝi estas amuza (ankaŭ am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktualiĝis kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn…
Tiu ĉi poemo, samkiel ĉiuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov — fama poeto de XVIII jc., kies multaj versaĵoj estas vere ŝokaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Luĉjo mem devis naskiĝi komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi.
La stilo kaj metriko de Luĉjo estas tipaj por la epoko de A. Puŝkin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Puŝkin, verkitajn en 1830–1833 (Mia genealogio, Jezerskij, Kupra rajdanto k.a.) kaj sprite parodias tiujn. Do, la poemo estas kreita, kaj la priskribataj en ĝi eventoj okazas, ĉirkaŭ 1835. Kutime oni parodias nur vivantajn aŭtorojn, des pli se temas pri tia genio kiel Puŝkin (1799–1837). Evidente, la aŭtoro de Luĉjo konis la menciitajn poemojn de Puŝkin ankoraŭ en manuskriptoj (ĉar Jezerskij estis presita nur en 1836, Kupra rajdanto en 1837), do li estis persono, proksima al la rondo de Puŝkin. Probable la aŭtoro de Kojonov Luĉjo estas la frato de Aleksandr Puŝkin — Leo. Tion indikas pluraj faktoj kaj pri tio konsentas diversaj literaturologoj.
Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antaŭ 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj ĝi estas publikigita en Literaturnoje obozrenije (Literatura Revuo) – 1991/11. Tri antaŭaj eksterlandaj eldonoj (1969–1982) estas neplenaj kaj neatingeblaj por la rusa leganto.
Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fuŝaj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis restaŭri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preskaŭ neebla kaj oni povas pri tio bedaŭri, sed povas ankaŭ ĝoji — ja tio pruvas, ke la poemo iĝis vere popola kreaĵo, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi ĉiam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis — mi penis konsideri dum la tradukado ĉiujn versiojn.
La poemo estas verkita per simpla parola lingvaĵo. Specialaj rusaj realaĵoj en ĝi preskaŭ ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon «verŝok» mi rekalkulis al pli internacie konata colo (iam uzita ankaŭ en Ruslando). La strato Polanka, situanta trans la rivero Moskvo (se rigardi de la urbocentro), malgraŭ ĉiuj revolucioj kaj rekonstruoj konservis ĝis nun sian malnovan nomon kaj multajn dometojn de XVIII–XIX jc.
En la genealogio de Luĉjo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome:
Johano IV (la Terura) (1530–1584, regis ekde 1547), fama pro sia krueleco kaj maljustaj reprezalioj;
Petro I (la Granda) (1672–1725, regis ekde 1689): eminenta reformisto, establis kontaktojn kun Eŭropo, organizis la unuan regulan armeon en Rusio. La batalo apud urbo Poltavo (nuntempe — provinca centro de Ukrainio) okazis en 1709 dum la milito kontraŭ Svedio;
Jekaterina II (la Granda) (1729–1796, regis ekde 1762), konata kiel «klera» imperiestrino; dum ŝia rego faris karieron pluraj eminentaj militistoj kaj politikistoj.
Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, ĉar ĝi montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo.
Valentin Melnikov
Kojonov Luĉjo
Prologo
Beatas – kiu fikas june, Riĉecon, gloron al virino Ludilo estas ĝi laŭ plaĉo, ĝi antaŭ ĉiuj ni paradas, Ho vi, edzinoj kaj vidvinoj! Libere uzi vian piĉon Valoras la fikado rara, Ja pro pasio ĉi senbrida Parto unua En moskva domo duetaĝa La forpasinta edz’ unua Ke sube ĉiuj inoj feblas – La negocisto – edzo ŝia – Okazis: li apenaŭ iras, Ĉu tian vivon en koŝmaro Kaj la vidvino, efektive Ŝin fikis junaj kaj adoltaj, Parto dua Tri jaroj da fikado forta Enuas antaŭ ŝi bravuloj Eĉ en fikado ordinara Ĉe l’ tria kaco – bagatelo, Jen plendas ŝi pri la testikoj – Delonge tute ne altiras Sopiras la vidvin’ terure, Kaj jen, post rezonad’ prudenta «Por havi el la plag’ eliron Parto tria Trans la river’, en strat’ Polanka Matrjona ja, laŭ konsideroj Se edz’ maljuna nur enuon Aŭ pro hazarda bagatelo Alia dorlotita ino Simile ankaŭ viroj mendis Al tiu helpantin’ konata Parto kvara Dum la vizit’ Matrjona dignis – «Pro kio vi min vokis, kara? Ĉu ekbezonis vi fianĉon, Sen fikoj vi jam velkas, kara, «Sincere dankas mi, Matrjona, Nun etas viroj – pravas klaĉoj! – Bezonas kacon mi malmolan Bezonas viron mi potencan, ke turniĝadu mi pro sentoj, Matrjona post tabaka flaro «Malsimplas trovi, eĉ laŭpete Interalie, mi disponas Mi, pekulino, mem pretere Tro grandus ĝi eĉ por stalono, La bubo – sana, korpulenta, Sed kompatinda – li nun restis Ravite la vidvin’ atentis Ŝi al Matrjona ekscitite «Matrjona, amikin’ bonkora, Solida rekompenco estu, Kvar buntajn paperetojn laste L’ parigistino forimpetas Parto kvina En ĉelo frida kaj malpura Kaj krom perfekta senhaveco Kaj junulin’, kaj oldulino, ĉar la virinojn malinstigis Kaj ekde tiam li tutsole Bonvolu doni nun permeson, Tre noblan havis li devenon: Kaj ĉiam tra generacioj Kojonov, laŭ la nom’ – Porfirij Kaj laŭ Johana ordonemo Kaj sekvis lin Kojonov Savva – Kaj dum Jekaterina rego Verdire, famis per stupido Jam Luĉja avo sen skrupulo Lin ne dorlotis dia graco, Parto sesa Alvenis jam vesper’ la dua. Ŝi ne forgesis sin sublavi Ŝi grandan kacon ja ne timis, Sed jen – sonor’! Momento ĝua! Jen antaŭ ŝi solide staris Li laŭaspekte tute bravis: «Ho, tre agrablas vin renkonti, «Jes, povus mi fieri inde Kaj plue kun la sama senco Por ne malhelpi la babilon L’ vidvin’ kun Luĉjo – en izolo! Kun Luĉjo en duop’ sidante, Kaj sub la tuŝ’ de ŝia mano Palpinte l’ kacon, tuj ekardis Kaj jam senĝene antaŭ li Do ankaŭ Luĉjo tuj ekprancis, surliten la vidvinon puŝis, Eksentis la vidvin’ malbonon – Teruras ŝia krio gorĝa – L’ parigistin’ pro tia ĝemo Sed post hezito dum momento, Matrjona buduaren kuras – Por rompi la turmentajn fikojn, Ekmuĝis li kiel leono, Sed la vidvino lertan movon Sed por Matrjona mavas fato: Epilogo Troviĝis tie sekvatage Kadavro de Matrjona mute |