(Eseoj, etaj rakontoj, mikronoveloj)
/ESEOJ/
SALUTON, VOJAĜANTO!
Aviadiloj, trajnoj, ŝipoj, maŝinoj…
Kial ni ŝatas ”polvan odoron” de forveturo?
Ĉiu homo, sendepende de aĝo, ĉiam impetas al io nova, eĉ se malantaŭ restas ĉio kara, kutima, proksima.
Al ni ŝajnas, ke antaŭe atendas nin io mirakla, nekonata, eble ne tiel belega, sed… alia.
Ni postlasas ĉiutagan laboron, ŝatokupоjn, niajn parenculojn kaj, komenciĝas freneza rapideco ĉion sukcesi. Transformiĝo en nova homo okazas en momento, kiam ni eliras el la domo por forveturi.
Ĉiuj prizorgoj, malagrablecoj, adiaŭaj vortoj, konsiloj de la amikoj - ĉio degelas kiel griza malhelo, kiel nuboj, kiuj videblas tra fenestroj de flugilo. Kio okazos tie, en estonteco?
Ĉu novaj homoj, konatiĝo kun longe atendata heroo, ino, aŭ renkontiĝo kun novaj, malnovaj konatuloj. Ni ankoraŭ ne scias, sed ŝategas eniri ĉitiun ĉiam novan, fremdan kaj samtempe konatan mondon. Povas ŝajni, ke ni laciĝas pro vojo, tamen ni laciĝas pro malpacienco de atendado.
La landoj, urboj, stratoj – ĉiuj lokoj, kiujn ni vizitas, post iu tempo ŝanĝiĝas, sed ni revas reveni en konatajn lokojn, eĉ se tie ni ĉiam estas fremduloj.
Survoje ni povas “naĝi” en feliĉo nur pro ies karesa rigardo, simpla bonvola vorto, renkonto kun interesaj homoj, liberiĝi, kaj pleniĝi je stranga agrabla varmo, de piedoj ĝis la kapo.
Post reveno, ĉiuj malfacilaĵoj, malagrablaĵoj (se ili estis),iĝas bagatelojn,- aliiiĝas en io portempa, tute ne grava.
Sed el ĉiuj detaloj, bagateloj konsistas nia vivo, kaj post la vojoj, la vivo ŝajnas pli interesa, pli signifplena.
La vojoĵ neniam restas en pasinteco, ĉar povas alvoki denove, ĉio povas ripetiĝi (eble ne ĉio), sed, flueto de freŝa aero, kiun promesas la vojo, povas denove ĝoigi nin, eĉ se tio daŭros nur momento.
Ĉiuj vojoj, kiuj veturigas nin al konataj, aŭ ne konataj lokoj, landoj, ne lacigas nin, ni laciĝas pro ne ĉiam plenumebla espero ekĝui novajn sentojn.
Ne scias, ĉu ekzistas la monumento al vojaĝanto, se ne estas, mi nepre konstruus, ĉar ni estas vojaĝantoj, eĉ se ne vojaĝas, ni konstante revas pri la aventuroj, pri novaj vojaĝoj, rememoras malnovajn.
Nia cerbo ne akceptas penson, ke ni, ekzemple, jam ne ekpovos lasi hejmon. Preskaŭ ĉiu homo vojaĝas ĉiam- en pensoj, en sonĝoj, en revoj…
Vojo, mallonga, aŭ longa, ne gravas, se ĝi ĉiam alvokas nin, ĉitio signifas, ke ni ekzistas, vivas.
La vojoj povas esti diversaj, sed por ĉiu vojaĝanto plej bona vojo estas tiu, kiu ĉiam atendas lin, atendas, bonvenigas kaj… neniam adiaŭas!
La TRAJNO el INFANECO.
Kiel oni diras, ĉio en nia vivo estas ligita kun iu rememoro, estu lando, urbo, homo, kanto, eĉ la nomo, aŭ aromo de floroj.
Kompreneble, se ĉi-tio restis en "lando", kiun ni nomas Pasinteco.
Ĉi-tiuj modestaj belaj floroj, kiujn jam tre ofte ni ekvidas en stratoj, en ĝardenoj, en kortoj, estis kaj estas saluto el mia infaneco.
Kiam ni, per trajno veturadis somere en Patrujon de mia patrino, en stacidomo mi unuan fojon eksentis ĉarman aromon de "nokta belulino"( estis nomo de la floroj.
Poste, la florojn plantis mia patrino, kaj dum la vesperoj mi admiris pri tiel konataj karaj diverskoloraj "ĉapeletoj".
Trapasis tempoj, vivoj, ŝanĝiĝis landoj, urboj, loĝejoj, sed pakaĵo de la rememoroj ĉiam estas kun ni.
Nun estas ebleco planti florojn, pri kiuj ni eĉ ne aŭdis antaŭe, kaj en nia urbo ni vidas florojn, kiuj ĝis tio renkontis nur en ekzotikaj landoj.
Kaj mi, kiel iam mia patrino, provis planti la semojn de "Mirabilis" en mia balkono.
Mi ne sciis, ĉu la floroj kreskos en florpotoj aŭ ne.
Sed, verŝajne miaj rememoroj havas fortajn "radikojn".
Jam ne ekzistas la stacidomo, ne ekzistas la trajno kun memorinda direkto, tamen...restis aromo, aromo de mia kara infaneco.
Pri TEATRO,
malvarmo kaj...dankema memoro.
Estis 1995-96 jaroj.
La vivo en nia lando iomete "paŝadis" al normala stato.
Jam ne estis kartetoj por la pano, la lumo "revenis" en la domojn de loĝantoj, kvankam ofte ripetiĝis elŝaltado de elektro. Pri gaso, loĝantoj nur revis, ĉar vivis sen ĝi jam 5 - 6 jaroj.
Tamen niaj rememoroj estas ne pri terura tempo en vivo de nia lando, sed pri la TEATRO.
Kiam la vivo komencis pli ordiĝi, ankaŭ reviviĝis kultura vivo en la lando.
La TEATRO ĉiam estis por mi la fenestro en magian mondon, mondon, kie dum unu horo ĉiu spektanto "eniras" en ion iluzian, ion belegan.
En teatra halo estis tre malvarme, ĉiuj sidis en manteloj ( eble estis frua printempo), sed aktoroj
sur la scenejo ŝajnas ne sentis malvarmon.
Ni eĉ memoras la spektaklon, estis gaja komedia spektaklo.
Sur miaj genuoj sidis mia filino, kaj mi provis varmigi ŝin, (ŝi laŭte ridis dum la ridigaj momentoj, eĉ ne ĉion komprenante), ordigas la mantelon, per kiu kovris ankaŭ ŝin.
Subite la halo kaj scenejo mallumiĝis, estis laŭvica elŝalto de lumo.
Nek iu el spektantoj ekstaris, eliris. Ĉiuj atendis daŭrigon, kiam ĉio ordiĝos.
Mi memoras, ke sur scenejo aperis ĉefa reĝisoro de la teatro kun kandelo, kaj ekkantadis melodion de la spektaklo.
Ĉio estis, kiel devis esti, kaj vivo sur scenejo, kaj la vivo ekstere.
Post 30 minutoj aŭ pli, la spektaklo daŭriĝis (oni enŝaltis la lumon per aŭtonoma elektrogeneratoro).
Jen, el kio, el kiuj neforgeseblaj momentoj konsistas nia vivo, en kiu TEATRO certe havas apartan lokon.
HOMOJ KAJ BESTOJ
Kial nuntempe ni ĉiuj pli proksimas al hejmaj bestoj? Ne, mi ne pravas, estas homoj, kiuj ĉiam prizorgas kaj helpadas al senhejmaj bestoj. Ili ne povas vivi alimaniere. Ili povas esti tre okupitaj, havi laboron, diversajn respondecojn, ŝatokupojn, sed ĉiam trovi tempon por helpi al niaj" fratetoj".
" Ni respondecas pri tiuj, kiujn malsovaĝigis."- fama frazo, kiun scias ĉiuj.
Jam pasis unu semajno, kiam sendormeco pli atakas, ĉifoje pro la hundo, kiun eksterigis el nia korto la servistoj, kiuj respondecas pri defendado de murdantaj hundoj. Iu el homoj turnis sin al ili( iu, kiu ne ŝatas hundojn), kaj ili faris sian laboron.
Ni telefonas kaj skribas ĉiutage(rete) al ili, ankaŭ nia amikino( esperantistino) skribis artikolon en landa ĵurnalo pri la okazaĵo. Hundo estas tre obeema, saĝa, donas manon, kiam iu petas, ĉion komprenas.
Inter multaj hundoj, kiujn ni prizorgas, ĝi estas plej bona.
Mi pensis, ke la problemo ekzistas nur en nia lando, sed,kiel okazis, sama situacio estas en multaj landoj.
Ofte ni diras, ke homo pli gravas, pripensu pri homoj, sed ni ne devas forgesi, ke la bestoj pli beligas nian vivon kaj povas iĝi pli bona amiko, ol la homoj, ankaŭ de ni, homoj, ili atendas la helpon, amon.
Kiel finiĝos la historio, neniu scias, ni esperas, ke revenigos nian Betti-n.
Ĉu vere, ke en Nov-Jorka zoologia ĝardeno sur la muro estas pendigita la spegulo, kaj supren videblas la skribaĵo- " La plej danĝera besto en la mondo".
Eble, jes!
PRIPENSOJ
Ĉiutage ŝi pripensis, ke necese ŝanĝi vivmanieron, forlasi virtualan mondon, i-reton, almenaŭ uzi ĝin pli mallongan tempon, kaj reveni al libra mondo. Jes, la libroj estas atingeblaj en la reto, kie ĉiu povas trovi kaj tralegi ĉion, kion deziras. En pasinta tempo neniu imagis similan eblecon.
Sed hodiaŭ matene, ŝian rigardon artiris libroj el libroŝranko - ege karaj, amataj, malnovaj kaj novaj. La libroj aspektis solaj kaj forlasitaj, ili ŝajnas flustris - Kial vi perfidis nin? Ŝi prenis unu el amataj libroj kaj malfermis ĝin. Inter paĝoj ŝi ekvidis sekitan floreton. Ĉi-tiu bona( aŭ malbona) kutimo restis de infaneco, kiam en multajn librojn ŝi enmetadis folietojn, floretojn, verŝajne por pli longigi la vivon de kreskaĵoj, aŭ por iamaniere danki la libron. Nun tiu-ĉi seka floreto montris, kiel ŝanĝiĝis la vivo. Progreso, ŝajnas, sekigis niajn animojn, kvankam ĉiuj homoj iĝis pli evoluintaj, eruditaj, spertaj, "ĉiopovaj".
Ĉi-tio ne estas malbone, sed kio pli proksimas al ili- - tiu, preskaŭ forgesita, aŭ nuna mondo? La demando ne estas Ŝekspira, sed same restis sen respondo. Ŝi fermis la libron, kie restis" silueto" de viola floreto, "silueto" de ĉiuj pripensoj, revoj kaj esperoj.
KIEL VI FARTAS?
Estas frazo, kiun ni uzas pli multe ol alia.
En ĉiuj lingvoj ni uzas la saman frazon: "Kiel vi fartas?"
Kion ni atendas ekaŭdi? Eble kutiman respondon,
-Dankon, bone.
Aŭ ni atendas, ke konatulo, aŭ amiko komencos rakonti pri ĉiuj siaj problemoj, malsanoj, familiaj malfacilaĵoj k.t.p. Certe ni tion ne volas, por ni sufiĉas niajn problemojn.
Iam unu amiko rakontis, ke neniam uzas ĉi-tiun frazon, ĉar post demando, ĉe li aperadas kapdoloro pro fremdaj "novaĵoj".
Tamen, samtempe, ni povas diri, ke sincere interesiĝas pri la sanstato, pri tio, kiel sukcesas diversaj aferoj de la homo, kun kiu ni parolas.
Kompreneble havas signifon la grado de amikaj rilatoj, ĉar demandi ĉe novkonatulo kiel li fartas, estas iomete
strange.
Ofte ni demandas, por montri nian intereson al la homo: " Ĉu ĉio estas en ordo?"
Sed, samtempe, iu povas respondi: "Ne, ne ĉio."
Mi havas amikinon, kiu demandas kaj preskaŭ mem respondas:"Ĉu ĉio bonordas, vi bone aspektas, mi ĝojas".
De unu flanko ŝi liberigas min de la rakonto pri io, de dua - mi ne komprenas, kial ŝi demandas, se ne deziras aŭdi la respondon.
Ni ankaŭ demandas niajn konatulojn, kiel ili fartas, se scias pri iuj okazaĵoj en la lando, en familio( se scias) kaj ili komprenas, ke ni ne simple demandas (nur por demandoj), ni volas subteni ilin, almenaŭ per varmaj vortoj.
Ni povas "paroli" longe pri tio, ke ĉio, ĉiu interparolo povas esti agrabla por unu, kaj senutila aŭ malagrabla por alia.
Sed, se forĵeti ĉiujn "detalojn", la frazo - "Kiel vi fartas" - estas kutima por niaj oreloj, kontentas ni aŭ ne, kaj ankaŭ havas bonan "kernon" en la senco - atendon de la respondo-" Bone".
De ĉi-tiuj respondoj ni vere pliboniĝas, ĉar, se homo fartas bone( eĉ se ne diras ĉion), tio signifas, ke li( ŝi) intencas esti bone!
Fartu bone, karaj samideanoj!
/RAKONTOJ/
LUMRADIO DE FELIĈO
Bela ĝardeneto, dometo, silenteco de naturo.
Sur benko sidas aĝa homo kaj rigardas antaŭen, ĝuas sunsubiron, belecon de aŭtuna naturo.
Iam li estis ne malbona pentristo kaj skulptisto. Liaj skulptaĵoj sukcese estis prezentitaj en diversaj ekspozicioj. Nun ĉio transformiĝis en tute alian, fremdan vivon, kie li estis nur observanto.
La edzino post forveturo de infanoj ĉiutage koleris pri lia nova ŝatokupo, li faris diversajn bildojn sur ŝtonoj kaj ŝtonetoj.
Ŝi tiel ofte diris al li, ke plu ne povas purigi la domon pro lia stulta, sensenca laboro, ke li decidis translokiĝi en someran dometon, kiu situis en monta vilaĝeto, ne malproksime de urbo. Ĉitie ili iam ripozadis somere kun infanoj.
Ĉi matene li kutime vagadis en apuda arbareto kaj trovis malgrandan kalkŝtonon, kiu povus esti taŭga por gravurado.
En lia lando (kiu estas monta) ofte eblis trovi ŝtonojn, precipe en apudmontaj valoj, kiuj (la ŝtonoj) eĉ povis esti kun iuj ornamaĵoj.
La ŝtono estis rektangula kaj ne tiel peza. Lin mirigis tio, ke en kelkaj fendetoj de la ŝtono kreskis verdaj ĝermoj. Ĉitio okazas tre ofte, sed ĉimatene ĉio lin ravis.
Tutan tagon li laboris, ĉiuj liaj iloj helpis ĉizi skizon de estonta bildo. Li konturis flugantan birdon, manojn, vizaĝon de junulino. Iam li sonĝis similan vizaĝon. Eble estis vizaĝo de edzino, tiam, kiam ili renkontiĝis kaj enamiĝis.
Jam vesperiĝis. Li ripozis kaj, post ioma tempo, alproksimiĝis al la ŝtono por labori tutan nokton.
Venonttage elĉizita bildo estis preskaŭ farita: junulino suprenigis birdeton kaj ŝajnas, ke montras al la birdo ĉielon.
Verdaj ĝermoj, kiuj restis sur ŝtono, ornamis kiel krono ŝian longharan kapon .
Restis nur kelkaj detaloj en laboro.
Li sentis sin Pigmalionon, kiu kreis Galateon.
Li imagis, ke homoj, kiuj ekvidos lian laboron, admiros. Li ne pensis pri gloro. Li revis, ke ĉiu sentu la belecon kaj misteron de la bildo.
Li trovis la lokon en doma ĝardeneto, surmetis la ŝtonon, por ke ĉiuj najbaroj aŭ preterpasantoj ekvidu ĝin.
Kiam li ĉion finis, nur tiam ekmemoris, ke krom kafo nenion manĝis.
Li sidis ĉe tablo en ĝardeno, tiel, ke la ŝtono estu antaŭ liaj okuloj.
Iu alvokis lin. Estis najbaro, kiu diris, ke forveturas en urbon kaj povas aĉeti ion, kion li bezonas.
La najbaro ekvidis la ŝtonon, demandis, ĉu estas lia nova laboro kaj… nenion.
Dum tuta tago diversaj homoj alvokis lin por ion demandi, aŭ simple interparoli kaj preskaŭ neniu atentis la ŝtonon.
Pasis kelkaj tagoj. Skulpisto sentis sin feliĉa kaj malfeliĉa samtempe. La junulino sur ŝtono ĝoigis nur la majstron.
Kaj jen denove lia vizaĝo klariĝis pro nova penso, kiu eniris kapon.
Li alveturigis ĉareton, per kiu antaue enhejmigis la ŝtonon kaj atenteme surmetis sian “trezoron” en ĉareton.
Li turnis sin al proksima monteto. Li supreniris, sed en iu momento, pro ne tiel rekta vojo, komprenis, ke devas kunporti sian “Galateon” per manoj.
Bone, ke la vojo al la pinto ne estis tre kruta. Li atingis ĝin kaj eksidis por ripozi. Poste li trovis lokon por la ŝtono inter aliaj multnombraj ŝtonoj kaj teraj altaĵoj.
Li imagis, kiel la homoj, kiuj supreniĝos monteton, ekvidos la ŝtonon kaj ne komprenos ĝian magian aperon. Li estis konvinkita, ke ĉiuj admiros pri tio, kion ekvidos.
Ĉitie, sub blua ĉielo, en sino de naturo, ĉio ŝajnis tute alia. Li plu ne ofendiĝis de najbaroj, de la edzino, de ĉiuj homoj, de la vivo.
Ŝajnas, ke li iĝis kontenta. Post lastaj jaroj de senreviĝo, feliĉo denove plenigis animon.
Li malsupreniĝis. Ĉareto atendis lin ĉe monteto.
Malgraŭ laciĝo, li vigle direktis sin al la domo.
La ĉareto ne estis malplena.
Li portis feliĉon, la feliĉon, kiu lumigis lian animon, vivon kaj, ŝajnas, tutan mondon ĉirkaŭ li.
HUNDAJ SENTOJ
Nigra-blanka hundido aperis apud niaj domoj nerimarkeble, same kiel multaj hundidoj kaj katidoj, kiujn "bonaj" mastroj forĵetas el hejmo, aŭ el siaj kortoj. Laŭ kutimo, mia fratino "adoptis" ankaŭ ĝin.
Ni trovis hundan dometon (per reto) kaj Miki bonege vivis tie, dum pli ol unu jaro.
Ĉiuj najbaroj ŝatis hundeton kaj pardonis ĝian senfinan bojon.
Kiam fratino, aŭ ni eliras kun manĝaĵo, Miki saltadas (kiel ĉiuj hundoj), ruliĝadis sur tero kaj diversmaniere montras la feliĉon, ne nur pro manĝaĵo, sed ankaŭ pro nia apero.
Tamen, en lastaj monatoj ni ĉiuj riimarkis, ke Miki ofte forestas dum tuta tago.
Ni maltrankviliĝis, ke ĝi povas resti malsata, ne komprenis, kien ĝi malaperas. Sed unufoje, matene, ni ekvidis, ke ĝi sekvis konatan viron, kiun ĉiuj najbaroj nomis - drinkulo.
Li estis mezaĝa, malbonaspekta, vivis kun sia patrino.
Niaj observadoj konfirmiĝis. Miki trovis novan amikon.
De mateno, post manĝado, ĝi akompanis David-on en proksiman aŭtomobilejon, kie kolektiĝas kelkaj viroj (kaj ankaŭ David) por, kun glaso da vino (aŭ brando) diskutadi diversajn problemojn.
Ĝis nun ni ne vidis similan fidelecon. Miki sidis kaj silente atendis, kiam lia amiko eliros.
Neniam ni aŭdis, ke David ion diru, alvoku hundeton. Miki, kiel lia ombro, ĉien akompanis lin, en vendejojn, en parkon, en domon. Ĝi eĉ ne eniris sian dometon, kiu estis farita kiel unuĉambra loĝejo, kaj nokte dormis apud pordo de David.
Ni ĉiuj ŝanĝis nian opinion pri David.
Neniu plu diris" tiu drinkulo". Miki faris tiel, ke ni kun estimo parolis pri li kaj kun li. Hunda amo faris neeblan.
Verŝajne Miki "ekvidis" lian koron, eksentis tion, kion ne ĉiam povas senti aŭ vidi homoj.
KIU DIRIS, KE KATOJ NE FLUGAS?
Estis varma somera tago.
Liza de mateno, post sendorma nokto gladis en la ĉambro, kvankam ege doloris la dorso. La katido Sim, kiel multaj ĝiaj «gefratoj» estis enhejmigita el la strato, kie kuŝis surtere senhelpa, eta kaj belega.
Nun ĝi sidis apud fenestro, flanke de balkono kaj tre atenteme sekvis paserojn, kiuj sidis sur ŝnuroj de tolaĵo. Sim aŭ Simka, kiel nomis ĝin hejmuloj jam iĝis sepmonata, sed la karaktero tute ne ŝanĝiĝis. Ĝi estis malobeema kaj kaprica, sed… ege amata. Liza gladis kaj rigardis tra fenestro la katon.
Kio okazis post unu minuto, memorigis sceneton el la filmo.
Birdeto forflugis el la ŝnuro kaj Liza kun teruro ekvidis en aero piedetojn kaj vosteton de Sim, kiu saltante sekvis paseron. Forgesante elŝalti gladilon, Liza elkuris kaj preskaŭ elflugis per ŝtuparo el domo (de tria ĝis unua etaĝo).
Se najbaroj ekvidus ŝin, ili tre ekmirus, ekvidante Liza-n. Ŝi ne similis al malsana, aĝa virino, ŝi kuris, kiel junulino.
Liza imagis, ke povra kato kuŝas sub balkonoj de la domo, senspira, eble en sango, pensis
kun honto, kiel ŝi plendis pri malbona karaktero de katido. Kun tiuj malagrablaj pensoj Liza ĉirkaŭfleksis la domon.
Je unua rigardo ŝi neniun ekvidis, sed pli proksime, rimarkis Sim-on, kiu trankvile sidis sub balkonoj kaj observis ĉion per siaj nigraj brilaj okuloj.
Nek io okazis. Liza kunpremis la katon kaj feliĉe supreniĝis hejmen.
En domo ŝi ankoraŭ foje palpadis katidon kaj konvinkiĝis, ke ĉio estas en ordo.
En helpo bezonis Liza. Ŝi trinkis sian korkuracilon kaj ioman tempon ekkuŝis sur sofo (ĝis tio elŝaltis gladilon).
Sim kaŝe alproksimiĝis al ĝia amata hejma kreskaĵo-ĥlorofitum kaj komencis rodi (kiel ĉiam).
Liza karese rigardis la katon, kiu bonege komprenis, ke hodiaŭ neniu insultos ĝin.
INFANA SONĜO!
Kiam mi estis infanaĝa, mi sonĝis tre interesan fabelan sonĝon:
“Unu granda ĝardeno estis parcelita. En unu parto kreskis arboj kun verdaj folioj, en la dua - kun oraj folioj kaj oraj fruktoj. Unu grupo da homoj elektis ĝardenparton kun verdaj arboj, kiuj bele floris kaj poste fruktodonis belajn maturajn pomojn. Alia parto da homoj atendis, kiam sur branĉoj de oraj arboj multiĝos oraj fruktoj, poste forŝiradis kaj kuris por aĉeti multe da diversaj aĵoj kontraŭ tiu ĉi oro. Sed, neatendinte okazis jaro de malsato en tiu regiono. Ĉio malaperis , nenio estis vendebla, nenio aĉetebla. Homoj, kiuj flegis arbojn kaj laboris en verda ĝardenparto, ne restis sen manĝaĵo. Ili havis pomojn, helpis unu la aliun, ĉar dum laborado en ĝardeno ili amikiĝis kaj kuniĝis, preskaŭ kiel unu familio. Sed homoj, kiuj forŝiradis orajn pomojn, pensis nur pri riĉiĝo pere de oraj fruktoj kaj eĉ ne estis konataj unu kun alia.
Estis malgaje, sed senutilaj oraj pomoj radiis en branĉoj de arboj, kiel belega, brila, sed ne taŭga trezoro.
Kiam mi vekiĝis kaj ekvidis tra la fenestro sunleviĝon, novan tagon kaj verdajn branĉojn de la arbo, kiu kreskis apud nia domo kaj ĉiutage salutis min, ĝoje kriis al la patrino: - ″Mi ĉiam elektos la verdan ĝardenon en mia vivo″.
"VERDA" vilaĝo.
/ Ĉu fabelo, aŭ vero?/
En unu granda lando estis la vilaĝo, kiu havis la nomon "Verda".
Pri vilaĝo ĉiuj multe rakontadis, invitis viziti kaj enloĝiĝi, ĉar ĝi vere estis kaj verda( pro belegaj ĝardenetoj), kaj sunplena, ankaŭ pro varma interrilato de la loĝantoj.
Kompreneble, ne ĉio estis sennebule, sed, ĝenerale, vilaĝanoj estis amikemaj kaj bonkoraj.
Ili havis revon iam trovi sorĉajn semojn por la ĝardeno.
Oni diradis, ke plantitaj semoj kreskos, kaj en unu belega tago aperos la ĝardeno kun la arboj, kiuj donos magiajn fruktojn tutan jaron.
Kaj krom manĝaĵo, la fruktoj donacos sanon kaj felicon al la homoj.
Tute neatendite en unu suna tago aperis uragano kaj pluvego.
Post terura okazaĵo, multaj homoj restis sen la domoj, sen ĉio.
Sed ne nur tio estis tragedio por "Verda" vilaĝo, tragedio "aperis", kiam la loĝantoj komencis konfliktadi unu kun alia, kulpigi ĉiujn en okazaĵo, eĉ komencis apartiĝi kaj diri, ke necese
forigi multajn loĝantojn el la "Verda"vilaĝo.
Kvereloj daŭris longe, ne helpis eĉ tio, ke multaj loĝantoj akceptis en siajn domojn tiujn, kiuj restis sen la domo.
En la koroj de ĉiuj loĝantoj aperis malpaco kaj malkontento.
Post la tempo, ĉiuj forlasis amatan vilaĝon kaj forveturis.
Pasis jaro, eble iomete pli, kiam unu vaganto, kiu foj' de fojo vizitis faman vilaĝon, alvenis, sed ekvidis preskaŭ dezerton.
Restis nur kelkaj domoj kaj seka tero.
La vaganto eksidis sur la tero kaj malgaje malfermis sian saketon.
Tie estis sorĉaj semoj, kiujn li finfine trovis por transdoni al la loĝantoj.
Semoj, kiuj jam ne estis bezonataj.
/MIKRONOVELOJ/
LA MONDO, KIUN NI VIDAS
Li estis tre aktiva en sociaj retoj. Preskaŭ ĉiutage li verkis, enmetis en sian paĝon poemojn, citaĵojn.
Li priskribis belecon de neĝaj montoj, de sia lando, rakontis pri antikvaj memorindaĵoj, pri
florantaj arboj printempe, kaj post ĉiuj strofoj legantoj ĝuis belajn fotojn.
Li havis multajn geamikojn, partoprenis en komentojn, rakontis pri sia bonega vivo, pri lando, invitis viziti la urbon, landon.
En tiu tago en la ĉambro iĝis malvarme kaj li alvokis filon fermi la fenestron.
-Verŝajne, hodiaŭ pluvos, mi sentas odoron de aŭtuno,- diris li al filo.
-Ĉu vi diktos al mi novan poemon?- kun kareso en voĉo demandis filo.
-Jes, nepre. Mi “vidas” belegan folifalon en nia ĝardeno.
La filo helpis, ke blinda patro alproksimiĝu kaj sidu apud li ĉe komputilo.
Komenciĝis nova tago de ĉiama, jam kutima vivo.
AMO KAJ RACIO
Amo sidis surtere kaj ploris:
-Mi ne povas forlasi lin, li estas plej bona el ĉiuj.
Racio konvinkas Amon:
-Li ne estas bonkora, liaj sentoj ne estas sinceraj. Vi ne iĝos feliĉa.
-Mi ne imagas mian ekziston sen li, sen liaj amvortoj, promesoj,- kun larmoj respondis la Amo.
Racio brakumis Amon kaj denove klarigis, ke ĉio estas nur promesoj, nur vortoj, kaj enamiĝo diferencas de vera amo.
-Mi vidas lin sen rozaj okulvitroj kaj vidas vian estontecon, - daŭrigis Racio.
Amo iomete trankviliĝis, silentis kaj post ioma tempo kun tremanta voĉo diris:
-Eble vi pravas.
Racio akompanis Amon, eksidis en saman lokon, kaj meditis pri sia unua venko, kiu okazis en la vivo.
EN UNU NEĜA TAGO
En lernejo, la instruistino donis al ĉiuj taskon skribi ekzercan verkon pri neĝa tago.
Peter eksidis ĉe la tablo, antaŭ fenestro en sia ĉambro, kaj malfermis kajeron. Hejmanoj paroladis mallaŭte, ĉar filo preskaŭ neniam sidis por prepari hejmajn taskojn.
Unua frazo jam estis skribita - Neĝas...
Peter spektis belajn neĝerojn kaj imagis, kiel la instruistino laŭdos lin, ĉar li skribos plej bonan verketon, sed, ve, la skribilo ”rifuzis” daŭrigi “la vojon”.
Li tre ŝatas vintron, ŝatas, ĉar Meri, lia samklasanino, atentas lin nur kiam li malforte batas ŝin per neĝbuleto. Ŝi ridas kaj diras al li - Peter....
Finon de la frazo li jam ne aŭdas, sufiĉas, ke ŝi alvokas lin laŭ nomo.
Neĝas...
- Kia hela tago, kiel beliĝis arboj, ŝajnas, ke la urbo transformiĝis en iu mistera neĝa regno,- pensis Peter.
Nerimarkeble alproksimiĝis tempo por iri en lernejon.
- Peter, ĉu vi finis skribi hejman taskon, - demandis patrino.
- Jes, vigle respondis Peter kaj fermis la kajeron, kie estis skribita nur unu vorto - Neĝas...
LA FORTUNO
La fortuno ĉiutage lasis sian domon kaj vagante, elektis kaj alproksimiĝis iun homon.
Homoj estis diversaĝaj, diverspovaj, sed ĉiam okazas en supro de feliĉo, eĉ se fortuno alvenis por ne tiel longa tempo.
Iam fortuno alproksimiĝis al la homo, kiu sidis sur benko kaj aspektis malfeliĉa. Kiel ekmiris
“ŝi”, kiam homo ekstaris kaj rifuzis de “ŝia” alveno kaj helpo.
La fortuno ne havis permeson interparoli kun homoj, tamen demandis lin: “Kial vi returniĝis de mi?”
“Por ricevi prosperon, mi devas esti libera, sed mia vivo dependas de multaj homoj, kaj mi ne povos ĝui la prosperon pro multaj kaŭzoj, pro diversaj cirkostancoj.”
La fortuno silente atentis klarigon de la homo kaj rapidis reveni hejmen. “Ŝi” devis ekscii de siaj majstroj pri venonttaga alveno al la homoj.
La fortuno ankaŭ ne estis libera.