Miraklo en la Arbaro de Göinge

Resumo de legendo verkita de Selma Lagerlöf. Tiu rakonto aperis svede en ŝia libro ”Kristnaska donaco kaj aliaj rakontoj”.
Esperantigis Raita Pyhälä

Heleboro

Iu rabisto estis elpelita kun sia familio por vivi kiel eksterleĝuloj en la arbaroj de Norda Skanio en suda Svedio.. Iun tagon lia edzino kun siaj infanoj senpermese entrudiĝis en la allogan ĝardenon, kie la klostra abato Hans kultivis siajn drogherbojn, spicojn kaj florojn ame zorgante pri ĉio. Tiu ĝardeno al abato Hans same valoris kiel la okuloj kaj vidkapablo. Kiam la aliaj klostranoj alarmiĝis kaj volis forpeli la entrudiĝintojn, la abato demandis la rabistinon, kion ŝi opinias pri lia ŝatata ĝardeno. La respondo tute surprizis la abaton. La virino diris, ke unue ŝi pensis, ke neniam antaŭe ŝi vidis belaĵon egalan al la klostra ĝardeno sed poste ŝi memoris vidaĵon, kiu superis eĉ ĝin: la tuta Göinge-arbaro Kristnaske ja ŝanĝiĝas en Paradizon por soleni la naskiĝmomenton de nia Sinjoro*. Ŝi promesis, ke la sekvan Kristnaskon abato Hans rajtos enveni la arbaron por vidi la miraklon.
Abato Hans ekkompatis la rabistan familion kaj petis de la ĉefepiskopo en Lund protekt-atestilon, por ke la familio rajtu elarbariĝi kaj reveni en normalan vivon inter aliaj homoj. La ĉefepiskopo tamen ne konsentis. Por defendi la ekskluditan familion abato Hans rimarkigis, ke se Dio permesas al ili atesti Lian miraklan belegaĵon ĉiujare en la arbaro, ili certe ne estas malindaj de homa indulgo.Postdiskute la episkopo kaj l’abato interkonsentis, ke tuj kiam l’abato etendos al l’episkopo la miraklofloron el la kristnask-nokta arbarĝardeno, l’episkopo skribos protekt-atestilon al ĉiuj eksterleĝuloj, kiujn l’abato konsideras indulgindaj. Cetere, la episkopo ne vere kredis, ke li iam vidos la floron, sed tamen la maljuna abato ĝojegis pri lia promeso.
Antaŭ la sekva Julo aŭ Kristnasko – se vi preferas tiun nomon – la abato kun laika frato ekiris enarbaren por vidi la miraklon per siaj propraj okuloj. Jam de fore ili ekaŭdis kvazau eksterteran kantadon, susuran flustradon de delikataj harpotintoj. Sed, ho ve, io malbona okazis. Ĝuste kiam la paradiza birdotrila bonodora miraklo estis plenigonta la arbaron, ĉio haltis kaj ĉesis. La malfido kaj enkora malmolo de la laika frato nuligis ĉion. Li estis pensinta: “Tio ĉi ne povas esti vera miraklo, ĉar eĉ malbonfarantoj rajtas vidi ĝin. Eble tio ĉi estas io farata de la Diablo mem.” Tiumomente la lumo retiriĝis, la birdoj eksilentis por rifuĝi kaj la burĝonantaj plantoj velkis. Anstataŭe, vintro kaj malhelo komencis rekovri la arbaron. Antaŭ ol tute subneĝiĝis la grundo abato Hans memoris sian promeson al la episkopo. Rapide li provis palpe enmanigi al si kelkajn florojn, sed lia bona koro jam haltis kaj ĉesis batadi.
Kiam la mortinto estis portita al la klostro, la monaĥoj rimarkis, ke lia fermita mano enhavas du radikojn. La laika frato pentis pro siaj duboj kaj malfido, li volis nepre planti la radikojn en la ĝardeneto de l’abato.
La tempo pasis kaj en la sekva Julo elkreskis el la tero kelkaj ĉarmaj nekonataj arĝente blankaj floroj. Kiam oni portis la florojn al la episkopo, li skribigis la promesitan protekt-ateston por la rabisto. Tial la krimulo kun tuta sia familo kuraĝis elarbariĝi por pasigi Kristnaskon kun aliaj homoj. Tiel plenumiĝis la granda deziro de la abato: Kristnaska rozo, Heleboro, efektivigis la indulgon de la eksterleĝuloj kaj la mensan ŝanĝiĝon de la laika frato. Samtempe la bela planto enradikiĝis en ĝardenoj por memorigi nin pri la batalo inter bono kaj malbono kaj pri la frukto de pardonado kaj indulgo.
La Göinge-arbaro neniam poste solenis la naskiĝmomenton de la Savanto, kaj el la tuta arbarflorado konserviĝis nur la planto palpe elfosita de la mortanta abato Hans. La planton oni nomis Kristnaska rozo, kaj ĉiujare ĝiaj diafanaj blankaj floroj kaj verda foliaro elteriĝas en Jula sezono, kvazaŭ ĝi neniam povas forgesi, ke ĝi iam kreskis en grandega Jula arbarĝardeno.

*Nia Sinjoro, laŭ kristanoj Jesuo, filo de Dio, naskiĝodato 25/12.