Unue aperis en Literatura Foiro 2019
Iam ie en la fora Nordio vivis blanka katinjo, kiun oni nomis Neĝopilko. Ŝia hejmo estis tre taŭga kaj komforta. Dum frosta vetero vintre ŝi dormis kaj ronronis sur la sofo kaj foteloj en la tagĉambro. Se venis gastoj, kun kiuj ŝi ne volis konatiĝi, ŝi kaŝiĝis malantaŭ la turkizaj kurtenoj, kiuj pendis de la plafono ĝis la planko. Sian manĝujon ŝi havis en la ĉiam varma kuirejo apud la fornelo. La enloĝantoj de la domo donis al ŝi bongustajn fiŝaĵojn, viandaĵojn kaj lakton. Ili ne volis aĉeti por ŝi la katmanĝon de la vendejo. Neĝobulo estis tute kontenta. Dufoje jare ŝi naskis idojn kaj tiam ĉiuj dorlotis ŝin kaj ŝian idaron, sed ial la katidoj malaperis post du monatoj. Tamen ĉiuj sciis, ke venos novaj, tial neniu longe malgajis. Somere la posedantoj de la domo lasis Neĝobulon libere ludi en la grandaj korto kaj ĝardeno. Ŝi tre ŝatis tion, sed ekster la ĝardenon ŝi ne rajtis iri, ĉar la leĝoj de tiu lando malpermesas al katoj kaj hundoj la liberecon migri laŭplaĉe. Ili ja povus feki kaj pisi en ludoparkoj kaj sablejoj de infanoj. Tial oni ligas la katojn kaj hundojn per rimeno, se oni promenas kun ili ekster la propra korto.
Neĝopilko estis bela kaj lerta katinjo. En la korto kaj ĝardeno ŝi kaptadis etajn bestojn kiel musojn. Ŝi provis kapti ankaŭ erinacojn, sed ili defendis sin. Endome ŝi provis kapti muŝojn, kiuj somere zumis kaj sunumis ĉe la fenestroj. Kelkfoje ŝi saltis post papilioj. Bedaŭrinde ŝin plej multe interesis birdetoj. En la ĝardeno nestis merlo kaj du muŝkaptuloj, unu en ligna nestujo sur la plej maljuna pomarbo. Neĝopilko kutimis sidadi sub la arbo kaj atenti kaj gvati la birdojn. Kiam la idoj de la muŝkaptuloj el-oviĝis kaj ekpepadis, Neĝopilko ne povis ne grimpi al la nestujo. Feliĉe la enir-truo tamen estis tro malgranda por ŝia kapo kaj ŝia piedo estis tro mallonga por atingi la veran neston. Ŝiaj posedantoj rimarkis, ke ŝi estos danĝera por la bird-idaro. Kiam la bird-idoj komencis lerni flugi, Neĝopilko sukcesis kapti unu, kiu ne sciis, kiel reflugi supren de la grundo. La gemastroj tute ne ŝatis la bonŝancon de sia katino. Ili komencis riproĉi kaj instrui ŝin, ke ŝi ne ĉasu birdojn, sed ŝi ne komprenis, ne obeis. Fine la domposedantoj ne sciis, kion fari. Ili serĉis en la reto por trovi iun, kiu povus helpi. Tamen ili ne volis mortigi Neĝopilkon. Tial ili decidis dungi magiiston por plibonigi la konduton de la kato.
En la interkonsentitaj tago kaj horo la iluziisto Nubĉjo surteriĝis sur la korto de la hejmo de Neĝopilko. Li lerte eliĝis el la korbo de sia ruĝe brila aerostato. Li ligis la aerostaton al la pomarbo, salutis kaj demandis, kion oni deziras de li.
- Bonvolu sorĉi nian blankan katinjon ke ŝi ne plu volu ĉasi birdojn, elbuŝigis la kat-posedantoj.
-Malfacile, malfacile, respondis li. Tio ja estus kontraŭ ŝia naturo. Sed mi provas trovi ion. Li elprenis sian saĝtelefonon kaj ekfingrumis ĝin.
-Iun magiaĵon vi certe trovos, kuraĝigis lin la posedantoj de la katino.
- Ho, JES, jes. Mi povas igi ŝin senmova. Aŭskultu!
Malmoviĝu katinjo kara,
via deziro ne estas rara.
Birdojn savu,
floroj vin ravu!
Hoks Poks Pam!
Kaj HOPS kaj HU! Neĝobulo fariĝis ŜTONA STATU'! Nur ŝiaj okuloj ĉaseme brilis. Verdire la posedantoj malgajiĝis. Ho ve, la katinjo ne plu gajigos ilin per siaj saltoj, petolado kaj transkapiĝoj. Ne plu ŝi ĉarme rulos sin en la herbejo nek ronronos sur la sofo. Neniam plu ŝi ĝue lekos siajn piedetojn kaj purigos sian tutan felon. Neniu homo karesos ŝin, ĉar ŝi ne plu molas, sentas kaj vivas.
- Ĉu vi ne povas elpensi iun alian manieron sendanĝerigi la katon? la posedantoj demandis la magiiston Nubĉjo.
- Hmm. Se vi ne deziras la statuon, mi prenos ĝin kun mi en mian reĝlandon, kie ĉiuj estaĵoj rehavas sian liberecon sed neniu povas ĝeni aŭ mortigi la aliajn.
Poste sinjoro Nubĉjo metis la statueton en la korbon de la aerostato, kiun li malligis de la pomarbo, kaj ili forflugis. La surprizitaj homoj ilin sekvis per siaj okuloj ĝis kiam la ruĝa aerostato iĝis ne plu videbla.