Finnlando, la plej feliĉa lando?

Raita Pyhälä

La areo kaj populacio de Finnlando estas nur 0,07 elcentoj el la tuta mondo, sed en kelkaj statistikoj Finnlando kune kun aliaj nordiaj landoj atingis altan rangon rilate al feliĉo. Tio ne signifas, ke finnoj daŭre ridas, festas, amuziĝas "mojose". Nia feliĉo estas kvieta kaj ne tuj rimarkebla, kelkaj el ni eĉ asertas, ke ne troveblas escepta grado de feliĉeco en Finnlando. Male, troviĝas pluraj mankoj kaj difektoj, senlaboreco, ĉiaj problemoj kaj konfliktoj. Pli ol 110,000 infanoj vivas sub la limo de malriĉeco. Virinoj farigas 9000 abortojn jare. Homoj nekuraceble malsanas, mortas. Troveblas frenezuloj. Troveblas handikapitoj. Troveblas tre solecaj unuopuloj. Okazas memmortigoj. Tamen mi nun provas prezenti la kialojn de bonfarto kaj feliĉo, laŭ miaj subjektivaj vidpunktoj. Mi ankaŭ provas priskribi finnan feliĉecon.

Finna feliĉo estas kvieta kontenteco. Al ni sufiĉas averaĝo. Multaj el ni vivas simple, ni ne ĉiam konkuras nek aspiras al plia kaj plia gajno. Nia laborsemajno estas kvintaga, averaĝe ok horojn tage. Ni havas tempon ĝui la simplajn plezurojn de la vivo: familia kunestado, kompanio de geamikoj, variaj ŝatokupoj, ne tro ambicia sportado sed malstresigaj promenadoj, biciklado, skiado en la naturo. Kvankam la loĝantaro en la urboj pliiĝas, apenaŭ iu finno fremdiĝis de la kamparo kaj naturo. Ni adaptiĝis al niaj vivkondiĉoj. La finna naturo estas severa, sed ni adaptiĝis al ĝi kaj nia klimato. Ni konstruis niajn loĝejojn komfortaj kaj sufiĉe varmaj ankaŭ dum neĝoŝtormoj kaj frostoj. Nun ni ekkomprenas, ke ni nek provu venki la naturon nek subigu ĝin al homa avido kaj uzurpado. Ni ŝparu kaj protektu niajn arbarojn, marĉojn, lagojn, riverojn, maron, insularon. Ĝuste tio, ke ni ne loĝas tro dense, permesas al ni senton da libero kaj propra spaco. Ni havas nian skandinavan kodon "Ĉies rajtoj", kiu permesas nin libere moviĝi ankaŭ en privata tereno, se ni ne damaĝas , ne ĝenas. La natura senhoma spaco ŝirmas nin ankaŭ kaze de kontaĝaj malsanoj kaj pandemio. Krome, nia lando estas riĉa de akvo, se ni nur ne polutas la riverojn, lagojn kaj maron. Sen pura akvo homo mortas. Niaj akvoj donas al ni multon da plezuro, belo, trankvilo, admirado kaj esplorado.

Mi persone kredas, ke al nia nuna bona sorto kaj stabila socio kontribuis tio, kion ni lernis dum jarcentoj da potencavido, militoj, suferegoj, malsato kaj eraregoj. Ni lernis de kaj kun niaj nordiaj najbaroj, precipe kun Svedio, kies civitanoj ni estis preskaŭ dum sep cent jaroj. Ni lernis interkonsiliĝi, diskuti, cedi, kompromisi. En la tumultoj de la historio niaj fiero, avido, egoismo mildiĝis. Kvankam ankaŭ kristanismo estis misuzata kaj la eklezioj ne sekvis sian propran dekalogon, tamen la kristana edukado kaj alfabetismo gvidis al ĝusta direkto. Preskaŭ ĉiu finno scias legi kaj ni uzas niajn senpagajn bibliotekojn. La gazetaro estas libera. Nuntempe ni scipovas multon en la cifereca sfero. Oni nur devas elekti kaj kritiki, serĉi kaj trovi la "oran mezvojon".

Finnlando estas sufiĉe sekura lando. Ne okazas grandaj katastrofoj, ribeloj, revolucioj. La majoritato fidas la policon, registaron, justicon, bankojn. Korupcio kaj krimulaj asocioj ne oftas. La klasdiferencoj ne kreskis tiom kiom alilande. Finnoj volas helpi kaj fidi unu la alian. Finnoj ŝatas kunlabori por komuna bono. Ni estas obeemaj. Ni aprezas honestecon. Diferencoj en salajroj vekas envion, sed oni provas deteni tion per progresivaj impostoj. Oni provas plilongigi la senpagan bazan edukadon aldonante jarojn al la komenco kaj al la fino. Fakte oni agnoskas, ke la (sin)edukado kaj re-edukado neniam finiĝos sed devus esti vivlonga.

Al ĉiu mia pozitiva fakto oni povas prezenti malajn. Finnlando ne estas utopio. Tie ĉi homoj vivas laŭ siaj kapabloj kaj malkapabloj, kiel ĉie. Multo dependas de nia pasinteco, de niaj praavoj, tradicioj, kutimoj, eduko. Subite ĉio povas rompiĝi, sed ni faru nian plej eblon por konservi tion, kio estas bona.

Opiniis

Saliko