De la finna fabelistino kaj junularverkistino Anni Swan (1875-1958),
Tradukis Raita Pyhälä
FAKTOJ PRI LA ”KRISTNASKA ROZO”, heleboro, kiu tute ne estas rozo. La Planto heleboro venas de la regiono inter Kaŭkazio kaj Centra Eŭropo. Romaj stoikaj filozofoj kredis, ke heleboro donas saĝon. Kiel florlingva simbolo ĝi signifas liberiĝon de angoro. La vero estas, ke la tuta planto kaj ties radikoj tre venenas. Oni neniukaze manĝu ĝin, kvankam ĝi iam estis uzata kiel medikamento. Unu rakonto diras, ke kiam soldatoj de Delfo sieĝis la urbon Kirho, la urbanoj ĵetis en la ĉirkaŭfosaĵon heleborojn kun ties radikoj kaj floroj. Kiam la atakontoj tuŝis la akvon, ili malsaniĝis kaj decidis retiriĝi.
Eta kaj senhelpa kuŝis Jesueto en la stalo sur sia aĉa pajlaĵo, gardata de bovoj, ŝafoj kaj azenoj. Maria, lia patrino, maldormis apud la kripo. Feliĉa rideto pliheligis ŝian belan vizaĝon. Jozefo interfingrumis siajn brunajn, krudajn manojn, alrigardante la bebeton kun profunda respekto.Noktiĝis jam, ŝtormo ululis ekstere vipante ĉion per malseka neĝo. Ofte nubo kaŝis la grandan kristnaskan stelon, sed ĝia brilo tiom fortis, ke eĉ tra la nubo ĝi lumigis la pejzaĝon kaj preskaŭ blindige enradiis en la stalon, inter kies muroj la ĉarma sekreto kaŝiĝis.
De l’fora Oriento alvenis tri saĝaj reĝoj, la magoj. Vestitaj en veluro kaj oraĵoj,ornamitaj de juveloj kaj gemoj, ili surgenuiĝis antaŭ la malgranda infano brilokula, kiu al ili etendadis siajn delikatajn manetojn. La magoj al li portis oron por montri al li, la Reĝo de Reĝoj, sian humilecon. Ili donacis sanktan fumon,incenson, kiu bonodorigis la tutan sombran stalon, ili surplankigis mirhon apud la kripolito por adori lin. De la paŝtejo venis ankaŭ ŝafistoj por adori la sanktan infaneton. Ĉiu el ili kunportis donacon, ŝafidon, kapridon aŭ kolombon, lerte ellaboritan bovinkornon uzeblan kiel trinkujon. La plej maljuna, blankbarba aĝulo, donacis sian plej karan trezoron, el ligno tajlitan kalendaron, kiu montris kaj la tagojn kaj la monatojn. Lia juna forta kamarado elprenis el sia ŝafista dorsosako tintilon, kiun li mem en sia libertempo gracie tajlis kaj ornamis per sia tranĉilo. Malantaŭ la aliaj staris ĉifona ŝafistineto timida. Ŝi stariĝis sur siajn piedfingrojn por vidi la novnaskiton, sed la larĝaj ŝultroj de la virŝafistoj malebligis vidi la kripon kaj la knabineto devis kliniĝi por elrigardi el inter la kruroj de la viroj. Nun ŝi povis ekvidi sur la pajlaĵo infaneton, kies okuloj ŝin rigardis tiel milde kaj mirakle, ke plena de pia admiro ŝi surgenuiĝis. Malgaje ŝi okulumis al la donacoj de la aliaj – kunplezure ankau ŝi ja donus al la mirakloinfano iun donaceton et-etan kiel signon de amo. Sed ŝi estis nur malriĉa ŝafistineto, malplenaj estis ŝiaj magraj manoj harditaj de la laboro. Nenion ŝi posedis, nenion povis donaci. Sed alte en la noktoblua ĉielo staris anĝelo Gabrielo. Li ekvidis la malĝojon de la knabineto kaj profunde kompatis ŝin. Li surteriĝis, enflugis la stalaĉon por demandi la kialon de la malĝojo de la ŝafistineto. ”Ho,” ŝi respondis, ”mi ŝatus donaci ion al la enkripa infaneto, sed mi havas nenion por fordoni.”
”Kion vi ŝatus doni al li?” demandis la milda anĝelvoĉo.
”Reĝoj kaj ŝafistoj jam donacis al infano Jesuo tiom da belaĵoj ke certe nenio mankos al li,” la malgaja knabineto suspiris.
”Ĉu ili nenion forgesis?” pludemandis la anĝelo. “Pensu!”
Rapide la ŝafistineto respondis: “Ho, se mi povus doni al li rozojn, blankajn aŭ ruĝajn. La kara bebeto ja ne ricevis eĉ unu floron. Sed estas tute neeble, ekstere froste vintras, la flora printempo foras.” Tiam la anĝelo prenis la knabineton je la mano. Ili kune elstaliĝis por iri al la neĝokovrita herbejo, kaj mirakla lumo heligis la montojn kaj paŝtejojn ĉirkaŭe. El la grundo elpuŝiĝis verdaj tigoj kun floretoj, ĉarmaj strange belaj rozoj. Ties diafanaj petaloj arĝente blankis kiel la plej fajna alabastro kaj centre en la floro brilis ora kruco. Kun granda ĝojo la malriĉa ŝafistineto plenigis sian antaŭtukon per la belegaj rozoj kaj tion farinte rapide transkuris la paŝtejon por reiri en la stalon. Ĉe la kripo ŝi surŝutis la infaneton per la bonodora floraro.
Post tio ŝi surgenuiĝis adorante la Kristo-infanon kun koro plena de tenera amo. Ŝi diris: ”Nun mi scias, ke venis la Savonto. Ĉiela anĝelo alparolis min kaj mi vidis la magojn surgenuiĝi ĉe la kripo. Kaj en la vintra nokto mi vidis rozojn ekflori je lia gloro.”