Estis printempo. Malantaŭ altaj malhelverdaj piceoj kaj floranta siringoheĝo mi subite ekvidis helan lignan domon, kiu ŝajnis iom dormema kaj ne prizorgata.La fenestroj de la verando blinkis al mi: Ni konatiĝu! Envenu! Sur la tegola tegmento kreskis verdaj makuloj de musko. La kamentubo staris senfuma kaj nigra kontraŭ la blua ĉielo. Mi ĉirkaŭiris la domon por trovi pordon. Miaj piedoj malsekiĝis en la herbejo. Ie fajfadis merlo.
Trovinte la enirejon mi bedaŭris ke de sur la pordo la bruna farbo jam komencis deskvamiĝi.
Bonvenon, oscedis la pordo kaj grincigis siajn ĉarnirojn. Ne timu!
La verandon plenigis matena sunlumo ludanta per senkandela lanterno.
Pardonu ke mi aspektas nude kaj malvarme.La loĝinto forigis la kurtenojn kaj tapiŝojn. Se vi restos, metu florojn ĉe miaj fenestroj kaj koloran tapiŝon sur mian plankon, sed unue purigu la griziĝintajn vitrojn. Oni ne bone vidas tra ili.
Mi jam sentis ke la domo kaj mi ekamikiĝas. Malantaŭ la sekva pordo mi trovis vestiblon. De la plafono pendis helruĝa ovoforma lampo, kiu pensigis min pri la stilo de la antaŭa jarcento.
Ŝaltu min, ĝi flustris sopirante lumon. Vi vidos pliajn pordojn.
Mi malfermis unu el ili kaj trovis min en kuirejo.
Ho kiel bone ke finfine iu envenas, salutis min nigra fornelo, per kies fajro oni iam kuiris. De longe mankas al mi varmo kaj zumadoj de bolantaj kaseroloj. Ĉu vi ne dezirus hejti min kaj pretigi kafon por vi? Vidu, jen la ŝtala kafopoto. Ne uzu la kupran, ĝi rolas nur kiel ornamaĵo, en ĝia eno mankas stano kaj tial ĝi povus esti venena.Vi trovos akvon en la puto. Iru pumpi! daŭrigis la babilema fornelo.
Pardonu, mi unue deziras vidi la ĉambrojn, diris mi. Kaj mi ja devas trovi sitelon kaj padon al la puto. Ĝi ne jam trafis miajn okulojn.
Ne! Ne! Ekbruligu tuj, iru por la akvo poste! Mi estas tiel malvarma kaj mi bezonas longan hejtadon. Jen la alumetoj sur la breteto. Kaj tie brulligno kaj betula ŝelo por plifaciligi la ekbruligadon. Ĉu vi scias kiel fari?
Jes, jes. Mi bonvolis plenumi la peton de la rustiĝinta fornelo, sed ne estis facile. La fumo ne eniris la kamentubon sed volis bloviĝi en la kuirejon. Longe mi provadis, tusis, skrapadis alumetojn, esperis kaj malesperis. Finfine aŭdiĝis la sopirata zumado, kiun kaŭzas la aero supren tirata de la trafluo en la kamentubo. La flamoj vidiĝis tra la fendoj inter la metalaj ringoj de la fornelo. Kia ĝojiga vidaĵo!
Dankegon, flustris la fornelo. Nun iru por la akvo.
Mi longe pumpis kaj lasis la stagnan akvon forflui antaŭ ol mi plenigis mian sitelon. Mi surpriziĝis ke la fluo de la travidebla akvo ĵetas sian ombron sur la teron apud la puto. Mi memoris ke la samon mi iam vidis en mia infanaĝo. Denove mi aŭdis merlojn pepi en la veproj. Ĉu ili nestas ĉi tie?
Portinte la sitelon en la kuirejon mi plenigis la kafopoton per akvo kaj metis ĝin sur la fornelon kaj emis daŭrigi la esploradon. La sekvan ĉambron lumigis du fenestroj, unu donis al la oriento kaj la alia al la sudo. Tie ĉi mi ŝatus dormi, mi pensis. La lito, tirkestaro, ovala tablo kaj solidaj seĝoj estis farbitaj turkize. Oni vidis ke ili estas manfaritaj, ne en fabriko. De la plafono pendis fragila vitra lampo kun flavaj kaj verdaj perloĉenetoj. En unu angulo staris impona blanka kaĥelforno. Mi estas senutila kvankam bela, ĝi suspiris. La fumo ne plu trovas sian vojon el mi en la kamentubon, neniu scias kial. Tial mi ne povas hejti, kvankam mi ŝatus servi. Kredu min, ne indas provi. Iru for!Ĝi raŭke kaj amare murmuris.
En la sekva ĉambro la kaĥelforno estis servema kaj en ordo. Mi ne enblovas fumon, ĝi fiere promesis. Mi povas hejti du ĉambrojn.
La klapon de la fajrejo atentokapte ornamis araneo kaj araneaĵo el metalo. Neniam mi estis vidinta tiaĵojn. Mi tamen ne nun deziris varmigi min sed daŭrigi la esploradon. Min jam logis la subtegmentejo. Kvankam mi ĝentile dankis la fornon, ĝi grumble respondis: Iru, iru ! Jam du jarojn mi atendis, mi povas pluatendi horojn aŭ tagojn, sed ne forgesu reveni. Plurjaran atendadon mi ne eltenos.
Spirala bruna ŝtuparo knaris sub miaj piedoj. Mia kapo batiĝis kontraŭ io malmola, kio miaopinie ne devus esti tie. Ia klapo movebla! Diveneble planita por teni la varmon en la suba etaĝo kaj ne lasi ĝin “aliri al pigoj”, kiel miaj geavoj kutimis diri. Lampoj nenie troveblis, la subtegmento estis senelektra. Ho ve! Malkomforta malhelo! Palpante mi tamen trovis pordon al ĉambro kun grandega fenestro. Tiam mi ekvidis ke de la tegmento-plafono pendas malnova virina biciklo kaj paro de ŝuoj plektitaj el paperŝnuro. Tiajn ŝuojn oni fabrikis dummilite, kiam ledo mankis. Ĉu mi ne estas interesa, diris la biciklo. Mi estas historia. La vilaĝa akuŝistino uzis min antaŭ sesdek – okdek jaroj. Ŝi bezonis min por rapidi al naskontoj. Kelkfoje ŝi bezonis remboaton, se la naskanto loĝis en alia insulo. Alifoje oni veturigis ŝin sur ĉevala ĉaro. Imagu la distancojn kaj malhelpojn en tiu ĉi insularo, la ondojn, ŝtormojn. Ne estis facila vivo.Vintre ŝi bezonis skiojn, se neniu venis per sledo.
Ĉu ŝi havis familion? Ĉu oni ne telefone vokis ŝin?
Ŝi vidis sufiĉe da mizero en la bienetoj de la fiŝkaptistoj. Ŝi vidis dolorajn naskojn. Ĉiudiurne ŝi devis deĵori 24 horojn.Ne troveblis anstataŭantoj. Ŝi estis inter la unuaj profesiaj akuŝistinoj de la lando, la vere unua en sia regiono. Nekredeble sed telefonon ŝi ne havis, murmuris la biciklo. Poste ĝi silentis digne kaj serioze.
En angulo de la subtegmento min surprizis orece enkadrigita spegulego kaj samstila tualet-tableto lama kaj malstabila.
Ankaŭ la laborema akuŝistino revis pri pli komforta vivo, sciigis la spegulo al mi. Ŝi ŝatis sidiĝi ĉe mi, provadi novan bluzon aŭ kaptukon, vidi sian vizaĝon kaj taksi, ĉu ŝi estas bela. Ŝi ie havis sekretan koramikon, pri kiu oni nur klaĉis. Min ŝi aĉetis je alta prezo, longe ŝparinte.
Sub la tegmento pendis sur stango elmodiĝintaj nigra mantelo kaj blua robo. Mi rerigardis la ŝuetojn ĉe la biciklo. Kiajn malgrandajn piedetojn la virino havis! Nuntempe nur infanoj havas tiajn. Kaj tamen ŝi certe marŝadis dekojn da kilometroj en la roka, arbara, kelkloke marĉa tereno. Ho, ho, kia virino admirinda!
El la fenestrego mi vidis la maron, ne grandan vastaĵon, sed duoninsulon, insuletojn ĉe la horizonto, densan fragmitaron, kiun la vento lulis. En la korto blanke floris tri maljunaj dikaj pomarboj, prunarbo, ĉerizarboj. Burĝonis grandaj grupoj de peonioj. Ĉirkauŭe kreskis aceroj, fraksenoj, betuloj. La altaj malhelverdaj piceoj ŝirmis la korton de la vento. La akuŝistino certe deziris beligi sian loĝlokon, kie ŝi devis deĵori tage kaj nokte. Ŝi ne pigrumis.
Mi malsupreniĝis, trovis la akvon bolanta en la kafopoto. Ekloĝu en mi, zumadis la tuta domo. Mi rakontos al vi pri miaj memoroj.