Fantazia rakonto
La viro sciis, ke la trajno ekiros. Almenaŭ li esperis tiel. Li volis nur iri hejmen.
Sur la stacikajo promenis kelkaj homoj. La vaporlokomotivo spirblovis. La lokomotivestro staris ĉe sia maŝino.
– Ĉu la trajno ekiros? la viro demandis.
– Jes, la estro diris. – Ankaŭ mi volas iri hejmen.
Sur la kajo staris knabo. La estro haltis ĉe li.
– Ĉu ankaŭ vi kunvenos?
– Ne. Mi nur observas trajnojn.
La estro ridetis. Li donis la signalflagon al la knabo.
– Kiam mi mansvingas en la fenestro, kriu: La trajno ekiras! kaj levu la flagon jene.
– Klare.
– Vi estas la trajnsendisto, klarigis la estro.
– Mi ne havas ĉapelon, plendis la knabo.
– Jes, vi havas, diris la estro kaj premis sian por la knabo tro grandan ĉapelon sur ties kapon.
La viro ascendis en vagonon, la estro iris plue ale al la lokomotivo.
Ĉe la pordo la viro ankoraŭ turnis sin kaj kriis: – Ĝis la celo?
– Certe, ridetis la veturigisto trans sia ŝultro kaj levis la manon.
La vagono estis malnova, sur la malmolaj seĝoj sidis kelkaj personoj. La viro elektis lokon ĉe juna virino. Ekstere aŭdiĝis tra la kreskanta neĝpluvo juna voĉo:
– La trajno ekiras!
La viro sciis, ke ekstere la knabo levis la signilon. Eble ĝi estis renverse. Ĉiuokaze la trajno ektremis, la lokomotivaj radoj glitetis. La trajno ekmoviĝis. Lante ĝi lasis la stacidomon kaj puŝis sin tra la neĝamasoj.
Senhomaj domoj kaj vojoj preterglitis. La neĝo striigis la ferestrojn. La rapideco de la trajno kreskis. Hieraŭ ĝi alvenis la samajn relojn, tial oni nun kapablis uzi la fervojon.
La trajno skuiĝis kaj ĝemadis. La fumo ioman tempon restis antaŭ la fenestro. Ĉe eta stacidomo la trajno fajfis. Ĝi avertis aŭtojn kaj homojn. Ĉevalojn kaj sledojn. La netuŝita neĝo sterniĝis ambaŭflanke de la reloj.
Ankoraŭ la trajno akcelis sian iron, ĝi tremis kaj ĝemis. Ĝi similis la vivon. Ankoraŭ ĝi rezistis. Kaj la pejzaĝoj ŝanĝiĝis, ekis la vera kamparo. Venis arbaroj kaj kampoj, lagoj, solecaj loĝdomoj. Ĉe iu domo la trajno fajfis, kaj la virino montris per sia fingro.
La viro turnis sin por rigardi.
La trajno preterpasis domon, el kies fumtubo leviĝis fumo.
Oni loĝis tie. Enorme granda staplo da hejtligno apogis sin kontraŭ la remiza muro. Pado serpentis en neĝo el la domo al puto kaj al saŭno.
– Antaŭ unu monato mi banis min en saŭno, la virino diris. – En tute vera saŭno. Ĝi situas en la kamparo, tien mi nun estas survoje.
– Mi saŭnis antaŭ unu semajno, la viro respondis. – En tute vera saŭno ankaŭ mi. Ni varmigis ĝin unu tutan tagon. Ĝi estas fumsaŭno. Ankaŭ mi eble reiros tien.
– Mi banos min hodiaŭ, la virino diris. – Temas pri mia naskiĝdomo en kamparo.
La neĝfalo densiĝis. Longe ili sidis silentaj. La trajno puŝis sin tra la finna pra-arbara pejzaĝo. Iam ĝi puŝis sin en loĝatan lokon, haltis ĉe la stacio, iu eliris, iu eniris.
– En la trajno troviĝas iaspeca restoracia vagono, la virino diris. – Eble tie troviĝas io por trinki.
La viro kapjesis, ili ekiris. La vagono estis malplena, malantaŭ la vendotablo sidis maljuna rezigninta virino.
– Ĉu vi havas bieron? la viro demandis.
– Ne. Instantkafon vi ricevos, ion alian mi ne havas.
Ili prenis siajn tasojn kaj iris sidi ĉe eta tablo ĉevanda.
La blanka pejzaĝo preterglitis. La lagajn vastaĵojn sekvis arbaroj, poste kampoj kun silentaj vilaĝoj, kies lernejoj perdis sian homkredon, la balanciloj dronis en neĝo, anĝelaj bildoj falis el la fenestroj de klasĉambroj. Ĉevojaj elektronaj dratoj striis la pejzaĝon, svingadis, disis, pendis senbezonaj.
– Iam mi iris en mia hejmvilaĝo vespere al la rando de sablejo, la viro rakontis. – Mi iris tien ĝuste kiam la suno sinkis en la horizonton. La sablejo estis en deklivo, kaj sub mi malantaŭ la sablejo iris ĉarvojo. La pejzaĝo krepuskiĝis, kaj mi aŭdis, ke iu venas bicikle el la vilaĝo. Rapide mi iris al la pado, grimpis en pineon kaj atendis silente. Baldaŭ sub mi iris knabino, iom pli juna ol mi. Mi amis tiun knabinon tiam. Mi silentis kaj rigardis ŝian iradon. Nur kiam la tintado de ŝia biciklo turniĝis malantaŭ la vojkurbon, mi descendis la arbon kaj singarde sekvis ŝin nevideble. Kiam la knabino turnis sin en sian hejmkorton, mi daŭrigis mian iradon preter ilian domon, kvazaŭ mi estis nur hazarde survoje tie. Kaj neniam plu mi ŝin vidis. Ni transloĝiĝis. Ni iris for el tiu vilazo, samspeca kiel la jena ekstere. Ni iris en urbon, kaj al mi neniam estis bone tie.
– Kion vi sopiris, la knabinon aŭ la hejmvilaĝon?
– Ambaŭ, kredeble. La etoson. Amado ne estas amuze.
– Vi pensas tiel. Ne mi.
– Mi edziĝis. Ni aĉetis somerdometon, oldan kampardomon. Tie mi vivis la somerojn, printempe kaj aŭtune ankaŭ la semajnfinojn. Kaj timis la vintron.
– Ankaŭ la vintro ekzistas.
– Nun estas vere konvena momento por instrui alian vivi.
La virino ridetis.
– Vi ne kuraĝis vivi. Mi amis. Mi amis multajn, kaj multaj amis min, kaj tio neniel malhelpis min. Mi scias, ke multaj dubvivas en sia amo kaj ne kuraĝas eĉ unu vorton diri. Mi kuraĝis. Mi estis feliĉa.
– Eble tiel, la viro diris. – Sed nenion mi pentas. Mi estis kontenta. Mi tamen havis edzinon kaj du infanojn, bonan metion, loĝejon, aŭton kaj multon alian. Ni vivis bone.
– Mi havas pli da memoroj, la virino ĉikanis. – Tiujn mi havas ankoraŭ nun ĉe mi.
Kaj la viro nenion diris, kvankam li sciis, kion li povintus diri. Ĉar eĉ la memoroj ne transas la lastan limon.
La trajno alvenis en la celstacio. La vojaĝintoj leviĝis de siaj lokoj kaj iris eksteren. Lante, kvazaŭ sciante, ke ĝi estas la lasta, la trajno eligis blankan vaporon. La viro kaj la virino staris momenton unu apud la alia sur la stacikajo kaj rigardis al la urbo. La neĝfalo densiĝis ankoraŭ kaj volvis la teron en lanugajn mortotukojn.
Estis la somermeza tago.