Jam du tagojn mi observis la domon, antaŭ ol mi kuraĝis enrompi min enen. Antaŭ tio mi provis la plej simplan manieron: Mi frapis sur la pordo kaj prezentis min kiel vendiston de uzitaj varoj. Mi proponis aĉeti el ilia subtegmentejo ĉion por ili nenecesan.
– Neniu iros tien, kaj ĉion kion ni havas, ni tenas ĉe ni, diraĉis viro kun nigraj lipharoj. Malantaŭ li mi vidis la plej belan virinon en mia ĝistiama vivo, kiu tamen verŝajne neniam fariĝus mia dolĉigulino, ĉar ŝi koketis tie en siaj subvestoj; en unu mano brulis cigaredo en longa ingo, en la dua balanciĝis vinglaso el verda vitro. La virino estis duonon pli juna ol la kvindekjara lipharulo, kaj tial por mi, tridekulo, ŝi estus estinta pli konvena paro. Sed ĉar eĉ pri la subtegmentejaj varoj ne naskiĝis negoco, apenaŭ ankaŭ pri ŝi.
Do mi foriris senkverele, iris en mian aĉan hotelĉambron, kaj komencis tie plani, kiel mi atingus mian celon. Ne, mi ne volis konkeri tiun virinon sed ion, kio miascie troviĝis en la subtegmentejo de ilia disfalpreta domo.
Kiel mi, modesta terkulturisto el la orienta parto de nia lando, sciis pri kaŝloko situanta ĉi tie ĉe la okcidenta margolfo? Nu, la domo estis la iama hejmdomo de mia avo. La avo naskiĝis en 1860, forkuris maren en la aĝo de 17 jaroj, revenis hejmen en 1885 tuj post la novjara tago, edziĝis preskaŭ tuj kaj la saman jaron naskiĝis mia patro. Mi naskiĝis en la jaro 1905, do mia avo estus tiam estinta nur 45 jarulo.
La patro rakontis al mi, ke la avo, post reveno de la maro, kaŝis ion en la subtegmentejo de sia domo, inter izolaĵaj muskoj. Iun metalobjekton, kiu aludis al la situaciloko de nemezureble granda trezoro. La avo intencis reveni al La Grandaj Insuloj por la trezoro, sed li estis malsana jam kiam li revenis hejmen, kaj eĉ la geedzeco ne savis lin, kaj li mortis jam du jarojn post la naskiĝo de mia patro. Pri la kaŝloko rakontis al mia patro lia patrino, laŭ kiu temis pri deliraj paroloj de malsana viro. Ankaŭ mia patro pensis tiel, ili jam forloĝiĝis aliurben, kaj li ne emis reveni por serĉi sensencaĵon, tamen li rakontis al mi pri la afero, kiam mi estis 12 jara. La sekvan jaron la patro estis mortpafita en la civitana milito, verŝajne hazarde, li ja ne emis esti je ies flanko.
La rakonton pri la trezoro de La Grandaj Insuloj mi tamen ne forgesis. Mia patro estis menciinta, ke la avo kun kelkaj aliaj maristoj ŝtelis ion vere valoran el la loka preĝejo.
Ankaŭ mi ne kredis al la rakonto, antaŭ ol mi en iu urbo, en vendejo destinita al malnovaj libroj, vidis imponan 10-voluman libroserion La Landoj de la Mondo. Ĝi estis eldonita en 1926, kaj en ĝi mi legis, pri La Grandaj Insuloj:
“En la katedralo troviĝas altaro, kiu laŭdire estas preparita el pura arĝento kaj kiu pezas almenaŭ ducent tunojn. Tamen lastatempe oni konstatis, ke la ĉefa altaro kaj la tri pli malgrandaj altaroj konsistas nur el senvaloraj materialoj.”
Kiel mia patro kaj avo estus sciintaj ion pri la afero rakonti, se en ĝi ne estus iom da vero? Mia avo kun siaj kamaradoj ŝtelis la arĝenton. La ekleziuloj tamen rekonstruis la altaron, el samaspektaj sed malnoblaj materialoj, por ke la urbanoj ne nervoziĝu kaj apostatu.
Antaŭ du tagoj la lipharulo kaj la virino foriris ien. Du tagojn mi atendis, kaj finfine kuraĝis en la vespera krepusko proksimiĝi al la domo. Mi frapis sur la pordo, sed neniu aperis, kaj mi iris movi la ŝtupetaron al la subtegmenteja fenestro. Singarde mi ascendis al la fenestro, per eta hufrompilo malfermis ĝin. Tio ne postulis tre multan laboron, la ligno estis putrinta kaj dispeciĝis preskaŭ perfingre. Mi iris enen kaj malfermis la fenestron post mi. Ĉar la ŝtupetaro estis ĉe la nevidebla flanko de la domo, mi kredis, ke neniu preterpasanto vidos ĝin.
Jen mi havis antaŭ mi tridek kvadratmetrojn da plafono, kovrita per sekigita musko, kaj ie sub tiu musko espereble troviĝis la solvo al la enigmo pri la arĝenta trezoro de La Grandaj Insuloj.
Mi komencis mian laboron en la malantaŭa angulo, trairis pofoje etan parton de muskejo, kribris ĉion tra miaj fingroj kaj nenion trovis krom paron da pantofloj kaj malnovan psaltaron, ĝis mi alvenis al la ĉefenestra muro, kaj tie, en la liva angulo, mia mano trafis metalan dekfoje dekvin-centimetran ladskatolon, en la formo de cigaredujo. Mi trairis ankoraŭ la reston de la muskoj por trovi ion pli, sed nenio plu aperis, do mi puŝis la skatolon en mian poŝon, malfermis la fenestron kaj komencis descendi laŭ la ŝtupetaro.
Ĉirkaŭ duonire mi haltis subite, ĉar de malantaŭ la muro aperis tubo de fusilo, kaj post ĝi nigraj lipharoj.
– Nu do, descendu bele de tie antaŭ ol mi mortpafos vin kiel rompoŝteliston. Certe ankaŭ la policestro nenion kriminalan en tio vidos, la viro diris.
Mi staris senmove sur la ŝtupetaro, kaj ne sukcesis vidi iun elirvojon. Tial mi preferis obei lin. Mi descendis surteren, la lipharulo postulis min turniĝi ale al la ŝtupetaro kaj levi la manojn supren. Mi faris tiel, kaj la viro alvokis la belulinon. Ŝi venis kaj laŭ la ordono de la viro ŝi ligis firme miajn manojn al unu ŝtupo
– Palpu nun, kion tiu kanajlo de ni ŝtelis, la viro ordonis, kaj la fingroj de la virino traserĉis mian korpon tiamanieie, ke al mi fariĝis embarase.
– Troviĝis! la burĝonino ĝojis kaj tiris el mia poŝo skatolon, kiun ili malfermis kaj duope komencis ekzakte trastudi.
– Nenion mi pri jeno komprenas, la viro diris. – Sed ion gravan ĝi devas signifi, ne tiu sentaŭgulo aliel estus multajn tagojn rondirinta ĉirkaŭ ni. Ni iru nun enen por elparoli la aferon .
Ili malligis la ŝnurojn, kaj minacante kun sia fusilo la viro pelis min enen, tra antaŭĉambro en dormoĉambron. La viro puŝis min sidi sur la liton, sub vandteksaĵo, kies nomo miascie estas “La rabo de Serafina“, la nomon mi povas memori malkorekte. Tamen en ĝi estis lunarko, steloj, ĉevalo kaj du homoj.
– Ekparolu! la viro ordonis kun la fusilo en la mano.
– Mi nenion povas diri, ĉar mi ne scias, kio estas skribita en tiu plato, aŭ ĉu eble iu ion desegnis sur ĝi?
– Vi eraras, mia amiko, la viro ridaĉis. – Vi povas rakonti al ni nun afable, kial vi serĉis ĝuste tiun ĉi metalplaton, kaj ĝuste en nia subtegmentejo.
– Montru ĝin al mi, nur tiam mi povas rakonti, ĉu tion mi serĉis, mi provis, sed tio ne helpis, la viro levis sian pafilon, diris, ke li nombros ĝis tri kaj poste pafos.
Domaĝe al la bela teksaĵo, sed jam mi tediĝis al ĝi kaj al la tuta lando, la viro parolis kaj komencis nombri: Unu du tr…
– Nu bone, mi interrompis kaj rakontis al ili ĉion alian ol tion, kion mi sciis pri la preĝejo. Mi esperis nome, ke ĝin oni ne mencias en la plato, tiam mi havus ĉe mi eĉ unu atuton. Kaj ne la preĝejo, eĉ ne la nomo de la urbo, estis menciitaj, ĉar la viro komencis tiun al mi severe demandadi.
– Mi rakontos la reston maljam tiam, kiam nia ŝipo ekproksimiĝas al La Grandaj Insuloj, mi diris. – Kaj vi rakontos la pliajn instrukciojn laŭ tiu skatolo. Ni prenos la trezoton kaj dividos ĝin.
Ni interdiskutis tie horojn. la virino eĉ alportis botelon kaj glasojn, por ke ni tostu je la sukceso de nia kunlaboro.
Mi scias ŝipon, la viro diris, li nomiĝis Gustavo, la virino estis Aŭne. La ŝipo ekiros kun ŝarĝo post unu semajno al La Grandaj Insuloj.
Aŭne, mi pensis. Kiam jena vojaĝo estas farita, ni aranĝos la aferon tiel, ke Gustavo malaperos kaj ni ekvivos kune kiel edzo kaj edzino. Pensis mi ankaŭ tiel, ke Gustavo certe havas tute samspecajn planojn. Pri la planoj de Aŭne mi ne kuraĝis eĉ imagi. Ŝi verŝajne kontentiĝus je tiu, kiu finfine kaptus por si la tutan trezoron
Eĉ sur la maro Gustavo ne montris al mi la ladan skatolon kaj la platon en ĝi, do ankaŭ mi ne sciigis lin pri la urbo, antaŭ ol la pinto de Kaprinmonto jam leviĝis super la horizonto. Tiam mi rakontis, ke temas pri ĝuste tiu urbo, en kies havenon ni estis survoje. Pri la preĝejo mi ankoraŭ nenion diris.
La urbo enhavas ĉirkaŭ dekmil geloĝantojn, kaj de la maro ĝi aspektis ĉarma. Blankaj domoj kaŭris inter verdaj kreskaĵoj. Montetoj ĉirkaŭis la urbon, kaj sur la deklivoj etendiĝis etaj kampoj. Ni atingis la kajon, kaj baldaŭ ni jam staris sur roka bordostrato kaj la ŝipo komencis malŝarĝi siajn varojn.
– Eble jam estus tempo por konatiĝi kun la enhavo de la skatolo, mi proponis al Gustavo.
Gustavo levis siajn ŝultrojn kaj aspektis cedema. Mi palpebrumis al Aŭne trans la ŝultro de Gustavo kaj ni iris sidi en la havena restoracieto. Vigla kelnero portis al ni botelon kaj glasojn, kaj eĉ manĝaĵon ni mendis. Kiam la kelnero venis kun la pleto, mi demandis loĝeblecon, kaj malantaŭ la restoracieto troviĝis kelkaj ĉambroj, el kiuj du estis neokupitaj, ĝuste por ni.
Gustavo prenis la skatolon el sia sako kaj malfermis gin.
– Mi nenion komprenas pri tiu ĉi, li diris kaj donis al mi la platon. Mi prenis ĝin en mian manon tremante pro ekscito kaj legis la nurajn vortojn:
KVIN MINUS DU MONTRAS AL VI LA VOJON AL FELIĈO.
Mi sidis tie kaj legis kaj relegis la tekston, poste mi turnis ĝin en miaj fingroj.
– Ĉu jen estas vere ĉio, kio en la skatolo troviĝis?
– Ĉio estas. Do eksolvu la problemon. Mi jam mian kapdoloron ricevis kiam mi provis kompreni, kie tiuj viaj arĝentaĵoj troveblas.
– Ni promenu ĉirkaŭe en la urbo kaj provu ekvidi ion kio estas tri kaj montras iudirekten, Aŭne diris. Kaj ni ne havis iun pli bonan rimedon por proponi, do ni akceptis la planon.
Malrapide ni rondiris la tutan urbon, mi tamen diris al la aliaj, ke ni devus trairi la tutan insulon. Tiom da arĝento ne trovas lokon en eta arbotruo. Eble ili enterigis la trezoron ie sur la montoj.
Malfrue ni revenis al nia loĝejo kaj komencis dormi. Gustavo kaj Aŭne iris en sian ĉambron, mi en la mian. Kiam mi kuŝis surdorse sub aĉa litkovrilo mi planis jene: Kiam tiuj du ekdormos, mi iros por ekscii, kie la arĝento troviĝas. Ĉar kompreneble ĝi estas kaŝita ie en la preĝejo. Mi ĝojis pro mia saĝeco, ke mi nenion diris pri la preĝejo.
Kiam mi aŭdis ronkadon el la najbara ĉambro, mi ellitiĝis kaj singarde kaj senbrue iris eksteren. La matena suno jam ekleviĝis, do mi ne devis promeni en plena mallumo. Mi turnis min al la borda strato kaj al la preĝejo, kaj tiam mi hazarde vidis figuron, kiu eliris el ombro kaj komencis postsekvi min. Mi prenis mian pistolon en mian manon. Tiu ulo nenion povus ŝteli de mi. Malantaŭ la sekva
angulo mi haltis kaj komencis atendi kun la pistolo levita por knokaŭto. Kaj kiam la figuro aperis alviden, mi lasis mian manon fali, sed…
En la lasta momento mi turnis la manon tiel, ke la bato nur tuŝetis la ŝultron de Aŭne.
– Diable, kial vi min spionas? mi demandis.
– Gustavo certis, ke vi scias, kie la trezoro estas, tial ni dividis gardvicojn por la nokto. Kaj nun estis mia vico…
– Fi, mi devus mortigi vin, mi raŭkis.
– Ne faru tion tamen, kara, Aŭne kveris kaj ĉirkaŭbrakis min. Puŝis siajn pezajn mamojn kontraŭ mia brusto kaj kisis pasie mian buŝon. Mi remetis la pistolon en mian poŝon kaj respondis al la kisado, mi ja ne sukcesis kontraŭstari mian naturon, ja ĝuste jenon mi esperis dum la longaj sendormaj noktoj kiam la ŝipo balanciĝis sur la Atlantikaj ondoj.
Sed Gustavo ŝajne tute ne ŝatis la situacion, konklude de tio, ke li kaptis min ĉe la nuko kaj pugnobatis mian mentonon tiel, ke mi falis surdorsen. Tiom mi estis ravita pri la kiso, ke mi ne aŭdis lian alvenon. Mi kuŝis sur la tero ĉe dommuro, kaj li venis stari super mi. Li palpadis miajn poŝojn kaj prenis mian pistolon al si.
– Nu do, sentaŭgulo, nun vi rakontas al ni, kien vi estis survoje, kaj kion vi eksciis el tiu stranga mesaĝo. Ekstaru kaj montru la vojon! Kaj ne imagu, ke Aŭne vin helpos, ni interkonsentis ĉion, kaj ŝi vekis min antaŭ ol ekiris post vi.
Mi levetis miajn ŝultrojn, nenio ja plu helpas. Mi forprenos la trezoron poste, kiam ni unue en la preĝejo trovos ĝin. Per kelkaj vortoj mi klarigis, kion pli mi sciis pri la afero. Ni ekpromenis ale al la preĝejo, kies turon kun la kruco ni vidis super la domtegmentoj. Kiam ni alvenis surloken ni haltis, ĉirkaŭpromenis la konstruaĵon, kaj paŝis enen en iom obskuran templon, kien lumo venis nur tra komplete surpentritaj fenestroj. Tuj ni trovis la altaron kun ĝiaj lignaj statuoj, kaj baldaŭ al ni ankaŭ solviĝis la mistero de tiu lada skatolo. Ĉe la altaro staris longa vico de apostoloj. La tempo jam tuŝis ilin, kaj neniu ŝajne emis korekti la difektaĵojn. Ies okuloj estis trapikitaj, iu estis unupieda, unu jam perdis sian kapon – kaj unu havis nur tri fingrojn. Do kvin minus du.
Ni haltis ĉe tiu statuo. La manon ĝi etendis, sed kien la tri fingroj montris? Post ekzaktaj esploroj ni konkludis, ke la trezoro estas enfosita en la preĝeja muro ĝuste sub la flanka fenestro.
– Sed kion ni nun faru? Gustavo miris. – Pli ol mil kilogramoj da arĝento en tiu muro? Ĝi Ja kolapsos, se ni prenos tiom da materialo el gi. Kaj ĉu ni ricevos laborpermeson por tia okupado? Kaŝe ni tion ne sukcesos fari.
– En la muro estas kompreneble eta kavaĵo, kaj tie troviĝas informo pri tio, kie la vera trezoro estas kaŝita. Mi kredas, ke ĝi estas enterigita, por ekzemple en tombejo, en iu tombo, Aŭne proponis. – Eble al ili mortis unu viro, lin oni enterigis, kaj nokte ili malfermis la tombon kaj metis la valormetalon en la ĉerkon.
– Mi kredas, ke al ili mortis ĉiuj krom unu, mi aldonis, ĉar miascie neniu alia ol mi estis survoje al la trezoro. Eble la avo mortpafis la tutan akompanantaron.
Aŭne iris al la muro kaj mi kaj Gustavo kriadis direkton. – Maldekstren! – Suben! – Jen!
Ni kuris por rigardi. Kaj kiam ni tre ekzakte esploris, ni vere distingis en la muro ŝtonon, kies randoj videblis pli helaj ol la muro ĝenerale. Gustavo eltiris sian ponardon kaj komencis skrapi. Mi ordonis al Aŭne, ke ŝi iru al la pordo por gardi, kaj mem komencis helpi al Gustavo per mia propra tranĉilo. Post duonhora laboro ni sukcesis malfiksi la ŝtonon, kaj Gustavo puŝis sian manon en la tiel fariĝintan kavon.
Treme li kaptis ion kaj fortiris sian manon. En la mano li havis ree ladan skatolon, nun tamen konsiderinde pli grandan ol la antaŭa. Ni iris al la pordo, kie Aŭne atendis. Triope ni okulumis, kiam Gustavo malfermis la skatolon.
Ene troviĝis dura, polurita lignopeco.
Gustavo blasfemis, traserĉis la skatolon, ekzamenis la lignopecon, kaj ne trovis ian mesaĝon aŭ informon, des malpli bildon aŭ mapon. Aŭne prenis la aĵojn, ankaŭ ŝi nenion trovis. Mi ne pli bone sukcesis ion specialan rimarki. Kiam mi trastudis la varojn, Gustavo pripalpis la muran kavaĵon, kaj sukcesis trovi pecon da papero. Mi metis la lignopecon en la skatolon kaj kuris al Gustavo por legi:
EN TIU ĈI SKATOLO ESTAS MIA TREZORO, MIA VIVO KAJ MIA FELIĈO. EKSTER LA PREĜEJON MI NE KURAĜIS ĜIN PORTI
Kaj sube estis la nomo de mia avo: Kaarlo Joensalo.
Ĉu pro jeno ni devis vojaĝi preskaŭ trans la Atlantikon? Gustavo kriis kaj rivis la paperon en pecojn – Kaj Vi, vi aĉa sentaŭgulo, mensoge vi persvadis nin al ĉi vantaĵo. Fino al via vivo, kaj tuj!
Gustavo sturmis kun nuraj manoj kontraŭ mi. Mi kaŭriĝis, kaj en sia furiozo li ne trafis min, sed stumblis sur mia piedo. Mi ĵetis min sur lin, kaptis firme lian nukon kaj komencis tordi.
– Ĉesu Aŭne kriis. – Vi mortigas unu la alian, kaj kion tio utilas? Kaj neniu ja sciis anticipe, kiel tiu ĉi vojaĝo finiĝos. Krome laŭ la strato iu lokulo alvenas ĉidirekten, do stariĝu ambaŭ kaj kvietiĝu.
Mi lasis Gustavo, lante tiu leviĝis kaj senpolvigis sian vestaĵon.
– La ŝipbiletojn vi almenŭ devas pagi, li ankoraŭ tumuItis al mi.
Ni iris flanken de la pordo, kaj enen venis olda virino en nigra kostumo. En sia mano ŝi tenis florojn kaj kandelon. La florojn ŝi iris meti en vazon ĉe la altaro kaj la kandelon ŝi ekbruligis en kandelingo. Ŝubite ŝi rimarkis nin.
– Bonan matenon, ŝi diris ridete, kaj mi, kiu sciis la lingvon, respondis al ŝi same. Mi iris al la virino kaj komencis paroligi sin. Samtempe mi vidis, ke Aŭne metis la de ni malfiksitan ŝtonon sur sian lokon kaj purigis la plankon
– Ĉu jena altaro estas valora? mi demandis al la virino.
– Ĝia valoro ne estas en mono mezurebla, ŝi diris. – Ĉi tie ne troviĝas oro aŭ diamantoj. Sed ni havas ion tian, kio ne troviĝas en ĉiu preĝejo.
– Kion? mi demandis, kaj avideco briligis miajn okulojn
– Tie en la altaro estas vera kaj aŭtentika peco el la kruco de nia Savanto. De ĝi nia preĝejo ricevas sian forton kaj benon, tial nia urbo prosperas, niaj kampoj portas abundan rikolton, niaj dombestoj estas grasaj kaj donas multe da lakto kaj ovoj kaj viando, kaj ni geloĝantoj vivas longan kaj sanan vivon. Por kio ni bezonus juvelojn?
– Veron vi diras, mi diris kaj pensis, ke mia avo ankaŭ kredis tiel. La avo prenis la “korektan” lignopecon kaj metis kopion anstataŭ ĝi. Sed la vivo en la urbo restis egale feliĉa. Kompreneble, ja la lignopeco restis en la preĝejo, kvankam en malsama loko. Mi ridetis. Ĉu ankaŭ mi kredas, ke vere temas pri krucpeco el la teraltaĵo Golgoto? Certe temis nur pri ereto de cent jarojn aĝa dommuro el Eŭropo, kiun iu multkoste vendis al la lokuloj. Diable, for mi ĝin portos, eĉ por memoraĵo.
Mi adiaŭis la virinon kaj iris eksteren, tie Aŭne kaj Gustavo jam atendis min. Ni iris kune al nia loĝloko, matenmanĝis en la restoracio, kolektis niajn varojn kaj ekiris al la ŝipo, kiu jam malŝarĝis siajn varojn kaj ŝarĝis novajn, kaj estis preta reveni al nia hejmlando. Ĉar mi ankoraŭ havis iom da mono, mi promesis al Gustavo pagi la vojaĝkostojn, kaj tial ankaŭ li estis kontenta.
En la ŝipo tage mi ofte okupiĝis pri iu laboro kun la maristoj, ekzemple lavis la ferdekon. Kun la ŝipanaro mi ne kapablis diskuti, ili ĉiuj parolis iun strangan skandinavian lingvon, kiu miakomprene estis la islanda. Gustavo iam parolis kun la kapitano, li diris, ke iam en sia juneco li lernis jenan lingvon kiam li laboris en kontrabandantaj ŝipoj sur la Norda Maro.
Sed vespere, post la laboroj, kiam la sipo kvietiĝis, mi sidis sur la ferdeko kaj apogis min al la masto, aŭ staris ĉe la balustrado kaj rigardadis al la marvastaĵo. Ofte Aŭne venis al mi, Gustavo nome kartludis vesperojn, ofte eĉ noktojn, kun la ŝipanaro. En tiuj ĉarmaj momentoj ni proksimiĝis unu al la alia, ne plu nur mi estis enamiĝinta, sed mi rimarkis, ke Aŭne ofte karesis min per siaj okuloj, kaj iom poste ankaŭ per siaj manoj. Do iun vesperon, kiam la suno jam sinkis en la maron, mi prenis Aŭne en mian sinon kaj kisis ŝin, longe, kaj Aŭne tute ne kontraŭstaris.
Kompreneble Gustavo ĝuste tiam venis sur la ferdekon, kolera, car li en la ludo perdis multe da mono. Mi vidis lin tro malfrue, sed feliĉe en la obskuro li ne rimarkis la manojn de Aŭne, kiuj strikte premis min, kaj la lipojn, kiuj pasie partoprenis en la kisado.
– Diable, Gustavo kriis. – Mi ja devis antaŭvidi jenon. Tuj kiam mi pri io okupiĝas, vi diabla terkulturistaĉo manumas mian virinon.
Gustavo komencis proksimiĝi al mi, kaj en lia mano mi vidis larĝklingan tranĉilon, kaj en la alian manon aperis pistolo por klarigi lian intencon.
– Aŭne, forkuru tuj sub la ferdekon, por ke vi ne vidu, kion mi faras al tiu seksperfortulo, Gustavo raŭkis kaj ridaĉis kruele.
Aŭne apartigis sin de mi kaj glitis malantaŭ la kajuton. Mi rigardis ĉirkaŭen, sed konstatis, ke mi ne povis ien eskapi. Do mi prepariĝis por batali pri mia vivo, kvankam mi komprenis, ke tio estas vane.
– Khaa, kriis Gustavo, sturmis sur min kun la tranĉilo, levis ĝin alten kaj svingis. Li ŝajne volis mortigi min senbrue kaj tial ne uzis sian pafilon. Mi sukcesis eviti lian baton, kaj la klingo de la tranĉilo sinkis en la kajutan muron kaj fiksiĝis tie. Mi kuris de sub la mano de Gustavo, sed fulmrapide li turnis sin kaj levis sian pistolmanon.
– Haltu! venis la komando. – Nun vi retroiru al tiu balustrado kaj saltu en la maron. Se vi sukcesos naĝi stranden, bone por vi, se ne, neniu vin sopiros.
Ree la sama rido. Mi retroiris paŝon post paŝo, ĝis mi sentis en mia mano la duran surfacon de la balustrado.
– Transen kaj tuj, Gustavo kraĉis.
Mi levis lante min sidi sur la balustradon, svingis unue unu piedon, poste la alian trans la stangon, pendis per rigidaj pugnoj sen ia apogo al miaj piedoj, rigardis la sube muĝantan akvonivelon kaj poste la senbordan marvastaĵon. Gustavo paŝis pli proksimen, levis sian manon al bato. La kolbo de pistolo trafis mian dekstran manon kaj doloro eligis miajn fingrojn el la balustrado. Mi fermis miajn okulojn kaj atendis, atendis la duan baton, kiu sendos min en la fridan maron por droni. Kaj la bato venis, mi aŭdis obtuzan ekbruon, sed ne min tiu bato trafis. Mi malfermis miajn okulojn kaj vidis Aŭne, kiu kaŭris super Gustavo. Apude estis trabo, per kiu ŝi svenigis la viron.
Mi tiris min ĝene sur la ferdekon, brakumis Aŭne kaj kontrolis la staton de Gustavo. Li kuŝis plene senkonscia, la pafilo flugis malproksimen el lia mano. Ni rigardis kun Aŭne unu la alian, kapjesis kaj kaptis Gustavo, Aŭne ĉe la piedoj, mi ĉe la manoj, kaj ni ĵetis lin en la ondojn. La pistolon mi sendis post li, same ankaŭ la trabopecon.
Matene la kapitano konkludis, ke Gustavo ebriiĝis kaj falis trans la balustradon. Neniu ion vidis. La kapitano skribis oficialajn paperojn, kaj ankaŭ poste surtere neniu ion suspektis. Post kelkaj tagoj la kapitano geedzigis min kaj Aŭne sur la sipo. Ankaŭ pri tio ni ricevis validan ateston.
Post la alveno hejmlanden ni vojagis al mia terbieno, kiu nun fariĝis nia hejmo. Dum kelkaj kvietaj aŭtunvesperoj, kiam la fajro murmuris en la kameno kaj Aŭne laboretis en la kuirejo, mi skribis tiun ĉi memuaron. Kune kun la lignopeco mi kaŝas jenan rakonton en la saman skatolon, kiun mi trovis en la muro de la preĝejo. La skatolo iru kiel heredaĵo al miaj infanoj, se mi iam tiajn havos.
En Vehmersalmi 24.11.1936.
Armas Joensalo.
Tia estis la dokumento, kiun mi post la morto de mia patro, en la jaro 1974, kiel la sola infano trovis en lia postlasaĵo. Mi ofte kaj longe pensis pri la afero. Mi nenion sciis antaŭe pri la patro de mia avo, kiu do estis preskaŭ pirato, pri mia avo, kiun la trezoro ne interesis, kaj pri mia patro, kiu en sia junaĝo vojaĝis al La Grandaj Insuloj post lignopeco, kaj hejmvojaĝe murdis viron kaj geedziĝis kun sia krimkamaradino. Malgraŭ ĉio miaj gepatroj vivis tre feliĉaj, la memoraĵoj pri mia infaneco estas tre varmaj. Multan monon ili ne deziris, al ili sufiĉis amo, kaj amon ili donis ankaŭ al mi abunde. Mia patrino mortis kviete du semajnojn antaŭ mia patro, kies morto ankaŭ estis trankvila
Mi naskiĝis en la jaro 1945, mia patro aĝis tiam jam kvardek jarojn. En mia vivo ĉio estas en ordo. Mi studis en kelkaj universitatoj sukcese kaj estas nun fama sciencisto. Mi havas edzinon, kiun mi amas, kaj tri ĉarmajn kaj saĝajn infanojn.
Mi vizitis unufoje La Grandajn insulojn. Mi miris la malriĉecon kaj mizerecon de la loko, eĉ la preĝejo jam preskaŭ ruiniĝis. Tra senfruktaj kampoj ni promenis al la haveno preter kadukiĝintaj domoj kaj malsanaj infanoj, kaj ekiris rapide for.
La lignopecon, kiun mi trovis en la skatolo de mia patro, mi tenas sur mia skribotablo kiel memorilo pri la fazoj de mia gepatra familio. Pasintan jaron mi portis la pecon en nian universitaton La kolegoj esploris gin per radiokarbometodo kaj rakontis, ke gi aĝas ĉirkaŭ du mil jarojn.
Nuntempe ciam, kiam mi vidas tiun malhelan, ebenan lignopecon, mian koron plenigas stranga emocio.