Tradicia legendo el la Sahela regiono. Libere tradukita el la franca, de Marianne Pierquin. Relegado, korektoj kaj afablaj konsiloj de Said Baluĉi.
Estis iam iu tre malriĉa kamparano, tiom malriĉa ke kiam li tagmanĝis li ne certis trovi vespermanĝon kaj kiam eblis vespermanĝi li dubis ĉu li trovos tagmanĝon. De sia patro li heredis malriĉecon kiu ĉien sekvis lin kiel fidela kunvojaĝanto. Tamen iam, dum la edziĝsezono, li sukcesis trovi edzinon kaj baldaŭ ŝi naskis filon. Tiun-ĉi tagon, li firme promesis al si neniam heredigi la malriĉecon al sia infano. Tiam, ĉiutage, li foriris serĉi laboron pli kaj pli malproksime, eĉ nokte. Ĉiunokte li malrapide kaj senbrue trapasis la dormantan vilaĝon nur akompanata de bojantaj hundoj.
Je la vilaĝelirejo, kiam komencis tagiĝi, li ĉiam paŭzis antaŭ grandega kampo kiu, laŭ la onidiro, apartenis al la ĝinoj. Starante antaŭ tiu parcelo, li sekrete pensis: “Se mi aŭdacus, mi kultivus la kampon de l’ĝinoj”. Sed li timis kaj ne aŭdacis ĉar li perfekte sciis, same kiel la vilaĝanoj, ke la ĝinoj malŝatas homon kiu penetrus en ilian parcelon aŭ trapasus ĝin kun aŭ sen ŝuoj. Kiam malofte okazis, la ĝinoj sorĉe ŝanĝis tiun riskemulon en akridon, lokuston aŭ eĉ en ranon, kiam pluvis! Premegata la kamparano revenis hejmen, meznokte vekis sian edzinon murmurante:
“Morgaŭ, je la aŭroro, mi ekkultivos la kampon de l’ĝinoj”.
“Dormu mia povrulo”, ŝi respondis, “mi ne emus maljuniĝi kun lokusto!”.
Tiele pasis tagoj kaj noktoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj.
Iun nokton, la kamparano intence ne vekis sian edzinon; li pli frue ol kutime eliris la domon; longtempe paŭzis antaŭ la kampo kaj diris al si mem: “Ha! Se mi aŭdacus…mi kultivus….” kaj li ĉesis paroli. Ĉiu scias ke tiuj kiuj subite silentas kapablas ĉion! Li freneze rigardadis la parcelon kaj ekkriis: “Mi tuj ekkultivos la kampon de l’ĝinoj!” Tamen delonge tiu neglektita agro estis invadita de veproj, kardoj, rubusoj kaj herbaĉoj. Li pensis: “Unue mi elŝiros la veprojn.” Li larĝe kaptis la unuan vepron, per ĉiuj fortoj tiris ĝin kaj finfine sukcesis elradikigi la sovaĝan arbustaron. Tiam li aŭdis subteran voĉon:
“Kial vi estas ĉi-tie? Kion vi faras?”
Serĉante la devenon de tiu stranga voĉo, la kamparano malkviete rigardis ĉiuflanken kaj, kompreneble, vidis neniun. Denove la subtera voĉo ripetis:
“Kial vi estas tie-ĉi? Kion vi faras?”
Tremante pro timo, la nova terkulturisto balbutante respondis:
“…Mi vere ne scias kial mi estas ĉi-tie…mi nur elŝiris tre malgrandan vepron…”
Tuj la voĉo aldonis:
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam, kvin ĝinoj elsubteriĝis kaj ekelŝiris ĉion tiel diligente ke, je la fino de la tago, restis nenio: nek pilarbustoj, nek dornetoj!
La kamparano rapidis hejmen por raporti la eventojn al sia edzino. Ŝi diris al li:
“Priatentu mia edzo! La ĝinoj hodiaŭ helpis vin, sed kiu scias kion ili kapablos morgaŭ?”
La posta tago, ankoraŭ pli frue, la kamparano kuris al la parcelo kaj pensis: “Hodiaŭ, mi forprenos la ŝtonojn”. Levante la unuan ŝtonon, li tuj aŭdis la subteran voĉon:
“Kial vi estas tie-ĉi? Kion vi faras?”
“Mi forprenas la ŝtonojn”, respondis li.
La voĉo aldonis:
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam dek ĝinoj elsubteriĝis kaj ekkolektis la ŝtonojn tiel diligente ke, je la fino de la tago, restis nenio: nek rokoj, nek ŝtonetoj!
La kultivisto rapidis hejmen por raporti la eventon al sia edzino. Ŝi ripetis al li:
“Priatentu mia edzo! La ĝinoj hodiaŭ helpis vin, sed kiu scias kion ili kapablos morgaŭ?”
Anstataŭ konsideri ŝian averton, li senprokraste decidis plugi la grundon. Ekpioĉante li tuj aŭdis la subteran voĉon:
“Kion vi faras?”
“Mi plugas la grundon.”
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam dudek ĝinoj elsubteriĝis kaj ekpioĉis tiel diligente ke, je la fino de la tago, la plugita tero similis al sableroj!
La kamparano rapidis hejmen. Preterpasante sian edzinon li diris al si mem: “Ĉifoje mi rakontos nenion al ŝi. Mi ja scias kion ŝi diros al mi: “Priatentu mia edzo! La ĝinoj hodiaŭ helpis vin, sed kiu scias kion ili kapablos morgaŭ.” Ne! Ne! Mi pacience atendos ke la pluvo akvumu la parcelon kaj poste mi semos tritikon.”
Post unu semajno abunde pluvis kaj la grundo estis perfekte akvumita. Li piediris al la kampo kunportante sakegon da grajnoj kaj eksemis la tritikon. Tuj aŭdiĝis la subtera voĉo:
“Kion vi faras?”
“Mi plantas tiujn tritik-grajnojn”, li respondis.
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam kvardek ĝinoj elsubteriĝis kaj eksemis tiel diligente ke, je la fino de la tago, restis nenio en la sako!
La terkulturisto pensis: “Baldaŭ la semoj ĝermos kej kreskos ĝis plena matureco…mi rikoltos la tritikon kiun mi vendos en la bazaro kaj mi fariĝos riĉa kamparano!”
Ĉiumatene li mirige rigardadis sian semaron ĝermi kaj kreski pli kaj pli alten. Kiam la orkolora tritiko atingis lian zonon, li malkovris ke tuta svarmo da birdoj venis el la proksima arbaro por vori lian tritikon. Li rapidis hejmen kaj revenis kun sia tamburino por bruege forpeli tiujn flugilhavajn ŝtelistojn. Li ektamburinis kaj tuj aŭdiĝis la subtera voĉo:
“Kion vi faras?”
Li respondis:
“Mi bruas por forpeli la birdojn.”
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam okdek ĝinoj elsubteriĝis, ĉiu el ili tenante tamburinon en la mano, kaj bruis tiel diligente ke ĉiuj birdoj rapidfluge forfuĝis!
Tiele, ĉiutage, la ĝinoj duobliĝis por bruante helpi lin forpuŝi la birdojn: cent sesdek ĝinoj…tricent dudek…trimil ducent…ĝis kiam la kamparano malsaniĝis kaj ne kapablis ellitiĝi. Malkvieta, li alvokis sian junan filon:
“Mi petas vin, filo mia, kuru al la kampo kaj tamburinu por forpeli la birdojn. Ne zorgu! Kelkaj ĝinoj helpos vin. Ne timu! Kaj nur tamburinu!”
Kompreneble la etulo, kiel ĉiuj infanoj, arde emis vidi la ĝinojn! Li kuris al la parcelo kaj ektamburinis. Tuj la subtera voĉo aŭdiĝis:
“Kion vi faras?”
Li respondis:
“Mia patro komisiis al mi la taskon forpeli la birdojn.”
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam elsubteriĝis sesmil kvarcent ĝinoj kiuj bruis tiel diligente ke, ĉifoje, la birdoj, en nekredeble longa karavano, forflugis por ĉiam!
Feliĉa, la malgranda bonfaranto pripensis: “Mi havas ideon! Nu! Mi nombros la grajnojn de tritiko, komunikos la ciferon al mia patro kaj neniu denove ŝtelos de ni.”
Dirite, farite! Li silente eknombris: unu, du, tri, kvar…kvarcent…kaj…eraris.
“Mi tro rapide agis”, li pensis, “mi havas tempon…ek!”
Malrapide, silente, li denove koncentris sin: unu, du, tri…tricent…kaj…eraris.
Kvinfoje, dudekfoje li provis nombri kaj ĉiam trompiĝis. Li tiom eraris ke, je la fino, li eĉ ne kapablis kalkuli kaj ĉefe li ege malsatis! Nekonscie li elektis belegan verdan tritik-grajnon, rulpremis ĝin en siaj manplatoj kaj manĝis ĝin. Li tuj aŭdis la subteran voĉon:
“Kion vi faras?”
“Mi nur manĝas grajnon de tritiko!”
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam dekdu mil okcent ĝinoj elsubteriĝis kaj ekmanĝetis la tritikon tiel diligente ke, post du horoj, restis nenio en la kampo!
Terurita pro la katastrofo, la knabeto pensis: “kion mi diros al paĉjo ĉi-vespere? Li sendube furiozos…” Li decidis ne reveni hejmen kaj enfosiĝis en truon.
Intertempe, hejme, la patro maltrankviliĝis. Finfine, konvinkita ke io nenormala okazis, li kuris al la parcelo. Antaŭ la ruinigita kampo, li preskaŭ ĉion divenis, ĉie serĉis sian filon kaj kiam li trovis lin kaŝitan en truo, li vangofrapis lin pro kolero.
“Kion vi faras?” tuj diris la subtera voĉo.
La kamparano respondis:
“Mi vangofrapetis mian filon por puni lin…”
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam dudek kvin mil sescent ĝinoj elsubteriĝis kaj ĉiu siavice vangofrapis la infanon tiel diligente ke, je la fino, la knabeto iĝis tiel ebena kiel krespo! (Ĉar ĉiu scias ke vangofrapo de ĝino samvaloras kvinmiloble kiel tiu de kolera patro!)
Terurita la patro pensis: “Kion mi diros al mia edzino?” kaj decidis ne reveni hejmen.
Samtempe, hejme, lia edzino maltrankviliĝis. Pensante ke io nenormala okazis, ŝi kuris al la parcelo. Alveninte antaŭ la ruinigita kampo, ŝi komprenis la unuan parton de la okazo. Kiam ŝi trovis sian mortintan filon, ŝi komprenis la duan parton. Freneza pro dolorego ŝi ekelŝiris siajn harojn. Tuj aŭdiĝis la subtera voĉo:
“Kion vi faras? Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam kvindek unu mil ducent ĝinoj elsubteriĝis kaj ĉiu siavice elŝiris unu haron el la kapo de la virino tiel diligente ke, je la fino, ŝi estis tute senhara!
Ege emociita, ŝia edzo ekploris.
“Kion vi faras?” diris la subtera voĉo.
“Mi ploras pri miaj edzino kaj filo!”
“Ne zorgu, ni helpos vin!”
Tiam, ĉifoje, ĉiuj ĝinoj elsubteriĝis kaj ekploris tiel diligente ke ili subakvigis la kampon kaj dronigis la kamparanon, lian edzinon kaj la filon…
Ekde tiu tago, en tiu loko, fluas riverego nomata “la riverego de l’ĝinoj”. Ankoraŭ nuntempe fiŝistoj rakontas ke, kelkfoje, aŭdiĝas la kanto de l’ĝinoj:
“Kial vi estas ĉi-tie? Kion vi faras?”
Kompreneble la prudentaj fiŝistoj neniam respondas….