Vojaĝofino

Laure Patas d’Illiers

Li estis paŝinta dum la tuta tago. Doloreto en liaj genuoj memorigis lin, ke estas tempo starigi la tendon por la nokto. Iom poste, li kaŭris apud sia fajro. La spica odoro de rostita perdriko ĉirkaŭe ŝvebis. Nun finiĝis plia bela tago, malvarmeta kaj soleca sub altaj silentaj arboj, kies kapojn rubandoj el nebulo pigre envolvis.

Li estis vidinta neniun dum semajnoj. Li rememoris la mapon. Ĉi tie estis la plej sovaĝa parto de Skotlando, kiun li kapablis trovi. Li moviĝis pli proksimen de la fajro. Ĉiunokte la vetero estis pli malvarma. La vintro frue aperas en Highlands. Ne eblos resti longe, li pensis. Baldaŭ estos tempo por reiri hejmen.

Li ektremis. La nura penso pri la urbo igis lin ŝrumpi pro repuŝo. La homoj! Li rememoris ilin ĉirkaŭ li. Sennombraj korpoj svarmantaj sur la stratoj, intermiksantaj fluoj de identaj figuroj en grizaj senformaj manteloj. Li sentis sin puŝata tien kaj reen, aperis nubmienaj vizaĝoj trarigardantaj lin per okuloj de dronintoj, tuj anstataŭitaj de aliaj, denove kaj denove. Ĉiu kontakto kun tiuj malvarmaj fantomoj igis lin retiriĝi pro abomeno. Ili komencis kirli lin, brutale batante lin. Li konsciis ke se li falus, ili piedpremus lin. Li senespere provis konservi sian ekvilibron. Li sentis kapturnon. Malmola kerno de doloro pulsadis en lia gorĝo. La silentaj vizaĝoj turniĝis pli kaj pli rapide. Li kriegis pro hororo.

Subite realo reaperis en lian menson. En la kvieta nokto aŭdiĝis nur la milda kraketado de lia eta fajro. Ŝvite, anhele, li kuŝiĝis brakumante. Lia tuta korpo estis tremanta kiel peco da ĵeleo. Iom post iom la malhela silento trankviligis lin. Li sidiĝis. Ĉi tiu krizo estis pli malbona ol la lasta fojo. Ŝajnas, ke ili ĉiam pligraviĝas. Memkompreneble ĉar la tempo reveni hejmen alproksimiĝas. Li suspiris. Diable, kion homo povus fari kontraŭ siaj propraj nervoj? Li levis la ŝultrojn kaj denove okupiĝis pri sia vespermanĝo.

Li estis fortika viro, sed liaj klinitaj ŝultroj kaj lia kava brusto malhelpis ke li donu impreson de forto. Malgraŭ lia sinteno lerta kaj komforta en la natura medio de la arbaro, li havis hejmaman aspekton, kiu pensigis pri klerulo ĉenleganta malfrue en la nokto, ĉirkaŭita de malstabilaj stakoj da libroj. Lia vesto montris la malzorgemon kutiman ĉe la brita intelektularo dum ĝiaj ferioj. Lia nazo estis iomete tro longa kun malalta pinto. Kune kun la longa mentono kaj la tre protruda gorĝa pomo, ĝi donis al li okulfrapan profilon, simila al la kapoj, kiujn kamparanoj kutimas skulpti per siaj tranĉiloj en la ligna forneto de pipoj. Liaj okuloj estis viglaj kaj maltrankvilaj. Li aspektis inteligenta, tamen ia solena rigideco en lia sinteno ŝajnigis lin kaj tre juna kaj iomete ridinda.

La sekvantan tagon, li estis vekita de tiklado sur sia nazo. Li frotis ĝin mallerte sen malfermi la okulojn. Senutile. La petolaj sunradioj plu incitetadis lian vizaĝon. Li ĝemis pro agaco. Subite li sidiĝis per nervoza skuo, okuloj eĉ pli forte fermitaj. Dum kelkaj sekundoj liaj manoj furioze balais la aeron antaŭ lia vizaĝo. For kun vi! Lasu min sola! Li aŭdis sian propran voĉon krii ene de sia kranio. Lia korpo tremis ĝis la piedfingroj, plonĝis en oceanon de furiozo. La ondaj de kolero iompostiome iĝis malpli longaj, malpli fortaj. Liaj brakoj falis kaj liaj manoj kuŝis sur liaj femuroj, malfortaj, manplatoj supren. Fine li malfermis la okulojn. Amara rideto aperis sur lia vizaĝo. Nekredeble, eĉ la suno ekscitas min! Nu, pro tia kialo oni ne povus enigi ulon en frenezulejon, ĉu? Li ridklukis pro sia propra ŝerco.

Lia stomako murmuris. Li skuis sin kiel malseka hundo, kliniĝis super sian dorsosakon, deprenis el ĝi la metalan skatolon de kakaopulvoro. Tiam li senmoviĝis, ĝuante la momenton. Li jam sentis la brulantan varman tason en siaj manoj, la densan aromon invadantan siajn naztruojn, la glutojn malrapide ruliĝantajn sur sia lango, tro dolĉigitaj kaj gluiĝemaj, poste ŝtelirantajn laŭ sia gorĝo, kreante varman linion ene de sia korpo. Mmh. Jes, hodiaŭ estos bona tago.

Li regulpaŝe iris dum la tuta mateno. Tagmeze li troviĝis inter montetoj striitaj de komplika reto de malprofundaj ravinoj ŝtopitaj de malvokoloraj erikoj. Maldika mantelo de nebulo etendiĝis, blankigis la ĉielon kaj paligis la sunon. Li eksentis la malsekan sengustan odoron de nebulo. Estus pli bone halti, oni facile perdas sian vojon en tia vetero. Tamen, ial, li sentis neniun senton de maltrankvilo. Li plu paŝis antaŭen kun la sama mekanika ritmo.

La nebulo subite densiĝis. Nun li apenaŭ povis distingi la trunkojn de la pli proksimaj arboj, kaj iliaj konturoj estis nur grizeta malklaraĵo kontraŭ la ĝenerala blankeco. Liaj kruroj konstante marŝis, kun kvieta memfido, kvazaŭ revenante hejmen laŭ konata vojo. Li apenaŭ perceptis la obtuzan sonon de siaj paŝoj. Iam li prenis ŝtonon kaj ĵetis ĝin flanken. Ĝi falis malsupren preskaŭ silente en neniaĵon. Li levis la ŝultrojn, kaj liaj kruroj rekomencis sian sencelan marŝadon.

Liaj kruroj malsupreniris dekliveton. Ŝtonetoj senĉese ruliĝis sub liajn plandumojn. La deklivo pli krutiĝis. Pelita de sia pezo, li ekkuris, lia dorsosako freneze skuiĝis je ĉiu ŝoko, li perdis la ekvilibron, li falis kun kapo antaŭen, ruliĝis laŭ la deklivo meze de nubo da polvo kaj ŝtonetoj, kapriole, pli kaj pli rapide, ĝis turniĝanta nigro plenigis lian menson.

Li rekonsciiĝis. La nebulo estis malaperinta. Li kuŝis ĉe la fundo de mallarĝa ravino. La deklivoj aspektis preskaŭ vertikalaj ambaŭflanke. Mi supozas, ke mi povus esti morta pro tia falo, li meditis. Li provis levi la kapon sed brutala doloro igis lin rekuŝiĝi. Ĉirkaŭa rigardo montris, ke li kuŝas sur dika tavolo de erikoj kovrantaj la tutan ravinofundon.

La suno estis subiranta. La koloro de la erikoj fariĝis malhelviola. Ĉiu parto de lia korpo akre doloris kiam li provis moviĝi. Mi ne kapablas sola elturniĝi. Certe io estas rompita en mia korpo. Strange, mi ne scias kie. Ĉio estas tute konfuza. Eble pro febro.

Li rememoris la alarmraketojn en sia sako. Per longa streĉa peno, li sukcesis eltiri kaj finpretigi la pafilon. Jam noktis. Li suprenlevis la brakon, kiu tremis dum la pafado. Ruĝa stelo heligis la nokton. Li paŭtis. Unu ŝanco el miliono.

La nokta aero estis malvarma kaj malseka. Li ne plu sentis doloron. Febro kaptis lin iom post iom, desegnis tremliniojn laŭlonge de liaj membroj, zonis lian kranion en streĉa ŝtala vajco. Li senpene flosis sur malhela oceano. Li kuŝis tie, kvazaŭ eterne. Ruĝaj etaj punktoj de tempo al tempo ŝprucis antaŭ liaj okuloj.

Akutaj voĉoj vekis lin. Lunlumo heligis la pejzaĝon. Aro da infanoj rigardis lin de supre. Li palpebrumis pro la tro forta lumo. "Rigardu lin" flustris knabino. "Li estas plenkreskulo". Ili malsuprenglitis laŭ la deklivo kaj ĉirkaŭis lin. Ili havis malpurajn vizaĝojn, taŭzitajn hararojn kaj ĉifitajn vestojn. Tre malgranda knabo kliniĝis super li, rigardante lin per larĝe malfermitaj okuloj. De la eta nazo pendis fadeno de muko brilanta en la lunlumo.

"Ĉu vi estas pagano?" severe demandis la knabino.

“Li estas pagano! Li estas pagano!" kantis la aliaj moke. Ili komencis danci ĉirkaŭ li. Iliaj kapoj turniĝis, pli kaj pli rapide, ne plu eblis distingi la trajtojn, li sentis kapturnon, li malespere fermis la okulojn.

La danco ĉesis tiel abrupte kiel ĝi komenciĝis. La infanoj plu staris ĉirkaŭe, aspektante iom timigitaj. Knabeto etendis manon, atingis lian brakon, tuj retrosaltis nervoze ridante. Ili fariĝis pli kaj pli aŭdacaj. Knabino kaptis lian dorsosakon per rapida movo. Ŝi tuj suprengrimpis la deklivon kaj fuĝis kun sia rabaĵo. La aliaj are sekvis ŝin, kriante por ricevi sian parton. Li vokis por revenigi ilin. Neniu respondo.

Rigardante supren, li vidis la kvietan rondan vizaĝon de la luno. Li malbenis ĝian silentan indiferentecon. Elĉerpita, li fermis la okulojn. Li ne zorgis pri la sako. Li ne plu zorgis pri io. Malforta veo senĉese elglitis el liaj lipoj. Ĝi ŝvebis en la aero, pli laŭtiĝis al lamento, mallaŭtiĝis al murmuro. Ĝia tono altiĝis kaj malaltiĝis. Denove kaj denove.