Veroniko

Laure Patas d’Illiers

Ŝia persona nomo estis Veroniko; ŝia familia nomo estas ankaŭ la mia.

Pri ŝia ekzisto mi delonge forgesis.

La notario solene informas min pri la forpaso de mia onklino. Li elmontras taŭgan malgajan mienon kaj daŭrigas. La malfeliĉa evento okazis unu monato antaŭe. Akcidenta falo el fenestro. Tiam ŝajnis ke ŝi ne plu havis familion. Nur poste, lia notariejo esploris la aferon kaj malkovris mian ekziston.

Estante la ununura ido de la familio, mi heredas de ŝi. Laŭ la notario, de ŝia mono restis neniom post la pago de la entombigo. Fakte, iun taskon mi heredas: la posedanto de ŝia loĝejo postulas, ke ĝi estu tute malplenigita antaŭ la fino de la monato, por ke li ludonu ĝin al aliulo.

Mi iras malkovri la apartamenton, kie mia onklino loĝis. Nenion mi esperas. Plej probable la valoro de la ena fatraso estas malpli alta ol la kosto kiun mi pagos al rubaĵisto por forporti ĉion.

Kvara etaĝo. Ne estas lifto. Por ĉiutage supreniri kaj malsupreniri, necesas sanaj kaj fortikaj kruroj. Ŝi aĝis sepdek naŭ, laŭ la notario. La ŝtuparo odoras je supo, tradicia legomsupo farita el terpomoj kaj poreoj. Mi malfermas la enirpordon. La ligna planko malforte knaras sub mia piedo, ĵus ĉe la sojlo. Mi staras en enirejo kun muroj malhele farbitaj. Ene, nenio, krom eksmoda grizeflava pluvmantelo sole pendanta sur vestohoko.

Mi eniras salonon. La bruo de miaj paŝoj eĥas. Ronda tablo el ebonkolora ligno. Tia granda tablo kutime estas ĉirkaŭita de almenaŭ kvar similaj seĝoj, sed tie staras ununura seĝo. Kiam ŝi invitis amikojn, ĉu ili starante manĝis? La seĝo estas el la sama ligno kiel la tablo kaj havas rektegan dorsapogilon. En angulo de la salono, remburita brakseĝo kaj stangolampo kun direktebla kapo. Ne estas lustro, tapiŝo, penditaj bildoj, dekoraĵoj, plantoj. Mia onklino ŝatis la elegantecon de malplenaj spacoj. La fenestro havas metalan balustradon. Ne estas kurteno, trans la vitro krude kaj klare videblas la fenestroj de la kontraŭa alta domego.

Mi daŭrigas la esploron. Dormoĉambro. Unupersona lito, senornamaj muroj, fermitaj ŝutroj. La etoso pensigas al malmultekosta hotelo aŭ sociala noktejo. Mi supozas ke pro nostalgio, mia onklino rekreis la aspekton de la studenta loĝejo kie ŝi iam vivis.

Mia onklino estis stranga homo. Mi antaŭvidis loĝejon plenŝtopitan de ĉiaj mebletoj, dekoraĵoj, delikataĵoj, memoraĵoj. Tiel ĉiam estas ĉe olduloj. Ju pli pezas la jaroj, des pli obstrukcias la aĵoj. Ju pli malfortiĝas la memoro, des pli amasiĝas la memoraĵoj.

Videble, en mallukso vivis mia onklino. Ĉu ŝi forvendis siajn meblojn kaj valoraĵojn pro monomanko? Ne, ŝi povintus peti helpon de mi. Neniel mi estus lasinta onklinon satmorti. Pli probable ŝi estis adepto de iu asketisma skolo. Lastatempe, mi aŭdis ke minimumismo iĝas laŭmoda. Mi komprenis ke minimumismo estas vivstilo, kie oni forigas ĉiajn aĵojn krom la neprajn. Tio plifacilas la dompurigadon.

Reveninte en la salonon, mi rimarkas pli helan ortangulon meze de muro. Tie iam pendis bildo. Mi detektive esploras ĉiujn murojn de la apartemento kaj nombras kvin tiajn ortangulojn.

Alia penso trafas min. Neniu libro! Neniu parte legata libro kuŝas ĉe la salona brakseĝo aŭ ĉe la lito. Ne estas librobreto. Probable mia onklino konsideris legadon teda okupo. Multege da homoj neniam legas librojn, krom pro neceso.

Plu observante, mi rimarkas ke en la tuta loĝejo videblas neniu skribaĵo. Nek libro, nek gazeto, nek katalogo, nek afiŝeto. Mi memoras ke en la dormoĉambro staras labortablo kun seĝo. Mi traserĉas la tirkestojn. Du skribiloj kuŝas sur tavolo de polvo. Povas esti ke jaron post jaro ŝia vidkapablo malfortiĝis kaj ŝi ne plu kapablis legi. Ŝi forigis la bildojn kaj librojn, kiujn ŝi ne plu povis ĝui.

Mi rondiras re kaj re de ĉambro al ĉambro. Veroniko estis solemulino. Ŝi elektis misantropan vivon. Hej, onklino Veroniko, kial vi ne venis renkonti min?

Mi vespiras. Mi ŝatintus trovi foton de ŝi. Estas malfacile senti simpation al iu, kiu lasis neniu spuro de sia personeco. Onklino Veroniko, ĉu vi vere ekzistis, aŭ ĉu nura fantomo loĝis ĉi tie?

Mi sidiĝas en la salonan brakseĝon. Se mi koncentriĝas, mi sukcesos revenigi memorojn. Mi laŭte ripetas "Veroniko, Veroniko, Veroniko, Veroniko". Eron post ero, reeĥas frazoj aŭditaj dum mia infanaĝo aŭ adolesko. Tiam mi ne atentis, sed iel ili printiĝis funde de mia menso. Onklino Veroniko naskiĝis longe post mia patro. Ili malmulte interrilatis, ĉar kiam ŝi ankoraŭ bebis li forlasis hejmon por eniri internulejan gimnazion. Post la abiturienta ekzameno li foriris eksterlanden por studi en universitato. Li revenis ĉi-landen kiel matura viro. Poste ambaŭ gefratoj plu restis disaj. Tial mi neniam konatiĝis kun onklino Veroniko. Ŝi ne venis al lia entombigo, antaŭ naŭ jaroj. Aŭ ŝi ja venis, sed ne alparolis min kaj mi ne konsciis pri ŝia ĉeesto. Tion mi neniam scios.

La brakseĝo komfortas, sed mi sentas malagrablan odoron de malnova eluzita ŝtofo. Mi stariĝas, paŝas al la ligna tablo, ade ŝovas la manon sur la nigra, glata kaj malvarma surfaco. Kvazaŭ mi karesus la ĉerkon de Veroniko.

Subite mi konscias ke mi soifas kaj malsatas. La konstato pri tiuj banalaj sentoj revenigas min al la realo. Mi serĉas la kuirejon.

En la kuirejo, mi malfermas la fridujon, la ŝrankojn. Minimuma vazaro por unu persono. Kelkaj kuiriloj. Nenio manĝebla. Absolute nenio. La ejo estas perfekte pura, kiel oni kutime lasas sian kuirejon antaŭ longa vojaĝo.

Mi kliniĝas por ke mia buŝo estu ĵus sub la krano kaj trinkas el la fluo. La freŝa akvo agrablas. Iom da akvo glitas sur mian mentonon. Mi sekigas ĝin per vazarotuko. Mi tremas. Fridas ĉi tie! Ho, ĉar la fenestro estas malfermita. Kial? Subite mi memoras detalojn diritajn de la notario: mia onklino mortis pro akcidento, iun matenon la gardisto de ŝia domego trovis ŝin surgrunde en la ena korto, ŝi estis falinta el sia fenestro.

El ĉi tiu fenestro.

Mi alproksimiĝas al la fenestrobreto. Ĝi ne havas balustradon. Ĉu soleco dronigis Veroniko en malesperon kaj pro naŭzo pri vivo ŝi ĵetis sin? Kia absurdaĵo! Veroniko ja estis iom stranga, sed ne eblas ke parenco de mi tiel agus! Mi eltrovu alian hipotezon, iun ajn. Mi kliniĝas al ekstero. Sube, videblas la korto. Malpura, grizeta ortangulo de betono ĉirkaŭita de krute vertikalaj muroj. Jen la plej malbela vidaĵo el la tuta mondo. Kiel malgranda tiu mizera korto aspektas! Ŝajnas neebla ke ĝi ricevus tutan homkorpon. Mi suben metas miajn manojn. Miaj manplatoj tute kovras la korton. Ĝi ne plu videblas, do mi sentas kvazaŭ ĝi ne plu ekzistas. Ho, jen la klarigo! Ankaŭ Veroniko volis malvidi la korton, la hidan korton. Ŝi tiucele suben metis la brakojn, tro etendis ilin kaj falis.

Certe tiel okazis.