La neĝo grizas palkolore, malsaneme, sub la ĉiela malhelgrizo. Tie supre, percepteblas kelkaj steloj. Sude, iom pli helas la ĉielo, ĝis haloo sukcenkolora ĉirkaŭ la suna blanka disko. En intensa frosto senmovas la aero. Neniu venta blovo puŝas neĝan pulvoron tra la vasta ebenaĵo. La naturo fiksiĝas dum momento eterneca. En la oktobrofina torporo, la norvega kamparo silentas, endormiĝanta por travintri. Eĉ tagmezo ĝin ne vigligas.
Arve sidas inter la aliaj, en la rondo de samklasanoj. Iom fore kaj dise, kuŝas la motorsledoj, per kiuj ili veturis ĉi tien. Ĉiu kunportis sakon plena je manĝaĵo. La sakoj estis senzorge ĵetitaj unu sur la alia, proksime de ilia rondo. La amaso de sakoj ŝajnas monteto, kies facila ombro apenaŭ malheligas la neĝon.
Ĉiuj dek kvin lernejanoj ĉeestas. Neniu maltrafus la piknikon, ĉiujare okazanta post la lerneja rekomenco. Tiu ĉi aŭtuna pikniko estas ilia lasta, kiel la venonta lerneja jaro estos ilia lasta. Venontan aŭtunon, ĉiuj disaj sekvos sian propran vojon. La plejmulto restos en la vilaĝo kaj komencos metilernadon. Kelkaj foriros al la urbo por lerni profesion en altlernejo. Nur Arve forlasos Norvegion por studi muzikon en Berlino, helpe de stipendio eŭropa.
Ili sidas ronde sur la neĝkrusto, efike ŝirmitaj per vintraj vestaĵoj, kies kolorojn malakrigas la avara lumo. En anorakoj ŝvelitaj, sub dikaj ĉapoj, similas knaboj kaj knabinoj. Ili rigardas unu la alian, iom faldante la okuloj super larĝaj ridetoj. Foras la vilaĝo, agrablas sen plenkreskulo nek zorgo. Ili ĵetas unu al la alia saketojn de ĉipsoj kaj krakmanĝas. Ene de la rondo, la malplenaj disŝiritaj sakoj ellasas erojn. Metala botelo da brando ĉirkaŭiras de buŝo al buŝo. Kiam ĝi malplenas, la granda Sven stariĝas kaj iras plenigi ĝin el la bareleto stivita al sia motorsledo.
Arve spertis ĉiujn travivaĵojn kun la granda Sven, ekde la nebulo de siaj plej malnovaj memoroj. Kiel beboj, ili malsuprenglitis unu post la alia la saman deglitejon. Kune ili etŝtelis fruktojn en najbaraj ĝardenoj. Sven pli lertas pri mekaniko kaj helpis lin plifortigi la motoron de sia motorsledo, kiel li mem estis farinta por la lia. Sabate vespere, ambaŭ iras al drinkejo frekventata de gejunuloj el la regiono. Kun amikoj ili trinkas bierojn, ludas bilardon. En parto de la halo homoj dancas. Sven ne dancas, li preferas de fore observi la dancantajn knabinojn. Fojfoje knabino reciprokas la rigardon, forlasas la danclokon kaj alvenas al Sven. Tiam Sven kaj la knabino nur pri si mem okupiĝas kaj fine foriras kune. Arve multe ŝatas danci, sed neniam Sven rigardas lin kiam li estas dancanta. Tial Arve dancas kun fermitaj okuloj. Li lasas la muzikon inundi lin, dronante en la facila vertiĝo de la danco. Li sentas sin kiel malpeza neĝfloko, kiu flirtas antaŭ ol delikate alteriĝi kaj diskrete malaperi.
Arve rigardas la ĉirkaŭajn vizaĝojn. Delonge li konas la dek kvar geknabojn, kun kiuj li sekvis ĉiujn lernejajn jarojn. Ili estas samvilaĝanoj. Eble ili eĉ riveliĝus iomete gekuzoj, se oni retroesplorus la generaciojn. Sian lokon li havas ĉi tie inter ili.
Arve nun estas tute sola en la vastega urbo Berlino. Ĉiumatene li bezonas unu horon por iri de sia studenthejmo al la muzika konservatorio. Dum tiu horo lia rigardo trafas neniun vizaĝon konatan.
Ĉi tiu januara mateno, Berlino vekiĝas sub neĝo. La amaskomunikiloj pritraktas nur ĉi tiun esceptan eventon. Pro la tutmonda varmiĝo, ekde multaj jaroj ne plu videblis neĝo en Berlino. Ĉiuj transportiloj perturbiĝas. Elirinte el la studenthejmo, Arve ne foriras al la konservatorio. Sen klara decido, li lasas siajn paŝojn direktiĝi al la plej proksima lago.
Arve paŝas en aleoj de la tiea parko. La blanka matena suno ankoraŭ malaltas oriente super la horizonto. Malhelaj nuboj kovras la urbon per plumbkolora tegmento. La neĝo grizas palkolore, malsaneme, sub la ĉiela malhelgrizo. En la avara lumo, lia anorako perdas sian akran ruĝan koloron kaj aspektas grize ruĝeta. Antaŭirante, li denove perceptas la sonon de paŝoj en la neĝo, sono kaj obtuza kiel kotono, kaj knara aŭ grinca. Li retrovas la senton de la piedo, kiu kraktuŝas la surfacon sed eniĝas, la senton de malpezo, kiam la piedo malsuprenglitas sen scii ĝis kie. La pikniko de la lasta lerneja jaro refluas en lian memoron.
Silentas. Arve sidiĝas. Ne surgrunden - ĉilande oni ne faras tiel kaj lia pantalono ne estas akvimuna. Sur benkon, post senneĝigado. Vidalvide al la frostita lago. Sub alta arbo - ĉilande arboj ĉie staras, nigraj skeletaj siluetoj, kiuj al la ĉielo etendas senutilaj manoj.
Iu alvenas liadirekten, laŭlonge de la lagobordo. Viro altstatura. Li surhavas flavan anorakon kaj ruĝan ĉapon, kies koloroj estas iom velkitaj pro la distanco kaj la malforta lumo. Li marŝas en la neĝo per viglaj kaj memfidaj paŝoj. Mane li kunportas ladan ujon, kies metalo sporade briletas.
Arve eksentas strangan kapturnon. Li malklare vidas, kvazaŭ tra pluvokurteno, pala nebulo. Mistera muziko sonas laŭ la ritmo de la sango pulsanta en lia koro. Jen la granda Sven, paŝante al li. Sven alvenas, kiel altamara birdo alfluginta de fore. Per granda varma gesto Sven brakumos kaj premos lin al sia brusto. Sven kunportos lin sur siaj flugiloj kaj revenigos lin al la Reĝlando de la neĝo. Sven...
Arve eksaltas. Lia vido, ĝenita per larmoj, subite pliklariĝas. La viro estas preterpasanta lin, senatente. Nekonata vizaĝo, longa kolororiĉa nazo, laca haŭto de kvardekjarulo. Lian malhelan mantelon kovras flava atentiga veŝto, kiel portas konstrulaboristoj. La metala ujo en lia mano enhavas, laŭ la etikedo, motorofuelon. La nekonato foriras per trankvilaj paŝoj. Li sendube laboras prizorgi la parkon.
Arve plu sidas sur la benko. Super li, granda bruna arbo altetendas siajn longajn nudajn brakojn. Nesenteble supreniranta en la ĉielo, la suno koloriĝas ĉiuhore pli varme. Antaŭ la vespero malaperos la neĝo.