En tiu ĉi bela tago

Laure Patas d’Illiers

Monika Menart malfermas siajn okulojn. Ne pro helpistino eniranta por malfermi la rulkurtenon. Ankoraŭ noktas. Neniu bruo aŭdeblas en la unua etaĝo de la  maljunulejo Bela Aŭtuno.

Delonge Monika alkutimiĝis al tiuj frumatenaj sendormaj horoj, kiuj ne ĝenas ŝin. Se oni aĝas 99 jarojn kaj 9 monatojn, oni kapablas tion elteni, kiel oni eltenas pene paŝi, aŭ pli kaj pli malbone vidi. Oni ne pripensu tion. Laŭdire, plej gravas ke la kompleksio estu solida. Solida ĝi ja estas. Verdire, ŝi plipeziĝis dum la jardekoj, kaj ŝia  dikiĝinta korpo profunde kavigas la matracon. Tamen ŝi konservas larĝajn ŝultrojn, fortikan korpon, mallongajn fortajn membrojn kun rezistemaj artikoj. Sub reto de faltoj, la kvadrata vizaĝo, kun energia makzelo, montras voleman personecon, kiu sukcesis rezisti la jarojn. Aĉa karaktero helpas pluvivi, kutimas proverbi la helpistinoj, parolante pri Sinjorino Menart.

Tiumatene, Monika nube sentas ke hodiaŭ ne estas ordinara tago. Subite, ŝi ekrememoras. Estas la naskotago de Johana Gert, kiu loĝas en najbara ĉambro. Ŝi festos sian 100-jariĝon. La buŝo de Monika plilongiĝas pro iritita grimaco. Lastsemajne nur pri tio parolis la tuta dungitaro : la unua centjarulo en la distrikto, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Gravas nur Johana. Hodiaŭ la tagmanĝo estos pli bona ol kutime, kaj oni servos grandan kukon, kun 100 kandeloj kompreneble ! La direktorino de la maljunulejo ĉeestos. La urbestrino venos kun fotisto kaj ĵurnalisto. Vera ĵurnalisto de la loka gazeto.

Monika plu kuŝas surdorse, rigardante la plafonon, lasante sian menson vagi. Ŝi ŝatas tiujn revajn momentojn. Malaperas la prikonsentitaj reguloj, la konvenecaj kutimoj, ĉiuj tiuj bariloj, kiuj nin kaj protektas kaj enfermas. La nokto aperigas en onia menso strangajn ideojn, kiuj alitempe ne ekzistus. Nu, ĵus ĝermis amuza ideo en la menso de Monika. Petolema rideto aperas sur ŝia vizaĝo, junigante ĝin.

Ankoraŭ noktas. Monika pene ellitiĝas. Ŝovante surplanke siajn piedojn, ŝi longe traserĉas sian ĉambron. Mallaŭte kantozumante, Monika eliras la ĉambron. Enmane ŝi tenas duonplenan botelon kaj du glasojn. Ŝi malrapide iras ĝis la pordo de Johana. Ne frapante, ŝi eniras, atingas la liton kaj skuas ŝian najbarinon por veki ŝin.

Ŝi flustras en ŝian orelon :

– Bonan tagon Johana ! Gratulon !

La dormantino malrapide vekiĝas. Maldika, malgranda, pergameneca, en sia tro granda lito ŝi aspektas kvazaŭ flaviĝinta pupo. Ŝi svage skuas sian etan kapon kovrita de lanugo, tiel blanka kaj delikata, ke ĝi ŝajnas travidebla. Ŝiaj okuloj pligrandiĝas pro surprizo, kiam ŝi ekvidas Monikan.

Kiu montras al ŝi sian botelon.

– Rigardu ! Mi alportis al vi sambukovinon. Mia filino donis ĝin al mi pasintsemajne. Ŝi mem faras ĝin. Nu, sidiĝu, ni kune trinku ĝin. Nepras rapidi, antaŭ la matena alveno de la helpistinoj !

Johana malvigle jesas. Ĉiuokaze, ŝi ĉiam konsentas kun la aliuloj. La energio de Monika iom puŝas ŝin, sed tio ne malagrablas. Male. Estas iom tro frue, tamen plaĉas la komplezaĵo de Monika. Kaj ŝi pravas, hodiaŭ estas festotago !

Monika prenas glason, abunde verŝas en ĝin el la botelo kaj donas ĝin al Johana. Por ŝi mem ŝi verŝas la reston en la duan glason.

Sidante flankon ĉe flanko sur la lito, la du maljunulinoj ridetas unu al la alia kaj tostas.

– Je via sano en tiu ĉi bela tago !

Ili malrapide trinketas, per etaj glutoj, por ke la plezuro longe daŭru. Jam preskaŭ du jarojn ili konas unu la alian en ĉi tiu maljunulejo. Tamen unuafoje ili ambaŭ tiel kune sidas, tute solaj kaj proksimaj. Ili babilas pri ajnaj aferoj, iomete senkohere, flustrante por ne veki iun. Ĉiumomente ili ekridas, ekscitiĝintaj pro tiu eksterkutima okazo. Iliaj ĝojaj vizaĝoj ŝajnas pli junaj. Ili similas knabinoj neĉeestantaj la lernejon aŭ kaŝe fumantaj.

Nu, baldaŭ tagiĝos. Tempo reiri en sian ĉambron. Monika enlitiĝas. Ĝis la alveno de la helpistinoj, ŝi spektas la televidon, mallaŭte por ne ĝeni.

Dum la tagmanĝo, tute pimpas la manĝoĉambro. La tablotukoj estas blankaj, kiel dum la novjara festo. Vere, la tagmanĝo gustas pli bone ol kutime. Ĉefe bongustas la kuko, Monika petas duan pecon.

La direktorino ne ĉeestas. La helpistinoj pli silentas ol kutime. Agrablas gustumi frandaĵojn en kvieta etoso.

Monika verŝas akvon en sian glason. Hodiaŭ ŝi ne aldonas siajn kutimajn kuracilajn gutojn, ĉar malplenas la boteleto. Kiam la kuracisto vizitos ŝin, ŝi petos de li plian. Je ŝia aĝo,  povas okazi ke oni mallerte faligas kaj disverŝas ujon. Ne riproĉos la kuracisto. Li denove demandos al ŝi zorge atenti. Tiuj kuracilaj gutoj agas potence. Se homo kun malsaniĝema koro trinkus ilin, tio povus okazigi miokardian infarkton.

Malstreĉiĝante en sia brakseĝo, Monika trinketas sian kafon kun kontenta rideto. Ŝi fermas siajn okulojn kaj imagas la frontpaĝon de la loka ĵurnalo post tri monatoj : « Sinjorino Monika Menart, unua centjarulo en nia distrikto ».