Domo
sepiabruneca koloro en malnovaj unukoloraj fotoj

Laure Patas d’Illiers

La veturilo de Kevin ĉirkaŭiras la domon. Ĝia karoserio preskaŭ tuŝas la stukitan fasadon okre kolorigitan de la jardekoj.

Kevin parkas sian
Zoeelektra aŭtomobilo
en la malantaŭan korton, apud la remizo. Li malfermas la lignan remizopordon, el alta ena breto deprenas longegan volvitan elektrodraton, konektas unu ekstremaĵon ene kun mura konektingo, la alian ekstere kun sia veturilo. Li malrapide fermas la remizpordon, zorgante ke la drato kuŝu trans la porda subo, laŭ malgranda tranĉaĵo je formo de inversa litero V. La tranĉon li mem faris lastan someron. Li tiam esperis, ke ĝi ne estu rimarkita. Ne tiel okazis.

El sia pakaĵujo Kevin deprenas la aĉetaĵojn kiujn li alportos kuirejen. Ĉar ambaŭ brakoj estas ŝarĝitaj, li ne eklumigas la koridoron. Li parkere konas ĝian aranĝon, la precizan lokon de ĉiu el la kvar pajlaj seĝoj viciĝantaj laŭ la dekstra muro, la dimensiojn de la kredenco kie konserviĝas la valora vazaro festotage uzita dum la gepatra epoko.

En la vasta kuirejo Kevin demetas la nutraĵojn sur la longan tablon. Sur la tablotuko el verda vakstolo videblas pluraj brunaj cirkloj, spuroj de tro varmaj kuirpotoj senatente surmetitaj, malgraŭ la ĉiama estado de fajenca subplado meze de la tablo. Pri unu el tiuj makuloj kulpis Kelvin dum infanaĝo. Ĉiufoje, kiam li vidas ĝin, li memoras la admonon de sia patrino.

Dum Kevin ordigas la aĉetaĵojn, lia rigardo trafas sian malpuran vazaron lasitan en la lavokuvo. Hieraŭ li forgesis lavi ĝin post sia malfrua vespermanĝo. En sia moderna hejmo en
Nantes[Nant] urbo en Francio
, li posedas vazlavilon. Ĉiun someron, kiam li venas ferii kelkajn tagojn en la familia domo, li bezonas iom da tempo por reakiri la tieajn kutimojn. Lavi la vazaron tuj post ĉiu manĝo, uzante du plastajn pelvojn metitajn sur la larĝa ŝtona lavokuvo sub fenestro, la elgutigilon nigrigitan pro longa uzo, la sekigtukojn el blanka diafana lino por la glasoj kaj la kadritajn kotonajn sekigtukojn por la resto.

Antaŭ ol prepari sian tagmanĝon, Kevin verŝas al si viskion. Glaso enmane, li direktas sin al la "butiko". Komence de la dudeka jarcento, lia praavo estis fakulo pri herbokuracado kaj tie vendis kuracplantojn. Restas spuroj de lia komerco. Longa fenestro, iama montrofenestro, hodiaŭ vualita per kroĉitaj kurtenoj, tra kiu diveneblas la centra placo de la vilaĝo. Kovrante la tutan fundan muron, granda meblo el cirita merizarba ligno, enhavanta sennombrajn etajn tirkestojn kun manskribitaj etikedoj el celuloido. Kiam Kevin naskiĝis, la butiko jam estis iĝinta salono. Kiel nun, tie staris ses seĝoj kun lignaj brakapogiloj kaj pluraj malstabilaj unupiedaj tabletoj. La familianoj ne uzis tiun salonon, krom pro "specialaj okazoj", tio estas vizito de eksterulo aŭ religia festo. Oni preferis restadi en la kuirejo, ĉirkaŭ la granda tablo, pro la varmo de la fornelo, la odoroj de manĝaĵoj, la ĉiama ĉeesto de la patrino.

Kiam li alvenis hieraŭ vespere, Kevin tuj eniris la butikon. Li malfermis la ŝutrojn kaj aerumis por forigi la mucidon eligitan de la krino kiu remburas la sidkuseno de la seĝoj. Per polvotuko li viŝis ĝis brilo la lignon de la granda meblo. Ĉi ĉambro estas lia preferata el la tuta domo. Pro la vasta fenestro ĝi estas la plej luma.

Kevin dispuŝas la vualkurtenojn kaj ĝurigardas la sunplenan placon, trapasitan de piedirantoj kaj diverskoloraj veturiloj. Somere la vilaĝo estas multe frekventata. Ĝi iĝas pli viva ekde la fino de junio. Pli kaj pli da turistoj vizitas la regionon, sed ne estas sufiĉe da turismaj infrastrukturoj por konvene akcepti ĉiujn. Hieraŭ, dum ilia telefona parolado,
Jade[Ĵad] persona nomo
anoncis al li ke ŝia familio ĵus ekfunkciigis tendumejon en unu el siaj kampoj, borde de la rivero.

Li deziras renkontiĝi kun Jade ĉi-posttagmeze. Li vokos ŝin kaj proponos ke ambaŭ kune trinku glason de io en la kafejo. Ĝi estas la ununura kafejo en la vilaĝo, do ilia renkonto ne estos diskreta, tamen ili estos sufiĉe trankvilaj por kune babili. Ŝi havos multon por diri. Ŝi decidis ĉesigi sian studadon. Ŝi volas vivi ĉi tie, en sia denaska regiono. Ŝi eltrovu vivtenan okupon, rilate al turismo.

Post sia tagmanĝo kaj lavado de vazaro, Kevin ĵetas rigardon al sia brakhorloĝo. Afiŝiĝas 15:15. Nun estas tempo komenci la purigadon de la domo.
Eliane[eljan]: franca eksmoda ina persona nomo
alvenos morgaŭ fine de la mateno. Ŝi preskaŭ aĝas kvardek. Eliane kaj li estas pli ol dek jarojn disaj. La gepatroj kredis ke ili havos nur unu infanon, Eliane. Sed tute surprize naskiĝis malfrua bebo, li mem. Kevin de ĉiam timas la riproĉojn de sia pli aĝa fratino. Kiam ŝi sulkigas la brovojn, ĝuste kiel faris ilia patro, Kevin kuntiriĝas kvazaŭ skoldita bubo. Por eviti tion, li bone purigu ĉie antaŭ ŝia alveno. En muroŝranko kiu odoras je pargeta vakso, Kevin dependigas plumviŝilon. Hejme li ne uzas tian aĵon. Ne necesas. Li ne posedas delikatajn komplikformajn meblojn aŭ objektojn. Ĉio devenas el
IKEAtransnacia firmao kiu vendas malmultekostajn loĝejovarojn
. Cetere, li malofte estas hejme. Plej multo de sia tempo li pasigas ekstere, ĉu al la laboro, ĉu en kafejo, ĉu ĉe amikoj.

La familia domo estas vasta. Ekde la forpaso de liaj gepatroj, ĝi restas senhoma preskaŭ la tutan tempon. Nur dum kelkaj tagoj aŭ semajnoj, venas li kaj lia fratino, malofte ŝia edzo. Eĉ kiam ili ĉeestas, la domo aspektas malplena. La plejmulto de la ĉambroj ne plu estas uzataj. Kompreneble, Kevin purigos nur la malmultajn ĉambrojn, uzotajn de li kaj lia fratino.

Kevin diligente purigas ĉambron post ĉambro. Li kunportas sian telefonon en malantaŭa poŝo de sia ĝinzo. Enirinte ĉiun novan ĉambron, li uzas la tujmesaĝilon por dialogi kun Jade. De jaroj ambaŭ interŝanĝas mesaĝojn. Lastan vintron ili sendis malmultajn, sed ekde lia alveno en la vilaĝo la dialogo konstante viglas. Ŝi konsentas renkontiĝi en la kafejo je la kvina kaj duono.

En sia urbo li kutimas malfrui al rendevuoj, sed jam je la kvina kaj kvarono li sidas en la kafejo antaŭ glaso da biero. Li levas ĝin antaŭ sia vizaĝo kaj trarigardas la ĉirkaŭaĵon. Danke al la biero, la mondo sukcenkoloras ĉi-vespere. La urbodoma muro iĝas safrankolora sub ĝia grimpanta rozarbedo. En la preĝeja perono, la ŝtupoj estas strioj oraj kaj brunaj. Sur la domo de lia familio, la muroj aspektas je la koloro de sepia inko. La vido similas al la malnovaj poŝtkartoj kun fotoj de lokaj vidaĵoj, kiujn liaj gepatroj konservis en albumoj. Sur la fasado, super la montrofenestro, ankoraŭ legeblas spuro de la vorto "kuracplantoj". Flanke de la placo, la strato de la ĉifonistoj krute malsupreniras en la direkto de la ponto sur la rivero
Dourane[duran]: rivero
. El tiu strato alvenos Jade.

Inter grapoloj de malrapidaj turistoj, aperas svelta silueto kiu viglapaŝe supreniras. Strikta nigra ĝinzo, nigra senmanika T-ĉemizo sur maldika torso. Jen Jade. La glaso tremas en la mano de Kevin. Tra la biero vidiĝas la hirta hararo de Jade kies pintaj harfaskoj direktiĝas ĉielen, ŝiaj malgrasaj brakoj, ŝia triangula vizaĝo. Pro la flava biero ŝia haŭto havas la koloron de spickuko.

Jade kaj Kevin ŝmacas sur ambaŭ vangoj, kiel kutimas inter geamikoj. Jade rajde lokas sin sur seĝo apud Kevin. Ne plu tra likva vualo li vidas ŝin. Ĉi tie ŝi estas. Plene viva, tute reala. La haŭto de ŝia vizaĝo estas lakte blanka, preskaŭ palblua sub la okuloj konturitaj per neta nigra linio. Ŝiaj brakoj estas apenaŭ sunbruniĝintaj. Jade ŝatas arĝenton. Ĝi flagras ĉie, sur ŝiaj botetoj kun dikaj plandumoj, sur la buko de la leda zono ŝovita en la ĝinzo, en larĝa plata brakringo, en kolĉeno, en multaj ornamaĵoj laŭlonge la rando de oreloj. Eble ankaŭ en nevideblaj lokoj.

- Nu, kiam via maljunula strigo alvenos?

- Morgaŭ matene.

Kevin malŝatas ke Jade nomas lian fratinon "la maljunula strigo". Li bone scias kial Jade acerbas. Lastan someron, babilante kun najbaroj, Eliane senpripense ĵetis malestiman rimarkon pri Jade, kiu estis informita prie per onia vilaĝa klaĉo.

Kevin devias la konversacion al la tendumejo ĵus kreita de la familio de Jade.

- Jes ja, ĝi malfermiĝis. La gepatroj suferas streson. Ne mi. La tendumejo ne interesas min. Mi volas alian okupon, tutjaran, ene de la vilaĝo. Mi volas krei multoblan ejon, memoru, pri tio mi parolis al vi.

Jes, Jade jam parolis al li pri sia projekto, longe kaj detale, tamen ŝi denove klarigas.

- Multobla ejo estas loko uzebla por diversaj celoj: kaj komerco de varoj, kaj servado, kaj kulturo, kaj homaj interrilatoj. En mia multobla ejo vendiĝos legomoj el ekologia agrikulturo, ekologiaj artikloj por hejmpurigado, libroj, manfaritaj juveloj kaj artaĵoj, kaj multaj aliaj. Okazos vesperaj renkontiĝoj pri iu temo, spektado de filmoj. Tiu ejo estos plenplena je vivo, kun plaĉa etoso. Danke al ĝi, ĉitieaj loĝantoj kaj turistoj renkontiĝos, dialogos, malkovros sin, ĝuos la riĉecon de diverseco.

- Belege!

Kiam Jade unuafoje prezentis sian projekton dum telefona konversacio, Kevin atentis kaj sincere interesiĝis pri la ideo. Nun li nur duone aŭskultas. Li ĉefe rigardas Jade. Ŝiaj okuloj flagras, pro entuziasmo ŝi rapide movas siajn manojn parolante. Kiam ŝi moviĝas, inter la mallonga T-ĉemizo kaj la ĝinzo, ofte distingeblas la umbiliko.

- Mia projekto mojosas, sed nun mi renkontas problemon, tio estas trovi taŭgan lokon. La domo de miaj gepatroj tro malproksimas de la vilaĝo. Por ke klientoj venu, mia ejo nepre estu apud la vilaĝa centro. Se mi trovas lokon sufiĉe grandan, mi ankaŭ kreos kamparan gastejon. Mi pensas pri la domo kie loĝis la familio
Bourrelier[burelje]: franca familia nomo
. De jaroj ĝi restas ofertata. Pro ĝia kaduka stato necesos multe da konstrulaboro. Multekostos. Espereble la banko konsentos prunton.
- Kio? Sed, Jade, ĉu vi vere intencas ekvivi en tiu ruino? Ĉu vi konscias kiom estus farenda? Riparigi la domon, aranĝi la ejon, prizorgi la administraĵojn, la komercon? Vi ne povas sola... Ho, pardonu min, kia stultulo mi estas. Kompreneble vi partneros kun
Maxime[maksim]: franca vira persona nomo
.

Maxime estas la koramiko de Jade ekde lasta somero. Jade kelkfoje menciis lin en siaj tujmesaĝoj. Kevin neniam renkontis lin.

- Maxime estas malnova historio. Ni disiĝis. Hieraŭ, fakte. Per mesaĝoj. Li naŭzis min pro sia ĵaluzo pri ĉiuj.

La rigardo de Kevin fiksiĝas en la okuloj de Jade. Li havas la senton, ke la tempo haltas.

Ĉu li partneru kun Jade? Ĉu li forlasu Nantes, sian laboron? Kial ne? La laboro tedas lin, delonge la urba vivo malplaĉas al li, labori en ĉi vilaĝo allogas. Fakte, pli ol partnero li volas esti. Vivi kun Jade, jen lia vera deziro! La malkovro de lia sento skuas lian tutan menson. Li estas dironta al Jade... Antaŭ ol li malfermos la buŝon, subite la sonorilturo brue kovras ĉiujn paroladojn en la kafejo.

- Ho, estas la sesa! Mi iru hejmen, ĉe mi atendas multe da farendaĵoj.

- Kiam ni denove renkontos nin? Ĉu ĉi-vespere?

- Okej, mi venos ĉe vi. Des pli ke morgaŭ alvenos via drako. Ĝis tiam!

Jade foriras, kurante al la deklivan straton. Kevin apogas la kubutojn sur la tablo. Liaj okuloj gapas la du malplenajn glasojn. Li senpripense fingrumas la faktureton.

La domo de lia familio, jen la ideala loko por la projekto de Jade. Por ilia projekto. La konstruaĵo estas en bona stato, sufiĉus ŝanĝi la enhavon. Forigi la ne plu uzitajn meblojn kaj aĵojn. Refarbi la vandojn. Meti modernan meblaron kaj dekoraĵojn, adaptitajn al la nova uzo de la loko. Modernigi la etoson. La inta "butiko" denove iĝus vendejo. La ne plu uzitaj dormoĉambroj gastigus klientojn. La domo, nun dormanta en sepia memoro, denove vivus.

En la unua etaĝo, la dormoĉambro ankoraŭ nomata "la dormoĉambro de la gepatroj", ne plu uzita ekde ilia forpaso, estas la plej vasta kaj agrabla en la tuta domo. Ĝi iĝus lia dormoĉambro. Li tie loĝus tuttempe, la tutan jaron. Nu... Ne nur li tie loĝos ... Jade kaj li... Li decidas tuj ekagi tiucelen. Li tuj forigos el la dormoĉambro ĉiujn pentraĵojn, tapiŝetojn, aĵetojn. Li purigos, aerumos, metos en la liton novajn litotukojn. Ĉi-vespere li montros ĝin al Jade. Espereble ŝi konsentos tie pasigi la nokton...

Kevin forlasas la kafejon. Kiam li estas atingonta la domon de lia familio, li surpriziĝas. Apud lia veturilo, staras tiu de Eliane. Li enriras la kuirejon. Lia pli aĝa fratino sidas ĉe la longa tablo kaj senŝeligas terpomojn por la vespermanĝo. Vidante lin, ŝi stariĝas. Ŝi surhavas grandan antaŭtukon el blua malhela tolo. Kiel kiso ŝi flugtuŝas la vangon de Kevin per la sia.

- Bonan vesperon kara. Neatendite kaj bonŝance, kunsido estis malanoncita. Danke al tio, mi alvenas unu tagon pli frue ol planite. Tiel ni pasigos pli da tempo kune.

Kevin rimarkas ke la diversaj aĵoj, lasitaj de li sur la tablo, nun estas precize ordigitaj, ĉiu en sia taŭga loko. Li sidiĝas ĉe-tablen apud sia fratino. Per unu mano li deprenas terpomon, per la alia tranĉilon.

- Eliane, oni diris al mi ke la urbestraro planas modernigi la centran placon. Kreiĝos ĝardeneto kaj parkejo por turistoj.

- Parkejo ĵus kontraŭ niaj fenestroj! Terure! Ni suferos bruon, ĉiajn ĝenojn. La novelektita urbestro havas absurdan ideon. Tiu placo tre agrablas kiel ĝi estas de pli ol jarcento. La veturiloj parku aliloke, malproksime. Nunepoke, ŝajnas kvazaŭ homoj ne plu kapablus paŝi!

Eliane senŝeligas multe pli rapide ol Kevin, kiu ne kutimas fari tion. Ŝi tranĉas la senŝeligitajn terpomojn en plataj pecoj. Ankoraŭ pri tiu tasko ŝi pli rapidas ol li.

- Eliane, komprenu, tio estas parto de vasta plano. La nova urbestraro deziras ke la urbo iĝu dinamika, iniciatema. Ĝi volas kreskigi ekoturismon. Ĝi serĉas lokojn proksimajn al la centro por instigi kreadon de komercaj agadoj. Mankas ankaŭ dormlokoj por turistoj dum la somero. Mi demandas min... Eble ni povus oferti nian remizon. Ĝi taŭgus por loĝi grupojn de piedvojaĝantoj aŭ trupojn de skoltoj. Nur iam kaj iam, nur po unu nokto ĉiufoje.

- Ĉu ludoni la remizon? Absolute ne eblas. Ĝi kuntuŝas la domon mem. Ni ne povos ĉi-apude akcepti nekonatojn, venantajn el ie ajn. Pensu pri la risko de rompŝtelo. En nia domo konserviĝas abundo da malnovaj aĵoj, inter ili multaj estas altvaloraj.

Eliane ŝmiras terakotan ujon per ajlo kaj poste butero. Ŝi aranĝas ene la tranĉaĵojn de terpomoj, aldonas lakton, kremon, muskaton, superŝutas per raspita grujero, enmetas la ujon en la fornelon. La gestoj de ŝiaj longaj manoj estas viglaj kaj precizaj. Kevin konstatas sian nekompetenton pri kuirarto. Li okupiĝas ordigante la manĝilaron sur la tablon por la vespermanĝo.

Dum la manĝo, Eliane kaj Kevin babilas pri io kaj alio. Pro lia laboro, la edzo de Eliane ne povos alveni kaj ferii kelkajn tagojn kun ili. Tiel ofte okazas. Verdire, Eliane kaj Kevin malmulte parolas pri ilia nuna vivo, la ĉefa temo de la konversacio estas memoraĵoj el la periodoj pasigitaj ĉi tie dum iliaj junaj jaroj. Kiel deserto, Eliane surtabligas kaĉon el rabarbo, kiun ŝi hieraŭ kuiris hejme. Fine de la manĝo, kiam Eliane estas stariĝonta, Kevin mangestas ĝis preskaŭ tuŝi ŝian brakon.

- Eliane, be... Mi pripensis... Ĉu eblus, ke mi uzu alian dormoĉambron?

- Ĉu ŝanĝi dormoĉambron? Kial do? Via ĉambro estas perfekta, ĝia fenestro montras belan vidon al la sonorilturo kaj la matraso estas altkvalita.

- Nu, jes, tio veras, sed la lito estas unupersona kaj mi preferus pli larĝan.

- Kia stultaĵo! Vi ne estas edziĝinta, do vi ne bezonas liton por paro. Vi rajtas fari kion vi volas ĉe vi en Nantes, sed ne decus inviti inojn ĉi tien, en la domo de nia familio.

Eliane stariĝas, prenas iom da manĝilaro kaj portas ĝin en la lavujon. Kevin sekvas ŝin kun malplenajn manojn.

- Ĉi domo ja estas familia domo, tamen... Eliane, la mondo ŝanĝiĝas, la tuta socio evoluas...

Eliane energie lavas la vazaron.

- Mi bone scias ke la socio evoluas. Ĝi evoluu tiom, kiom plaĉos al oni. Sed ĉi domo restos senŝanĝa. Ni havas belegan domon, aĝa je pli ol jarcento, kiu perfektas kiel ĝi estas.

Kevin prenas kadritan kotonan sekigtukon kaj sekigas la telerojn. Ĉi-vespere Jade sonorigos al la enirpordo de la domo. Li ne invitos ŝin en la domo sepia. Li proponos al ŝi kune promeni laŭ la riverbordo, en la lumo de la luno arĝenta.