Cherubino[1] : Margot Vidame[2]
En la listo legeblas multaj nomoj, sed nur ĉi tiun vidas ŝi. Ne gravas al ŝi, kiu ludos la rolojn de Almaviva, Suzana, ĉiuj aliaj.
Cherubino : Margot Vidame.
La opero komenciĝos je la naŭa posttagmeze precize, informas la programo. Nun, je la oka, preskaŭ senhomas la spektejo. Ŝi estis sola en sia loĝio. Paro ĵus eniris kaj sin instalas en la unua vico de seĝoj. La edzo portas sur smokingo nigran mantelon, sub senhara verto mallarĝan liphararon. El li eliĝas enuo bonedukita kaj ĝentila. La edzino aspektas multe pli juna ol la edzo. Eble pro la mallonga hararo aŭ la freŝaj ŝultroj. Per gracia gesto, la edzino glatigas sian verdan mantelon sur la dorsapogilo de sia fotelo. Ambaŭ ne rigardas sin, ne interparolas. Ne plu necesas. Verŝajne de longa tempo ili estas geedziniĝintaj.
Post unu horo, la malhela velura kurtenego majeste leviĝos kaj senvualigos la luman universon de la sceno. Malfermiĝos La geedziĝo de Figaro. Ĉi-vespere, kiel ĉiuvespere, la spektaklo montriĝos ĝoja, impete gira, fulmeta je sprito kaj fantazio. El ĉiuj roluloj de tiu sorĉa mondo, la plej brila, la plej impertinenta, la plej rava estos Cherubino.
Baldaŭ, sur la sceno Cherubino aperos, turniĝos, ridos, saltos kaj forfuĝos kiel diableto. La minca korpo surhavos kostumon el brokato de helblua veluro, ore pasamentita. Petolema rideto ornamos la triangulecan vizaĝon sub la pudrita peruko. Unuavide, oni kredas vidi altkreskan knabon, kiu ankoraŭ ne voĉoŝanĝis. Sed ekde kiam la kvazaŭknabo paŝas aŭ dancas, oni perceptas la koksumadon kaj la rondaĵojn, kiuj elperfidas korpon de juna virino.
Cherubino : Margot Vidame.
Laŭ la tradicio, la rolo de Cherubino estas ludata de virino alivestita kiel knabo. Ŝi parkeras ĉi tiun piednoton, fine de la programo. La programon ŝi legas ree kaj ree, ekde kiam ŝi sidiĝis en la loĝio. Kiel ĉiutage ekde unu monato, ŝi alvenis en la operejon antaŭtempe. Atendante la komencon de la spektaklo, ŝi alte tenas la programon antau siaj okuloj. Por montri memfidan sintenon. Por protekti sin de malkonvenaj alparoloj, kiuj povas trafi virinon solan en publika loko. Ja sola ŝi venas ĉiutage.
Spektantoj iom post iom alvenas kaj ekokupas la sidlokojn. Paro post paro. Ĉi-vespere la mondo plenas je paroj. La mondon de geedzaj paroj ŝi kaŝe observas malantaŭ sia programo, alte tenita kvazaŭ ventumilo. Ŝi svage demandas sin, kion viro kaj virino povas diri unu al la alia tagon post tago. Por tiu mondo ŝi ne taŭgas, neniel ŝi kapablus…
Por tutalia mondo ŝi venas. La mirinda mondo de iluzioj, kiu aperas nur en la lumo de reflektoroj. La fascina universo de dikaj ŝminkaĵoj, buntaj kostumoj, longaj korolformaj jupoj, oraj drapiraĵoj. Sed ankaŭ tiu mondo estas fermita al ordinarulo kiel ŝi. Dum la interakto, kiel kutime ŝi sekvos la homfluon al la fojero, kie bonvenigas la trupo. De fore ŝi gvatos Margot Vidame, en ŝia scintila kostumo de la dek oka jarcento. Neniel ŝi aŭdacus alproksimiĝi, paroli al Margot Vidame. Kion ŝi dirus ? Ke ekde unu monato ŝi vivas nur por la momentoj, kiam Cherubino aperas sur la sceno ? Ne, jen la vero, al Margot Vidame ŝi havas nenion por diri. Ŝi ne deziras koni Margot Vidame. Kio rapidigas ŝian koron kaj tremigas ŝiajn manojn, tio estas la rideto de Cherubino. Rideto celanta la tutan spektantaron, kion tamen ŝi ricevas kvazaŭ nur por ŝi. La centro de ŝia vivo estas la anĝeleto kun diableta rideto, kiu petolas sub oraj lumoj.
Fine de la spektaklo, kiam eĥos la aplaŭdoj kaj lante fermiĝos la kurtenego, ŝi plu sidos, ĝuante la varmon restantan en sia koro. Ŝi kviete surmetos sian pezan mantelon el griza lano. Kiel ĉiuvespere, lasta ŝi eliros el la spektejo, trairos la halon, foriros de la operejo. En la silenta nokto ŝi paŝos, sola, ridetanta ĉielen al la neatingeblaj steloj. Ĉar la lifto plu paneas, ŝi suprengrimpos la sep etaĝojn ĝis sia loĝejeto sub la tegmento. Por pagi la operajn biletojn ŝi enŝuldiĝis por longaj monatoj. Neniam en sia vivo ŝi estis tiel feliĉa kiel nun.
[1]Cherubino [Kerubino] : itala nomo, pantalonrolo en la opero La geedziĝo de Figaro
[2]Margot Vidame [Margo Vidam] : franca virina nomo