Tradukis Klaus Friese
Helmut Lasarcyk
Salto de la konscio
Kiel integrale orientigita
rigardo al la mondo
ŝanĝas nian vivon
Enkonduko
tradukis Klaus Friese
_______________________
Mi bonvenigas korektojn kaj
proponojn de lingva revizio.
Sendu viajn proponojn al mi!
friese@esperanto-hamburg.de
_______________________
Bewusstseinssprung
Wie ein integral geprägter Blick
auf die Welt unser Leben verändert
Eine Einführung ─ Deutsch
© Helmut Lasarcyk 2021
Titolbildo: Pixabay rainbow-307622
Integrala pensado
kunigas ĉiujn fadenojn, kiuj estas ĝis nun pensitaj, kaj konsentas ke ili ĉiuj trovis pecon de la vero. Ili estas kunmetataj sur pli alta nivelo por formi novan tuton tiel malfermante vidon al tute novaj interligoj. Neniu estas marĝenigita. Ne estas spaco por rasisma pensado. Ankaŭ politika korekteco ĉi tie ricevas adekvatan spacon, kio respeguliĝas per la malstreĉita skribmaniero en tiu libro.
La aŭtoro
Helmut Lasarcyk, naskita 1949, instruisto en gimnazio, emerita, ekde pli ol 25 jaroj okupiĝas pri integrala teorio. Li registris, ke ne troviĝas konciza, facile komprenebla enkonduko por tiu temo. Tial li decidis, mem skribi tion laŭ la devizo 'Instruistoj estas la gardantoj de civilizo pli ol iu ajn alia grupo' (Bertrand Russell).
Enhavo
... en sia propra ĉiutaga vivo
... en partnereco kaj infanedukado
La konscio-disvolviĝo de la homo
Kio atendas vin ĉi tie? Estas vojaĝo tra la konscio, fakte en nekutima maniero. Estas esplorado en granda profundeco kaj larĝeco, kiu kaptas diversajn tavolojn kaj finfine postulas konsiderindan salton. Dum tio temas pri la interna evoluo, kiun trakuras ĉiu individue, sed ankaŭ grupoj kaj la tuta homaro.
La unua parto detale priskribas la bazojn. La dua parto koncize skizas la diversajn praktikajn aplikojn por doni impreson pri la aplikebleco kaj ŝarĝa kapablo de la koncepto de la integrala mondkoncepto. Je la fino vi ricevas unuan impreson kiel tiu fundamenta ŝanĝo de la pensmaniero sin vaste etendiĝas. Do, oni vere povas paroli pri salto de la konscio, kiu kaptas la tutan socion - mondskale. Ĉion, kion vi bezonas, estas malfermita menson kaj la pretecon, sen okulŝirmiloj elprovi novajn perspektivojn. Tio ne estas bagatelo, tamen fascina kaj cetere tre inda afero.
La termino 'integrala' estas fundamenta ideo por specifa rigardo al la mondo. Ĝi devenas de Jean Gebser (1905-1973), kiu komprenis tion kiel deiĝon de la spirita-logika sfero (Gebser 1973). La usona filosofo Ken Wilber (naskita 1949) ekkaptis tiun terminon kaj evoluigis el tio kompleksan pens-konstruaĵon prilaborante la rezultojn de la laboro de multnombraj esploristoj. Li celis fari bazon por la ampleksa priskribo de la realeco sur ĉiuj ebenoj. Al tio ankaŭ apartenas la tempa evoluo. Intertempe multaj aliaj esploristoj partoprenas la laboron por disvastigi la novan mondkoncepton en teorio kaj praktiko.
Unue temas nun pri la diversaj ebenoj kaj kampoj de la integrala teorio. Poste sekvas la tempa disvolviĝo.
La kvar kvadrantoj
Pliaj perspektivoj de la realeco povas esti komprenataj per la kvar kadrantoj de simpla koordinatsistemo. Vi povas vidi, ke ekzistas interno kaj ekstero, individua kaj kolektiva perspektivo. Lasu nin unue fokusiĝi pri la realeco 'homo': En la supra, dekstra areo (ekstere, individue) respeguliĝas ĉio, kion de la individuo oni povas vidi, registri, nombri: la korpon. La supra, maldekstra areo (interne, individue) kontraŭe ne estas rekte akirebla de ekstere; ĝi figuras la konscion de la individuo. Ĉi tie finiĝas la mondo de la videblaj, nombreblaj kaj mezureblaj aĵoj. Tio estas la regno de la psika interna vivo, kiu, laŭ sia maniero, estas tre reala! Ambaŭ dimensioj estas reciproke dependaj kaj influas unu la alian; ili estas nesepareble inter-konektitaj.
La aliaj du kvadrantoj respegulas tiujn partojn de la realeco, kiujn multaj individuoj komune konstruas: la kolektivon. La suba, maldekstra areo (interna, kolektiva) priskribas, kio estiĝas dum interŝanĝo de la pensoj en la socio, do, entute la kulturaj efektoj kiel poezio, filozofio kaj arto.
La suba, dekstra areo (ekstera, kolektiva) inkluzivas ĉiujn sistemojn kaj instituciojn, kiuj faras tiujn efektojn palpeblaj: administrativaj institucioj, lernejoj, entreprenoj, registraroj. La superrigardo klarigas, ke la du dekstraj kvadrantoj priskribas la objektivan kaj la du maldekstraj la subjektivan dimension. La maldekstra, supra ankaŭ nomiĝas 'mio-kvadranto', la maldekstra suba 'nio-kvadranto'. Analogie la dekstra, supra estas la 'ĝio-kvadranto' kaj la dekstra, supra estas la 'ĝiara'-regno.
En la epoko de la materialista moderneco dum scienca agado oni emis sin koncentrigi al la du dekstraj kvadrantoj ignorante la maldekstran parton de la koordinatsistemo. Ĉar tie apenaŭ troviĝis io mezurebla aŭ nombrebla. Per tio oni plejparte ekskludis la duonon de la realeco! Pro tio sennombraj homoj seniluziiĝite deturnis de la scienco. Ĉar tie nur gravis, kion oni povis ekzameni el la ekstero. Sentoj kaj intuoj ne trovis lokon. Estas tempo ŝanĝi tion, porti tiun forpuŝitan kontinenton al la lumo por alrigardo kaj doni la ĝustan rangon al la tuta realeco.
La bildo de la kvar kvadrantoj povas esti aplikata ne nur por la sistemo 'homo' sed ankaŭ por ĉiuj aliaj imageblaj sistemoj kaj areoj de la realeco. Ankaŭ financoficejo, lernejo aŭ malsanulejo povas esti rigardata tiele. Jam dum la unua kontakto, kiam oni eniras la konstruejon (supre, dekstre) oni sentas la spiriton, kiuj vagas ĉi tie (supre, maldekstre). Tie disvolviĝas tradicioj (sube, maldekstre) kaj fiksaj organizaj strukturoj (sube, dekstre). La nevideblaj aspektoj de la realeco estas same realaj kiel la videblaj. Ili devas esti konsiderataj same serioze por sukcesa traktado de la tuta strukturo.
Ĉiuj areoj de la kvadrantoj daŭre influas sin reciproke forminte unu tutaĵon. Kion homo pensas (supre, maldekstre), videblas per ĝia ekstero (supre, dekstre), respeguliĝas per ĝia kulturo (sube, maldekstre) kaj ties organizacioj (sube, dekstre). La dividlinioj ne estas precizaj, kiel oni emus pensi eventuale. La bildigo per la kvadrantoj estas modelo por la vivanta realeco. Tiaj modeloj estas helpo por sin orientigi, kiel speco de mapo, sed ili ne estas la reala pejzaĝo.
Lasu nin trakti ekzemple la temojn mono, religio aŭ nutrado, nur por senelekte ekkapti kelkajn. Ĉiam la respektiva sektoro povas esti esplorata kaj analizata de la diversaj kvadrantoj. Ĝis hodiaŭ oni kutime sin limigas precipe al la objektiva flanko, tio estas la du dekstraj kvadrantoj. Se oni fokusiĝis al la subjektiva flanko, tiam oni ĉiam provis fari tion kunhelpe la metodoj, kiuj estis adekvataj por la objektiva dimensio. Sed malgraŭ granda penado, ekkapti la pensojn de homo per mezurado de la cerbaj elektraj kurentoj, vere klariĝis, ke tiuj metodoj ĉi tie ne estis adekvataj kaj ne povis alporti uzeblajn rezultojn.
Kun la helpo de la integrala aliro, multaj areoj (la blankaj makuloj sur la mapo) nun estas registritaj kaj esploritaj pli precize, uzante la taŭgajn metodojn en ĉiu kazo. Tiu laboro ja komenciĝis kaj produktis kelkajn sciencajn traktatojn (vidu ekz. ĉe la publikaĵoj de Esbjörn-Hargens kaj Zimmermann pri la integrala ekologio, ĉe Amir Ahmad Nasr pri integrala islamo aŭ ĉe Sven Werchan pri integrala nutrado). Tiel la integrale trejnita vidpunkto malfermas novan komprenon por multaj regionoj de la realeco.
La tempa dimensio
Ĉio dependas de la tempa ŝanĝo, do ankaŭ la aĵoj ene de la kvar kvadrantoj. Objektivaj same kiel subjektivaj fenomenoj montras evoluon, kiu tute ne okazas uniforme. Pli ĝuste malsamaj linioj de la evoluo povas esti identigitaj por partaj linioj de la disvolviĝo
En tiu bildo kuŝas sen eldiri la ekkonon, ke ĉiuj linioj sube komenciĝas kreskante paŝo post paŝo supren. Estas io fundamenta en ĉi tio: La tempa disvolviĝo komenciĝas kiel ĉe ĉiu lernado po kaze de tute simpla bazo kaj trakuras ŝtupojn, kiuj iĝas pli kompleksaj.
Tio esta montrebla por ĉiuj linioj, same kiel por la kompleta konscio de la persono. Kaj tio ankaŭ signifas: Ankaŭ tutaj socioj trakuras tiujn ŝtupojn. Tiun komprenon ni ŝuldas al la laboro de multaj sciencistoj. Aparte atentindaj estas la laboroj de Abraham Maslow, Clare Graves, Don Beck kaj Carol Gilligan. Ili ĉiuj grave kontribuis al la kompreno pri la individuaj kaj sociaj ŝtupoj de la konscio-disvolviĝo. Ankaŭ Robert Kegan und James Fowler ekkonis, ke tiaj ŝtupoj ekzistas. Nombro kaj signado parte distingiĝas, tamen ĉie troviĝas la sama kerno. La ŝtupoj estas konstruitaj unu sur la alia: neniu povas esti ellasita, sed la rapideco per kiu ĉiu trairas, povas esti tre malsama La tuta sistemo de la kvadrantoj, ŝtupoj kaj linioj ankaŭ nomiĝas ĈKĈL: ĉiuj kvadrantoj, ĉiuj linioj.
Individuaj kaj
sociaj disvolviĝ-ŝtupoj
de la konscio
Ŝtupoj, kiuj montriĝas en la individuoj, iĝas videblaj ankaŭ en la socio. La socio, rigardate entute en simpligitan manieron, trovas sin en konkreta disvolviĝ-ŝtupo (aŭ per pezocentro por la disvolviĝo), ĉar la diversaj linioj de ĉiu individuo malsame kreskas. Do, la persono antaŭeniĝis plie aŭ malplie en sia disvolviĝo. Ĉi ĉio eble ŝajnas iom abstrakta. Tial nun necesas priskribi la konkretajn ŝtupojn, kiuj estis rekonitaj de la sciencistoj. Ĉiu ŝtupo estas grava kaj necesa. Krom sana formo ĉiam ankaŭ ekzistas malsana, unuflanka tipo. Ankaŭ la disvolviĝo ne ĉiam pasas rektlinie. Anstataŭ antaŭen, ĝi ankaŭ povas iri malantaŭen. Sume, la disvolviĝo devas esti rigardata kiel kohera tuto; la klasifiko laŭ ŝtupoj ĉiam estas certagrade arbitra. Tamen oni povas observi ĉiam maturiĝon kun frua fazo, matura fazo kaj provizora fazo al la sekvanta ŝtupo. Tre grava estas, ke dum tio la antaŭaj ŝtupoj estas konservataj kaj samtempe superataj.
1-a ŝtupo:
Postvivi
Al la una ŝtupo apartenas la formiĝo de tute bazaj kondut-manieroj, kiuj servas al nura postvivado: ŝerĉi la manĝon, forpeli malamikojn, dormi, reproduktiĝi. Tiuj same troviĝas ĉe la bestoj. Finfine ĉiuj vivantaj estaĵoj same havas ilin. Ĉiu individuo devas vivteni sian estadon, trejni siajn instinktojn kaj akrigi siajn sensojn. Por ĉiuj individuoj tio estas necesa fazo de la disvolviĝo, kiam ili naskiĝas kiel estaĵo, kiu bezonas zorgon. Ili ankoraŭ ne kapablas montri empation. La bebo krias sen konsideri la gepatrojn. Nur malmultaj homoj apartenas al tiu ŝtupo. Ĝi troviĝas plej ofte dum esceptaj situacioj kiel militoj kaj katastrofoj.
Kelkaj lingvaj modeloj
de la 1-a ŝtupo
~~Ĉu vi havas unu Eŭron?~~Helpo!~~Mi ne eltenas tion!~~
2-a ŝtupo:
Magiaj fortoj
Vivantaj estaĵoj eltrovas, ke ili povas atingi pli per kooperado, dum ĉasado, dum batalo kontraŭ malamikoj, dum serĉado de prokteko kontraŭ katastrofoj kaj dum realigado de projektoj. Homoj disvolvas la lingvon kaj interŝanĝas ideojn. Ekestas la unuaj konceptoj por klarigi la mondon. La cerbo fariĝas pli vigla kaj perceptas fortojn, kiujn ĝi ankoraŭ ne povas kompreni kaj kiuj kaŭzas timon. Elformiĝas magia mondkoncepto. La naturaj fortoj estas vidataj kiel dioj, kiuj devas esti mildigitaj per ritaj oferoj kaj magiaj ceremonioj. La pensado estas plejparte determinata per superstiĉo. Inter homaj grupoj mondskale aperas la aparta kasto de la ŝamanoj. Tiuj homoj oni konsideras aparte kapablaj kontakti kun la diaj potencoj kaj eltrovi iliajn volojn.
Tribaj kulturoj en granda diverseco elformiĝis. Ili estis transdonitaj dum centoj da generacioj, kelkaj de ili ĝis nia nuna tempo. Plejofte estas ĉasistoj kaj kolektantoj, sed ankaŭ ĝardenkulturistoj kaj fruaj brutobredistoj apartenas al tiu ŝtupo.
La grupo ofertas protekton kaj helpon por supervivi, sed aliflanke ankaŭ misuzo per la aŭtoritataj personoj povis okazi. Oni taksas ke la kvoto de la homoj el tiu ŝtupo estas hodiaŭ ĉirkaŭ 12 procentoj.
Rigardante la unuajn du ŝtupojn, videblas, ke en ŝtupo 1 oni emfazis la 'mio-kvadranton', dum en ŝtupo 2 estis la 'nio-kvadranto'. Sama sinsekvo ripetiĝas ankaŭ rilate al la sekvantaj ŝtupoj.
Kelkaj lingvaj modeloj
de la 2-a ŝtupo
~~ La familio estas la plej grava.~~Ni restas kune.~~Vi estas ekzakte kiel via patrino.~~Toj, toj, toj,[*]~~Mi ĉiam estas ĉi tie por vi.~~
* germana onomatopoea esprimo kun la signifo ''Mi deziras sukceson al vi'
3-a ŝtupo:
Potencaj elitoj
La disvolviĝo de la planita agrikulturo sekurigas la nutraĵon por pliaj homoj; pli grandaj loĝlokoj aperas. Ili bezonas organizajn strukturojn kaj distribuon de la respondeco. Almenaŭ kun la apero de la urboj ekestas koncentrita potenco. Regantaj kastoj formiĝas, poste reĝaj dinastioj; la ŝamanoj iĝas la kasto de la pastroj. Ili ambaŭ bezonas la helpon de la militistoj por realigi la regadon kaj por havi sekurecon. Tiuj zorgas pri ega disvolviĝo de la teritorio. La naturaj dioj ŝanĝiĝas al dioj kun individua personeco. Finfine ekzistas nur unu sola dio.
Tiu ŝtupo estas precipe plua disvolviĝo de la 'mio-kvadranto'. Estas la unua fojo kiam aperas personecoj; la nova ĝuo en la vivo kondukas al impulsiĝema konduko, kiu tute ne konsideras la bezonojn de aliaj. Rimorso ne ekzistas. Okazas egocentraj bataloj, en kiuj kruda forto estas uzata por atingi la potencon de la plej forta. Tiam maturiĝas novaj kvalitoj. Ili estas viziuloj, kuraĝaj gvidantoj kaj herooj. Kaj tiuj regas super la aliaj kaj estas 'la leĝo' por ili. Kiam tiu ŝtupo aperis la unuan fojon, estis la tempo de la grandaj regnoj, Egiptio, Asirio, Persujo.
Ankaŭ hodiaŭ ni rekonas tiujn strukturojn je agresemaj bandoj de la stratoj, je bataloj de la Mafio, je la 'Sovaĝa Okcidento' (Wild West). Batalo kaj milito estas scenaranĝoj por la herooj. En mildigita formo ni hodiaŭ vidas ilin je la idoloj de la adoleskantoj (Superhomo kaj pop-kantistoj), je sporta konkurso, je la grandaj ĉampionadoj. Ne ĉiu povas esti granda heroo, sed jam sufiĉas identiĝi kun unu el ili. Tio estas la tempo por la grandaj bildoj de la popidoloj en infana ĉambro, kaj ankaŭ la tempo de la granda ribelo kontraŭ gepatroj kaj aliaj aŭtoritatoj.
La 3-a ŝtupo reprezentas la komencan randon por la maturiĝo de la personeca disvolviĝo. Ĉio ankoraŭ troviĝas tute en la sfero de egocentreco. La formiĝo de empatio por aliaj ĵus komenciĝis. Ankaŭ ankoraŭ hodiaŭ ĉiu naskitan estaĵo devas trapaŝi ĉi tiujn paŝojn de la disvolviĝo. En mondo, kiu trapaŝis entute jam duonan dek duon da tiaj ŝtupoj, la disvolviĝo bone progresas jam en infaneca aĝo kaj povas esti tre progresinta je la fino de la lernejaj jaroj.
Ĉirkaŭ 18 procentoj de la homaro hodiaŭ troviĝas sur tiu ŝtupo de la konscio.
Kelkaj lingvaj modeloj
de la 3-a ŝtupo
~~Vi havas nenion por ordoni al mi!~~Mi faros kion mi volas ĉiuokaze.~~Iru for, idioto!~~Mi detruos vin.~~Mi volas ĉi tiun nun tiuj.~~Vi pagos por tio!~~kaj ĉiuj insultaĵoj, eĉ vorta perforto~~
4-a ŝtupo:
Juro kaj ordo
La evoluo de individuaj homoj al potenculoj (3-a ŝtupo) ne estas realigebla por ĉiuj. Je la 3-a ŝtupo estis ĉefe la tempo por la disvolviĝo de la individuo, sed sur la 4-a ŝtupo temas pri la socio. La sopiro al la fino de la kruda agresemo kreskas. Rigoreco kaj ordo estas realigitaj. Kredo je pli alta aŭtoritato, al Dio, disvolviĝas. Tiu punas kaj rekompencas. La arbitreco de la regantoj estas pli kaj pli regulataj per kontraktoj kaj leĝoj. Ĉiu membro de la kolektivo ricevas sian lokon kun rajtoj kaj devigoj, eĉ la reĝo. De la Kodekso Hammurabi al la Romania Juro ĝis la Civila Kodo la reguloj por la kunvivado rafiniĝas kaj dum tio ankaŭ la respektiva juĝofarado. La 'Nio-kvadrato' (suben, maldekstren) fariĝas pli forta kaj elvokas la instituciojn (suben, dekstren), kiujn ni konas hodiaŭ: politika sistemo, jura sistemo, lerneja sistemo, gilda sistemo, mona sistemo. Promociiĝo dependas al regulaj karieroj.
Estas la regno de juro kaj ordo. Sen tio prospera kunvivado ne estas pensebla. Ĉiu devas fidi al la leĝoj, kiuj validas por ĉiu. Dum la trafiko sur la stratoj la bazaj reguloj devas esti obeitaj de ĉiuj, alikaze ĉiam estus danĝero por la vivo. Ĉiu individua estaĵo kontribuas al la funkciado de la tuto, el tio ricevante kontentecon kaj sekurecon en la vivo.
Estas ankaŭ la tempo en kiu disvolviĝas la sociaj konvencioj por la interrilatoj. La turbulenta sinteno de la 3-a ŝtupo moderiĝas. Malrapide kreskas la kapableco, sin meti en la situacio de alia homo. La amo disvolviĝas. Samtempe nun estas kompreneble ankaŭ la regno de la konformeco kaj la grega instinkto, do la tradicia socio. En tiu epoko disvolviĝas la konscienco, sekvata de la sento pri devoplenumado. Tio estas en Germanio aparte tio, kio estas priskribita kiel 'prusa kvalitoj': Diligento, ĝentileco, humileco, honesteco, justeco, ordo, pureco, akurateco, fidindeco kaj similaj.
Devoplenumo por la ordonoj de Dio iĝis la centra temo. Kun ĉi tio estis ligitaj la demandoj pri kulpo, kiam oni pensis ke oni malsukcesis. Ĉi tie ankaŭ apartenas la daŭra premo al mempravigo. Multaj libroj estis skribitaj por pravigi Dion, ĉar li toleras tiom da malbono en la mondo. Hodiaŭ tio estas la dominanta konscio-ŝtupo por 30 procentoj de la homaro. Notu, ke entute 60 procentoj de la monda loĝantaro apartenas al la ŝtupoj 1 ĝis 4.
La personeca disvolviĝo faris en la 4-a ŝtupo grandan salton de la egocentreco al la etnocentreco. Amo kaj kompato ege kreskis, eĉ se nur rilate al la membroj de la propra tribo kaj popolo. La malagrabla flanko montriĝas per la konduto al marĝenuloj kaj fremduloj. Estas granda suspekto pri ĉio fremda. Tiu, kiu ne obeas la ordonojn de Dio, devas atendi eliminadon kaj eĉ mortigon. Tio montriĝas hodiaŭ ekzemple je la kontraŭuloj de la abortigo en Usono kaj je la malamo kontraŭ enmigrantoj. Ĉiu grupo vidas sin sola posedanto de la vero kaj ne torleras iu ajn deviojn. Dum jarcentoj tio estis la movoforto por milito.
Kelkaj lingvaj modeloj
de la 4-a ŝtupo
~~Tion oni ne faru.~~Kion devus diri la najbaroj?~~ĉi tie neniu forflankiĝu.~~Devas esti ordo.~~Infanoj devas obei.~~Mi nur faras mian devon.~~Por tio ili certe pripensis kaŭzon.~~Tio estas pruvita per nigra skribo.~~Tio ne estas io por infanoj.~~Unue petu pardonon.~~Tio sendube estas mia rajto.~~
5-a ŝtupo:
Scipovo kaj sukceso
Je la 2a ŝtupo la homoj kredis, ke ili estas nur submetitaj al la arbitreco de la naturaj dioj sed la homoj de la 4-a ŝtupo sentis sin protektitaj en la mano de unu ĉiopova dio. Li sciis, kio estis bona por ili. Li donis detalajn regulojn, kiuj postulis kiel ili devas konduti por persisti dum vivo. Kaj ankaŭ ĉi tie estis individuoj, kies personeco estis sufiĉe forta por esti aŭtoritato por si mem irante sian propran vojon, kvankam kadre de la limoj de ĝenerala juro. Anstataŭ submetiĝi al la kuratoreco de la eklezio, ili fidis sian propran intelekton kaj proksimiĝis al ĉiuj aferoj per racio. Tio estis decida paŝo antaŭen por la homaro.
La novaj individuistoj ne estis aŭdacaj militistoj kaj herooj, sed ankaŭ inventistoj kaj kuraĝaj aventuristoj. Ili esploris la mondon kaj komercis kun aliaj kontinentoj, same kiel sciencistoj kaj pioniroj en la filozofia kaj teologia kampo. Martin Luther kaj Galileo Galilei, Vasco da Gama kaj Leonardo da Vinci estas konataj ekzemploj. Per ili komenciĝis la racia 'moderno'. Dio ĉi tie ludis nur malgrandan rolon. La racio anstataŭis lin. Estas la malkovro de la individuo. La firme establita mezepoka hierarkio de la 4-a ŝtupo nun funkcias kiel nivelo por grimpi al novaj altecoj de la disvolviĝo. Nun gravas persona respondeco, sukceso kaj scipovo. La mondo estas dividita en venkintoj kaj malvenkintoj. Statusaj simboloj ĉiam pli kaj pli gravas por kontrasti sin kontraŭ la aliaj. Ĉi tie komenciĝas la transiro de etnocentra al mondo-centra konscio. La homoj de aliaj kontinentoj estas nun multe pli perceptataj kiel individuoj. Tre malrapide disvolviĝas pli granda kompato ankaŭ al fremduloj. Tiuj, kiuj forlasis la lernejon hodiaŭ, kutime estas sur ĉi tiu ŝtupo de la konscio-disvolviĝo, kaj foje jam sur la sekva. Ĉe la malsaneca flanko troviĝas la senkonsidera, sendisciplina mentaleco, kiu estas karakterizata per egoismo, konkurenco kaj senkompato kaj per la ekstrema strebo al sukceso rilate al la konkureco kun aliaj. Sur tiu ŝtupo hodiaŭ staras ĉirkaŭ 27 procentoj de la homaro.
Kelkaj lingvaj modeloj
de la 5-a ŝtupo
~~ Kion mi ricevas de tio?~~Ĉi tiu nur gravas sukcesa scipovo.~~Mi nur kredas tion, kion mi vidas. ~~Ni restu kun la faktoj.~~Tiel ni kreskigas nian homan kapitalon.~~Kiel alta estas la profito?~~Jes, sed.~~Tio ne havas sencon por mi.~~Mi zorgas pri efikeco.~~Ĉiam estas solvo.~~Ĉiu estas la forĝisto de sia propra riĉaĵo.~~
6-a ŝtupo:
Pluralismo kaj sensiveco
Je la 5-a ŝtupo oni emfazis la evoluon de la individuo, nun en la 6-a ŝtupo ĝi estas denove etendita al la 'ni'. Kooperado pli gravas ol konkurenco. La rajtoj de la individuo estas ĝenerale agnoskitaj; sklaveco estas aboliciita, virinoj ricevas egalajn rajtojn, kaj minoritatoj ricevas la rajtojn pri kundecido, Bestoj kaj naturmedio estas protektitaj. Kondiĉo por ĉio ĉi estas, ke la homoj kapablas ŝanĝi sian perspektivon kaj meti sin en la ŝuojn de aliaj. Kompato kaj sentiveco estas signoj de tiu etapo de disvolviĝo. Ĉi tiu evoluo okazas en multaj malgrandaj paŝoj, kaj ne ĉiam la socioj pretas akcepti la plurecon kiel novan realaĵon. En aliaj lokoj la disvolviĝo superas sian celon kaj transiras al pura relativeco de la opinioj, en kiu ĉiuj pravas kaj ĉiu vidpunkto same validas. La signo de tiu fenomeno estas senfinaj debatoj sen interkonsento. Aparte malfacilas, se homoj intelekte atingis la 6-an nivelon, sed ankoraŭ troviĝas en la 3-a ŝtupo rilate al la individua disvolviĝo. Tuta generacio de homoj, kiu naskiĝis dum tempoj de kreskanta naskokvotoj (Baby Boomers) estas konata pro la specialaj efektoj, kiuj estas la sekvo de tiu situacio. Hodiaŭ ĉirkaŭ 9 procentoj de la monda homaro estas sur la 6-a nivelo de tiu konscia disvolviĝo.
Kelkaj lingvaj modeloj
de la 6-a ŝtupo
~~Sed tio vere tuŝas min nun!~~Ni devas ankoraŭ diskuti tion.~~Sentu unu fojon kio estas en vi interne.~~Karaj gastinoj kaj gastoj.~~Mi tute ne volas ofendi iun.~~Vi eĉ ne rimarkas, kiom multe vi vundas min per tio.~~Vi denove parolas tute malsenteme.~~ĉu tio estas organika?~~Mi pensas, ke ĉiu povas paroli kaj neniu estas malatentita.~~
Ĝis nun ni rigardis la sinsekvajn ŝtupojn en la du suprajn kvadrantojn. Sed ankaŭ la subaj kvadrantoj montras evoluon kun la paŝo de la tempo. La kvadranto suben, dekstren (kolektiva, ekstera) indikas klaran evoluon de la ekonomiaj kaj organizaj formoj: de la stadio de ĉasistoj-kolektistoj trans la ĝardenkulturaj kaj agrikulturaj societoj ĝis la societo de la industrio kaj informadiko. La malsupra maldekstra kvadranto disponigas la filozofian bazon por la ŝanĝo.
Je ĉiu nivelo malfermiĝas novaj perspektivoj kaj perspektivoj pri la mondo. Tial oni povas eĉ diri, ke ĉiu ŝtupo vidas alian mondon. Ĉiuj ŝtupoj havas ĉi tion komune: iliaj respektivaj membroj vidas la mondon kvazaŭ ilia nivelo de disvolviĝo estus la sola ĝusta kaj vera. Ili preskaŭ tute ne rimarkas la homojn sur aliaj niveloj, maksimume la nivelon sub ili (ĉi tiuj plejparte kun kompato kaj malestimo) kaj la nivelon super ili (kun nekompreno kaj suspekto). Homoj, kiuj disvolvis du nivelojn plu, estas simple perceptataj kiel "malfacilaj"; kontaktoj kun ili ne estas konsiderataj produktemaj.
Ĉiu homo trairas tiun evoluon; neniu ŝtupo povas esti ellasita, ĉiu baziĝas sur la antaŭa. Kiom longe restadi sur unu ŝtupo dependas de la medio kaj la propra decido. Sed ĉiam necesas kelkajn jarojn por plene vivi unu ŝtupon. Por multaj homoj la disvolviĝo iam haltas dum la resto de iliaj vojoj. Ofte specifaj disvolviĝ-linioj devas sekvi la personecon por ebligi la komencon de la venonta granda paŝo. Kion ni vidas ĉe homo de ekstere neniam estas lia nivelo de konscia disvolviĝo, sed ĉiam konkreta individua konduto. Tial oni ne faru la eraron tro rapide juĝi la tutan homon. Kaj, fakte la 10-12 aŭ pli da linioj de disvolviĝo ĉiam alvenis al malsamaj niveloj. Oni povas pleje nur paroli pri fokuso de la disvolviĝo, kiu ne estas tiel facile rekonebla de ekstere.
Tio, kio validas por individuoj, validas ankaŭ por tutaj socioj. Se apartaj areoj disvolviĝas pli rapide ol aliaj, povas okazi disiĝo de la popolo - aŭ krizo kun posta regreso. Ĉi tio estis bone videbla en Germanio, kiam rapida disvolviĝo okazis post la unua mondmilito kaj la falo de la germana imperio en la 1920-aj jaroj. Tiutempe ekestis rapida disvolviĝo de nivelo 4 (jura ordo) ĝis nivelo 5 (atingo kaj sukceso), eĉ se nur en tre maldika tavolo de la loĝantaro. Nelonge poste, tamen, en la 1930-aj jaroj, la plimulto decidis refali en nivelon 4, foje eĉ pli reen al nivelo 2 (magio). Necesis jardekoj por stabiligi la 5-an nivelon post la dua mondmilito, ĉi-foje sur larĝa fronto.
Kiel povas komenci la transiro de unu nivelo al la sekva? Tiu, kiu sentas sin komforta kaj kontenta, volas nenion ŝanĝi pri tio. Nur kiam aperas turmenta malkontento pri la kondiĉoj kaj pensmanieroj, komenciĝas procezo, kiu pelas ion novan. Tio povas esti antaŭenigita per kompreno aŭ konversacio, ankaŭ per intensa amrilato. Plejparte simple ĉiutaga vivpraktiko sentigas homon, ke devas esti eĉ pli en la vivo. Tio neeviteble kondukas al konfliktoj kun la antaŭa ĉirkaŭaĵo, kiuj devas esti eltenataj. La necesa ŝanĝo, la identigo kun la antaŭa nivelo, estas pli facila, des pli klaras la vizio de tio, kio estas ebla kaj dezirinda. Ĉi tie estas utile, ke en socio ĉiam troviĝas samtempe reprezentantoj de ĉiuj niveloj de konscio, tiel ke ekzistas modeloj per kiuj la individuo povas orientigi sin.
Multaj sciencistoj ankaŭ uzas kolorojn por marki la ŝtupojn, por ebligi pli bonan memoradon. La koloroj uzataj estis elektitaj arbitre. Tial la koloroj ne ĉiam samas, kio ne tre helpas. Ken Wilber uzas sekvencon proksimume surbaze de la koloroj de la ĉielarko. La alternativaj koloraj nomoj devenas de la libro 'Spiral Dynamics - Leadership, Werte und Wandel' de Don Beck kaj Christopher C. Cowan.
Ŝtupo 1
transruĝa
(alternative: flavgriza)
Ŝtupo 2
siringokolora
(alternative: magenta, purpura)
Ŝtupo 3
ruĝa
Ŝtupo 4
sukcena-flava
(alternative: blua)
Ŝtupo 5
oranĝa
Ŝtupo 6
verda
La dua ebeno
La historio montras, ke la evoluo ne haltas sur la ses ŝtupoj (verda). La paŝo al la 7-a ŝtupo tamen estas pli profunda ol iu ajn antaŭe. Ĝi estas frapanta salto en la konscio, kiu estas necesa por tio. Tial estas celtaŭga vojo, kunigi la unuajn ses ŝtupojn kiel la unuan ebenon de la konscio-disvolviĝo (pliaj ebenoj eblas).
Dum en la pasinteco jam estis duona dek duoj da transiroj de unu nivelo al alia, nun estas la unua fojo, ke okazas transiro de unu nivelo al alia.
Kio estas speciala pri la dua ebeno? Ĝi estas la kompreno de la tuta sekvenco de evoluaj paŝoj, la superrigardo, la granda bildo. Ĉi tio estas la integriga, integra elemento (ankaŭ nomata la tuteca, tuteca vidpunkto). La usona sociologo Jeffrey Alexander parolas pri "epoko de la sintezo", kiu nun elformiĝas.
La homoj nun vidas, kion la homaro faris sur la tero dum la antaŭa evoluo. Ili komprenas, ke la plua ekzistado de la homaro estas entute en danĝero. Nun ne plu temas pri la ekspluato de la mondo por propra profito. Tial ili komencas trakti tion, kion oni devas fari nun kreeme, prudente kaj realisme: klimata ŝanĝo, mediprotektado, konservado de rimedoj.
El tiu kompreno sekvas, ke homoj sur la dua ebeno ne volas distanciĝi de la membroj el la ses ŝtupoj de la unua ebeno, sed male ekkonas kiom tiu sinsekvo gravas por ĉiuj. Ĉiu evolua paŝo grave kontribuas al personeco kaj tial devas esti kuraĝigita. Homoj de la dua nivelo ankaŭ agnoskas, ke ekzistas valoroj ĉe ĉiu ebeno, kiuj faciligas la vivadon de ĉiuj kaj kiuj restas veraj kaj esencaj ankaŭ ĉe aliaj niveloj. Tio estas ĝuste la granda salto de konscio, kiu estas postulata de ni sur ĉi tiu ebeno, ĉar la elrigardo "Ĉiuj pravas" (almenaŭ iomete) estas la baza sinteno en kunlaboro. Neniu posedas la plenan veron, sed neniu tute malpravas. Integrala pensmaniero rekonas tion kaj ne ekskludas iun ajn. La multnombraj apartaj konceptoj sintezas en novan tuton. Ne plu estas bezonata la klasifiko de la mondo en amiko kaj malamiko. Tio estis la pensmaniero de la unua ebeno.
Unu regulo gravas por mi:
Ĉiu pravas. Pli ekzakte dirite,
ĉiu, ankaŭ mi, kontribuas
per gravaj aspektoj al la vero.
Kaj ĉiuj tiuj aspektoj
devas esti honoritaj,
altestimitaj kaj inkluzivitaj
amoplene en pli vasta kaj
kunsentema tutaspekto.
Ken Wilber
Estas alia aspekto konsiderinda. La antaŭaj niveloj de la konscio servis por paŝo post paŝo starigi la fundamenton por ideala disvolviĝo de la individuo. Bazaj bezonoj estis plenumitaj; Abraham Maslow nomis ilin "deficitaj bezonoj". La baza sento, kiu ĉiam ekzistis, estis timo. Nun, kun la salto al la dua ebeno, tio ŝanĝiĝas. Senmanka personulo iradas tra la mondo preskaŭ sen timoj kaj senstreĉa, li povas nun zorgi pri aliaj bezonoj. Maslow nomas tiujn 'bezonoj pri prosperado'. Ĉi tiu foresto de timo estas eĉ bona indikilo, kiu montras, ke la homoj estas sur la dua nivelo. Sen timo, la individuo havas superrigardon pri la tuta konscio-ŝtuparo, rekonante la neceson de ĉiu paŝo kaj rigardante la kuntekstojn dum la sinsekvo. Laŭ integrala, eksplicita mondcentra perspektivo, la vido sur la dua nivelo estas pli malstreĉa, kaj la partopreno en tio, kio okazas, pli konscia kaj celita.
Tio estas la transiro de la pesimisma al optimisma sinteno por vivi, de malfido al fido, de cinikismo kaj ironio al konstrua kaj serioza agado. Jam delonge ĉesiĝis la enuiga dependeco de magiaj potencoj (2-a ŝtupo), la tromemfida konduto de la 3-ŝtupo la strikta ĉioscianteco de la 4-a, la senkompata strebado al sukceso de la 5-a kaj la malviglema konsterneco de la 6-a ŝtupo. Anstataŭe, tio oni povas diri, nun kreskas saĝo, kompato kaj prudento uzante la plej bonan el ĉiuj niveloj: la fidoplena proksimeco kaj varmeco de persono al persono (nivelo 2), la aktiva akcepto de respondeco (ŝtupo 3), ama zorgo (ŝtupo 4), iniciativo kaj taŭga precizeco (ŝtupo 5) kaj afabla respekto al aliaj (ŝtupo 6) - ĉio aplikita flekseble depende de la taŭgeco de la situacio. Homoj sur la dua ebeno de la konscio-disvolviĝo akordiĝas kun homoj de ĉiuj aliaj ebenoj. Ĉi tiuj ofte malfacile klasifikas ilin, ĉar ili ŝajnas tiel flekseblaj en siaj reagoj kiel kameleono.
Entute videblas, ke la ĝenerala disvolviĝo de konscio kaj personeco estas decidige influita per la disvolviĝo de kompato. Tio povas eĉ esti rigardata kiel ŝlosilo al la kompreno de la disvolviĝo. Ĉiu ŝtupo montras unu paŝon antaŭen al pli vasta empatio kaj al malkonstruo de egoisma pensado. Samtempe la sento de la respondeco kaj solidareco okupas pli grandan spacon.
En la dua ebeno kreskas la personeco precipe en la spirita areo (Sed ĉi tio ne signifas religiecon en pli mallarĝa senco). Dume la ŝtupoj 5 kaj 6 pli orientiĝis al la kresko de la personeco kaj la individua disvolviĝo, nun aperas nova sperto de transpersoneco kaj transracio. En pasintaj jarcentoj nur malmultaj homoj havis ĉi tiun sperton, ili raportis pri spertoj en meditado, kiuj pligrandigis la konscion, kaj pri granda sento de unueco kun ĉio, kio ekzistas. Por ili tio estis renkonto kun Dio. Novaj esplorrezultoj montras, ke vere dum tiaj travivaĵoj oni registris aliajn cerbajn ondojn kiel kutime. Tiuj estas 'Delta-ondoj', kiuj alie nur montriĝas en sensonĝa profunda dormo. La spertoj dum meditado estas transdonitaj en ĉiutagan vivon kaj esence ŝanĝas pensadon kaj agadon.
La 7-a kaj 8-a ŝtupoj de la konscia disvolviĝo ofte estas markitaj per la koloroj flava kaj turkiso, kun flavo indikanta la individue formitan kaj turkisan la kolektive orientitan nivelon de konscio. Mondskale ĉirkaŭ du ĝis kvin procentoj de la homoj estas nuntempe ĉe ĉi tiuj ŝtupoj de la konscio.
La rilato inter la pozicio 'flava' kaj la antaŭaj pozicioj povas generi novajn impulsojn. Tiun rilaton priskribas Marion Küstenmacher en sia libro Integrales Christentum (Integrala kristaneco) jene:
FLAVA akuzas ĉiujn antaŭajn ŝtupojn ripete provi tiri ĝin en unu el iliaj dualismaj areoj. FLAVA kritikas ORANĜON pro la fakto, ke ĝi malvarme "deklaras" la universon kiel sensencan hazarda produkto kaj ne permesas alian scian vojon krom la natursciencoj. Eĉ VERDA estas blinda al FLAVA en unu okulo, ĉar kvankam ĝi perceptas laŭ multaj vidpunktoj, ĝi ne disvolvis veran meta-perspektivon de la tuto ('Meta-perspektivo' signifas: supera vido, en kiu diskursoj, strukturoj aŭ lingvoj estas traktataj kiel objektoj). FLAVA kritikas VERDON ĉar ĝi disigis la socion en apartajn grupojn de diskriminaciitaj, viktimoj kaj perdintoj, sen fidi la propran respondecon disvolvitan de ORANĜE. Por havi la permeson aparteni al VERDA, oni devas prezenti iun rakonton pri oferado: gravan perdon, ne saniĝintan psikan lezon, malfacilan rolon rilate al la sekso, apartenecon al migranta aŭ minoritata kulturo. Tiu, kiu ne suferas diskriminacion, minimume montru solidarecon al tiuj, kiuj estas diskriminaciitaj, kaj serĉu rekompenson. FLAVA ankaŭ observas subtilajn kondamnojn de ne-VERDAJ pozicioj ĉe la inkluzive aperanta VERDA. Laŭ la vidpunkto de FLAVA, VERDA multe tro okupiĝas pri sia afliktebla egoo. Krome, al ĝi mankas la kapablo por komunika ŝanĝo de la kodo, per kiu oni sin montras esti konversacia kaj samtempe postulema-antaŭeniga je ĉiuj ŝtupoj. La plej granda riproĉo de FLAVA al VERDA estas, ke ĝi ne povas diferencigi inter sanaj hierarkioj por prosperado kaj subpremaj hierarkioj por potenco kaj tial estas blinda rilate al siaj propraj postuloj al la potenco. FLAVA kritikas la limojn pri politika ĝusteco, kiujn fiksis la VERDA despoteco kaj rifuzas lasi sin gvidi de la VERDA. Se FLAVA sentas sin tro multe instrumentigita de aliaj niveloj kaj ĝia libereco estas minacata, ĝi eĉ povas forkuri, senigi la spiralon de sia integra perspektivo kaj lasi la aliajn al siaj propraj cirkonstancoj.
Oni vidas, tio povas iĝi vere tre malsimpla. Samtempe oni pli bone komprenas multajn problemojn de hodiaŭ.
La antaŭ-/trans-miksado
Por homoj, kiuj vivas tute en la sfero de la personeco kaj la racio, ĉi tiu evoluo de la konscio sur la dua ebeno vidiĝas kiel paŝo malantaŭen en magiajn tempojn. Sed la antaŭ-racia sfero ne devas esti konfuzita kun la trans-racia, kiu ja rekonas la gravecon de la racia kaj uzas ĝin tie, kie ĝi estas necesa. Sed la racio ne estas la fino de la evoluo! Kompreneble ekzistas multaj ekzemploj, precipe en la sfero de la Nova Epoka movado, kiuj povas esti priskribitaj kiel regreso al la antaŭ-racia, sed ekzistas ankaŭ multaj evoluoj en la trans-racia areo. Vi povas rekoni ilin per tio, ke ili ne kondukas al la egocentra areo sed al la mondcentra aŭ kosmocentra. La malvarma racio nur konas la ĝustajn kvadrantojn kaj malakceptas ĉion, kio rilatas al aliaj dimensioj. La 'antaŭ/trans-distingo' bone respegulias en la distingo inter instinkto (antaŭ-racia) kaj intuicio (trans-racia).
Pliaj ŝtupoj
Tamen la kultura disvolviĝo daŭras kun la kreskanta konscio de la homaro. Sekvas tria ebeno kun kvar ŝtupoj. Pri tiuj ni nur scias malmulton, ĉar nur tre malmultaj homoj povas raporti pri tio. Oni kunigas ilin por propra ebeno, ĉar la trans-personeco interligas ilin ĉiujn. Per tio estas ligita scio pri propra pli alta memo, kiun atingis tiuj homoj dum pli profundaj intuicio kaj spertoj de meditado. Se oni volas pli detale esplori tion, tiam ekzistas nur unu vojo: Faru meditadon mem. Ju pli progresas tiun scion des pli fortiĝas la konscio, ke ĉiu konscio estas unu, ne apartigebla. Tio estas nomata kiel la ne-duuma stato, la ne-disiĝo de la tuta kreado. Nenio kaj neniu estas separitaj de ĉio alia, ĉio formas tuton. Sur la dua ebeno, kompreneble, tiu pensado jam komenciĝas, sed ĉi tie ĉiu pensas ankoraŭ kiel individuo, kaj sur la tria ebeno, la individueco perdas pli kaj pli da graveco kaj estas anstataŭigita per konstanta sento de tuteco kaj ligiteco kun la kosmo. La percepto sur la 9-a ŝtupo (indigo) vidas aŭ observas tiun tuton rekte, tiu de la 10-a ŝtupo (viola) sentas ĝin rekte, tiu de la 11-a ŝtupo (ultraviola) spertas ĝin rekte, kaj sur la 12-a ŝtupo (pura, klara lumo) la observanto mem estas la tuto.
Ju pli oni enprofundiĝas en la pensmaniero de ĉi tiu nova aliro, des pli ofte oni subite rimarkas situaciojn en ĉiutaga vivo, kiuj aperas en nova lumo kaj rekte kaŭzas spiritofulmojn. Oni estas kapabligita kompreni kaj pli bone klasifiki apartajn konfuzajn aferojn en ilia kuntekstoj. Tio estas efektive helpema por la rilatoj kun homoj, ne malpli grave kun si mem.
Jen eta ekzerco por komenci. Vi povas laŭplaĉe pligrandigi ĝin per propraj ekzemploj, kiujn vi renkontas ĉiutage, se vi nur atente perceptas ilin.
Al kiu ŝtupo apartenas ĉi tiuj kontutmanieroj?
a) Pasio al televidaj dramserioj.
b) Ampleksa uzo de kosmetiko por pli bone prezenti sin.
c) Brutaluloj mortbatas iun je stacidomo.
d) Aktivuloj batalas por bestaj rajtoj.
e) Saĝe ĝusta pensado determinas paroladon.
f) La kredo al danĝeraj omenoj (ekz. vendredo, la 13-a),
g) Pafado inter herooj en filmoj de la Sovaĝa Okcidento,
h) La kavalira idealo de la mezepoko.
i) Profunda kunlaboro en teamo por atingi gajnon.
j) Fleksebleco en rilatoj kun ĉiaj homoj.
k) Patro batas siajn infanojn en 'la nomo de Dio'
l) En ekstrema mizero, homoj fariĝas kanibaloj.
________________________________
Solvoj por la ekzerco troviĝas je la fino.
Multaj homoj tiom entuziasmiĝas kaj estas konvinkitaj de la integrala ideo, ke ili aplikas ĝin por siaj profesia kampo. Pri tio multaj artikoloj estis publikigitaj en la faka ĵurnalo 'Journal of Integral Theory and Practice' dum la lastaj jaroj, ekzemple pri Integrala Medicino, Integrala Flegado, Integrala Ekonomiko, Integrala Psikologio, Integrala Spiriteco, Integrala Politiko, Integrala Edukado, Integrala Arto kaj Arkitekturo, Integrala Kriminologio kaj Administrado de justeco - entute pli ol 60 profesiaj kampoj. Io el ĉi tiuj estu prezentitaj sur la sekvantaj paĝoj.
Ŝanĝo de perspektivo - tio estas la plej grava ŝlosilvorto por vivo sur la dua ebeno. Je ĉiu nova nivelo de konscio-evoluo, la kunsento por aliaj homoj profundiĝas, ĉar la scio pri la kuneco de ĉiuj solidiĝas. Por bona kunestado apartenas la kapablo sin meti en la situacio de la alia kaj rigardi la mondon kun liaj okuloj. Tio kondukas al kompreno de kondutmanieroj bazitaj sur alia ŝtupo de la konscio. Kaj kompreneble tio influas la propran konduton rilate al li.
Ekzemplo: Por homo kun fokuso de la evoluo sur la 4-a ŝtupo (sukcena-flava), klaraj reguloj tre gravas en ĉiutaga vivo: tablokutimoj kaj aliaj kondutreguloj, hejma purigado kaj purigada semajno, strata trafiko, limtagoj. Ĉio devas esti regulata kaj ekzakte observita. Ankaŭ je demandoj pri la kredo ĉio devas esti klara kaj malambigua. Tio zorgas por sekureco kaj la sento esti protektata. Se iu ne obeas tion, ekestas timoj kaj sentoj de peko, premo kreskas rilate al la aliaj. Tio kelkfoje povas esti tre nervoziga. Sed ŝanĝo de la perspektivo helpas kompreni ilin. Se oni metas sin en iliajn ŝuojn, tre rapide evidentiĝas, ke ili ne povas konduti alimaniere. Tiuj homoj normale estas sinceraj kaj fidindaj, plejofte ankaŭ komplezaj. Ĉiukaze inter ili apenaŭ troviĝas tumultulo, stratan huliganon, tranĉilpikiston, rompŝteliston aŭ drogulon. Tiaj kutime devenas de la tria konscio-ŝtupo (ruĝa). Se la premo, kiun ili produktas, fariĝas netoleremo kaj agreso, tiam gravas ke oni trankvile emfazas sian propran sendependecon. Eble iam ili havos kuraĝon iĝi pli trankvilaj kaj esplori la propran liberecon (5-a ŝtupo/oranĝa). Kutime avantaĝas, ke kelkaj linioj de la disvolviĝo jam atingis alian ŝtupon kun subtena efiko, por ke la ĉefa punkto de la tuta evoluo progresu. Oni ĉiam devas rimarki, ke hodiaŭ pli ol duono de la homoj estas sur la konscio-ŝtupoj 1 ĝis 4. Ĉe homoj kun fokuso sur konscio-ŝtupo 5 povas aperi aliaj problemoj. Por ili memstareco kaj racionala konduto tre gravas. La emocia flanko, la kompato, estas ofte neglektita dum la lukto por ekzistado. Al ili plejofte mankas la kompreno por homoj, kiuj subtenas aliajn malegoisme (tiajn sur la dua ebeno). Kunlaboro sen rekta persona profito ŝajnas al ili absurda; nur longtempe ili ekkonas, ke tio povas esti la pli bona vojo.
De tute alia speco estas la malfacilaĵoj, kiujn oni povas renkonti ĉe homoj, kiuj estas sur ŝtupo 6 (verda). Por ili ĉiuj homoj kaj ĉiuj opinioj same gravas. Samrajteco estas la baza kapvorto. Ĉiu havu la rajton al parolado; tio povas gvidi al senfinaj debatoj. Klara identiga marko estas ilia intensa engaĝiĝo por politika ĝusteco, ofte kun absurdaj konsekvencoj por ĉiutagaj aferoj. Ĉe ekstremaj reprezentantoj okulfrape aperas maltoleremo al tiuj, kiuj pensas malsame.
Grava karakterizaĵo de la membroj de la malsamaj konscio-ŝtupoj estas ilia nekapablo meti sin en la mensojn de la aliaj ŝtupoj. Ili ankoraŭ pensas laŭ la malnova amiko-malamiko-skemo. Por ili la aliaj estas naskiĝo de la diablo (4-a ŝtupo), fridaj materialistoj (5-a ŝtupo) aŭ naivaj frenezuletoj kaj revuloj (6-a ŝtupo).
Ili ne povas ŝanĝi la perspektivon. Tio estas nur la elstara signo de la dua ebeno. De tiu vidpunkto oni superrigardas kaj komprenas la diversajn ŝtupojn de la evoluo kaj vidas, ke ili necesas por ĉiuj.
La granda danĝero por ĉiuj, kiuj de la observejo sur la dua ebeno alfrontas aliajn homojn, estas fiero kaj aroganteco. Tio estas signo por senameco. Estas facile pensi, ke oni staras super la alia, ĉar oni scias ion pli bonan. Sed neniu staras super la alia, ne plu estas tempo por pensmaniero kun tro rigidaj asocioj. Neniu homo povas esti enordigita al nur unu konscio-ŝtupo. Ĉiu estas iriza estaĵo kun multaj facetoj. Homoj sur la dua ebeno rekonas sian respondecon al plifortigita solidareco al ĉiuj membroj de la homa socio kaj alfrontas ĉiun en maniero, kiu lin komprenas kaj kiu lin helpas. Tio estas granda programo por lernado, kiu neniam finiĝas.
Amo longe suferas, kaj bonfaras;
amo ne envias; amo ne fanfaronas,
ne ŝveligas sin, ne kondutas maldece,
ne celas por si mem, ne koleriĝas,
ne pripensas malbonon,
ne ĝojas pri maljusteco,
sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras,
ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
Amo neniam pereas.
El la Sankta Biblio, Korintanoj 13
Estas ankoraŭ klara restaĵo de egocentreco en ĉiu homo, kiun necesas rekoni kaj superi. Jen tre simplaj manieroj por testi sin mem:
1. Kiel mi aŭskultas aliajn? Dum tago oni observu sin per interna distanco, ĉu oni lasas fini la parolon de aliaj aŭ ĉu oni spontanee interrompas ilin la tutan tempon. Ĉiu, kiu rekonas bezonon de plibonigo en ĉi tiu kampo, rapide rimarkos, ke la vivo ŝanĝiĝas signife tuj kiam oni vere aŭskultas aliajn.
Plej multaj interrompas la alian homon tiel rapide, ĉar ili subite sentas ideon pri la afero, pri okazaĵo, kion ili mem spertis. Tio gravas nun pli ol tio, kiun la kunparolanto tiam diras. Rapide intervenas la propra eta egoo, ĉar ĝi konsideras sin grava. Tiamaniere eĉ ne eblas estiĝo de sentema kunparolado. Oni nur daŭre parolas unu preter la alia.
2. Kiel mi reagas al tio, kio estas dirita? Ĉu mi traktas la temon laŭ enhavo, aŭ ĉu mi rakontas pri tute aliaj aferoj? Kaj, se mi traktas la temon laŭ enhavo, ĉu mi sentas inklinon tuj pritaksi tion, kion mi aŭdis? Aŭ, ĉu mi eltenas, ke mi unue ne havas fiksan opinion al la temo? Oni simple povas resti sendecidema, eĉ kiam la aliaj ĉiam demandas 'Kion vi pensas pri tio?' Ne necesas taksi kaj klasifiki ĉion tuj. Tio ofte estas signo pro necerteco.
Kiu sin mem observas dum konversacio, tiu ankaŭ rimarkos, ke aliaj daŭre interrompas lin kaj ne lasas lin finparoli. Ofte okazas spontanea kontraŭdiro al la propra parolado. Tio ne gvidas al ĝuinda sento. Estas agrablaĵo, se iu iam ĝuste aŭskultas je la fino. Tio estas instigo por mem agi sammaniere.
Ĉiutaga praktikado estas la ŝlosilo al integrala agado. Ĉi tiu estas la plej rapida maniero vidi, kian grandan ŝanĝon signifas integrala vivpercepto. Tio signifas ne ekskludi iun ajn homon. Ĉiu enhavas valoran parton de la vero. Kaj la konscio-disvolviĝo de ĉiu, same kiel la nia, pleniĝas. Li bezonas nian subtenon. Ni ĉiuj apartenas unu al la alia.
Ĉiu sopiras al proksimeco kaj amo. Partnereco povas signifi grandan feliĉon. Ĝi povas funkcii nur se ĉiuj eliras el sia memcentreco kaj havas kunsentemon por la partnero. Labori kune kaj por la partnereco postulas multon de la individuo, sed per tio ebliĝas multaj novaj aferoj kaj grandega akcelo en persona disvolviĝo. Nur per konscie travivata partnereco oni iĝas kompleta homo.
Kiel povas integrala pensado helpi ĉi tie? Pleje gravas la ekkono de la diversaj disvolviĝ-ŝtupoj de la konscio. Ĉiu partnero eniras la kunecon kun aliaj spertoj. Tio multe formas lin. Dum tio troviĝas ĉirkaŭ kvin diversaj grupoj:
• la egocentra (ŝtupo 3, ruĝa): viroj postulas sekson, virinoj sekurecon
• la konvencia (ŝtupo 4, sukcena-flava): la partneroj serĉas fidelecon kaj fidindecon
• la racionala (ŝtupo 5, oranĝa): ambaŭ alstrebas bonan vivon
• la multspeca (ŝtupo 6, verda): la malfermiteco por sentoj gravas
• la integrala (ŝtupo 7/8, flava/ turkisa): ne plu pelata de la egoo
En la ŝtupo 3 ĝis 6 la partneroj atendas de la alia la plenumon de siaj bezonoj. Tio nur malaperas, se la partneroj ekkonas la konscio-ŝtupojn kaj mem atingis la integralan ŝtupon. Sur tiu ŝtupo ili povas libere kaj malkaŝe kunparoli pri siaj bezonoj la celoj. Unu konscio-ŝtupo estas kompleksa pakaĵo de multaj apartaj linioj de disvolviĝo, kiuj progresis al malsamaj gradoj. Rezulto de tio estas bezonoj, eĉ se la integrala ŝtupo estas jam esence atingita. Nur sur la integrala ŝtupo la integrala ŝtupo la partneroj havas la ŝancon kune labori pri la kultura disvolviĝo de la homaro, ĉefe per sia propra spirita kaj persona disvolviĝo. La rilato inter la partneroj ekhavas tute novan dimension kiam la partneroj rimarkas, ke ili fariĝas parto de la granda transforma procezo de la konscio-disvolvio. Per tio establiĝis nova bazo por la komuna vivo. Tio estas pli ol nura persona memrealiĝo. El orientiĝo al la bezonoj iĝas orientiĝo de la konscio. Ĉiu ne plu atendas, ke la alia feliĉigos lin, sed ambaŭ kune vidas sian vivon kiel parton de ampleksa procezo de maturiĝo kaj kresko de tiu mondo, en kiu ĉiu kontribuas siajn kapablojn.
En lia libro 'Integrale Beziehungen. Ein Ratgeber für Männer' (Integralaj rilatoj. Gvidilo por viroj) montras Martin Ucik, ke viroj kaj virinoj trairas la evoluon de konscio alimaniere. Li diras, ke 'viroj agas pli konsekvence de la plej alta konscia ebeno, kiun ili atingis', dum virinoj 'fluas ... prefere senkonscie inter la ŝtupoj, kiujn ili superis'. 'Ekzemple, postmoderna verda virino povas de tempo al tempo sperti vivogravaj timoj [beja], fidi sian horoskopon por fari decidojn (magenta), egoisme degradi sian partneron por protekti proprajn emociajn vundojn (ruĝa), mendi gazetojn por la familio kaj la hejmo por plibonigi siajn kapablojn kiel patrino kaj edzino (sukcena-flava), partopreni karieron en la entreprena mondo por gajni financan sendependecon (oranĝa) kaj subteni ekologian organizaĵon por ŝtopi la tutmondan varmiĝon (verda).' Do, ne mirinde, ke multaj virinoj, kiuj troviĝas sur la unua ebeno en la konscio-disvolviĝo, tute ne vidas iujn stadiojn de la evoluo kaj prefere kredas, ke nur viroj travivas tiajn ŝtupojn. Nur dum la konscio de la dua ebeno tio ŝanĝiĝas. Partneroj, kiuj estas ene de la unua ebeno sur la sama konscio-ŝtupo, kutime apenaŭ havas konfliktojn. Se ili troviĝas sur diversaj ŝtupoj, aperas problemoj pro diversaj valoroj kaj reguloj, per kiuj ili estas formitaj. Tio aparte veras, kiam estas multaj ŝtupoj inter ili aŭ kiam ili estas tute realigataj sur ilia respektiva ŝtupo. Martin Ucik resumas siajn spertojn kiel terapiisto kun miriga malfermiteco jene: 'La konfliktoj ... ne povas esti solvitaj simple per pli bona komunikado aŭ aliaj rimedoj por repaciĝo. Iliaj rilatoj estas esence kontamnita al malsukceso... mi bedaŭras diri tion tiel.'
Infanedukado
Estas plej bone por la infanoj esti varmkore respektataj de siaj gepatroj. Al tio ankaŭ kontribuas gepatroj, kiuj interesiĝas pri ili instigante ke ili estu kompataj kaj obeu justajn regulojn. Infanoj de tiaj gepatroj kutime sukcesas, feliĉas, sanas kaj amikas kun aliaj, kontraste al gepatroj kiuj ne enkorpigas ĉi tiun sintenon. Bona gepatreco tute ne dependas de koni integralan pensadon, aŭ esti mem sur tiu konscio-ŝtupo.
La avantaĝoj por gepatroj se ili konas la integralan mondkoncepton estas priskribitaj de la usona psikologo Keith Witt jene:
Por ke gepatroj povu enfokusiĝi al la aktualaj bezonoj de sia infano dum aparta momento de la alkreskado, estas tre helpema kompreni la diversajn liniojn de la disvolviĝo kaj la ŝtupojn kaj scii, ke progreso ĉiam signifas, ke la infano antaŭenirante memoras la surpaŝitajn ŝtupojn kaj samtempe transiras ilin.
Se gepatroj ĉiam imagas al si la kvar kvadrantojn kaj per tio la individuajn kaj kolektivajn dimensiojn same kiel la objektivajn kaj subjektivajn flankojn, ili povas pli bone kompreni sian infanon kaj povas pli bone subteni ĝin. Sed tio samtempe ankaŭ utilas por la plifortigo de la propra rilato kaj por la tuta familio, ĉar ili rigardas ĉion de pluraj perspektivoj, kiuj kompletigas unu la alian. Se ni kapablas rekoni defensivan sintenon kaj ankaŭ sanajn reagojn por ni mem, por nia partnero kaj por niaj infanoj, tiam estas malgranda risko, ke ni transdonas de unu generacio al la sekvanta travivaĵojn pri traŭmoj kaj patologiaj evoluoj. Kaj ni anstataŭe regos niajn emociojn kaj montros memkonon.
Kiam ni scias, ke ĉiu familiano estas strukturita alimaniere, ni ne provos enbati rondajn palisojn en kvadratajn truojn, sed anstataŭe ni serĉos eltrovi, kian helpon ĉiu individuo bezonas por prosperi.
Tuteca edukado donas al la infano la avantaĝojn de ĉiuj konscio-ŝtupoj: Iliaj gepatroj estas prizorgantoj, al kiuj ili povas ligi kaj kiuj donas al ili ŝirmon, sekurecon kaj sanan memvaloron, kiuj estas solida bazo por ili por ilia tuta vivo (dua ŝtupo, purpura). Armitaj per tia stabileco, ili povas konkeri la mondon per ĉiuj siaj fortoj kaj soifo al aventuro (3-a ŝtupo, ruĝa). Por tio ili bezonas homojn, kiuj kredas al ili kaj ankaŭ subtenas ilin dum suferoj pri malvenkoj aŭ se ili ne povas realigi ion, ĉar ili renkontos homojn, kiuj ankaŭ havas fortajn impulsojn. Ili devas lerni regulojn, kiuj helpas ilin trakti la vivon en komunumoj, por ke ili distingu, kiam estas bone sekvi siajn proprajn impulsojn kaj kiam ili devas flankenmeti ilin favore al la komunumo (ŝtupo 4, sukcena-flava). Ili bezonas spacon por spertoj, por elprovi novajn aferojn, por lerni, ke oni povas malsukcesi kaj releviĝi kaj daŭrigi, por finfine sperti kaj festi sukcesojn (ŝtupo 5, oranĝa). Kaj ili nepre bezonas modelojn, kiuj montras, ke la propra sukceso ne povas esti realigitaj je la kostoj de aliaj. La ŝlosilo al plenumita vivo kuŝas en la kunlaboro kun aliaj, kiuj povas doni valorajn kontribuojn (ŝtupo 6, verda). Kun ĉiu nova ŝtupo la valoroj de la antaŭa estas integritaj: La bezonoj por edukado restas konservitaj, kiam la ruĝa fazo de la batalado komenciĝas, la strukturoj, reguloj, promesoj kaj devoj estos plue sekvataj, se la ŝtupoj de la konkerado kaj la scipovo estas atingataj.
Ankaŭ por la kampoj laboro kaj ekonomio la modelo de la kvar kvadrantoj pruvas sian taŭgecon. Dum materialista ĉiutaga tempo, kiu ankoraŭ hodiaŭ regas, preskaŭ nur la du dekstraj kvadrantoj, kiuj priskribas la eksteron, estas konsiderataj: Supre dekstre troviĝas la regno de la objektoj, de varoj, pri kiuj temas en ĉiuj ekonomiaj procezoj, kaj malsupre dekstre la asociitaj institucioj, kiuj estis inventitaj dum la fluo de la tempo por ligi ĉion. Al tio apartenas antaŭ ĉio la mono kaj la tuta monsistemo. La homo kaj siaj bezonoj malprofitas (la kvadranto maldekstre, supre) kaj ankaŭ la kulturaj institucioj pri interŝanĝado, la merkato (maldekstre, sube), la komunikado kaj kooperado.
Ĉe tio la mono vagadas tra ĉiuj kvar kvadrantoj. Per tiu inventaĵo ŝanĝiĝas la homa konscio. Ĝi ricevas tempan kaj spacan dimensiojn kaj instigas la pensadon. Laŭ la vortoj de la sociologo Georg Simmel ĝi estas tutsimple la simbolo por la moderno. Se oni neglektas la du maldekstrajn kvadrantojn kaj kun tio la sentojn kaj pensojn de la individuo, la financa sistemo povas sendependiĝi kaj prosperigi nedezirindajn evoluojn, kiujn ni ĉiuj devas suferi.
Integrala ideo konsideras ĉiujn dimensiojn de la ekzistado donante egaligon de la kontraŭaj interesoj. Tiu harmonio inter la bezonoj de la individuo kaj la ebloj de ekonomia agado estas la bazo de tute nova ordo. Frithjof Bergmann kreis la koncepton "Nova Laboro" en la 1970-a jaroj, kiu de tiam disvastiĝis tra la mondo kaj helpas individuojn ekscii kian laboron ili vere volas fari en siaj vivoj.
Ekonomio rilate al la reala vivo signifas laboro. Ĉi tien enfluas la integrala ideo fruktodone en multaj aspektoj, kaj laŭ la kvadrantoj kaj laŭ la konscio-disvolviĝo. Por la kunlaboro ene de teamo estas malhelpeme se la kunlaborantoj troviĝas sur diversaj ŝtupoj de la konscio-disvolviĝo. Estro, kiu estas sur ŝtupo 4 (sukcena-flava), ofte ne povos fari ion kun dungitoj de la supraj ŝtupoj (oranĝa, verda, turkisa), ĉar ili ĉiam denove pridubos liajn rigidajn regulojn kaj faros kontraŭajn proponojn. Tia estro estas aŭtoritata patriarĥo, kiu ne toleras kontraŭdiron, li donas klarajn ordonojn. Dungitoj, kiuj mem estas sur tiu konscio-ŝtupo, kutime ŝatas tion, ĉar tiam estas klareco en la kompanio. Eble vi jam vidis estrojn, asignitajn al ŝtupo 3 (ruĝa) kaj kiuj povus esti tute nekalkulebla, kiuj senkompate sekvis siajn spontaneajn ideojn, ofte eĉ postulante krimajn agojn kaj subpremante kaj ekspluatante siajn dungitojn, kien ajn ili povis. Tiaj kunlaborantoj sentos liberiĝon se ili rajtas labori por patriarko, kiu estas honesta kaj persone interesiĝas por siaj kunlaborantoj.
La tempo de tiuj patriarkoj preskaŭ finiĝas en la hodiaŭa komerca vivo. Hodiaŭ per helpo de spertuloj oni strategie laboras por realigi celojn; oni daŭre plibonigas strukturojn kaj procedojn en la kompanio kaj kontroladas la plenumon de la planoj. La estro nur donas la ordonon. Li nur determinas la celojn, kiujn la dungito plejparte realigas memstare. Gravas nur la sukceso kaj la pozicio atingita en la konkurso. Tio korespondas la konscio-ŝtupo 5 (oranĝa), kiu ankoraŭ hodiaŭ estas la plej ofta.
Ankaŭ ĉi tie ekde kelkaj jardekoj oni vidas ŝanĝon: Intertempe regas kooperativa stilo de la gvidado; la estro dialogas kun la dungitoj kunlaborante por komune trovi la ĝustan decidon. Li montras respekton al ili kaj vidas ilin pli kiel samrajtulojn. Antaŭ ĉio la bazo estas ĉiam reciproka konfido. En tiaj kompanioj la hierarkioj estas evidente platigitaj. En ĉi ĉio montriĝas la konscio-ŝtupo 6 (verda).
La ŝtupoj 7 kaj 8 (flava kaj turkiso) sur la dua ebeno estas karakterizitaj de maturaj gvidantoj, kiuj scias pri la konscio-ŝtupoj kaj renkontas ĉiujn dungitojn tiel, ke ili sentas sin komfortaj kaj ricevas taskon taŭgan por ili. Tio estas la ĉefa karakterizaĵo de la integrala gvidado. Ĝi ekkaptas la pozitivajn flankojn de la ŝtupoj, kiuj kuŝas sube. La sinsekvoj estas efektivaj kaj efikaj. La interrilatoj estas karakterizataj per fido, respekto kaj estimo. La kunlaborantoj ricevas konfidon fari ion. Ĉiu prenas al si respondecon por la propra areo. La decidojn faras tiuj, kiuj estas kompetentaj rilate al la tasko, ne de tiuj kiuj havas apartan pozicion. La laboro de la kompanio ne nur utilas al la bonstato de la firmao, sed ankaŭ al la kunlaborantoj kaj al la tuta planedo. Tio montriĝas per daŭrigeblaj celoj kaj ekologia orientiĝo. Ju pli alta estas la konscio-ŝtupo de la partoprenantoj, des pli ili sekvas sian socian kaj ekologian respondecon.
Mondskale jam ekzistas bonaj modeloj por integrala kulturo en entreprenoj, kiujn montras Frédéric Laloux en sia libro 'Reinventing Organizations: Ein Leitfaden zur Gestaltung sinnstiftender Formen der Zusammenarbeit' (Reinventantaj organizoj): Gvidilo por krei signifajn formojn de kunlaboro). Laloux ĉi tie uzas dek du ekzemplojn el tre malsamaj branĉoj. Li estis impresita de la ekkono, ke organizaĵoj estas vivantaj organismoj, kiuj lernas kaj evoluiĝas. Dum tio disvolviĝas la kreivaj potencialoj de la kunlaborantoj. Tiaj entreprenoj estas karakterizitaj per malgrandaj teamoj kaj plataj hierarkioj.
Sub nomoj kiel 'Sociala entrepreno' aŭ 'Respondeca proprietaĵo' jam ekde kelkaj jaroj ekzistas firmaĵoj, kiuj subtenas la kreadon de laborpostenoj por la produktado de aĵoj, kiuj helpas solvi sociajn problemojn kaj per tio ne celas profiton. En Germanio tiaj firmaoj estas kutime registritaj kiel senprofitaj asocioj (gGmbH). Muhamad Yunus fondis tiajn kompaniojn grandskale en Bangladeŝo, tiel helpante sennombrajn malriĉajn virinojn memstari.
Viroj kaj virinoj
estu motivigitaj per pli altaj valoroj.
Tio draste ŝanĝos
iliajn ekonomiajn bezonojn
kaj la ekonomian teorion.
Ken Wilber
Kion la homaro urĝe bezonas hodiaŭ meze de ĉiuj problemoj, kiujn ni vidas ĉie, estas politika gvidado, kiu travideble, inspire kaj energie kreas kongruan estontecon por la avantaĝo de ĉiuj konscio-ŝtupoj de la socio kaj tiel antaŭenpuŝas nin de integrala vidpunkto.
Hodiaŭ en multaj landoj okazas la sekvaj procezoj: Anarĥiuloj de la konscio-ŝtupo 3 (ruĝa) volas detrui la tutan restrikciitan sistemon kaptante hazardajn okazojn por bruligi aŭtojn, frakasi montrofenestrojn kaj elrabi butikojn; lojalaj civitanoj de la ŝtupo 4 ŝatas trankvilon kaj ordon, etne pura loĝantaro kaj izolado de la ekstera mondo; liberemaj individuistoj de la ŝtupo 5 volas okupiĝi pri siaj aferoj, malakcepti ĉian paternalismon kaj kontraŭe volas malkonstrui la kontrolpovon en la registaro; toleremaj reprezentantoj de la ŝtupo 6 volas subteni ĉiujn diskriminaciajn grupojn, plenumi egalajn rajtojn por ĉiuj, preskribi politike ĝustan lingvon kaj malmunti hierarkiojn ĉie, kie ili povas.
La politika povo hodiaŭ estas dispartigita ĉefe per la reprezentantoj de la ŝtupoj 4, 5 kaj 6. La debatoj instigitaj de la amaskomunikiloj estas forte karakterizitaj de polarizo kaj la inklino por sensacoj. Tio korespondas al la pensado de la unua ebeno: Ĉiu opinias, ke sia propra vidpunkto estas la sola ĝusta. La tasko de politiko de la dua ebeno estus trankvile aŭskulti anstataŭ havi varmegajn debatojn. Pli ĝustas esti malfermita al ĉiuj flankoj, ekkapti ĉiujn problemojn same profunde kaj nur poste formigi opinion, kiu povas gvidi al solvo, sed dum tio ĉiam esti fleksebla kaj, se necese, esti preta pri korektoj. Tre multaj aferoj en ĉi tiu mondo devas esti denove pripensitaj.
La integrala ebeno estas antaŭ ĉio karakterizita per:
• la distingo kio estas pli bona por la tuta socio kaj la evoluo de la homaro aŭ kio kaŭzas regreson aŭ utilas nur al la profito de individuoj
• la gravaj principoj: integreco, efikeco, daŭripovo, inkluzive kaj superante ĉiujn antaŭajn nivelojn, fleksebleco, ĉiam atentante la tuton
• ebla neceso de doloraj rimedoj, ĉar tiel longe kiel ĉiuj vivos sur insulo de bonfarto, nenio ŝanĝiĝos grave por la homaro. Se ni volas transiri al nova nivelo de konscio, ni devas salti en la profundan finon de novaj malkovroj.
• la tiel-kiel-ideo: Ĉiuj perspektivoj kaj ĉiuj sociaj grupoj estas inkluzivitaj, malnovaj kaj novaj elementoj estas metataj en rilatojn unu al la alia kaj la plej bona el ĉiuj antaŭaj ŝtupoj estas elektita kaj enmetita en novajn solvojn en la dua ebeno.
• ne per perfektaj solvoj laŭ kiuj ĉiuj konsentas, sed per efektivigeblaj kaj flekseblaj solvoj kun malpli da rigideco kaj pli granda libereco, eksperimentoj kun novaj aliroj, konstanta taksado de la procezo kaj fleksebla reago al neatenditaj situacioj.
Por vere atingi la duan ebenon, la integralan, necesas enmeti tempon kaj atenton por spirita evoluo, kiu vaste superas la tradiciajn religiojn. En la vekiĝanta integrala mondo la aferoj estas tiel ke ili estas. Ne pli bonaj kaj ne pli malbonaj. Neniuj personaj preferoj aŭ antipatioj. Sed estas klara direkto: Temas pri la trovado de novigaj solvoj por la hodiaŭaj kompleksaj problemoj, farante tion, ekestu ŝancoj, kiuj antaŭenigas la evoluon de la homoj, por ke ili fariĝu tio, kio estas ilia kerno, kaj krome subteni la disvolvigan spiralon sur ĉiuj ebenoj iriadi sur sana vojo kaj doni helpon por la plena evoluo de la homoj. El integrala vidpunkto ĉiuj homoj havas la saman valoron, sed ili ne ĉiuj estas egalaj. Kelkaj estas pli disvolvitaj kaj pli vekitaj ol aliaj, ili estas en daŭra procezo elimini siajn malavantaĝojn. Ili partoprenas fari kontribuon al la mondo kaj al aliaj homoj antaŭenpuŝante la evoluiĝon. Tiu hierarkio de la saĝeco kaj komprenemo gravas. Tiuj homoj povas inspiri aliajn, kaj doni stimululon kaj instruadon, por ke ili povu elpreni adekvatan rolon en la socio laŭ ilia konscio-ŝtupo.
Transpreni la gvidadon en ĉi tiu historia momento signifas ekkapti nepopularajn aranĝojn. Al tio apartenas ekzemple redukti la nombron de la benzinaj aŭtomobiloj, malaltigi la nombron de la privataj kaj komercaj flugvojaĝoj, ŝanĝi la manĝokutimojn (malalta konsumo de viando), aĉeti daŭripove produktitan vestaĵon, fari rapidan transformon al renovigebla energio, konstrui energiefikajn domojn, mallevi la industrian konsumon de la energio, serĉi ekvilibrajn strategiojn por la traktado de la migrantoj, mallonge: fari saĝajn decidojn sur ĉiuj kampoj.
Resume, oni povas kompari la integrajn ideojn kun tiuj de la moderneco kaj la postmoderneco:
Modernaj ideoj estas la kredo al la scienco, al disvolviĝo kaj progreso, demokratio kaj la rajtoj de la individuo.
Postmodernaj ideoj (tiuj de la verda ŝtupo) estas la kritikema pridubo de ĉiuj konoj kaj sciencoj, la malfido al ĉiuj grandaj rakontoj pri 'progreso', ironia distanco, la ekkono, ke la moderna socio subpremis kaj detruis kulturojn kaj ke ankaŭ en 'demokratiaj' socioj troviĝas nejusteco. La celo estas multkultura ordo, kiu inkluzivas la malfortulojn.
Integralaj (metamodernaj) demandoj estas:
● Kiel ni povas rikolti la plej bonajn partojn de la aliaj?
● Ĉu ni povas krei pli bonajn procezojn por la perona disvolviĝo?
● Ĉu la internaj dimensioj de la vivo povas ludi pli centran rolon por la socio?
● Kiel povas kunvivi modernaj, postmodernaj kaj antaŭmodernaj homoj?
● Kiel politiko povas esti adaptigita al ĉiam pli kompleksa iĝanta mondo?
● Kio estas la unika rolo de la homaro en la ekosistemoj de la naturo?
En sia libro 'Revolution der Demokratie. Eine konstruktive Bewusstseinsrevolution' (revolucio de la demokratio. Konstruiva revolucio de la konscio) priskribas Johannes Heinrichs la postulojn al baza perestroiko de la demokratio, al demokratio, kiu meritas tiun nomon.
Multaj homoj rigardas la Verdan Partion kun espero, sed Ken Wilber ne estas tiel konvinkita, ke ĝi estas antaŭenpuŝanta forto:
La Verduloj kreis promesplenan platformon, sed se ĝi nur evoluas al magraj rezultoj ..., oni ne miru, se egoismaj-kapitalaj interesoj ŝtelas ĉi tiun aliron sub nia observado por prezenti al ni hamburgerojn en pakojn, taŭgaj por reutiligo de la krudmaterialoj. Neniu volos karakterizi tion esti tutmonda ŝanĝo.
La platformo de disvolviĝanta monda kulturo estas dume kreita de internaciaj merkatoj de la materiala-ekonomia interŝanĝo kaj de la kreskanta libera interŝanĝo de raciecaj strukturoj, per kiuj mi pensa precipe pri la empirie analitika scienco kaj la translokigo de la informoj per komputilo, do, aferoj, kiuj, laŭ sia naturo, estas supernaciaj.
La transformo mem, tamen, kiel ĉiuj antaŭaj transformoj, estas komencata en la koroj kaj mensoj de tiuj individuoj, kiuj mem faras la evoluan paŝon al la centaŭria-tutmonda [integrala] konscio. Ĉi tiuj individuoj, kun ilia nova mondpercepto, kreas kognitivan potencialon, kiu iom post iom tralikiĝas en la ekzistantajn sociajn instituciojn ĝis la nova mondkoncepto, antaŭe vidata kiel marĝena fenomeno, mem estas institucie ankrita kaj ĉi tiu levilo permesas levi la kolektivan konscion al nova ŝtupo. La revolucio venas kiel ĉiam el la interno, por nur poste trovi sian lokon ekstere.
Nuntempe mi vidas ĉi tiun vojon de la individua interna evoluo kiel nian solan eblon; mi nenie povas trovi kolektivajn portantojn de la nova kaj pli profunda interno. (Eros, Kosmos, Logos, 1995, paĝoj 246-248).
Tiel skribis Wilber en 1995. Ĉu hodiaŭ prezentiĝas alia situacio? En Svislando ekzistas Integrala Partio de kelkaj jaroj (www.integrale-politik.ch), kiu esploras ĉi tiun vizion kaj serĉas vojojn kiel ĝi povas esti realigitaj. Ekzistas ankaŭ fondaĵoj de tiaj partioj en Danio (Alternativet), Svedio (Initiativet) kaj Britio (La Alternativo). Komenco estis farita.
En nia okcidenta socio religion ludas nur ankoraŭ tre malĉefan rolon. Plej multaj homoj perceptas ĝin simple kiel rudimenton el malnovaj tagoj. La religiaj ritoj kaj konvencioj, apenaŭ signifas ion por la plej multaj de ili. En la pasinteco religio estis kunigilo de la socio, spirita hejmo kun aŭtoritato kaj ebleco trovi rifuĝejon en malfacilaj tagoj. Ĉi tio hodiaŭ montriĝas vanta kaj sensignifa. Oni perceptas, ke tio apartenas al la disvolviĝ-ŝtupo de la konscio, kiu hodiaŭ ne plu estas aktuala. Aliaj stupoj intertempe dominas.
Sed en tradiciaj religioj ankoraŭ kuŝas granda potencialo. Ili ofertas spacon por renkontoj, por konversacio, ili donas ŝancojn por kunvivado surloke, kaj ili povas havi formigan influon al la intelekta kaj socia disvolviĝo, kaj adoleskado de homoj. Per tio ili ofertas psikan apogon, kiu aliloke estas hodiaŭ por multaj ne facile trovebla.
Dum ĉi tiu socia aspekto de religio estas tiel valora, la prezo, kiun plej multaj homoj pagas por ĝi, estas nur tro alta. Ili devas ja almenaŭ parte konsenti pri la dogmoj kaj sintenoj de tiu religio, sed ĉio estas fremda al ili. Integrala pensado montras eliron.
Pri kio religio esence temas, tio estas spiriteco. Ekde la komenco ĝi estas parto de nia vivo. La kvar kvadrantoj ebligas krudan klasifikadon en areojn:
Supre maldekstre: Spiriteco kiel interna sperto, ekz. kontemplado, meditado, tranco
Supre dekstre: Spiriteco kiel individua praktiko, ekz. fastado, soleco, pilgrimado, jogo, Tajĝio
Malsupre maldekstre: Spiriteco kiel komuna sistemo de valoroj kaj kredoj, ekz. religia instruado, adoro, preĝo
Sube dekstre: Spiriteco kiel rita kaj socia agado, ekz. komunumo, servo al aliaj, geedzeco, familio
Ĉiuj ĉi tiuj areoj troviĝis en evoluo tra la ŝtupoj:
Sur la unua kaj dua ŝtupo (transruĝa, purpura) elformiĝas rilato al naturaj dioj kaj naturaj spiritoj. Magia pensado ludas la ĉefan rolon. Ĉio estas saturitaj per superstiĉo. Ŝamanoj fariĝas la perantoj inter ili kaj la homoj. Hodiaŭ ĉi tiu speco de la konscio vidiĝas ankoraŭ ĉe infanetoj.
La tria kaj kvara ŝtupoj (ruĝa, sukcena-flava) transformas el la naturaj dioj tutan ĉielon plenigita de dioj kun nomoj kaj taskoj, kiuj regas kaj regas arbitre. Mitoj ekestas. Iom post iom politeismo fariĝas monoteismo kun nur unu dio sub malsamaj nomoj. Ĉiuj devas obei lin, alie oni devas timi punon (ŝtupo 4, sukcena-flava). Formiĝas religiaj organizaĵoj, kiuj donas al la homoj orientiĝon pri kiel konduti kaj ofertas al ili koherecon per diservo kaj komunuma vivo. Jura pensado superas en tiuj organizoj. Ĉi tie troviĝas hodiaŭ ankoraŭ granda parto de la loĝantaro.
La kvina ŝtupo (oranĝa) estas karakterizata per plifortigita individuo kun matura egoo kaj la penetro al racia pensado. Multaj homoj adiaŭas ĉiujn bildojn de Dio kaj fariĝas ateistoj: Dio tute ne estas. Aliaj nun vidas Dion en ĉiuj aferoj: ili estas panteistoj. Tio estas la stato de la moderneco.
Sur la sesa ŝtupo (verda) estas granda malfermo: la spiriteco estas retrovita, kaj tiu de la kristana religio, kiu ĉiam ĉeestas subgrunde, kaj ankaŭ tiu de la orientaj religioj. Multaj homoj lernas per propraj spertoj, ke ekstere de la materia mondo ekzistas ankoraŭ tuta spektro de transcendaj entenaĵoj de la konscio, kiuj ne rilatas al la kutimaj bildoj de dio, sed kuŝas ekstere de la materia sciiĝo. Komenciĝas tempo de spiriteca pluralismo kiel amasa fenomeno, ekde la 'nova-aĝo-movado' fariĝis tre populara. Nun la homoj havas du eblojn, aŭ ili revenas al la antaŭ-racia spiriteco, al la superstiĉo de la malnova pasinteco, al nematura egoo, aŭ ili malfermas sin al spaco de la konscio, kiu superas la egoon, kun tio la stabila egoo konserviĝas. Tio povas esti priskribita kiel transracia, transpersona spiriteco.
Do, oni povas vidi, ke spiriteco estas en konstanta procezo de disvolviĝo. Je la dua ebeno, en la areo de la integralaj konscio-ŝtupoj, kreskas la kompreno, ke efektive ekzistas nur unu granda universala konscio, kiu ampleksas nin ĉiujn kaj la tutan universon, kaj kiu pli kaj pli konscias pri si mem. Ankoraŭ ne eblas plene taksi, kien kondukos ĉi tiu scio.
Estas la tasko de la establitaj religioj, subteni la kredantojn dum la transiro al novaj konscio-ŝtupoj kaj oferti al ili helpon survoje. Sed la malfermo ankoraŭ mankas en multaj kazoj. Plej ofte la dogme orientitaj kredo-sistemoj restas starante sur la kvara ŝtupo, kvazaŭ vitra plafono estus konstruita super ili. Kaj dum tio ili perdas tiujn disĉiplojn, kiuj longe atingis interne al aliaj ŝtupoj. Sed spiritaleco ne restas, kiel ni vidis, starante sur tiu ŝtupo. Kaj la ekzistantaj ekleziaj organizaĵoj estus la plej taŭgaj lokoj por starigi ian transportbendon, sur kiu la kredantoj povas disvolviĝi.
Praktikan instrukcion, kiel realigi tion en kristaneco, ofertas Marion Küstenmacher en sia verko Integrales Christentum (Integrala Kristanismo). Per multaj ekzemploj kaj ekzercoj ŝi montras kiel spiriteco povas esti lernigita sur ĉiu ŝtupo kaj kiamaniere oni povas legi la biblion laŭ integrala vidpunkto.
Kiel integrala islamo eblas, estas priskribita de Amir Ahmad en sia libro Mein Isl@m: Bloggen für die Freiheit (Mia Islamo: Blogi por la libereco).
Intertempe ĉiujare oni faras respekton al la tago, je tiu la homaro matematike eluzis la krudajn materialojn haveblaj por ĉi tiu jaro (nomata Tera Troŝarĝa Tago). En la jaro 1970 tiu tago ankoraŭ estis je la 29-a de decembro, jam en 2000 je la 23-a septembro kaj en 2015 je la 5-a aŭgusto; en Germanio ĝi troviĝis 2020 je la 3-a de majo!
Tio draste montras, kiujn defiojn ni alfrontas, se ni volas konservi la rimedojn por nia vivo. Dum tio temas pri la konservado de la krudmaterialoj, sed ankaŭ pri la uzo de energio kaj la influoj al la klimata situacio. Se oni pripensas la kreskadon de la homa loĝantaro, evidentiĝas kiel urĝas ŝanĝi la kurson.
Integrala pensado povas montri la vojon al la sukcesa atingo de tio. La du grandaj defioj estas daŭripovo kaj justeco. Nur per daŭripovo konserviĝas la bazoj, kiujn ni bezonas por vivi, kaj nur per justeco la homoj akceptos Tion, kio devos esti farota.
Integrala pensado havas la avantaĝon, ke ĝi priatentas la konscio-disvolviĝon de la homoj laŭ pluraj ŝtupoj kaj ke ĝi konsideras ĉiun sur sia propra nivelo.
Krome, integrala pensado vidas ĉiujn kvar kvadrantojn de la realeco, ne nur la purajn faktojn (supra dekstra kvadranto), sed ankaŭ la emocian flankon de ĉiu individuo (supra maldekstra kvadranto), la kreskintan kulturan disvolviĝon de la socio (malsupra maldekstra) kaj la instituciojn, kiuj ekestis de ĝi (malsupre dekstre). Se oni ne atentas pri tio, restus la eterna kverelo de la opinioj, kiu regas hodiaŭ.
Tial ĉefe gravas, ke homoj, kiuj atingis la duan ebenon de la konscio-disvolviĝo kaj povas superrigardi la paŝan procezon, konsentas alparoli homojn de la aliaj konscio-ŝtupoj, kaj gvidas iliajn pensojn kaj emociojn al novaj scioj por ke ili sentas instigon ankaŭ kontribui al la konservo de la vivo-bazoj. Tio estas tre grava 'tradukista laboro'. Daŭripovo simple estu 'mojosa'.
Kio estas iuj aferoj, kiuj absolute devas esti efektivigitaj por ekhavi daŭripovon?
• energiproduktado neŭtrala por la klimato (libera de karbondioksido). La suno ĉiutage donacas al ni pli ol dek mil fojojn de la energio kiun foruzas la homaron dum la tuta jaro.
• amasa ŝparo da energio per revolucia efikeco dum la produktado kaj uzo de la energio
• cirkla ekonomio, sen rubaĵo ('de origino al origino')
• provizado de nutraĵoj ĉefe el la regiono
• prosperigo de la 'Planeda-sano-dieto' (Planetary Health Diet): Duobligu la konsumon de fruktoj, guŝoj kaj legomoj kaj duonigu tiun de viando kaj sukero
• disvastiĝinta ekologia agrikulturo,
• nenia energiproduktado el kulturplantoj
• malfondigi monopolojn pri nutraĵo kaj semaĵoj
• aboli uzadon de insekticidoj
• protekto kaj restarigo de la biodiverseco
• nenia plia pejzaĝa fragmentigo kaj sigelado de la grundo
• tutmonda moratorio pri senarbarigo, minado, naftoborado kaj la uzo de ĉiuj ceteraj naturaj arbaroj, malsekaj regionoj kaj aliaj ekosistemoj
• plivastigo de ekzistantaj naturrezervejoj, inkluzive de maraj rezervejoj
• tutmonda prosperigo de projektoj pri arbarigo kaj re-arbarigo
• establo de komunaj intervengrupoj por la naturo, kiu zorgas pri la restarigo de la ekologia ekvilibro per arboplantado, malkonstruo de digoj k.t.p., efika rimedo kontraŭ senlaboreco de la junuloj
• redukto de plasta konsumo, precipo por pakaĵoj
• enmeto de la Monda Banko por ekologia sanigo anstataŭ por disvolviĝo
• instali de impostoj pri malpurigo, por inkluzivi sociajn kaj ekologiajn kostojn de la, produktado ene de la prezo
• sekve novaj instruplanoj por la lernejoj
Charles Eisenstein traktas ĉi tiujn demandojn tre realisme en sia libro ' Klima. Eine neue Perspektive' (Klimato. Nova perspektivo). Kaj tamen li nur vidas la solvon en tre fundamenta ŝanĝo de la hodiaŭa pensado kaj agado. Ni devas rigardi la teron denove kiel sankta kaj ankaŭ adekvate trakti ĝin. Tio, kio estas sankta por ni, tion ni tiel aprezas, ke ni farus oferojn por protekti ĝin. 'La sekvoj de nia agado devas esti belaj kaj servi al la vivo'.
La temo 'manĝo' tuŝas ĉiun persone, kaj tio ĉiutage. La integrala pensado povas helpi, klariĝi pri aferoj, pri kiuj oni normale ne tiom multe pensas. Tre imprese la medicinisto d-ro Sven Werchan montris tion. Li aplikis la grupigon en la kvar kvadrantoj rilate al la manĝo tiele: (Laŭ bildo de www.integrale-ernährung.de)
Ni komencu supre maldekstre: Kiujn impulsojn mi uzas por manĝi? Kiel evoluigita estas mia manĝokonscio? Ĉu mi ankoraŭ estas sur la nivelo de besto kaj manĝas ĉion, kio spontanee venas al mia menso kaj antaŭ miaj okuloj? Ĉu mi estas pelata per malsato? Aŭ ĉu mi jam konscie decidas, kio estas bona por mi kaj kio havas sencon (se mi havas elekton)? Ĉu mi ankaŭ komprenas, ke mi eventuale havas problemojn pri manĝado, ke mi suferas de superpezo aŭ subpezo? Kiel mi instalas ekvilibron inter ĝuo, sano kaj respondeco en mian korpon? Ĉu mi akceptas min mem amoplene malgraŭ mia avido aŭ manio? Kian korpopezon mi volas atingi kaj kiamaniere?
Ĉi tiuj demandoj havas centran efikon al mia personeco. Motivado dum manĝado estas la plej grava. Ami manĝaĵon devas esti la plej alta celo. Kaj ankaŭ dum manĝado elformiĝas diversaj ŝtupoj de la konscio-disvolviĝo. Ju pli la homo maturiĝis, des pli ampleksa estas lia rigardo al la cirkonstancoj de la manĝaĵo kaj la ĉirkaŭaĵo. Kian manĝo-kulturon ni lernis (maldekstra suba kvadranto) karakterizas nin pleje dum la tuta vivo. Ĉu ni povas liberigi nin de tio, kiam ni ekkonas, ke nia maniero manĝi ne taŭgas por ni? Ĉu ni prenas sufiĉan tempon por manĝi? Ĉu ni sentas, kion nia korpo vere bezonas kaj volas? Ni povas lerni, atenteme manĝi kaj ĝui la manĝaĵon. Kaj ni povas lerni de la spertoj de aliaj.
Kion ni manĝas apartenas al la areo de la supra dekstra kvadranto. Ĉi tie la scienco pri nutrado ofertas senfinan informon pri la ingrediencioj de la manĝaĵo kaj ilia signifo por metabolo kaj saneco. Tiuj bazajn sciojn ni aplikas por identigi, kion ni povas plibonigi por nia menuo. Ĉu mi min nutras bone kaj ekvilibre, se mi ĉefe manĝas rapidmanĝaĵojn kaj dolĉaĵojn? Ĉu la superbazaro liveras la plej bonan manĝaĵon? Aŭ, de kie mi ricevas vere freŝajn, naturajn produktojn? Ĉu mia provizo de vitaminoj kaj mineraloj sufiĉas? Kiel ĝi influas mian sanon? Kie mi trovas ampleksajn informojn pri tio?
La demando 'De kie venas mia manĝo?' fine gvidas nin al la suba dekstra kvadranto. Kiel la industria prilaborado ŝanĝigas niajn nutraĵojn? Kio estas la signifo de mia ŝanĝo al organika kvalito kaj la prefero por regionaj produktoj? Kiuj ekonomiajn strukturoj estas subtenataj de tio? Kiel mi povas ŝanĝiĝi al memprovizado, almenaŭ parte?
Ĉiuj ĉi demandoj aperas, kiam mi volas transpreni respondecon en la kampo de la nutrado.
'Planeda-sano-dieto' (Planetary Health Diet) estas ideo pri nutrado, kiu povus protekti la sanon kaj de la homo kaj de la planedo same. Tiu menuo estas propono, kiu ebligas nutri eĉ 10 miliardojn da homoj sur la tero kaj samtempe multe kontribui al la sano de la individuo, interalie per duobligado de la proporcio de fruktoj kaj legomoj en la manĝaĵoj kaj duonigado de la proporcio de viando. Milionoj da antaŭtempaj mortoj pro la sekvoj de malĝusta nutraĵo povus esti evitataj per tio. Kaj: la tero tiam ne estas troŝarĝita kiel per la hodiaŭ kutimaj produktad-manieroj, kiuj detruas la naturon.
Ni multe ŝuldas al la moderna scienco. La invento kaj rafinado de la metodoj de scienca esplorado estas la granda atingaĵo de la moderna epoko kaj havis gravajn konsekvencojn por la homa vivo. Sed ekde 300 jaroj ĝia evoluo turniĝis al direkto, kiu havas malutilajn kromefikojn. La 5-a ŝtupo de la konscio-disvolviĝo disiĝis de la religia orientiĝo de la mezepoko kaj estis ĉiam pli regata de pure materialisma pensado. Tio signifis por la scienco, ke ankoraŭ nur estis esplorata tio, kion oni povis mezuri kaj nombri. Tio respondas al la du dekstraj kvadrantoj. Ĉio, kio havas spiritajn kaj internajn implikiĝojn, do, la du maldekstrajn kvadrantojn, estis ignorita. La limigo nur al eksteraj aferoj kaŭzis kripligon de la esploraj aliroj, ĉar duono de la realo estis simple ignorita.
Dum tio ankaŭ la tipo de la sciencisto ŝanĝiĝis. Tio, kio nun estis demandita, estis la sobra, rezervita observanto. Empatio kun la esplora objekto estis tute malaprobita. Por la medicino tio havis terurajn efikojn, ĉar la pacientoj fariĝis objektoj kaj ofte perceptis la kuracistojn kiel fridajn maŝinojn, kiuj perdis siajn emociojn. La pacientoj ne sentis sin perceptitaj kiel tutaj homoj.
La scienco intertempe anstataŭis la religion, kun ĉio, kio kunestas: kun pastroj kaj kredantoj, kun dogmoj kaj regantaj doktrinoj, kun herezuloj, ekskomunikadoj kaj publikaj kondamnoj, kun papoj kaj pretendoj de neerarpovo.
Kaj tamen ni bezonas la sciencon, sendube. Sed ĝi devas reiri pli al sia origina humileco de la serĉado, al pacienca observado, al kritika pensado, al la kontrolado de hipotezoj kaj antaŭ ĉio al fidinda kunlaboro inter la serĉantoj de la scioj, kiuj reciproke kritikas kaj rafinas siajn laborojn
Al tio apartenas la preteco malfermi al temoj, kiuj rilatas al la du maldekstraj kvadrantoj, do, al la plejofte ignorita duono de la realeco, kiu estas hodiaŭ pro mankanta objektiveco malakceptata, mallonge dirite, al tuteca aliro.
Integrala scienco ekzakte sekvas tiun aliron. Dum tio estas uzata la ĝisnuna ellaborita valora kaj akceptita metodiko por malfermi kromajn sciencajn kampojn, kiu kutime estas tabuigitaj, ekzemple:
● telepatio, telekinezo, fora perceptado
● spirita resanigo
● Homeopatio
Multaj sciencistoj jam estas sur tiu vojo. Ekzemple, nur pri la kampo homeopatio ekzistas intertempe pli ol 250 klinikaj studoj (hazardigitaj, kontrolita per placebo). Necesas la preteco, ekvidi ĉe la homo pli ol nur maŝino, kaj la akcepto de la fakto, ke scienca metodiko ofte ne kapablas pruvi multajn aferojn, kiuj tamen estas grava por la vivo. Flanke de pura kvanteca esploro ankaŭ kvalita esplorado necesas por fari justecon al tio. Sed tiel longe kiel la mondo estas priskribita nur en matematikaj kategorioj, kiel oni faras en pure materialisma medicino, ni nur trovas aferojn, kiuj kongruas al tiu pririgardo. Sed tiam oni pensu, ke tio estas la tuta mondo. Ni estas trompitaj per mallarĝigita vido, nekapabla percepti aferojn ekster tiujn, kiuj kongruas al nia mondkoncepto
Se ni volas procedi integrale, necesas la plivastigo de nia pensado, la kompreno de ĉiuj aliaj aliroj, kiuj jam ekzistis en la homa historio. En medicino estas granda diverseco: krom la okcidenta medicina modelo, ekzistas la tradicia ĉina modelo, tradicia araba medicino, la tradicia hinda modelo, la tibeta modelo kaj ankaŭ la eŭropaj naturkuracaj metodoj same kiel la regiona ŝamanismo, kiu troviĝas tutmonde. Hodiaŭ ni havas profundajn informojn pri tio kaj ni devas vidi, kio estas la plej bona el ĉiuj sistemoj por integrala medicino.
La brita sciencisto Rupert Sheldrake en sia libro 'Der Wissenschaftswahn. Warum der Materialismus ausgedient hat' (La scienca frenezo. Tial la materialismo havis sian tagon' donas resumon:
La scienca esplorado pri la interagoj inter menso kaj korpo estas tiel subevoluinta kiel la esplorado de la menso de interne (p. 441). ...Se la ŝtat-kovrita monopolo de la materialismo malstreĉiĝus, scienca kaj medicina esplorado povus ankaŭ sin dediĉi al la demando, kian rolon ludas konvinkoj, kredoj, esperoj, timoj kaj sociaj faktoroj en sano kaj resanigo. Oni povus fari komparojn pri la efikeco de malsamaj terapiaj aliroj ... La efekto de placebo kaj la potenco de la menso povus fariĝi utila esplora areo, sur kiu oni ankaŭ konsideras la efikojn de preĝo kaj meditado.
Integrala medicino invitus la homojn al pli sana vivmaniero. Kuracistoj kaj pacientoj povus fokusiĝi plie al la mem-kuracaj kapabloj de la korpo kaj pripensi la gravecon de espero kaj konfido (paĝo 378).
Tiu estis unua konciza enkonduko pri integrala pensado. Kiel aspektas la plia evoluo? Multaj malgrandaj paŝoj survoje al la integrala mondo jam estis faritaj.
Du aferoj devas esti klare distingitaj:
Unuflanke temas pri la nova kompreno de la strukturo de la mondo, kiun oni ricevas per la integrala modelo, kun ĝia klasifiko en la kvar kvadrantoj kaj la fokuso al la stupoj de konscio-disvolviĝo. Per tio la nova modelo ofertas helpon por orientiĝo kiel mapo. Sed oni ne erare interŝanĝu la mapon kun la realeco. Aliflanke ekzistas nova kompreno pri la konscio-disvolviĝo de la homaro kaj de ĉiu individuo por si mem. Nur tio kaŭzas ŝanĝiĝojn en la vivo. La konscio, kiu konscias mem pri sia propra disvolviĝo, estas la plej granda efika forto en la mondo. Tiel estis je ĉiu nova ŝtupo de la disvolviĝo, kaj hodiaŭ precipe estas tiel rilate al la salto al la dua ebeno.
Por la ŝanĝiĝo de la pensmaniero ekde la mezepoko ĝis la moderna epoko respondecis ĉirkaŭ du mil homoj, oni diras ke tion Paul Tillich supozeble diris unufoje. Ili spertis grandan resonancon ĉirkaŭ la jaro 1500, ĉar la humanismo jam tricent jarojn preparis la teron por tio. Kaj estis necesa ankoraŭ tricent jaroj ĝis tiu nova pensmaniero ĝenerale disvastiĝis kaj la revolucioj en Ameriko kaj en Francio komenciĝis la triumfo por la demokratio, eĉ se unue nur por la viroj. Estis verko de generacio. Hodiaŭ nova pensado disvastiĝas ege rapide, kaj la disvolviĝo al direkto de nova ebeno de la ekzistado ankoraŭ pli rapide antaŭiras. Tamen restas verko de generacio, ĉar tiu ŝanĝiĝo signifas ŝanĝiĝon en elstara unu rango.
Integrala penso nur tiam antaŭeniras, kiam multaj homoj atingis la duan ebenon de sia konscio-disvolviĝo kaj vere tiel vivadas. Hodiaŭ ekzistas jam kelkaj decidantoj, kies laboro estas formita tiele, kiel ili alportas tiom multe da integrala pensado en la ĉiutagan vivon kiom eble. Sed devas esti plimultoj en parlamentoj, kiuj decidas pri aliaj leĝoj. Kutime novaj ideoj disvastiĝas per granda rapideco en la socio, kiam ili estas subtenataj de minimume dek procentoj de la homoj. Vivantan bildon de tuteca, plejmulte integrala socian ordo jam priskribis Ernest Callenbach 1975 en sia romano 'Ökotopia'.
Kiel mi scias, ke la integrala mondo ekfloras? Kiamaniere mi povas fari kontribuon? La plej grava aspekto estas la jena:
● Ĉiu estas respektata, amata kaj kuraĝigita, ĉiuj homoj estas traktataj laŭ sia konscio-ŝtupo.
Preskaŭ ĉio alia sekvas el ĉi tio:
● Krei homajn vivkondiĉojn por ĉiuj estas la unua postulo: tegmento super la kapo, pura trinkakvo, higienaj necesejoj, medicina prizorgo, instruado
● Tiam la laboro: sociaj entreprenoj donas salajrojn kaj panon
● Baza enspezo forigas timojn perdi la fundamentojn de propra ekzisto
● Mondcentra pensado determinas la agmanieron: tutmondaj problemoj pri mediaj kaj pacaj aferoj estas aktive traktataj kune
● Egoisma, profitodona pensado retiriĝas por agi pro socia respondeco
● Naciismaj egoismoj malaperas
● Malnovaj malamikaj bildoj fandiĝas.
● Tribunaloj donas verdiktojn, en kiuj la punoj celas, laŭeble, al riparo por la damaĝo.
Tio sonas eble kiel paradizo, sed jam hodiaŭ ĉiutage laboro estas farata por tio. Multaj organizaĵoj kaj sennombraj homoj multloke enmetas ĉiun forton por fari tiun mondon realaĵo. Ĉiu havas sian lokon kaj eblon ankaŭ partopreni al tio.
Kaj kion ni povas kontribui al tio hodiaŭ?
● Ni povas profundigi nian scion pri la integrala teorio. La retejoj kaj libroj donitaj en la listo de fontoj fine estas idealaj por ĉi tiu celo. Ĉi tio antaŭenigos nian intelektan vojon de disvolviĝo.
● Ni povas apliki tion, kion ni lernis en laboro kaj en la ĉiutaga vivo.
● Ni povas kontakti homojn, kiuj ankaŭ laboras por efektivigi ĉi tiun scion.
● Ĉiu, kiu havas monon, povas subteni iniciatojn kaj ĝermajn ĉelojn por la ŝanĝo.
● Ni povas utiligi ĉiun okazon paroli aŭ skribi pri ĉi tiu temo.
● Ni povas fari multon por certigi, ke nia socio ne plu disiĝu.
● Ni povas rigardi la mondon pli trankvile de interna distanco kaj analizi tion, kio efektive mankas anstataŭ fali en cinikecon kaj ironion.
● Nia konduto al homoj de la unua ebeno zorgas respekti kaj kuraĝigi ilin. Hodiaŭ ni travivas epokojn de renversiĝo, foje kaoson. La reorientigo de nia socio estas en progreso. Do, estas bone esti informita pri la disvolviĝanta salto kaj ne allogita en kirlakvon de timo kaj necerteco. Ĉiuj povas aktive partopreni kaj helpi kundecidi pri la direkto en kiu nia mondo devas disvolviĝi. En multaj kazoj, ni eĉ ne scias, kiel la aferoj plej bone pritrakteblas. Tio nur montras la komunan praktikon. La superrega celo servas kiel gvidilo.
En la nuna momento,
nia socio provas fari la plej malfacilan,
sed ankaŭ plej ekscitan transiron,
kiun la homa specio iam ajn alfrontis.
Tio ne nur estas transiro al nova ebeno
de la ekzistado, sed ankaŭ la komenco
de nova kompozicio
en la simfonio de la homa historio.
Clare W. Graves (1914-1986)
(Superrigardo)
ŝtupo / koloro /
karakterizaĵo /
kvoto / ekde
Unua ebeno
1. / transruĝa (beja)
instinktoj, supervivi
1 % / 60 000 jaroj
2. / siringokolora (magenta, purpura)
fantomoj, magio, tribaj dioj, ŝamanoj, klanoj
12 % / 40 000
3. / ruĝa
agresema, heroa, dioj de potenco
18 % / 10 000
4. / sukcena-flava (blua)
leĝoj, ordo, reĝoj, pastroj
30 % / 5000
5. / oranĝa
scipovo, sukceso, efika, klera
27 % / 600
6. / verda
sentema, konsento, integra
9 % / 1900
Dua ebeno
7. / flava
intuicio, integra, elteninta paradoksojn
2-4 % / 1950
8. / turkiso
tutmonda etiko, tutmonda ligiteco
0,6 % / -
Tria ebeno
9. / indigo
ne duala
-ankoraŭ ne konata
10. / viola
-ankoraŭ ne konata
11. / ultraviola
-ankoraŭ ne konata
12. / klara lumo
-ankoraŭ ne konata
Interreto
https://integrallife.com/ (angla)
https://integralesforum.org/ (germana)
https://www.evolve-magazin.de/ Zeitschrift evolve (germana)
Literaturo
Beck, Don Edward, Christopher C. Cowan: Spiral Dynamics - Leadership, Werte und Wandel: Eine Landkarte für Business und Gesellschaft im 21. Jahrhundert. 2007. ISBN 978-3899011074
Callenbach, Ernest: Ökotopia – Notizen und Reportagen von William Weston aus dem Jahre 1999. USA 1975. Deutsche Erstauflage Berlin 1978
Chardin, Teilhard de: Der Mensch im Kosmos. München 1959
Eisenstein, Charles: Klima. Eine neue Perspektive. Berlin 2019. ISBN 978-3-95890-260-2
Esbjörn-Hargens, Sean; Michael E. Zimmerman: Integrale Ökologie: die Vereinigung verschiedener Perspektiven auf die natürliche Welt. Hamburg 2012. ISBN 978-3-943194-55-5
Gebser, Jean: Ursprung und Gegenwart. 3 Bände. München 1973
Graves, Clare W.: Human Nature Prepares for a Momentous Leap. In: The Futurist, 1974, pp. 72-87. [http://www.clarewgraves.com/ articles_content/ 1974_Futurist/1974_Futurist.html – Stand: 13.11.2020]
Heinrichs, Johannes: Revolution der Demokratie. Eine konstruktive Bewusstseinsrevolution. Zweite, aktualisierte Auflage 2014. ISBN 978-3896656469
Küstenmacher, Marion: Integrales Christentum: Einübung in eine neue spirituelle Intelligenz. Gütersloh 2018. ISBN 978-3579085470
Laloux, Frédéric: Reinventing Organizations: EinLeitfaden zur Gestaltung sinnstiftender Formen der Zusammenarbeit. München 2015. ISBN 978-3800649136
Nasr, Amir Ahmad: Mein Isl@m: Bloggen für die Freiheit. 2016. ISBN 978-3958830738
Sheldrake, Rupert: Der Wissenschaftswahn. Warum der Materialismus ausgedient hat. 2012. ISBN 978-3-426-29210-5
Ucik, Martin. Integrale Beziehungen. Ein Ratgeber für Männer. 2012. ISBN 978-3-973194-16-6
Wilber, Ken: Ganzheitlich handeln. Freiamt 2001. ISBN 3-924195-79-X
Wilber, Ken: Integrale Spiritualität. 2006. ISBN 3-466-34509-X
Wilber, Ken: The Religion of Tomorrow. Boulder, Colorado, USA 2017. ISBN 978-1-61180-300-6
Yunus, Muhamad: Ein anderer Kapitalismus ist machbar: Wie Social Business Armut beseitigt, Arbeitslosigkeit abschafft und Nachhaltigkeit fördert. Gütersloh 2018. ISBN 978-3579087153
Zollinger, Christoph: Die Debatte läuft. Ganzheitliche Thesen für Gesellschaft, Wirtschaft und Politik. Petersberg 2005. ISBN 978-3-86616006-4
a) siringokolora
b) oranĝa
c) ruĝa
d) verda
e) verda
f) siringokolora
g) ruĝa
h) sukcena-flava
i) siringokolora
j) flava/turkisa
k) sukcena-flava
l) transruĝa
◊