Erik Tantal
Misteroj
Elpensita aŭ vera?
Hamburgo, 2021
_________________________
Enhavo
Tutmonde ekzistas verŝajne pli ol 60 milionoj da libroj de la aŭtoro Erich von Däniken. Nekredeble, ĉiufoje kiam mi parolas pri tiu sukcesplena verkisto, mia kunparolanto nur afable ridetis al mi. Lia vizaĝesprimo malkaŝas, ke oni taksas tiun literaturon maksimume amuza, sed neniam serioza.
„Ĉi tio estas nur fantaziaĵo!“, mi aŭdas, se mi klarigas kiel Erich von Däniken skribas, ke estis la eksterteruloj, kiuj venis antaŭ pluraj jarmiloj al ni kaj influis nian evoluon.
En mia lernejo mi lernis, ke ĉi tie sur la tero unue aperis la plantoj kaj bestoj, poste la homoj, rezulte de la evoluo. Tio estas ja mistero por si mem.
Do, ĉu vere Däniken pravas? Estinte lernanto oni ja ne povis ĝuste prijuĝi tion. Sed eĉ kiel plenkreskulo oni havas malfacilaĵojn kun tiaj ideoj. Ĉiuokaze dum tiu tempo mi avidege legis tiajn librojn. Estis fascine. La dioj simple estis eksterteruloj. Ili zorgis ke ni homoj aperis sur nia planedo.
Sed jam tiutempe mi neniam estis kontenta pri tiaj ideoj. Baldaŭ mi demandis min, de kie venis tiuj tiel nomataj 'dioj', kaj kiu kreis ilin. Por tiuj demandoj Däniken ne ofertis respondojn. Tamen, liaj libroj estas ĉiam ankoraŭ tre interesaj.
Krom tiaj libroj, hodiaŭ ankaŭ la interreto ofertas tiajn temojn. Ĉi tie vi povas trovi sufiĉe da materialo por ĉiaj enigmoj. Ili traktas ne nur la misterajn rakontojn pri eksterteruloj, kiuj laŭdire jam estis ĉi tie...
Unufoje semajne kvar maljunaj viroj renkontiĝas en kulturdomo. Ĉi tie ili ĝuas bongustan matenmanĝon kaj babilas en agrabla ĉirkaŭaĵo.
Diversaj temoj estas diskutataj, temoj el la ĉiutaga vivo. Multe pli interesa fariĝas la kunvenoj kiam ĉiuj el la grupo komencas prepari specialan temon por prezenti ĝin al la aliaj. Dum tio la grupo penetras en regionojn, kiujn ili neniam antaŭe tuŝis.
Merkredo en la kulturdomo. Tridek minutojn antaŭ la deka.
„Bonan matenon, juna sinjorino! Tri kafojn kun bulkoj, mi petas“, anoncas Jens al la virino, kiu staras malantaŭ la vendotablo. Por ornami la bulkojn, plej ofte la maljunuloj elektas kirlovaĵon, fromaĝon aŭ trancaĵon el rostita viando. La rostita viando estas la plej ŝatata manĝaĵo de Rudi. Ĉiufoje aŭdante tiun specialan deziron Jens kaj Karl ne povas subpremi ridetojn. Ne longe daŭras kaj ĉiuj tri sidas apud la tablo komencante la matenmanĝon. Ne ekzistas plano por la malgranda rondo. Tuj ĉiu ekraportas pri la okazaĵoj de la pasinta semajno.
„Mi vere ĉagreniĝis. Mi tute ne komprenas, kial la homoj simple forĵetas la cigaredstumpojn sur la trotuaron?“ aŭ „Jam denove mia apotekisto provis oferti al mi pilolojn de iu farmacia konzerno, kiun mi tute ne konas. Mi ja plurfoje postulis, ke mi nur ricevu la medikamentojn de mia favorata firmao.“, aŭ „Ĉu ne estas terura afero? La estroj de la grandaj entreprenoj ricevas nekredeble grandajn mondonacojn!“, kaj „La lasta elektra fakturo denove estis pli alta ol atendite!“
Kromaj similaj plendoj sekvas. La bulkoj kaj la kafo bongustas. Tamen, pro la diskutitaj temoj ne aperas bona humoro.
„Ĉesigu la plendadon“, opinias Rudi kaj proponas iomete prepari la venontan kunvenon. Kvazaŭ kiel hejmtasko ĉiu serĉu interesan temon en la interreto aŭ en gazetoj, kiu bone taŭgus por la venonta babila rondo.
Rudi aldonas: „Uzu simple la ŝlosilvorton 'mistero'. Aŭ prenu du vortojn, ekzemple 'misteroj scienco' aŭ 'misteroj historio' k.t.p. Ĉe YouTube vi certe trovos ion!“
La propono de Rudi ne estis senefika. Ĉiu obeis kaj faris sian hejmtaskon. Do ili certe kapablis prezenti interesan aferon por la aliaj. Jens tuj komenciĝis kun sia temo, eĉ antaŭ ol la kafo estis servita :
„Mi povis traserĉadi la interreton dum horoj! Oni tute ne plu bezonas televidon!“
Karl scivoleme demandis: „Kion vi trovis? Aŭ ĉu mi komencu nun?“
Sed Jens ne permesis esti forpuŝita de sia favorpozicio kaj fiere raportis pri la 'perfektaj globoj'.
„En la jaro 1930 farmistaj laboristoj trovis misterajn ŝtonajn globojn en la ĝangalo de Kostariko. La aĝo de tiuj trovaĵoj estas verŝajne kelkmiloj da jaroj. Ili konsistas el granito. La plej grandaj havas diametron de pli ol du metroj. Neniu scias kiu produktis tiujn globojn. Krome la sciencistoj ĉiam ankoraŭ ne povis klarigi kiel la kreintoj povis labori tiel precize. Ili vere estis kapablaj metiistoj.“
Karl tuj interrompis rimarkinte: „Jes, mi ankaŭ legis ion pri tiaj globoj. Oni trovis ilin en Bosnio. Sed ili ne konsistis el granito. La pezo de la plej granda estis 30 tunoj. Kelkaj sciencistoj opinias, ke tiuj globoj estas la produkto de iu progresema civilizacio. Aliaj pensas ke la globoj ankaŭ povis esti nature kreitaj per speciala minerala formado. Kiu pravas?“
„Nun, ja, tiu estas interesa, sed kion oni povas fari per tiaj globoj?“, demandis Rudi. Li evidente ne tre ŝatis tiun temon. Sed Jens daŭrigis sian rakonton. Li eĉ aludis eblajn rilatojn kun la insulo 'Atlantis', pri kiu jam la grekoj raportis. Li finis kun la propono, trakti tiun temon dum la venonta rondo.
„Ĉu estas loko?“, demandis Gerd. Sen atendi respondon li metis kafotason kaj platon kun bulko sur la tablon kaj tuj komencis matenmanĝi.
„Ho, li vere malsatas!“, rimarkis Karl aldonante „Kompreneble, vi rajtas sidi ĉi tie. Sed ni havas fiksan programon. Eventuale ĝi estas interesa ankaŭ por vi. Ĉi tie oni kunvenas ne nur por plendado!“
Gerd ne lasis sin ĝeni kaj daŭrigis maĉi la bulkon. Dum tio Karl klarigis, ke ĉiu el la rondo devas prepari novan temon por la venonta kunveno.
„Hodiaŭ estas mia vico“, proklamis Rudi. Li estis preparinta la temon 'Atlantis'.
Unue li rakontis tion, kion verŝajne ĉiu de la ĉeestantoj jam sciis. Atlantis estis paradiza insulo kun mirindaj arbaroj, kun temploj kaj palacoj ornamitaj per oro. Sed pro giganta naturkatastrofo Atlantis malaperis dum nur unu nokto. Ĉiuj loĝantoj pereis, dronigitaj de terura tertremo.
„Kaj hodiaŭ neniu scias, kie situis Atlantis. Povas ja esti, ke la tuta rakonto estas nur fabelo. Kiu skribis ĝin?“, demandis Gerd, kiu intertempe estis formanĝinta sian bulkon.
Rudi ĝojis pri tiu rimarko, ĉar li ja bone preparis sin.
„Estis Platono, la greka filozofo, kiu vivis ĉirkaŭ 400 jarojn antaŭ Kristo. Li estis verŝajne la unua, kiu verkis tekston pri Atlantis. En liaj skribaĵoj troviĝas la informo, ke Atlantis pereis jam 9600 jarojn antaŭ Kristo. Do, estas longa tempo. Kiu scias, ĉu estas la vero. Multaj homoj dubas ĉu Atlantis vere ekzistis. Tamen, ankaŭ hodiaŭ la homoj ne forgesis la rakonton.“
Rudi havis ankoraŭ pliajn informojn. Laŭ la rakonto de Platono Atlantis ne nur estis insulo, sed tuta kontinento. Al tiu apartenis pluraj insuloj. La loĝantoj de Atlantis estis tre riĉaj kaj disponis pri forta surmara potenco.
La atlandidoj regis super vastaj partoj de Eŭropo kaj Afriko. Ili eĉ militis kontraŭ la grekoj. Sed finfine la grekoj venkis. Tio estis, laŭ la grekoj, dia puno pro ilia avaro.
„Ĉesu, ĉi tio nur estas fabelo. Ĉu oni entute iam trovis ion? Kaj kie situis Atlantis?“, demandis Gerd senpacience.
„Tion ni ne devas klarigi ĉi tie, ĉar ĉiu ja scias tion. Certe tio estas la Bermuda triangulo!“, rimarkis Karl.
Baldaŭ aperis pliaj proponoj. De suda Hispanio ĝis Norvegio. Eĉ Gronlando kaj la Antarkto estis menciitaj. Rudi kompreneble ne povis doni certajn informojn. Eĉ ne estis sufiĉa tempo por nova taso da kafo. La rondo disiĝis. Oni konsentis pri nova temo por la venonta semajno.
„Saluton Rudi, ĉu vi jam scias? Estas malmultekosta oferto por trancaĵo el rostita viando en la superbazaro“, ŝercis Karl, kiu jam provizis sin per kafo kaj bulko.
„Jes, mi legis tion. Kia trompo! La pakumo nun enhavas 90 gramojn, ne plu 100. Tiel la afero iĝis pli multekosta. Hodiaŭ oni devas ĉiam atenti. Ĉie la firmaoj planas truki nin“, plendis Rudi. Li tuj ricevis subtenon de Jens.
„Ĉiu pakaĵo friponaĵo! Malmulte da enhavo, pli alta prezo. Kaj la informo pri la enhavo oni bele skribis per etaj literoj. Mi malkovris tion kun mia frukto-muslio.“
Gerd mansignis dirante „Mi pensis, vi tute ne volas nur plendi. Kial mi venis? Ĉu iu ne volis prezenti ion interesan?“
„Jes, mi volas fari tion. Tio estas vere tre ekscita. Eĉ mi mem ne povas kredi tion“, respondis Jens.
„Ne turmentu nin! Pri kiu temas hodiaŭ? Simple komencu!“ postulis Karl.
Hodiaŭ temis pri kavernoj. Tion Jens trovis en interreta prezentaĵo. Ĝi montris misterajn subterajn koridorojn kaj kavaĵojn el la regiono Steiermark en Aŭstrio.
„Normale mi ne povas elteni tiajn longajn prelegojn. Naŭdek minutojn! Sed ĉi tiun fojon mi sukcesis. Kaj poste mi devis eĉ daŭrigi mian esploron. Mia edzino forte skoldis min. Ŝi tute ne ŝatas ĝin, kiam mi tiel longe sidas antaŭ la komputilo.“
Vere, interesa temo. En diversaj lokoj en Aŭstrio la esploristo d-ro Heinrich Kusch malkovris subterajn kavernojn kaj koridorojn kun longeco de kelkaj kilometroj. Plejofte tiuj koridoroj estis plenŝutigitaj per ŝtonoj kaj ŝlimo.
Karl skeptike ĉirkaŭrigardis. „Kial tio? Tiaj kavernoj ja vere uzeblas, por allogi la turistoj, ĉu ne?“
Ŝajnis ke iu volis kaŝi tiujn kavernojn. Sub multaj domoj, kelkfoje ankaŭ sub monaĥejoj, troviĝis masonfermitaj eniroj. Estis nur hazardo, ke d-ro Kusch ricevis planojn pri tia kaverno kun koridor-sistemo. Dum kromaj esploroj li faris nekredeblajn malkovrojn.
La subteraj galerioj estis konstruitaj jam en antaŭkristana tempo! Ili verŝajne havas pli ol 10 000 jarojn.
Neniu scias, kiu fosis tiujn galeriojn.
Kaj neniu povas klarigi, kiel dum ĉi tiu tempo la konstruantoj povis krei tiajn koridorojn en la ŝtona subgrundo.
Teknikistoj el nia tempo miras pri la preciza laboro, kiu ne povas esti realigita eĉ kun modernaj maŝinoj. Sur longaj distancoj troviĝis nur devioj de kelkaj milimetroj. Per fortaj magnetoj la sciencistoj eltiris metalajn pecetojn el la muroj de la koridoroj. Tiuj ja devis veni de la tiam uzataj maŝinoj. La etaj fragmentoj de la prilaboro enhavis ŝtalon!
„Tio ne eblas!“ interrompis lin Gerd aldonante „Mi lernis de mia instruisto, ke la epoko de fero estis ĉirkaŭ mil jaroj antaŭ Kristo. Kiel eblas trovi ŝtalfragmentojn en la vandoj de subteraj koridoroj kiuj estas 10000 jarojn aĝaj?“
Nun komenciĝis vigla diskutado. Jens ne havis respondon kaj tial kompreneble venis ĉiuj eblaj klarigoj, ekzemple:
„Estas klare, tion faris la eksterteruloj!“
„Stultaĵo! Estis la neandertalulo. Li tute ne estis tiel primitiva, kiel multaj pensas!“
„Ĉio tio estas trompo. Tiu d-ro Kusch nur volas aperi grava!“
„Povas ja esti ke niaj instruistoj por historio nur bezonas studi novan fakliteraturon.“
La bulkoj kaj la kafo ankoraŭ ne estis servitaj, tial niaj maljunuloj kaptis la ŝancon denove komenci la konversacion per etaj plendoj.
„Ĉu vi hodiaŭ vidis la du elektrajn skutilojn, apud la bushaltejo?“
„Jes, ili tute baras la vojojn. Ĉerte iu stumblas pro tio. Kial oni ne povas loki ilin simple ĉe la rando?“
„Ili estu malpermesitaj! Hieraŭ tre proksime preterpasis min junulo sur skutilo. Mi vere ektimis.“
„Oni ne rajtas veturi sur trotuaroj, ĉu ne? Sed, kion fari? Estas ankaŭ malpermesite stari kun du personoj sur tiaj transportiloj. Sed tion mi ankaŭ jam vidis.“
Karl kontraŭdiris: „Jes, pli bone estus simple leviĝi en la aeron. Baldaŭ ni ĉiuj nur ŝvebos tra la ĉielo.“
Per tiu rimarko la unua fazo de la matena rondo finiĝis. Karl komencis sian prelegon. Unue temis pri 'Vimanoj' (en sanskrito: विमान, vimāna).
Vimanoj estas menciitaj en antikaj hindaj tekstoj. Tie ili aperas kiel flugmaŝinoj de la dioj. La vorto 'Vimana' povas ankaŭ havi alian signifon, ekzemple 'trono' aŭ 'templo'.
La maŝinoj, kiuj estas priskribitaj en la antikaj tekstoj, havas grandan similecon al la nunaj, modernaj kosmoŝipoj. Laŭdire kelkaj de ili oni povis kontroli nur per pensoj. Estas klare, ke Erich von Däniken klasifikas ĉi tiujn flugaparatojn kiel spacoŝipojn de la eksterteruloj.
Certe restas la problemo, ke la antikvaj hindoj transdonis la rakontojn nur buŝe. Nur pli poste komenciĝis la skriba dokumentado. Tial, kompreneble, tiaj informoj ne estis ĝuste certigitaj.
En la interreto troviĝas paĝoj, kiuj eĉ raportas realan trovaĵon de tia antikva flugaparato. Laŭdire estis usonaj soldatoj en Afganio, kiuj trovis ĝin 2012 en kavo. Ekde tiam ok soldatoj tute malaperis. Sur la paĝoj oni povas admiri eĉ foton de tia 'Vimano'. Apud la aparato staras soldato. La 'Vimano' aspektas kiel kapsulo el metalo proksimume duoble pli alta ol homo. Ĝi iomete similas al la konata 'Mercury-Spacokapsulo' de la NASA.
„Strange, kial oni neniam aŭdis tion? Sed, ĉu estas veraj fotoj, kiu scias?“, notis Gerd.
„Evidentiĝas, estas du ebloj. Se tio veras, la respondeculoj tuj sekretigus la raporton. Sed mi emas pensi, ke la tuta afero estas nur elpensita sensencaĵo. Kaj neniu volas havi rilaton kun tio“, komentis Jens.
Karl daŭrigis sian prelegon rakontante pri filmo, kiun li spektis. En tio estis ekscita raporto. Antaŭ miloj da jaroj venis eksterteruloj al nia tero kaj ĉi tie ili eĉ estis implikitaj en militoj uzante altnivelan teknologion.
„Mi spektis tiun filmon ĝis la fino. Ĝi vere estis interesa. Sed finfine mi estis seniluziigita. Mi ja volis scii, kiel aspektis tiaj flugaparatoj. Sed tion la filmo ne prezentis. La anoncisto nur klarigis, ke por spekti la tutan filmon oni pagu 49 Eŭrojn.“
„Nun, ja, tiuj homoj volas gajni monon. La vero tute ne tiel gravas. Ĉu vi pagis?“, demandis Jens.
Kompreneble, Jens ne transdonis la monon. Do, por ĉiuj klariĝis, ke estas malfacile filtri la ĝustajn informojn el la fluo de sciigoj.
„Por kio? Kial estas ŝtonoj sur la tablo?“, demandis Karl. Li ĵus ricevis sian pleton kun matenmanĝo.
Rudi klarigis: „Mi pruntis ilin de mia edzino. Nur kelkajn. Vi ja ne scias kiom ŝi intertempe jam havas“.
Estis vere tre belaj ŝtonoj. La edzino de Rudi ŝatas kolekti ilin dum feriaj promenoj al la strandoj.
„Kaj mi devas ĉiam porti ilin en mia dorsosako hejmen!“, plendis Rudi. Tiam li komencis prezenti sian raporton.
La temo 'ŝtonoj' ne bone konvenis al li. Li tute ne interesiĝis pri la hobio de sia edzino. Tamen li tre bone preparis sin.
„Mi mem miris pri tio, kion mi trovis. De tio vi verŝajne neniam aŭdis ion.“
Unue temis pri ŝtonoj kun truoj. Troviĝas multaj, precipe en la alpa regiono. Estas menhiroj, starigitaj ŝtonoj, parte enfositaj en la grundo, rekte starante. En la supra parto troviĝas artifika truo. Tiaj 'tru-ŝtonoj' simple staras ie, sur herbejoj, apud vojoj, en arbaroj. Verŝajne jam ekde kelkmiloj da jaroj. Neniu scias kial. Povas ja esti, ke ili iam estis markoj por limoj. Sed kial ili ĉiuj havas tian truon?
La matena rondo ankaŭ ne havis ideon.
Rudi daŭrigis sian raporton: „Nun, ja, ĉi tio verŝajne ne estis tiel interesa, ĉu ne? Sed nun mi prezentas veran sensacion. Oni trovis ŝtonojn, kiuj povas kreski kaj moviĝi.“
„Ĉesigu tian stultaĵon!“, insultis lin Gerd, sed Rudi senkonfuze daŭrigis.
Laŭdire tiaj ŝtonoj troviĝas en Rumanio. Ili nomiĝas 'Trovantoj' aŭ 'Vivantaj ŝtonoj. Ili ĉiam ekkreskas post pluvo. Ili konsistas el sablo kaj mineraloj. Post dissegado montriĝas ringoj, simile al la jarringoj de la arboj. La 'Trovantoj' kutime havas strangan formon, kun rondaj tuberoj. Sed la plej mirinda afero estas, ke tiuj ŝtonoj laŭdire povas memstare moviĝi. Bedaŭrinde tion la filmo ne montris.
Ankaŭ en Hispanio troviĝas ŝtonoj, kiuj povas moviĝi. Ĉi tie la enigmo povas jam esti solvita. Estas la pluvo, kiu respondecas por la movado. La surfaco de ĉiu ŝtono estas kovrita per algoj kaj bakterioj. Tiu ŝlima envolvaĵo ebligas glitadon sur ebena grunda tavolo. La forto de la vento sufiĉas por puŝi la ŝtonojn.
„Jes, mi povas imagi tion, sed ĉu la afero rilate al la kreskado veras?“, rimarkigis Jens. Gerd aldonis:
„Vi certe konas gutŝtonojn el kavernoj. Ili ankaŭ povas kreski, ĉu ne? La stalaktitoj pendas el la plafono, la stalakmito kreskas de malsupre al supre.“
„Jes, tiu fenomeno estas konata. Mi ja nur serĉis ekzemplojn, kiuj ankoraŭ ne estas klarigitaj. Atentu, sekvas nun unu alia fenomeno. Ĉu vi konas tion? Mi denove spektis la filmon de la kavernoj, pri kiu prelegis Jens. En tiu filmo estis ankaŭ raporto pri lumantaj ŝtonoj.“
Gerd ne estis impresita: „Tiuj ŝtonoj certe enhavis instalitajn lampojn. Mia najbaro havas tian objekton. Ĝi ricevas energion de la suno helpe de nevideblaj sunradioĉeloj. Per teleregado li eĉ povas ŝanĝi la koloron.“
„Tio estas alia afero. Tiuj ŝtonoj el la kavernoj povas memstare lumi. Neniu scias kiel ili faras tion“, emfazis Rudi kaj daŭrigis sian paroladon.
La esploristo d-ro Kusch trovis kvar el tiaj ŝtonoj. Ili estis nigraj, pakitaj en lignaj kestoj. Metitaj en la sunlumon ili fariĝis bluaj. Tia koloro ankaŭ montriĝis, kiam oni tuŝis la ŝtonojn per mano. Pli poste, post priradiado per ultraviola lumo, la ŝtonoj komenciĝis lumi de interne. La iama presaĵo de la mano aperis sur la surfaco en nigra koloro. La sciencistoj ĝis hodiaŭ ne povis doni klarigon.
„Koran dankon por via interesa prelego. Tamen, mi estas iomete seniluziita. Mi esperis, ke vi rakontus ankoraŭ ion pri resanigaj ŝtonoj“, komentis Karl.
Rudi kontraŭdiris: „Tiam mi bezonus pli da tempo. Ekzistas ja multaj aliaj aferoj rilate al ŝtonoj. Ŝtonoj kun misteraj gravuritaj surskriboj, kiujn neniu povis deĉifri. Ŝtonoj, kiuj pendas dense apud deklivoj kaj ne falas suben. Kaj, kompreneble, la ŝtonoj de Stonehenge aŭ la monolitaj statuoj de la Paska Insulo. Pri tio ja povas paroli iu je la venonta fojo.“
„Kie estas Rudi kaj Gerd?“, demandis Karl.
„Mi ankaŭ ne scias. Povas ja esti ke ili hodiaŭ planis ion pli bonan. Sed kial ili ne informis nin?“, Jens demandis.
Do, la hodiaŭa prelego devis esti nuligita. Jan kaj Karl konsiliĝis pri la ebla sinsekvo de la venonta rondo.
„Kiajn temojn ni volas trakti ankoraŭ? Ĉu vi havas proponojn, Karl?“
„Mi ne certas. Kion vi pensas pri 'piramidoj'?“
„Tio tute ne taŭgas. Estas ja tre eluzita temo, mi pensas. Ne, ne denove tiuj malnovaj rakontoj!“
„Kion vi pensas pri ekskurso al la mirinda mondo de la bestoj kaj la plantoj? Tie ni certe trovos ion. Ĉu ne?“
„Jes, bona ideo. Ni faru tion. Mi preparos raporton por la venonta kunveno. Sed Gerd certe volas refari sian prelegon. Hodiaŭ estis ja lia vico.“
La du maljunuloj mendis ankoraŭ tason da kafo kaj daŭrigis la babiladon sen plano.
„Ĉu vi aŭdis, ke ĉe Amazon la resenditaj kaj reklamaciitaj varoj estas simple forĵetitaj?“ demandis Jens kolere. Ankaŭ Karl ekindignis.
„Jes, tio vere estas skandalo. Kial ili ne simple fordonas la varojn kiel donacojn al mizeruloj, se denova vendado ne eblas?“
„Mi aŭdis, ke tio ne estas tiel simpla afero. Se la firmao fordonacus tiajn varojn al bezonatuloj, impostoj estas pagendaj. Kaj tio estas pli multekosta ol forĵeti tion.“
„Vere, stultaĵo. Ĉu la bakisto, kiu fordonacas siajn ne venditajn bulkojn al senhejmuloj, devas ankaŭ pagi impostojn por tio?“
„Kurioze jes. Sed verŝajne plejofte la impostoficejo rezignas pri la enspezo de la impostoj. Ili tiam fermas la okulojn. Kelkfoje la bakisto vendas la tutan stakon por simbola prezo de unu Eŭro. Ja, estus vere malbone, se la ŝtato gajnus pro tiuj donacoj.“
Gerd intertempe alvokis per poŝtelefono. Li promesis denove ĉeesti je la venonta fojo. Jens proponis elekti kromajn temojn.
„Kion vi pensas. Ĉu la temo 'Supernaturaj fenomenoj' estus taŭga?“
„Ho, tio estus eventuale tro esotera. Atendu la elstarajn sugestojn de la aliaj!“, proponis Karl,
„Atendu, hodiaŭ mi pagas la matenmanĝon. Lastan fojon mi ja ne povis veni. Mi devis iri al la kuracisto. Post tio mi planis tuj iri al vi, sed mi devis resti preskaŭ unu horon en la kuracista atendejo. Kaj mia poŝtelefono kuŝis hejmen.“
„Ho, Rudi estas malavara hodiaŭ. Tiam mi mendas ankaŭ duan bulkon kun kirlovaĵo“, Jens ĝojis.
„Se ni ĉiuj farus tion, li fariĝos malriĉa kaj ni devos ĉiam nutri lin“, avertis Karl.
Rudi ĝentile pagis kaj la kvar maljunuloj prenis lokon.
„Mi ankaŭ ne ĉeestis. Ĉu mi faru mian referaĵon, kiun mi preparis por la pasinta fojo, nun?“, demandis Gerd.
Ĉiuj donis sian konsenton.
Gerd estis preparinta la temon 'NIFO'. Unue li klarigis, ke ĉiu fluganta objekto, kiu ne povas esti identigita, estas nifo, do NeIdentigita Fluganta Objekto. Sekve, la temo nifo unue ne rilatas al eksterteruloj.
„Kaj mi pensis, vi tuj komenciĝus per rakonto pri tiuj eksterteruloj. Tian sensencaĵon mi tute ne bezonas“, rimarkigis Rudi.
„Jes, mi ankaŭ ne kredas, ke la eksterteruloj daŭre vizitas nin. Verdire, se vi pensas al tiuj multaj raportoj pri nifoj, ni havus verŝajne ĉiutagajn vizitojn. Sed plejofte evidentiĝas, ke tiu nifo tute ne estis ekstertera spacoŝipo. Tamen, kiu scias? Kelkfoje oni ne trovis klarigon. Kompreneble tiam ekzistas nur spekulado“, kontraŭdiris Gerd.
Li krome raportis, ke ekzistas multaj homoj, kiuj kredas al rilato inter nifoj kaj eksterteruloj. En la interreto troviĝas amasoj da asertoj, ke tiuj spacoŝipoj vere aperis. Bedaŭrinde la tiel nomitaj pruvoj plejofte estas malklaraj fotoj aŭ fuŝitaj filmetoj. Klaraj bildoj nur malofte aperas, kaj tiam ili evidente estas falsaĵoj.
Unu filmo bone montris kiel bildoj pri flugantaj objektoj povas esti klarigataj. Ofte tiaj bildoj estas faritaj per infraruĝa kamerao. Tiuj bone taŭgas por montri varmajn objektojn. Tiam kompreneble ankaŭ fumo kaj elflugaso estas registritaj. Kaj, se la nifo estas tre malproksime, nur la malhelaj kaj nigraj zonoj estas videblaj. La ĝusta formo de la fluganta objekto ne estas rimarkebla. La bildo tiam faras impreson pri tipa 'fluganta subtaso'.
Kelkfoje estas eĉ pli facile klarigi la aperon de nifoj. Unu nokton pluraj homoj ekscitite raportis ke tuta floto da nifoj flugis sur la ĉielo. Sed tiu fenomeno nur estis kaŭzita de la novaj satelitoj de la firmao SpaceX, kiuj subtenas nun la interreton ankaŭ el la kosmo.
„Do, denove nenia eksterterulo“, grumblis Rudi.
„Nur atendu! Mi havas ankoraŭ alian rakonton. Tiu estas eĉ legebla en la Sankta Biblio“, trankviligis lin Gerd.
Temis pri la vizioj de Jeĥezkel. Jen du tekstoj el la biblio:
JEĤEZKEL Ĉapitro 1
1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.
4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.
Laŭ Erik von Däniken ĉi tie kaj en la sekvanta teksto troviĝas indikoj pri eksterterula spacoŝipo. J.F. Blumrich, sciencisto de la NASA unue provis refuti la hipotezon de Däniken. Poste li analizis la bibliajn tekstojn kaj konfirmis, ke Jeĥezkel vere priskribis spacoŝipon. Li konstruis detalan modelon de la flugobjekto, kiu havis verŝajne pezon de cent tunoj kaj 70.000 ĉevalpovojn por la povumo de la rotoroj.
Laŭ Däniken ankaŭ troviĝas priskribo de eksterterulo en la biblio:
JEĤEZKEL Ĉapitro 40
2 En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo.
3 Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego.
4 Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi;
Per la mezurstango Jeĥezkel tiam devis mezuri la templon. Däniken pensas, ke ĉi tie estas priskribo de baza stacio por spacoŝipoj, konstruaĵo por la vartado kaj provizado de fuelo.
„Se tio eĉ estas en la Sankta Biblio, tio estas la vero. Do, vere ekzistas eksterteruloj“, triumfis Gerd je la fino de sia prelego.
„Bonan matenon! Hodiaŭ estas mia vico. Temas nun pri nekredeblaj rakontoj pri hundoj“, proklamis Jens.
„Pri tio mi scivolemas. Normale mi pensas, ke hundoj nur kaŭzas problemojn. Kiom ofte la fihundoj uzis la herbejon antaŭ nia domo por feki tie?“, lamentis Gerd kaj daŭriĝis la plendadon. „Mi tute ne scias, kial tiel multe da homoj dorlotas hundojn. Mi ne emus fari tion. Se vi estas hundoposedanto vi ja devas ĉiam kolekti la fekaĵon. Kiel abomeninda!“
Kaj ankaŭ Karl plendis: „Ili nur kolektas la fekon, se iu estas en la proksimeco. Mi ofte registris tion. Se ili sentas sin neobservataj, ĉiu simple ne zorgas pri la malpuraĵo.“
Al tiu temo Jens ne reagis, ĉar li ne preparis ĝin.
„Mi nun komenciĝas. Verdire, mi planis rakonti al vi ion pri bestoj. Sed pri kiaj? Estas tiom multaj. Kaj hieraŭ vizitis nin nia filo kun sia familio. Ili havas etan hundon, ĝi estas terhundo de Jack-Russel. Tial mi nun elektis la temon 'hundoj'.
„Jes, tiaj bestetoj estas vere inteligentaj. Mi ankaŭ ŝatas ilin. Jack-Russel-hundoj estas vere simpatiaj. Kiam mia bofilino vizitas nin, ŝi ĉiam venas kun tia hundo. Ĝi unue kuras en la kuirejon kaj serĉas panerojn sur la tuta planko. Tiam ni ne bezonas balailon“, komentis Rudi.
Nun Jens povis komenciĝi. Unue li klarigis por kio oni uzas hundojn. Ekzemple kiel spuranta hundo, gvidhundo, ĉashundo, paŝtista hundo, gardhundo. La plejmultoj estas verŝajne simple kunuloj de la homo. Laŭdire ekzistas ĉirkaŭ ses ĝis ok milionoj da hundoj nur en Germanio.
„Ĉu vi scias, ekde kiam la homo havas hundojn kaj kiel ili fariĝis hejmbestoj?“, demandis Karl.
Jens ne pretigis sin por ĉi tiuj demandoj. Tamen li povis doni bonan respondon.
„Mi pensas, ke la homoj jam tre frue amikiĝis kun la prapatroj de la hundoj, estis la lupoj. Verŝajne antaŭ pli ol 10000 jaroj. Sed certe estis la lupoj, kiuj elektis homojn kiel partnerojn.“
Tiam Jens rakontis pri filmo de hundeposedanto el Alasko. Li promenis kun sia hundo. Subite li registris, ke nigra lupo fikse rigardis ilin de malproksime. Sed tiu lupo ne estis malamika. Ĝi eĉ ludis kun lia hundo. Poste li daŭre restadis en la proksimeco. Povas ja esti, ke niaj prapatroj spertis similan situacion. Lupoj estas tre scivolemaj bestoj. Kiu scias? Eble sola lupo estis iam forpelita de sia luparo. Post tiam li simple serĉis kontakton al homoj.
„Eble tie troviĝis bongusta rostita porkaĵo“, komentis Gerd.
„Mi pensas, ke la porkoj iĝis hejmbestoj pli poste. La hundo estas verŝajne la unua hejmbesto de la homo. Kaj niaj prapatroj kompreneble preparis kaj rostis la viandon de la aproj“, aldonis Jens kaj daŭriĝis „Ĉu vi sciis, ke hundoj ne nur povas detekti drogojn kaj ekplodaĵojn per sia nazo? Hundoj povas eĉ flari, ĉu iu havas kanceron.“
En la jaro 2010 estis farita studaĵo, en kiu trejnitaj hundoj devis detekti kanceron. Tiuj hundoj flaris specimenojn el elspirita aero. Dum tiuj eksperimentoj la hundoj sukcesis en 72 procentoj el la kazoj. Do, el tio oni povas konkludi, ke en la elspirita aero de la malsanuloj estis specifaj substancoj. Nun la sciencistoj provas detekti tiujn markilojn por kancero per novaj aparatoj. Sed ili ankoraŭ ne sukcesis.
Rudi estis impresita. „Ne, tion mi ankoraŭ neniam aŭdis. Sed mi scias, ke hundoj havas multajn kapablojn. Antaŭ nelonge mi spektis raporton en televido pri hundo, kiu promenante kun sia posedanto kolektas rubaĵon. Ŝajnas, ke tio estis granda ĝojo por la besto, trovi kaj alporti la botelojn kaj skatoletojn al la rubujo“.
„Hundoj vere estas inteligentaj“, emfazis Gerd. „Oni povas trejni ilin por helpi dum hejmlaboro.“
Jens nun daŭrigis sian paroladon. „Hundoj ne nur estas inteligentaj. Ili havas propran animon. Spektu nur tiun kortuŝan filmon ĉe YouTube, kiun mi vidis.“
Tiu filmo rakontis pri hundo, kiu ĉiun tagon trifoje sopire rigardis tra la fenestro. La posedantino miris pri tio. Finfine ŝi eltrovis, ke malantaŭ fenestro de la najbara domo sidis kato, kiu same gapis tra la vitraĵo. Dum multaj semajnoj la posedantino de la hundo observis tiun strangan fenomenon. Sed unu tagon la hundo ŝanĝis sian sintenon. Li ne plu sidiĝis ĉe la fenestro. Nun li aspektis sen ĝojo kaj preskaŭ ne plu manĝis. La virino vizitis bestkuraciston. Li ne trovis malsanon. Sed li demandis ĉu lasttempe okazis ŝanĝo por la hundo.
Vere, sur la fenestrobreto nun troviĝis kelkaj florpotoj. Tial la kato ne plu povis uzi sian kutiman lokon sur la fenestrobreto. Kaj tial ne plu eblis ĉiutagaj rigardoj al la hundo de la alia flanko.
La situacio baldaŭ pliboniĝis kiam la du najbarinoj interparolis pri la sinteno de la hejmbestoj. La florpotoj estis forigitaj, sekve la hundo kaj la kato denove feliĉiĝis.
La lasta parto de la prelego de Jens temis pri hundo, kiu ĉiutage venis en preĝejon en Italio. En la pasinteco tiu hundo spertis malĝojigan vivon. Sola, kaj forlasita sur vasta kampo, tiel maljunulino trovis ĝin. Kompate ŝi kunprenis la hundidon kaj bone prizorgis ĝin. Kiam la maljunulino mortis, la hundo denove estis sola. Dum la funebra servo kaj la enterigo la hundo ĉeestis. Ekde tiu tago ĝi ĉiutage revenis al la preĝejo, sidiĝis antaŭ la benkoj atendante la fino de la diservo. La fidela besto ja ne povis kompreni, ke la maljuna posedantino por ĉiam forlasis ĝin. Ĉiuj vizitantoj de la preĝejo alkutimiĝis al la fidela hundo kaj adoptis ĝin kiel hundon de la komunumo.
„Terure, ĉu vi ĉiam devas gapi al viaj smartfonoj? Eĉ ne estas saluto“, plendis Karl. Sed Gerd kaj Rudi ne povis esti malligitaj de siaj poŝtelefonoj.
Gerd brilis pro fiero. „Vidu, ĉi tie, filmo el Aŭstralio. Tio estas studfina ceremonio en la universitato. Tie! Mia nepino! Ŝi nun ricevas sian diplomon.“
„Ja, jes, estas ĝojo por avĉjo. En la pasinteco ni devis atendi semajnojn al letero. Kaj nun ni fakte samtempe ĉeestas. Tio estas mirinda teknika evoluo. Mi komprenas, ke tio donas al vi ĝojon. Tamen, mi ne volas havi tian aparaton“, rimarkigis Karl daŭrigante sian plendadon.
„Mi jam sentas min malsana, kiam mi observas kiel la homoj ĉirkaŭiras kun tiaj aparatoj. La virinoj puŝas la infanĉareton per unu mano, la alia tenas la poŝtelefonon al la orelo.“
Jens konsentis kun li. „Eĉ stirante aŭton ili uzas tiajn kompufonojn. Kaj, kiam la homoj eniras aŭtobuson, ili ne kapablas diri 'Saluton' al la kondukisto. Ili ja devas daŭre telefoni.“
„Ĉesu, en trajno tio estas eĉ pli aĉa. Lasttempe mi devis aŭskulti tutan duonhoron kion tia telefonulo rakontis al sia edzino. Li tre laŭte parolis“, grumblis Karl.
Rudi metis sian poŝtelefonon sur la tablon. „Mi tute ne volis havi tian aparaton. Sed kion mi faru? Nun eĉ mi posedas unu. Sed tiu nur taŭgas por telefonado. Filmojn el la interreto mi ne povas spekti.“
„Kiu altrudis ĝin al vi?“, demandis Jens.
Rudi suspiris. „Kion mi faru? Lastan monaton mi denove devis iri al la malsanulejo. Kompreneble mia edzino akompanis min frumatene. Sed ŝi ne rajtis resti tie. Tial ŝi hejmen vojaĝis kaj daŭre alvokis la klinikon. Ŝi ja volis scii ĉion pri mia sanstato. Tiam mi ankoraŭ ne havis poŝtelefonon. Do, en la malsanulejo la ekspertoj profunde ekzamenis min. Tio kompreneble bezonas tempon. Nur malfrue dum vespero la kuracisto venis al mi kaj povis informi min. Post tio li permesis al mi iri hejmen. Tiam estis jam post la 22-a horo.“
„Kaj tiam? Ĉu via edzino venis por komune iri hejmen?“, demandis Gerd.
„Kompreneble ne. Ŝi ja ne sciis ion pri mia liberiĝo. Mi ja ne havis poŝtelefonon. Mi tuj ekis. Per trajno kaj buso mi atingis nian domon ĝuste antaŭ noktomezo. Mi ne kunportis la ŝlosilon. Tial mi devis uzi la pordosonorilon. Daŭris iomete, mia edzino jam estis en la dormoĉambro. Ŝi estis pensinta, ke mi devus resti la tutan nokton en la malsanulejo. Malferminte la pordon ŝi estis plene surprizita kaj skoldis min.
„Kial vi ne alvokis min? Mi plurfoje provis kontakti vin. Sed la flegistino sciis nenion. Mi tute ne povas kompreni kial vi ne havas poŝtelefonon!“
Ŝi ne volis ĉesi skoldi min. Jes, ŝi vere estis tre ekscitita. Ŝia sangopremo altiĝis. La sekvantan tagon ŝi eĉ devis iri al la familia kuracisto. Kaj tiam, post unu semajno nia dua filo vizitis nin. Li kunportis etan poŝtelefonon. Vi certe jam scias tion, estis mia edzino, kiu iniciatis tion. Jes, nun mi ankaŭ estas posedanto de poŝtelefono, vole, nevole. Mi ne riskis rifuzi tion. Sed per tio mi nur povas telefoni. Normale mi malŝaltas tion. Nur se necesas, per unu butono mi povas atingi mian karan edzinon.“
„Domaĝe! Nu ĵus volis sendi al vi kelkajn fotojn. Por tio mi ankaŭ bezonas premi nur unu butonon“, rimarkigis Jens.
Intertempe la tempo pasiĝis, ne plu eblis prezenti prelegon. Tio estis prokrastita por la venonta fojo.
Karl, Jens kaj Rudi scivoleme jam atendis en la kulturdomo. Gerd iomete malfruiĝis „Bonan matenon, Gerd, hodiaŭ estas via vico.Ĉu vi trovis ion interesan? Aŭ ĉu ni denove babilu pri niaj poŝtelefonoj?“
„Ne tiel hektika! Unue lasu min spiregi. Mi mendas mian matenmanĝon kaj tiam kun mia kafpoto mi povas starti. Paciencon, paciencon! Mi traktos la temon 'plantoj'.“
Karl ĉirkaŭrigardis, enuigita. Por li tiu temo tute ne estis interesa.
„Ĉu vere? Vi ja nur preparis tion, ĉar li havas ĝardenon. Kaj nun ni ĉiuj devas suferi pro tio. Kial vi ne prenis alian temon? Estas sufiĉe da aliaj!“
Jens subtenis Gerd. „Atendu kaj vidu! Lasu Gerd fari ĝin. Vi ja povas prezenti propran temon je la venonta fojo.“
Gerd dankis kaj komenciĝis. „Jes, mi ankaŭ pensis, tio estus tro enuiga. Sed mi ne devis longe serĉi. Mi trovis nekredeblan rakonton pri unu planto. Vi ja certe konas sterkakvon el urtikoj, ĉu ne? Oni nur bezonas kelkajn urtikojn. Verŝu akvon super ĝin kaj post kelka tempo vi ricevos infuzaĵon bone uzeblan en ĝardeno.“
„Jes, mi konas tion.“, komentis Karl. „Laŭdire bona sterkaĵo kaj krome efika rimedo kontraŭ folilaŭsoj. Sed kial tio estu interesa?“
„Jes, vi pravas, sed ĉu vi sciis, ke tiu urtika sterkaĵo estis en la jaro 2006 malpermesita en Francio? Tie vere ekzistas leĝo kontraŭ la vendado. Oni ne rajtas varbi por tio. Vi eĉ ne povas rekomendi tiun naturan sterkaĵon. Minacas punado pri 750000 Eŭro kaj du jaroj en malliberejo.“
Nun eĉ Karl ĉesis kontraŭdiri. Li rimarkigis kun intereso: „Ĉu ili freneziĝas, la francoj? Mi pensas, ke post nelonge okazis rezisto kaj popola ribelo. Ili ja havas Asteriks!“
„Sed kial estas permesita uzi artefaritan sterkon? Neniu zorgas, se la medio suferas. Kiel ili pravigis la malpermeson?“, demandis Rudi.
Gerd klarigis, ke neniu ĝuste esploris ĉu la urtika sterkaĵo estas nedanĝera. La oficiala proklamado estas, ke oni volas protekti la popolon kontraŭ eblaj danĝeroj.
Fakte pro la malpermeso okazis impeta 'urtika milito' en la publiko. Kompreneble la ĝardenistoj kaŝe daŭrigis la preparon de la urtika sterkakvo. En la jaro 2011 la registaro retiris la plej striktajn regulojn.
Sekvis la raporto pri alia planto. Gerd rakontis, ke la sunfloroj estas ekzemple grandskale kultivitaj en Japanio. Tio helpas purigi teraĵon, kiu estas kontaminita pro radioaktivaj defalaĵoj. La sunflora kultivado estas pli malmultekosta ol elŝanĝi la tutan grundon. Sunfloroj kapablas sorbi grandan kvanton da pezaj metaloj, do, ekzemple uranion. Tiu elemento koncentriĝas en la planta materialo. Kompreneble la rikoltitaj sunfloroj devas esti zorgeme traktataj kiel danĝera rubo.
Gerd ne volis ĉesigi la paroladon: „Mi trovis ankoraŭ pli interesajn informojn pri plantoj. Plantoj povas eĉ kanti!“
Tio estis la ĝusta alparolo por gajni atenton de ĉiuj. Gerd raportis pri profesoro, kiuj fiksis elektrodojn al plantoj. Per specialaj mezurinstrumentoj li povis registri diversajn signalojn de la plantoj. Tiujn li poste transformis al sonsignaloj. La rezulto estis bone aŭskultebla, kiel vera muziko por malstreĉiĝo. Krome la profesoro uzis tiujn signalojn por riĉigi la plantokoncerton kun lumefektoj.
„Ho, tion mi devis rakonti al mia edzino.“, rimarkigis Karl, „Ŝi ĉiam babilas kun siaj plantoj, ja, ŝi eĉ karesis ilin. Mi proponos, ke ŝi kantu ion antaŭ ili. La plantoj certe ankaŭ disponas pri oreloj, ĉu ne?
„Ridu, Karl. Ekzistas homoj, kiuj vere kredas tion“, respondis Gerd daŭrigante sian paroladon.
„En la regiono Bordeaux troviĝas vinkultivistoj, kiuj provizas la vinplantojn kun muziko. Ili firme kredas, ke la sonoj el la laŭtparoliloj plibonigas la kreskadon. Krome la muziko estas bona rimedo kontraŭ infektoj per fungoj. Jes, ja, plantoj estas pli kapablaj ol ni kredas. Ĉu vi konas la rakonton de Cleve Backster?“
Tiu eksperto por mensogdetektiloj ĉe la CIA ekhavis la ideon, konekti sian domplanton, estis drakarbo, al la detektilo. Li scivolemis ĉu plantoj havas sentojn. Dum unu eksperimento li planis alproksimiĝi al la planto kun brulanta alumeto. Sed, antaŭ ol li atingis proksimecon, la planto sendis fortan signalon. Ŝajne la drakarbo scipovis diveni pensojn. Dum aliaj eksperimentoj la planto eĉ ŝajnis havi kompaton, se Backster provis mistrakti alian planton, kiu staris apude.
„Ĉu tio veras?“, Rudi gapis dubinde.
Sed Karl devis konfesi, ke eĉ la temo 'Plantoj' ofertas interesajn fenomenojn.
„Kiom da bazaj sensoj havas homoj?“, demandis Karl. Ĉiuj sulkigis la brovojn.
„Jes, kompreneble. Vi certe bone disponas pri viaj kvin sensoj“, respondis Rudi ne sciante kion Karl celis per tiu demando.
„Ĉu vere vi traktis supernaturajn fenomenojn? Nur ne ofertu tian esoteran sensencaĵon“. Gerd ne povis reteni sin.
Karl, nun iomete deprimita, komencis prezenti sian referaĵon. Temis pri la sciencisto Rupert Sheldrake.
„Ho, ve. Nun venas altnivela klerigado. Kial necesas tio? Ni ne plu vizitas lernejon“, mokis lin Gerd.
„Ĉesu, ni nun volas aŭskulti. Daŭriĝu, Karl. Ne lasu vin ĝeni“, admonis Rudi.
Gerd nun koncentriĝis al sia matenmanĝa telero. Li toleris tiun etan riproĉon kaj rezignis pri kontraŭparolo.
Karl daŭriĝis. „Sheldrake estas biokemiisto kaj ĉelbiologo. Li doktoriĝis en Kembriĝo. Tie li estis docento. Li ankaŭ laboris en Malajzio kaj Hindujo. Tie verŝajne li evoluigis siajn novajn ideojn.
„Pri kio temis?“, Gerd intertempe denove ekmaltrankviliĝis.
Temis pri la 'morfaj kampoj'. Sheldrake nomis ilin 'morphic fields'. Tiuj influas la formon kaj la sintenon de ĉiuj estaĵoj kaj aĵoj. Per tiuj nevideblaj kampoj ĉiuj estas konektitaj. Neniu scias, el kio konsistas ĉi tiuj kampoj.
Nun Jens deziris paroli: „Kiel Sheldrake venis al tiuj asertoj? Ĉu li elsaltigis tion el sorĉa ĉapelo?“
Karl priskribis du fenomenojn, kiujn verŝajne ĉiu konas.
„Vi certe jam spertis tion. Vi rimarkas tion, se iu fiksrigardas vin de antaŭe. Kaj je la telefonaparato vi miras, ĉar vi ĵus pensis al tiu, kiu nun alvokas.“
Rudi ridetis al Gerd. „Jes, mi konas tion. Sed atentu! Neniam kredu tion, kion diras Gerd al vi, se vi telefonas al li! Mi lernis ke Gerd ĉiam asertas, ke li ĵus mem planis alvoki vin. Sed kiel tio rilatas al la kampoj?“
La morfaj kampoj estas ankaŭ soziaj kampoj. Ili formas konekton inter ĉiuj vivaĵoj. Per tio nun ankaŭ klariĝas telepatio. Sed la nuna scienco plejparte klasifikas la ideojn de Sheldrake kiel pseŭdosciencajn. Ĝis hodiaŭ ne ekzistas pruvoj pri tiuj morfaj kampoj.
„Ĉu la morfaj kampoj rilatas al la meridianoj? Tiuj ja gravas por akupunkturo“, intermetis Jens.
„Tion vi devas klarigi. Kial denove nova termino?“, kritikis Gerd.
Jens klarigis: „Meridianoj estas kanaloj, tra kiuj fluas nia vivenergio. Tio diras la ĉina medicino. Mi pensas, ke ĝis nun neniu pruvis tion, sed la ĉinoj kredas tion jam ekde pluraj miljaroj.“
„Gravas nur, se tio funkcias. Mi mem scias, ke la akupunkt-masaĝo povas malaperigi multajn suferojn. Sen piko per pinglo. Oni tuŝas ekzemple per metala bastoneto kaj gvidas ĝin super la haŭto de la paciento laŭ la akupunkt-meridianoj. Alternative oni simple premas sur elektitaj punktoj“, kompletigis Rudi.
Karl ĝojis pri tiu vigla partopreno daŭrigante sian referaĵon.
„Sheldrake priskribis ankoraŭ alian ekzemplon. Temas pri termitoj. Neniu scias, kiel tiuj etaj, blindaj insektoj tiel sukcese konstruas sian kompleksan neston. Se vi rigardas bildojn de la termitaj kolonioj, vi certe miras. Por tio nenia arĥitekto helpis. Sed povas ja esti, ke la termitoj kapablas orientigi sin laŭ la morfaj kampoj. Magnetkampoj ja ankaŭ havas nevideblajn kampajn liniojn. Kromaj ekzemploj, kiujn Sheldrake menciis, estas aroj da birdoj kaj svarmoj da fiŝoj. Li demandas kiel la bestoj sukcesas tiel rapide ŝanĝi la rapidecon sen kolizii. Vi devas mem studi la tekstojn de Sheldrake!“
„Kio okazis? Ĉu estas novaĵo por la pasinta semajno?“, demandis Gerd.
„Nenio okazis. Ĝi estis vere enuiga. Feliĉe ke ni hodiaŭ kunvenas. Mi scivolemas pri tio, kion preparis Rudi por ni“, rediris Karl.
Rudi komenciĝis: „Mi traktis la temon 'Memoro'. Estis la rakonto el la pasinta semajno pri birdoj kaj termitoj, kiuj instigis min. La birdomigrado estas por mi jam ĉiam granda enigmo. Kelkaj birdoj faras flugan veturadon de miloj da kilometroj kaj eĉ atingas la ĝustan regionon. Ĉu ĉiuj tiuj bestoj havas super-memoron?
„Tio estas tute alia afero. Ili heredis tion de siaj gepatroj“, aldonis Gerd.
„Jes, vi pravas, sed ĉu vi ne konas la eksterordinaran memoron de la elefanto?“, demandis Rudi.
Li nun raportis pri la bone konata ekzemplo de elefanto en zoo, kiu ricevis manĝaĵon de vizitanto. Tiu fia homo kolerigis la elefanton per pinglo, kiun li estis kaŝinta en la ofertita delikataĵo. Post pli ol dudek jaroj tiu homo denove venis al la zoo. La elefanto rekonis sian turmentintojn kaj ŝprucigis kotakvon sur lin.
„Ĉu tio estas vera? Tiun rakonton oni ĉiam denove aŭdas“, opiniis Karl.
Rudi daŭriĝis: „Ĉiukaze estas klare, ke elefantoj vere havas bonan memoron. Alikaze ili ja ne povas retrovi siajn malproksimajn akvotruojn. Sed mi ne nur interesiĝas pri la memoro de la bestoj. Kia estas nia memoro?"
"Tio tute ne utilas.", ĝemis Gerd aldonante: "Lasttempe mi ĉiam forgesas ion. Kiom ofte mi devas traserĉi la ĉambrojn por retrovi miajn okulvitrojn!"
Rudi uzis tiun ekzemplon por klarigi ke nia memoro ne nur stokas tiajn informojn, kiujn ni volas memorteni. Tre gravas ĉiam la akompanantaj cirkonstancoj. Ekzemple, vi povas memorteni multajn informojn se vi mense metas ilin sur konatajn lokojn. Poste vi nur promenu en via kapo trans la itinero kaj tie vi trovos la stokitan informon. Tio estas la tielnomata 'loko-metodo'.
Por kelkaj homoj la trejnado de la memoro estas vera sporto. Ĉiujare oni miras pri la rekordoj. 32-jaraĝa advokato el Munkeno povis parkerigi du mil nombrojn dum nur unu horo. Post li senerare deklamis ilin. Alia memorĉampiono el Magdeburgo parkerigis cent nombrojn. Poste li scipovis deklami ilin dum tri minutoj en ĝusta sinsekvo.
"Tion mi neniam povas", plendis Gerd.
"Vi ja estas iomete pli aĝa. Gravas nur ke vi rememoras la fiaĵojn, kiujn vi kaŭzis en via juneco", ŝercis Karl.
"Sed vi devas esti singardema. Kelkfoje ŝajnas nur, ke vi rememoras ion", avertis Rudi.
Temis pri la eksperimentoj de Elizabeth Loftus. Tiu sciencistino analizis kiel la memoro povas esti trompita. Ĉe Wikipedia ŝia fama eksperimento 'Lost in the mall' (Perdita en la butikumcentro) estas priskribita. Dum tio oni prezentis al testpersonoj kelkajn rakontojn. Tiuj laŭdire devenis de iu parencoj. Sed unu el tiuj rakontoj estis nur fikcia. Ĝi asertis, ke la testpersono en kvina aŭ sesa jaraĝo perdis la vojon en butikcentro. Kelkaj testpersonoj poste konfirmis, ke ili rememoris tiun travivaĵon, kvankam ĝi neniam okazis.
Dum aliaj eksperimentoj la testpersonoj rigardis fotojn, kiuj montris la respektivajn personojn en juna aĝo sidante en gondolo de varmaerbalono. La bildoj nur estis fotomuntaĵoj. La veturado per varmaerbalono neniam okazis. Post ĉirkaŭ duono de la testpersonoj kredis, ke ili vere spertis tion.
Falsaj memoroj estas tre problemaj se temas pri depozicioj en tribunalo. Tiam eĉ nekulpaj homoj povas esti kondamnitaj. En Usono unu viro senkulpe sidis naŭ jarojn en malliberejo. Unu virino estis asertinta, ke ŝi rekonis lin kiel murdinton de knabineto. Feliĉe ke post analizo de la DNA la viro finfine estis malkondamnita. Li estis senkulpa. Estis eraro de la 'vidatestantino'.
Do, ne eblas fidi sian memoron.
Por tio Jens povis ankaŭ prezenti ekzemplon: "Jes, tio estas vera. Kelkfoje vi nur kredas, ke vi rememoras ion. Lasttempe mi parolis kun mia filo pri travivaĵo el lia juneco. Antaŭ multaj jaroj ni vojaĝis kaj devis paŭzi en japana hotelo. En la parko estis lageto en kiu naĝis multaj fiŝoj. Tio estis tre interesa por mia juna filo. Bedaŭrinde ni ne havis tempon. Ni devis rapide forlasi la hotelon. Kompreneble nia filo estis tre malĝoja pro tio. Ofte ni rakontis al li tiun okazaĵon kaj ankaŭ montris al li foton de la hotelo. Kiel infano li mem parolis pri tio. Nun, post multaj jaroj, li ne plu certas, ĉu tio estas propra rememoro. Povas ja esti, ke tio estas nur tenita en lia cerbo ĉar ni ĉiuj tiel ofte rakontis tion."
„Domaĝe, mi jam tiom kutimiĝis al niaj kunvenoj.“
„Ĉu ne eblas kunveni en alia kulturdomo?“
„Tion ni devas ankoraŭ eltrovi. Ĉiuokaze ne estus tiel komforta.“
„Kaj mi ne ŝatas la longan vojaĝon per buso kaj krome la piediradon. Ne, ne, tio nestas bona por mi.“
La novaĵo ĉirkaŭiĝis. La venontan monaton fermus la kulturdomo. Ampleksaj laboroj por renovigo estis planitaj. La kulturdomo de la najbara urboparto estus ofertita kiel anstataŭo. Sed tie ĉiu atendis spacomankon.
Gerd provis konsoli la grupon. „Nun, ja, ĝuu nian lastan kunvenon. Mi prenas la fakturon hodiaŭ. Vi jam povas mendi.“
Sed la matenmanĝo ne tiel bone gustumis. Sen paroli la maljunuloj maĉis la bulkojn.
„La tuta afero daŭros nur duonjaron. Poste ni denove gaje kunvenos. Gravas nur, ke ni restas interligitaj. Mi certe telefonos al Gerd minimume unu fojon semajne. Tiam mi demandos pri novaĵoj“, promesis Jens.
„Vi ja povas ankaŭ skribi retleterojn. Tio ne estas problemo. Per unu letero vi povas samtempe informi la tutan grupon. Tre efike, ĉu ne?“, proponis Rudi.
„Jes, sed tiam vi devas regule kontroli vian poŝtfakon. Mi dubas ĉu mi povus fari tion. Ofte mi eĉ ne uzas la komputilon dum tuta semajno. Poste mi trovas tiom multe da retleteroj. Kiuj valoras legadon? Kiuj estas nur rubaĵo? Kelkfoje mi ne emas trafoliumi tion“, plendis Karl.
Tiu indiko de Karl sufiĉis por altigi la aktivecon en la grupo. Ĉiu nun komencis rakonti pri propraj spertoj rilate al spamo.
„Sed estu singardemaj. Ne ĉio, kio troviĝas en la spamfako, estas spamo. Kelkfoje tute normalaj retleteroj perdis la vojon tien. Do, indas kelkfoje kontrolu tion. Alikaze povas ja esti, ke vi ne rimarkas gravan leteron, kiun mi skribis por vi.“, avertis Rudi.
„Kiel vi povas scii, ĉu letero gravas? Mi ofte ricevas retleterojn, kiuj enhavas nur unu linion kaj aldonaĵon. Mi pensas, ke multaj friponoj nur volas truki nin“, emfazis Karl.
„Vi pravas.“, konfirmis Rudi kaj trankviligis Karl: „Miaj retleteroj ĉiam enhavas rektan alparoladon. Kaj je la fino mian saluton kaj mian nomon. Se retletero nur montras unu ligilan adreson, kompreneble mi tuj forviŝas tion. Se vi faras tion, normale ne ekzistas problemoj.“
Ĉiu nun mendis ankoraŭ unu tason da kafo. Jens provis proklami finparolon.
„Estis bona tempo. Ĉiu povis lerni ion. Mia favora temo estis la 'flugaparatoj'.“
Sed ankaŭ la aliaj temoj trovis siajn adeptojn.
„Ĝis revido! Ĝis baldaŭ! Ni restu ligitaj!“
F I N O
Tiuj renkontiĝoj en la kulturdomo, honeste dirite, ne tiel okazis, kiel skribite. Ne kunvenis ekzakte tiuj homoj. Ĉiujn nomojn mi ŝanĝis. Bedaŭrinde post nur kelkaj fojoj la rendevuoj estis malpermesitaj pro la korona pandemio. Do, la aŭtoro disponis pri sufiĉa tempo por daŭrigi la renkontiĝojn en sia fantazio.
Erik Tantal
Hamburg, 2021
„Kredi signifas ne scii.“ Tiu frazo de Wilhelm Weitling (1808 - 1871), Germana frusocialisto kaj teoriisto de la komunismo - fonto: Weitling, Das Evangelium des armen Sünders, 1845, germane: „Glauben heißt nicht wissen“ - estas uzata en pluraj kuntekstoj ankaŭ se origine la fono estis la antagonismo inter dikredado kaj naturscienco. Scienco postulas pli da praveco. Tamen devus esti pli bone realigi, ke ni havas nur el dua mano ĉiujn scion kaj interpretmetodojn. Aldoniĝas ke ni povas esti viktimoj de iluzioj.
Tial ni konsideru ĉe nekonataĵoj kaj novaĵoj kiom veraj ili povas esti kaj kompari kun ĝistiamaj spertoj. Supozeble tie kuŝas la logo de misteroj. Finfine ni fidas je tio pri kio juĝas rilate al misteroj aliaj homoj kaj ni nur povas kredi ke ili pravas. Se ni fidas je opinioj kaŝitaj kiel verasertoj de aliaj homoj ni do povas esti forlasitaj. Konsilinde estas sufiĉa memkritiko por ne viktimiĝi de trompuloj.
Provante ion percepti aŭ preni kiel vera gravas akiri klarecon kaj konfirmon de sampensuloj. Ne sufiĉas mense fiksi ion kiel vera, oni ankaŭ devas akiri la senton, ke oni estas senerara. Tio plej bone funkcias kun aliaj homoj.
Por la babila rondo estas dezirinde, ke ĝi daŭrigu siajn matenkunsidojn. Se personaj renkontiĝoj ne eblas, la partoprenantoj provu renkontiĝi rete, ekz. per Skype. Ĉe Windows estas aldonita Skype, cetere ĝi estas facile instaligebla. Tiaj programoj/aplikaĵoj ebligas renkontiĝojn kun pluraj partoprenantoj. Startante ilin unuafoje oni estas gvidata tra instalproceduro. La direktado estas facila kaj se foje io ne bone funkcias oni ne hezitu lasi sin helpi. Estas multaj ebloj: Serĉi en interreto, demandi familianojn aŭ konatojn. En popolaltlernejoj kaj aliaj publikaj entreprenoj estas ofertataj koncernaj kursoj kaj seminarioj.
Se oni jam trovis tian grupon kiel la babila rondo oni estu feliĉa kaj oni ne senkuraĝiĝu, kiam ekestas renkontiĝobstakloj. Kion oni volas, tion oni povas.
Frank Merla
Buchholz-Holm-Seppensen, 2021
Grandan dankon al Jürgen Schiller por multaj inspiroj, al Wolfgang Hartwig, kiu kontrolis la originalan tekston de la germana rakonto kaj proponis valorajn plibonigojn, kaj al Frank Merla por la epilogo, kiun li verkis unue en la germana kaj ankaŭ tradukis ĝin en Esperanton. Mi speciale esprimas grandan dankon al Robert Bogenschneider kaj Michael Lennartz pro ilia helpo revizii la tekston.
Erik Tantal
Hamburg, 2021
„Kredi signifas ne scii.“ Tiu frazo de Wilhelm Weitling (1808 - 1871), Germana frusocialisto kaj teoriisto de la komunismo - fonto: Weitling, Das Evangelium des armen Sünders, 1845, germane: „Glauben heißt nicht wissen“ - estas uzata en pluraj kuntekstoj ankaŭ se origine la fono estis la antagonismo inter dikredado kaj naturscienco. Scienco postulas pli da praveco. Tamen devus esti pli bone realigi, ke ni havas nur el dua mano ĉiujn scion kaj interpretmetodojn. Aldoniĝas ke ni povas esti viktimoj de iluzioj.
Tial ni konsideru ĉe nekonataĵoj kaj novaĵoj kiom veraj ili povas esti kaj kompari kun ĝistiamaj spertoj. Supozeble tie kuŝas la logo de misteroj. Finfine ni fidas je tio pri kio juĝas rilate al misteroj aliaj homoj kaj ni nur povas kredi ke ili pravas. Se ni fidas je opinioj kaŝitaj kiel verasertoj de aliaj homoj ni do povas esti forlasitaj. Konsilinde estas sufiĉa memkritiko por ne viktimiĝi de trompuloj.
Provante ion percepti aŭ preni kiel vera gravas akiri klarecon kaj konfirmon de sampensuloj. Ne sufiĉas mense fiksi ion kiel vera, oni ankaŭ devas akiri la senton, ke oni estas senerara. Tio plej bone funkcias kun aliaj homoj.
Por la babila rondo estas dezirinde, ke ĝi daŭrigu siajn matenkunsidojn. Se personaj renkontiĝoj ne eblas, la partoprenantoj provu renkontiĝi rete, ekz. per Skype. Ĉe Windows estas aldonita Skype, cetere ĝi estas facile instaligebla. Tiaj programoj/aplikaĵoj ebligas renkontiĝojn kun pluraj partoprenantoj. Startante ilin unuafoje oni estas gvidata tra instalproceduro. La direktado estas facila kaj se foje io ne bone funkcias oni ne hezitu lasi sin helpi. Estas multaj ebloj: Serĉi en interreto, demandi familianojn aŭ konatojn. En popolaltlernejoj kaj aliaj publikaj entreprenoj estas ofertataj koncernaj kursoj kaj seminarioj.
Se oni jam trovis tian grupon kiel la babila rondo oni estu feliĉa kaj oni ne senkuraĝiĝu, kiam ekestas renkontiĝobstakloj. Kion oni volas, tion oni povas.
Frank Merla
Buchholz-Holm-Seppensen, 2021
Grandan dankon al Jürgen Schiller por multaj inspiroj, al Wolfgang Hartwig, kiu kontrolis la originalan tekston de la germana rakonto kaj proponis valorajn plibonigojn, kaj al Frank Merla por la epilogo, kiun li verkis unue en la germana kaj ankaŭ tradukis ĝin en Esperanton. Mi speciale esprimas grandan dankon al Robert Bogenschneider kaj Michael Lennartz pro ilia helpo revizii la tekston.
Erik Tantal
(Eta superrigardo pri interesaj paĝoj rilate al la temoj)
https://www.youtube.com/watch?v=7cV1FQppZ7E
Das Geheimnis der Steinkugeln von Bosnien und Costa Rica
https://www.youtube.com/watch?v=cCsyzll_i9g
Das Rätsel der perfekten Kugeln von Costa Rica
https://www.youtube.com/watch?v=gxjG6W7svak
Der Mythos Atlantis (Doku)
https://www.youtube.com/watch?v=sK2e0mMMv_A
Doku - Atlantis: Mythos und Wahrheit
https://www.youtube.com/watch?v=MglvrMTtdF0
Heinrich Kusch: Geheimnisvolle, riesige, prähistorische Gangsysteme in der Steiermark (01.05.2016)
https://steiermark.orf.at/v2/news/stories/2720883/
Mysteriöse Höhlen in der Oststeiermark (12.07.2015)
https://kollektiv.org/die-mysterioesen-lochsteine-und-die-raetselhaften-erdstaelle/
https://www.youtube.com/watch?v=vmezd-kdkog
Unglaublich - Diese STEINE Können WACHSEN Und WANDERN
https://www.youtube.com/watch?v=1tiRl0x4oKQ
Unerwartete Begegnung zwischen Wolf und Hund
https://www.youtube.com/watch?v=X3ULSYWtm-o
Hund starrt jeden Tag aus dem Fenster
https://www.youtube.com/watch?v=UAwKVwcR10c
Hunde, die Krebs riechen können | Quarks
https://www.youtube.com/watch?v=IXwwpBjXS14
Dieser Hund geht täglich in die Kirche
https://www.spektrum.de/news/sonnenblumen-sanieren-schwermetallbelastungen/572371
https://www.youtube.com/watch?v=YM_CR4JtAoA
Experiment eines Neuro-Wissenschaftlers & Musikers: Musik aus Pflanzen
https://www.youtube.com/watch?v=BPCqBENH7I4
Bio-Weinbauern beschallen ihre Pflanzen mit Musik
https://www.youtube.com/watch?v=jqxUvEFpUfU
Geheimnisvolle Pflanzen - Die Brennnessel
http://www.lasarcyk.de/helmut/sheldrake.html
https://www.sheldrake.org/15-deutsch aus Rupert Sheldrake: Der siebte Sinn der Tiere
Titolo
Misteroj - Elpensita aŭ vera?
Originala titolo
Misterien - Erfunden oder wahr?
Autoro
Erik Tantal, alinome Klaus Friese
Traduko
Klaus Friese
Versio 2.1
2-a eldono, 2021
Aŭtoraj rajtoj
© Klaus Friese, Hamburg
Retpoŝto
friese@esperanto-hamburg.de
Titolbildo
Erik Tantal